dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Salman Rushdie: Plureculo kontraý enfermitoj

您是本帖的第 1051 个阅读者
树形 打印
标题:
Salman Rushdie: Plureculo kontraý enfermitoj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Salman Rushdie: Plureculo kontraý enfermitoj

Salman Rushdie: Plureculo kontraý enfermitoj

Marjorie Boulton

El Sennacieca Revuo n-ro 119, 1991

(reproduktita en Kataluna Esperantisto aprilo 1995)

 

Salman Rushdie, verkisto por tiu minoritato, kiu øuas kompleksajn fikciojn miksoøenrajn, ne nur distrajn sed beletrajn, iøis fama inter milionoj kaj aperis, ofte misprezentita, en plej trivialaj ¼urnaloj, pro neordinara cirkonstanco: þtatestro publike mortkondamnis lin. Vulgarigo atingis tian nivelon, ke kiam britaj soldatoj pafis misilojn kontraý Irako, kaj laý soldata kutimo surskribis ironiajn salutojn, iu ornamis misilon per "Kun amo de Salman Rushdie". Kiu estas tiu verkisto kaj kia estas lia libro pli fama ol legita, La Satanaj Versoj?

Kompleksa persono; libro tre leginda.

 

(Ahmed) Salman Rushdie naskiøis la 19an de junio 1947, en Bombajo, du monatojn antaý la sendependiøo de Hindio, en familio formale islama, apenaý praktikanta. Li estis lernanto unue en la Katedrala Lernejo en Bombajo; sed kiam li estis dek-trijara, la gepatroj sendis lin al Anglio, por studi en la prestiøa privata pensiona lernejo en Rugby. Li iris, entuziasma por Anglio kaj øiaj sportoj; sed la sentema knabo spertis ne nur normalajn hejmsopirojn aý kruelecon de lernejanoj, sed rasismajn insultojn kaj mistraktojn. Lia prema tiama malfeliæado certe jam influis liajn pensojn. Poste li studadis en la universitato de Kembriøo, kaj magistriøis en 1968.

Dum mallonga tempo li provis aktoran karieron, iom laboris en la televizia industrio en Bombajo, sed, post rasismaj kruela¼oj de anglaj knaboj, li renkontis antaýjuøojn de hindoj, kiuj pro lia pala haýto mokis lin kiel "anglon". Tamen, dum tiu periodo, li multe observis pri televizio kaj la vasta hinda filmindustrio, kies æefsidejo estas Bombajo. Li revenis al Anglio kaj eklaboris en la granda reklamada industrio, profesio kredeble iom cinikiga. Multaj britoj, kiuj ne konas liajn librojn, nekonscie konas kelkajn verketojn liajn, æar li elpensis kelkajn tre sukcesajn sloganojn, ekzemple por krem-kukoj, "Peketaj sed plaæaj"; pri certa bobelplena æokolado, "Delektabobebleco!". Tie li lernis pri diversaj hipokrita¼oj kaj trompoj, pri la graveco de fantazio en la æiutaga vivo, pri dubindeco de informoj...

Li nun estas brita civitano kun brita pasporto, kaj normale loøas en Britio. En 1976 li edziøis kun Clarissa Luard, de kiu li havas unu filon, Zafar, kiun li tre amas; li eksedziøis en 1987, restas tamen en amika rilato. Lia dua edzino, ekde 1988, estas mem verkistino, usonanino Marianne Wiggins.

Liaj æefaj distra¼oj estas legado, filmoj kaj þako. En liaj verkoj ofte troviøas rimedoj iom similaj al filmaj metodoj: li rapide þanøas la vidpunkton, li multe uzas simbolojn kaj etajn signifajn indikojn; estas memevidente, ke lia imago funkcias grandparte vide, t.e. bilde. Estas same memevidente, ke li multe legis, kaj ne nur facilajn librojn; liaj verkoj estas plenaj de aludoj, cita¼etoj (certe pli ol mi rekonis) kaj oni povas spuri diversajn literaturajn influojn tra lia verkaro. Inter favorataj libroj liaj estas tri, kies influojn oni facile rekonas en liaj romanoj: Moby Dick de Herman Melville; Ulysses de James Joyce; Tristan Shandy de Laurence Sterne; tri literature gravaj romanoj, kiuj ne havas la kutimajn rakontajn strukturojn. Influis lin eble eæ Lewis Caroll, al kies Alica en Mirlando kaj Alica tra la Spegulo li aludas en La Satanaj Versoj. Sed plaæas al li ankaý romanoj pli realismaj, ekz. de Charles Dickens, Jane Austen, la fratinoj Brontë. Li ankaý multe legis en la literaturo de Azio: inter aliaj, La Mil kaj Unu Noktoj araban kaj aliajn fabelarojn; li tre bone konas la legendojn kaj folklorojn islamajn kaj hinduajn; li multe legas poezion.

Scipovante plurajn lingvojn - aziajn kaj eýropajn - Rushdie videble tre øuas vortojn - frandas multajn diversgustajn idiomojn, stilojn, lingvajn etosojn; ofte enkondukas alilingvajn vortojn en siajn anglajn verkojn. Lia vortostoko estas vasta kaj iom neordinara. Plaæas al li vortludoj, anagramoj, vortaj kurioza¼oj; ekzemple, en La Satanaj Versoj rolas balbutanto, kies balbutaj silaboj ofte formas vortetojn komike komentajn. Plaæas al li amuzaj hiperboloj - "dika kvazaý kvindek melonoj"; policanoj kun lampoj "enþaltis sep sunojn" - slanga¼oj, abundaj sinonimoj, karakterizaj parolturnoj de etnaj grupoj, la neatendita atentiga vorto, la rara aý ekzotika vorto. Li estas stila ¼onglisto aý akrobato, kies entuziasmo facile infektas leganton; sed leganto devas mem esti iom klera por øui tian virtuozan ludadon.

