dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fantomo en Hajcuniŝki

您是本帖的第 1333 个阅读者
树形 打印
标题:
Fantomo en Hajcuniŝki
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Fantomo en Hajcuniŝki

Fantomo en Hajcuniŝki

TV-teatraĵeto
Fars-detektivaĵo.

Aŭtoroj: Miraslaŭ Adamĉik, Maksim Klimkoviĉ

De la belarusa «Прывід у Гайцюнішках» tradukis Zmitro Lapcionak

Personoj:

Bruno Ĉik — detektivo
Vadzimiro Daŭhaleviĉ — literaturisto
Juzafo Rak — kolonelo
Agata Rak — la edzino de Juzafo
Kazimiro Vjariha — sacerdoto
Adamo Ŝiŝdudar — kuracisto, kuzo de Agata
Rozalia Rak — fratino de Juzafo
Joselo Cesler — ekonomo
Zosja — ĉambristino
Fantomo
Samsono — ŝafhundo

Okcidenta Belarusio
30-aj jaroj.

Sceno 1

La loĝejo de Bruno Ĉik en Vilno. En fenestro videblas katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ trarigardas poŝtaĵojn.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jen letero de sinjorino Tvardovskaja.

Bruno Ĉik: Ĵetu en la kamenon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu eĉ ne leginte?

Bruno Ĉik: Kaj ĉi tion en la kamenon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Sinjoro Bernalik petas trovi fiulon, kiu anstataŭ falsa mono vendis al li paketon de tranĉita papero. Sed je kia diablo li bezonis falsajn bankbiletojn?

Bruno Ĉik: Mi scias, pri tio okupiĝas Madeo el Nova Vjalejka. Li proponas amason da valoraj falsaj biletoj kontraŭ kvarono de la prezo kaj donas por kontrolo kelkajn validajn, sed diras, ke jen falsaj. Sinjoro Bernalik iras kun ili al juvelisto Rabinoviĉ, ŝanĝas monon. Kaj se eĉ hebreo ne rimarkis imitaĵon, do la monon eblas preni. Sinjoro Bernalik prunteprenas zlotojn de ĉiuj parencoj kaj aĉetas la monon. Tamen Madeo anstataŭ mono pakas tranĉitan gazeton.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Bernalik do iru al polico.

Bruno Ĉik: Kaj diru, ke li intencis aĉeti falsan monon?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu pli bone restu, ke Madeo plu trompu homojn?

Bruno Ĉik: Tamen Madeo ne rompis leĝon: li ja ne falsis monon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jen telegramo: en mia bieno Hajcuniŝki aperis fantomo. Mi venos al vi posttagmeze. Kolonelo Juzafo Rak.

Bruno Ĉik: Ĵetu en la kamenon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kiel? En fajron? Mi ja tutan vivon revis kapti fantomon.

Bruno Ĉik: Kaj kion vi faros kun ĝi?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi nun verkas novelon “Reĝa ĉasado” kaj volas meti tien fantomojn.

Bruno Ĉik: Vi ja verkas detektivaĵon, sed fantomoj estas fikciaĵo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kia fikciaĵo? Jen estas telegramo. Kaj ne de iu ventanima junulino — de armeano.

Bruno Ĉik: Iam armeanoj estas pli timemaj ol junulinoj.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi ne dirus, se per propraj okuloj ne vidus diablon. Malgranda tia, nigra — ĝi saltis en ĉambro. De kurteno al tablo, de la tablo al kanapo. Malgraŭ ke mi ebrieta estis, sed mi timiĝis ja ege.

Bruno Ĉik: Mi memoras la eventon. Vi poste dum monato en sanatorio kuraciĝis.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi komprenas, la kuracistoj diris pri sangelfluo en la okulo. Tamen la diablo estis ja reala, ĝi al mi en la okulon ĵetis cindron.

Bruno Ĉik: Pri realeco de tia diablo mi tamen povas konsenti, sed kapti fantomojn... Donu al mi (ĵetas la telegramon en fajron).

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Vane vi, Bruno, je la postmorta mondo ne kredas. Jen al mia patrino en la infanaĝo Dipatrino venis, kaj la kapon karesis.

Bruno Ĉik: Mi ja ne nur je diablo, mi ankaŭ je Dio ne kredas!

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kaj homo originas de simio? Laŭ mi, do de Dio. Estas pli facile vivi, se mi tiel pensas.

Bruno Ĉik: Mi estas pli verŝajne metafizikisto. Ĉiuj originis de neniu. Al mi tiel estas pli facile vivi.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Do ja, vi ankaŭ je la fantomo de Barbara Radzivil ne kredas, kiun alkemiisto Tvardovski elvokis laŭ ordono de la reĝo Zigmunto Aŭgusto?

Bruno Ĉik: La fantomo de la reĝino — estas bela. Sed kio de ĝi restis, kiam Zigmunto Aŭgusto kaptis ĝin — nur la mortul-odoro.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mortul-odoro — estas sulfuro, la signo de Diablo.

Bruno Ĉik: Je sulfuro odoras nur sulfuro, samkiel putrintaj ovoj odoras je sulfid-hidrogeno. Vi ja ne konsideras, ke ili odoras je Diablo?

Sonas pordosonorilo.

Sceno 2

La samaj kaj la kolonelo Juzafo Rak.

Juzafo Rak: Kolonelo Rak, laŭ rekomendo de general-majoro Salagub.

Bruno Ĉik: Mia amiko verkisto Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Juzafo Rak: Ĉu vi ricevis mian telegramon?

Bruno Ĉik: Jes, sed mi devas disrevigi vin, mi ne estas specialisto pri fantomoj. Verdire mi ne kredas je ili.

Juzafo Rak: Tio ja estas bone. Mi mem ankaŭ ne tre kredas. Mi nur volas, ke la aferon prenu homo disciplinema kaj sobra.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu sinjoro kolonelo vidis la fantomon per propraj okuloj?

Juzafo Rak: Sinjoro ne ofendiĝu, sed la parolo devas esti konfidenca.

Bruno Ĉik: Ne malutilas, Vadzimiro estas ĝuste la sperta fakulo pri kontaktoj kun la transtomba mondo. Alivorte, li jam renkontiĝis kun ĉi plago.

Juzafo Rak: Se tielas, mi do ne kontraŭas. Mi mem la fantomon ĝis nun ne vidis, mi nur aŭdis ĝiajn paŝojn, ĝi promenas nokte en la domo. Sed la edzino — sinjorino Agata — vidis kaj treege timiĝis.

Bruno Ĉik: Mi tamen konsilas al sinjoro kolonelo peti helpon de pastroj.

Juzafo Rak: Nu loĝas ĉe mi sacerdoto, post tiu okazo la edzino invitis. Tamen la afero ne pliboniĝis, videble, ekfurioziĝis la fantomo. Mi do kontraŭ ĝi ekhavis hundon, nokte lasas en koridoron. La fantomo ĉesis promenadi.

Bruno Ĉik: Nu do, bonege.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Hundo ne savos kontraŭ fantomo.

Juzafo Rak: Ĝi ĉesis en koridoroj promenadi, sed ja komencis skribi notojn kun minacoj: «Prepariĝu, ci maljuna stultulo, al morto», kaj vespere en kameno ululadas. Mi pardonpetas.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu ekzistas en la bieno kaŝitaj, sekretaj irejoj?

Juzafo Rak: Kiam mi aĉetis la palacon pasintjare, mi ĝin tutan rekonstruis. Se io ekzistus, ni trovus.

Bruno Ĉik: Mi pretas serĉi murdiston, ŝtelitan aĵon, sed kapti fantomon mi ne intencas.

Juzafo Rak: La samon oni al mi diris en kontraŭspiona servo. Kaj konsilis uzi privatan detektivon. Mi ja sekretajn dokumentojn konservas en gardoŝranko. Kaj se la fantomo cigarojn miajn kaj konjakon ŝtelas, eble iam ankaŭ la dokumentojn atingos.

Bruno Ĉik: Mi unuan fojon aŭdas pri fantomo, kiu fumas cigarojn kaj drinkas konjakon. Ĉu io plua al vi malaperis?

Juzafo Rak: Ĝuste pro tio mi ja venis. Antaŭhieraŭ la fantomo ŝtelis mian poŝhorloĝon, horloĝon kun muziko, kiu ludis polonezon, persona donaco de la ŝtatestro. Mi komprenas, ke sinjoro Ĉik prenas mian aferon? La fantomon kapti ne estas nepra, necesas trovi la horloĝon.

Bruno Ĉik: Ĉu vere la horloĝo estas tiom valora?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu la donaco de Pilsudski?

Juzafo Rak: Ne nur. Sub la kovrilo mi skrapis la kodon de la gardoŝranko en mia kabineto, kaj tie estas sekretaj dokumentoj. Mi havas malfortan memoron pri nombroj.

Bruno Ĉik: Neniajn urĝajn aferojn dum ĉi semajno mi havas. Do videble mi devas akcepti vian proponon. Vadzimiro, konsultiĝu en la horaro, kiam estos trajno al Pinsko.

Juzafo Rak: Ne zorgu. Mi jam mendis kupeon. La trajno startos post 4 horoj. Matene ni jam atingos la bienon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi proponas veturi per mia aŭto, tiel ni venos eĉ hodiaŭ.

Juzafo Rak: (mirigite) Ĉu tio estas via «mercedeso» sub la fenestro?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ:(kaŝante la okulojn) Antaŭ ne longe oni surscenigis mian teatraĵeton.

Juzafo Rak: El la teknika vidpunkto mi vin komprenas, sed de la patriotisma...

Sceno 3

Gastoĉambro en la bieno. Bruno Ĉik, Juzafo Rak, Vadzimiro Daŭhaleviĉ, Joselo Cesler. Sur la planko staras valizoj. Granda ronda tablo, servicoŝranko.

Juzafo Rak: Jen estas mia ekonomo — Joselo Cesler.

Joselo Cesler: Mi eĉ ne aŭdis, kiel vi alveturis.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: En mia «mercedeso» la motoro laboras tiom delikate, ke eblas starigi moneron vertikale — ĝi ne falos.

Juzafo Rak: Ĉu ĉio trankvilas en la bieno?

Joselo Cesler: Ree la fantomo vagis — mi tra fenestro vidis — blanka tia. Ĉu mi veku la ĉambristinon?

Juzafo Rak: Ne. Ni mem ĉi tie. Kaj vi iru dormi.

