dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Pensoj

您是本帖的第 960 个阅读者
树形 打印
标题:
Pensoj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Pensoj

Pensoj

Jen tia historio okazis. En fora Usono vivas viro nomata, ekzemple, Ĝorĝo. Al li plaĉas virino kun nomo, ekzemple, Heleno. Li invitas ŝin en kinejon; ŝi konsentas. Ili bonege pasigas la vesperon. Post kelkaj tiaj vesperoj li invitas ŝin vespermanĝi en restoracion, kaj por deserto ili saltas en liton. Post kelka tempo ili renkontiĝas jam regulare, Ĝorĝo pensas pri neniu krom Heleno kaj Heleno pri neniu krom Ĝorĝo. Jen iu-vespere dum ili revenas hejmen, en la kapo de Heleno naskiĝis penso, kaj ŝi tuj ĝin vortigis, eĉ ne pripensinte ĝin:

— Ĉu vi memoras, ke hodiaŭ vespere estas ĝuste ses monatoj ek-de la tago, kiam ni konatiĝis?.

En la aŭtomobilo ekregis silento. Por Heleno la silento ŝajnas tre laŭta.

Kion ŝi pensas: Diablo, ĉu mi lin ofendis?.. Eble li sentas, ke niaj rilatoj limigas lian liberon; eble li pensas, ke mi provas lin puŝi al iuj sindevigoj, kiujn li ne volas doni, aŭ ne estas certa, ke tio necesas...

Ĝorĝo pensas: Vaŭ, jam ses monatoj...

Pensoj de Heleno: Tamen stop! Mi ja ankaŭ ne estas certa, ĉu mi bezonas ĉi am-rilaton. Iam mi volas halti kaj mediti pri tio, ĉu vere mi deziras, ke ĉio moviĝu tien, kien ĝi ruliĝas nun... En tiu senco, ke mi ne scias, kien ni moviĝas, kaj kie ni okazos. Ĉu ni nur volas lasi ĉion tia, kia ĝi estas nun? Ĉu ni strebas rekte al edziĝo? Ĉu al infanoj? Ĉu al kuna vivo ĝis la fino? Kaj ĉu mi estas preta por tio? Kaj ĉu reale mi scias ĉi tiun homon?..

Pensas Ĝorĝo: Nu-nu... tio signifas, ke... En februaro ni komencis renkontiĝi, tio estis tuj post kiam mi aĉetis la aŭtomobilon dum disvendo, kaj do... mi kontrolu la odometron... Kraĉ! Mi forgesis ŝanĝi la oleon !

Pensoj de Heleno: Li estas embarasita. Tio videblas en lia vizaĝo... Ŝajne mi eraras. Eble li atendas de nia rilato ion pli grandan, pli grandan proksimecon, pli grandajn sindevigojn unu antaŭ la alia; eble li eksentis — pli frue ol mi — ke mi volas malproksimiĝi... Ĝuste, mi povas ĵuri, ke ĝuste tiel estas. Tial li estas tiom enpensigita kaj ne emas paroli pri siaj sentoj. Li timas esti malakceptita...

Pensoj de Ĝorĝo: Necesos ankaŭ kontroli la transmision. Kion ajn diru tiuj fuŝuloj, ĝi estas ĝis nun ne agordita. Kaj ili nur diru, ke tio estas pro malvarmo. Kia malvarmo? Estas ja 28 gradusoj eksterdome, la aŭtomobilo skuiĝas kiel rubaĵaŭto, sed mi pagis al tiuj idiotoj 600 dolarojn.

Pensoj de Heleno: Li estas kolera. Kaj mi ne kulpigas lin. Mi ankaŭ ekkolerus se estus en lia situacio. Ho dio, mi sentas min tiom kulpa, sed mi ne povas ne pensi pri tio ĉi. Mi ne estas certa pri li ĝis nun...

Pensoj de Ĝorĝo: Plej probable ili diros, ke la 90-taga garantio finiĝis. Ĝuste. Nome tion ili diros, bastardoj...