Rushdie tamen ne estas nur brila fantaziisto kaj pasia stila prestidigisto. Liaj verkoj spegulas kelkajn internajn vundojn, konfliktojn, proprajn ambiguecojn, sed li montras pli larøan intereson pri politiko kaj sociaj problemoj. (Ni memoru, ke æe universitato li elektis studi ne literaturon, sed historion). Problemoj de Aziaj enmigrintoj en Britio tre koncernis lin, kaj dum sep jaroj li serioze laboradis en unu el la Londonaj Komitatoj por Komunaj Rilatoj, t.e. por plibonigi rilatojn inter diversaj etnaj grupoj kaj preventi diskriminacion. En intervjuo post la "mortkondamno" li emfazis siajn servojn al azianoj en Britio. Rilatajn temojn li foje tuþis, eæ draste, en siaj romanoj. Li aktivis ankaý en la grava kaj liberprotekta verkista societo Internacia P.E.N., en komitato de la Brita Filma Instituto kaj en la konsilantaro de la Instituto por Aktualaj Artoj.

 

Malfacila romanisto

Lia unua romano, Grimus, aperis en 1975. Leginte øin iom tro rapide, en biblioteko, mi konstatas, ke mi apenaý rajtas taksi øin. Mi trovis øin malfacila. Rushdie mem menciis en artikolo, ke lia modelo estis poemo, Konferenco de la Birdoj, de Farid ud-din Attar, sufista poeto persa (æ. 1180 - æ. 1220), grava en la literaturo de Islamo. Tie, birdoj (homaj animoj) seræas la Simurgon, mitan birdon simbolantan Dion. (Grimus estas anagramo de Simurg). La persa poemo estas plejparte nekonata en Britio, kaj mi ne scias, øis kioma grado Grimus e¶as øin. La romano estas malbanala, riæa, kompleksa fantazio; ne estas facile, vere sekvi la rakonton, sed enestas mirinda inventemo de karakteroj kaj situacioj, kaj multaj brilaj priskriboj. Mi ricevis impreson de pluraj tavoloj de signifo, kalejdoskopaj moviøoj de multkoloraj desegnoj. Ekzilita rusino diras ion, kio eble parte prezentas opinion aýtoran: "Ne plaæas al mi rakontoj tro striktaj. Rakontoj devas simili al la vivo, esti ion disfibrigitaj rande, plenaj de ne finkudritaj fadenoj, kaj vivoj apudmetitaj akcidente, ne laý ia grandioza desegno. La plej granda parto de la vivo estas sensignifa; do certe estas distordo de la vivo, rakonti rakontojn signifajn je æiu detalo, æu ne? Kaj rakonto, distordanta la vivon, estas ne malpli ol krima, æar øi sekve povas distordi vian vivkomprenon".

La æefa heroo de Grimus estas indiano el izolita tribo, kiu renkontis diversajn personojn, adaptante sin tiel plaæeme ke "li estis ne pli ol konsenta kapjeso, obea kliniøo". Eble rilate al problemoj de enmigrintoj? Inter aliaj aventuroj, li atingas insulon, kie loøas homoj senmortaj. Personoj perdas kaj retrovas unu la alian; halucinoj kaj koþmaroj alternas kun reala¼oj; rolas magiaj fluidoj kaj normalaj emocioj; ofte okazas filozofiaj aý sciencaj diskutoj, eble ne prenendaj tute serioze; mi ne komprenas la tutan romanon kiel alegorion: Rushdie verþajne øuas la kreadon de stranga, nova mondo kun propraj naturleøoj kaj enmiksado de niaj kutimaj pasioj, aspiroj, eraroj. Valoras, eble, noti, ke en la hejmo de Grimus oni vidas super la pordo: "TIO, KIO ESTAS KOMPLETA, ESTAS ANKAÝ MORTA".

Li vere famiøis en Britio per sia dua romano, Infanoj de Noktomezo, kiu en 1981 gajnis tri premiojn (Usonan kaj Britajn). Øi estas multe pli longa ol Grimus, kaj havas pli da realismaj partoj.

La Infanoj de Noktomezo estas tiuj, kiuj naskiøis øuste je tiu noktomezo, la 15an de aýgusto 1947, kiam Hindio iøis sendependa. La heroo, Saleem Sinai, estas unu el tiuj. Tiuj infanoj havas specialajn kapablojn, inter ili specon de telepatio, kiu permesas al Saleem komuniki kun æiuj aliaj noktomezanoj tra Hindio.

Kredeble Rushdie tie ironias pri la grandaj esperoj kaj aspiroj pri libera Hindio. La romano implicas multajn kritikojn pri la nova Hindio, kaj tre malplaæis al la tiama þtatestro, s-ino Gandhi. Ni ofte trovas en la romano la temon de Okcidentaj kutimoj, tradicioj, teknologio kaj sekularismo kontraý islamaj tradicioj, ankaý hinduaj kontraý islamaj. Rushdie emis iom moki æiujn, kaj indikas la multecon de sektoj, partioj, opinioj. Li skizas la kruelajn sektismajn konfliktojn kaj perfortojn antaý la disiøo de Pakistano disde Hindio - tragikajn; kaj multajn brile vivajn detalojn de kulturaj kolizioj kaj konfuzoj - komikajn. Post unu mirinda paøo, kie la heroo listigas diversajn influojn, kiuj kreis lin tia, kia li estas, li finas: "Por kompreni unu vivon, vi devas engluti la mondon". Tion li ripetas pli malfrue. Li ankaý emfazas necertecojn, miksecon de la vivo; kiel bebo, li preskaý mortas pro tifoido, kaj savis lin eteta dozo de kobra veneno; lia "frua kontakto kun la ambigueco de serpentoj" povus esti pli øenerala metaforo por la etoso de la libro kaj verþajne la menso de Rushdie. Telepatiaj traviva¼oj helpas Saleem kompreni pri politiko: "Iam mi estis grandproprietanto en Uttar Pradeþ, kies ventro ondis super la pi¼amo-kordo dum mi ordonis al miaj servutuloj flamigi nian superfluan grenon; alimomente mi estis malsatmortanta en Orissa, kie, kiel kutime, nutra¼oj mankis". Li ankaý montras absurdecon de milita propagando, ekstremaj religiaj kultoj, aspektoj de la tiama registaro, la fama virsteriliga programo... Do, Infanoj de Noktomezo estas, parte, sufiæe akra kaj foje þoka politika satiro; sed øi estas multe pli.

La fabelo mem estas tre komplika, tre miksas grandskalajn kaj ekstremajn fantaziojn kun realismaj, ofte kortuþaj kaj amuzaj, bildoj pri familio mem tre ambigua kaj miksa; Rushdie samtempe portretas, ofte kun brila elekto de simptomaj detaloj, modernan Hindion, kaj la perpleksojn de homoj en plureca kulturo; kaj kreas propran mitologion komikan aý þokan, groteskan aý lirikan; epizodo sekvas epizodon, intrigoj interplektiøas, kaj æio okazas en densa teksa¼o de eksterordinare riæa, multnuanca, varia, idiosinkrazia lingva¼o vere unika al tiu verkisto.

