dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Cxiela Celo

您是本帖的第 2806 个阅读者
树形 打印
标题:
Cxiela Celo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Cxiela Celo
 
Originala Romano en Esperanto de Vernero Moeller
SIT cxe Brattleboro, Vermonto, Usono 2006

Ĉapitro 1 de ‘La Ĉiela Celo-‘

 

Romano de Vernero Moeller

 

          La viro rigardis la kuraciston. Li ne povis kredi liajn vortojn. Sed la vizaĝo de la kuracisto estis tre serioza. “Bedaŭrinde vi suferas pro kancero.”

 

          “Mi ne komprenas,” respondis la viro. “Mi ĉiam strebas vivi sane. Mi ne fumas. Mi eĉ mi ne trinkas alkoholaĵon. Almenaŭ tre malofte. Kaj mi ne doloras. Mi tute ne komprenas.”

 

          “Sed tamen la rentgenbildoj montras, ke vi havas grandan kanceran tumoron en la cerbo!”

 

          “Ĉu vi ne povas operacii je mia cerbo por fortranĉi la tumoron?”

 

          “Jes, la kirurgoj povas fari tion. Sed, eĉ se ili povus fortranĉi la tutan kanceron de la cerbo, la problemo estas, ke restas kancero en la pulmoj.”

 

          La viro ekŝvitis, kaj ofte moviĝis sian pozicion en la seĝo de unu flanko al alia. “Ne povas esti. Mi estas tro juna; mi havas nur sesdek jarojn. La vivo estas tre mallonga. Mi ne volas morti. Ĉu vi ne povas doni al mi radioterapian aŭ kemian kuracadon?”

 

          “Jes, kompreneble,” respondis la kuracisto. “Ni povas plilongigi vian vivon kelkajn monatojn, sed ĉiam ekzistas danĝero kaj multe da doloro por fari tion. Estas tre multekosta afero. Sed estas la devo de nia profesio prilongigi vian vivon eble plej longe.”

 

La vizaĝo de la viro paliĝis. La vivo dreniĝis de sia korpo. Li pripensas la aferon kelkajn minutojn.

 

“Kiom da tempo restas al mi antaŭ mia morto?’

 

“Neniu scias precize. Eble du monatoj. Eble ses monatoj. Post la operacio, vi ne plu povas vojaĝi, trinki bieron, tro piedmarŝi aŭ labori.”

 

Estis aliaj momentoj de silenco. La viro pensis profunde. “Sed, doktoro, kio okazas post mia morto?”

 

“Mi neniam pensis pri tio,” respondis la kuracisto. Mia ĉeffako estas kuraci la kanceron. Laŭ mi, eble nenio okazos post la morto.  Mi simple ne scias. Vi devas konsulti pastoron aŭ sacerdoton. Ili havos la respondon. Mi havas aliajn pacientojn. Ĉu vi volas, ke mi aranĝu la daton de la unua operacio?”

 

“Kaj se mi decidas ne havi operacion, ne havi radioterapion, ne have kemioterapion, kio okazos?”

 

“Do, tiu estus nekonsilinda decidon, sed se vi ne volas havi kuracadojn, vi nur mortos pli baldaŭ.

 

Subite la viro staris kaj la unuan fojon ridetis. “Do, doktoro moŝto, mi decidas ne havi operacion. Mi volas unue viziti pastron kaj sacerdoton por scii kion okazos al mi post mia morto. Kiam mi scios la ĝustan respondon, mi venos por diri al vi kiam mi volas havi la operacion. Ankaŭ, mi volas ĝui mian vivon dum mi havas la eblecon fari tion.”

 

“Bone, Johano, se vi volas. Vi ĉiam povas havi la operacion kaj la kuracadon poste. Sed sciu, ke via vivo baldaŭ finos.”

 

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:55:37
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

 

Ĉapitro 2

 

          Veturante hejmen en sia aŭto, Johano sentis sin konfuzita. Li ne povis kredi, ke lia vivo baldaŭ ĉesos. Ĉio daŭris kiel antaŭe, la trafiko, la piedirantoj, la semaforoj. Sed li ne atentis tion. Li nur pensis pri sia terura sorto.

 

          Li estis nur kvindekjara, kaj neniam antaŭe li estis pensanta pri la morto. Li vivis, kvazaŭ la vivo neniam finiĝus. Sed nun subite ĝi finiĝos.

 

          Kiel diri la veron al sia edzino, al siaj filoj, al siaj patroj? Li sentis sin kulpa. Li estis kulpa de io, sed li ne scias de kio. Kaj ankaŭ li hontis, li estis honta de io, sed precize pri kio li ne sciis.

 

          Sed nun li havis tempon. Li havis tempon por pensi pri la vivo kaj pri la morto.

 

          Li volis vivi. La ideo, ke eble la morto estos la fino de sia ekzistado, ke post la morto ne estos io, donis al li strangan timon. La vivo iel daŭre. Kredi ke li ĉesos ekzisti donis al li la teruran senton, kvazaŭ la vivo ne havas signifon.

 

          Sed la unua afero estis diri la novaĵon pri sia baldaŭa morto al sia edzino.

 

          Li atendis, ĝis la vespermanĝo. Johano kaj Maria sidiĝis apud la tablo. Johano ne povis manĝi. Finfine li diris, “Maria. Mi scias, ke mi havas de tempo al tempo terurajn kapdolorojn. Vi scias, ke la kuracistojn en la hospitalo radiografis mian cerbon. Ĵus hodiaŭ, mi lernis, ke mi havas grandan tumoron en la kapo.”

 

          La edzino diris nenion. Ankaŭ ŝi ne reakciis. Post kelkaj momentoj, ŝi nur demandis, “Jes, mi timis, ke vi havas tumoron de kancero en la cerbo. Mi parolis pri tio kun via kuracisto. Ĉu la kancero estas grava?”

 

          “Jes, kara, tre grava. La tumoro estas tre granda, kaj la kancero estas en mia tuta korpo.”

 

          “Do, ĉu vi mortos?”

 

          “Ja mi mortos. Ni ĉiuj mortos, sed mi mortos tre baldaŭ.”

 

          La edzino retenis la spiron. “Kiom da tempo restas al vi?”

 

          “Neniu scias. Eble inter du kaj ses monatoj.”

 

          “Do, ĉu la kirurgo vin operacios?”

 

          “Ne. Li volas operacii, sed mi ne volas. Mi volas fari miajn aferojn. La operacio donos al mi eble du aŭ tri monatojn pli da vivo, sed mi ne volas vivi du aŭ tri monatojn plu kiel malsanulo. Mi volas fari miajn aferojn.”

 

          “Kaj, kio estas via afero, karulo?”

 

          “Mi ankoraŭ ne bone scias. Mi volas trovi mian Dion. Mi volas scii la veron pri la vivo kaj la morto. Mi volas amuzigi min, eble veturi al malproksima lando. Eble mi volas ebriigi min. Mi ne scias.”

