dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Longhara nekonatulo

您是本帖的第 990 个阅读者
树形 打印
标题:
Longhara nekonatulo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Longhara nekonatulo
  Longhara nekonatulo

.En superbazaro estas sabata tumulto. En tri kolonoj homoj atendas veni ĝis kaso. Kun malbonhumoraj vizaĝoj rigardas malplene, kaj neniu nek vorton diris. Unua tenas la korbon plenan je nutraĵo, dua parteton de iu produkto kaj lakton en sako, kaj tria premas per papero duonon da pano. Aero estas sufoka, koleriĝema. Dika kasistino tajpas, pagigas, donas malplenajn sakojn kaj devige pagigas dinaron por ili. Unu infano gapadas ĉirkaŭ la staketon de bombonoj kaj sopire deziras ilin tuŝi, sed la patrino lin admonas.
.Mi atendas en fino de kolono kaj atente spektas grizajn vizaĝojn de la aĉetantoj kaj laboran, iomete pli molan vizaĝon de kasistino. Mi abomenas fundon sur kio mi staras kaj demandas al mi kiam mi nur elnaĝos supren kaj saviĝos el ĉi tie. Unu persono naïve provas trompi min kaj penetri antaŭ mi, kaj mi formoviĝas kompate spektante lin.
.Tiam en superbazaron eniris unu alta kaj tre belaspekta homo, kun longa, nigra kapoto kaj kun longa, voste ligita bruna haro. Mia rigardo neintence haltis sur ĉi tiu neordinara mieno kaj mi postrigardadis ĉiun lian paŝon. Lia vizago estis eksterordinara, lipoj premitaj kaj okuloj rondaj kaj severaj. Nekredebla estis la kontrasto inter ĉi tiuj grizaj, ordinaraj, mizeraj homoj kaj ĉi longhara fremdulo, kies mem movo estis okulfrapanta. Mi vetus ke ĉi persono ne estas serbo, ĉar ili ne estas tiel timrespektataj kaj dignaj, sed ke li estas el iu malproksima, nekonata lando, kie la homoj estas malsamaj kaj pli eminentaj. Simple mia longhara nekonatulo diferencis ne nur el aliaj ĉeestantoj sed el ĉiuj kiujn mi ĉiutage renkontas sur stratoj de ĉi enuiga urbo. Estis io imponanta en ĉi tiu persono, eĉ io kavalira ĉar lia longlonga haro estis la plej eksterordinara el ĉiuj kiujn mi vidis. Estis mi certa ke li estas ia hero kiu vivas ekster de reguloj kiujn socio senĉese diktas; mi vetus ke ĉi tiu homo faras la plej miraklajn kaj plej noblajn agojn, kiam tiel freŝa, pura kaj fiera rezistas al sociaj premoj.
La longhara nekonatulo mistere aliris al kasistino kaj flustris al ŝi ion por ke neniu aŭdu tion. Mi klare vidis ke dika kasistino surpriziĝis kaj tuj prenis ion sub kaso kaj donis al li tion, ankaŭ por ke neniu vidu tion. La nekonatulo apenaŭ rimarkeble, ĝentile ekridetis kaj senvorte turniĝis kaj ekiris al elirejo. Kion li prenis ĵus? Tiom mi brulis pro scivolo por ĉi heroo kiu restigadis tiom fortan impreson sur min. Mi eĉĵetus min en fajron nur por scii kiu estas tiu persono kaj kion li faras ĉi tie. Mi urĝiĝis, iel trapuŝiĝis kaj finis kun aĉetado, kaj tiam mi rapidiĝis al pordo por sekvi strangan, longharan nekonatulon.
Nek mem ne sciante kial, tiu homo admirigis min, mi vidis en li ĉion kion mi ne povis vidi en aliaj, kaj lia aspekto min tute konkeris kaj akiris.
Sed kiam mi estis ekstere, mi teruriĝis haltinte kaj ekrigardis la longharan fremdulon kiel ĝuste antaŭ mi malŝlosas la plej ordinaran Yugo aŭtomobilon kaj tenante en mano la skatoleton de cigaretoj kiujn li ĵus prenis, kaj kiel li eniras malnovigintan aŭton kun nia registro. Kia kontrasto estis en lia mieno kaj ĉi automobilo! Neniam la homo dirus! Mi staradis tiel ne kredante je miaj okuloj kaj longhara fremdulo kluĉis la laŭtan motoron kaj li foriris ien, poreterne.
Iel mia animo subite malvarmiĝis, mi suspiris finfine, kaj ekiris hejmen, seniluziiĝinta. Kaj antaŭ ol mi alvenis hejmen, la bildo de longhara nekonatulo tute paliĝis.

verkis: Marko Nikoliĉ 
ip地址已设置保密
2008/4/15 21:25:31

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06055 秒, 4 次数据查询