dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La oceano kaj ni

您是本帖的第 1224 个阅读者
树形 打印
标题:
La oceano kaj ni
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La oceano kaj ni

La oceano kaj ni

La arto de Mikines

de Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 113-116


Ĉio dependas de la cirkonstancoj, tempo kaj loko. Pri tio ni trovas etan pruvon rilate al la t. n. liberaj artoj rigardante norden al la Feroa Insularo, kie la antaŭe izolitaj kaj tre malriĉaj loĝantoj kreis fantazio-riĉan, individuan folkloron kaj similan literaturon, sed nur en nia jarcento povis aperi la pli luksa pentroarto, sed tuj kun giganta artisto.

Lia nomo estas Samuel Joensen, sed plej ofte oni nomas lin "la pentristo (el) Mikines", aŭ plej simple Mikines. Mikines, la loko, estas istmo de kuloj en la plej okcidenta parto de la insularo, kontraŭ kiu la kolosaj bluverdaj ondoj de la Atlantiko krestiĝas en fosforeska ŝaŭmo, kaj kie vintraj ŝtormoj minacas renversi la dometojn, modeste tiriĝantajn ĉe la subo de la monto. Tiu ĉi vilaĝeto estas Mikines.

Violono el balentendeno

Tie li naskiĝis en 1906 en eta hejmo, kie regis sentemo, spirito kaj iaspeca kompreno al la belo kaj bono. La jam frue prirevitan artistan karieron la hejmo nur akcelis. La 5-jara Samuel jam ludis akordionon kaj kiel 9-jara li konstruis violonon el ligno kaj balentendeno. La arĉo estis fadeno, sed la instrumento sonis. Jen signoj de vojserĉo de la infano. Pro malsano li devis rezigni pri ĉiuj pretendaj studoj, i. a. ankaŭ pri la muzikstudado. Anstataŭe li komencis pentri. Kiam sveda pentristo William Gislander venis al la insulo por fari birdostudojn, lia virtuoza arto forte ravis la knabon. Li mem montris siajn eksperimentojn al la artisto, pro kies instigo li daŭrigis pli optimisme la pentradon. Ankaŭ la interesiĝo de la feroa kulturelito (William Heinessen, Richard Long, fratoj Djurhuus k. c.) kuraĝigis lin.

Kiam li atingis la 21 jarojn, okazis lia unua ekspozicio en Thorshavn (kun Heinesen kaj J. Olsen). La bildoj de Mikines havis grandan sukceson kaj tiel grandan eĥon, ke la dana eduka ministerio donis al li etan subvencion. Post ekstudo ĉe la kopenhaga artakademio, en 1931 li debutis samloke. Tiam li estis 25-jara. Kelkajn jarojn poste li liveris altaran bildon (Kristo iras sur la maro) al Fugl?preĝejo en Feroujo. Samloke li restis ĝis 1937 kaj maturiĝis meze de la artista elito de la eta loko.

Mikines kaj la morto

Lia unua grava bildo estas "Hejmen post enterigo". Tragediaj cirkonstancoj inspiris ĝin. Du liaj gefratoj mortis en 1930 kaj 3 jarojn poste dum terura ŝipkatastrofo ĉ. 40 feroanoj mortis, el tiuj naŭ el la insulo Mikines. Samjare mortis lia patro. La mortkomplekso ekregis en lia arto. La "Funebro" prezentas 3 virinojn en malriĉa feroa ĉambro. Oni povas kompreni, ke ili perdis ĵus siajn virojn surmare kaj estas kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Impona verko malgraŭ la simpligoj kaj pro la forta koncentro. Asketaj koloroj (nigra kaj grizverdaj nuancoj) donas profundon al la prezentado. Oni sentas la eksterdoman atmosferon: la grizpalan nebulon de la oceana vintro, kiun sentigas la ŝparema lumo, kiu kvazaŭ penetras tra la fenestro en la ĉambron por ĉirkaŭvolvi la tri figurojn. Estas granda arto, kiu kapablas per pure pentroartaj efikoj tiel emfaze kaj konvinke komuniki siajn sentojn. Lia tuta verkaro el lia junaĝo temas pri mallumo, timo kaj morto, la batalo kun la senkompata Oceano. Lian sugestan dualismon inter la tragedia rigido kaj drame sugesta forto ekzemplas la pentraĵo: Morto.

La lukto

Mikines estas ankaŭ kreinto de Feroaj pejzaĝbildoj. Komence lin okupis pleje la nebulaj vintrotagoj, en kiuj moliĝis ĉiuj konturoj, aŭ noktaj ŝtormoj, -- temoj kies koloroj ne estis abundaj. Sed iom post iom solviĝis la tragediaj travivaĵoj kaj lia komponado estis vere kolorriĉa kaj tiom esprimkapabla pro la koloroj, ke pri tio nigra-blanka reprodukto ne povas doni impreson. Estas domaĝe, ke ne estas eble per niaj rimedoj prezenti lian bildon "Mortigo de globkapaj balenoj", pri temo por ĉiu feroano rite ekstaza. En tiu bildo aperas dramo en sangoruĝo, marverdo, noktonigro kaj sunflavo. Ili prezentas la vivon en sia tuto: la devigan kruelon en la vivlukto sur la maro. La esenco de la vivo estas la lukto. Mikines mem diras: "La problemoj estas por mi nun tiel grandaj, kiel neniam pli frue, sed se oni finfine sukcesos venki la obstaklojn, la lukto havas valoron; jes, eĉ se oni ne sukcesos!"

Mikines scias, ke la parafraza citaĵo de Ibsen prave diras:

"Verki (t. e. krei artaĵon) egalas tribunali pri si mem!"

ip地址已设置保密
2008/4/13 9:29:46

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询