 

          “Bona ideo, Johano. Ni povas vojaĝi kune kaj distri nin.”

 

          “Ne, Maria. Mi ne volas distri min. Mi volas trovi la misteron de la vivo kaj la morto. Mi devas alfronti la morton anstataŭ fuĝi de ĝi. Iu ie havas la respondon. Kaj mi volas vojaĝi sole,  ĉar me devas alfronti la morton sole.”

 

          “Ĉu vi volas, ke mi diru al la filoj, al la tuta familio? Mi ne povas fari tion.”

 

          “Karulino, mi kredas, ke vi devas diri la veron al ili. Ili scios pli-malpli baldaŭ.”

 

          Kaj la okuloj de la virino komencis larmi.

 

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:56:07
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 3-

 

Tuj post la konversacio kun Maria, Johano eniris en sia aŭto por escapi de sia domo. Li veturis laŭ kelkaj stratoj, kaj fine li sciis kien li volis iri. Se iu konos se ekzistas la vivo post la morto, tiu estos la pastoro de la preĝejo.

 

Li frapis la pordon de la domo de la pastoro. Virino malfermis la pordon. “Bonvenon, Johano,” ŝi diris. “Pri kio mi povas helpi vin?”

 

“Mi deziras paroli kun la pastro. Estas spirita afero.”

 

“Bone, la pastoro ne estas hejme nun. Mi povos diri lin ke vi volas paroli kun li, kaj li povos telefoni al vi por starigi rendevuon. Ĉu vi volas, ke mi faru tion?”

 

Johano malkontentiĝis. “Mi volas paroli kun li nun.”

 

“Ho, ĉu tio estas grava afero?”

 

“Jes.”

 

“Do, se estas vera krizo, mi diros ĝin al li. Se vi revenos ĉirkaŭ la deka horon ĉi vespere, eble li povos paroli kun vi. De kio temas la problemo?”

 

En tiu momento Johano hontis. Li sentis, ke li ne havas multe da tempo por malspari. “Mi preferas diri ĝin al li private.”

 

“Ho, mi komprenas. Tiaj kazoj ofte okazas kun ni. Se vi volas, vi povus resti ĉi tie. Mi povas prepari por vi tason da kafo.”

 

“Ne dankon. Me revenos je la deka. Mi devas pensi.”

 

Johano veturis denove en sia aŭto. Ĉu ne ekzistas en la Biblio ie, kie Jesuo parolas pri la eterna vivo? Se iu kredas en Jesuo, tiu neniam mortos? Ĉu tio signifas, ke se li estas bona kristano, ke li havos vivon eternan?

 

Li iris al trikejo por klarigi sian menson. Li sidiĝis ĉe la verŝtablo apud alia viro, kaj mendis bieron. La viro, mezaĝa, jam trinkis sufiĉe, kaj preskaŭ ne povis paroli kohere. Sed li aperis feliĉe. Johano kaj la trinkanta viro ekparolis.

 

“Via nomo estas Barto, ĉu ne? Diru al min ion tre gravan. Vi verŝajne ĝuas vian vivon. Kial vi estas ĉi tie, sur la tero?”

 

“Kial? Mi ne scias, amiko. Eble mi estas ĉi tie por amuzi min, por plezurigi min.” Kaj la viro levis la glason da biero por trinki plu.

 

“Kaj, laŭ vi, kio okazas post via morto?”

 

“Aŭskultu, mia amiko, mi ne volas pensi pri tiu afero. Se mi pensus ĉiam pri mia morto, mi nemiam povus trovi plezuron en mia vivo. Do mi preferas ne pensi pri tio.”

 

“Ĉu eble estas vivo post la morto? Ĉu eble ekzistas la ĉielo aŭ la infero?”

 

“Ĉu valoras scii la respondon? La plezuro en la vivo estas precize ne koni la finon. Se vi scius la finon de romanon, vi ne havus plezuro legi ĝin. Se vi scius la finon de via vivo, vi ne povus havi plezuro en via vivo.”

 

Kaj en tiu momento, Johano konstatis ke la ebriulo al sia flanko diris la veron, aŭ, almenaŭ, parton de la vero.

 

Estis preskaŭ la deka. Tial Johano eliris de la trinkejo, eniris en sia aŭton, kaj ekveturis al la domo de sia pastoro. Dum unu momento, li hontis viziti la pastoron, sed li memoris, ke li ne havis multan tempon por vivi sur la tero, kaj decidis tuj visiti lin.

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:56:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

 

Ĉapitro 04

 

Johano reveturis al la domo de la pastoro. Ĉi-foje, la pastoro estis hejme, kaj li invitis Johanon en sian studejon. Estis multe da libroj malantaŭ la tablo de la pastoro - biblioj, versioj da la biblioj, teologiaj bibroj, libroj pri la historio de la eklezio, libroj pri la latina, la greka, kaj la hebrea lingvoj, himnaroj, komentarioj pri la tekstoj de la biblio, libroj pri preĝejoj, pri kiel konsili homojn, kiuj havas sociajn aŭ psikologiajn problemojn. “Sidiĝu, mi petas, mia amiko Johano. Pri kio mi povus helpi vin? Ĉu vi havas problemon pri via edzino, pri viaj familio, pri via financoj?”

 

“Pastoro Bruno, mia problemo estas pli grava. Temas pri spirita problemo.”

 

“Ha, eble kiam vi instruas pri la biblio en la preĝejo, iu demandis al vi problemon, kaj vi ne scias respondi? Tio ne estas grava problemo. Eble mi povus helpi.”

 

“Ne, pastoro. Estas spirita problemo, sed estas ankaŭ persona problemo.”

 

“Do, mi tro parolis. Bona konsilisto devas aŭdi, kaj ne paroli. Do, diru al mi.”

 

Johano silentis denove por kolekti siajn pensojn, kaj poste ekparolis. “Pastoro Bruno, mi ĵus ektrovis, ke mi havas gravan kanceron, kaj post kelkaj monatoj, mi mortos.”

 

La vizaĝo de la pastoro ombriĝis, kaj lia buŝo malfermiĝis. Fine li diris, “Ho, Johano. Ĉu vi estas certa pri tio? Vi aspektas tiel sana kiel mi.”

 

“Pastoro, mi certas. Kelkaj kuricistoj kaj kirurgoj, post ekzaminado de la  rentgenbildoj  konsentis pri tio. Mi baldaŭ mortos.”

 

“Do, vi devas prepari vin, se ĝi estas neevitebla. Fakte, la morto estas neevitebla por ĉiu. Sed vi havas bonan okazon por prepari vin. Multaj homoj mortas sen povi sin prepari.”

 

“Sed tio ne donas al mi grandan ĝojon. Kion diras la Biblio pri la morto? Temas pri la ĉielo kaj la infero, ĉu ne?”

