dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fiereco kaj antaŭjuĝemo

您是本帖的第 1262 个阅读者
树形 打印
标题:
Fiereco kaj antaŭjuĝemo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Fiereco kaj antaŭjuĝemo

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 1

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Estas veraĵo universale agnoskata, ke fraŭlo kun bonhavo certe bezonas edzinon.

Kiom ajn malmulte oni konas la sentojn aŭ opiniojn de tia homo kiam unuan fojon li alvenas en la distrikto, tiu veraĵo estas tiel bone fiksita en la mensoj de la apudaj familioj, ke ili ja supozas lin la rajtigita posedaĵo de iu aŭ alia elinter iliaj filinoj.

"Kara s-ro Bennet," unu tagon diris ties edzino al li, "ĉu vi aŭdis, ke finfine oni luigis Netherfield-Parkon?"

S-ro Bennet respondis, ke ne.

"Ĉu vi ne volas scii, kiu luis ĝin?" senpacience kriis lia edzino.

"Vi volas sciigi min, kaj mi ne malvolas aŭdi tion."

Jen sufiĉis la invito.

"Nu, kara, sciu, s-ino Long diras, ke Netherfieldon luis juna viro kun granda bonhavo el la nordo de Anglio; ke li alvenis lundon per kvarbesta diliĝenco por kontroli la lokon, kaj ke la loko tiom ravis lin, ke li tuj interkonsentis kun s-ro Morris; ke li ekloĝos tie antaŭ la Mikaelfesto, kaj ke kelkaj el liaj servistoj estos en la domo antaŭ la fino de la venonta semajno."

"Kiu estas lia nomo?"

"Bingley."

"Ĉu li estas edzo aŭ fraŭlo?"

"Ho! nepre fraŭlo, kara! Fraŭlo kun granda bonhavo; kvar aŭ kvin mil pundojn jare. Kiel bele por niaj filinoj!"

"Kiel do? Kiel tio rilatas al ili?"

"Kara s-ro Bennet," respondis lia edzino, "kiel teda vi povas esti! Vi certe scias, ke mi antaŭvidas, ke li edzinigos unu el ili."

"Ĉu tial li translokiĝas ĉi tien?"

"Tial! Fi, kiel vi povas tiel paroli! Sed estas verŝajne, ke li enamiĝos kun unu el ili, tial vi devos viziti lin tuj post lia alveno."

"Mi vidas nenian kialon por tio. Vi kaj la filinoj povos iri, aŭ vi povos sendi ilin sen vi, kio eble estos pli bone; ĉar vi estas same bela kiel iu ajn el ili, eble s-ro Bingley trovos vin plej alloga en la grupo."

"Kara, vi flatas min. Mi certe posedis mian porcion da beleco, sed mi nun ne pretendas esti io eksterordinara. Kiam virino havas kvin plenkreskajn filinojn, ŝi devus rezigni pripensi sian belecon."

"En tiaj kazoj, virino malofte havas pripensindan belecon."

"Sed, kara, vi nepre devos iri kaj viziti s-ron Bingley kiam li alvenos en la distrikton."

"Tio estas pli ol mi intencas, mi certigas vin pri tio."

"Sed pripensu viajn filinojn. Nur pensu, kia sukceso tio estos por unu el ili. Sir William kaj Damo Lucas certe iros, nur por tio, ĉar, kiel vi scias, ili ĝenerale ne vizitas novevenintojn. Vi certe devos iri, ĉar estos neeble por ni viziti lin se vi ne iros."

"Vi estas certe troskrupula. Mi kuraĝas antaŭdiri, ke s-ro Bingley tre ĝojos renkonti vin; kaj mi sendos al li, pere de vi, kelkajn liniojn por konvinki lin pri mia elkora konsento, ke li edzinigu kiun ajn el la filinoj, kiun li elektos: mi tamen devos diri favoran vorton pri mia kara Elinjo."

"Mi deziras, ke vi tute ne faru tion. Elinjo estas tute ne pli bona ol la ceteraj; kaj mi certas, ke ŝi ne estas duone tiel bela, kiel Janjo, ankaŭ ne duone tiel bonhumora kiel Lidio. Sed vi ĉiam preferas ŝin."

"Neniu el ili havas multon por rekomendi ŝin," li respondis; "ili ĉiuj estas malsaĝaj kaj sensciaj, same kiel aliaj knabinoj; sed Elinjo havas iomete pli da inteligenteco ol ŝiaj fratinoj."

"S-ro Bennet, kiel vi povas tiel mistrakti viajn filinojn? Vi ĝojas ĉagreni min. Vi tute ne kompatas miajn kompatindajn nervojn."

"Vi miskomprenas min, kara. Mi alte estimas viajn nervojn. Ili estas miaj longtempaj amikoj. Mi aŭdis vin kompate diskuti ilin dum almenaŭ dudek jaroj."

"Ha! Vi ne scias, kiom mi suferas."

"Sed mi esperas, ke vi resaniĝos, kaj vivos ĝis vi vidos alveni en la distrikto multajn junulojn kun po kvarmil jare."

"Tio tute ne utilos por ni, eĉ se venos dudek tiaj, ĉar vi rifuzas viziti ilin."

"Kredu al mi, kara, ke kiam alvenos dudek, mi vizitos ilin ĉiujn."

S-ro Bennet estis tiel nekutima miksaĵo de inteligenteco, sarkasma humuro, sinretenemo kaj kapricemo, ke la sperto de dudek-tri jaroj ne sufiĉis por ke lia edzino komprenu lian personecon. Ŝia menso estis pli facile divenebla. Ŝi estis virino de submeza komprenivo, nesufiĉaj informoj, kaj necerta humoro. Kiam ŝi estis malkontenta, ŝi supozis sin nervoza. La celo de ŝia vivo estis foredzinigi la filinojn; ĝia rekontentigo estis vizitado kaj klaĉado.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:21:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 2

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


S-ro Bennet estis inter la plej fruaj, kiuj vizitis s-ron Bingley. Li ĉiam intencis viziti tiun, kvankam ĝis la fino li ĉiam asertis al sia edzino, ke li ne iros; kaj ĝis la vespero post la vizito, ŝi tute ne sciis pri la vizito. Tio riveliĝis tiam laŭ la jena maniero: Vidante, ke lia dua filino garnas ĉapelon, li subite diris al ŝi:

"Mi esperas, ke ĝi plaĉos al s-ro Bingley, Elinjo."

"Ni neniel povos scii, kio plaĉos al s-ro Bingley," malkontente diris ŝia patrino, "ĉar ni neniam vizitos lin."

"Sed vi forgesas, panjo," diris Elinjo, "ke ni renkontiĝos kun li ĉe la asembleoj, kaj ke s-ino Long promesis prezenti nin."

"Mi tute ne kredas, ke s-ino Long faros ion tian. Ŝi mem havas du nevinojn. Ŝi estas avara hipokritulino, kaj pri ŝi mi ne havas opinion."

"Ankaŭ ne mi," diris s-ro Bennet; "kaj mi feliĉas informiĝante, ke vi ne dependos de tio, ke ŝi servu vin."

S-ino Bennet rifuzis respondi, sed, ne povante reteni sin, komencis riproĉi unu filinon.

"Ne tiel tusadu, Kanjo, pro Ĉielo! Iom kompatu miajn nervojn. Vi disŝiras ilin."

"Kanjo maldiskretas pri siaj tusoj," diris la patro; "ŝi elektas malĝustajn momentojn por ili."

"Mi ne tusas por amuzi min," netrankvile respondis Kanjo. "Kiam okazos via venonta balo, Elinjo?"

"Morgaŭ post du semajnoj."

"Ha, vi pravas," elkriis la patrino, "kaj s-ino Long ne revenos ĝis la ĵus antaŭa tago; do estos neeble, ke ŝi prezentu lin, ĉar ankaŭ ŝi ne konos lin."

"Do, kara, vi havos avantaĝon super via amikino, kaj povos prezenti s-ron Bingley al ŝi."

"Neeble, s-ro Bennet, neeble, kiam mi mem ne konas lin; kial vi tiom pikas min?"

"Mi honoras vian prudentecon. Dusemajna konateco ja estas malmulta. Oni ne povas scii, kia vere estas la homo, post nura dusemajno. Sed se ni ne proponos nin, iu alia faros tion; kaj, cetere, s-ino Long kaj ŝiaj nevinoj devas akcepti la okazon; kaj sekve, ĉar ŝi opinios tion bonvolaĵo, se vi rifuzos mi mem akceptos fari ĝin."

La junulinoj fiksis la rigardojn al la patro. S-ino Bennet diris nur, "Sensencaĵo, sensencaĵo!"

"Kial tiu emfaza elkrio?" li elkriis. "Ĉu vi opinias la formulojn de prezento, kaj ilian societan akcentiĝon, sensencaĵo? Mi tamen ne povas konsenti kun vi pri tio. Kion vi opinias, Manjo? Ĉar vi estas junulino ege pensema, mi tion scias, kaj legas gravajn librojn kaj elĉerpas el ili."

Manjo volis diri ion tre saĝan, sed ne sciis kiel fari tion.

"Dum Manjo ordigas siajn ideojn," li daŭrigis, "ni ree parolu pri s-ro Bingley."

"Min naŭzas s-ro Bingley," kriis lia edzino.

"Mi bedaŭras informiĝi pri tio; sed kial vi antaŭe ne diris tion al mi? Se mi ĉimatene scius tion, mi certe ne vizitus lin. Tre malbonŝance; sed, ĉar mi efektive faris la viziton, ni jam ne povas eskapi de la interkonateco."

