dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento

您是本帖的第 1356 个阅读者
树形 打印
标题:
Dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento

Dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento

Kontribuo al la solvo de arthistoria problemo

de Juan RÉGULO PÉREZ

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 123-128


图片点击可在新窗口打开查看

J. Régulo Pérez estas univ. docento kaj verkisto. La bela Stafeto-serio estas lia brile kuraĝa eldono.

Startinta kun la prahelenaj mitoj kaj ĉiam elvokanta mirgeografiajn pejzaĝojn, tra la klasika literaturo kaj la malfrua mezepoka arto vojaĝas stranga arbo. Poseidonio priskribas ĝiajn kurbiĝintajn branĉojn kun unu ulnon longaj kaj tri-kvar fingrojn larĝaj, spadoformaj folioj. Strabono aldonas la cirkonstancon, ke, kiam oni tranĉas el ĝi branĉon, ĝi elŝvitas laktecan sukon, dum se oni tranĉas radikon, ĝi distilas ruĝan likvaĵon. Plinio skribas pli konkrete en la unua jarcento antaŭ nia erao: "Sane hodie etiam nunc fraques est in Insulis Fortunatis arbor illa, quae cinnabarim gignit, vulgo sanguinem draconis apellant". La antikva, konata glosisto ligas ĝin al la mita tombo de la giganta paŝtisto Geriono, ie trans la Heraklaj Kolonoj, dirante, ke la arbo kreskis el la gigantosango kaj ke ĝiaj fruktoj estas similaj al ĉerizoj. -- Arbor illa -- la famega arbo! -- trapasis la tutan Mezepokon . . .

图片点击可在新窗口打开查看 Ĉirkaŭ la lasta jaro de la 15-a jarcento la nederlanda pentristo Hieronimus Van Aaeken, ĝenerale konata sub la nomo Hieronimus Bosch (1450-1516), pentris renoman triptikon, kiun oni baptis La Ĝardeno de la Voluptoj. En la jaro 1593 la hispana reĝo Filipo la II-a, granda admiranto kaj ŝatanto de la arto de Bosch, akiris la pentraĵon por sia monaĥejo de El. Estis tiela la ŝato de Filipo al la kreaĵoj de Bosch, ke en la dirita monaĥejo li sukcesis kolekti dekkvar verkojn de tiu artisto, inter kiuj troviĝis pluraj el la plej gloraj de lia mano. La Ĝardenon de la Voluptoj nuntempe gardas la granda Muzeo del Prado, Madrid.

Laŭtradicie oni nomis la triptikon La Ĝardeno de la Voluptoj pro la scenoj sur la meza tabulo, kiuj alegorie bildigas la malvirtojn. Sur la dekstra estas prezentita la Infero, kaj sur la maldekstra la kreo de Eva. Ĉi tiu maldekstra tabulo montras ekzotikan iluzian pejzaĝon, kiu ĉirkaŭas ĥimeran fontanon kun amaso da fantaziaj bestoj. Unualoke elstaras grupo konsistigita de Dio (frape prezentita kiel Kristo!) manprenanta Evan antaŭ la mireganta figuro de Adamo sidanta. Apud Adamo leviĝas svelta, fremdefekte originala arbo, kiun lastatempaj eŭropaj historiistoj kaj artfakuloj baptis "palmo" en siaj priskriboj de la pentrajo. Sed por kanarianoj tiu "palmo" estas tre familiara -- temas pri la rimarkinda vojaĝanto supre aludita, la famega drakarbodraceno, planto kies spontanea vivareo en la tuta mondo troviĝas nur sur la atlantikaj arĥipelagoj nomitaj Verda Kapo, Kanarioj kaj Madejro.

图片点击可在新窗口打开查看 Por la botanikistoj la drakarbo apartenas al la familio de la liliacoj, subfamilio de la dracenoidoj, kaj ili nomas ĝin Dracaena draco L. Ĝia trunko estas alta, nuda de sur kiu, je variebla alteco laŭ la kazoj, elkreskas serio da fortaj, nelongaj, iel glitboben- aŭ spinturnil-formaj brakoj, kiujn kronas densaj tufoj da spad- aŭ lancet-similaj folioj. Ĉi tiuj folioj estas meznombre 50 centimetrojn longaj kaj finiĝas per akraj pikiloj. Ĝiaj floroj estas malgrandaj, blankverdozaj, ruĝe striitaj. La frukto estas flava bero de grando kaj aspekto proksimuma al tiu de ĉerizo.

