dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La kantoj de Maldoror(8)

您是本帖的第 1462 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantoj de Maldoror(8)
绿帆
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:32
积分:383
门派:无门无派
注册:2006年9月9日
楼主
 用支付宝给绿帆付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给绿帆

发贴心情
La kantoj de Maldoror(8)

La kantoj de Maldoror

Lautréamont

Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron

UNUA KANTO

Strofo 8: La bojado de l' hundoj

En la lunlumo, ĉe la maro, en izolitaj lokoj kamparaj, oni vidas, kiam absorbite en amaraj pripensaĵoj, ĉiujn aĵojn alpreni flavecajn formojn, konfuzkonturajn, fantaziajn. La ombroj de l' arboj - jen vigle, jen rampe - fluadas, tien kaj reen, en formojn ŝanĝiĝantajn, platiĝante kaj projekciate sur la teran supraĵon. Antaŭ longe, kiam min portis la flugiloj de juneco, tio revigis min, ŝajnis stranga al mi; nun mi estas alkutimiĝinta. Tra la folioj elĝemas la vento sian melankolian tonaron, kaj la strigo kantas sian profundan veon, kiu hirtigas la harojn al ĉiuj aŭskultantoj. Tiam, hundoj, furiozigitaj, ekrompas siajn ĉenojn kaj eskapas de foraj bienoj; ili trakuras la kamparon, laŭlonge kaj laŭlarĝe, turmentate de frenezo. Subite ili haltas kaj, sovaĝe maltrankvilaj, kun flamantaj okuloj, ili rigardas ĉirkaŭen; kaj, same kiel la elefantoj en la dezerto, kiuj, antaŭ ol morti, ĵetas lastan rigardon ĉielen, senespere levante siajn rektiĝintajn rostrojn kaj lasante la orelojn pendi malantaŭe, tiel ankaŭ la hundoj lasas siajn orelojn pendi kaj, levante la kapon, ŝveligante la teruran kolon, ili ekas kune boji, unu post la alia; aŭ kiel infano krianta pro malsato, aŭ kiel surtegmenta kato ventre vundita, aŭ kiel naskonta virino, aŭ kiel agonianta pestulo en hospitalo, aŭ kiel juna knabino, kiu kantas subliman melodion, bojegas ili kontraŭ la steloj de l' nordo, kontraŭ la steloj de l' oriento, kontraŭ la steloj de l' sudo, kontraŭ la steloj de l' okcidento; kontraŭ la luno; kontraŭ la montoj, kiuj de for aspektas kiel gigantaj ŝtonoj ripozantaj en la mallumo; kontraŭ la malvarma aero, kiun ili plenpulme enspiras kaj kiu ruĝigas, bruligas la internon de iliaj naztruoj; kontraŭ la silento de l' nokto; kontraŭ la noktuoj, kies oblikvaj preterflugoj tanĝas al ili la muzelon, en la beko kunportantaj raton aŭ ranon (dolĉa, vivanta nutraĵo por la idoj); kontraŭ la leporoj, kiuj fulmorapide malaperigas sin; kontraŭ la bandito, kiu galope forrajdas post sia krimo; kontraŭ la serpentoj, kiuj susurigas la erikojn, trembligante al la hundoj la haŭton kaj grincigante iliajn dentojn; kontraŭ sia propra bojado, kiu timigas ilin mem; kontraŭ la bufoj, kiujn ili dismaĉas per unu seka krak' de l' makzeloj (kial ili vagis tiel for de sia marĉo?); kontraŭ la arboj, kies folioj, milde lulataj, estas tiom da enigmoj, kiujn ili ne povas kompreni kaj volas sondi per siaj senmovaj, inteligentaj okuloj; kontraŭ la araneoj, pendantaj en la aero inter siaj longaj kruroj, kiuj suprenrampas arbojn por savi sin; kontraŭ la korvoj, kiuj la tutan tagon trovis nenion por manĝi, kaj kiuj per lacaj flugiloj revenas al la ŝirmejo; kontraŭ la kruta roko ĉe la marbordo; kontraŭ la obtuza bato de l' ondoj; kontraŭ la navigaj lumoj, kiuj aperas sur mastoj de nevideblaj ŝipoj; kontraŭ la fiŝegoj, kiuj naĝante montras sian nigran dorson kaj tiam replonĝas en la abismon; kaj kontraŭ la homoj, kiuj ilin sklavigas. Post tio, ili rekomencas trakuri la kamparon, per sangaj piedoj transsaltante fosaĵojn, padojn, kampojn, herbejojn kaj krutajn ŝtonojn. Kvazaŭ atakate de rabio, ili serĉas grandan lageton por estingi sian soifon. Ilia senĉesa hurlado plenigas la naturon je hororo. Ve al la malfrua vojaĝanto! Ĉi tombejaj amikoj saltatakos lin, disŝirante, manĝante lin per sangogutantaj faŭkoj, ĉar ne estas kariaj iliaj dentegoj. La aliaj sovaĝaj bestoj, ne aŭdacante proksimiĝi por partopreni en la karnofesteno, fuĝegas por kaŝi sin en forajn lokojn, tremante. Post kelkaj horoj, la hundoj, elĉerpitaj de kuradi, duonmortintaj kaj kun langoj elbuŝe pendantaj, ĵetas sin unu sur la alian sen scii kion ili faras, kaj ekdiskarnigas sin kun nekredebla rapideco en milojn da pecetoj. Sed ne pro krueleco ili agas tiel. Unu tagon mia patrino, kun vitrecaj okuloj, diris al mi: "Kiam en via lito vi aŭdos en la kampoj ekstere la hurladon de la hundoj, kaŝu vin sub la litkovrilojn, ne subtaksu kion ili faras: ili havas nekvietigeblan soifon je senlimeco, kiel vi, kiel mi, kiel la ceteraj homoj, kun palaj, longaj vizaĝoj. Mi eĉ permesas, ke vi staru ĉe la fenestro por kontempli tiun spektaklon edifan." De tiu tempo, mi respektas la deziron de la mortintino. Kiel la hundoj, ankaŭ mi sentas sopiron je senlimeco... Sed mi ne povas kontentigi tiun bezonon! Mi estas laŭdire la ido de viro kaj virino. Tio min surprizas... mi kredis esti pli! Cetere, ĉu vere gravas de kie mi venas? Se estus mia decido, mi preferus esti la ido de ŝarkino, kies malsatego amikas kun ŝtormoj, kaj de tigro, kies kruelecon ĉiuj konas: mi ne estus tiom malica. Vi, kiu min vidas, restu for, ĉar mia buŝo elspiras venenajn haladzojn. Ankoraŭ neniu estas vidinta la verdajn faltojn sur mia frunto, nek la elstarajn ostojn de mia magra vizaĝo; samajn kiel la internaj pikaĵoj de ia fiŝego, aŭ kiel la klifoj laŭlonge de la marbordo, aŭ kiel la krutaj Alpoj, kie mi ofte migradis, kiam la haroj de mia kapo ankoraŭ estis alikoloraj. Kaj kiam mi spione vagas ĉirkaŭ la loĝejoj de homoj dum fulmotondraj noktoj, kun ardaj okuloj kaj haroj vipataj de la ventego, sola kiel ŝtono izolita meze de l' vojo, mi kovras mian stigmatitan vizaĝon per ĉifono el veluro nigra kiel la fulgo, kiu ŝtopas kamentubojn: nenies okuloj rajtas atesti la malbelecon per kiu la Supera Estaĵo, kun rideto de malamego, min markis. Ĉiumateme, kiam la suno leviĝas por la aliaj, disetendante ĝojon kaj sanigan varmecon tra la tuta naturo, tiam kun spasmaj trajtoj kaŭras mi en la fundo de mia kara kaverno, fikse rigardante la ombroriĉan spacon, en malespero, kiu min ebriigas kiel vino, kaj mi disŝiregas per fortaj manoj mian bruston ĝis ĉifonoj. Tamen mi sentas, ke mi ne estas trafita de rabio! Tamen mi sentas, ke mi ne estas la sola, kiu suferas! Tamen mi sentas, ke mi spiras! Kiel kondamnito, kiu antaŭ ol supreniri la eŝafodon fleksas siajn muskolojn, meditante pri ilia sorto, mi staras sur mia pajlosternaĵo kun fermitaj okuloj kaj turnas mian kolon malrapide de dekstre maldesktren, de maldekstre dekstren, dum horoj kaj horoj; mi ne tuj mortfalas! De tempo al tempo, kiam mia kolo ne povas plu turniĝi en iu direkto kaj ĝi ekhaltas por rekomenci turniĝi en la mala direkto, mi ekrigardas al la horizonto, tra la malmultaj interspacetoj en la densaj veproj, kiuj ŝtopas la enirejon de mia kaverno: mi vidas nenion! Nenion... krom la dancantaj kampoj, kiuj kirliĝas kun la arboj, kaj la longaj strekoj da birdoj, kiuj traflugas la aeron. Tio perturbas al mi la sangon kaj la cerbon... Kiu do sur la kapon min batadas per fera stango, kiel martelego frapanta la amboson?

