dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La vojo tra la tombejo

您是本帖的第 1102 个阅读者
树形 打印
标题:
La vojo tra la tombejo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La vojo tra la tombejo

La vojo tra la tombejo
de Koviljka Tisma Jankovi?br/>Estis la mezo de oktobro; la mateno estis tro freŝa en tiu parto de jaro. Sur la orienta flanko de la ĉielo ruĝa nubo larĝiĝis, malheliĝis kaj disperdigis kuprokoloran lumon sur la montaron.?La knabino kuris.?Kiam ŝi eliris el la valo Vignjeviĉ, la urbeto montriĝis multe pli malproksima ol kutime.?Ŝi ne estis senzorga kaj libera kia ŝi estis ĉiumatene.?Tiu ĉi devigo - ke ŝi post la instruado iru la muelejon - tuŝis ŝin per timo kaj stranga sento kiun ŝi ne povis difini.?Se ŝia patrino scius kiel tiu tasko maltrankviligas ŝin, kion ŝi farus??- demandis Tara sin mem. Ŝi amis sian patrinon pli ol ĉion alian sur la tero kaj helpadis al ŝi je ĉiuj laboroj kiom ŝia malforta energio permesis al ŝi.?Foje ŝi deziris ke la patrino estu pli proksima al ŝi, pli intima; ŝi deziris sidiĝi sur ŝian sinon; ŝi deziris ke la patrino karesu ŝin.?Tiam, pensante, ŝi senkulpigis la patrinon: ŝi ne havas tempon; ŝi havas multajn laborojn kaj zorgojn.?Tamen, tiu ĉi tasko ŝajnis al ŝi maljusta kaj tro malfacila kaj, tuj kiam ŝi ekpensis pri la renkonto kun Stana, io timotremis en ŝia ventro.?Stana estis dudek-ok-jara malproksima parencino, mense ne plene sana.
?Pasintan someron, Tara rememoris, kiam la vilaĝa junularo iris rikolti fragojn en la montaro, Stana formanĝis hiskiamojn. Tiam ŝi senkonsciiĝis, vomis, krietis, deĵetis sian ŝelkon kaj jupon; dirante ke tio estas vipuroj.?La junuloj ridis kaj kruele ŝercis pri ŝi.?Kaj la patrino diris:??#348;i freneziĝis, kompatindulino, pro la hiskiamoj.?Tiuj krud-ŝerculoj donis hiskiamojn al ŝi??Tiu terura stato de Stana timigis Taran, kiu sentis strangan timon kiun ŝi ĝis tiam ne travivis.?Ŝi evitis tiun parencinon kaj prizorgis ke neniam ŝi restu kun ŝi sola ...

?Kaj nun ŝi devas esti kun ŝi tutan posttagmezon, eble ankaŭ tutan vesperon.

?Post la lernado ŝi foriris la muelejon. Ŝi traserĉis ĉiun angulon de la larĝa mueleja korto.?Kiam ŝi ne trovis Stanan, ŝi revenis la straton antaŭ la muelejo.

?Ŝi atendis apud la portalo de la muelejo, paŝetante, provante forgesi tion teruran kio iam aperis el la animo de Stana. Ŝi faris desegnaĵojn por la infanludo sur la tretita tereno, saltetis per unu piedo, puŝante la ŝtoneton.?Kiam ŝi laciĝis, ŝi sidiĝis sur la ŝtono proksime al la portalo.

?Subite ŝi vidis ke Stana malsupreniris per la ĉaro je virbovoj malsupren laŭ la ŝoseo, kriante al la virbovoj, svigante per siaj manoj kaj per la vipo, kaj ridante laŭte.

?揌o, ĉu la knabino jam alvenis??ŝi diris, vidante Taran apud la portalo. 揂lvenu stari antaŭ la virbovoj ĝis mi deŝarĝis la ĉaron?

?Tara staris antaŭ larĝaj virbovaj fruntoj kaj per la viptenilo striglis ilin ĉirkaŭ iliaj kornoj, dum Stana portadis sakojn al la muelejo kun ia forta, kolerega virego.?Kiam ili enportis la lastan sakon, ŝi eliris tre zorgema el la muelejo.

?揌o, kiel la vico estas longa!?Estas tiom da sakaĉoj, amasigitaj ĝis la tegmento de la muelejo? ŝi diris.?揘i ligos la virbovojn tie en suba angulo de la korto kaj donos al ili faskon da fojno. Kaj vi ilin prizorgu.?