 

“Jes. La Biblio parolas pri la ĉielo kaj la infero. Jesuo mem parolas pri la infero, kaj diras, ke lia regno estas la regno de la ĉielo.”

 

“Kaj, kio signifas tion, pri la infero kaj pri la ĉielo?”

 

“Laŭ la eklezio, ĉiu homo devas morti, kaj post la morto, venos la juĝo. Se vi kredas je Jesuo kiel Savanto, kaj vi daŭre pentas pri viaj pekoj, vi eniras en la ĉielon.”

 

Pasis kelkaj momentoj da silento. “Pastoro, mi volas kredi tion, sed mi ne povas. Eble estas la vero, sed eble ne estas la vero. Vi estas klera homo. Kion vi kredas?”

 

La servisto de Dio ridetis. Tiam li diris, “Jes, mi ĝin kredas, sed ne estas facile por mi kredi ĝin. La kristano bezonas fidon, kaj Dio donas al mi la fidon. Sed ni povas vidi la problemon de alia maniero. Tia maniero konsolas min.”

 

Johano atentis bone. “Kia maniero?”

 

“Johano, Vi scias, ke la Sankta Spirito ne estas en la ĉielo super la tero, ne estas sur la tero, kaj ne estas sub la tero. Jesuo instruis, ke la Sankta Spirito estas ĉie. Ĉu vi neniam spertis la Sanktan Spiriton en via koro?”

 

“Jes.”

 

"Kaj sammaniere, via vivo post la morto, ne estos nur en la ĉielo super la tero, kaj ne estos nur sur la tero, kaj ne estos nur sub la tero. La postmorta vivo ekzistas ĉie.”

 

“Sed ĉu vi kredas en la vivo post la morto?”

 

“Absolute. Mi ne kapablas dubi pri ĝi. Vi ne povas morti. Via vivo daŭros iel. Por mi, estas malfacile kredi ke la vivo finiĝos kun la morto. Mi sentas la certecon de tio en mia animo, aŭ en mia koro. La morto ne estas la fino de ĉio. Se vi volas, ni povos daŭrigi la konversacion poste.”

 

“Jes, eble.”

 

Johano foriris de la domo de Pastoro Bruno preskaŭ konvinkita, ke la morto ne estas la fino de la vivo. Sed tio fakto ne donis al li konsolon. Kian vivon havos homo post la morto? Eble estus pli bone se la morto estus la fino de ĉio. La granda universala juĝo timigis lin tiom kiom la fakto de la morto mem.

 

Je la unua fojo, Johano rimarkis, ke li timis la morton. Tiunokte, li ne volis lerni la veron. Li nur volis senti la korpon de Maria kontraŭ li.

 

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:57:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 

Ĉapitro 5

 

Dum la nokte, Johano vekiĝis subite. Estis proksimume je la kvina matene. Li sentis premon super la tuta korpo. Li eksvitis. Li ne povis dormi plu.

 

Li sentis kiel homo en la prizono, homo, kiu alfrontos la ekzekuton. Li estis jam mortinto. Sed li ne volas morti. Li volas daŭrigi sian vivon kun sia edzino, kun sia familio, kaj li volis labori. En sia laboro, li ne devus pensi pri la mallongeco de la vivo, kaj ne pensi pri tio estis speco de feliĉo. Antaŭe li povis fari tion, sed nun li ne havis la tempon por solvi la problemon de la morto.

 

Li devas pensi. Li devas apartigi sin de la familio, de la laboro, de la domo. Li devas ankoraŭ koni pli la mondo, havi pli da spertoj, ĝui sin plu antaŭ la fatala momento.

 

Li veturis tra la preskaŭ malplenaj stratoj de la malgranda urbo. Kelkaj da homoj ekvojaĝis al sia laboro. Sed li havis tempon por pensi.

 

Li vidis malgrandan restoracio. Li eniris, kaj sidiĝis en budo. Estis nur ĵurnalo sur la tablo. Li mendis tason da kafo kaj malgrandan matenmanĝon. Nur toaston kaj unu ovon kaj unu strion da lardo. Post li komencis legi la ĵurnalon, precipe pri la perforto, la krimo, la skandaloj, la militoj, la maljusteco, la mondmalsatego, mondmalsaneco, mondmalriĉeco, la naturaj katastrofoj. Se amanta Dio vere ekzistas, kial Li permesas tiom da sufero en la mondo? Eble ankaŭ Dio estas maljusta.

 

Johano ekmanĝis. La kafo, la toasto, la ovo, kaj la strio da lardo vere bongustis, kaj donis plezuro al li.

 

“Diable,” li diris al si mem. “Mi ne devas prizorgi pli por kalorioj, pri graso, pri kolesterolo. Mi rajtas manĝi ĉion.” Kaj li mendis pli da toasto, pli da ovoj, pli da lardo.

 

Li havis multe da tempo por pensi. Fine li eklegis plu en la ĵurnalo, reklamon ferii en Tahitio. “Venu al la Franca Polinezio en la Sud-Pacifiko. Tahitio estas la plej bela, la plej romantika tropika insulo en la tuta mondo. Tahitio ne havas multajn turistojn. La vivo tie estas simpla kaj agrabla.

 

“La tahitianoj spertas tre feliĉan vivon. La belaj junulinoj havas florojn en sia hararo, kaj surhavas florgirlandojn ĉirkaŭ la koloj. Estas multaj kaŝitaj plaĝoj kie la naĝantoj rajtas naĝi nude.”

 

Belaj bildoj formiĝis en la imago de Johano. Ekstere la vetero estis malvarma kaj grisa. La bildo de Tahiti male estis varma kaj alloga. Kaj subite li havas la deziron flugi al Tahiti.

 

Kelkaj horoj poste, Johano estis en la vojaĵagentejo. “Mi volas iri al Tahitio,” li diris al al agento.

 

“Kiam?”

 

Johano ne jam pensis pri kiam. Ĉu li devas paroli antaŭe pri tio kun sia edzino? Ĉu li ankaŭ devas paki valizojn? Ne. Eble lia edzino volus veni kun li al Tahitio. Kaj li volas esti sole. Eble ŝi penus konvinki lin resti hejme kaj havi la teruran operacion. Li ne volas esti homa vegetaĵo. Ne. Li devas eskapi sian vivon por trovi sian vivon.

 

“Nu, mi volas iri tien kiom eble plej baldaŭ.”

 

La agentino tajpis en la komputilon. Post kelkaj minutoj, ŝi diris, “Jen, la plej baldaŭa flugo el Los-Anĝeleso estos morgaŭ. La flugo daŭros proksimume naŭ horojn, kaj kostos proksimume mil dolarojn. Estas aliaj ebloj, sed tio estas la plej bona.”

 

Mil dolaroj! Multe da mono. Sed li havas multe da mono, kaj li ne havas multe da tempo por ĝui sian monon. Jes, mil dolaroj ne estas multe da mono.