Ĝuste la rezultan surpriziĝon de la virinoj li deziris. Tiu de s-ino Bennet eble superis tiun de la ceteraj; sed, kiam finiĝis la unua ĝojtumulto, ŝi komencis deklari, ke ĝuste tion ŝi ĉiam antaŭvidis.

"Kiom bonkore vi estis, kara s-ro Bennet! Sed mi sciis, ke mi finfine persvados vin. Mi certis, ke vi tro amas viajn filinojn por neglekti tian interkonatecon. Nu, mi estas tute kontenta! kaj ankaŭ estas tiel bela ŝerco, ke vi ĉimatene iris kaj ĝis nun diris eĉ ne unu vorton pri tio."

"Nun, Kanjo, vi rajtas tusi tiom kiom vi volas," diris s-ro Bennet, kaj, tion dirante, li eliris el la ĉambro, elĉerpite pro la ĝojego de la edzino.

"Kiel bonega estas via patro, knabinoj!" diris ŝi, post fermo de la pordo. "Mi ne scias, kiel vi povos rekompenci lin pro lia afableco; ankaŭ min. Je nia aĝo, ne estas tiel plaĉe, mi diras al vi, nove konatiĝi kun homoj en ĉiu tago; sed por vi ni farus ion ajn. Lidio, kara, kvankam vi estas la plej juna, mi kuraĝas diri, ke s-ro Bingley dancos kun vi ĉe la okazonta balo."

"Ho!" kuraĝe diris Lidio, "mi ne timas; ĉar kvankam mi estas la plej juna, tamen mi estas la plej alta."

La ceteran vesperon ili pasigis, konjektante kiel baldaŭ li revizitos al s-ro Bennet, kaj decidante kiam ili invitu lin por vespermanĝi.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:22:13
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 3

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Tamen, ne ĉio demandebla de s-ino Bennet, helpe de la kvin filinoj, povis eltiri el ŝia edzo ian ajn kontentigan klarigon pri la aspekto de -sor Bingley. Ili kelkmaniere atakis lin -- per senhontaj demandoj, inĝeniaj supozoj, kaj senbazaj supozoj; sed li evitis la lertecon de ĉiuj, kaj ili finfine devis akcepti la duarangajn informojn de la najbarino, Damo Lucas. Ŝia raporto estis ege favora. Sir William trovis lin bonega. Li estis tre juna, mirinde bela, eksterordinare agrabla, kaj, por kroni ĉion, li intencis viziti la okazontan asembleon kun granda kunularo. Nenio povis esti pli ĝojiga! Ami la dancadon, jen difinita paŝo al la enamiĝo; kaj koviĝis tre viglaj esperoj pri la koro de s-ro Bingley.

"Se mi povos vidi nur unu el miaj filinoj feliĉe loĝanta ĉe Netherfield," diris s-ino Bennet al la edzo, "kaj ĉiuj ceteraj egale bone edzinigitaj, restos al mi nenio por deziri."

Post kelkaj tagoj s-ro Bingley reciprokis la viziton de s-ro Bennet, kaj sidis kun tiu dum eble dek minutoj en la librarejo. Li kovis en si esperojn ekvidi la junulinojn, pri kies beleco li multon aŭdis; sed nur la patron li vidis. La junulinoj estis iom pli bonŝancaj, ĉar ili havas la avantaĝon, ke de supra fenestro ili povis konstati, ke li portas bluan jakon kaj rajdas sur nigra ĉevalo.

Baldaŭ sendiĝis invito al tagmanĝo; kaj s-ino Bennet jam projektis la pladojn, kiuj bone prezentos sian dommastradon, kiam revenis respondo, kiu prokrastis ĉion. S-ro Bingley devos esti enurbe la postan tagon, do ne povos akcepti la honoron de ilia invito, ktp. S-ino Bennet ege malkontentiĝis. Ŝi ne povas imagi, kiajn aferojn li havas enurbe tiel baldaŭ post alveno en Hertfordshire; kaj ŝi komencis timi, ke li eble ĉiam kuros de unu loko al alia, kaj neniam restos ĉe Netherfield, kie li devas esti. Damo Lucas iomete trankviligis ŝiajn timojn, kreante la ideon, ke li iris Londonon nur por venigi grandan grupon por la balo; kaj baldaŭ sekvis raporto, ke s-ro Bingley kunvenigos dekdu sinjorinojn kaj dek sinjorojn kun si al la asembleo. La junulinojn doloris tiom da sinjorinoj, sed ilin komfortigis, la tagon antaŭ la balo, la informo, ke li kunvenigis ne dekdu sed nur ses el Londono -- siajn kvin fratinojn kaj unu kuzino. Kaj kial la grupo atingis la asembleejon, ĝi konsistis el entute nur kvin -- s-ro Bingley, liaj du fratinoj, la edzo de la pli aĝa, kaj alia juna viro.

S-ro Bingley estis bela kaj ĝentlemaneca; li havas plaĉan mienon, kaj facilan, senafektankonduton. Lia fratinoj estis bonaj virinoj, kun etoso de decida fasono. Lia bofrato, s-ro Hurst, nur aspektis gxentlemane; sed lia amiko s-ro Darcy baldaux allogis la atenton de la ĉambro pro sia bona, alta persono, belaj trajtoj, nobla mieno, kaj la informo, gxenerale cirkulante nur kvin minutojn post lia enveno, ke li ricevas dek mil funtojn jare. La sinjoroj nomis lin atentinda homo, la sinjorinoj deklaris lin multe pli bela ol s-ro Bingley, kaj oni forte admiris lin dum duono de la vespero, ĝis lia konduto estigis malŝaton kiu turnis la tajdon de lia populareco; ĉar oni konstatis, ke li estas fiera, super sia kunularo, neplacxebla; kaj eĉ ne lia tuta granda bieno en Derbyshire povis tiam savi lin de tio, ke li posedas fortimiga, amara mieno, kaj ne indas kompariĝi kontraŭ sia amiko.

S-ro Bingley baldaŭ konatiĝis kun ĉiuj gravuloj en la ĉambro; li estis vigla kaj ne kaŝema, dancis en ĉiu danco, malkontentis pri la frua finiĝo de la balo, kaj sugestis mem okazigi balon ĉe Netherfield. Tiaj afablaj ecoj nepre eksponis la homon. Kia kontrasto inter li kaj lia amiko! S-ro Darcy dancis nur unu fojon kun s-ino Hurst kaj unu fojon kun f-ino Bingley, rifuzis prezentiĝi al iu ajn alia virino, kaj pasigis la ceteran vesperon vagante tra la ĉambro, foje parolante al iu en la propra grupo. Lia personeco estis pridecidita. Li estis la plej fiera, plej malagrabla viro en la mondo, kaj ĉiu esperis, ke li neniam revenos. Inter la plej koleraj pri li estis s-ino Bennet, kies malŝaton pri lia ĝenerala konduto akrigis ĝis aparta abomeno pro tio, ke li mistraktis unu el ŝiaj filinoj.

Elizabeth Bennet estis devigita, pro manko de sinjoroj, sidi dum du dancoj; kaj dum parto de tiu periodo, s-ro Darcy staris sufiĉe proksime, ke ŝi povis subaŭskulti konversacion inter li kaj s-ro Bingley, kiu venis de la danco dum kelkaj minutoj, por instigi al sia amiko partopreni.

"Venu, Darcy," diris li, "mi deziras, ke vi dancu. Malplaĉas al mi vidi vin stari tiel stulte sola. Multe pli bone, ke vi dancu."

"Mi certe ne faros tion. Vi scias, kiom mi abomenas tion, se mi ne aparte konas mian partnerinon. Tio estus netolerebla, ĉe ĉi tia asembleo. Viaj fratinoj estas okupitaj, kaj en ĉi tiu ĉambro ne troviĝas alia virino, stari kun kiu ne estus al mi pune."

"Tiom selektema kiom vi, mi ne estus," elkriis Bingley, "por regno! Je mia honoro, mi neniam renkontis tiom da plaĉaj junulinoj en mia vivo, kiom en ĉi tiu vespero; kaj vi povas vidi, ke kelkaj el ili estas aparte belaj."

"Vi dancas kun la sola bela junulino en la ĉambro," diris s-ro Darcy, rigardante la plej aĝan f-inon Bennet.

"Ho! ŝi estas la plej bela estaĵo, kiun mi iam ajn vidis! Sed, jen unu el ŝiaj fratinoj, sidante ĝuste malantaŭ vi, kiu mem estas tre bela, kaj, mi kuraĝus diri, tre agrabla. Permesu, ke mi petu al mia partnerino prezenti vin."

"Pri kiu temas?" kaj turnante sin li dum momento rigardis al Elizabeth ĝis, trafinte ŝian okulon, li formovis la sian kaj malvarme diris: "Ŝi estas tolerebla, sed ne sufiĉe bela por tenti min; mi ĉimomente ne estas en tia humoro, ke mi atentos junulinojn, kiujn malatentas aliaj viroj. Pli bone, ke vi reiru al via partnerino kaj ĝuu ŝiajn ridetojn, ĉar ĉe mi vi malŝparas vian tempon."

S-ro Bingley obeis lian konsilon. S-ro Darcy formarŝis; kaj Elizabeth restis kun neniom da ŝato por li. Ŝi tamen bonspirite rakontis la aferon inter siaj amikinoj; ĉar ŝi posedis viglan, petoleman personecon, kiu ĝojis pri ridindaĵoj.