Joselo Cesler: Nu do bonan nokton al ĉiuj (turniĝas en pordo). La konjako, kiun vi mendis, en la servicoŝranko staras.

Joselo Cesler eliras.

Juzafo Rak: (eligas karafon kaj pakaĵon kun kuketoj el la servicoŝranko): Nu kiel, sinjoroj, ĉu ni prenu po glaseto post la vojo? (Disverŝas la konjakon en tri glasojn.) Jam la tria horo nokte, mi ne volas vekigi la servistaron.

Bruno Ĉik: Dankon, sed mi rifuzas. Mi malbone endormiĝas en novaj lokoj.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Tamen mi kun plezuro.

Juzafo Rak kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ eltrinkas, rigardas unu al la alia, poste al Bruno Ĉik, dividas lian glason en siajn, plu trinkas kaj almanĝas per la kuketoj.

Juzafo Rak: Tamen, fulmotondro, kie estas mia hundo? Samsono!

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Eble, ĝi forkuris en parkon?

Juzafo Rak: Eble, sed... Tute malverŝajne, ke ĝi forlasu la gardolokon. Ja angla speco. Samsono!

Ĉiuj eliras.

Sceno 4

Dormoĉambro. Juzafo Rak, Agata Rak. Granda lito, buroo, ŝranko. Juzafo ŝaltas lampon. Agata vekiĝas.

Juzafo Rak: Samsono! Samsono, diablo vin prenu!

Agata Rak: Kiel rapide vi revenis.

Juzafo Rak: Agata, kie estas Samsono, lupoj ĝin disŝiru?

Agata Rak: Juzafo, ĉu vi venis ne sola?

Juzafo Rak: Nu, jen, nun al la fantomo estos amen, mi venigis ĉasistojn: enketiston Bruno Ĉik kaj verkiston Vadzimiro Daŭhaleviĉ. (Prenas la anson de la ŝranko.) Vi kial estas tiom timigita?

Agata Rak: Ree la fantomo...

Juzafo Rak: Stultaĵo (malfermas la ŝrankon).

En la ŝranko sidas malvivulo en uniformo de la kolonelo kun ĉiuj ordenoj, sangokovrita vizaĝo estas kovrita per kaskedo.

Juzafo Rak: Idiotaĵo. (Li fermas la ŝrankon, rigardas sian reflekton en spegulo, ree malfermas.) Malvivulo en nia ŝranko? Kie estas mia sabro?

Agata Rak: Ĉu malvivulo?! (ŝrikas, ĵetiĝas al Juzafo.) Juzaĉjo, Juzaĉjo! (Tiras lin de la ŝranko, svenas.)

Juzafo Rak: (prenas la edzinon sur manojn): Trankviliĝu, ne emociiĝu, tio estas nur fantomo.

Agata Rak: Forprenu min de ĉi tie, elportu al freŝa aero, mi malbone min sentas.

Juzafo Rak elportas la edzinon el la dormoĉambro. En la malfermita ŝranko — sangokovrita kadavro. De malproksime aŭdeblas krioj de la kolonelo: «Samsono!» kaj de Agata: «Fantomo! Savu!»

Sceno 5

Teraso. Juzafo Rak, Agata Rak, Bruno Ĉik, Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Agata kuŝas sur benko, Juzafo tenas ŝin je la mano.

Juzafo Rak: Trankviliĝu, Aganjo, neniu estis tie.

Bruno Ĉik: Ĉu ree la fantomo?

Juzafo Rak: Jen mia edzino Agata. Jen sinjoro Bruno Ĉik kaj sinjoro Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Ne timu, ili helpos al ni.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu vidis sinjorino la fantomon? Mi neniam bonŝancis pri tio.

Agata Rak: Li, li vidis (montras per tremanta mano al la edzo).

Eniras Adamo Ŝiŝdudar kaj Rozalia Rak.

Rozalia Rak: Ĉu vi kriis?

Adamo Ŝiŝdudar: Permesu al mi (aŭskultas la pulson). Nerva ŝoko. Kio timigis ŝin?

Juzafo Rak: Adamo, restu kun ŝi, kaj vi, Rozalia. (Flankenkondukas Brunon Ĉik.) En mia ŝranko sidas mortinto.

Bruno Ĉik, Juzafo Rak, post ili ankaŭ Vadzimiro Daŭhaleviĉ foriras.

Adamo Ŝiŝdudar: Agata, kion vi vidis?

Agata Rak: En la ŝranko post la spegulo — fantomo.

Rozalia Rak: Mi mortus pro timo.

Sceno 6

Dormoĉambro. Juzafo Rak, Bruno Ĉik, Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Ŝranko estas fermita.

Juzafo Rak: (daŭrigas): Mi aliras, malfermas la ŝrankon kaj vidas — min.

Bruno Ĉik: Ĉu en la spegulo?

Juzafo Rak: Ne, mi ja malfermis la ŝrankon. Malvivulon — min mem en parada uniformo. Vidu mem (malfermas la ŝrankon).

En la ŝranko estas neniu.

Bruno Ĉik: Ĉu vi estas certa?

Juzafo Rak: Ĉu mi similas al frenezulo? Mi estas armea homo. Ĝi estis ĉi tie, kaj tiu estis mi (eniĝas en la ŝrankon, elĵetas vestaĵojn de la edzino).

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Eble tiu estis la fantomo en via aspekto.

Juzafo Rak: Tiu estis mi. Ĉu mi min ne rekonos? (Eliras el malplena ŝranko kun sabro).

Bruno Ĉik: Kaj do, ĉu la simileco estis ekzakta?

Juzafo Rak: (kolere): Ĝuste mi. Jen, kiel en la portreto. Parada uniformo, ordenoj, kaskedo.

Bruno Ĉik: Ĉu sinjoro kolonelo vere estis mortinta, tie en la ŝranko?

Juzafo Rak: Mia kapo estis sangokovrita, multe da sango. Ĉu vi ne kredas al mi?

Bruno Ĉik: Mi kredas. Jen ja sur la sabro estas sango.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Tamen de kie aperas sango ĉe fantomo? Ĉu eble ĝi estas vampiro aŭ lupfantomo.

Juzafo Rak: Jes, terura vidaĵo, sed ĝi ja ne mem foriris.

Eniras Adamo Ŝiŝdudar, Agata kaj Rozalia Rak.

Adamo Ŝiŝdudar: Kie estas la kadavro?

Juzafo Rak: Ĝi forkuris. Ĉi tie en la ŝranko sidis.

Rozalia Rak: Tio do estis vera fantomo.

Adamo Ŝiŝdudar: Kadavro ne povis foriri, tion mi atestas al vi kiel kuracisto. Do aŭ mi devas konsenti kun Rozalia, aŭ, plej verŝajne, tio estas halucinaĵo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉiuj kuracistoj insistas je la samo: se okazas io eksterordinara, do tuj: delirado surbaze de alkoholismo.

Juzafo Rak: Kiaj, ho Adamo, halucinaĵoj! Ĝin ja vidis ankaŭ Agata.

Agata Rak: Mi ne vidis.

Juzafo Rak: Vi tamen devis vidi!

Agata Rak: Mi devis, sed ne vidis.

Juzafo Rak: Sed kial vi svenis?

Agata Rak: Pro tio, ke devis ekvidi. Vi ja diris — malvivulo.

Bruno Ĉik: Ni ĉesigu diskutojn. Ĉar al konsento ni ne venos. Klaras nur: malaperis la uniformo kaj sur la sabro estas freŝa sango.

Sceno 7

La kabineto de la kolonelo. Juzafo Rak sidas, sin apoginte je la sabro. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Juzafo Rak: La plej stultas, ke mi sidas kaj gardas, kvazaŭ ia hundo, kaj ne scias, ĉu la paperoj estas ĉi tie.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ne maltrankviliĝu, sinjoro kolonelo. Bruno trovos vian horloĝon.

Bruno Ĉik: Kial vi certas, ke ĝi venos rabi ĝuste la gardoŝrankon? Eble ĝi limiĝos nur pri cigaroj kaj konjako?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Evidentas, ke en la postmorta mondo estas propra logiko.

Bruno Ĉik: En tiu okazo ni ne havas ŝancon ĝin kompreni.

Juzafo Rak: Kia postmorta logiko, sinjoro verkisto, ĉio estas simpla, kiel en armeo: ĉirkaŭe estas nur spionoj. Jen, ekzemple, mia ekonomo, Joselo Cesler — hebre-bolŝevista spiono.

Bruno Ĉik: Ĉu vi vidis, kiel li per lanterneto donas signalojn al rusiaj aeroplanoj?

Juzafo Rak: Jen, ŝajnas, kaj servas li ĉe mi jam dum dudek jaroj, kaj la homo li estas deca, sed mi per la ventro sentas, ke se io subite okazos, li certe perfidos. Aŭ jen, ekzemple, la kuzo de Agata — kuracisto Adamo Ŝiŝdudar — certa germana spiono. Li studis en Berlino, korespondas kun germanoj.

Bruno Ĉik: Kiu ankoraŭ loĝas en via domo?

Juzafo Rak: Sacerdoto Kazimiro Vjariha — plagon al lia patrino, ankaŭ ne radias pro sankteco. Kaj mia fratino Rozalia, stultulineto juna. Jen ĉiuj.

Bruno Ĉik: Kaj kiuj servistoj estas?

Juzafo Rak: El tiuj kiu loĝas ĉi tie, nur ekonomo kaj ĉambristino Zosja, mi ŝin jam delonge forpelus, sed la edzino ne permesas.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kaj la ĉambristino, hazarde, ne estas sorĉistino?

Juzafo Rak: Pri sorĉistino mi ne scias, tion demandu al la sacerdoto. Sed sincere dirante: la ĉambristino — ankaŭ estas aĉulino malbonega. Unufoje mi pinĉis la pugon, kaj ŝi tuj al la edzino denuncis.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu la antaŭaj mastroj plendis pri fantomoj?

Juzafo Rak: Neniu ĉi tie aŭdis pri fantomoj. Kaj aperis ĝi tuj post la riparo. La edzino ekplendis, ke nokte iu iradas, kaj ju pli poste, des pli malbone. Mi persone tre firme dormas, eĉ se iu volos — min ne vekigos. Kaj mi ankaŭ, finfine, malvivulon en ŝranko ekvidis. Sed kien ĝi povis malaperi? (Li rigardas al la granda gardoŝranko.)

Bruno Ĉik: Ĉu longe sinjoro kolonelo intencas gardi la ŝrankon? Eble la krimulo ĝuste tion bezonas?