 

“Ĉu vi akceptas kreditkarton?”

 

“Kompreneble. Kaj ĉu via edzino vojaĝos kun vi?”

 

“Ne, mi vojaĝos sole. Sed, ĉu mi bezonas vizon?”

 

“Tute ne. Se vi havas validan usonan pasporton, vi rajtas resti unu monaton en la Franca Polinezio. Ĉu vi bezonas loĝejon en Tahiti?”

 

“Jes. Kiom kostas?”

 

“Eble 200 dolaroj ĉiu nokto, sed se vi havas samĉambranon, ĝi kostas al vi nur 100 dolarojn ĉiu nokto. Cxu vi volas dividi la koston kun iu?”

 

“Jes, sed mi ne havas kunvojaĝanton.”

 

“Do, la vojaĝkompanio povas aranĝi samĉambranon por vi, se vi volas. Kompreneble, de la sama sekso. Ĉu vi volas?”

 

“Jes, mi volas.”

 

Kaj, dek minutojn poste, Johano havis en la mano la elektronikan flugbileton por atingi Papeeto en  Tahitio. Johano decidis pasigi la nokto en motelo en Los-Anĝeleso. De la motelo, li telefonis sian edzinon, kaj ili parolis tre mallonge. Johano nur volis informi ŝin, ke li bezonis foriri al Tahiti unu aŭ du semajnojn por povi pensi. Kiam Maria demandis al li pri lia valizo, li nur diris, ke li ne bezonis valizon, ĉar li intencis aĉeti ĉion en la bela insulo en la Franca Insularo.

 

Kaj, Johano decidis aĉeti la libron, ‘Lernu la Francan en 10 Tagoj,’ por legi en la aviadilo. Se oni povas lerni la francan en nur dek tagoj, eble li ankaŭ povus lerni la misterojn de la vivo kaj la morto en dek tagoj.

 

En la motelo, li ekdormis lernante el la dua ĉapitro- ‘Qui êtes-vous?’ Kiu vi estas? Bona demando. Eble por kompreni la vivon, oni devas povi respondi tiun demandon.

 

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:57:33
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 6

 

          La sekvantan tagon, Johano sidis en la aviadilo. Li vidis la enirantajn pasaĝerojn. Viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, eŭropanoj, amerikanoj, azianoj, kaj polinezianoj. Kelkaj homoj ridetis, kaj aliaj havis severan mienon. Kiu sidiĝos apud li, aŭ ĉu eble neniu? Dum la flugado de ok horoj, estus bone povi dormi uzanta ankaŭ la apudan sidlokon.

 

          Sed mezaĝa viro sidiĝis će lia flanko. “Bonjour, monsieur.”

 

          “Bonjour.”

 

          “Ha, vi estas usonano, ĉu ne?”

 

          “Jes. Sed bedaŭrinde mi ne parolas la francan.”

\

          “Tio ne gravas. Mi parolas sufiĉe bone esperante.”

 

          Finfine la aviadilo ekflugis, kaj en la zumado de la motoroj de la aviadilo, Johano baldaŭ dormetis. Li sonĝis pri la palmoj kaj la varmetaj marzefiroj sur la plaĝoj de Tahiti. Li antaŭĝuis la tropikan sperton. Kiam li estis tre junaj, li ofte sonĝis pri vivo sur tropika insulo kun belaj knabinoj kaj knaboj. Nun li sciis, ke li faris bone komenci tiun novan aventuron. Kiam li mortos, almenaŭ li scios ke li estos plenigita tiun sonĝon.

 

Kiam Johano vekiĝis, la stevardino proponis trinkaĵojn.

 

“Mi nomiĝas Johano. Kaj vi?” demandis Johano al la viro apud li.

 

“Charles,” estis la mallonga respondo.

 

Ili malrapide trinkis siajn trankaĵojn. “Mi havas gravan demandon. Ĉu vi timas la morton?”

 

“Tio estas nekutime demando. Mi, ne, mi ne timas la morton. Ĉiu devas iam morti, do ne taŭgas timi ĝin. Ne helpas vivi ĉiam timante la morton. Kiam ajn okazos, okazos,” diris la franco.

 

“Sed mi timas la morton,” diris Johano. “Se vi scius, ke morgaŭ vi mortos, ĉu vi ne timus?”

 

“Absolute ne.”

 

“Mi opiniias, ke ĉiu homo havas timon. Kaj se vi diras ke vi ne havas timon de la nekonato, mi ne povas kredi vin. Kaj la vivo post la morto estas afero nekonata.”

 

La franco paŭzis por pensi kaj trinki pli da la vino. “La vivo post la morto ne ekzistas. Kiam vi mortos, tio estas la fino de via konscio.”

 

“Sed, Charles, diru min. Kiel vi povas diri sen dubo, ke vi ne ekzistas post la morto. Ĉu vi ne kredas je la animo, kiu daŭras post la morto?”

 

“Mia bona amiko. Mi ne kredas je la animo. Sed, se la animo ekzistus, ĝi estus parto de la konscio, kaj la konscio estas parto de la nervosistemo de la cerbo kaj de la korpo. Post la morto, la nervosistemo ne plu funkcias, kaj se la nervosistemo ne ekzistas, ankaŭ ne ekzistas la memoroj kaj la personeco de la persono. Do via animo, se ekzistas, malaperos. Bedaŭrinde por vi, tio estas la vero pri la morto. Kaj ne ekzistas kialo timi la morton.”

 

La aviadilo daŭrigis la flugon al la paradizo de Tahiti. Ĝi ne estis la paradizo de Edeno, kaj ne estis la paradizo de la ĉielo, sed certe ekzistas la tera paradizo, kaj li flugadis tien nun. Aŭ eble ankaŭ la tera utopio ne ekzistas.

 

“La realeco konsistas el atomoj kaj molekuloj kaj en la radioj de energio. Krom tio, nenio ekzistas. Nek Dio, nek animo, nek paradizo, nek vivo post la morto. La homoj kreis Dionk- Dio ne kreis la homon. La religioj kreis la ĉielon- de la ĉielo ne venis la vortoj de Dio.”

 

Johano rigardis tra la fenestro de la aviadilo. Li flugadis tra la ĉielo, sed ne tra la ĉielo de Dio, sed tra la ĉielo de la scienco, la bela ĉielo de vaporaj de akvo, de molekuloj da oksigeno kaj hidrogeno, de nitrogeno kaj de karbona dioksido.

 

Eble Charles pravis. Sed nun Johano sentis ne nur timon, sed ankaŭ senesperon. La vivo havis nek kialon nek celon. La vivo estas plene sensignifa. Kial vivi?

 

Finfine, Johano dormis.

 

Kiam li vekiĝis, li alproksimiĝis la insularon de Tahitio. Charles legis francan ĵurnalon. “Bonjour, Charles.”