?La knabino preterpasadis la korton tien kaj reen, promenetis trans ĝi, rigardis mallarĝajn relojn kaj vagonetojn, plukis herbojn, enrigardis la kelon, rigardante rimenojn kaj kolosajn radojn.?Tamen ŝi plej ofte promenetadis ĉirkaŭ la virbovoj; ŝi forviŝis iliajn larmajn okulojn per siaj manoj.

?Stana ofte iradis el la muelejo; ŝiaj manoj, kaptuko kaj antaŭtuko estis farunaj; ŝi interparoladis kun la kolerema virego, ŝi ridis, klakfrapis per siaj manoj, kaj li kelkfoje kriaĉis al ŝi.?Tiam ŝi vizitadis la virbovojn, rigardadis iliajn muzelojn kaj fruntojn, karesadis la kapon de Tara kaj denove rapideme returniĝis al la muelejo, disĵetante siajn brakojn kaj krurojn.

?La suno jam subiris, la taglumo perdis sian brilon kaj retiriĝis.?Stana kuris al la virbovoj, deligis ilin rapide kaj ekgvidis ilin al la ĉaro, kriante tre laŭte:?揈kpelu, Tara, ekpelu!?

?Tra la urbeto Stana gvidis la virbovojn, tenante la jugon, batante la maldekstran virbovon per la viptenilo trans ĝia dorso.?Ŝi zorgeme diris al Tara: 揌o, sankta Petka, ni ne preterpasos la valon Vignjeviĉ dum taglumo.?

?Elirante el la urbeto, ankaŭ Stana sidiĝis sur la veturilo.?Antaŭ la valo ŝi saltis de sur la veturilo kaj ekgvidis la maldekstran virbovon per ĝia orelo. Ŝi kantetis, kriis, parolis kun si mem, ne rimarkante Taran, kvazaŭ ŝi forgesus ŝin tute.

?Kiam ili komencis leviĝi laŭ la vilaĝa vojo kiu pasis trans la monteto al iliaj hejmoj, Stana silentis.

?揓en, io trasubitis mian memoron? diris Stana mallaŭte, sed tiel sagace kiel Tara neniam aŭdis ŝin paroli.?揗i ne scias, ĉu vi, Tara, memoras nian Jejan??... Ho, mi ĝuste estas stulta; kiel vi memorus ŝin!?...?Ŝi mortis en kvardek tri. Kaj vi naskiĝis nur post ŝia morto ...?Jes ...?Tiu Jeja estis filino de mia onklino kiu edziniĝis en Kordun1 ...?Kaj nun vidu ...?Jeja alvenis nian hejmon kune kun Kordunaj fuĝintoj je la komenco de kvardek tri. Kaj mian onklinon - ŝian patrinon - ustaŝoj2 morttranĉis jam en kvardek unu ...?Ho, mia kara Dio, kiel ŝi estis pedika!?Pedikoj gutis de sur ŝi. Ni ne povis senpedikigi ŝin alie, sed ni kombis ŝin super la fajro.?Kaj en la flamo pedikoj kraketis kvazaŭ oni maizojn rostus.?

牋?Tara memoris ke oni rakontis pri la fuĝintoj el Kordun kaj Banija, ke ili alportis pedikojn kaj tifon, ke multaj el ili mortis, ke ili ne estis sepultitaj en tombejoj, sed ekstere, apud la tombejoj.

?揔aj ŝi mortis? daŭris Stana paroli mallaŭte.??#348;i mortis sur miaj brakoj ...?Mi tiam estis dek-kvin-jara.?Ho, Tara, mia kara infano, mi tiam vidis morton unuan fojon.?Kaj estis terure. Mi sentis tiam ke io interrompiĝis en mia brusto ...?Mallonge antaŭ ŝia morto, ŝi diris al mi:?`Stana, vidu, ĉi tie estas junuloj de Kljajiĉ ...?Ili ĉiuj estas ĉi tie.?Kaj sur ili estas blankaj, brodaĵaj viŝtukoj, kvazaŭ ili irus pro la edziĝopeto.'?Mi, certe, neniun vidis ...?Ni entombigis ŝin en tiu valeto maldekstre de la vojo.?

?Trairante tien ĉiutage, Tara ofte demandadis sin mem:?Kial tiu tombo estas sola? Kiu estas tiel solema ankaŭ en morto, en neekzistado? Kies ostoj ripozas tiel malproksime de aliaj homaj restaĵoj?

?揚ro kio vi ne entombigis ŝin en la tombejo??demandis Tara.

