La kantoj de Maldoror
Lautréamont
Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron
UNUA KANTO
Strofo 14: Fino de la unua kanto
Se iafoje postulas logiko, ke oni fidu la ŝajnon de fenomenoj, ĉi tie finiĝas la unua kanto. Ne estu severa kontraŭ tiu, kiu ankoraŭ nur provas sian liron: ĝi eligas tiel strangan sonon! Sed se vi volas esti senpartia, vi jam rekonos fortan stampon meze de la neperfektaĵoj. De mia flanko mi plulaboros por aperigi duan kanton sen tro longa prokrasto. La fino de la deknaŭa jarcento vidos sian poeton (li tamen ne povas komenci per majstroverko, sed devas obei la leĝojn de la naturo); li naskiĝis ĉe amerikaj marbordoj, ĉe la elfluejo de la Plata-rivero, tie, kie du iam rivalaj popoloj nun strebas superi unu la alian per materia kaj morala progreso. Buenos-Ajreso, la reĝino de l' sudo, kaj Montevideo, la koketulino, etendas amikecan manon unu al la alia trans la arĝentajn tajdojn de la granda estuaro. Sed la eterna milito altrudis sian detruan regadon sur la kampojn, rikoltante kun ĝojo multenombrajn viktimojn. Adiaŭ maljunulo, kaj pensu pri mi, se vi min legis; kaj vi, junulo, ne perdu esperon, ĉar, malgraŭ via mala opinio, ĉiam estos via amiko la vampiro. Kaj se vi kalkulas la sarkopton, akarulon kiu kaŭzas skabion, vi havos du amikojn!
Glosoj
liro: antikva kordinstrumento, simbolo de poezio
senpartia: objektiva
tajdo: alterna kaj perioda fluso kaj malfluso de la mara akvo
estuaro: larĝa elfluejo de rivero
sarkopto: tre malgranda akarulo, kies inoj boras truon en la haŭto de homoj, kaj kies viroj kaj larvoj vivas sur ties haŭto
akarulo: parazita araneoida fibesteto
skabio: infekta malsano de la haŭto, kaŭzata de sarkopto kaj karakterizita per forta jukado