 

“Ha, bonjour mon ami americain John. Ĉu vi dormis bone?”

 

“Sufiĉe bone, dankon.” Johano malfermis la francan lernolibro. “Qui êtes-vous?” li demandis al Charles.

 

“Moi? Mi nomiĝas Charles Dupré. Mi naskiĝis en Francio. Mi estas komercisto en Francio, kaj ankaŭ en Tahitio. Mi estas kvindek-jaraĝa.”

 

“Ne, ne. Tio ne. Mi nur volas scii, kiu vi vere estas.”

 

Kaj Charles, la komercisto el Francio, ne povis respondi.

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:58:01
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 7

 

          La vido de la insulo de Tahitio tra la fenestro de la aviadilo estis tre bela spektaklo. La suno brilis forte, kaj la koloroj de la maro, de la strandoj, de la kamparo, de la montoj, estis intensaj. Sed, la demando en la menso de Johano estis, ĉu vere Tahitio estas paradizo.

 

          La aviadilo surteriĝis sur la kurejo de la flughaveno de Faa’a. Kiam Johano eliris el la aviadilo, li tuj sentis la tropikan varmon, kaj li flaris la odorojn de la tropika vegetaĵo. Unue li devis trairi la enmigran kaj la doganan kontrolojn. Li ne havis problemon kun la doganisto, ĉar li ne havis valizojn. Kaj Johano ankoraŭ volis ŝanĝi kelkajn dolarojn en la kontantan monon de Tahitio- la polonezian frankon.

 

          Post eliro de la flughaveno, la unua devo por Johano estis trovi la vojaĝoficejon, kiu vendis al li la bileton. Li prenis taksion por atingi la ćefurbon de la insulo, Pape’ete.

 

          Kaj kiel aspektis la vojon kaj la domoj? La vojo havis flanke multajn palmojn kaj  franĝipanarbojn. Je unu flanko estis la strandoj ĉe la oceano, kaj aliflanke multe de dometoj. Estas kelkaj veturiloj, aŭtobusoj kaj bicikletoj. Multaj homo piedmarŝis laŭ la strato.Ĉu ći tio estis paradizo?

 

          Post kelkaj kilometroj, la taksio atingis la straton, kiu situas la oficejo de la voyaĝservo. Ĉu la taksiisto estis tahitiano? Probable. Ĉu li parolas la tahitianan aŭ la francan? Johano ne sciis, ĉar la taksiisto parolis sufiće bone esperante.

 

          Kiel mi povus helpi vin?” demandis la agento.

 

          “Mi havas ĉambron en la feriejo de ‘La Sabloj.’

 

          La agentino kontrolis la bileton en la komputilo. “Ha, jes. Via ĉambro en La Sabloj estas preta. Vi kunloĝas kun aliaj homo, ĉu ne? Li devas alveni morgaŭ, do vi loĝas sole en via ĉambro unu nokton. Mi supozas, ke vi ne plendos pri tio.”

 

          “Tre bone. Sed kiel mi povas atingi la feriejon?”

 

          “Naveta buso alvenos ĉi tien en unu horo, kaj vi povas preni ĝin al la hotelo. Intertempe, vi rajtas esplori la urbon de Pape’ete piede. Eble vi vidos ion interesan.

 

          Johano piedmarŝis al la granda bazaro ‘Le Marché.’ Tie li vidis unua senpere la homojn de Tahitio. Ili parolis france kaj tahitie, kaj Johano ne komprenis nenion. En la bazaro estis tre diversaj varoj- freŝaj fruktoj, diversaj freŝaj legomoj. Ĉu ći tio estis utopio? Tute ne- tro da bruo, tro da trafiko, tro da odoroj, tro da homoj.

 

          Piedirante tra la stratoj, Johano ankaŭ vidis multe da preĵejoj- kristanaj preĵejoj. Ne estis spuro de la antikva polinezia religio. Eble tiu pensmaniero ankoraŭ ne ekzistis? Kiel povus okazi tio?

 

          Johano ricevis la impreson, ke la tahitia kulturo ne estas pura. Ĝi estis nur miksaĵo de la franca kulturo kaj la tahitiana kulturo. La ĝardeno de Edeno ne plu ekzistis. Do lia odiseado al Polinezio estis vana. Vana kiel la ideo ke la morto ne estas la fino de la ekzisto de la animo.

 

          Johano sentis, ke oni trompis la esperojn. Kiun sencon havas la vivo, se post lia morto nenio ekzistos?

 

          Sed la naveta buso venos baldaŭ, kaj li ekkomencos novan sperton en sia nova vivo en Tahitio, la fama insulo de amo.

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:58:26
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 8

 

          Dum la veturado de Papeete ĝis La Sabloj, Johano vidis, ke la vojo laŭiris la marbordon. Li povis flari la salodoron de la suda oceano. Li vidis multajn florojn, sovaĝajn orkideojn kiuj valorus multajn dolarojn en Usono. Tiam, subite, li vidis homojn malproksimajn, kiuj kuŝis sur la strando. Kelkaj virinoj aspektis kiel ili ne surhavis la supran parton de la bankostumo. Johano surpriziĝis. Li estis sonĝanta de tio en sia erotika imago kiam li estis adoleskanto, sed nun, kiel adolto, li ne atendis ĝin. Eble en Bora Bora, aŭ Moorea, sed tiel proksime al Papeete?

 

          "Rigardu. Vironoj preskaŭ nudaj!"

 

          “Interesa afero, ĉu ne?” demandis la homo sidanta ĉe sia flanko.

 

          “Jes. Por mi, tre interesa.”

 

          “Ĉu tio estas via unua vizito al Tahitio?”

 

          “Jes. Ĉu estas kutime, ke la virino sunbanas en la plaĝo sen la mamzona parto de la naĝkostumo?” Johano sentis iomete da seksa ekscito en sia korpo.

 

          “Precipe la turistoj tion faras. Multe da tahitianoj estas fidelaj kristanoj. Ili forlasis la malnova kutimo, sed nuntempe estas la eŭropanoj kaj la usonanoj, kiuj faras tion. Eĉ estas kelkajn izolaj partoj de la strando, kie la viroj kaj la virinoj banas tute nudaj.”

 

          “Ĉu tio estas permesita?”

 

          “Ne oficiale. Sed la turisma industrio gravas multe in niaj insuloj, kaj se oni banas en lokoj, kiuj havas permesosignojn, la polico faras nenion. Ĉu vi volas viziti nudistan plaĝon?”

 

          “Jes,” respondas Johano rapide.

 

          “Kie vi loĝas?”

 

          “Ĉe 'La Sabloj'.”

 

          “Do, mi montros al vi. Ekzistas izola plaĝo por nudistoj tre proksima al via hotelo. Baldaŭ ni pasos la eniron. Mi montros ĝin al vi.”

