![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Ĉapitro 11
La sekvantan tagon, Johano estis denove sur la strando. Li ne iris al la nudista plaĝo, sed al aparta tre izolita sekcio de la marbordo. Li sidiĝis sub arbon, ĉar li estis iomete sunbrulita de la sunumado de la pasintaj tagoj, kaj li volis resti envestita en sia moda banŝorto.
Post kelkaj minutoj Johano vidis alproksimantan junan tahitianan virinon. Ŝi vidis Johanon, kaj ekparolis al lin. “Bonan tagon.”
“Bonan tagon.
“Bone. Kaj vi? Ĉu vi estas turisto?”
“Jes.”
“De kio? De Usono?”
“Jes.”
La junulino aspektis tre bela. Ŝi surhavas nur jupon kaj preskaŭ diafanan bluzon. Johano povas vidi la formon de ŝiajn cicojn en ŝia bluzo. Johano demandis sin, ĉu eble ŝi estas prostituitino.
“Kaj kial vi vizitas nian landon?” Johano rimarkis, ke ŝi parolis Esperanton sufiĉe bone.
“Do, tio estas longa historio. Ĉu vi volas sidi kun mi?” Johano ne sciis, ĉu li volis seksumi kun ŝi aŭ ne. Li estis fidela edzo, sed nun, kial ne havi aventuron?
Johano rimarkis ŝian belan malhelajn okulojn. Ŝi havis perfektan olivkoloran haŭton, kaj longan hararon. De la proksimeco, Johano povis pli bone vidi ŝian belecon. Kaj la belulino sidiĝis apud li sur la plaĝtukon.
Johano respondis ŝian demandon. “Unu kialo por mia vizito, aŭ pli bone dirita, unu celo de mia vizito, estas koni la kulturon de la loĝantaro de Tahitio.”
La junulino ridetis, kaj la rideto faris ŝin eĉ pli alloga. "Tro da turistoj volas nur seksumi kun virinoj, aŭ eĉ kun knaboj, kaj ne interesiĝi pri la homoj, kiuj loĝas en la insularo."
“Mi supozas, ke Tahitio havas riĉan kulturon, riĉan historion, interesan religion kaj lingvon, interesajn morojn kaj manĝojn, eĉ interesan filozofion.”
“Kompreneble," respondis la junulino. "Bedaŭrinde multaj junajn tahitianoj jam forgesis multe pri la aspektoj de sia kulturo.
Johano nur povis rideti, kaj poste ankaŭ la junulino ridetis. “
“Mi nomo estas Marie Anne.”
“Marie Anne! Bela nomo. La nomo de mia edzino estas Maria. Mi kredas, ke tio estas la sama nomo. Kaj mia nomo estas Johano.”
“Ha, Johano, vi havas edzinon,” respondis Marie Anne. “Kial vi venis ĉi tien sen via edzino?”
Johano ne sciis, ĉu li devas klarigi pri sia kancero aŭ ne. “Mi havas gravan malsanon, kaj baldaŭ mi mortos. Mi volas eltrovi laŭ la kulturo tahitiana, kio okazas kiam homo mortas.”
La rido malaperis de la vizaĝo de Marie Anne. “Mi bedaŭras, ke vi havas tian malsanon. Mi povas klarigi, kion mi opiniias okazas post la morto, sed la spertulo pri tiu afero estas mia maljuna avino. Ŝi bone konas la religion de la antikvaj tahitianoj.”
“Kaj, kion kredas vi, Marie Anne?”
La tahitianino tenis la mano de Johano inter siajn manojn, kaj rigardis liajn okuloj. “Mi kaj mia popolo kredas, ke ĉiu homo havas ‘mana’-n. Kaj la ‘mana’ ekzistas post la morto.”
“Tre interesa. Do, la homa ‘mana’ estas iomete
“Mi ne scias ekzakte, kio estas la animo, sed mi kredas, ke jes.”
“Do, ankoraŭ mi havas ‘mana’-n, ĉu ne?”
“Jes, kompreneble. Sed mi ne scias,
“Mi ne komprenas. La ‘mana’ do rilatas kun la personeco de la individuo, ĉu ne?”
“Jes. Estas homoj, kiuj volas progresi, lerni, pribonigi la mondon, esplori, labori, kontroli la medion kaj organizi la aferojn.
Johano pensadis.“Interesa. Ankoraŭ mi kredas tion. Sed kien iras la ‘mana’ post la morto. Cxu ĝi restas ĉi-tie en la tero?”
“Laŭ nia religio, la animo iras al Hawaiki.”
“Hawaiki? Kie estas Hawaiki? Ĉu eble Hawaiki estas Havajo?”
“Ne. Havaja ne estas lando sur nia tero. Hawaiki estas spirita lando. Oni ne povas vidi tiun landon per la okuloj, aŭ aŭdi la lando per la oreloj. Sed en tiu lando, la lando de Tangaroa, nia Dio, loĝas la animoj de ĉiu mortintoj.”
“Do, en tiu lando, ĉu la homo atingas senmortecon?”
“Ne. La homoj neniam atingas senmortecon, ĉar ĉiu, kiu naskiĝis, fine mortos. Vi povas vidi tion en la naturo. Kaj la lando de Tangaroa similas multe la landon de la tero.”
Johano miris pri la filozofio aŭ religio de la tahitianoj. Ne estas religio de senscia primitivuloj.
“ Kaj, ĉu la animo iras tuj al via lando de Hawaiki en la momento de la morto?”
“Ne, tio povus okazi. Sed pli ofte la ‘mana’ de la persono restas apud la domo de la familio. La limo inter la vivo kaj la morto estas pora. Facile la animo de homo povas pasi inter la du statoj. Do la persono ne ofte tute forlasas la vivantojn. Gravas, ekzemple, ne tuŝi la posedaĵojn de la la ‘ariko,’ la homoj aŭ la aristokratio, kiuj havas la plej fortan personecojn. Tio estas ‘tapu,’ aŭ ‘tabuo’
“Kaj, ĉu la tahitianoj ne timas la morton?”
“Ne. Kia diferenco ekzistas inter la vivo kaj la morto? La vivo ne povas ekzisti sen la morto, kaj la morto ne povas ekzisti sen la vivo.”
Johano daŭris. “Kaj ne ekzistas,
“Tangaroa, la Kreinto kaj Kreanto de la tero kaj la oceano, ne juĝas. Li permesas ĉion, la bonon kaj la malbonon. Ni ĉiam mem-juĝas pro niaj agoj. Tial, ni ne devas timi la morton. Ĝi estas nur parto de la vivo de ĉiu. Sed nuntempe, la plejparto de la tahitianoj estas kristana, kaj forgesis la malnovan religion, kaj eble ankoraŭ ili nun timas la morton."
"Sed la antikvuloj ne?" Johano pensis. "Ekzistas sanktejoj de la malnova religio?"
"Mi konas apartan lokon, kie estas malnova altaro de la tahitianoj. Ĉu vi volas viziti ĝin?”
“Ne, dankon. Sed mi dankas al vi pro via klarigo.”
Marie Anne stariĝis. Johano povis vidi tatuaĵon en ŝia ŝultro. Poste li scios, ke ankoraŭ tiu vorto estas tahitia. “Mi devas reiri hejme. Mia familio min atendas. Mi devas helpi mian patrinon kaj mian fratinon.”
Ĉu Marie Anne volas havi nur naivan konversacion kun fremdulo? Ĉu tia senartifiko estas parto de la kulturo de Tahitio? Ŝi rapide malaperis.