Salman Rushdie estas do esence ia plureculo, pri lingva¼oj, religio, politiko, psikologio, kutimoj; li konstante konscias kaj insistas pri la varieco, miksiteco, kontraýdiroj, konfuzoj de la homa vivo. Vortaro kaj stilo montras paralelan plurecon.

 

Aýguraj frazoj

En 1983 sekvis romano malpli longa, Honto, kiu bizare miksas humuran fantazion kun groteska horor-romano kaj iom da politika satiro; kiel la antaýa verko, øi miksas aýtoran mitologion kun realaj detaloj el la historio kaj politiko de Pakistano, kaj el la traviva¼oj de Aziaj enmigrintoj en Britio. Denove mi citos þlosilan frazon:

"Mi mem sukcesas teni samtempe grandajn nombrojn de tute ne harmoniigeblaj opinioj, sen ajna malfacila¼o. Mi ne kredas, ke aliaj estas malpli mult-talentaj".

Li klarigas, ke lia honto, angle shame, estas la iom pli larøa kaj grava urdua þaram, emocio malpermesita en la familia hejmo en la romano. "Þaram kovras ne nur honton, sed 'øeniøon', humiliøon, decosenton, pudoron, timidon, senton, ke oni ne havas destinitan lokon en la mondo, kaj aliajn dialektojn de emocio, por kiuj la angla ne havas ekvivalentojn".

Honto estas iom malpli vertiøige kalejdoskopa ol la antaýaj romanoj: estas iom pli da rekta rakontado kaj eble kelkaj karakteroj estas pli home realaj. Se mi ne misinterpretis post nur du rapidaj relegoj, estas parte historio pri la monstriøo de la "hontobesto"; kiel humiliøo ofte kreas malicon kaj detruemon. Ni scias, ke multloke registaroj, burokratoj aý pli amatoraj kaj intence kruelaj rasistaj najbaroj ofte malestimas kaj humiligas Aziajn (aý Afrikajn) enmigrintojn, pri kies psikologio Rushdie diras: "estas la sorto de migrantoj, esti senvestigitaj de sia historio, stari nudaj meze de malestimantaj nekonatoj, sur kiuj ili vidas la riæajn vestojn, la broka¼ojn de kontinueco kaj la brovojn de apartenado...". Aliloke, li klarigas, ke realisma romano pri Pakistano estus malpermesita, sed "Mi rakontas nur ian modernan fabelon, do en ordo! neniu devas malkvietiøi, aý preni tre serioze ion, kion mi diras".

Sed, malfrue en la rakonto, li subite enmetas komenton verþajne tute seriozan:

"La tielnomita islama 'fundamentismo' ne fontas, en Pakistano, de la popolo. Oni trudas øin al ili, desupre. Aýtokrataj reøimoj trovas, ke estas utile alpreni la retorikon de la fido, æar homoj respektas tiun lingva¼on kaj hezitas oponi øin. Estas tiel, ke religio apogas diktatorojn; æirkaýante ilin per vortoj potencaj, vortoj, kiujn la popolo ne volas vidi senkreditigitaj, senrajtigitaj, mokitaj. Sed validas la punkto pri þtopado-en-la-gorøon. Finfine naýzas nin, ni perdas fidon pri tiu fido - se ne kiel fido, almenaý kiel bazo por þtato".

Tio nun sonas iom ironie anticipe!

 

En Nikaragvo

Rushdie verkis du scenarojn por televiziaj filmoj, La Pentristo kaj la Plago, 1985, kaj La Enigmo de Noktomezo, 1988; pri ili mi ne havas scion. En 1986 la Sandinista Asocio de Kulturaj Laboristoj invitis lin al Nikaragvo, kie li pasigis semajnojn nur tri, sed plenegajn; rezultis lia nefikcia verko, La Jaguara Rideto, pri Nikaragvo. Tie, kvankam evidentiøas, ke li celis plej precizajn kaj esprimivajn vortojn, ankoraý øuas sian lingvan virtuozecon, li montris, ke li povas forgesi ekstremajn fantaziojn kaj verki klare, relative simple, pri reala¼oj. Pri Nikaragvo li penis esti objektiva, ekvilibra. Li øenerale simpatiis kun la Sandinistoj, abomenis la Usone-subtenitajn "Kontraýulojn"; konstatis, ke hindo pli ol okcidentano komprenas la sentojn de homoj en lando malavantaøa; admiris la novan Nikaragvan konstitucion. Li klarigis, ke la subpremitaj Miskito-indianoj, kies malfeliæo estas unu el la plej justaj riproæoj kontraý la Sandinistoj, estis mem subpremantoj pli frue kaj preskaý neniigis la tribojn Rama kaj Somo; sed samtempe li konsentas, ke la mistraktado de la Miskitoj estis grava misfaro. Li prinotis mankojn, inflacion, opiniojn de oponantoj; rakontis kiel eble plej diversajn personojn. Sed tio, kio plej malplaæis al li, estis la malpermeso de ¼urnalo La Prensa kaj la rigora cenzurado.

Tiurilate, li mencias, ke li iam vivis en Pakistano sub drasta dekstrema cenzuro, kaj komentas: "Tio, kio maltrankviligas min, estas, ke cenzuro estas tre alloga. Øi restas tiel multe pli facila ol la alternativo". Li insistas, do, ke, kvankam li simpatias kun la reøimo en Nikaragvo, øi ne estas demokrata.

 

La plej matura romano

Baldaý Salman Rushdie mem trovis sin en la mezo de konsterne akra disputo pri la principo de aýtora penslibereco - kaj en neordinara persona danøero. En septembro 1988 aperis lia plej matura romano, La Satanaj Versoj. En Britio, beletristoj atendis por la romano prosperon kaj prestiøon; recenzis øin kiel brile originalan, inøenian fikcion; kaj kredeble ne tro øeniøis, ke baldaý ne tre demokrataj registaroj en Hindio, Pakistano, Sud-Afriko kaj kelkaj malgrandaj arabaj landoj malpermesis øin. Britoj kutime malestimas þtatan cenzuron, kiu tuj suspektigas pri registaraj motivoj. La Satanaj Versoj ricevis grandan literaturan premion, marøene maltrafis alian.