 

          Efektive, post du aŭ tri minutoj, la buseto pasis apud la eniro de vojeto. “Tie!” indikis la kunvojaĝanto. Kaj Johano bone metis en lian memoron la lokon.

 

          ‘La Sabloj’ estis tre moderna kaj bela konstruaĵo. Post Johano enskribiĝis ĉe la akceptejo, tahitia knabo montris al li la ĉambron. La knabo volis porti la valizojn, sed Johano ne havis valizojn. Tamen, Johano donis al li moneron, kaj la knabo estis tre dankema.

 

Estis kelkaj multekostaj bangaloj, sed la ĉambro de Johano estas en la ĉefa konstruaĵo. Lia pordo kaj fenestrego alfrontis la oceanon. Johano malfermis la pordon kaj la fenestron. Li senvestiĝis sin, kaj kuŝiĝis sur la mola lito. La zefiro blovis super lia korpo. La sono de la malproksima surfo dormigis lin.

 

Kiam Johano vekiĝis, jam estis mezotage. Li estis iomete malsata. Li surmetis kalsoneton, pantalonon, ĉemizon, kaj ŝuojn, kaj iris al la ĉef vestibulo de la feriejo. Estis malgranda vendejo al flanko de la vestibulo.

 

Johano eniris. La havis nur unu ideon en la menso- iri al la plaĝo por nudistoj. Sed li havis nek banŝorton, nek bantukon, nek sablokovrilon. Johano aĉetis bantukon kaj tolŝuojn en la vendejo, sed ne banŝorton. Kial aĉeti banŝorton por naĝi en nudista plaĝo?

 

Post li surmetis la tolŝuojn en sia ĉambro, kaj prenis la bantukon en la mano. Johano piedmarŝis al la plaĝo de siaj sonĝoj. Li promendis laŭ la liankovrita vojeto kaj post dek kvin minutoj alvenis ĉe la plaĝo.

 

Estis proksimume dudek kvin homoj sur la plaĝo. Dek virinoj estis nudaj, kaj preskaŭ ĉiuj el la viroj. La plejparto de ili aspektis eŭropdevenaj. Johano marŝis al la rando de la maro. Li lasis la ŝaŭma salakvon atingi sian manojn. La kristalklara akvo estis varma kaj alloga.

 

Johano revenis al loko apud kelkaj ŝirmantaj veproj, kaj sternis la grandan bantukon. De tie, li povis vidi la banistoj sen ke la banistoj povis vidi vin bone. Li sidiĝis sur la tuko, kaj dum kelkaj minutoj, li regardis la homoj sur la plaĝo.

 

Jes, li povis konstati ke ili vere estis nudaj. Li klare povis vidi la sekspartojn de kaj la viroj kaj la virinoj. Verŝajne ili tute ne hontis pri sia nudeco. Johano forprenis siajn tolŝuojn.

 

La suno brilis super lia kapo tre brila kaj varma. Dum kelkaj minutoj, li denove volas vidi la nudecon de la banistoj. Eble la nudistoj ne spertis honton, sed li, Johano, jes, spertis honton pro sia deziro vidi nudajn homojn. Johano forprenis sian ĉemizon. La suno bruletis lian dorson. Kaj Johano memoris, ke li ne havis kremon por protekti sin kontraŭ la suno.

 

Tiam Johano rimarkis, ke kelkaj viroj  kuŝiĝis sur la dorso. Ties vizaĝoj estis kovrataj per tuko, sed iliaj seksorganoj estis plene videblaj. Kaj apud ili kuŝiĝis la nudaj virinoj, kaj ties generiloj ankaŭ estis malkovritaj. Tiam Johano ankaŭ kuŝis sur sia dorso sur la bantuko. Sed li ne povis dormeti, kaj en lia menso, daŭris la imago de la nudistoj. 

 

Fine, li stariĝis, kaj forprenis sian pantalonon. Li staris nur en sia kalsoneto. Ĉu li kuraĝis iri al la flanko de la marakvo por naĝi nur en kalsoneto? Li volis fari tion. Sed en unu momento, li vidis, ke unu bela virino lin regardis kun intereso, kaj Johano sentis grandan honton kaj modestecon. Li rapidi sidiĝis denove sur la bantukon.

 

Johano estis kolera. Kial li ne povis malvestiĝi sin? Li ne povis kompreni sian propran sintenon. Li volis malvestiĝi sin en tiu paradizo de Edeno, sed li ne povis fari tion. Kiel Adamo kaj Eva, li hontis pri sia propra korpo.

 

“Tio estas ridinda situacio,” li diris al si. “Mi venis ĉi tien por amuzi min, ĉar baldaŭ mi mortos, kaj mi estas tro timema por malvestigi min en plaĝo por nudistoj. Mi min malvestiĝos.”

 

Finfine, Johano movis la bantukon malantaŭ kelkajn arbetojn. Tie li forprenis sian kalzoneton, kaj li estis tute nuda. Li kuŝiĝis dorse sur la bantuko. La suno varmigas sian tutan korpon.

 

Sed post du aŭ tri minutoj, li aŭdis la paŝojn de iu, kiu alproksimiĝis. Kiam li malfermis la okulojn, li vidis junan tahitianinon komplete nuda. Kaj tiam alian.

 

Sen pensi, Johano kovris sin, kaj vestiĝis sin denove. Kaj la du vahinoj kovris la buŝojn kaj ridis pro lia hontecon.

 

Johano prenis sian bantukon kaj reiris al la La Sabloj. Sed li ne povis dormi. Li eniris en la trinkejon de la hotelo, kaj mendis unu pinja-koladaon. Tie li renkontis virinon de lia ŝtato, kaj parolis kun ŝi dum du horoj. Kial li povis komforte paroli kun nekonata virino en la trinkejo, sed ne senvestiĝi sin en la strando?

 

Poste, Johano revenis al sia ĉambro. Li telefonis al sia edzino, sed antaŭ ke ŝi povis plendi pri lia konduto, li remetis la aŭdilon. Tiam li povis forgesi la eventojn en la plaĝo, kaj li povis bone dormeti.

 

Noktiĝas frue in la tropiko. Je la sepa posttagmeze, jam estas nokte. La pordo de la ĉambro malfermis kaj eniris la knabo kiu portas valizojn, kaj ankaŭ nekonata viro. “Verŝajne mi estas via ĉambrano ĉi-semajne. Mi estas Paŭlo.” Johano sidiĝis sur sia lito. La novulo manpremis lin. “Kaj mi nomiĝas Johano,” respondis Johano.

 

Post la foriro de la knabo, Paulo ekprenis siajn vestaĵojn de siaj valizoj, kaj metis ilin zorge en la vestŝrankojn. Paŭlo havis multe da vestaĵoj. “Estas multe da spaco,” li diris. “Kie estas viaj vestoj.”

 

“Mi ne havas vestojn,” respondis Johano.

 

“Ĉu? Vi kredas, ke vi estas en la ĝardeno de Edeno?”