?揓en, tial.?Jeja alvenis el Kordun, kaj ĉi tie, en ĉi tiu tombejo oni entombigas mortintojn de Tadiĉ, Obradoviĉ, Mrĝa, Dragiĉeviĉ ...?Stana nombris familiajn nomojn, sed Tara ne aŭskultis; ŝi rigardis la kamparon, montojn kaj montaron, arbustojn kaj arbojn - jam senfoliigitajn - ĉio estis sub malklara lumo, fantoma, nekonata, kaj morta.?Luna lumo kovris ĉion per blueta, diafana kovrilo.

?Ili alvenis al la mallarĝa, oblikva plataĵo sur la monteto; ĝi estis glata sub la lunhelo kaj ombroj de la proksimaj arboj, kvazaŭ kolosa infana frunto.?La luno direktis longajn, orajn glavojn super la mortintaj okuloj - du malhelaj, malprofundaj valetoj.?Ŝajnis al Tara ke la luno-vulturo profanigis ies grandegan, junan vizaĝon.?La tombejo estis dekstre de la vojo.?La krucoj estis palaj; ili ŝajnis interplektitaj.?La tombo de Jeja estis maldekstre, en la ombrata valeto.?Ĝi ne estis videbla. Eble videblus la kruco, sed ĝi ne ekzistas.?Se iam ekzistis ligna, certe ĝi forputris.?Kaj ŝtona!?Neniam iu ŝtontajligus ĝin.

?Kiam ili alvenis preter la tombo, Stana vokis mallaŭte, malĝoje ĝemante:

?揓eja, venu hejmen kun mi!?Stariĝu, mia kompatinda fratino!?

?El la valeto eĥis malforta voĉo kvazaŭ ĝi alvenus el la tero:?揓en, mi iras ...?Atendu min!?Atenduuuuuu!?

?Tara aŭdis ekkrion kaj sentis tertremon. La virbovoj ekhufofrapis suben laŭ la montpasejo; la ŝarĝveturilo skuiĝis jen al unu, jen al alia flanko.?Tara konvulsie kaptis la rimenojn de la veturilo; abruptaj ekskuoj malkupligis ŝin kaj ĵetis ŝin jen dekstren, jen maldekstren; arbustoj kaj arboj akceliĝis en furioza kurado; ili amasigis la nigrajn nubojn ien malantaŭ la veturilo, supre de ŝia kapo, kaj de tie falseta kaj akra voĉo boris la silenton kvazaŭ la mortintoj ĝemus:

?揂tenduuuuuu!?Atenduuuuuu?

?Ŝi teruriĝis, timante ke ĉio tio de malantaŭe, densigita kaj malbona, surŝutos ŝin.?Kaj ŝi vidis kiel multnombraj buŝoj rondiĝis por krio, ŝveliĝis sub la delikata bluarĝenta silko; ili grandiĝis, grandiĝis, mallarĝigis la cirklon ĉirkaŭ ŝi kaj flustris al ŝi rabemajn, voremajn vortojn.?La veturilo rapidis al pli kruta parto de la vojo.?La virbovoj ekskuiĝis en la furioza kurado, ĉiu al sia flanko, ili glitis laŭ la malseka, kruta vojo, la radoj atingadis iliajn malantaŭajn krurojn, ili spiregis kaj raŭke anoncis sin per gruntoj.?La knabino alfiksis siajn fingrojn al la veturilo kaj je ĉiu momento atendis ke la veturilo fal-ekskuos, falruliĝos suben sur la krutaĵon kaj rompiĝos.?Ŝi metis sian kapon inter du sakojn kaj ŝi sentis farunon en sia nazo kaj gorĝo ...?Subite la ĉaro komencis malrapidiĝi.?Kiam ĝi tute malrapidiĝis, Tara levis sian kapon: tie, antaŭe, ŝi vidis ke alta, svelta viro gvidas la virbovojn, tenante la jugon.

?揗i sentis ke vi ne lasos min perei, mi alvokis vin per mia tremado?- karesparolis la knabino per sia flustro al tiu nekonata, malklara ombro.?Ankaŭ nun ŝi sentis ke ŝia patro vartis ŝin, ke li estas ĉeestanta en ĉi tiuj trembriloj de steloj, en ĉiu luna radio, en ĉiu folieto sub ŝiaj piedoj, ke li rigardas ŝin per sia grandega, klara okulo - per ĉi tiu ĉielo supre de ŝi.?Ŝi bedaŭris kiam ŝi aŭdis la voĉon de Nino, ŝia juna najbaro.?Li haltigis la virbovojn antaŭ la domo kaj vokis la patrinon.?Ŝi eliris.