Juzafo Rak: Morgaŭ mi mendos ŝlosiston, ke li la gardoŝrankon malfermu kaj la ĉifron ŝanĝu. Sed nun lasi la dokumentojn sen prizorgo? Ĉirkaŭe estas nur spionoj.

Pordofrapo.

Juzafo Rak: Kiu tie venaĉas? Ne estas fermita!

En la kabineton venas Agata Rak.

Agata Rak: Ĉu vi ankaŭ ne dormas? Mi petos, ke Zosja alportu kafon.

Bruno Ĉik: Ne klopodu, sinjorino Agata, ni jam pri ĉio parolis.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ni ne malhelpu. Bonan nokton.

Bruno Ĉik: Bonan nokton.

Juzafo Rak: Bonan nokton, sinjoroj. Ĉe mi la matenmanĝo estas kiel en armeo, je la oka, en la gastoĉambro.

Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ eliras.

ip地址已设置保密
2008/5/3 8:57:38
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sceno 8

Kabineto. Agata kaj Juzafo Rak.

Agata Rak: Ĉu vi ne volas ripozi? Vi estas tiom laca, Juzaĉjo (karesas la kapon de la edzo).

Juzafo Rak: Ĝis la krimulo estas en la domo, kiu ripozo eblas! Mi devas protekti la gardoŝrankon.

Agata Rak: Kaj ĉu vi ne venos al mi?

Juzafo Rak: Se vi timas esti sola, kuŝiĝu ĉi tie, en la kabineto.

Agata Rak: Sur ĉi malmola kaj knaranta kanapo mi ne endormiĝos.

Sceno 9

Koridoro. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: La kolonelo estas prava, ke la fantomo devas aperi ankoraŭfoje dum ĉi nokto. Ĝuste hodiaŭ la luno estas ruĝa, ĉu vi rimarkis?

Bruno Ĉik: Vi plu diru — sangoza. Pli bone ni iru dormi. Lasu la nokton al la fantomo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ne, mi ankoraŭ promenos en la domo.

Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ disiras.

Sceno 10

Teraso. La sacerdoto, sin kaŝante, fumas. Bruno Ĉik rigardas al la teraso kaj ekvidas la sacerdoton.

Bruno Ĉik: Patro Kazimiro?

La sacerdoto: (maltrankvilante, ke oni kaptis lin dum maldeca okupo): Jes. Kaj vi estas Bruno Ĉik? Al mi jam rakontis pri vi kuracisto Adamo.

Bruno Ĉik: Kaj ĉu vi vekiĝis pro la kriegoj de sinjorino Agata?

La sacerdoto:: Jes, jen mi ekemociiĝis, homo malforta, ekfumis pro maltrankvilo. En nia pastrejo oni tian al si permesi ne povas. Se mia ekonomino ekscius ...

Bruno Ĉik: Sinjoro sacerdoto tiom proksime prenas al la koro la eventojn en la bieno.

La sacerdoto:: Oni donis al mi tre responsan mision — elpeli Diablon, kaj antaŭ ol maltrankviligi la episkopon, mi devas mem certiĝi, ke vere en la domo loĝiĝis la Diablo.

Bruno Ĉik: Ĉu vi ankoraŭ ne havas certajn pruvojn pri ekzisto de tiel nomata fantomo? Nu vi fumu, ne atentu min.

La sacerdoto:: Ne povas mi fumi publike. Kaj kio koncernas fantomojn, la sankta eklezio tre skeptike traktas tiajn fenomenojn.

Bruno Ĉik: Do sinjoro sacerdoto havas dubon?

La sacerdoto:: La mastro jam petis, ke mi sanktigu arĝentan kuglon. Tamen mi devis rifuzi: tio estas la afero de sorĉistoj kaj paganaj ŝamanoj.

Sceno 11

La gastoĉambro. Adamo Ŝiŝdudar kaj Rozalia Rak. Sur la tablo staras korbo kun boteloj. Vadzimiro Daŭhaleviĉ volas eniri, sed revenas kaj kaŝiĝas post kurteno.

Adamo Ŝiŝdudar:(daŭrigas): ... kaj tiu verkisto, mi en la okuloj vidas, li estas drinkemulo, li drinkadas je la mono de via frato.

Rozalia Rak: Min maltrankviligas Bruno Ĉik, tiu kapablas ekscii. Mi legis en gazetoj, ke li estas unu el la plej bonaj privataj detektivoj, li dum unu vespero trovis la krimulojn, kiuj forrabis somerdomon de Pilsudski.

Adamo Ŝiŝdudar: Kompreneble, pli bone Juzafo helppetu en polico.

Rozalia Rak: Li jam petis en kontraŭspiona servo, sed post kiam li rakontis pri la fantomo, oni prenis lin je frenezulo.

Adamo Ŝiŝdudar: Nu li ja estas natura frenezulo, tiom drinkaĉis, ke sian reflekton en spegulo misrekonis kiel malvivulon.

Rozalia Rak: Vi ja mem scias, ke en ĉi tiu domo ne ĉio estas tiom simpla. Kaj ni devas kapti el tio nian profiton ...

Vadzimiro Daŭhaleviĉ post la kurteno ebriete apogiĝas komence al la vando, poste al la kurteno kaj kun la kurteno faliĝas en la ĉambron. Adamo Ŝiŝdudar kaptprenas la korbon.

Rozalia Rak: (ekkonas Vadzimiron): Ĉu vi ne forte batiĝis?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: A ne, nenio grava. Se vi opinias, ke mi subaŭskultis... (Vadzimiro ekstaras.)

Sceno 12

La kabineto. Juzafo Rak. Kun korbo, plena de bierboteloj, eniras Adamo Ŝiŝdudar.

Adamo Ŝiŝdudar: Ĉu mi ne malhelpas?

Juzafo Rak: Ĉu vi denove haviĝis je germana biero?

Adamo Ŝiŝdudar: Ĝuste tiu, kiun vi ŝatas.

Juzafo Rak: Germanoj, kompreneble, estas fiuloj, sed bieron kuiri ili kapablas. Sidiĝu.

Adamo Ŝiŝdudar malŝtopas botelojn, ili drinkas.

Adamo Ŝiŝdudar: Kaj oni ja diras: nokte ne dormas nur krimuloj kaj fantomoj.

Juzafo Rak: Sed vi kial ne dormas?

Adamo Ŝiŝdudar: Mi venis pri dubo konsiliĝi. Pri la fantomo.

Juzafo Rak: Kiu fantomo? Plej natura estis malvivulo …

Adamo Ŝiŝdudar: La malvivulo eble estis ja natura, sed mi rimarkis tiaĵon, kiun eĉ via Bruno Ĉik ne atentis.

Juzafo Rak: Evidente, suspektas vi iun, ĉu?

Adamo Ŝiŝdudar: Estas via afero, sed mi ne lasus Joselon sen atento.

Juzafo Rak: Ĉu vi opinias, ke li kiel fantomo vagas?

Adamo Ŝiŝdudar: Kiu ja krome? Ĉiuj estas en la domo, sur loke, kiam ĝi aperas, sed ĉu estas Joselo en sia alo, neniu vidas. Aldone ĉiujn ŝlosilojn en la domo li havas. Li profitos, se vin per la fantomo timigos, ke vi el la bieno foriru, kaj li ĉi tie kiel mastro restos.

Juzafo Rak: Jes, kaj mi al sinjoro Bruno diris, ke Joselo estas sub mia suspekto. Tamen ion alian vi rimarkis.

Adamo Ŝiŝdudar: La sango sur la sabro.

Juzafo Rak: Tion eĉ mia Agata rimarkus (levas viŝitan sabron).

Adamo Ŝiŝdudar: Kiel medicinisto mi diras: miriga estas la sango. Konsistenco estas ne tia.

Juzafo Rak: Findiru — ne homa estas la sango?

Adamo Ŝiŝdudar: Sen laboratoria analizo mi ne asertos.

Juzafo Rak: Kaj vi venis min pri fantomo timigi?

Adamo Ŝiŝdudar: Nu ne, pri Joselo sugesti.

Juzafo Rak: Ĉu hebrea sango diferencas de la homa?

Adamo Ŝiŝdudar: Ne pli ol varsovia biero de tiu krakova. Vi meditu pri la ekonomo, pli bone estas dungi sian homon. Kaj mi iru jam. Bonan nokton.

Sceno 13

La koridoro. Vadzimiro Daŭhaleviĉ, kaŝinte post angulo, vidas, ke preteriras la kolonelo kun la sabro. La kolonelo eniras la necesejon, fermiĝas kaj fajfetas. Vadzimiro Daŭhaleviĉ aŭdas diskretajn paŝojn en la koridoro, elrigardas post la angulo kaj vidas, kiel la kabinetpordo fermiĝas, li ŝteliras al ĝi kaj abrupte malfermas. Li vidas malplenan kabineton. Faras paŝon antaŭen. Al lia kapo malleviĝas mano kun plena botelo. La botelo dispeciĝas, la pordo fermiĝas.

Sceno 14

La koridoro. Klakas la anso de la pordo al la necesejo, la pordo ne malfermiĝas. Aŭdeblas batego per ŝultro kaj sakraĵoj de la kolonelo.

Juzafo Rak: (el-post la pordo): Damne! Ĉu ŝerco? (Ree frapegas.) Kiu ŝlosis? Plagon al lia patrino. Mi mortbatigos, dishakos!

La pordo ŝanceliĝas pro fortegaj batoj. Al la koridoro kuras la sacerdoto, post li Bruno Ĉik.

Bruno Ĉik: Sinjoro kolonelo!

Juzafo Rak: (ne aŭdante): Mi hakpecigos, mortbatigos la merdulon!

La sacerdoto provas malfermi la necesejon. En tiu ĉi momento fendiĝas la pordtabulo — ĝin trapikas la sabro. La sacerdoto timigita desaltas. Bruno provas deflanke malŝlosi la rigilon. La tabulo rompiĝas kaj elfalas, el-post ĝi aperas mano kun la sabro kaj hakadas aeron.

Bruno Ĉik: Ĉesu por momento, sinjoro Juzafo. Estas mi, Bruno Ĉik.

La mano fortiriĝas, en la truo aperas nefidema vizaĝo de la kolonelo.

Juzafo Rak: Nu, diable, kial vi ne malfermas?

Bruno liberigas Juzafon Rak, pro la bruo aperas Agata Rak, Rozalia Rak kaj Adamo Ŝiŝdudar.

