![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
LA MALĜENTILULO KUN LA GRIZA PALTO
el la Rakontoj pri la 'Fianna' tradukis Liam Ó Cuirc
lun tagon kiam la Fianna kunvenis kaj festis ĉe Beann Eadair, ili vidis ŝipon venantan kun plenblovitaj veloj trans la maro rekte al ili. Kiam ĝi atingis la havenon ununura altstatura militisto elsaltis el ĝi per la stango de sia lanco, kaj per tiu salto surteriĝis sur la brilsablon de la bordo. Li venis antaŭ Fionn kun armiloj kaj ekipaĵo.
"Kiu vi estas kaj ĉu de sango nobla aŭ malnobla de la mondo, ho militisto?" diris Fionn. "Mi estas Caol an larainn, filo de la reĝo de Tesalio", li respondis malĝentile. "De kiam mi foriris de mia propra lando mi venkis kaj submetis al tributo ĉiun insulon kaj ĉiun insuleton kiujn mi vizitis, kaj mi volas nun havigi tributon de ĉi tiu lando aŭ renkonti viron kiu venkos min."
"Mi neniam vidis militiston, kiun ne venkus iu ano de la Fianna", diris Conan Maol. "Vi havas nur la voĉon de stultulo", diris Caol an larainn, "Se estus ĉi tie la anoj de la Fianna kiuj iam mortis, kune kun tiuj kiuj vivas, vi ne trovus iun inter ili kiu venkus min. Sed mi proponas al vi ion pli facilan. Se vi havas unu heroon kiu superus min kurante aŭ batalante aŭ luktante, mi ne plu ĝenus vin sed reirus al mia propra lando."
"Kiun el tiuj tri vi preferus vidi?" diris Fionn. "Ĉu vi havas iun heroon kiu superus min en kurkonkurso?" "Caoilte mac Rónáiin estas la plej bona kuranto kiun ni havas", diris Fionn, "sed li ne ĉeestas. Mi iros serĉi lin, kaj se mi ne trovos lin en Teamhar, mi lin trovos en Ceis Chorann." "Bone!" diris Caol an larainn.
Fionn ne estis irinta malproksimen kiam li eniris densan arbaron tra kiu estis vojeto. Li vidis antaŭ si grandan flavpalan viron piedirantan, kaj sur li estis griza palto malsupreniranta ĝis liaj tibikarnoj. Ĉiu el liaj piedoj similis al masto de sipo, kaj ĉiu el liaj ŝuoj similis al flanko de boato. Ĉe la malsupro de lia griza palto estis kota zono kaj ĉiam kiam li pasis la kota malsupraĵo batis la teron simile al ondo malantaŭ liaj piedoj, kaj ĉiam kiam li levis la ŝuojn li ŝprucis plenbarelon da ŝlimo supren sur sian postaĵon. Fionn mire
rigardis lin ĉar neniam antaŭe li vidis iun similan.