La drakarbo estas ja la plej originala kaj kurioza planto de Kanarioj, konata kaj prilaŭdita jam de tre frua antikveco pro sia rara aspekto, sia grandioza longvivado kaj ĉefe sia rezino, nomita draksangocinabro, kies sanigajn kvalitojn disapologiis Plinio kaj Dioskorido. Ĝiaj kuracvirtoj okazigis aktivan komercadon pri la draksango dum pasintaj epokoj, kaj al la prafarmakopeo ĝi estis vere tre estiminda, ne malhavebla ingredienco. Ĉiuj ĉi tiuj cirkonstancoj nimbis la drakarbon per aŭreolo el mitoj kaj legendoj, tiel, ke ĝi akiris kaj ĝuis nekutiman diskonatecon ekde sufiĉe frua prao. (Parenteze: la dracenoj, kiujn laŭdis la klasikuloj, estis ekskluzive tiuj de Kanarioj. Madejron oni malkovris kaj ekloĝis ĉirkaŭ 1425; kaj pri iamajna kono de la insularo Verda Kapo antaŭ la 15-a jarcento ekzistas neniuj postsignoj en la helena, romana aŭ araba literaturoj. Tial do estiĝis la ĝisdata simbiozo inter la drakarbo kaj la kanaria pejzaĝo).

Probable la tradicia nomo de la arbo devenas de la ŝajno de la trunko, longa, ruleca, markretita fare de la cikatroj de la falintaj folioj, simile al la korpo de giganta kolubro. La impone bizara eksteraĵo de la planto ŝuldiĝas al la vertikala kresko de la trunko, sur kiu novaj folioj seninterrompe anstataŭas la pro kadukiĝa ŝrumpo regule falantajn. Nuntempe oni eltiras nenian materian profiton de la draceno; sed la kanarianoj respektas kaj rigardas ĝin simbola relikvo de la arĥipelago.

Hispanoj konkeris Kanariojn dum la daŭro de la 15-a jarcento, precize inter 1408 kaj 1496. Sed la tri insulojn, kie troviĝas spontaneaj dracenoj, ili almilitis nur dum la lastaj dekkvin jaroj de tiu periodo. Kiel povis do okazi, ke Hieronimus Bosch vidis kaj pentris la planton? Dum la dua duono de la 15-a jarcento, ĉefe dum ĉi ties lastaj jardekoj, navigistoj alportadis al Eŭropo, sed speciale al Portugalujo kaj Nederlando, sciigojn pri novaj gentoj kaj nekonitaj plantoj kaj bestoj de la malproksimaj landoj, kiujn iom-post-iom oni malkovradis ĉe la senlima Atlantiko. Kanarioj kaj Madejro komencis tiam voki viglan atenton, kiel pozitive dokumentas Hieronimus Münzer en sia Vojaĝo tra Hispanujo kaj Portugalujo: 1494-1495. Sekve do estas tute komprenebla, ke la surpriza kaj alloga rareco de tiuj arboj, dum la jaroj, kiuj antaŭis la konon pri la amaso da novaj specioj el la Nova Mondo, inspiris la fantazion de la tiutempaj nordaj pentristoj prezenti altiran dekoron, ĉefe kiam temis pri bibliaj scenoj, kutime rilatigitaj al varme mildaj, palmohavaj klimatoj. Des pli ja, ke la kleraj mensoj de la 15-a vivis trempitaj en kaj turnitaj al la klasika mondo, kun ĉi ties misteraltiroj, mirlandoj, sorĉlogoj ... Sed mirigas la fideleco per kiu Bosch desegnis la drakarbon ĉe ĉiuj ĝiaj detaloj.