Agata Rak: Ĉu la fantomo denove? Ĉu ĝi atakis Juzafon en la necesejo?

Rozalia Rak: Vi batalis kun ĝi, Juzafo, ĉu?

Juzafo Rak, ne atentante la virinojn, butonumas veston, akvopurigas kaj fierece iras al la kabineto. Ĉiuj rigardas post lin.

Adamo Ŝiŝdudar:(mallaŭte): Nia kolonelo tranĉ-pecigis fantomon kaj forlasis en necesejtruon.

Juzafo Rak, ne returnante, prenas la anson de la kabinetpordo — kaj komencas skuiĝi, li timigite desaltas, rigardas la manon.

Adamo Ŝiŝdudar: Ŝajne, Juzafo havas nervan ŝokon.

Bruno Ĉik: Pli similas al elektroŝoko. (Elprenas naztukon kaj per ĝi malŝlosas la pordon.)

De alia flanko de la pordo al la anso estas alligita drato, Bruno Ĉik deŝiras ĝin, post li en la kabineton eniras Juzafo.

Sceno 15

La kabineto. Juzafo Rak kaj Bruno Ĉik. Agata, Rozalia Rak, Adamo Ŝiŝdudar, la sacerdoto en la pordo. La gardoŝranko estas malfermita. Sur la kanapo kuŝas senkonscia Vadzimiro Daŭhaleviĉ tute kovrita per litkovrilo.

Juzafo Rak: (ne rimarkante Vadzimiron, enrigardas malplenan gardoŝrankon): Ĝi superruzis, kanajlo. Estas ŝtelitaj miaj sekretaj dokumentoj. (Prenas el la ŝranko letereton, legas kaj kaŝas ĝin en poŝon.)

Bruno Ĉik deprenas la litkovrilon. La vizaĝo de Vadzimiro Daŭhaleviĉ estas makulita per biero kaj sango.

Rozalia Rak: Malvivulo, la sama!

Agata Rak svenas, faliĝas al la sacerdoto.

Juzafo Rak: Nun ĝi ne forkuros! (Impetas al la kanapo, intencas trapiki Vadzimiron per la sabro.)

Adamo Ŝiŝdudar: Momenton. Li estas ankoraŭ vivanta.

Juzafo Rak: Mi ja diris, ke en la ŝranko estis vivanta malvivulo.

Bruno Ĉik verŝas akvon el karafo al la vizaĝo de Vadzimiro Daŭhaleviĉ, tiu malfermas la okulojn, sidiĝas sur la kanapo.

Bruno Ĉik: Mi ja diris al vi, ke nokte oni devas dormi, sed ne fantomojn kapti.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: La fantomo atakis min.

Bruno Ĉik: Ĉu vi vidis ĝin?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jes, terurega vidaĵo.

Bruno Ĉik: Kaj kiel ĝi aspektis?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉio okazis tro rapide. Mi ne sukcesis rigardi. Ne havis tempon por bone spekti.

Sceno 16

La gastoĉambro. Juzafo, Agata, Rozalia Rak, Adamo Ŝiŝdudar, la sacerdoto, Bruno Ĉik, Vadzimiro Daŭhaleviĉ kun la kapo bandaĝita. Zosja disdonas kafon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: ... mi ĉirkaŭrigardas, vidas — la rigilo mem ŝoviĝas, kaj neniu estas. Mi volas iun voki, sed la lango stuporiĝis. Kaj mi sentas, ke min, kvazaŭ per magneto, al tiu ĉi pordo altiras. Mi malfermas — neniu. Kaj nur sonas voĉo en la kapo: faru paŝon antaŭen kaj ne rerigardu. Mi ĝin ja obeis.

Bruno Ĉik: Vadzimiro, ĉu la gardoŝranko estis malfermita?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jes. Ne. Mi ja la fantomon volis ekvidi.

Zosja: (al Juzafo): Ĉu aldoni kafon al vi?

Juzafo Rak: Ne malhelpu.

Antaŭ Juzafo Rak staras karafo kun konjako, li alverŝas en sian tason kaj en tason de Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Ili trinkas. Bruno Ĉik rifuzas, kaj kiel ceteraj trinkas la kafon.

Agata Rak: Do, ĉu vi vidis ĝin?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jes, duoble pli alta ol mi. Verdire mi ne bone rimarkis. La botelo alflugis mian kapon, ŝajne, eĉ de la plafono.

Bruno Ĉik: Mi devas seniluziigi. La atencanto staris sur la fotelo apud la pordo. Tamen mortigi vin li ne intencis.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Per botelo kun biero kontraŭ kapo?

Bruno Ĉik: Ĝuste pro tio, ke per la plena. Per plena mortigi ne eblas, ĝi dispeciĝas. Se ja estus malplena, vi mem iĝus fantomo.

Adamo Ŝiŝdudar: Do vi, sinjoro Bruno, opinias, ke en la antaŭa okazo fantomo ankaŭ ne estis?

Bruno Ĉik: Eĉ sur la sabro estis tiom da sango, ke, konsentu, kuracisto, tian traŭmon neniu el la ĉeestantoj ne povus kaŝi, li estus bandaĝita pli ol sinjoro Daŭhaleviĉ.

Juzafo Rak: Plagon, kie estas tiu Joselo? Tiam la hundo malaperis, nun Joselo ne videblas.

Zosja: (ordigante la tablon ): Tamen ja estas la kvina horo nokte. Dormas Joselo en sia alo.

Juzafo Rak: Sed kial ci lin defendas, Zoska, diablo vin ne prenas?

Agata Rak: Juzafo, ĉu vi ne hontas?

Juzafo Rak: Ĉu mi hontu? Vi rigandu vin mem, en nebuklita piĵamo aperas. Eble mi hontas, iu min en necesejo fermis, la domo estas plena da detektivoj kaj pastroj, sed la fantomo gardoŝrankon forrabis kaj ankoraŭ letereton lasis.

Agata Rak signas al Zosja, ke ŝi forprenu la konjakon de la edzo. Tiu malrimarkite kaŝas ĝin kaj ŝlosas en la servicoŝranko.

Juzafo Rak: (elprenas la letereton): Diablo, kornojn al mi desegnis.

Agata Rak: Juzafo, pli bone ol drinki, vi telefonu al majoro Ŝmarloŭski el la kontraŭspiona servo, ja sekretaj dokumentoj estas ŝtelitaj — kaj vi pri iaj kornoj ekmemoris.

Juzafo Rak: Silentu, stultulino!

Bruno Ĉik: Ne maltrankviliĝu, sinjorino Agata, juĝante laŭ la konduto de via edzo, neniaj dokumentoj, des pli sekretaj, en la gardoŝranko estis.

Juzafo Rak: Almenaŭ unu saĝa homo troviĝas en la domo. Ĉu mi estas frenezulo por teni sekretajn paperojn en ŝranko, kiun malfermus eĉ mia edzino? Sed mi pensis — se subite estos milito. (ekas.) Kie estas mia konjako? Ĉu vi opinias, ke mi tiom trodrinkis, ke malvivuloj en ŝrankoj deliraperas? Zoska, kie ci kaŝigis la ŝlosilon de la servicoŝranko, fiulino?

Zosja: Kion al mi la sinjorino ordonas, mi tion ja faras. (Kaŝiĝas post Agata.)

Juzafo Rak rigardas tra vitro al la konjako. Elprenas la sabron, intencas haki la servicoŝrankon. La sacerdoto kaptas lin je mano.

La sacerdoto:: Donu ĉi tiun aĵon al mi por konservi ĝis morgaŭ.

Rozalia Rak: Juzafo, sinjoro sacerdoto pravas, lasu vi la sabron.

Juzafo Rak fordonas la sabron.

La sacerdoto:: Iru mi malaperigi ĝin (foriras).

Adamo Ŝiŝdudar: Min ĉi teatraĵo jam lacigis. Se neniaj dokumentoj estis, do pri kio oni diskutu? (Foriras.)

Juzafo Rak: Sed jen la revolveron mi ne fordonos. Necesas foriri el ĉi domo. Kia mi estas mastro, se ĉambristino ŝlosilojn de mi kaŝas, sacerdotoj sabrojn forprenas kaj eĉ fratino estas kontraŭ mi?

Juzafo Rak vestas kaskedon, armesalutas kaj eliras. El-post la pordo sonas kantado de la kolonelo:

De ĉiu lundo al ĉiu lundo
Vodkon drinkas ni abunde.

Ĉirkaŭ la tablo ekregas malagrabla silento.

Agata Rak: Pardonu, gesinjoroj, Juzafon, li havas hodiaŭ malfacilan tagon. Tamen li baldaŭ revenos.

Bruno Ĉik: (alirinte la servicoŝrankon, rigardas teleron): Kobalto de Mejson, sed, verdire, ne estas pli bona ol porcelano de Njomana fabriko. Ne vane la dukoj Radziviloj eĉ ĝis nun mendas la manĝilaron tie.

Rozalia Rak: Ĉu sinjoro Bruno estas fakulo pri porcelano?

En la korto sonas du pafoj. Bruno Ĉik alsaltas la fenestron.

Agata Rak: Li ĉiam pafas, kiam laciĝas.

Bruno Ĉik: Mi tamen eliru (foriras).

ip地址已设置保密
2008/5/3 8:58:40
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sceno 17

La alo de la ekonomo. Bruno Ĉik, Joselo Cesler. Staras granda blankigita rusa forno. Timigita Joselo vestiĝas per mantelo.

Bruno Ĉik: Ĉu sinjoro kolonelo ne povis eliri nerimarkita tra la murpordo?

Joselo Cesler: Nu ne, mi ja ne dormis. Mi vidas, ke lumo estas ŝaltita en la domo, sed mi ne sciis, ĉu  mi estas bezonata.

Bruno Ĉik: Ha, tamen, ĉu ekzistas alia eliro el la parko?

Joselo Cesler: Oj, sinjoro detektivo ja scias, ke sinjoro kolonelo tiom timas spionojn, li masonis ĉiujn pordojn. Kaj la muro estas tia, ke oni eĉ kun ŝtuparo ne transgrimpus.

Bruno Ĉik: Vi diras, ke ĉi tien li ankaŭ ne venis?

