dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La amikoj

您是本帖的第 1130 个阅读者
树形 打印
标题:
La amikoj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La amikoj

La amikoj

Unuscena teatraĵo de nekonata kuba aŭtoro

 

elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos Pacheco, kontrollegado kaj enretigo de Vilhelmo Lutermano

 

Rolludantoj

Anseroj 1, 2 kaj 3 – la rolludantoj estu marionetoj (gantopupoj). Ili flugos dum la tuta tempo en la scenejo.

Floroj – ili ankaŭ estu marionetoj.

Bufo (sed se la infanoj ne konas bufon, ĝi eble estu rano) – ĝi parolu kun natura homvoĉo.

Krokodilo – ĝi parolu kun forta raŭka (ogra) voĉo.

Heliko – ĝi parolu per fajna voĉo.

Rakontisto – instruisto (aŭ talenta infano aŭ pupo reprezentanta infanon) sidanta inter la publiko, rakontas la fabelon kun hela kaj mezurita voĉo.

 

Rakontisto: Ni vidos, kio okazos tie (montras al la scenejo aŭ retablosimila bildaro). Tri anseroj flugas super lageto.

Ansero 1: Kŭa, kŭa.

Ansero 2: Kŭa, kŭa.

Ansero 3: Kŭa, kŭa.

Rakontisto: Ĉe la bordo de la lageto troviĝas multaj floroj: lekantoj (aperas), violetoj (aperas) kaj sunfloroj (aperas). La tri anseroj rigardas la florojn kaj daŭrigas sian flugadon super la lageto, ĉar al ili plaĉas vidi la belecon de la floroj.

Ansero 1: Kŭa, kŭa.

Ansero 2: Kŭa, kŭa.

Ansero 3: Kŭa, kŭa.

Rakontisto: Ĉu vi aŭdis ilin? Ili diras, ke estas vera, kion mi rakontas al vi. Nun ili estas tre feliĉaj kaj kantas.

Anseroj 1, 2, 3: (samtempe)

 

         Kiel belaj floroj!

         Vidu, vidu, vidu nur!

         Kaj kian odoron

         Ili certe havas eĉ!

         Kiel belaj koloroj!

         Vidu, vidu, vidu nur!

         Kiel belaj floroj!

         Vidu, vidu, vidu nur!

 

Rakontisto: Ĉu vi aŭdis la anserojn? La tri anseroj kantis kaj nun ni rigardu la florojn, kiuj ankaŭ estas feliĉegaj kaj kantos. Aŭskultu ilin!

Floroj: (ĉiuj samtempe)

 

         Estas ni floretoj

         de koloroj belaj

         kaj la tri anseroj

         vekis jam en ni

         belajn, belajn sentojn,

         amon pleje dolĉan.

         Anseroj karaj, venu,

         venu jam al ni!

 

         Venu, amiketoj! Malsupren!

 

Rakontisto: En la lageto ankaŭ loĝas bufo.

Bufo:Kro, kro, kro, kro, kro.

Rakontisto: ...kaj heliko, kiu ne kantas. Ĝi nur mallaŭte kaj malrapide parolas. Venu (aperas la heliko apud la bufo).

Bufo: Bonan matenon, amiko heliko!

Heliko: Bonan matenon, amiko bufo! Kiel vi fartas?

Bufo: Tre bone. Mi sunumas. Kaj vi?

Heliko: Mi nur promenas. Ĉu vi vidis la folieton, kiun mi lasis ĉe la pordo de via domo hieraŭ?

Bufo: Jes, mi vidis kaj manĝis ĝin. Dankon pro la donaco! Ĝi estis tre bongusta. Mi matenmanĝis ĝin ĉi-matene.

Bufo, heliko: (daŭrigas sian paroladon, sed ĝi ne estas plu komprenebla kaj malfortiĝas pli kaj pli).

Rakontisto: Jam vi vidas, kiom feliĉaj estas la floroj, la heliko, la bufo kaj la anseroj. (Paŭzo) Sed en la lageto loĝas iu, kiu ne estas bona. Ĝi estas krokodilo (ekaperas), kiu ŝatas manĝi la aliajn bestetojn, kiuj loĝas ĉi tie. Rigardu, kiel la heliko kaj la bufo babilas (jam la tuta korpo de la krokodilo aperas), tiu besto jam proksimiĝas al ili iom post iom.

Krokodilo: (kun sovaĝa voĉo al la publiko) Mi manĝos ilin ambaŭ, ho ho, ho ho, ho!

Rakontisto: Kia timego! Nek la bufo nek la heliko rimarkas la danĝeron! Kio okazos?

Ansero 1: Atentu! Kŭa, kŭa, kŭa!

Ansero 2: Kŭa, kŭa, atentu!

Ansero 3: Atentu! Kŭa, kŭa, kŭa! La krokodilo venas jam!

Rakontisto: Danke al la anseroj, la bufo kaj la heliko rimarkas la danĝeron kaj ili estas pretaj por protekti sin. (Paŭzo) Sed la floroj ankaŭ rimarkas la danĝeron kaj decidas helpi la du amikojn... Kaj la anseroj.

Anseroj 1, 2, 3: (samtempe) Ni protektos la helikon kaj la bufon. Ek! Ek!

Rakontisto: Kaj tiel la floroj komencas moviĝi por impliki la krokodilon. La anseroj flugas apike sur la krokodilon kaj beke pikas ĝin. La bufo kaj la heliko pinĉas la krokodilon.

Krokodilo: (kun tre forta voĉo, laŭtiĝanta ĝis kriego) Aj, aj, aj, aj, aj! Ili mortigas min!

Ĉiuj bestoj: (samtempe) Kapitulacu, fibestaĉo!

Ansero 1: Fia murdisto de heliko!

Ansero 2: Fia murdisto de bufo!

Ansero 3: Fia detruisto de floroj!

Krokodilo: (kun raŭka voĉo, sed kun timo) Bone, bone, sed lasu min trankvila! Ne piku min plu! Forprenu tiujn grimpoplantojn! Ne pinĉu plu, tio ege tiklas min!

Bufo: Foriru! For de tiu loko! For de tiu lageto!

Heliko: Mi ne volas vidi vin ĉi tie! Foriru jam!

Krokodilo: (kiel antaŭe) Mi foriru. Mi transloĝiĝos. Vi ne vidos min plu! Aj, aj, aj, aj! Kia doloro! Vi vundis min! (Forkuras)

Rakontisto: Vidu, kiel la krokodilo forkuras! Ŝajnas, ke ĝi flugas kiel anseroj. (Longa paŭzo) Rigardu! Niaj amikoj revenas ĉiuj al sia loko. La heliko apud la bufo (daŭrigas mallaŭte). La floroj rektiĝas, la tri anseroj flugas super la lageto, kaj denove ili estas feliĉegaj. Kaj ili kantos dum longa tempo.

Ĉiuj (escepte de la rakontisto):

 

         Kiel belaj floroj!

         Vidu, vidu, vidu nur!

         Kaj kian odoron

         Ili certe havas eĉ!

         Kiel belaj koloroj!

         Vidu, vidu, vidu nur!

         Kiel belaj floroj!

         Vidu, vidu, vidu nur!

 

 

Fino

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:26:06

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询