Glosoj
rampi: antaŭeniri, trenante sin sur la ventro kiel serpento; sin etendi sur iun supraĵon
strigo: viandmanĝa noktobirdo
agonii: esti tuj mortonta
sublima: mirige belega
tanĝi: apenaŭ tuŝeti
leporo: rapidkura ronĝulo, pli granda ol kuniklo
eriko: arbeto kun rozaj aŭ blankaj floroj, kreskanta en sablaj teroj
bufo: verukhaŭta senvosta besto, simila al rano
makzeloj: la du ostecaj pecoj de la buŝo, en kiuj estas fiksitaj la dentoj
sondi: esplori la profundecon de io
korvo: nigra birdo, kiu nutras sin per putraj viandoj
masto: longa ronda trabo el ligno, de kiu oni pendas la velojn de ŝipo
pado: vojeto en la naturo
rabio: mortiga malsano, karakterizata per furiozego kaj deziro mordi
faŭko: buŝego de sovaĝaj rabobestoj
haladzo: malbonodora, venena gaso
falto: sulketo sur la haŭto, ekz. pro maljuneco
stigmato: neviŝebla punmarko, lasita ekz. de brulo
veluro: silkeca ŝtofo
fulgo: nigra densa materialo lasita de fumo en kamentuboj
kamentubo: vertikala masonita tubo, kiu pelas fumon for el la fajrujo de domo
kaŭri: sidi sur la kalkanoj kvazaŭ por sin kaŝi
eŝafodo: alta subĉiela planko, sur kiu oni ekzekutas krimulojn
sternaĵo: horizontala litaĵo
vepro: tufo de arbustoj sovaĝaj kaj dornaj
perturbi: kaŭzi malordon en la korpo
amboso: fera bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn

ip地址已设置保密
2007/11/16 17:00:09

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询