Sed multaj islamanoj indignis, ricevinte raportojn pri supozitaj asertoj el la libro. En januaro, islamanoj en Bradford, unu el la britaj urboj, ekster Londono, kun la plej alta procento de Aziaj enmigrintoj, ceremonie bruligis ekzempleron de La Satanaj Versoj. Tiu naiva gesto de vundita minoritato sen potenco pensigis multajn britojn pri fifama vandalismo de potencaj tiranoj - la grandskala librobruligado en nazia Germanio. La Bradfordaj islamanoj estis tiel naivaj, ke riproæitoj respondis, "Sed ni honeste pagis la libron!"

En Britio rasa diskriminacio, rasismaj persekutoj, perfortoj, instigoj al perforto, estas kontraýleøaj; sed tiaj krimoj tro ofte okazas, ofte ligitaj kun senproporcie laýtaj etaj faþistecaj grupoj. Bedaýrinde, la protestoj de islamanoj kontraý la libro, aý iom aberacia bildo de øi, stimulis rasismon inter krimemuloj fakte ne mem liberamaj, sed ankaý revekis tradiciajn antaýjuøojn kontraý Islamo inter homoj kutime toleremaj. Samtempe, britaj islamanoj mem, sentante sin sendefendaj kaj sian religion ofendita, iøis pli agresemaj: fondis novan Islaman Partion por kampanji pri diversaj aferoj, organizis protestmarþojn en pluraj urboj, eldonis flugfoliojn.

Mi menciu, ke en Britio aktivis jam du societoj de, plejparte, islamanoj, kies celo estis helpi interkomprenon inter islamanoj kaj aliaj: la Kalamo-fonduso, kaj la Islama Societo por Religia Toleremo, kies fondinto, d-ro Heþam El-Esaýi, tre klopodis por plibonigi la situacion. Sed fanatikismo pli interesas reporterojn...

Multaj protest-marþoj estis dignaj kaj ordaj. Mi loøas en Oksfordo, en neriæa kvartalo kun multaj islamanoj, moskeo, halal-viandejoj, urduaj afiþoj; la islamanoj kondutas kutime dece; ja ne estas ili, kiuj vomas, ebriaj, surstrate, aý molestas virinojn. Mi vidis ilian marþon kontraý Rushdie, kaj, kvankam øi þokis mian penslibereman animon, øi estis disciplinita kaj sen ajna perforto. Simile multloke; sed ne æie. Tumulto en Islamabad mortigis ses personojn, vundis æirkaý cent; okazis gravaj tumultoj en Kaþmiro; unu mortis tie; alia pro bombo en Karachi; 12 islamanoj estis mortpafitaj de policanoj en Bombajo; kaj kiam, en majo 1989, 25 000 islamanoj marþis en Londono, dek ok policanoj estis vunditaj kaj diversaj perforta¼oj okazis.

Mi konfesas, ke por mi unu el la plej belaj figuroj en tiu tumulto estis konata brita ateistino, 65-jara, Barbara Smoker, kiu antaý 25 000 koleraj islamanoj fiere tenis standardon proklamantan liberecon de opinioj! Oni kriadis kontraý þi, "Mortigu!" Þi staris. Eble eæ pli kuraøaj, tamen, estis reprezentantoj de nova virina protestgrupo, Virinoj Kontraý Fundamentismo, plejparte azianinoj kaj sinceraj islamaninoj, kiuj konscias pri la misuzo de religio - ankaý kristana fundamentismo - por subpremi virinojn. Tiun tagon ili kontraýmarþis por defendi Rushdie.

Dum 1989 pluraj librovendejoj, kiuj malkaþe stokis la libron, damaøis per incendioj aý bomboj; pluraj homoj estis vunditaj dum freþa tumulto en Bradfordo. Finfine la diversaj organizoj - inter ili la Societo por Religia Toleremo -, kiuj kune formas la Islaman Fronton por Agado, decidis haltigi grandskalajn manifestaciojn pro la perforta¼oj kaj risko de rasistaj atakoj. Ekzistas islamanoj, kiuj serioze kredis, ke La Satanaj Versoj, ege individueca verko de krea intelekto, estas afero de "kontraýislama konspiro de judoj, kristanoj kaj Eýropaj registaroj"; dume, blankhaýtaj huliganoj trovis pretekstojn por mistrakti islamanojn, vandali iliajn moskeojn kaj butikojn. Rushdie mem estis tre þokita, æar homoj mortis rezulte de lia libro; kaj estas eæ tiuj, en Britio, kiuj nomis lin kulpa pri tiuj mortoj, tute maljuste. Li æiam insistis, ke li ne intencis blasfemi.

 

La murdodekreto

La 14an de februaro 1989, la ajatolo ¦omejni en Irano proklamis fatýa'n, religian dekreton, kiu mortkondamnis Rushdie pro insulto kontraý Islamo; kaj vokis æiujn islamanojn, mortigi lin. Almenaý laý mia limigita scio, tio estas senprecedenta en la moderna mondo, kvankam totalismaj atakoj kontraý verkistoj en propraj landoj estas oftaj. Ne nur Rushdie, sed la brita registaro kaj polico devis reagi serioze; la verkisto kaj lia ekzino devis forlasi sian hejmon kaj kaþi sin. Ekde tiam ili devis ofte translokiøi, konstante kun armitaj gardistoj; dum du jaroj Rushdie jam loøis en pli ol sekdek domoj. Kaj troviøis kelkaj politikistoj kaj ¼urnalistoj, kiuj domaøis tiun prizorgadon de brita civitano en unikaj cirkonstancoj. Cirkonstancoj, kiuj mueladus la psikon de iu ajn: neniam viziti amikojn, kinejon, eæ elekti ion en butiko, promeni ie; sed aparte turmentaj por verkisto disigita de siaj kutimaj konsultlibroj, stimuloj, konsolaj konata¼oj - kaj Rushdie estas nature scivolema; kaj kiel hardi sin, kiam sentemo, akraj perceptoj, riæaj emocioj, estas parto de la profesia ilaro mem? Minimumas mia scio kaj klaæado aæas, sed þajnas, ke post longa lojaleco dum tiu angorplena seria heøirado, la edzino Marianne, mem verkistino, disiøis de Salman; æu por æiam, mi ne certas.