Joselo Cesler: Nu ne venis, mi diras al vi, kion li povas bezoni ĉi tie je la kvina matene. Li ja alitempe neniam al mi venadis. Li al mi telefonis, ĉu vi vidas, jen aparaton metis kaj telefonis, telefonadis, trankvilon mi ne sciis kaj ne scios. Kaj nun, evidente, ie en laŭbo li ripozi kuŝiĝis. Jen mi nur lanternon prenos kaj ni iru serĉi.

Joselo Cesler prenas lanternon, Bruno Ĉik elpoŝigas sian. Ili eliras.

Sceno 18

La gastoĉambro. La sacerdoto, Vadzimiro Daŭhaleviĉ, Agata, Rozalia Rak, Adamo Ŝiŝdudar, Zosja. Eniras Bruno Ĉik kaj Joselo Cesler. Bruno Ĉik tenas trapafitan kaskedon de la kolonelo.

Bruno Ĉik: Mi devas konfesi, mi ne sekurigis lin. Ne indis lasi lin iri sola. Sinjoro kolonelo malaperis.

Joselo Cesler: Sinjoro Bruno tutan parkon traserĉis. Sola, kio restis, pardonu, sinjorino Agata, tio estas la kaskedo, kaj eĉ ĝi truita.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu trapafita?

Bruno Ĉik: Sonis du pafoj, sed la truo estas nur unu.

Rozalia Rak: Ĉu iu pafis en Juzafon?

Bruno Ĉik: Mi tiel ne opinias.

Agata Rak: Vi simple trankviligas min.

Bruno Ĉik: Kiam mateniĝos, ni ankoraŭfoje traserĉos la parkon. Kaj vi, sinjoro Adamo, ŝajnas, jam enlitiĝis, ĉu?

Adamo Ŝiŝdudar: Mi eĉ ne senvestiĝis, kiam ekaŭdis la pafojn.

La sacerdoto:: Ĉu eblas ĉi tie trankvile endormiĝi?

Adamo Ŝiŝdudar: Estante Juzafo mi same malaperus. Mi trapafus la kaskedon kaj kaŝiĝus. Por vidi, kio okazos.

Agata Rak: Li avertus min.

Bruno Ĉik: Pardonu, sed mi pri ĉi tio ne certas.

Sceno 19

La kabineto. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kial vi silentas?

Bruno Ĉik: Mi meditas.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Pri kio?

Bruno Ĉik: Ke necesas alligi la kablon al la vandlampo. Iom mallumas ĉe la tablo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: La rondo de suspektatoj malgrandiĝis. Kiam malaperis la kolonelo, en la gastoĉambro forestis la medikisto, sacerdoto kaj ekonomo. Mi konsideras, ke la murdisto estas la kuracisto. Mi hazarde aŭskultis lian parolon kun Rozalia. Rozalia konvinkigis Adamon mortigi la fraton.

Bruno Ĉik: Ĉu ĝuste tiel ŝi diris?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Nu, ne tute tiel, sed kompreneblas. Ŝi diris: «Vi devas fari tion», kaj poste menciis Juzafon. Jen Adamo ja mortigis.

Bruno Ĉik: Mortigo ne estas ĝis ne estas kadavro. Kaj ĉi tie estas eĉ nek sango, nek spuroj de batalo, la kaskedo kuŝis sur netuŝita herbo je dek paŝoj for de la aleo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Oni povis lin strangoli. Kaj li pafdefendiĝis.

Bruno Ĉik: Ĉu en sian kapon? Adamo maltaŭgas, li ne havis tempon por la murdo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Li povis pafi el sia fenestro.

Bruno Ĉik: Sed kie ja estas la kadavro?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Joselo helpas al Adamo. Tiu pafis, kaj Joselo kaŝis.

Bruno Ĉik: Kaj rapide enterigis kaj plantis florojn supre?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Li entiris en sian alon.

Bruno Ĉik: Imagu vin sur loko de Joselo, kie vi en la alo kaŝus malvivulon?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kompreneble, sur la forno. Ĉu vi serĉis tie?

Bruno Ĉik: Ĝuste sur la forno mi ja ne serĉis, sur fornoj oni ne kaŝas kadavrojn.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi tamen insistas, ke ni reserĉu la loĝejon de Adamo. Ni trovos la horloĝon. Ĉe kiu estos la horloĝo, tiu estas la murdisto.

Sceno 20

La koridoro. Vadzimiro Daŭhaleviĉ kaj Bruno Ĉik apud la pordo de Adamo Ŝiŝdudar.

Bruno Ĉik: Ĉu vi certas, ke la medikisto ne estas en la ĉambro?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi mem aŭdis, kiel li diris, ke iros trankviligi la mastrinon.

Bruno Ĉik: Singardeco ne malhelpos.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: (alproksimigas la orelon al la pordo): Diable, li estas en la ĉambro.

Bruno Ĉik: Kion li faras?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Li parolas.

Bruno Ĉik: Do li estas ne sola (Volas foriri).

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Atendu, tie io komenciĝas. Similas al batalo.

Bruno Ĉik: Mi ne dirus tiom kategorie.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Li iun strangolas. Ĉu vi aŭdas ĝemojn?

Bruno Ĉik: Io simila.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ni subite eniĝu kaj kaptu lin dum la afero estas varma.

Bruno Ĉik: Mi komence pordfrapus.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: (frapetas, la bruo post la pordo tuj malaperas): Ni malfruiĝis, li jam strangolis (puŝ-malfermas la pordon).

Sceno 21

La ĉambro de Adamo Ŝiŝdudar. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ en la pordo. Adamo, senvesta, sidas sur la lito.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kie estas la kadavro?

Bruno Ĉik: Pardonon, sinjoro kuracisto, ni preteriris apude, kaj al mia amiko ŝajnis, ke vi estas ne sola.

Adamo Ŝiŝdudar: Ĝuste ŝajnis.

Bruno Ĉik: Tiam ni foriru. Pardonon pro la maltrankviligo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kiel ja ŝajnis, kiel pardonon? Vi ja mem aŭdis (aliras la liton).

Bruno Ĉik: Iru ni, Vadzimiro, mi al vi klarigos.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Vi iun strangolis. Kion vi kaŝas sub la kovrilo?

Adamo Ŝiŝdudar: Almenaŭ ne malvivulon.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ, ĉirkaŭturninte, detiras la kovrilon, sub ĝi — kaŝante la vizaĝon, nuda Rozalia Rak.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kaj vi diris — ŝajnis, nu do, vere, pardonon. Sinjoro komprenas, ke ni devas esti tre atenta.

Adamo Ŝiŝdudar: Mi bedaŭras, sinjoro Daŭhaleviĉ, ke la fantomo ne finbatis vin per la botelo.

Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ eliras.

Bruno Ĉik: Mi esperas, ke vi finfine enlitiĝos.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jes, mi eltrinkos tason kaj kuŝiĝos.

Sceno 22

La gastoĉambro. Bruno Ĉik, Vadzimiro Daŭhaleviĉ, Adamo Ŝiŝdudar, la sacerdoto, Agata kaj Rozalia Rak, Joselo Cesler. Zosja disverŝas teon. Matenmanĝo.

Adamo Ŝiŝdudar: Vi Agata, estas forta virino. Vi kapablas regi emociojn.

Agata Rak: Se vi, Adamo, pri tio, ke malaperis Juzafo, do mi per la koro sentas — ĉio klariĝos. Kaj Rozalia, mi vidas, ne tre prenas tion al la kapo. Necesas koni mian edzon kaj ŝian fraton.

Bruno Ĉik: Ni kun Joselo traserĉis tutan parkon, subteraĵojn, subtegmenton. Neniaj spuroj estas.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉiujn eventojn necesas kunligi en unu ĉenon. Je kio esperis la fantomo? La kolonelo kaj Bruno devis veni per trajno nur nun. Sed mi implikis al ĝi ĉiujn planojn — mi veturigis ilin per la aŭto ankoraŭ vespere. Sciante, ke sinjorino Agata dormas, la fantomo ŝajniĝis esti kadavro de la kolonelo kaj sidiĝis en la ŝrankon. Kaj jen vidu la rezulton — sekretaj dokumentoj estis ŝtelitaj, kaj la mastro finis vivon per memmortigo.

Bruno Ĉik: En la gardoŝranko ne estis kion ŝteli.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: En tio ja senteblas la mano de fantomo. Kiu alia bezonus rabi gardoŝrankon, en kiu nenio estas? Nur fantomo!

La sacerdoto:: Kaj en via praktiko, sinjoro Ĉik, ĉu estis similaj kazoj?

Bruno Ĉik: Ke homo malaperus, ne lasinte iajn spurojn, tio ne estis.

Agata Rak: Rakontu al ni, kiel vi kaptis la krimulojn, kiuj rabis la somerdomon de marŝalo Pilsudski en Druskeniki.

Bruno Ĉik: Tio ne estas interesa. Kutima ŝtelo. Antaŭ ne longe mi ankaŭ okupiĝis pri afero kun fantomo. Al mi helppetis kliento ĉantaĝata. Li konfesis al mi, ke monaton antaŭe kartludis kun sinjoro Torbaĉka, hazarde mortigis lin, tuŝinte per karafo la kapon, kaj, kompreneble, ektimis, kaŝis la kadavron en kofron kaj iris en ĝardenon fosi kavon. Kiam li revenis, li ekvidis, ke la loĝejo estas forrabita, oni ŝtelis ne nur monon, arĝentaĵojn kaj juvelojn, sed ankaŭ la kofron kun la kadavro. Kaj post monato tiu fiulo, kiu rabis la loĝejon, sendis al li leteron, kie postulis monon aŭ minacis porti la kofron kun la malvivulo reen.

Agata Rak: Kia teruro! Kaj ĉu la fiulo postulis multe da mono?

Bruno Ĉik: Mia kliento kapablis pagi la sumon.

Adamo Ŝiŝdudar: Dum monato kadavro devis ege fiodoriĝi. Ĉu vi trovis ĝin?

Bruno Ĉik: Mi trovis, sed ne kadavron. La ĉantaĝisto mem estis malvivulo, sinjoro Torbaĉka, kiu rekonsciiĝis en la kofro, ekvidis en la fenestro, ke la mastro fosas tombon. Li ĵetis en la kofron ĉion, kio trafis en manojn, kaj forkuris.

La sacerdoto:: Avideco ne havas limojn.

Agata Rak: Vi, sinjoro Ĉik, estas tro delikata, vi timas iel maltrankviligi. Se necesas traserĉi la ĉambrojn, vi ne ĝenu vin, komencu de mia dormoĉambro.