La vespero pasis sufiĉe kontentige por la tuta familio. S-ino Bennet vidis sian plej aĝan filinon tre admirata de la Netherfield-grupo. S-ro Bingley du fojojn dancis kun ŝi, kaj liaj fratinoj atentis ŝin. Al Jane tio estis egale plaĉa, kvankam pri tio ŝi estis pli kvieta. Elizabeth sentis la plezuron de Jane. Mary aŭdis sin menciata al f-ino Bingley kiel la plej scipova junulino en la distrikto; kaj Catherine kaj Lydia bonŝancis neniam esti sen partneroj, la sola afero, kiun ili ĝis tiam lernis celi ĉe balo. Ili do bonhumore revenis al Longbourn, la vilaĝo kie ili loĝis kaj en kiu ili estis la ĉefaj loĝantoj. Ili trovis s-ron Bennet ankoraŭ ekster sia lito. Kun libro li neniam atentis la horon; kaj ĉifoje li estis ege scivolemo pri la okazaĵo de vespero, kiun oni tiom entuziasme atendis. Li iom esperis, ke la opinioj de lia edzino pri la fremdulo estos seniluziaj; sed baldaŭ evidentiĝis, ke li aŭdos tre alian historion.

"Ho! kara s-ro Bennet," kiam ŝi eniris la ĉambron, "ni havis plej ĝuigan vesperon, vere elstaran balon. Se nur vi estus tie. Jane estis tiom admirata, nenio povis simili al tio. Ĉiu diris, kiom plaĉe ŝi aspektis; kaj s-ro Bingley opiniis ŝin tute bela kaj dancis kun ŝi du fojojn! Pripensu tion, kara; vere, du fojojn li dancis kun ŝi! kaj ŝi estis la sola estaĵo en la ĉambron, kiun li duan fojon petis. Komence, li petis f-inon Lucas. Tiom konsternis min vidi, ke li partneriĝas kun tiu! Sed, tamen, li tute ne admiris ŝin; certe, neniu povas, vi scias tion; kaj ŝajnis, ke lin forte imponis Jane dum ŝi iris danci. Li do demandis, kiu ŝi estas, kaj prezentiĝis, kaj petis ŝin pri la duposto. Tiam la dutrio li dancis kun f-ino King, kaj la dukvaro kun Maria Lucas, kaj la dukvino denove kun Jane, kaj la duseso kun Lizzy, kaj la Boulanger --"

"Se li kompatus min," senpacience elkriis ŝia edzo, "li dancus eĉ ne duone tiom! Pro Dio, diru nenion pli pri liaj partnerinoj. Se nur li estus en la komenco tordinta la maleolon!"

"Ho! kara," daŭrigis s-ino Bennet, "mi estas tute kontenta pri li. Li estas tiom elstare bela! Kaj liaj fratinoj estas ĉarmaj virinoj. Neniam en la vivo mi vidis ion pli elegantan ol iliaj roboj. Mi kuraĝas diri, ke la punto sur la robo de s-rino Hurst --"

Jen denove ŝi interrompiĝis. S-ro Bennet protestis kontraŭ ia ajn priskribo de vestaĵoj. Ŝi do devis serĉi alian branĉon de la temo, kaj rakontis, kun multe da spirita amareco kaj iom da troigo, la ŝoka malĝentileco de s-ro Darcy."

"Sed mi povas certigi al vi," ŝi aldonis, "ke al Elinjo ne multe gravas, ke ŝi ne plaĉas al li; ĉar li estas malŝatinda, aĉa ulo, tute ne inda plaĉi. Tiel alta, tiel vanta, ke oni ne povis toleri lin! Li promenadis tien, li promenadis aliloken, supozante sin tiom grandioza! Ne sufiĉe bela por merita kundancadon! Se nur vi estus tie, kara, por doni al li taŭgan respondon. Mi entute abomenas la viron."

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:22:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 4

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Kiam Jana kaj Elizabeta restis solaj, la unua, kiu antaŭe estis prudenta je siaj laŭdoj pri s-ro Bringley, esprimis al sia fratino, kiom ŝi admiras lin.

"Li estas precize tia, kia devas esti junulo," ŝi diris; "sentema, bonhumora, vigla; kaj mi neniam vidis tiel kontentigan ĝentilecon, tioman senstreĉecon, kun tiel perfekta edukiteco!"

"Li cetere estas bela," respondis Elizabeta; "ankaŭ tia devas esti junulo, se tio eblas. Lia persono estas sekve perfekta."

"Min tre flatis tio, ke li petis de mia duan dancon. Tian komplimenton mi ne atendis."

"Ĉu ne? Mi atendis ĝin por vi. Sed jen unu granda malsamaĵo inter ni. Komplimentoj ĉiam surprizas vin, kaj min -- neniam. Kio povus esti pli natura ol tio, ke li ree petis vin? Li ne povis eviti vidi, ke vi estas kvinoble tiel bela kiel ĉiu alia virino en la ĉambro. Pri tio ne kulpis lia bravaco. Nu, li ja estas agrabla, kaj mi permesas, ke li plaĉu al vi. Multe da malpli ŝatindaj personoj plaĉis al vi."

"Kara Elinjo!"

"Ho! Sciu, ke vi tro emas ŝati la pli multajn homojn. Vi neniam vidas la kulpon en iu ajn. Antaŭ viaj okuloj la tuta mondo estas bona kaj agrabla. Mi tutvive neniam aŭdis vin malestime priparoli homon."

"Mi ja volus ne rapidi por malestime priparoli iun ajn; sed mi ĉiam diras tion, kiun mi pensas."

"Tion mi scias; kaj ĝuste pri tio mi miras. Tia saĝeco, kaj tamen tiom da blindeco pri la malsaĝaĵoj kaj sensencaĵoj de aliaj! Afekti honeste estas afero sufiĉe ofta, ke oni trovas ĝin ĉie. Sed honesti ne elmontrante aŭ intrigante -- akcepti la bonaĵojn de ĉiu persenco kaj plibonigi ĝin, kaj diri nenion pri la malbonaĵojn -- sole vi kontudas tiel. Al vi do plaĉis la fratinoj de tiu ulo, ĉu? Ilia konduto ne same bonis kiel la lia."

"Certe ne komence. Sed kiam oni konversacias kun ili, ili estas tre plaĉaj sinjorinoj. Fraŭlino Bingley loĝos ĉe la frato kaj mastros lian domon; kaj se ŝi ne estos ĉarma najbarino, mi tre eraras."

Elizabeta silente aŭskultis, sed restis nekonvinkita; ilian konduton ĉe la asembleo ili ne antaŭkalkulis por ĝenerale plaĉi; kaj pro sia atenta observemo kaj malpli da bonhumoremo ol la fratino, kaj pro juĝopovo tro konfuzita de atento al ŝi, ŝi emis ne aprobi ilin. Ili nepre estis tre bonstataj sinjorinoj; ne mankis al ili bona humoro, kiam ili estis kontentaj, ankaŭ ne la kapablo esti laŭplaĉe agrablaj, sed orgojlaj kaj vantaj. Ili estis ne malbelaj, kleriĝis en unu el la ĉefaj privataj seminariejoj de la urbo, havas bontrovon dumilpundan, kutims elspezi pli ol ili devus kaj ligiĝi kun altranguloj, kaj do ĉiel rajtis supozi sin altkvalitaj kaj aliajn malaltkvalitaj. Ili naskiĝis en estiminda familio en la nordo de Anglio; cirkonstanco, kiu pli influis iliajn memorojn ol la fakto, ke la bontrovo de ilia frato kaj de ili mem akiriĝis per komerco.

S-ro Bingley heredis havaĵon preskaŭ centmilpundan de sia patro, kiu mem intencis aĉeti bienon, sed ne ĝisvivis tiun agon. S-ro Bingley same intencis tion; sed, ĉar li nun havis bonan domon kaj la liberecon de biendomo, multaj el tiuj kiuj plej bone konis lian facilanimecon emis supozi, ke li pasigos siajn restantajn jarojn en Netherfield, kaj lasos al la posta generacio aĉeti.

Liaj fratinoj tre deziris, ke li posedu propran bienon; sed, kvankam li nun estis nur luloĝanto, Fraŭlino Bingley tute ne malemis prezidi ĉe lia tablo -- ankaŭ Sinjorino Hurst, edziniĝinta al viro pli moda ol riĉa, emis trakti lian domon kiel sian hejmon kiam tio estis por ŝi oportuna. S-ro Bingley estis malpli ol du jarojn maturiĝinta kiam lin tentis hazarda rekomendo viziti Domon Netherfield. Li Vizitis ĝin, kaj inspektis ĝin dum duona haro -- lin plaĉis la situo kaj la ĉefaj ĉambroj, kontentigis tio kiun laŭde diris la posedanto, kaj li tuj luis ĝin.

Inter li kaj Darcy estis tre stabila amikeco, malgraŭ malsameco de personeco. Bingley karis al Darcy pro la facilanimeco, nekaŝemeco kaj influebleco de sia humoro, kvankam nenia sinteno povus pli kontrasti al tiu de la lasta, kaj kvankam la lasta tute ne malkontentis pri sia humoro. Pri la forteco de la estimo de Darcy, Bingley firme fidis, kaj ege estimis lian juĝopovon. Pri komprenado, Darcy estis pli bona. Bingley tute ne estis manka, sed Darcy estis lerta. Li estis samtempe fiera, sindetenema kaj elektema, kaj lia konduto, kvankam bone edukita, ne invitis. Tiel la amiko havis la avantaĝon. Bingley certe estis ŝatata, kie ajn li aperis. Darcy neeviteble ofendis.