Ne mankis solidarecaj gestoj. Amnestio Internacia protestis al la Irana registaro. La 2an de marto, Internacia Komitato por Defendi Salman Rushdie kaj Liajn Eldonistojn aperigis en multaj ¼urnaloj deklaron, ke æiuj subskribintoj sentas sin partoprenantoj en tiu eldonado, "æu ni aprobas la enhavon de la libro, aý ne... Ni alvokas mondan opinion, subteni la rajton de æiuj homoj, esprimi siajn ideojn kaj kredojn kaj diskuti pri ili kun kritikantoj, sur bazo de reciproka toleremo, liberaj de cenzuro, timigo kaj perforto". Tiun deklaron subskribis pli ol mil verkistoj, inter ili: Chinua Acebe (Niøerio), Saul Bellow (Usono), Joseph Brodsky (Sovetio), J. M. Coetzee (Sud-Afriko), Þusako Endo (Japanio), Carlos Fuentes (Meksikio), William Golding, Graham Greene, Iris Murdoch (Britio), Hanif Kureishi (Pakistano/Britio), Ved Mehta (Hindio/Britio), Alberto Moravia (Italio), Françoise Sagan (Francio) - nur specimenoj el brila listo internacia, sur kiu, eble, plej honorinde, aperas eæ dek verkistoj el Irano. Laý nomoj kaj landoj, multaj el tiu listo kredeble estas islamanoj aý vivas en islama medio. La brita Societo de Verkistoj subtenis la deklaron kaj en 1990 ripetis ties esencon; la angla filio de P.E.N. Internacia agis por subteni Rushdie. La fama Niøeria verkisto Wole Soyinka verkis brile elokventan defendon de Rushdie kaj de aýtora libereco; prezidento Vaclav Havel de Æe¶oslovakio speciale penis influi la Iranan registaron; du belgaj islamanoj estis murditaj, æar ili faris deklaron kontraý la fatýa. Laý unu demandesploro nur 28% de britaj islamanoj plene aprobas tiun dekreton; kaj, pli malfrue, 90% preferis pardonon.

Mi kutime preferas legi, por distri min, romanojn pli facilajn, kun pli rektaj kaj realismaj rakontoj; kaj mia pensia enspezo estas modesta laý britaj kriterioj; sed tuj post la fatýa mi iris al mia kutima librovendejo, aæetis La Satanaj Versoj kaj gratulis stabanon, æar la vendejo malkaþe stokas øin. Espereble multaj aliaj, ne havante potencon aý influon, faris similajn gestetojn. (Kaj mi æiuokaze subtenas Amnestion Internacian, Societon de Verkistoj kaj P.E.N. Internacian).

Kiam mortis ajatolo ¦omejni, multloke malfunebrita, en junio 1989, multaj esperis, ke novuloj nuligos la murdodekreton; sed la sekvantoj, Ali ¦amenei kaj prezidento Haþemi Rafsanøani, deklaris, en la sama monato, ke la dekreto staras; laý ajatolo ¦amenei, "eæ se Rushdie pentos kaj iøos la plej pia viro de sia epoko". ¦amenei eæ postulis, ke la brita registaro transdonu Rushdie al britaj islamanoj, kiuj plejparte insistas, ke ili en Britio obeas britajn leøojn. Islamaj fakuloj atentigis, ke tiu murddekreto ne fontis el la Korano aý islama leøaro, laý kiuj devas esti proceso, la akuzito rajtas prezenti sian defendon, kaj eæ post kondamno, apostato havas tempon penti kaj pardoniøi. (Laý la Korano, la anøelo, kiu prinotas niajn bonfarojn, notas tuj, sed tiu, kiu prinotas niajn pekojn, atendas kelkajn horojn, æar eble ni pentos, do pardoniøos. Mahometo mem plurfoje montris grandanimecon kaj pardonemon al oponantoj, eæ blasfemantoj).

Dume - kiam okazis katastrofa tertremo en Irano - Rushdie kontribuis per 5 000 pundoj al fonduso por helpi viktimojn, dirante, "Ni devas pensi nur pri la homama afero, kiu superas æiujn aliajn diskutojn".

La Brita Komitato por Filmcenzuro, kiu malofte malpermesas filmon, sed precipe preskribas aøolimon por spektantoj, por protekti infanojn, plene malpermesis eksterordinaran filmon, Internaciaj Gerilanoj, tri kaj duonhoran "epopeon", kreitan en Pakistano de Sajad Gul, kiu mem ne estas fanatikulo, sed volis plaæi al ordinaraj nekleraj spektantoj kaj tiel profiti. Laý tiu filmo, iu fikcia Rushdie loøas lukse en Filipinoj, kun centoj da gardistoj aspektantaj kiel israelaj soldatoj, meze de tutmonda juda konspiro! Li ege drinkas, multe blasfemas, kaj, kun judaj helpantoj, torturas kaj murdas islamajn heroojn, kiuj volas lin mortigi. Tiu Rushdie, neniel simila al la reala persono, mortas finfine per fulmofrapo de Alaho. Antaý tiu monstra kalumnio Rushdie denove kondutis grandanime: diris, ke li "ne deziras la dubindan protekton de cenzuro" kaj ne procesos kontraý la filmo; la Brita Komitato tiam donis permeson por spektantoj pli ol 18-jaraj.

 

Kompleksa libro

Sed kia vere estas la libro?

Kredeble la granda plimulto de æiuj, kiuj ulule postulis la sangon de la aýtoro, ne legis kaj ne kapablus legi La Satanaj Versoj; kaj multaj, kiuj legis aý, pli ofte, parte legis øin, miskomprenis øin. Iu kiu, kiel mi, dum jaroj instruis pri literaturo kaj korektis milojn da ekzamenpaperoj pri detale studitaj preskribitaj libroj, posedas unu scion pli certan ol sia øenerala supozaro pri la kosmo: ke homoj vere mirinde kapablas mislegi, miskompreni, mistaksi kaj misciti literaturan verkon.

Ankaý, multaj homoj ne havas fidindan koncepton pri fikcio. Ekstremkaze, virinoj skribas sincerajn amleterojn al personoj en televiziaj dramoserioj: homoj eæ atakis surstrate aktor(in)ojn, kiuj en dramoserio prezentas malbonulon; multaj citas vortojn, kiujn fikciisto metas en la buþon de fikcia persono, kiel opinion de la verkisto, aý kredas, ke aýtoro aprobas, aý spertis æion, kio okazas en la libro. Estas pli malfacile, eæ por relative inteligenta leganto, plene kompreni la esploran, hipotezan, veron seræantan aspekton de fikcio.