Bruno Ĉik: Mi esperas, gesinjoroj komprenas, ke tio ne estas mia vana sciemo. Sed, se iu havas ion kontraŭ ...

Rozalia Rak: Kaj kion vi esperas trovi?

Joselo Cesler: Ĉu sinjoro opinias, ke iu kaŝas la mastron ĉe si?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ni devas trovi la horloĝon.

Adamo Ŝiŝdudar: Mi ankaŭ havas horloĝon. Kaj kiel vi divenos, kiu estas kies?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: La kolonelo diris, ke lia ludas tiel (kantetas polonezon). Ĉu via ankaŭ estas kun muziko?

Adamo Ŝiŝdudar: Ne, mi havas pli simplan.

Agata Rak: Nu do ni komencu de mia ĉambro?

Silento. Bruno Ĉik rigardas ĉiujn laŭvice. Subite sonas mekanika ludado de la polonezo. Ĉiuj rigardas al la sacerdoto. La muziko ĉesas.

La sacerdoto: (al Adamo): Ĉu tio ludis via horloĝo?

Adamo Ŝiŝdudar: Mia ja estas sen muziko. Tio estas via, pastro.

La sacerdoto:: Mi entute ne havas horloĝon (serĉas en la poŝo, elprenas oran horloĝon, metas ĝin sur tablon).

Rozalia Rak: Mi rekonas, estas la horloĝo de Juzafo.

Bruno Ĉik: (malfermas la kovrilon): Jes, ĉi tie estas skrapita la kodo de la gardoŝranko.

La sacerdoto:: Mi esperas, ke ĉiuj komprenas, la horloĝon oni al mi kaŝenŝovis.

Bruno Ĉik: Ne maltrankviliĝu, sinjoro sacerdoto, la horloĝmontriloj estis aranĝitaj tiel, ke ĝi ekludu ĝuste dum la matenmanĝo.

La sacerdoto:: Sinjoro Ĉik, ni deiru, mi rakontos al vi miajn suspektojn. Ĉi tie tion fari estas danĝera. La krimulo estas inter ni.

Bruno Ĉik kaj la sacerdoto eliras.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: (ĝustigante la bandaĝon sur la kapo): Tio estas la sacerdoto, kiel mi ja suspektis.

Agata Rak: Kial vi ne hontas kulpigi la sacerdoton, kiun sinjoro Juzafo mem invitis loĝi en la bieno!

Sceno 23

La kabineto. Bruno Ĉik kaj la sacerdoto.

La sacerdoto:: Tion ĉion faris la kuracisto. Li ŝtelis, forrabis kaj la horloĝon al mi enpoŝigis.

Bruno Ĉik: Kial vi tiel opinias?

La sacerdoto:: Ĝis la matenmanĝo miaj poŝoj estis malplenaj, mi rimarkus, kiam vestiĝis. Kaj ĉe la tablo li apud mi sidis, tiam li ja enŝovis.

Bruno Ĉik: Kaj kial Adamo bezonis rabi la gardoŝrankon?

La sacerdoto:: Ne scias mi. Sed la kolonelon li ne ŝatis. Li povis venĝi.

Bruno Ĉik: La mastro per io ofendis lin, ĉu?

La sacerdoto:: Ne lin, sed Rozalian. Adamo svatiĝis al la fratino de la kolonelo, sed tiu rifuzis doton doni.

Bruno Ĉik: Eble, ĉi tie ja estas ligo, sed la malaperon de Juzafo tio ne klarigas.

La sacerdoto:: Vere mi diras, se nur la mastro mem ie ne kaŝiĝis, mi devos ekkredi en fiagoj de la Diablo. (Eliras.)

Sceno 24

La kabineto. Bruno Ĉik. Eniras Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu vi forpermesis la sacerdoton?

Bruno Ĉik: Jes.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi komprenas, vi volas, ke mi iru kaŝspuri lin.

Bruno Ĉik: Sed kiu diris, ke li intencas forkuri?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Li ja estas krimulo. Vi mem diris: ĉe kiu estos la horloĝo, tiu ja estas la krimulo.

Bruno Ĉik: Kaj ĉe kiu estas la horloĝo nun?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉe vi.

Bruno Ĉik: Do, nun la krimulo estas mi. Oni povis enpoŝigi ankaŭ al vi.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi certas — la sacerdoto forrabis la gardoŝrankon.

Bruno Ĉik: Por kio li bezonas sekretajn dokumentojn, kiuj tie, verdire, ne estis?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Nu, mi ja ne estas detektivo. Eble, li estas kleptomaniulo, eble, spiono. Oni devas lin kaŝspuri.

Bruno Ĉik: Se vi volas, vi spuru. Nur por esti spiono vi estas tro konata kaj rimarkebla. Kaj ne forgesu kunpreni la kaskon de la kolonelo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ foriras.

ip地址已设置保密
2008/5/3 8:59:40
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sceno 25

La kabineto. Bruno Ĉik. Eniras Adamo Ŝiŝdudar.

Bruno Ĉik: Ĉu vi venis fari konfeson?

Adamo Ŝiŝdudar: Vi ĝuste konjektis (metas tekon sur tablon).

Bruno Ĉik: Mirige, mi opiniis, ke vi venos iom pli poste. Tamen kial sinjoro kuracisto metis la horloĝon en la poŝon de la sacerdoto?

Adamo Ŝiŝdudar: Mi povus ankaŭ en la vian, sed tiu sidis pli proksime. Vi ja ne kredis, ke li estas la rabisto — tion mi ja intencis.

Bruno Ĉik: Ĉu sekretaj dokumentoj? (Traesploras la tekon.)

Adamo Ŝiŝdudar: Se tie ĉi ja estas sekretoj, do nur de sinjorino Agata — leteroj de amatinoj. La sinjoro kolonelo havis netrankvilan junaĝon.

Bruno Ĉik: Mi ne povas diri, ke li havas trankvilan maljunaĝon. Kaj vi al tio kunhelpis. Vi ŝtelis la horloĝon, kaptis la momenton, kiam la mastro foriris el la kabineto, fermis lin en la necesejo, kaj nur komencis malfermi la gardoŝrankon, kiel al vi provis malhelpi Vadzimiro.

Adamo Ŝiŝdudar: Pardonon, sed mi ne havis eblecon elpensi ian pli bonan rimedon por neŭtraligi lin je ia tempo.

Bruno Ĉik: Sed vi ne sukcesis deteni vin de tento kaj ĉi tie en la kabineto malligis la tekon.

Adamo Ŝiŝdudar: Kompreneble. Kaj mi ekvidis, ke tio estas tute ne planoj de mobilizo. Sed por miaj celoj la amkorespondado taŭgis eĉ pli bone. Temas pri tio, ke Juzafo ne volas edzin-doni Rozalian al mi. Kaj sinjoro ja vidis: ni kun Rozalia amas unu la alian!

Bruno Ĉik: Mi ĝustigu. Rozalian vi povas preni eĉ hodiaŭ, sed la kolonelo ne donas doton.

Adamo Ŝiŝdudar: Jes, ni volis igi la Juzafon, ke li donu al ŝi pecon de patra heredo. Sed nun, kiam la kolonelo malaperis, mi decidis pri ĉio konfesi al vi.

Bruno Ĉik: Min ĉi tien invitis la mastro, kaj kiam li revenos mi devos ĉion al li rakonti.

Adamo Ŝiŝdudar: Ĉu sinjoro detektivo ankoraŭ esperas, ke li revenos?

Bruno Ĉik: Ĉu vi dubas?

Adamo Ŝiŝdudar: Sola homo en la bieno, kiu serioze deziras morton al la mastro, — estas lia edzino, sinjorino Agata. Mi ja avertis la kolonelon en la letereto: li estas kokrito.

Bruno Ĉik: Ĉu ŝi adultas al la edzo?

Adamo Ŝiŝdudar: Jes, mi pardonpetas, tiu ĉiesulino, ŝi amoras, kiel kudromaŝino. Tial Juzafo ja forvenigis ŝin el Vilno en la bienon.

Bruno Ĉik: Kaj ĉu ĉi tie ŝi havas certan amaton?

Adamo Ŝiŝdudar: Agata havas nenion konstantan. Ŝi eĉ, sciante pri mi kun Rozalia, amindumis al mi. Kaj mi ja estas ŝia kuzo.

Bruno Ĉik: Mi ankoraŭ dum la vojo ĉi tien komprenis, ke se en la domo vagas fantomo, kiu ŝtelas cigarojn kaj konjakon, do ĝi devas veni ankaŭ al virinoj.

Adamo Ŝiŝdudar: Mi devas vin disrevigi. Kiel fantomo mi ne vagis. Ĉiujn miajn krimojn mi jam konfesis.

Bruno Ĉik: Vere, por esti fantomo sinjoro estas tro racia. Tamen por justeco mi notu: vi konfesis eĉ tion, kion ne faris. La kolonelon en la necesejo ŝlosis Rozalia.

Adamo Ŝiŝdudar: Estas malfacile ion de vi kaŝi. Kaj mi tamen konsilas pli atente konsideri la mastrinon. Vi ŝin subtaksas.

Sonas bruo kaj krioj en la koridoro. Pordofrapo. Aperas la ĉambristino Zosja.

Zosja: Sinjoro Ĉik, via amiko, sinjoro Daŭhaleviĉ, enfaliĝis en la subteraĵon.

Bruno Ĉik: Nu kaj kio, ĉu en la domo ne estas iu kiu lin eltiros?

Zosja: Lin jam savis sinjoro sacerdoto. Li sidas nun en la gastoĉambro, trinkas konjakon de sinjoro kolonelo.

Sceno 26

La kabineto. La samaj. Aperas Agata Rak.

Bruno Ĉik: Ĉu ankaŭ vin, sinjorino Agata, maltrankviligis mia amiko?

Agata Rak: Mi scias, kie estas kaŝita Juzafo. En mia dormoĉambro, sub la lito.

Adamo Ŝiŝdudar: (kliniĝas al Bruno Ĉik): Mi ja al vi diris.

Bruno Ĉik: Ĉu vi rigardis tien?

Agata Rak: Mi eksentis la fiodoron, rigardis, kaj li kuŝas sub la lito en la parada uniformo.

Sceno 27

La dormoĉambro. Bruno Ĉik, Agata Rak, Zosja, la sacerdoto, Adamo Ŝiŝdudar, Rozalia Rak. Bruno Ĉik eltiras el-sub la lito tapiŝon. Sur ĝi kuŝas morta hundo de angla speco en la parada uniformo de la kolonelo.