Pensoj de Heleno: Eble mi estas tro naiva, atendas fabelan princon sur blanka ĉevalo, malgraŭ ke apud mi sidas bonega homo, kiu tre plaĉas al mi, kiun mi vere simpatias, kaj kiu reale bezonas min. Kaj tiu homo suferas pro tio, ke mi estas egoista, naiva stultulino...

Pensoj de Ĝorĝo: La garantion? Ili bezonas garantion? Mi montros al ili tiun fek-garantion! Mi prenos tiun garantion kaj enŝovos ĝin...

— Ĝorĝo, — diras Heleno.

— Kio?, — diras Ĝorĝo, eksaltinte.

— Mi petas, ne turmentiĝu tiel, — diras ŝi, kaj en ŝiaj okuloj aperas larmoj. — Mi ne devis tion diri... Ho dio, mi sentas min tia... (Plorante ŝi kaŝiĝas inter la genuoj).

— Hm.. um?.. — diras Ĝorĝo.

— Mi estas tia stultulino, — ploretas Heleno. — Mi scias, ke ne estos la princo. Tio estas malsaĝa. Ekzistas neniu princo, kaj neniu ĉevalo.

— Ĉu ne ekzistas ĉevalo? — diras Ĝorĝo.

— Ĉu vi opinias, ke mi estas stupida, ĉu? — diras Heleno.

— Ne, kiel vi povas! — diras Ĝorĝo. Li estas kontenta, ke finfine povas doni ĝustan respondon.

— Tio estas nur... mi ne... Mi bezonas tempon, — diras Heleno.

(Dekkvin sekundojn daŭras paŭzo, dum kiu Ĝorĝo kun maksimuma rapideco pensegas, serĉante sekuran respondon. Finfine li decidiĝas pri tio, kio laŭ li devas taŭgi.) — Jes, — diras li.

(Heleno, profundege kortuŝita, metas manon sur lian manon) — Ho, Ĝorĝo, ĉu vi vere tion komprenas? — diras ŝi.

— Kion mi komprenas? — diras Ĝorĝo.

— Ke tempo estas bezonata, — diras Heleno.

— Ho, — diras Ĝorĝo. — Certe jes.

(Heleno turnas al li la vizaĝon kaj ekrigardas liajn okulojn, kio eknervigas lin pri tio, kion do ŝi ankoraŭ diros, precipe, se temos pri ĉevalo. Finfine ŝi rompas la silenton.) Dankon al vi, Ĝorĝo, — diras ŝi.

— Dankon al vi, Heleno, — diras Ĝorĝo.

Poste li portos ŝin hejmen, kaj ŝi enlitiĝas, kompatinda, elĉerpita kreaĵo, dolĉaj larmoj fluas laŭ la vizaĝo ĝis mateno, dum Ĝorĝo reveninte hejmen, komencas bier-botelon, ekŝaltas televidilon kaj plene enprofundiĝas en tenis-ludon de du slovakaj sportistoj, pri kiuj li neniam aŭdis antaŭe. Ĉe la konsci-rando iu mallaŭta voĉo diras al li, ke en la aŭtomobilo io okazis, tamen li estas certa, ke neniam komprenos, kio ĝuste okazis, tial li decidas ne pensi pri tio.

Sekvatage Heleno telefonos al sia plej bona amikino, aŭ eĉ al du amikinoj, kaj ili parolados pri la okazinto almenaŭ dum ses horoj. Ili skrupule analizos tion, kion ŝi diris kaj kion li diris, revenante ankoraŭfoje kaj ripete al la komenco, esplorante ĉiun vorton, ĉiun intonacion, kaj mimikon por kapti la plej subtilajn nuancojn kaj konsideri ĉiujn eblajn variantojn. Ili daŭre diskutos pri tio dum semajnoj, povas esti dum monatoj, neniam farante ekzaktajn konkludojn, tamen ne perdante intereson al tio.

Sed Ĝorĝo, iam dum ludo en teniso kun la komuna amiko — lia kaj de Heleno, ekpaŭzos antaŭ pilkolanĉo, kaj demandos: — Tomo, ĉu Heleno iam havis ĉevalon?

ip地址已设置保密
2008/5/3 8:44:32

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询