Sufiĉe karakteriza estis la maniero, laŭ kiu ili diskutis la asembleo de Meriton. Bingley neniam en sia vivo renkontis pli plaĉajn homojn aŭ pli belajn junulinojn; ĉiu afablis kaj atentis lin; mankis formaleco kaj rigideco; li baldaŭ sentis konatecon kun ĉiuj en la ĉambro; kaj, rilate Fraŭlinon Bennet, li ne povis koncepti anĝelinon pli belan. Tute male, Darcy vidis aron da homoj en kiuj malmultis beleco kaj mankis fasono, por neniu li sentis la plej etan interesiĝon, kaj de neniu li ricevis aŭ atenton aŭ plezuron. Fraŭlinon Bennet li agnoskis beleta, sed ŝi tro emis rideti.

Sinjorino Hurst kaj ŝia fratino konsentis pri tio -- ili tamen admiris kaj ŝatis ŝin, kaj nomis ŝin dolĉulino, pretaj pli bone koni ŝin. Tiel Fraŭlino Bennet fariĝis dolĉulino, kaj ilia frato sentis sin rajtigita fare de tia rekomendo laŭplaĉe pensi pri ŝi.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:22:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 5

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Nelonge for de Longbourn loĝis familio, kun kiu la familio Bennet dividis specialan intimecon. Siro Vilhelmo Lucas antaŭe estis komercisto en Meritono, kie li akiris por si atentindan bonhavon, kaj dum sia urbestreco li atingis la honoron de kavalireco per parolado antaŭ la reĝo. Tiun distingigon li eble tro forte sentis. Ĝi estigis en li malŝategon por sia komerco, kaj por sia loĝloko en malgranda merkata urbo; kaj, rezignante pri ambaŭ, li translokiĝis kun sia familio al domo eble du kilometrojn for de Meritono, kiu ekde tiam portis la nomon Loĝejo Lucas; tie li povis plezure pensi pri sia graveco, kaj, nekatenite de komerco, li povis okupi sin sole per ĝentila kondutado al la tuta mondo. Ĉar, kvankam lia graveco ĝojigis lin, ĝi ne faris lin malŝatema; male, li atentis ĉiun. Nature neofendema, amikema kaj helpema, lia parolado ĉe la Palaco de Sankta Jakobo faris lin ĝentila.

Damo Lucas estis tre bona virino, ne tro lerta por esti valora najbaro de sinjorino Bennet. Ili havis kelkajn gefilojn. La plej aĝa, inteligenta kaj racia juna virino, proksimume 27-jara, estis intima amikino de Elizabeta.

Estis absolute necese, ke la fraŭlinoj Lucas kaj la fraŭlinoj Bennet renkontiĝu por diskuti balon; kaj la postasemblea mateno venigis la unuajn al Longbourn por aŭdi kaj komuniki.

"Vi bone komencis la vesperon, Karlota," diris sinjorino Bennet kun digna sinregado al fraŭlino Lucas. "Vi estis la unua elektito de sinjoro Bingley."

"Jes; sed ŝajnas, ke la dua pli plaĉis al li."

"Ho! mi supozas, ke temas pri Jana, ĉar li dufoje dancis kun ŝi. Tutcerte ŝajnas, ke li admiris ŝin -- mi certe kredas tion -- mi aŭdis ion pri tio -- sed mi preskaŭ ne scias kion -- ion pri sinjoro Robinson."

"Eble vi pensas pri tio, kiun mi aŭdis inter li kaj sinjoro Robinson; ĉu mi ne menciis tion al vi? Sinjoro Robinson pridemandis lin, kiel plaĉas al li niaj meritonaj asembleoj, kaj ĉu li ne opinias, ke estas multaj belulinoj en la ĉambro, kaj kiujn li opinias plej belaj? kaj li tuj respondis tiun finan demandon: 'Ha! la plej aĝa fraŭlino Bennet, sendube; ne povas ekzisti pri tio du malsamaj opinioj.'"

"Ĉu do! Nu, tio ja estas decida -- ŝajnas ke -- sed, tamen, vi scias, ke eble nenio rezultos."

"Miaj aŭdoj estis pli celhavaj ol la viaj, Elinjo," diris Karlota. "Sinjoro Darcy ne tiom valoras aŭskulti kiom lia amiko, ĉu? -- kompatinda Elinjo! -- kiu estas nur tolerebla."

"Mi petas, ke vi ne instigu al Elinjo ĉagreniĝi pro lia mistraktado, ĉar li estas viro tiom malagrabla, ke estus malbonŝanco se li ŝatus ŝin. Sinjorino Long informis min hieraŭ vespere, ke li sidis apud ŝi dum duona horo ne malfermante siajn lipojn."

"Ĉu vi certas, sinjorino? -- ĉu eble ne estas erareto?" diris Jana. "Mi tutcerte vidis sinjoron Darcy paroli kun ŝi."

"Ja -- ĉar ŝi finfine demandis lin, kiel plaĉas al li Netherfield, kaj li ne povis eviti respondi al ŝi; sed ŝi diris, ke li ŝajnis tre kolera pro tio, ke ŝi alparolis lin."

"Fraŭlino Bingley informis min," diris Jana, "ke li neniam multe parolas, krom se temas pri intimuloj. Kun ili li estas rimarkinde agrabla."

"Eĉ ne unu vorton tian mi kredas, kara. Se li estus tiom agrabla, li parolus kun sinjorino Long. Sed mi povas konjekti, kiel okazis; ĉiu diras, ke li estas konsumita de fiereco, kaj mi kuraĝas diri, ke li iel aŭdis, ke sinjorino Long ne havas diliĝencon kaj devis veni al la balo en kaleŝo."

"Ne ĝenas min, ke li ne parolis kun sinjorino Long," diris fraŭlino Lucas, "sed mi volus, ke li estus dancinta kun Elinjo."

"Alian fojon, Elinjo," diris la patrino, "se mi estus vi, mi ne dancus kun li."

"Sinjorino, mi kredas, ke mi povas promesi al vi, ke mi neniam dancos kun li."

"Lia fiereco," diris fraŭlino Lucas, "ne tiom ofendas min, kion ofte faras la fiereco, ĉar ĝi estas pravigita. Oni ne povas miri, ke tiel bona junulo, kun familio, bonhavo, ĉio favora al li, opinias sin altranga. Se mi povas tiel esprimi la aferon, li rajtas esti fiera."

"Verdire," respondis Elizabeta, "kaj mi facile pardonus lian fierecon, se li ne estus ofendeginta la mian."

"La fiereco," observis Maria, kiu fieris pri la solideco de ŝiaj pensoj, "estas ofta malfortikaĵo, mi opinias. Laŭ tio, kiun mi legis, mi konvinkiĝis, ke ĝi estas tre ofta; ke la homo aparte emas al ĝi, kaj ke malmultaj el ni ne ĝojas pri sento de kontenteco pri iu aŭ alia eco, reala aŭ malreala. Vanteco kaj fiereco estas malsamaj aferoj, kvankam oni ofte uzas la vortojn sinonime. Homo povas esti fiera, ne samtempe estante vanta. Fiereco pli rilatas al nia opinio pri ni mem, vanteco al tio, kiun ni volas, ke aliaj opiniu pri ni."

"Se mi estus tiom riĉa kiom s-ro Darcy," elkriis iu juna Lucas, kiu venis kun la fratinoj, "ne gravus al mi, kiom fiera mi estas. Mi posedus aron da vulphundoj kaj ĉiutage trinkus botelon da vino."

"Tiam vi trinkus multe pli ol vi devus," diris sinjorino Bennet; "kaj se mi vidus vin fari tion, mi tuj forprenus vian botelon."

La knabo protestis, ke ŝi ne farus tion; ŝi daŭre deklaris, ke ŝi jes farus tion, kaj la disputo finiĝis nur samtempe kun la vizito.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:23:18
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 6

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


La fraŭlinoj de Longbourn baldaŭ vizitis tiujn de Netherfield. La viziton oni baldaŭ kompensis ĝustaforme. La plaĉa konduto de f-ino Bennet imponis al la bonvolo de s-ino Hurst kaj f-ino Bingley; kaj, kvankam la patrino evidentiĝis netolerebla, kaj la pli junaj fratinoj ne valoris interkonversacii, oni esprimis al la du pli aĝoj deziron pli bone konatiĝi kun ili. Janjo ricevis tiun atenton kun plej granda plezuro, sed Elizabeth ankoraŭ vidis malestimon je ilia traktado de ĉiuj, preskaŭ sen escepto de ŝia fratino, kaj ne povis ŝati ilin; kvankam ilia afableco al Janjo, tia kia ĝi estis, havis valoron pro tio, ke ĝi plej verŝajne estiĝis pro la influo de la admirado de ilia frato. Kiam ili renkontiĝis, ĝenerale evidentis, ke li ja admiris ŝin kaj por ŝi egale evidentis, ke Janjo cedis antaŭ la prefero, kiun ŝi dekomence sentis por li, kaj estis survoje al profunda enamiĝo; sed ŝi plezure opiniis, ke tion verŝajne ne rimarkos la ĝenerala mondo, ĉar Janjo unuigis en si, kun fortegaj sentoj, ankaŭ ebenan humoron kaj uniforman afablecon de maniero, kiuj gardos ŝin kontraŭ la suspektoj de la sintrudemaj. Ŝi menciis tion al sia amikino f-ino Lucas.

"Eble plaĉas," respondis Charlotte, "povi trudi tiakaze al la publiko; sed foje estas malavantaĝe esti tiel singarda. Se virino lerte kaŝas sian ŝaton de ties celo, ŝi eble perdos la okazon kapti lin; kaj tiam estos nura konsoleto kredi la mondon simile nescianta. Estas tiom da dankemo aŭ vaneco en preskaŭ ĉiu kunligo, ke ne estos sekure lasi iun ajn por prizorgi sin. Ni ĉiuj povas libere komenci — prefereto estas tute natura; sed tre malmultaj el ni havas sufiĉan koron por vere enamiĝi sen instigo. En naŭ kazoj el dek, virino prefere montru da ŝato ol ŝi efektive sentas. Bingley sendube ŝatas vian fratinon; sed eble li neniam pli ol ŝatos ŝin, se ŝi ne helpos lin."