Salman Rushdie verkis romanojn por limigita legantaro: por vere malnaivaj, riækulturaj kaj iom larømensaj intelektuloj, kies kulturo estas jam iom plureca, kiuj komprenas ironion, paradoksojn, mitofaradon, parabolojn; kiuj facile regas grandan vortostokon kaj øuas vortajn virtuoza¼ojn. Mi, kiu profesie studadis literaturon dum preskaý kvindek jaroj, estas nur marøene inda legi liajn romanojn; ili estas, por mi, iom malfacilaj, postulas intensan atentadon. Sed ju pli mi studas liajn verkojn, des pli mi estimas lin. Mi suspektas, ke iuj cinike misformis kaj ekspluatis malklerulojn, eble pro politikaj motivoj.

Jen la esenca historio. Gibreel Farishta, el islama familio, sukcesega hinda filmstelo, kies profesia nomo signifas "Gabrielo Anøelo", aktoro precipe en tiuj hindaj filmoj nomitaj "teologiaj" - pri hinduaj legendoj - grandskala diboæa amoranto, grave malsaniøas, mistere resaniøas, perdinte sian fidon. Defie, li eniras hotelan restoracion kaj manøegas æiujn eblajn porka¼ojn; samtempe enamiøas en Alleluia Cone, eminenta montgrimpantino. Ekde lia kontraý-islama gesto, li suferas "punon per sonøoj".

La alia æefpersono, Saladin Chamcha, estas hindo, ankaý el islama familio, kiu, kiel Rushdie, vizitis anglan lernejon kaj universitaton, kaj, parte pro amara ribelo (ne senkaýza) kontraý sia patro, iøis aktoro en Britio, entuziasme anglecigis sin kaj edziøis al anglino Pamela Lovelace; sed, vizitante Hindion, komencis amaferon kun hindino, Zeenat Vakil. Li komencas senti sin þirita de internaj konfliktoj inter hindaj kaj britaj etosoj.

Gibreel kaj Chamcha vojaøas al Londono en la sama aviadilo, en kiu Chamcha renkontas absurdan sinjoron, reprezentantan la groteskan certecon kaj arogantecon de Usona kristana fundamentismo. Teroristoj rabkaptas la aviadilon; Chamcha volas, vane, diri al teroristino: "ke rigideco povas ankaý esti monomanio, povas esti tiraneco, ankaý frakasiøema, sed tio, kio estas fleksebla, povas esti ankaý humana, kaj sufiæe forta por daýri". La aviadilo kraþas. Karakterize, Rushdie miksas multajn kredeblajn observojn kaj eventojn kun la necesa fantazia miraklo: Gibreel kaj Chamcha kvazaý flugas, alteriøas vivantaj; sed Gibreel akiris aýreolon kaj þajnas identiøi kun æefanøelo Gabrielo; Chamcha akiras kornojn kaj kaprajn hufojn kaj þajnas identiøi kun Satano. Sed regas ambigueco. Gibreel, forlasinte sian fidon, disfalas psike, torturite de sonøoj malkvietigaj; Chamcha per ruzoj verkas en li obsedan ¼aluzon; Gibreel finfine aæetas la lastatagan eksterman trumpeton Azraeel kaj enflamigas pekantojn, aý halucinas tiele; mortigas sian amatinon kaj poste sin mem. Chamcha, post multaj aventuroj, humiliøoj, misfaroj, revenas al sia mortanta patro en Hindio kaj al siaj radikoj.

La supraj frazoj detrue trosimpligas tre kompleksan historion, sed indikas du gravajn punktojn: La Satanaj Versoj rakontas pri du hindoj, kiuj konfuziøas, suferas kaj misfaras, øuste æar ili tro elradikiøis el siaj patrio, religio kaj tradicioj; kaj preskaý æio, kio ofendis islamajn legantojn - kaj nelegantojn aýdintajn nur cita¼ojn - troviøas en sonøoj de homo klare montrita kiel psike malsana. Alia faktoro en la malkoheriøo de Gibreel estas kulposento pri la sinmortigo de amantino, kiu fantome turmentas lin kaj, laý li, faris la finan murdon. La romano implicas multajn homajn perpleksojn, ambiguecojn de la vivo, necertecon de niaj sentoj kaj motivoj, dubojn pri kio estas reala, kio fantazia, kio kaýzas kion; paralele la malpli universalajn komplikojn de plurecaj kulturoj kaj kulturaj miksa¼oj. Æiuj tiuj gravaj konceptoj estas al ni dozitaj kun abundaj siropoj: sensacio, intrigo, humuro, satiro, groteskaj troigoj, brile vivaj bildoj, lingvaj akrobata¼oj, eæ pecoj de vera kortuþo. Fantasmagorio prezentas multajn solidajn verojn.

Ekzemple, Changez, la patro de Chamcha, kondutas kontraý li tiel diktatore, humilige, mokeme, ke ni aplaýdas lian ribelon kaj sopiron al fremda kulturo: "Kio ajn mi estas, kara patro, mi þuldas æion al vi." Samtempe diro de Changez, "Viro ne fidela al si mem, iøas bestio du-krura", ne sensencas. Chamcha, spertinte rasismon en amata adoptita patrio, Anglio (reala problemo), dum li progrese metamorfoziøis en kaprodiablon (fantazie) pli kaj pli lernas, ke nenio estas jes-aý-nea, ke neresponditaj demandoj restas, eæ multobliøas. Li pli kaj pli lernas pri enigmoj de amo, malamo, ¼aluzo, venøo, pardono. (Kiam li reiøas forme homa, estas pro lia portempa malamo kontraý Gibreel: nia malbono estas en niaj propraj psikoj, ne necesas ekstera diablo). Kiam Chamcha revenas al Hindio kaj al la patro mortanta pro kancero, Rushdie pritraktas ilin preskaý realisme, kaj kompate. Chamcha konstatas, "ke eæ la nepardonebla peko, esti ies patro, povas æe la fino pardoniøo." Kaj "eble malfeliæo estas la kontinua¼o, tra kio moviøas la homa vivo, kaj øojo estas nur serio de brilpunktetoj, de insuloj sur la rivero." (Do, ni ne tro atendu). Æu tio veras aý ne, Chamcha revenas al radikoj, patrio, Zeenat la hindino, sia propra plej øusta realeco.

