![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Alveno
— Kial vi venis?
— Ĉar vi vokis min.
— Sed mi ne vokis vin.
— Ne, vi vokis. Iam por voki min, ne necesesas diri vortojn.
— Kiel tio okazas?
— Sufiĉas nur tre ekvoli, kaj mi venos.
— Jes, mi tre volis ke vi venu.
— Nu jen.
— Sed tamen, kiel vi eksciis?
— Mi sentis.
— Ĉu vi povas senti?
— Jes. Sub povra formo ofte kaŝita estas trezora kontenaĵo. Reale aĵoj ne estas tiaj, kiajn ni ilin vidas. L' esenco estas kaŝita interne de aĵoj, per simpla rigardo oni ne povas kompreni ĝin.
— Sed kiaj ili estas en realeco?
— Tion scias neniu. Eĉ mi ne scias.
— Kiel vi aperis ĉi tie?
— Via deziro alkondukis min.
— Kiel tio povas esti?
— Deziro estas ne nur sento. Ĝi estas forto, potenco. Ĝi estas movanta energio de l'evolucio. Okazas tiaj momentoj, kiam ĝi iĝas materia.
— Ĉu vi kapablas senti forton de deziro?
— Jes, la forto de via deziro estis grandega, kaj mi venis.
— Kial vi venis?
— Por plenumi mian aferon.
— Kaj kio estos poste?
— Poste mi foriros.
— Kaj kion vi postulos kiel pago pro tio, ke vi venis?
— Mi ne bezonos pagon por tio.
— Ĉu vi negas la nocion de pagado?
— Ne. Ĉia laboro devas esti premiita. Tio estas fundamenta principo.
— Principo de kio?
— De ĉio. De vivo. De morto...
— Sed vi diris, ke ne bezonas pagon.
— Mi ne bezonas pagon pro tio, ke mi venis.
— Pro kio ja mi rekompencu vin?
— Pro tio, kion mi faros.
— Kion do mi donu al vi kiel rekompencon?
— Vi devas scii, kio estas la pago.
— Ĉu tio estos sufiĉa?
— Jes.
— Kaj kion ricevos mi?
— Vi ricevos trankvilecon.
— Ĉu eternan trankvilecon?
— Ne. Eterna trankvileco ne ekzistas. Ĉi tie ne ekzistas.
— Sed kie?
— Tie, kie eĉ mi ne havas potencon. Tie iu alia helpos al vi. Mi povas fari nur tion, por kio mi venis.
— Mi ne vidis similajn al vi jam dum multaj jaroj ...
— Jes. Ni venas nur kiam ni estas bezonataj por homoj.
— Kaj kio estas, kiam vi ne estas bezonataj?
— Tiam ni ne ekzistas. Por vi ni ne ekzistas.
— Kiel vi trovis min?
— Mi jam diris, via deziro kondukis min.
— Mi ne kredas al vi.
— Via virino diris al mi.
— Kion ŝi diris?
— Ke vi bezonas helpon.
— Kaj ĉu vi fidis al ŝi?
— Jes. Mi sciis tion.
— Kiel? De kiu?
— Tiuj, kiuj loĝas apud vi, diris al mi.
— Ĉu vi fidis al ili?
— Jes. Mi scias, vi ne sukcesos sen mi.
— Kaj ĉu vi sen mi?
— Mi sukcesos.
— Ĉu vi scias, kio mi estas?
— Jes.
— Kiel vi povis konjekti?
— Laŭ tio, kiel vi komencis la konversacion. Vi estas filozofo.
— Jes, mi estas filozofo. Kaj vi estas necesejo-riparisto.
— Jes, mi estas riparisto. Sed babilado ankaŭ al mi plaĉas. Kie estas la tubo ŝtopita?