"Sed ŝi ja helpas lin, tiom, kiom permesas ŝia naturo. Se mi povas percepti ŝian ŝaton por li, li certe estus stultulo, nepre, se ankaŭ li ne rimarkas tion."

"Rememoru, Elinjo, ke li ne konas la humoron de Janjo same kiel vi."

"Sed se virino ŝatas vinon, kaj ne provas kaŝi tion, li certe rimarkos tion."

"Eble jes, se li sufiĉe ofte estas kun ŝi. Sed, kvankam Bingley kaj Janjo renkontiĝas sufiĉe ofte, ili neniam pasigas multajn horojn kune; kaj, ĉar ili ĉiam vidas sin en grandaj duseksaj grupoj, estas neeble, ke ili uzu ĉiun momenton por kunkonversacii. Janjo devus do profiti el ĉiu duonhoro, en kiu ŝi povas komandi lian atenton. Kiam ŝi estas sekura pri li, estos pli da libertempo por enamiĝi tiom, kiom ŝi deziras."

"Via plano estas bona," respondis Elizabeth, "se temus pri nenio krom la deziro bonorde edziniĝi, kaj se mi determinus havigi al mi riĉan edzon, aŭ iun ajn edzon, mi supozas, ke mi utiligus ĝin. Sed tiuj ne estas la sentoj de Janjo; ŝi ne agas laŭplane. Ĝis nun, ŝi eĉ ne povas esti certa pri la nivelo de sia ŝato, nek pri ĝia dezirindeco. Ŝi konas lin nur du semajnojn. Ŝi dancis kvar fojojn kun li ĉe Meryton; ŝi vidis lin unu matenon ĉe lia domo, kaj poste manĝis kun li en grupo kvar fojojn. Tio ne tute sufiĉas por komprenigi al ŝi lian karakteron."

"Ne tiel, kiel vi prezentas ĝin. Se ŝi nur manĝus kun li, ŝi eble nur eltrovus, ĉu li havas bonan apetiton; sed vi devas memori, ke ili pasigis ankaŭ kvar vesperojn kune — kaj kvar vesperoj povas sufiĉe por multo."

"Jes; tiuj kvar vesperoj ebligis al ili sciiĝi, ke ambaŭ ŝatas Vingt-et-un pli bone ol Komercon; sed rilate aliajn ĉefajn ecojn, mi ne supozas, ke multo riveliĝis."

"Nu," diris Charlotte, "mi deziras al Janjo sukceson kun mia tuta koro; kaj se ŝi morgaŭ edziniĝus kun li, mi supozas, ke ŝi havus tiel bonan ŝancon de feliĉeco kiel se ŝi esplorus lian karakteron dum jaro. Feliĉeco en geedzeco estas tute afero de bona ŝanco. Se la humoroj de la du uloj estus tiel konataj unu al la alia, aŭ estus tute similaj, tio tute ne pligrandigux ilian feliĉecon. Ili daŭre fariĝas sufiĉe nesimilaj poste por havi siajn porciojn de malkontenteco; kaj estas pli bone scii kiom eble plej malmulte pri la defektoj de la homo, kun kiu vi pasigos la vivon."

"Vi ridigas min, Charlotte; sed tio ne estas vera. Vi scias, ke ĝi ne estas vera, kaj ke vi mem neniam tiel kondutus."

Okupate pri observado de la atentoj de s-ro Bingley al ŝia fratino, Elizabeth tute ne suspektis, ke ŝi mem fariĝas celo de intereso en la okuloj de lia amiko. S-ro Darcy komence preskaŭ ne opiniis ŝin beleta; li senadmire rigardis ŝin ĉe la balo; kaj kiam ili poste renkontis unu la alian, li rigardis ŝin nur por kritiki. Sed tuj post kiam li klarigis al si kaj al siaj geamikoj, ke ŝi havis preskaŭ neniun bonan trajton en la vizaĝo, li komencis rimarki, ke ĝin montras neordinare inteligenta pro la bela esprimeco de ŝiaj malhelaj okuloj. Post tiu eltrovo venis kelkaj aliaj egale embarasaj. Kvankam li kritikokule detektis pli ol unu paneo de perfekta simetrio en ŝia vizaĝo, li devis agnoski, ke ŝia formo estas malpeza kaj plaĉa; kaj malgraŭ sia aserto, ke ŝiaj manieroj ne estas tiuj de la fasona mondo, li kaptiĝis de ilia facilanima ludemo. Pri tio ŝi tute ne sciis; por ŝi li estis nur la viro, kiu nenie montris sin agrabla, kaj kiu supozis ŝin ne sufiĉe bela por danco.

Li komencis deziri scii pli pri ŝi, kaj kiel paŝo al konversacio kun ŝi li atentis ŝian konversaciadon kun aliaj. Tiu konduto allogis ŝian atenton. Tio okazis ĉe Sir William Lucas, kie estis grupiĝinta granda grupo.

"Kion celas s-ro Darcy," ŝi diris al Charlotte, "aŭskultante mian konversacion kun Kolonelo Forster?"

"Jen demando kun sole s-ro Darcy povos respondi."

"Sed se li daŭrigos, mi certe sciigos lin, ke mi komprenas lian intencon. Li havas tre satiran okulon, kaj se mi ne komencos mem impertinenti, mi baldaŭ ektimos lin."

Kiam li baldaŭ alproksimiĝis al ili, kvankam sen ŝajna intenco paroli, s-ino Lucas defiis al sia amikino mencii tian temon al li; kio tuj provokis al Elizabeth fari tion, kaj ŝi turnis sin al li kaj diris:

"Ĉu vi ne pensas, s-ro Darcy, ke mi neordinare bone esprimis min ĝuste nun, kiam mi instigis al Kolonelo Forster okazigi por ni balon ĉe Meryton?"

"Kun granda energio; sed tio estas ĉiam temo, kiu energiigas virinon."

"Vi estas severa al ni."

"Baldaŭ oni instigos ŝin," diris f-ino Lucas. "Mi malfermos la muzikilon, Elinjo, kaj vi scas, kio sekvos."

"Kiel amikino vi estas tre stranga estaĵo! — ĉiam dezirante, ke mi muziku kaj kantu antaŭ ĉiu ajn! Se mia vaneco estus muzika, vi estus valorega; sed mi estas tia, kiu vere preferus ne sidiĝi antaŭ tiuj, kiuj certe kutimas aŭdi la plej bonajn muzikistojn." Kiam f-ino Lucas tamen persistis, ŝi aldonis, "Nu bone, se devos tiel okazi, devos." Kaj serioze rigardante s-ron Darcy, "Estas bona aforismo, kiun ĉiu ĉi tie kompreneble scias: 'Retenu la spiron por malvarmigi la kaĉon'; kaj mi retenos la mian por ŝveligi mian kanton."

Ŝia prezento estis plaĉa, kvankam tute ne plejbona. Post unu-du kantoj, kaj antaŭ ol ŝi povis respondi al la petoj de kelkaj ke ŝi ankoraŭfoje kantu, ŝin avide anstataŭis ĉe la muzikilo ŝia fratino Manjo, kiu ĉiam senpaciencis por eksponi sin pro tio, ke ĉar ŝi estas la sola nebela knabino en la familio, ŝi multe laboris por scio kaj sukcesoj.

Manjo havis nek geniecon nek bonguston; kaj kvankam vaneco donis al ŝi laboremon, ĝi simile donis al ŝi pedantan kaj vanan humoron, kiu ĝenus pli altan gradon de kompetenteco ol ŝi atingis. Elizabeth-on, facilaniman kaj senafektan, oni aŭskultis kun multe pli da plezuro, kvankam ŝi muzikis ne duone tiel bone; kaj Manjo, fine de longa konĉerto, ĝojis aĉeti laŭdojn kaj dankojn per skotaj kaj irlandaj melodioj, laŭ peto de siaj pli junaj fratinoj, kiuj, kun kelkaj el la familio Lucas, kaj du aŭ tri oficiroj, entuziasme partoprenis la dancadon ĉe unu flanko de la ĉambro.

S-ro Darcy staris apud ili en silenta indigo pri tia metodo pasigi la vesperon, sen ia ajn konversaciado, kaj tro multe atentis siajn pensojn por rimarki, ke Sir William Lucas estas lia najbaro, ĝis Sir William komencis tiel:

"Kiel ĉarma amuzo por gejunuloj estas tio, s-ro Darcy. Cetere, estas nenio simila al dancado. Mi opinias ĝin unu el la ĉefaj rafinaĵoj de polurita socio."

"Certe, sinjoro; kaj ĝi havas la ceteran avantaĝon esti fasona inter la malpli poluritaj socioj de la mondo. Ĉiu sovaĝulo povas danci."

Sir William nur ridetis. "Via amiko bele dancas," li daŭrigis post paŭzo, vidante s-ron Bingley aliĝi al la grupo; "kaj mi tute ne dubas, ke ankaŭ vi estas spertulo pri tiu scienco, s-ro Darcy."

"Mi opinias, ke vi vidis min danci ĉe Meryton, sinjoro."

"Jes ja, kaj prenis plezuron tute ne malgrandan vidante tion. Ĉu vi ofte dancas ĉe Sankta Jakobo?"

"Neniam, sinjoro."

"Ĉu vi ne opinias, ke tio estus ĝusta komplimento al la loko?"

