dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Ĉu eblas plibonigi la internacian lingvon?

您是本帖的第 1528 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉu eblas plibonigi la internacian lingvon?
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Ĉu eblas plibonigi la internacian lingvon?

de 图片点击可在新窗口打开查看 Roy MCCOY


Ĉu eblas plibonigi la internacian lingvon?



Respondo tre kutima al la demando "Ĉu eblas plibonigi Esperanton?" estas, ke ne indas tion fari. Esperanto jam estas sufiĉe bona lingvo, pli bona ol la angla, kaj oni devas ne malŝpari tempon kaj eble eĉ riskigi la tutan aferon per senfrukta spekulaciado pri lingvaj reformoj. Plena respekto al la netuŝebla Fundamento estas ĉiam nepra, laŭ ĉi tiu vidpunkto, kaj krome la historio de Ido pruvas la neeblon de reformo.

Tute aŭ netute prava, tiu argumento ne respondas al la demando. Ĉu indas aŭ ne ŝanĝi Esperanton konsistigas tute apartan demandon, kiu eĉ ŝajnas esti nerespondebla, unue pro varieco de opinioj kaj personaj gustoj, kaj due pro manko de objektiva difino de "sufiĉe bona". Imagu, ekzemple, lingvon nur iomete pli bonan ol la angla, kaj eble eĉ malsuperan kelkrilate. Ĉu tiu lingvo estus "sufiĉe bona" por plenumi la rolon de internacia lingvo? Kiom bona, do, estas "sufiĉe"?

Mi trovas, tra pluraj diskutoj kun "ĝisostuloj" kaj "reformistoj" same, ke oni ja povas atingi konsenton ĉe la demando pri eblo, se ne al tiu pri indo. Estante samopinia kun tiuj homoj (kiuj inkluzivas kelkajn membrojn de la Akademio de Esperanto), mi nun kuraĝas prezenti la ĝenerale konsentitan respondon. Mi tion faras ĉar al mi la demando estas ege grava. Se iel eblus aprezinde plibonigi Esperanton, tio certe indus, almenaŭ se oni ankoraŭ parolas pri lingvo por la jarcentoj kaj por la tuta mondo. Oni estus devigita rekonsideri la "Ne indas"-argumenton se ekzistus iu klare supera alternativo.

Tia alternativo ŝajnas ne ekzisti, kaj tio sugestas la unuan eron de la koncerna respondo. Ĉiu el la multaj reform-proponoj de Esperanto estas fiaskintaj, interalie pro la individueco kaj diseco de siaj proponintoj. Kiom ajn bona la reform-ideo de unu persono, ĝi ne havas ŝancon en la maro da aliaj proponoj, specife kiam nur la tradicia Fundamento havigas la necesan stabilecon kaj kontinuecon al la lingvo.

Necesus unue, do, ke la prireformaj interesatoj atingu konsenton inter si pri la dezirataj modifoj de la lingvo. La kutima opinio estas, ke tia interkonsento estas tute malebla kaj neniam estus atingita. Mi cedas la eventualan pravecon de tio, kaj mi eĉ volus emfazi mian propran dubon pri tiu eblo. Sed mi neas, ke la maleblo estas jam pruvita, kaj specife ne per la historio de Ido. Oni tiukaze ne vere celis ellaborotan interkonsenton inter reformistoj, sed nur insistis pri fideleco al jam ellaborita sistemo de Couturat kaj lia manpleneto da parizaj kunagintoj. Tiu fideleco necesis, ĉar ankaŭ Ido bezonis sian Fundamenton; probleme por Ido, ĝia fundamento ŝanĝiĝis dum la unuaj jaroj, kaj krome neniam klare superis tiun de Esperanto. Aparte de la dubindaj kulisaĵoj ĉirkaŭantaj ĝian aperon, Ido ne estis sufiĉe zorge ellaborita eĉ por gardi la plimulton de siaj propraj iniciatintoj.

Por ke iu reformo sukcesu, kie Ido ne sukcesis, necesus due, ke la reformo estu akceptita fare de la plimulto de la aktivaj esperantistoj. Jen, tuteble, la dua maleblaĵo de la vojo priskribata tie ĉi. Denove, mi ne asertas, ke tia akcepto, postulante ĝeneralan referendumon laŭ d-ro Albaŭlt, estas ebla; mi nur neas la pruvon de maleblo. Se vi certas, ke aŭ unu aŭ la alia el la du supraj kondiĉoj estas malrealigebla (aŭ ambaŭ), vi rajtas konkludi, ke ne eblas plibonigi Esperanton, kaj tuj pasi al alia legaĵo. 图片点击可在新窗口打开查看

图片点击可在新窗口打开查看 Se vi dubas, tamen, ke la ĝisnuna historio vere plenpruvas tiujn maleblojn (aŭ, se vi nur volas kontroli, kion faraĉas ĉi tiu novulo), restu iomete plu. Temas pri tri proponoj sekvaj al la respondo supre skizita.

