dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → KRUCO

您是本帖的第 1203 个阅读者
树形 打印
标题:
KRUCO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
KRUCO
  KRUCO

Mia olda patrino sendis min iun tagon por alporti kukojn al unu tre stranga persono. Mi preskaŭ ektimis kiam mi eniris lian domon: la ĉambroj estis mallumaj, sentiĝadis haladzo de malfreŝeco kaj sur la muroj estis pendigitaj iaj ikonoj, lucernoj, kandeloj. Mi eĉ ekdubis ke la mastroj de ĉi domo estas sektanoj. Kiu efektive ankoraŭ vivas je ĉi tia eksmoda maniero?
- Jen, ĉi tio estas la Sankta fajrero, alportita eĉ el Jerusalemo.- diris al mi mastro ka mi timigitega kapjesis kaj ekĝojis kiam mi rimarkis ke li ne intencas rakontadi al mi la tutan fabelon pri tio.
Dum mia foriro la mastrino metis ian krucon en mian manon, kaj mi konfuzita, ne sciante kion tio signifas, ekspektis ĝin, laŭdis kaj redonis al ili, sed ili diris ke tio estas la donaco por mi. Mi volis demandi kial ili donacas al mi ĝin kaj kion mi faru kun ĝi, sed mi ŝanĝis la opinion, pro ĝentileco. Poste mi dankis ilin, adiaŭis kaj reakiris la spiron kiam mi trovis min ekster la domo.
Ekstere al mi plaĉis la freŝa aero kaj mi estis bonhumora dum mi revenadis hejmen. Kiam al mi ekestis enuige kanteti, mi elprenis tiun krucon el mia poŝo kaj mi bone spektis ĝin: ĝi estis farita de ligno kaj ŝmirkovrtita per lako kaj malsupra brako estis iom pli longa kaj iomete kurbigita, verŝajne ĝin ellaboris iu ŝufaristo. Je momento mi demandis al mi kial fakte oni kreas tiujn krucojn.
Persone, mi opinias ke mi ne estas iu precipa kredanto kaj mi ne havas ajnan opinion rilate al Dio kaj tiaj aferoj, kaj mia religieco plejparte reduktiĝas al festado de Sankta Petka kaj foriro al preĝejo unufoje jare kun kamaradoj, ĉar ni ie aŭdis ke tio estas bona. Kiam mi havas monerojn mi metas kelke da dinaroj sur ikonon.
Hejme mi ekkoleris al tiu stranga virino ĉar mi ne sciis kion fari kun tiu kruco. Aliaj hejmanoj havis iom pli akran opinion pri tiuj aĵoj kaj tial ili ne permesis ke mi pendigu la krucon sur iun muron en la domo, kaj mi malplezure devis meti ĝin sur breton en centro de mia ĉambro. Dum mi aŭsultis la muzikon mi kelkfoje ĵetis la rigardon al tiu aĵeto, kaj mi devas konfesi ke tiu lignero iomete timigis min. Je momentoj ŝajnis al mi ke ĝi ekestas homoida kaj ke el ĝi eliras okuloj.
Vespere ĉe mi venis mia knabino kaj ni fermiĝis en mia ĉambro. Ŝi rakontis al mi pri ia okazintaĵo kun sia amikino, kaj mi kapjesis kaj afektis ke mi aŭskultas ŝin, sed efektive tuta fabelo estis enuiga al mi kaj mi nur uzadis la ŝancon por spekti ŝiajn vizaĝerojn kaj korperojn. Tiun vesperon ŝi estis bela kaj mi ekdeziris ŝin. Mi aliris al ŝi kaj sidiĝis en ŝian sinon komencinte kisadi ŝin. Dum ni komencadis nian voluptamajn petolaĵojn mi iel eksentis ke ni ne estas solaj kaj ke iu rigardas nin. Tiam mi ekrigardis la krucon en centro de la ĉambro kiu staris trankvile, kaj ĝia ĉeesto ekĝenis min. Tamen, kiam mi rememoris frenezan penson ke okuloj eliras el tiu lignaĵeto mi ekridis kaj daŭrigis fari la aferon kun la knabino.
Sed meze de mia ĝuo mi denove rememoris tiun krucon, ekrigardis ĝin kaj ekde tiam ĝi ĝenadis min per sia ĉeesto, pro kio mi koleriĝis, formetis la knabinon kaj leviĝis tiel nuda por forigi la krucon. Unue mi intencis ĵeti ĝin en la basketon sed mi poste rememoris ke tio ne estus ĝentila al la virino kiu plurfoje helpis mian patrinon, kaj tial mi prenis ĝin, iomete malfermis la pordon kaj restigis la krucon ekstere, malantaŭ la pordo de la ĉambro. Dum mi revenis al lito kaj al knabino mi ne povis haltigi la rideton kaj oni devas konfesi ke tiam mi sentis min multe pli bone kaj agrable.
Post ni kontentigis niajn dezirojn, ni vestiĝis kaj ekiris eksteren por ke mi konduku ŝin hejmen. Post mi faris tion, dum mi revenadis hejmen tra malhelaj stratoj de Niŝ, mi hirtiĝis pro la timtremo kiam mi eksentis ion ĉirkaŭ mi kaj kiam mi eksentis ke iu min spektas.

verkis: Marko Nikolic 
ip地址已设置保密
2008/4/15 21:24:26

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询