Zosja: Lupfantomo!

Adamo Ŝiŝdudar: Tio ja estas Samsono! Unu jam estas trovita.

Bruno Ĉik: Kaj kion pri tio opinias la Sankta eklezio?

La sacerdoto:: Mi kredas nur je Diaj mirakloj.

Adamo Ŝiŝdudar: Se la kolonelo estis lupfantomo, kiel ni tion enterigos: kiel hundon aŭ kiel kolonelon?

Rozalia Rak: Ne estu cinikulo! Ni enterigos kiel hundon de kolonelo.

Bruno Ĉik: Evidente, ke Samsono estas mortigita per sabro.

Sceno 28

La dormoĉambro. La samaj. Sonas krio de Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Bruno, mi kaptis la krimulon!

En la dormoĉambron eniras  Joselo Cesler kun du boteloj da konjako. Post li iras Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: (ekvidinte la hundon): Ĉu vi jam trovis la kolonelon? Kaj mi kaptis la krimulon. Li ŝtelis la konjakon de la mastro. Nu, ja fiodoras ĉe vi ĉi tie. Samkiel en Istambulo.

Agata Rak: Joselo, ĉu tio estas vera?

Joselo Cesler: Jes, sinjorino, mi tre kulpas.

Bruno Ĉik: Sinjoro Cesler, hodiaŭ ja estas sabato, ĉu vi ne estas ortodoksa judo? Hodiaŭ eĉ laborado estas malpermesita, ne parolante jam pri ŝtelado. Mi ne kredas.

Joselo Cesler: Des pli kulpas.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jes ŝtelis li, kaj en mian kaptilon trafis. Eltrinkis mi por aspekto kvar glasetojn. La konjakon mi lasis sur la tablo, kaj kaŝiĝis. Scias mi — la fantomo konjakon ŝteladas. Kaj jen eniras la ekonomo, ĉirkaŭrigardas kaj forprenas la konjakon.

Agata Rak: Joselo, evidente, volis ĝin meti en la servicoŝrankon?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Nu ne, mi lin jam en la parko haltigis, li portis al si en la alon. Kaj al vi, sinjorino Agata, li dirus, ke mi ĉion eltrinkis.

Bruno Ĉik: Sinjoro Cesler, evidente, iu vin devigis, timigis?

Joselo Cesler: Ne, mi mem, ĉion mem, mi volis dum festo eltrinki.

El la parko sonas pafo. Ĉiuj kuras al fenestroj, kaj timigita Joselo Cesler ne scias, kie kaŝiĝi.

Sceno 29

La samaj. En la pordo aperas nigra pro trodrinko Juzafo Rak. Kun revolvero.

La sacerdoto: (rigardante en fenestron): Ree neniu estas.

Juzafo Rak: Kion, enterigi min vi decidis, kiel hundon?

Joselo Cesler: Jen estas via konjako, sinjoro kolonelo.

Juzafo Rak: A, kaj vi ankaŭ kun ili, bolŝevista kanajlo. Mi mortigos spionon.

Juzafo Rak prenas botelon, trinkas el gorĝo, faliĝas sur liton.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi povas tiel ebriiĝi, ke neniun vidos, sed tiel, ke neniu min vidus…

Juzafo Rak: Kiam mi vekiĝos, ĉiujn batmortigos.

Joselo Cesler: Mi pardonpetas. Sed jen ĉiam estas tiele, kiam okazas io, kulpas kompatinda Joselo. La mastro volas drinki, sed Zosja ŝlosas la servicoŝrankon, ĉu vi opinias, li metas revolveron al ŝia koro? Ne, li iras al Joselo, metas la revolveron al ties tempio kaj diras, ke mi estas bolŝevista spiono. Kaj mi devas verŝi vodkon. Kaj mi scias, ke li ne mortigos Joselon, ĝis mi havos, kion drinki. Li grimpas al la forno kaj diras, ke mortigos min, se Joselo diros al iu ajn eĉ unu vorton. Li vekiĝas, mi verŝas, kaj li diras, ke mortigos min, kiam ree vekiĝos. Kaj ĉiuj venadas kaj serĉas sinjoron kolonelon, sed li dormas ĉe mi sur la forno. Kaj kompatinda Joselo volas vivi. Kaj jen finiĝis mia vodko. Kion mi devas fari? Mi devas ŝteli en sabato, por ke saviĝi. Sed al Joselo ne bonŝancas ankaŭ ĉi tie — li estas kaptita, kaj ree Joselo pri ĉio kulpas...

Sceno 30

La kabineto. Bruno Ĉik, Juzafo Rak.

Bruno Ĉik: Kiel sinjoro kolonelo fartas?

Juzafo Rak: Ĉu vi kredas — ja ne malbone. En junaĝo mi kapablis eltrinki sitelon da likvoro el Poznan kaj karakoli sur ĉevalo.

Bruno Ĉik: Interalie, jen estas via horloĝo kaj tiel nomataj sekretaj dokumentoj.

Juzafo Rak: Kiel vi trovis ilin?

Bruno Ĉik: La fantomo redonis. Mem. Kaj mi promesis ne malkovri lian nomon. Mi povas nur aldoni, li petis plirapidigi la geedziĝon de Adamo kaj Rozalia.

Juzafo Rak: Do tiu germana spiono ankaŭ mian hundon hakmortigis?

Bruno Ĉik: Ne, tion faris alia fantomo, ĉi tie ili abundas. (Aliras kamenbreton, montras terpomon sur fadeno kun enpikitaj en ĝin plumoj.) Jen tiu, ekzemple, ululadis en vesperoj en la gastoĉambro, ĝi pendis en la kameno.

Juzafo Rak: Tamen kiu mortigis Samsonon? Kiu sidis en mia ŝranko?

Bruno Ĉik: Tiun fantomon vi devos kapti mem. Mi akceptis nur trovi la ŝtelitan aĵon.

Juzafo Rak: Mi nur tion ja faras, ke kaptadas, sed ĝi estas ruza, malbonulo, ĉiam min plirapidas.

Bruno Ĉik: Kaj vi mem lin plirapidu.

Juzafo Rak: Kiel?

Bruno Ĉik: Vi transformiĝu en fantomon.

Juzafo Rak: Kion mi faru — ĉu metu littukon sur la kapon kaj nokte paŝadu en la koridoro?

Bruno Ĉik: Ne, mi konsilas alion. Faru, kiel en tiu fabelo, kie soldato kuŝiĝas en ĉerkon de lupfantomo kaj atendas ties revenon.

Juzafo Rak: Ĉu mi devas iri al tombejo kaj elfosi ĉerkon?

Bruno Ĉik: Ne, via fantomo venas ne de tombejo.

Pordofrapo. Eniras Zosja.

Zosja: Sinjoro Ĉik, sinjoro verkisto grimpis al subtegmentejo kaj ne povas malleviĝi.

Bruno Ĉik: Nu transdonu al li botelon da vodko. Evidente, finiĝis lia energorezervo.

Sceno 31

La gastoĉambro. Ĉe la tablo en «66» ludas Adamo Ŝiŝdudar, la sacerdoto, Agata, Rozalia Rak. Bruno Ĉik observas telerojn en la servicoŝranko. Vadzimiro Daŭhaleviĉ sidas apude sur fotelo.

Adamo Ŝiŝdudar: Via vico miksi, sinjoro sacerdoto.

Agata Rak: La pastro estas ne sufiĉe pragmata, por bone ludi. Sed de lia facila mano ĉiam venas paroj.

Rozalia Rak: Montri ne necesas. La atuto estas keroj. Kaj jen vidu keran ason.

La sacerdoto:: Ne kolerigu Dion, komenci tuj per la atuto.

Vadzimiro prenas de la tablo malplenan tason, malgaje enrigardas ĝin kaj metas reen.

Bruno Ĉik: (prenas en manojn teleron): Tamen konsentu, Vadzimiro, la porcelano de Kuznjacoŭ ne havas eŭropan fajnecon. Estas multe da azia stulteco — birdoj en oro. Kaj jen telero de Gardner aspektas pli modeste kaj dece.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Tamen kiel vi povas pri tio ĉi interesiĝi, al vi iaj teleraĉoj estas pli karaj ol la fantomo. Ĝin kapti necesas. Vi telerojn kontemplas, dum sinjoro kolonelo pakas valizon, li intencas veturi en Vilnon por notario. Kaj Zoska denove la servicoŝrankon ŝlosis.

Sceno 32

La samaj. Eniras Juzafo Rak kun valizo. Li estas ebrieta.

Juzafo Rak: Por nelonge mi adiaŭas al ĉiuj. Aferoj devigas veturi. Mi esperas esti ĉi tie jam morgaŭ al la vespermanĝo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Eble mi vin veturigu ĝis la stacidomo? En la kantino ni prenus po glaseto por la adiaŭo.

Juzafo Rak: Dankon, sed min veturigos Joselo, li jam pretigis ĉaron.

Agata Rak: Telefonu al mi el Vilno. Mi memorigos al vi, ke vi aĉetu en dolĉaĵejo apud Vostrabrama strato skatolon de danaj kuketoj.

Juzafo Rak kisas la edzinon. Eliras.

Agata Rak: (dismetas kartojn ): Post malfacila nokto mi dormemas.

Eniras Zosja, malŝlosas la servicoŝrankon.

Zosja: Ili forveturis jam.

Agata Rak: Zosja, morgaŭ replantu florojn el oranĝerio. “Disbatitan koron” al la tombejo de Samsono. (Eliras.)

Sceno 33

La gastoĉambro. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ.

Bruno Ĉik: Kaj vi, Vadzimiro, ĉu ne intencas dormi? Hodiaŭa nokto devas esti trankvila.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Hodiaŭ la luno estas plena en la ĉielo, la plej taŭga tempo por apero de fantomo.

Bruno Ĉik: Fantomon kaptos la kolonelo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Li ja forveturis kaj ne scias, kiel kapti. Sed mi jen preparis botelon da sanktigita akvo kaj ŝnuron. Hodiaŭ en la biblioteko mi trovis libron, tie iu ekleziulo — Macapuro — skribas, ke, kiam sur fantomon verŝi sanktigitan akvon, li materialiĝos, kaj ĝin eblos preni per malplenaj manoj (ĝustigas la bandaĝon sur la kapo).

Bruno Ĉik: Obeu min, iru ni dormi.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Nenial ajn.