 

“Jes! Eble!”

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:58:54
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 9

 

          Post la interkonatiĝa konversacio, la du viro decidis dormi. Paŭlo estis tre dormema pro sia longa flugo de Usono.

 

          Estis tre stranga afero, ĉar nun Johano ne povis ekdormi. Al la alia flanko de la ĉambro, li aŭdis la spiradon de la alia viro. Dum sia multaj jaroj de geedzeco, li neniam antaŭe dormis en ĉambro kun alia viro. Kia viro estis li? Kio estis la diferenco inter du homoj? Qui êtes-vous? Sed finfine, Johano ankaŭ ekdormis.

 

          Vekiĝante en la mateno, Johano aŭdis la movon de iu en la ĉambro. Estis Paŭlo. “Bonan matenon, amiko,” salutis Paŭlo. “Ĉu vi dormis bone?” “Sufiĉe bone,” respondis Johano.

 

          Paŭlo iris al la granda fenestro kiu alfrontis la oceanon, malfermis la kurtenojn, kaj malfermis la fenestrojn. La hela suno kaj la freŝa marzefiroj eniris ĉambron. “Kiel bela estas la tago, ĉu ne?” komentis Paŭlo. “Estas granda ĝojo esti ĉi tie, kaj ankaŭ esti ĉi tie kun vi!”

 

          Johano preskaŭ ne povis kredi siajn okulojn. Lia samĉambrano estis tute nuda. Post profundaj spiradoj, Paulo forturnis kaj iris al la banejo por sin duŝi. Johano restis sur sia lito kaj ripozis.

 

          Kiam Paŭlo revenis de la banejo, sekante sin kun blanka bantuko, li ekparolis denove. Paŭlo, verŝajne, estis parolema ulo. Tiam li sidiĝis sur sia lito kontraŭ Johano. “Kial vi venis ĉi tien al Tahitio?” Paŭlo demandis.

 

          Johano ne sciis kiel respondi. Li hezitis. Li ne povis klarigi la veron.“Vere, mi ne scias.”

 

          “Tio ne estas la ĝusta respondo. Ĉu vi venis ĉi tien nur por plezuro, por amuzi vin?”

 

          “Jes. Por amuzi min. Kaj por lerni kia estas la vivo ĉi tie en Tahitio. Eble por trovi min mem. Kaj vi?”

 

          “Mi? Nur por trovi plezuron. Eble vi povus helpi min trovi plezuron. Aŭ ni povus helpi unu la alian havi plezuron.” Paŭlo rigardis la vizaĝon de Johano rekte, studante ties reakcion. Johano sentis sin malkomforta.

 

          “Ĉu vi havas profesion, Paŭlo?”

 

          “Jes, mi estas psikologo en mezlernejo. Multaj adoleskantoj havas familiajn problemojn, lernejajn problemojn, amproblemojn, kaj seksproblemojn, kaj mia profesio estas aŭskulti kaj eble helpi solvi iliajn problemojn.” Paŭli ankoraŭ restis komplete nuda sur la lito. Kaj Johano ankoraŭ sentis sin malkomforta. Mi venis ĉi tien por forgesi la problemojn de la adoleskantojn. Ĉu vi havas psikologiajn problemojn?”

 

          “Jes. Ne. Mi volis diri ne.” Johano stariĝis por surmeti la pantalonon. Ankaŭ Paŭlo stariĝis, ankoraŭ nuda, kaj metis sian brakon sur la ŝultron de Johano. “Ne tuŝu min,” tuj kaj aŭtomate kriis Johano.

 

          “Bone, mi ne vin tuŝos. Sed se vi volas ferii en Tahitio, vi vere havas grandan problemon. Ŝajnas al mi, ke vi havas nek havajajn ĉemizojn, nek belajn ŝortojn, nek laŭmodajn banŝortojn. Kiel vi povos trovi belajn virinojn se vi ne havas belajn vestojn? Ĉu vi ne havas sufiĉe da mono?”

 

          “Jes. Mi havas sufiĉe da mono. Dum mia tuta vivo, mi devis ŝpari monon, kaj nun mi devas lerni elspezi ĝin. Kiel mi povas lerni tion?”

 

          “Ĉu vi volas havi mian profesian helpon? Mi nur povis diri al vi, ke la plejmulto el la homoj ne havas vian problemon kiel elspezi monon. Mi ferias, kaj mi ne volas doni al vi psikologan helpon, sed mi volonte helpos al vi aĉeti novan laŭmodajn vestojn. Sed mi volus scii, kial vi, sparema homo, nun volas elspezi vian monon? Ŝpari monon estis via tutviva kutimo?”

 

          “Jes, vi pravas. Mi neniam antaŭe rimarkis, ke mi vere estas kreito de kutimoj. Homo ne povas ŝanĝi rapide. Qui êtes-vous?”

 

          “Kion vi diris?”

 

          “Nenion. Mi nur pensas pri mia problemo.”

 

          Post tri horoj, du viroj piedmarŝis al la plaĝo de la nudistoj. Kaj la du viroj estis bone vestitaj laŭ la modo de la turistoj en Tahitio.

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:59:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 

Ĉapitro 10

 

          Paŭlo havis grandan plaĝtukon, kaj li sternis ĝin en la sablo, ne apud aŭ malantaŭ la arbetoj, sed en la mezo de grupo da nudaj, aŭ preskaŭ nudaj homoj. En malmulte da tempo, li demetis sian vestojn, krom sia banŝorto. Paŭlo gardis la ŝlosilon de la hotelĉambro en poŝo de lia ŝorto. Kaj baldaŭ ankaŭ Johano surhavas nur banŝorton.

 

          Paŭlo kuris al la akvo, kaj Johano sekvis lin. La akvo estis varma, klara, kaj refreŝiĝinta. La du viroj saltis en la ondojn. Ili paŝis sur mola sablo sub la akvo.

 

          Johano rimarkis la sablon de la strando. Ne estis blanka, kiel la sabloj de la aliaj insuloj, sed estis sufiĉe alloga. La strando estis inter du rokaj promontoroj, kaj kvankam ĝi ne estis tre larĝa, la rokoj izolis la strandon de la cetero de la insulo.

 

          La du viroj rimarkis du nudajn tahitiajn junulojn, kiuj alproksimiĝis al li. “Ĉu vi volas ludi ‘ĉevalojn.’ kun ni?” ili demandis. Ili volis grimpi sur la ŝultrojn de Paulo kaj Johano kaj poste provi faligi la kontraŭulojn. La kvar ludantoj faris tion, kaj Johano ege amuziĝis. Li tute forgesis la kanceron kaj la morton.

 

          Poste, sur la granda plaĝtuko, Paŭlo demetis eĉ sian banŝorton. Johano volis ankaŭ fari tion, sed ankoraŭ li timis iomete. Finfine ankaŭ li malvestiĝis. Johano rigardis la aliajn homojn sur la strando. Neniu atentis lin. Tiam li kuŝis dorse sur la tuko, kaj fermis la okulojn.

