TRO LACA HOMO
Konstanten KRYSAKOV
Mi tute ne intencas stulte ĉumistifiki la legantojn, rakontante pri iu idiota Ĝenerala Superkunveno de iu kretena Globala Verdula Organizo. La priskribota evento okazis kadre de la UK de UEA, ĉi-jare pasinta en Gotenburgo, Svedio.
Ĝi estis mia unua UK, kvankam mi fulgas E-ĉielon jam pli ol jardekon. Certe, mi amase legis kaj aŭdis pri la antaŭaj kongresoj. Kaj ĝuste mia pasiva UK-sperto naskis la demandon, direktitan al eta knabo kun la kongresa nomŝildo. Li senzorge manĝis glaciaĵon apud la ĉefa konstruaĵo de la kongreso:
- Saluton, knabeto! Ĉu vi partoprenas la Infanan Kongreseton?
Li nenion respondis, daŭre (kaj, evidente, tre ĝue) subigante la vizaĝon sub la senĉesajn sunajn radiojn. "Tute ne regas Esperanton", - indulgeme mi pensis, kaj demandis alimaniere:
- Saluton! Ĉu vi parolas en Esperanto?
- Hej, maljuniĝanta dupo, haltigu ciajn stupidajn eldiraĵojn! - neatendite li diris.
Mi misglutis trinkatan bieron.
- Ups, se vi tiom bone scias la lingvon, kial vi ne tuj respondis? Ŝajne, via konduto ne estas tute ĝentila!
La knabo peze suspiris, kraĉis asfalten kaj malvolonte agnoskis:
- Probable vi pravas. Pardonu min. Hodiaŭ la humoro estas abomenega. Tial mi ne bone regas min.
- Pro kio via humoro estas fuŝa? - mi scivolis.
- Aĥ, eĉ ne demandu. Imagu: jen, mi venis al Svedio el mia
Liĥtenŝtejno. Longatendata ferio. Nur unu semajno. Sed tuj post la
alveno oni trenis min al la komitatkunsido! Mi eĉ la valizon ne
malfermis!
Mi, ne jam kredante miajn orelojn, diris, esperante je io pli bona:
- Ĉu temas pri Asocio de infanoj-esperantistoj, aŭ Internacia Kuniĝo de ŝatantoj de komputilludoj?
- Se estus ĉi tiel, mi feliĉus.
- Do, pri kio temas?
- Ja pri UEA.
- Ĉu?!
Mankis al mi vortoj. Mi nur eligis iun sensencan vortkombinon:
- Sed kiel do ĉio...
- Ne estas kion priparoli, - la knabo diris. - Jen, ekzemple, hodiaŭo.
Mi ellitiĝis, duŝis min, kaj jam ĉe la matenmanĝo venis tiu damnita
sekretario kaj insistege min vokis al la kunsidejo, - la knabo denove
kraĉis kaj sufiĉe krude blasfemis. - Kaj tie - senĉesaj babiladoj.
Strategio, taktiko, propagando, kongresoj, estraroj, demisioj...
Tedegis jam!
- Kiom aĝa vi estas? - neniun pli saĝan demandon mi povis elpensi tiumomente.
- Dek du jam. Diable, kiel flugegas la tempo!
- Sed ĉu de via landa asocio neniu alia povis veni anstataŭ vi?
- Neniu konsentas, se la prezidanto ĉeestas la kongreson, - malice
diris la knabo. - Kaj du miaj viculoj aroge preferis forveturis ripozi
kun siaj genepoj al Sicilio. Kanajloj! Ili ripozas, sed mi ĉi tie ŝvitu
anstataŭ ili ĉiuj!
Li kraĉis la trian fojon kaj stariĝis, finmanĝinte la glaciaĵon.
- Nu, sufiĉas jam. Tempas kuri, la paŭzeto finiĝis.
- Kiel vi kuros, ĉu... tien?
- Aliloken ne eblas. Hodiaŭ ni elektadas la estraron, kaj mi prezidas
la balotan komisionon... Kaj krome mi finfine devas prezenti pretan
version de la nova Regularo... Mi konfesu, ke ĉi-afere mi mem
nepardoneble tro longe pigras. Do, ĝis iam!
Kaj li foriris, subvoĉe kantante la tradukon de la famega kanto de Britney Spears [spirs] "Fek, mi ripetis ĝin".