 

Kontraý religia rigideco

La 547-paøa libro estas plena de epizodoj, amintrigoj, miniaturaj mitoj, psikologiaj kameoj kaj lerte elektitaj detaloj de kulturaj diferencoj, kolizioj kaj ankaý kunfandiøoj. La æefaj ofendoj al islamanoj estas en la rakontoj pri Mahometo, partoj de la skizofreniaj sonøoj de Gibreel. Oni akuzis pri insultoj ne faritaj, ekzemple ke Rushdie diras, ke la edzinoj de la Profeto estis putinoj. Sed ne. Gibreel sonøas pri bordelo, kie putinoj alprenas nomojn kaj rolojn de tiuj edzinoj kiel stimulan fantazion - tian, kian bordel-vizitantoj ofte deziras. Mahometo arestigas kaj ekzekutigas ilin. Rushdie priskribas la morton de Mahometo, uzante vortojn similajn al la tradiciaj: "Se iuj æi tie adoras la Mesaøiston, ili funebru, æar Mahometo mortis; sed se iuj æi tie adoras Dion, ili øoju, æar Li certe vivas."

Miaj konoj pri Islamo estas etaj, kvankam pli grandaj ol tiuj de la plimulto de britoj; unu trorapida tralegado de la Korano, de biografio de Mahometo; loøado inter multaj islamanoj; kelkaj islamaj konatoj, sed ne intimuloj... En la Korano mi trovis multajn bela¼ojn, saøa¼ojn, justemajn regulojn; sed þokas min la multaj insistoj pri ekskluzive prava fido, kaj la prohiboj de liberaj interpretoj aý metaforaj komprenoj. Inteligentaj kristanoj, ekster tiuj fundamentistaj sektoj, kiuj danøere influas, ekzemple, en Usonaj politiko kaj lernejoj, tute kutimas nuntempe al diskutoj pri interpretado, al granda plureco de komprenoj. Kristanoj alkutimiøis al studado de la Biblio rilata al arkeologio, internaj kontraýdiroj, teksta kritiko, tradukaj problemoj, historia penso-evoluado, kompara religio kaj tradicioj mitologiaj, ktp. Nur la plej malkleraj kaj naivaj povas nun kredi, ke la multaj aýtoroj de la Biblio estis kvazaý stenografiistoj de Dio, kvankam oni povas paroli pri inspiroj. Mi scias malmulton pri hebreaj sektoj, sed certe pluraj rabenoj (ekz. Lionel Blue, Julia Neuburger) verkis ankaý kun larøaj interpretoj.

Mi ¼us aæetis por amikino libreton de karikaturoj, þercoj pri Biblio, eklezioj, preøejaj kutimoj - verkitan de kristano, eldonitan æe specife kristana eldonejo; oni kutime ne þercus pri io profunde sankta, ekz. krucumo kaj releviøo de Jesuo, eýkaristio, sed akceptas iom da þercado pri arkaikiøintaj konceptoj pri paradizo, infero, Edeno, ktp.

Okcidentanoj ofte þercas, ekz. en karikaturoj, pri Islamo, sed preskaý nur pri unu detalo, kiu, bedaýrinde, estas la sola, kiu øenerale eniris niajn mensojn: poligamio kaj haremo. (Estus interese demandi nin, kiel efikus Okcidente, se same impresus nin la islama insisto pri almozo...) Kun la duobla tradicio de scienceca interpretado kaj libera diskutado, plus permeso de ioma þercado, okcidentanoj malfacile komprenas la intenson de islamaj reagoj al la "blasfemoj" de Rushdie, precipe kiam temas pri sonøoj de frenezulo aý nesukcesaj filmoj, kiujn li faris. Sed ni ankaý devas kompreni, ke, same kiel kristanoj, islamanoj ne troviøas en nur unu sekto; apud fundamentistoj ekzistas multaj grupoj pli esploremaj, moderaj, toleremaj; multaj emfazas la kompaton kaj pardonemon de Alaho.

Þajnas al mi, eksterulo, ke Rushdie inteligente, pensige kaj subtile bildigas diversajn aspektojn de fido, inspiro, dubo kaj la respektindajn suferojn de religia pioniro, same kiel Chamcha kaj Gibreel, li esploras miksitajn motivojn, la kirliøadon kaj kalejdoskopecon, de bono kaj malbono en homoj pli ordinaraj. Baal, poeto, kiun Mahometo finfine ekzekutos, diras, "Laboro de poeto - nomi la nenomeblan, fingromontri trompojn, partianiøi, iniciati diskutojn, formi la mondon kaj malhelpi øin endormiøi..." Kelkajn tiajn ni bezonas.

La Satanaj Versoj de la titolo estas kelkaj versoj, kiujn Mahometo unue kredis de Dio, poste de Satano, do forstrekis pri modifita akcepto de tri paganaj diinoj; pri tio Rushdie prezentas la Profeton simpatie, antaý problemo, kiun multaj religioj alfrontis: øis kioma grado oni faru kompromison kun la antaýa religio? (La kristanaj kristnasko kaj pasko enprenis plurajn paganajn kutimojn: la sankta þtono de islamanoj, en la Kaabo, estis sankta longe antaý Mahometo). Æu ofende? La prezentado de tekstoj kiel ne rekte diritaj de Alaho, sed diversmaniere elpensitaj kaj sugestitaj, ofendis multajn, sed por multaj aliaj temas pri io normala, eæ estiminda. (Mi pensas pri famaj vortoj en Sankta Johana de G. B. Shaw, unua akto:

Johana: Mi aýdas voæojn, kiuj instrukcias min. Ili venas de Dio.

Robert: Ili venas el via imago.

Johana: Kompreneble. Estas tiel, ke la mesa¼o de Dio atingas nin.)