 

          Ĉiu ĉelo de lia korpo estis viva kaj vibra. La suno bruligis sian haŭton, kaj la salo kaj vento karesis lin. Li povis aŭdi la marondojn falantajn sur la sablon. La sono estis  kiel la spirado de la tero, kiu sinkroniĝis kun lia propra spirado. Li ankaŭ aŭdis en la malproksimeco la paroladon kaj kriegojn de homoj en multaj lingvoj.

 

          Post dek aŭ dek kvin minutoj, Johano renversis sin, kaj kuŝis surventre. Li vidis la korpon de Paŭlo apud li. Kaj Paŭlo rigardis lin.

 

          “Johano, vi havas edzinon, ĉu ne?”

 

          “Jes. Kaj vi?”

 

          “Ne, mi ne havas edzinon. Antaŭe mi havis edzinon, sed ne plu. Johano, kial vi ne vojaĝis al Tahitio kun via edzino?”

 

          Johano ne volis respondi la demandon. Li volis forgesi, kaj li hontis. Eĉ kun fremda homo, kia Paŭlo, li hontis. “Estas privata afero,” li respondis.

 

          “Sed mi volas, ke vi kaj mi estu amikoj. Se ni kunvivos unu semajnon, ni ne devas havi gravajn sekretojn inter ni. Sed dependas ĉu  vi volas vere esti amikoj. Aŭ ĉu vi ne fidas al mia amikeco?”

 

          Johano pensis. “Jes, mi fidas al vi Sed, unue diru al mi, kial vi venis sole al Tahitio sen eĉ amiko?”

 

          “Mi diru al vi la veron. Mi volis havi novajn spertojn, serĉi novajn amikojn, amuzi min. Mi ŝatas multe la indiĝenojn ĉi tie; ili estas ravaj. Al mi plaĉas la insuloj de la Sud-Pacifiko, kaj mi ofti venas ĉi tien por fari ferion. Mi ege ŝatas la plaĝojn de la nudistoj, principe kie la viroj banas nude. Eble vi ne suspektis, ke mi estas samseksemulo?” Tiu lasta frazo ŝokis iomete Johanon. “Sed tio estas sekreto en la lernejo. Ekster la lernejo, tio ne estas sekreto. Kaj, vi, Johano? Kial vi venis ĉi tien? Ĉu vi serĉas virinon, aŭ eble ankaŭ viron?”

 

          Johano konsciis, ke por Paŭlo probable ne estas facile malkaŝi sin al viroj, kiuj povus riproĉi lin pro lia samseksemeco. Sed finfine Paŭlo trovis la kuraĝon por malkaŝi sin antaŭ multaj personoj. Finfine Johano diris, “Bone - post kelkaj monatoj mi mortos pro kancero. Almenaŭ, tio estas la prognozo de miaj kuracistoj.”

 

          Johano atendas, ke la ĉielo falus Sed Paŭlo eĉ ne reakciis, kaj ĉio daŭris kiam antaŭe. La spirado de la ondoj daŭris, kaj la kreigoj de la homoj sur la plaĝo ankaŭ daŭris. Sed Johano sentis, kvazaŭ pezo leviĝis de lia brusto.

 

          Johano rigardis la vizaĝon de la viro apud li. “Ĉu estas malfacile diri al aliaj pri via seksinklino, Paŭlo?”

 

          “En la komenco, jes. Estis malfacile agnoski ĝin al mi mem. Mi volis akordigi min laŭ la socio. Mi volis esti 'normala' homo, havi edzinon, havi filojn. Fakte mi edziĝis por tio. Sed tiu vivo ne funkciis por mi. Kaj mi eltrovis ion tre grava por mi. Por povi akcepti aliajn homojn, mi devis akcepti min mem.”

 

          “Kaj en mia kazo?”

 

          “En via kazo, laŭ mi opinio, vi devas akcepti vian korpon, vian korpan aspekton, inkluzive vian kanceron, kaj via mortecon. Vi ne devas honti pro tio. Vi devas ami vian korpon.”

 

          “Ĉu vere?”

 

          “Jes. Mi studis la rilaton inter la psikio kaj la sano de la korpo.Ĉu vi volas aŭdi mian opinion pri tio?"

 

          :"Jes."

 

          "En ĉiu momento, via korpo ricevas elektro-kemiajn impulsojn de via cerbo. La homa korpa estas tre komplika afero, kun sennombraj hormonoj, enzimoj, proteinoj, vitaminoj, mineraloj, karbohidratoj, plasmo, ĉeloj, korpuskloj, akvo kaj limfa likvo. Por funkcii bone, vi devas pensi ĝuste, kaj vi devas ami vin mem, kaj ĉiujn. Se vi ne faras tion, vi malsaniĝos. Almenaŭ, tio estas mia opinio. Pro tio, mi diru al vi, kiel psikologo, ke la mensa sano estas pli grava ol la fizika sano.”

 

          En tiu momento, Johano kredis, ke Paŭlo pravis. “Do, ĉu vi kredas, ke la homa korpo provas ĉiam sin sanigi?”

 

          “Jes, mi ĝin kredas.”

 

          La suno daŭre varmegis la korpon de Johano. Li konstatis, ke li devas ami sian korpon. Tute.

 

          Finfine, Johano staris. Lia nuda korpo estis komplete videbla de ĉiu en la plaĝo. Sed li eĉ ne provis sin kaŝi. En momento, Johano havis maltrankviligan penson. Paŭlo venis sole al Tahitio ĉar li volis vidi nudistojn sur la plaĝo, kaj li mem venis sole al Tahitio por vidi nudistojn sur la plaĝo. Eble ankaŭ Johano subkonscie estis samseksemulo? Johano ne povis kredi tion. Sed, se tio estus la vero, li ĝin akceptus.

 

          Tiam ankaŭ Paŭlo ekstaris. Lia peniso tiam estis granda kaj iomete rigida, sed Paŭli ne penis kaŝi ĝin.

 

          La du nudaj tahitianaj knaboj vidis Paŭlon kaj ridis kaj mokis lin. Sed ankaŭ Paŭlo kaj Johano nur ridis. Ili malrapide vestigis sin, kaj foriris de la plaĝo. Paŭlo diris, ke li volis trinki multe da biero en trinkejo. Kaj Johano konsentis iri kun li.

 

          Piedmarŝante laŭ la vojo, Johano diris al Paŭlo, “Mi nur volas diri al vi, ke mi plene akceptas vin.” Kaj Paŭlo diris al Johano, “Kaj ankaŭ mi plene akceptas vin.”

 

          Kaj Paŭlo prenis la manon de Johano, kaj Johano ne timiĝis.

ip地址已设置保密
2008/5/2 8:59:52

 15   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.32813 秒, 4 次数据查询