"Mi neniam tiel komplemntas iun ajn lokon se mi povas eviti tion."

"Mi konkludas, ke vi havas domon en la urbo?"

S-ro Darcy klinis sin.

"Mi iam pripensis mem loĝi en la urbo — ĉar mi ŝatas la superan socion; sed mi ne sentis min tute certa, ke la etoso londona plaĉus al Damo Lucas."

Li paŭzis esperante respondon; sed lia kunulo ne emis fari tion; kaj, ĉar Elizabeth tiumomente moviĝis al ili, lin trafis la ideo fari ion tre bravan, kaj alvokis ŝin:

"Kara f-ino Elinjo, kial vi ne dancas? S-ro Darcy, vi devas permesi, ke mi prezentu al vi ĉi tiun junulinon kiel tre dezirindan partneron. Vi ne povas rifuzi danci, mi certas, kiam tiom da beleco staras antaŭ vi." Kaj prenante ŝian manon li volis doni ĝin al s-ro Darcy kiu, kvankam ege surprizita, tamen ne kontraŭvole estus ricevinta ĝin, kiam ŝi tuj retiris sin kaj diris, iom maltrankvile, al Sir William:

"Tamen, sinjoro, mi tute ne intencas danci. Mi petas, ke vi ne supozu, ke mi movis min ĉi tien por serĉi partneron."

S-ro Darcy, kun serioza ĝentileco, petis la honoron de ŝia mano, sed vane. Elizabeth estis determininta; nek povis Sir William ŝanĝi ŝian celon per sia provo persvadi.

"Vi estas tiel supera en dancado, f-ino Elinjo, ke estas kruele senigi min de la feliĉeco vidi vin; kaj kvankam ĉi tiu sinjoro ĝenerale malŝatas tiun amuzon, li tute ne povas kontraŭstari, mi certas, feliĉigi nin dum duonhoro."

"S-ro Darcy estas tute ĝentila," diris Elizabeth, ridetante.

"Tia li ja estas; sed, se pripensi la instigon, mia kara f-ino Elinjo, ni ne povas miri pri lia komplezemeco — ĉar kiu povus rifuzi tian partnerinon?"

Elizabeth petoleme rigardis, kaj forturnis sin. Ŝia rezisto ne malhelpis ŝin ĉe la sinjoro, kaj kun iom da plaĉo li estis pensanta pri ŝi kiam lin alparolis f-ino Bingley:

"Mi povas diveni la temon de via revado."

"Mi supozas, ke ne."

"Vi pripensas, kiel netolereble estus pasigi multajn tiajn vesperojn — en tia socio; kaj mi tute dividas vian opinion. Neniam mi estis pli ĝenata! La sengusteco, tamen la bruo — la nenieco, tamen la memgraveco de tiuj homoj! Mi tute volus aŭdi viajn opiniojn pri ili!"

"Mi certigas al vi, ke vi tute miskonjektis. Mia menso estis agrable okupata. Mi meditadis pri la tre granda plezuro, kiun donas du belaj okuloj en la vizaĝo de bela virino."

F-ino Bingley tuj fiksis siajn okulojn al lia vizaĝo, kaj deziris, ke li diru al ŝi, kiu fraŭlino inspiris tian pripensadon. S-ro Darcy maltimege respondis:

"F-ino Elizabeth Bennet."

"F-ino Elizabeth Bennet!" rediris f-ino Bingley. "Mi tute miras. Kiom longe ŝi estas tia ŝatato? — kaj, bonvolu diri, kiam mi deziru al vi longan vivon kaj feliĉon?"

"Ĝuste tiun demandon mi atendis de vi. La imagopovo de virino estas tre rapida; ĝi saltas de admiro al amo, de amo al geedzeco, dum momento. Mi sciis, ke vi deziros al mi longan vivon kaj feliĉon."

"Ne, se vi seriozas, mi opiniu la aferon tute aranĝita. Vi ja havas ĉarman bopatrinon; kaj, kompreneble, ŝi ĉiam vizitos vin ĉe Pemberley."

Tute indiferente li aŭskultis ŝin dum ŝi tiel distris sin; kaj, ĉar lia mieno konvinkis ŝin, ke tio estas tute sendanĝera, ŝia spriteco longe fluis.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:23:50
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 7

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


La havaĵoj de s-ro Bennet konsistis preskaŭ entute el proprieto de du mil pundoj jare, kiuj, bedaŭrinde por liaj filinoj, estis garantiita, manke de heredontoj viraj, al fora parenco; kaj la bonhavo de ilia patrino, kvankam sufiĉa por ŝia vivsituacio, preskaŭ ne povis ŝtopi la mankon en lia. Ŝia patrino estis advokato en Meryton, kaj postlasis al ŝi kvarmil pundojn.

Ŝi havis fratinon, edzinon de iu s-ro Phillips, kiu estis komizo sub ilia patro kaj sekvis lin en la komerco, kaj fraton loĝantan en London en estiminda speco de komerco.

La vilaĝo Longbourn situis nur unu mejlon for de Meryton; plej oportuna distanco por la junulinoj, kiuj kutime tentiĝis tien tri-kvar fojojojn en la semajno, por atenti sian onklinon kaj transstratan robobutikon. La du plej juna en la familio, Katerina kaj Lidia, aparte oftis je tiuj atentoj; iliaj mensoj estas pli vakaj ol tiuj de la fratinoj, kaj kiam nenio pli bona prezentis sin, necesis promenado al Meryton por amuzi iliajn matenajn horojn kaj provizi konversacion por la vespero; kaj kiom ajn sena de aktualaĵoj povis esti la ĝenerala regiono, ili ĉiam sukcesis lerni iom de la onklino. Efektive, en la nona tempo ili estis bone provizitaj kaj de aktualaĵoj kaj de feliĉeco pro la lastatempa alveno de regimento de milicio en la distrikto; ĝi restos la tutan vintron, kaj Meryton estos la ĉefsidejo.

Iliaj vizitoj al s-ino Phillips nun produktis la plej interesajn informojn. Ĉiu tago aldonis ion al alia scio pri la nomoj kaj amikecoj de la oficiroj. Ties loĝlokoj ne longe restis sekretaj, kaj finfine ili komencis koni la oficirojn mem. S-ro Phillips vizitis ĉiujn, kaj tio malfermis por liaj nevinoj kvanton de feliĉeco antaŭe nekonata. Ili povis paroli pri nenio krom oficiroj; kaj la granda bonhavo de s-ro Bingley, kies mencio aktivigis ilian patrinon, estis en iliaj okuloj senvalora kiam komparita kontraŭ la regimentaĵoj de subleŭtenanto.

Aŭskultinte unu matenon ilian entuziasmon pri tiu temo, s-ro Bennet kviete observis:

"De tio, kion mi rimarkis de viaj parolmanieroj, vi certe estas du el la plej malsaĝaj junulinoj en la lando. Mi jam delonge suspektis tion, sed nun mi estas konvinkita."

Katerina estis konfuzita, kaj ne respondis; sed Lidia, kun perfekta indiferenteco, daŭre esprimis sian admiron pri Kapitano Carter, kaj sian esperon revidi vin en la sama tago, ĉar la postan matenon li estis veturonta al Londono.

"Min mirigas, kara," diris s-ino Bennet, "ke vi estus tiom preta supozi viajn filinojn malsaĝaj. Se mi volus ofende pensi pri ies infanoj, certe ne estus miaj."

"Se miaj filinoj estas malsaĝaj, mi esperas, ke mi ĉiam rimarkos tion."

"Jes — sed, hazarde, ili ĉiuj estas tre lertaj."

"Jen la sola punkto, mi flatas min, pri kiu ni ne konsentas. Mi esperis, ke niaj opinioj ĉiel koincidas, sed mi devos malkonsenti kun vi tiom, kiom pensi, ke niaj du plej junaj filinoj estas neordinare malsaĝaj."

"Kara s-ro Bennet, vi devos ne atendi, ke tiaj junulinoj havu la sencon de la gepatroj. Kiam ili atingos nian aĝon, mi opinias, ke ili ne pensos pri oficiroj pli ol ni faras. Mi rememoras, kiam mi mem ŝatis ruĝan jakon — kaj mi ja ankoraŭ tiel sentas en mia koro; kaj se alloga juna kolonelo, kun kvina aŭ ses mil jare, deziros unu el miaj filinoj, mi ne neos tion; kaj mi opiniis, ke Kolonelo Forster aspektis tre bele la alian nokton ĉe Sir William en siaj regimentaĵoj."

"Panjo," kriis Lidia, "mi onklino diras, ke Kolonelo Forster kaj Kapitano Carter ne tiel ofte iras al f-ino Watson, kiel ili faris post ilia alveno; ŝi nun vidas ilin tre ofte starantajn en la libraro de Clarke."

Malhelpis al s-ino Bennet respondi la alveno de piedservisto kun noto por f-ino Bennet; ĝi venis de Netherfield, kaj la servisto atendis respondon. La okuloj de s-ino Bennet glimis pro plezuro, kaj ŝi entuziasme kriis dum ŝia filino legis.

"Nu, Jana, kiu sendis ĝin? Pri kio ĝi temas? Kion li skribis? Nu, Jana, rapidu kaj diru al ni; rapidu, kara."

"Ĝin sendis f-ino Bingley," diris Jana, kaj poste laŭtlegis.

"KARA AMIKINO, —

"Se vi ne kompatos nin manĝi hodiaŭ kun Luisa kaj mi, ni timos malami unu la alian dum la cetero de niaj vivoj, ĉar tuttaga kunkapeco inter du virinoj ne povas finiĝi sen kverelo. Venu kiel eble plej baldaŭ post ricevo de ĉi tio. Mia frato kaj la sinjoroj manĝos kun la oficiroj. — Ĉiam via,

"KAROLINA BINGLEY"

"Kun la oficiroj!" kriis Lidia. "Mi scivolas, kial mia onklino ne menciis tion al ni."