Bruno Ĉik: Mi insistas.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Nu, bone, se vi tiom insistas, do ni iru. Tutegale sen mi neniu kaptos.

Sceno 34

La gastoĉambro. Rerigardante, eniras Juzafo Rak, grimacante pro la sono de propraj paŝoj, sidiĝas en fotelon, malvestas botojn, prenas botelon el la servicoŝranko, metas en boton. Diskrete iras al la koridoro.

Sceno 35

Dormoĉambro. Agata Rak estas en lito. Senfrape malfermiĝas pordo, eniras Fantomo.

Agata Rak: Vi diris, ke venos pli malfrue. Sed mi tutegale troatendis.

Sur la planko glitas la ombro de la fantomo.

Agata Rak: Iru al mi. Viaj manoj estas agrable malvarmetaj. Kiel mi amas vin!

Fantomo kaj Agata Rak amoras.

Sceno 36

La dormoĉambro. La samaj. Ree senfrape malfermetas la pordo. El-sub ĝi sur la plankon iu metas unu boton, poste alian. Fantomo kaŝiĝas sub la liton. Agata Rak ŝajnigas, kvazaŭ ŝi dormas. Post la botoj aperas Juzafo Rak, eligas botelon, elprenas la sabron, alrigardas la edzinon. Kaŝiĝas en la ŝrankon. De tie aŭdeblas glugloj.

Sceno 37

La koridoro. Vadzimiro Daŭhaleviĉ kun kandelo, ŝnuro sur la ŝultro kaj botelo de sanktigita akvo. Li aliras la pordon de mastra dormoĉambro, malfermetas ĝin, enrigardas.

Sceno 38

La dormoĉambro. Agata en la lito ŝajnigas, ke dormas. Juzafo Rak ronkas en la ŝranko. Fantomo estas sub la lito. Vadzimiro Daŭhaleviĉ atente aŭskultas. Iras al la ŝranko, malfermas — kurbiĝinta en angulo kun la sabro en mano, malferminte buŝon, ronkas Juzafo. Malplena botelo staras inter nudaj piedoj. Vadzimiro demetas la kandelon, preparas la ŝnuron kaj almezuras, kiel verŝi per la sanktigita akvo. La kolonelo subite malfermas la okulojn. Vadzimiro Daŭhaleviĉ kaptas la botelon je la gorĝo kaj bategas Juzafon Rak kontraŭ la kapo. Estingiĝas la kandelo, sonas muĝo de la kolonelo, faliĝas meblaro.

Agata Rak: (ŝrikas): Savu! Zosja! Sinjoro Bruno! Perforto! Mortigo! Savu! Patro Kazimiro!

Juzafo Rak: Mi al vi montros kiel en ŝrankojn rampadi! (Kunligas Vadzimiron Daŭhaleviĉ per la ŝnuro.) Hej ĉesu vi, stultulino!

Sceno 39

La dormoĉambro. La samaj. Pro la krioj de Agata Rak aperas Bruno Ĉik, post li Zosja, Adamo Ŝiŝdudar, Rozalia Rak, la sacerdoto, Joselo Cesler.

Juzafo Rak: Jen, mi kaptis la fantomon. Ĝi volis min mortigi. Sidas mi, gardas en la ŝranko, sed ĝi min per botelo kontraŭ la kapo. Nu, mi ĝin, kompreneble, ja ligis.

Zosja: Dio mia!

Rozalia Rak: Juzafo ree estas sur ĉevalo.

Adamo Ŝiŝdudar: Ĉu vi jam revenis?

Juzafo Rak prenas la sabron.

Bruno Ĉik: Sinjoro kolonelo, tio ne estas fantomo, tio estas Vadzimiro.

Juzafo Rak: Kiadiable per botelo en la kapon?

Bruno Ĉik: Li opiniis, ke vi estas fantomo.

Juzafo Rak: Ĉu mi similas?

Bruno Ĉik: Vi ja vidis vin mem en la ŝranko. (Malligas Vadzimiron Daŭhaleviĉ.) Diris mi al vi — iru vi dormi.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉio estis kiel dum la antaŭa fojo. Aŭdas mi — io en la ŝranko sidas. Malfermas — jen fantomo. Vi ja, sinjoro kolonelo, forveturis, kial do vi en ŝranko sidas. Mi prenas botelon kun la sanktigita akvo kaj pensas: jen mi frapos nun al diablo inter la kornojn.

Juzafo Rak: Sed kie ja estas fantomo?

La sacerdoto:: Mi certiĝis, ke en la domo vere enloĝiĝis Diablo. Mi devas urĝe forveturi al episkopo.

Bruno Ĉik: Jes, kiu ajn ĝi estu, sed mi scias la rimedon, kiel saviĝi de ĝi. Lasu nin solaj kun la sacerdoto por kelkaj minutoj en la dormoĉambro, kaj ni plenumos la riton de elpelo de Diablo.

Adamo Ŝiŝdudar: Ĉu vere, sinjoro Ĉik, ke vi dum ĉi tagoj ekkredis je Dio?

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Vi ja neniam kredis.

Agata Rak: Ĉu vi opinias, ke fantomo ĝis nun estas en la ĉambro?

Bruno Ĉik: Mi scias, ĝi estas inter ni. Mi esperas, ke sinjoro sacerdoto konfirmos miajn vortojn.

La sacerdoto:: Bonvolu, gesinjoroj, necesas ke vi pli rapide lasu la ĉambron, ni devas komenci.

Juzafo Rak: Nu faru, kion vi volas, nur ke neniu plu ne batu per botelo kontraŭ la kapo (Eliras).

Sceno 40

La dormoĉambro. Bruno Ĉik kaj la sacerdoto.

La sacerdoto:: Ĉu vi vere ekkredis je fantomo?

Bruno Ĉik: Mi vidis miraklon: vi aperis en la dormoĉambro, tamen ne enirante en ĝin.

La sacerdoto:: Vi volas diri, ke mi trairis tra vando?

Bruno Ĉik: Ne, vi elrampis el-sub la lito. Pro la krio mi alkuris unua kaj staris ĉe la pordo. Apud mi vi ne envenis. La ŝranko estis okupita, libera estis nur sub la lito. Rimarku, mi speciale ne diras — en la lito.

La sacerdoto:: Do vi ĉion scias?

Bruno Ĉik: Al mi ĉio estis klara jam de la unua tago. Tamen ne emas mi malkaŝi amantojn. Mi esperis: la edzo mem kaptos vin. Sed se li estas nekapabla eĉ je tio, do li kredu — en lia domo estis fantomo.

La sacerdoto:: Homo estas malforta, kaj tentoj iam estas pli fortaj ol li.

Bruno Ĉik: Por mi tia konduto estas pli komprenebla ol celibato. Jen prenu paperon kaj ruĝan inkon de fantomo mi prenis en via ĉambro.

La sacerdoto:: Kion mi skribu?

Bruno Ĉik: Ke fantomo transformiĝis en sanktan spiriton kaj plu neniam ne aperos en la dormoĉambro. Aldonu: la apero de la fantomo — puno al la kolonelo pro la avideco, li donu al Rozalia bonan doton.

La sacerdoto:: Fantomo antaŭe ne verkis tiajn longajn leteretojn.

Bruno Ĉik: Ne gravas, tiu estas la adiaŭa.

Sceno 41

La loĝejo de Bruno Ĉik en Vilno. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ trarigardas poŝtaĵojn. Bruno tra lupeo rigardas markon en telero.

Bruno Ĉik: Bavaroj komencis almiksi plumbon en la porcelanon. En tio, ke germana manĝilaro estas ne rompebla, sentiĝas io malbona.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Militismo atingis ĝis teleroj.

Bruno Ĉik: Tamen mi opinias, ĝi komenciĝis de ili. Ĉiuj militoj komenciĝis pro malplenaj teleroj.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Sinjorino Tvardovskaja skribas, ke la edzo revenis mem, sed petas okupiĝi pri alia afero, en ŝia domo aperis mallumaj kreaĵoj, kiuj ŝtelas likvorojn kaj faras aliajn malgrandajn malutilojn.

Bruno Ĉik: Baldaŭ sinjoro Tvardovski ree forkuros de la edzino.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jen estas letero el Hajcuniŝki de Adamo kaj Rozalia. Ili invitas nin al la edziĝofesto. Ilin fianĉigas la pastro Kazimiro. Ili dankas pro ĉio al vi kaj al fantomo. Skribas, ke post la travivitaĵoj sinjorino Agata iĝis tre pia kaj dufoje en semajno iras en preĝejon. Pro kio sinjoro kolonelo estas tre kontenta.

Bruno Ĉik: Nun al la ekonomino de Kazimiro ŝajnos, ke en la pastrejo aperadas fantomino.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Interalie, vi ĝis nun ne klarigis al mi, de kie en la ŝranko aperis sangokovrita kadavro kaj kien ĝi malaperis?

Bruno Ĉik: Mi pensis, vi scias. Klasika okazo. Edzo revenas hejmen je unu tago pli frue. Kaj ĉe la edzino estas kromamato — la sacerdoto Kazimiro. Sankta patro kaŝiĝas en la ŝrankon, kaj okaze, se lin tamen trovos la edzo, li ŝajniĝas esti kadavro.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kaj la hundon kial mortigis?

Bruno Ĉik: Por ke ĝi ne malhelpu amori. La kolonelo ja dresis ĝin ne nur la kabineton gardi, sed ankaŭ la ĉastecon de la edzino.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi ne konjektus tion — vestiĝi per parada uniformo kaj makuligi la vizaĝon per hunda sango.

Bruno Ĉik: Vi sidus en la ŝranko tute nuda. Kaj de kiu kreskas liaj kornoj komprenus eĉ la kolonelo.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kial vi ilin ne akuzis jam de komenco?

Bruno Ĉik: Mi atendis, kiam iu el la amantoj provos elporti la hundon el la domo. Sed vi kondutis tre taktege, kaj neniu sciis, el-post kiu kurteno vi elfalos sekvafoje.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Vi povus tamen al mi diri.

Bruno Ĉik: Mi kompatis vian kredon je fantomoj.

Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kion ni respondu al Adamo kaj Rozalia? Ĉu ni venos al la edziĝofesto en Hajcuniŝki?

Bruno Ĉik: Mi — ne. Bienoj kun fantomoj min ne plu interesas.

Picunda. 12 aŭgusto 1992.

ip地址已设置保密
2008/5/3 9:01:26

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.20313 秒, 4 次数据查询