Multaj britaj islamanoj sentis diskriminacion, æar britaj instancoj rifuzis procesi kontraý Rushdie pri blasfemado, æar tiu, kiel krimo, nun ege malofta akuzo, temas pri kristanismo, eble nur la anglikana (þtata) eklezio. Oni petis, ke la leøo etendiøu por kovri aliajn religiojn. Tio þajnas nur justa, sed kreus grandajn dilemojn; iasence, la Korano "blasfemas" por kristanoj (Kristo ne estis filo de Dio) dum la Nova Testamento "blasfemas" por islamanoj (Jesuo estis Filo de Dio); kaj povus estiøi situacio, en kiu oni ne rajtus kritiki eæ la plej groteskajn aý æarlatanajn sektetojn aý starigi øentilan, racian inter-religian diskuton. La tiama æefepiskopo anglikana, d-ro Robert Runcie, mem proponis nuligon de æiu leøo pri blasfemado, kaj novan leøon, kiu punus nur instigojn al inter-religia malamo.

Rushdie mem esprimis bedaýron, ke li vundis religiajn sentojn. En þlosila artikolo en The Independent (¼urnalo), februaro 1990, li diris, "Mi ne estas islamano" - do ne apostatis -; la libro estas "mondrigardo de migranto". "Øi estis verkita el la travivado de elradikiøo, disiøo kaj metamorfozo... kiu estas la stato de migranto, kaj de kio, miaopinie, ni povas krei metaforon por la tuta homaro...", øi "...festas hibridecon, nepurecon, intermiksadon, la transformiøon, kiu rezultas de novaj kaj neatenditaj kombinoj de homoj, kulturoj, ideoj, politikoj, filmoj, kantoj. Øi øojas pri rasmiksado kaj timas la absolutismon de la pura. Multingredienceco, mikspoteco, iomete da æi tio, iometo da tio alia - tiel io nova eniras la mondon".

Sed, post longaj suferoj, kaj longaj diskutoj kun islamaj fakuloj, Rushdie en decembro 1990 deklaris sin nun islamano, konvertito; dirante, ke li komprenas Islamon kiel "kulturon de toleremo, kompato, pardono kaj amo", kaj esperante, ke Okcidentanoj akceptos pli kompleksan komprenon pri Islamo kaj forigos stereotipojn; li deziras kontribui al pli simpatia interkompreno inter diversaj kulturoj. Portempe, li ne permesos malmultekostan eldonon de la libro, aý novajn tradukojn. Tio signifos vastan monoperdon por la aýtoro, kiu jam pagis 100 000 pundojn kontribue al la kosto de sia protektado. La islamaj fakuloj ankaý akceptis, ke la libro ne estis intenca insulto.

La Satanaj Versoj kolerigis ankaý kelkajn reakciemajn britojn per siaj bildoj pri negativaj aspektoj de Britio sub konservativa registaro, rasismo kaj diskriminacio; sed oni prezentis falsan bildon de tio, kion Rushdie skribis; ekzemple, akuzis lin pri komparoj al nazia Germanio, kiujn li neniam faris. Eble li eraris, uzante iom ofte - por realismaj dialogoj krudaj - anglan vorton, ekvivalenton al esperanta "fiki" sed pli emocie þarøita en multaj anglaj rondoj; tiel ke iu, rapide trafoliumante la libron, kredus øin multe pli obscena, ol øi estas.

Sur p. 406 oni trovos ofendan aludon al Esperanto! kiam li mencias "La Esperanto-simila vakueco de granda parto de moderna arto," do por li Esperanto estas "vakueca". Sed mi ne atendas, ke Waringhien, muezine el sia alta turo en Parizo, eæ ne Golden, proklamos mortkondamnon kaj alvokos bonajn zamenhofanojn elingigi siajn ponardojn! Certe ni pardonos lin; kaj esperantistoj, precipe sennaciistoj, certe trovos multajn liajn konceptojn kaj aspirojn tre simpatiaj.

 

Infanlibro

En 1990 aperis nova libro, miaopinie perlo: Harun kaj la Fabeloceano, eta 211-paøa romano øuinda por geknaboj, sed en kiu adoltoj sublegos multajn aludojn al la animo de homo, kiu tiel multe suferis pro fanatikuloj kaj filistroj. Sed malgraý la cirkonstancoj, en kiuj li verkis øin (kaj kortuþe dediæis al la filo, kiun pro sia nenormala vivostilo li ne povas vidi), la libro estas plena de humuro, vortludoj, sprito, amuzaj epizodoj kaj lia kutima riæa fantazio, varia kaj mult-tavola. Æampiona rakontisto perdas sian edzinon delogitan de fikcio-malamanto, kaj sian rakont-kapablon, kiu fontas el la Fabeloceano; lia filo Harun, kiu parte kulpas per impulsa "Kiel utilas rakontoj eæ ne veraj?" akompanas la patron dum kelkaj aventuroj, poste ekiras sola (sur la dorso de robota upupo) por helpi lin, kaj implikiøas en aliaj seræoj kaj bataloj, por savi princinon kaj venki silentigan tiranon, kiu venenas la Fabeloceanon. Æio finiøas bone, per magio, saøo kaj kuraøo; patro povas rakonti, patrino revenas. Mallumo kaj opresa silento pereas. Æarma fabelo, inøenia, surprizoplena, imagoriæa, kun amaso da elpensitaj detaloj; øi estas ankaý alegorio, pledo por parol-libereco, toleremo, interkomprenemo, kaj pri la tavolo de fikcio kaj artistoj. Estas granda momento, kiam Harun demandas la "Kultmastron", la malheroon, "Sed kial vi tiel malamas fabelojn? Fabeloj estas amuzaj..." kaj la Kultmastro respondas:

"Tamen, la mondo ne estas por Amuzo. La mondo estas por Regado." La Kultmastro malamas fabelojn, æar en æiu fabelo ekzistas mondo, kiun li ne povas regi.

Nun ni scias.

Kaj en krizo, dum konflikto inter la Gupoj (tre parolemaj kaj liberaj) kaj la Æupýaloj, (silentaj, opresitaj, venenantoj de la Oceano), Harun ekkomprenas tamen, "ke silento havas sian propran gracion kaj belon, same kiel parolo povas esti sengracia kaj aæa; kaj ke Agado povas esti nobla kiel Vortoj, kaj kreita¼oj de tenebro belaj kiel infanoj de lumo. Se Gupoj kaj la Æupýaloj ne tiel malamus unuj la aliajn, ili fakte povus trovi unuj la aliajn sufiæe interesaj."

Jen, por geknaboj, pensiga penso de tiu multkultura plureculo, kiu prezentis la mirindan miksitecon de la mondo kaj homaro, kaj malplaæis al fermitaj mensoj.

ip地址已设置保密
2008/4/7 9:25:23

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询