"Formanĝi," diris s-ino Bennet, "tio estas tre misŝanca."

"Ĉu mi rajtas uzi la ĉaron?" diris Jana.

"Ne, kara, pli bone vi rajdu sur ĉevalo, ĉar pluvo estas verŝajna; kaj tiam vi devos resti la tutan nokton."

"Tio estus bona plano," diris Elizabeta, "se vi certus, ke ili ne proponus sendi ŝin hejmen."

"Ho! sed la sinjoroj havos la kaleŝon de s-ro Bingley por iri al Meryton, kaj la ges-roj Hurst ne havas ĉevalojn por la sia."

"Mi multe preferus veturi en la ĉaro."

"Sed, kara, mi certas, ke via patro ne povas forlasi la ĉevalojn. Ili estas bezonataj en la bieno, s-ro Bennet, ĉu ne?"

"Ili estas bezonataj en la bieno multe pli ofte ol mi povas havi ilin."

"Sed se vi havos ilin hodiaŭ," diris Elizabeta, "la celo de mia patrino estos plenumita."

Ŝi fine sukcesis tordi el sia patro agnoskon, ke la ĉevaloj estas uzataj. Do necesis, ke Jana iru sur ĉevalo, kaj ŝia patrino iris kun ŝi al la pordo kun multaj gajaj prognozoj pri malbona tago. Ŝiaj esperoj plenumiĝis; Jana nelonge foriris kiam forte pluvis. Ŝiaj fratinoj malkvietis pri ŝi, sed ŝia patrino ĝojis. La pluvo daŭris la tutan vesperon sen paŭzo; Jana certe ne povis reveni.

"Jen bonŝanca ideo mia, nepre!" diris s-ino Bennet pli ol unu fojon, kvazaŭ entute ŝia estus la kredito okazigi la pluvon. Ĝis la posta mateno ŝi tamen ne sciis pri ĉia feliĉeco de ŝia kreo. Oni ĵus finis matenmanĝon kiam servisto el Netherfield portis la jenan noton por Elizabeta:

"MIA PLEJ KARA ELINJO, —

"Mi trovas min tre malsana hodiaŭ matene, kio, mi supozas, ŝuldiĝas al mia plena malsekiĝo hieraŭa. Miaj afablaj geamikoj ne permesos, ke mi revenu ĝis mi pli bone fartas. Ili cetere insistas, ke min intervjuu s-ro Jones — do ne timu se vi aŭdos, ke li venis por vidi min — kaj, krom dolora gorĝo kaj kapdoloro, ne multo estas malbona ĉe mi. — Via, ktp."

"Nu, kara," diris s-ro Bennet, kiam Elizabeta jam laŭtlegis la noton, "se via filino danĝera malsanos — se ŝi mortos, estos komforte scii, ke tio okazis ĉasante s-ron Bingley, kaj laŭ viaj ordonoj."

"Ho! Mi ne timas, ke ŝi mortos. Homoj ne mortas pro malvarmumetoj. Oni bone prizorgos ŝin. Tiom longe, kiom ŝi restos tie, ĉio estos en ordo. Mi irus por vidi ŝin se mi povus havi la ĉaron."

Elizabeta, kiu sentis sin vere maltrankvila, determinis iri al ŝi, kvankam la ĉaro ne estis havebla; kaj ĉar ŝi ne estis ĉevalistino, promenado estis ŝia sola alternativo. Ŝi deklaris sian resolvon.

"Kiel stulta vi estas," kriis la patrino, "pensi tion, en tiom la malpuraĵo! Kiam vi alvenos, vi estos tute nevidinda!"

"Mi estos tute vidinda por vidi Janan — kaj mi ne volas pli."

"Ĉu tio estas sugesto por mi, Elinjo," diris ŝia patro, "alvoki la ĉevalojn?"

"Tute ne, mi ne volas eviti la promenon. La distanco estas neniom, kiam oni havas celon; nur tri mejlojn. Mi revenos antaŭ la vespermanĝo."

"Mi admiras la aktivecon de via bonvolemo," observis Maria, "sed ĉiun impulson de sento devus gvidi rezonado; kaj miaopinie, laboro devus ĉiam esti proporcia al tiu bezonata."

"Ni iros ĝis Meryton kun vi," diris Katerina kaj Lidia. Elizabeta akceptis ilian kunestadon, kaj la tri junulinoj kune ekiris.

"Se ni rapidos," diris Lidia dum ili promenis, "eble ni povos vidi Kapitanon Carter antaŭ ol li foriros."

En Meryton ili apartiĝis; la du plej junaj foriris al la loĝejo de unu el la oficiredzinoj, kaj Elizabeta sole daŭrigis sian promenadon, rapide transirante kampon post kampo, transgrimpante bariloŝtuparojn kaj transsaltante flokojn kun senpacienca agemo; kaj fine ŝi trovis sin rigardanta la domon, kun lacaj maleoloj, malpuraj ŝtrumpoj, kaj vizaĝo brilanta pro la varmeco de ekzercado.

Oni kondukis ŝin al la matenmanĝejo, kie kunsidis ĉiuj krom Jana, kaj kie ŝia apero ege surprizis ĉiun. Ke ŝi marŝis tri mejlojn tiel frue en la tago, en tiel malpura vetero, kaj sola, estis preskaŭ nekredebla por s-ino Hurst kaj f-ino Bigley; kaj Elizabeta estis konvinkita, ke ili malestimis ŝin pro tio. Ili tamen akceptis ŝin tre ĝentile; kaj en la maniero de ilia frato estis io pli bona ol ĝentileco; estis bona humoro kaj afableco. S-ro Darcy diris malmulton, kaj s-ro Hurst nenion. La unua trovis sin dividita inter admiro pri la brileco, kiun la ekzercado donis al ŝia haŭtkoloro, kaj dubo, ĉu la okazo pravigis, ke ŝi venu sola tiom da distanco. La alia pensis nur pri sia matenmanĝo.

Oni ne favore respondis ŝiajn demandojn pri ŝia fratino. F-ino Bennet malbone dormis, kaj kvankam ne plu en la lito, estis tre febra, kaj ne sufiĉe sana por lasi sian ĉambron. Elizabeta ĝojis tuj kondukiĝi al ŝi; kaj Jana, kiu ne esprimis en sia noto kiom ŝi sopiris tian viziton nur pro timo alarmi aŭ neoportuni, ĝojis je ŝia enveno. Ŝi tamen ne kapablis multe da konversacio, kaj kiam f-ino Bingley lasis ilin solaj, povis provi malmulton krom dankesprimoj pro la eksterordinara afableco, per kiu oni traktis ŝin. Elizabeta silente ĉeestis kun ŝi.

Fine de la matenmanĝo al ili venis la fratinoj; kaj Elizabeta komencis men ŝati ilin, kiam ŝi vidis, kiom da ŝato kaj bonvolo ili montris al Jana. La apoteko venis kaj, ekzameninte sian pacienton, diris, kiel oni povus supozi, ke ŝin trafis terura malvarmumo, kaj ke ili devos klopodi konkeri ĝin; konsilis, ke ŝi reenlitiĝo, kaj promesis al ŝi kelkajn drogojn. Ŝi entuziasme obeis liajn konsilojn, ĉar la febraj simptomoj kreskis, kaj ŝia kapo forte doloris. Elizabeta ne forlasis ŝian ĉambron dum momento; kaj la aliaj sinjorinoj malofte forestis; ĉar la sinjoroj estis for, ili efektive havis nenion por fari aliloke.

Kiam la horloĝo sonoris la trian, Elizabeta sentis, ke ŝi devos iri, kaj tre kontraŭvole diris tion. F-ino Bingley proponis al ŝi la ĉaron, kaj ŝi bezonis nur iomete da premado por akcepti ĝin, kiam Jana atestis tiom la konsterno apartiĝi de ŝi, ke f-ino Bingley devis ŝanĝi la proponon de kaleŝo al invito provizore resti ĉe Netherfield. Elizabeta danke konsentis, kaj oni sendis serviston al Longbourn por informi la familion pri ŝia restado kaj reporti iom da vestaĵoj.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:24:18
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Fiereco kaj antaŭjuĝemo

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW

(ĉapitro 34)


[Jane AUSTEN, junulino, vivis kaj verkis en Anglio, komence de la 19a jarcento. Jam multajn jarojn ŝatantoj de la angla literaturo entuziasmas pri ŝi, sed nur lastatempe ŝiaj verkaĵoj fariĝis ne nur popularaj, sed eĉ -- ĉu mi diru? -- furoraj! En la lastaj du jaroj aperis du filmversioj de libroj ŝiaj -- Persuasion (Persvado) kaj Sense and Sensibility (Prudento kaj sensivo) -- kaj usonaj kinejoj, post unu-du semajnoj, dismontros trian, Emma ... se ne mencii la belegan seshoran televidan filmon de Fiereco kaj antaŭjuĝemo kiu estis farita en Britio kaj dissendita tra Usono en februaro, 1996. Ne senmotive iu, alie ne tro literaturema, usona populara ĵurnalo nomis f-inon AUSTEN unu el la plej gravaj virinoj de 1995 -- tio malgraŭ la fakto, ke ŝi mortis preskaŭ du jarcentojn antaŭe!