?揌o, Nino, de kie vi aperis??Kie estas Stana??demandis la patrino.?Nino ridegis tiel forte ke ankaŭ Tara ridetis.

?揌o, se vi vidus kiel ŝi sin fal-ekskuaĉis!?La tuta monto tertremis? diris Nino tra la rido, svingiĝante, klakfrapante per siaj manoj. 揘i ĵus pensis pri tio kiel komenci nian komedion, kaj ŝi vokis:?`Jeja, stariĝu, mia kompatinda ...?Alvenu hejme!' Mi kaj Boĵjo respondis:?`Jen, mi iras ...?

?揔ial vi ridaĉis, stultulego? Kie estas mia infano??kriis la patrino.

?揔iu infano??li demandis mirante.

?揗ia Tara, kie estas mia Tara, vi frenezulo!?diris la patrino kaj ekrapidis suben.?揌o ve, mia infano mortis pro timo.?

?揗i estas ĉi tie, panjo, sur la ĉaro? kriis Tara, stariĝante de inter la sakoj.

?揗i, Ĝulka, ne sciis ke la knabino estis kune kun Stana.?Mi vidis kiam Stana sola forpelis la veturilon kaj virbovojn kaj mi parolis kun Boĵo por timigi ŝin ...?Se mi scius ke la knabino estas sur la veturilo, mi ne farus tion ...?Ne farus ...?

?Tara saltis de sur la veturilo, staris sub la patrina dekstra brako; la patrino ĉirkaŭbrakis ŝin kaj ili du staris ĉirkaŭbrakitaj dum Nino balbutis:?揌o, mi ne volus ...?Mi ...?Ho, gloro de l' Dio, la infano povus morti ...?Se vi vidus kiel la virbovoj ekkuraĉis suben! ...?Mi ekkuris savi la ĉaron kaj virbovojn.?Dum tuta mia vivo mi ne bremsis tiel.?Se vi aŭdus tiun tondradon, tiun rompon!?...?Se mi scius ke la infano estas sur la veturilo!?... Ho, estus la pli granda fajro ...?Mi ne scias kio okazis al Boĵo.?

?揔iel vi ne aŭdis ke ili parolis??diris la patrino.

?揌o, kiomfoje mi aŭdis ke Stana paroladas kun si mem!?...?Ho, Dio scias kiel la etulino restis sur la ĉaro! La providenco savigis ŝin.?

?Tiam Stana montriĝis en la lunlumo sur la herbejo laŭ kiu la vojo supreniris al la domo; ŝi kuris, spiregis, kriis:

??#284;ulka!?...?Vampiroj!?...?Jeja!?... Ili kaptis la ĉaron kaj deveturigis ĝin.?

?揘e balbutaĉu!?Ĉu vi ne vidas la ĉaron kaj la virbovojn?!?diris la patrino kolere.

?揌o, ili estas jam ĉi tie!?Kvazaŭ ili deflugus, kara Dio!?...?Kaj Jeja stariĝis de la tombo!?Nino denove eksplodis pro rido, kaptante sian kapon, forviŝante larmojn.

?揌o, Stana, meleagrinoj mortigu vin per sia odoraĉo!?

?揔ial vi henas, ĉevalaĉo?!?koleriĝis Stana.?揗i ĵus vidis ke Jeja stariĝis.?

?揤i ĵus vidis Jejan?!?Nino denove kriaĉis tra la rido.

?揘e estu, ja, stulta, mia kompatinda Stana!?Li kaj tiu plej juna mulaĉo de Tadiĉ timigis vin.? diris la patrino.

?揔iel?!?...Ho, mortigu vin la Dia sago!?kriis Stana, kliniĝante por kapti ŝtonon.

?揗ortigu vin tio kio mortigadas la kokinojn? diris Nino, ridante.

?揘un sufiĉe da viaj stultaĵoj!?diris la patrino.?揤i ambaŭ havas meleagrinan racion.?Mia infano povus morti pro via malsaĝa ŝerco? diris la patrino.


?1.?Korduno:?provinco en Kroatio kie vivis serba popolo ĝis la lasta milito, kiam la kroata militistaro kune kun militfortoj de NATO forpelis ilin en 1995.
2.?Ustaŝoj:?kroataj faŝistoj kiuj genocidis serbojn, hebreojn kaj ciganojn.

ip地址已设置保密
2008/4/13 9:56:18

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05859 秒, 4 次数据查询