  1. La laborlingvo de la diskuto estu ĉiam laŭfundamenta Esperanto. Mi proponas presatan organon dulingvan, kun tradicia Esperanto en la maldekstra kolumno kaj la provizora reform-versio de la kontribuanto en la dekstra. La celo estus, ke la diversaj versioj kuniĝu - tra jaroj da tiala diskuto kaj kompromiso - en unu prikonsentitan lingvoformon. Tiu celo kompreneble implicus nepartoprenon de tiuj, kiuj kontraŭas al la ideo de iu ajn ŝanĝo en Esperanto, aŭ kiuj insistus pri akcepto de alia specifa planlingvo en ĝia tuteco. Homoj konvinkitaj pri jama lingvo pli taŭge okupiĝu pri tiu, ol perdu siajn tempon kaj energion batalante kontraŭ iu, kiu ankoraŭ eĉ ne ekzistas.
  2. Strikta fideleco al la ĝisnuna Fundamento estu principa. Oni plej ĝuste nomus tion, kion mi proponas tie ĉi, la nov-fundamentismo. Ne temas pri la "nekuracebla reformemo" tiel prave pridubata kaj suspektata fare de la "malnov"-fundamentistoj. Ja veras, ke oni tute ne povas enlasi laŭokazajn modifojn al lingvo, kaj daŭre gardi tiun lingvon en vivkapabla stato. Kiel Zamenhof plurfoje skribis, eventuala reformo devus esti farita nur unu fojon por ĉiam (aŭ almenaŭ, mi dirus, por longa difinota tempoperiodo). Dum oni kunlaboras ĉe la ellaborado de nova fundamento, oni estu plene kaj principe fidela al la ĝisnuna. La nov-fundamentistoj estu unue fundamentistoj, kaj neniam "reformemuloj" laŭ la kutima kaj malbona senco de tiu vorto.
  3. Kia estu la organizo de tiuj "nov-fundamentistoj"? li proponas novan UEA-fakasocion por la prova ellaborado de Nova Fundamento de Esperanto. Oni ridetas je tiu ideo en Roterdamo, kaj eĉ asertas ke tia asocio ne estus permesita, laŭdire pro ero de la organiza statuto nomanta fundamentan Esperanton kiel la laborlingvon de UEA. Sed fundamenta Esperanto ja estus la lingvo ankaŭ de la nov-fundamentista fakasocio - eĉ estegus ties lingvo. La ideon, ke oni rajtas uzi Esperanton por vegetaranismo, nudismo, samseksamo, religioj konfliktaj inter si, kaj efektive por ĉio krom por serioza konsidero de la lingvo mem - tiun ideon mi trovas ŝoke malakceptebla.

Mi invitas ĉiun interesiton respondi, eble kun dulingva kontribuaĵo kiel sugestite supre. Ĉiu tre bonvenas, sed por plifaciligo kaj tutmondigo mi aparte invitas afrik- kaj azi-lingvanojn.


Noto de la aŭtoro: La supra artikolo estis verkita en 1988, nelonge antaŭ mia dungiĝo ĉe UEA, kaj aperas tie ĉi senŝanĝe. Mark Fettes, la tiama redaktoro de la revuo Esperanto, rifuzis aperigi ĝin, argumentante, ke ĝi ne konformas al la Asocia ideologio. La imagita reformista fakasocio tamen ekekzistis, pere de kelkaj pagitaj anoncetoj, kiuj aperis en la revuo de 1991 ĝis 1993, kiam la Estraro malpermesis pluan aperigon de tiaj anoncetoj - kaj samtempe, de io ajn rilate al lingvoreformo. Nun pasis pli ol kvin jaroj post tio, kaj pli ol dek jaroj post la rifuzo aperigi la artikolon, sed la afero ankoraŭ restas aktuala. Novo, la prisilentata fakasocio, estas nun relative malaktiva (kiel diversaj aliaj Esperantaj fakasocioj); sed aperis jam dek unu numeroj de sia organo Nova Provo, kaj aperos du pluaj antaŭ ol la publika prireforma diskutado iros ekskluzive al Interreto. Mi dankas al Pejno Simono, ke kvankam li ne kundividas mian opinion, li tamen proprainiciate agis tiel, ke ĝi nun aperas publike.


ip地址已设置保密
2008/2/6 11:24:25

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询