图片点击可在新窗口打开查看 Alia prezento de la draceno en artverko troviĝas en gravuraĵo de la konata germana pentristo kaj gravuristo Martin Schonghauer (1453-1491). En la hispana Nacia Biblioteko, Madrid, oni gardas kolekton el liaj bildoj, al kiu apartenas unu titolita La Eskapo en Egiptujon, kie aperas la evangelia grupo ŝirmita sub palmo kurbiĝinta pro la pezo de iuj anĝeloj. Maldekstre estas videbla la stranga arbo, kun sia longa kaj vundmarkita trunko -- el kiu eble fluas la cinabro -- kronita per plektaĵo da mallongaj brakoj kun tufoj el longaj folioj kaj flortraŭboj. Jen rara planto, kiun oni verŝajne desegnas aŭ gravuras por la unua fojo en ĝia severa teniĝo, malmilda kaj dezirinda al la damaĝaj bestoj, kaj kiun la artisto elmetas kiel ion novan por beligi oazeton sur la senakva egipta tero!

Oni povas supozi, ke la germana gravuristo inspiris la nederlandan Bosch, ĉar tio okazis plurfoje. Tamen restas en mallumo la solvo de la problemo pri la fonto utiligita de ambaŭ artistoj por desegni la arbon kun tiom da fidela neteco. Ni emas kredi, ke la modeloj de ambaŭ pentristoj estis aŭtentikaj dracenoj, transplantitaj en Eŭropon, eble en Nederlandon aŭ eĉ en Germanujon mem, el Madejro, kaj ne el Kanarioj. Portugaloj akiris Madejron, kiel supre dirite, jam dum la unua kvarono de la 15-a jarcento; kaj kiel same jam dirite, la insuloj el Kanarioj, kiuj posedas dracenojn, venis sub la hispanan regadon vere tre malfrue, post 1490, por povi esti liverintaj al Eŭropo taŭgajn ekzemplerojn. En la citita libro de Mŭnzer oni povas legi jenan priskribon, kiun rezultigis vizito al franciskana monaĥejo de Lisbono: "... en kiu ... ni vidis arbon, nomitan drako, kiu distilas ruĝan sukon kiel la sango de la drako. En la monaĥejo de Sankta Aŭgusteno, kiu estas pli supre ol la kastelo, troviĝas ankaŭ aliaj tri drako-arboj. Unu el ili estis eksterordinara: du viroj apenaŭ povus ĉirkaŭbraki ĝian trunkon ..." -- Certe do el Madejro kaj ne el Kanarioj oni transplantis en Lisbonon tiujn dracenojn.

图片点击可在新窗口打开查看 Se oni konsideras, ke la draceno estas rezistema planto, kies branĉojn aŭ brakojn oni kreskigis iam en Lisbono (hodiaŭ ekzistas belegaj ekzempleroj en Cádiz, kaj aliaj lokoj) jam probable 30 aŭ 40 jarojn antaŭ la datiĝo de ambaŭ artverkoj, ĉio ĉi nur inklinigas nin al la konjekto, ke la du artistoj faris siajn desegnaĵojn el vivanta prototipo. Plifortigas tiun tezon la grava fakto, ke ĉe ambaŭ okazoj temas ja pri ekzempleroj videble junaj, ankoraŭ ne enirintaj sian malrapidegan jarcentojn -- daŭran maturiĝon. Se la pentristoj estus vizitintaj Madejron aŭ la Kanarian insularon certe ĉi tiuj novaj insuloj tiam vere logis nur aŭdacajn aventuremulojn kaj ornamajn ekzemplerojn. Kaj se ni aldonas la famon, kiun havis dum la klasika antikveco kaj la mezepoko la draksango, estas preskaŭ tute certe, ke la 15-jarcenta farmakopeo faris sian plejeblon por pliproksimigi al si la fontojn de tiom postulata kaj valorega rezino.


Postnoto

Por pliklara komprenigo de la tuta afero, ni aldonas du bildojn kun la priskribitaj dracenoj de Bosch kaj Schonghauer; kaj por komparo, tri fotojn de nuntempaj dracenoj el Kanarioj: du kun ankoraŭ junaj ekzempleroj, kaj alian, por kontrasto, kun maturiĝinta tipo, sur kiu la koroda tempo lasis tre drastajn spurojn.
ip地址已设置保密
2008/4/25 9:39:37

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询