Jen unusola ĉapitro el la romano; en ĝi la heroinon, Eliza Bennett, surprizas amkonfeso de la ĉefa vira rolanto, Fitzilliam Darcy, kaj ĝi instigas ŝin riveli al li la sentojn, kiujn dum monatoj lia ŝajna konduto vekis en ŝi. Mi bedaŭras, ke mi ne povas prezenti al vi la tutan romanon. Tamen sciu, ke ĝi ekzistas, manuskripte, ĉe s-ro Rob Hardy, kaj eble iu povos konvinki lin aperigi ĝin -- se ne libroforme, eble elektronike, ĉe TTT. Ni almenaŭ esperu...]


Post ilia foriro, Elizabeth, kvazaŭ intencante kiom eble plej kolerigi sin kontraŭ s-ro Darcy, elektis labori je tralegado de ĉiuj leteroj senditaj de Jane al ŝi post ŝia alveno en Kent. Vere, ili tute ne enhavis plendon, nek reviviĝis antaŭaj okazaĵoj, nek komunikiĝis aktuala suferado. Sed entute, kaj en preskaŭ ĉiu linio de ĉiu letero, evidentiĝis manko de tiu gajeco, kiu antaŭe estis eco de ŝia stilo, kaj kiu, fontante el la sereneco de menso tute trankvila en si mem kaj afabla al ĉiu, preskaŭ neniam antaŭe makuliĝis. Elizabeth rimarkis ĉiun frazon, kiu donis senton de netrankvileco, kun atento, kiun ĝi preskaŭ tute ne ricevis je la unua lego. La hontinda fanfarono de s-ro Darcy pri tio, kian mizeron li povis trudi, donis al ŝi pli akutan senton pri la suferoj de la fratino. Iom konsolis al ŝi pensi, ke lia vizito ĉe Rosings finiĝos post unu tago -- kaj, despli multe, ke post malpli ol semajnoduo ŝi ree estos kun Jane, kaj povos kontribui per sia amo al la resaniĝo de ties ĝojokapablo.

Ŝi ne povis pensi pri la foriro de Darcy el Kent, ne samtempe rememorante, ke ankaŭ foriros lia kuzo; sed Kolonelo Fitzwilliam jam klarigis, ke li tute ne celas ŝin, kaj, kvankam li estis agrabla, ŝi tute ne intencis malfeliĉi pri li.

Decidante tiun punkton, ŝi subite interrompiĝis de la pordsonorilo, kaj ŝian animo iomete konfuzis la ebleco, ke temas pri Kolonelo Fitzwilliam mem, kiu unu fojon antaŭe vizitis en malfrua vespero, kaj eble nun venas por aparte demandi pri ŝi. Sed tiu ideo rapide fuĝis, kaj ŝia animo tute alie tuŝiĝis, kiam, absolute surprizite, ŝi vidis s-ron Darcy marŝi en la ĉambron. Kun rapidema maniero, li tuj komencis pridemandi ŝian sancecon, implicante, ke li vizitas kun espero aŭdi, ke ŝi pli bone fartas. Ŝi ĝentile sed senvarmece respondis. Li sidis dum kelkaj momentoj, tiam ekstaris kaj promenadis en la ĉambro. Elizabeth estis surprizita, sed diris eĉ ne unu vorton. Post kelkminuta silento, li agitiĝante venis al ŝi kaj jene komencis:

"Vane mi baraktis. Netolereble. Miaj sentoj estas nesubpremeblaj. Permesu, mi insistas, ke mi diru al vi, kiom arde mi vin admiras kaj amas."

La surprizego de Elizabeth estis neesprimebla. Ŝi okulis, ruĝiĝis, ekdubis, silentis. Tion li opiniis sufiĉa instigo, kaj tuj sekvis la certigo pri tio, kiun li jam delonge sentas por ŝi. Li bone parolis; sed necesis detaligi sentojn krom tiujn de la koro, kaj li ne pli elokventis pri tenereco ol pri fiereco. Lia sento pri ŝia malsupereco -- pri ties malnobleco -- pri la familiaj obstakloj, kiujn juĝkapablo ĉiam starigis kontraŭ emo, traktiĝis kun varmeco kiu ŝajne rezultis el kompreno, ke li vundas, sed kiu ŝajne ne helpos la plenumon de liaj deziroj.

Malgraŭ sia profunda malŝato, ŝi ne povis ne rimarki la komplimenton de la amo de tia viro, kaj kvankam eĉ ne momenton deviis ŝiaj intencoj, ŝi tamen en la komenco bedaŭris la doloron, kiun li ricevos; ĝis, instigite al malŝato de lia posta parolo, ĉia kompato ŝanĝiĝis al kolero. Ŝi tamen provis ordigi siajn sentojn por pacience respondi lin post lia fino. Li konkludis, prezentante al ŝi la fortikecon de tiu ligsento, kiun, malgraŭ ĉiaj penoj, li tute ne povis konkeri; kaj esprimante sian esperon, ke ĝin nun kompensis ŝia akcepto de lia edziĝpeto. Kiam li diris tion, ŝi facile rimarkis, ke li ne pridubas favoran respondon. Li parolis pri nervozeco kaj maltrankvileco, sed lia mieno esprimis veran sekurecon. Tia cirkonstanco povis nur pli kolerigi, kaj, kiam li ĉesis, ŝiaj vangoj ruĝiĝis, kaj ŝi diris:

"En similaj kazoj, mi kredas, ke oni devas ĝentile esprimi danksenton pro la esprimitaj sentoj, kiom ajn neeagale ili estas reciprokataj. Estas nature, ke danko estu sentata, kaj se mi povus senti dankemon, mi nun dankus vin. Sed tio ne eblas -- mi neniam deziris vian bonan opinion, kaj vi certe donis ĝin tre kontraŭvole. Mi bedaŭras trudi doloron al iu ajn. Tio tamen estis tute nekonscia, kaj mi esperas, ke ĝi ne longe daŭros. Post ĉi tiu klarigo, certe ĝin ne malfacile forigos la sentoj kiuj, vi diris, jam longe malhelpis al vi agnoski vian amon."

S-ro Darcy, apogante sin ĉe la kameno kaj fikse rigardante ŝian vizaĝon, ŝajne aŭdis ŝiajn vortojn kun tiom da indigno kiom da surprizo. Lia mieno paliĝis pro kolero, kaj en ĉiu trajto evidentiĝis la perterbiĝo de lia menso. Li baraktis por ŝajnigi ekvilibron, kaj rifuzis malfermi la buŝon ĝis li opiniis, ke li atingis ĝin. La paŭzo estis timiga por la sentoj de Elizabeth. Finfine, kun voĉo trude trankvila, li diris:

"Kaj nur tian respondon mi rajtas atendi! Mi eble volus informiĝi, kial, kiun tiom malmulte da penado por ĝentileco, mi estas tiel rifuzita. Sed tio ne gravas."

"Mi same rajtus demandi," ŝi respondis, "kial, kun tiel evidenta intenco ofendi kaj insulti min, vi elektis informi min, ke vi amas min kontraŭ via volo, kontraŭ via rezonivo, eĉ kontraŭ via personeco? Ĉu tio ne rajtigis neĝentilecon, se efektive mi kondutis neĝentile? Sed okazis aliaj instigoj. Vi ja scias tion. Eĉ se miaj propraj sentoj ne decidus kontraŭ vi -- se ili estus indiferentaj, eĉ favoraj, ĉu vi kredas, ke ia ajn pripensado tentus min akcepti la viron, kiu peris la ruinigon, eble porĉiaman, de la feliĉeco de amata fratino?"

Dum ŝi eldiris tiujn vortojn, la koloro de s-ro Darcy ŝanĝiĝis; sed tiu emocio daŭris mallonge, kaj li aŭskultis, ne provante interrompi dum ŝi daŭrigis:

"Pro ĉio mi rajtas malbone opinii pri vi. Nenia motivo povas senkulpigi vin pri la maljusta kaj malbonvola rolo, kiun vi aktoris tie. Vi ne povas, ne kuraĝas, nei, ke vi estis la ĉefa, eĉ se ne la sola, kielo apartigi ilin unu de la alia -- rivelante unu antaŭ la monda cenzurado pro kapricemo kaj nestabileco, la alian antaŭ la monda mokado pro seniluziiĝo, kaj ke vi trudis al ambaŭ mizeron plej akutan."

Ŝi paŭzis, kaj vidis, kun granda indigniĝo, ke li aŭskultas kun sinteno, kiu pruvas lin tute senrimorsa. Li eĉ rigardis ŝin kun rideto de falsa nekredemo.

"Ĉu vi povas nei, ke vi tion faris?" ŝi rediris.

Kun falsita trankvileco li respondis: "Neniel mi volas nei, ke mi faris mian eblon por apartigi mian amikon de via fratino, nek ke mi ĝojas pri mia sukcesos. Mi estis pli bonkora al li ol al mi mem."

Elizabeth rifuzis ŝajni rimarki tiun ĝentilan penson, sed ĝian sencon ŝi kaptis, kaj ĝi ŝajne ne trankviligis ŝin.

"Sed ne nur je tiu afero," ŝi daŭrigis, "mi bazas mian malŝaton. Mia opinio decidiĝis longe antaŭ ol tio okazis. Vian personecon iluminis la rakonto, kiun mi ricevis antaŭ multaj monatoj de s-ro Wickham. Kion vi povas diri pri tiu temo? Per kia fantazia ago de amikeco vi povas defendi vin? aŭ per kia misprezento vi povas trudi vin al aliaj?"

"Vi avide interesiĝas pri la aferoj de tiu sinjoro," Darcy diris, kun malpli trankvila tono, kaj kun pli intensa koloro.

"Kiu, sciante liajn misŝancojn, povas eviti senti intereson pri li?"

"Liaj misŝancoj!" Darcy malestime rediris, "jes, liaj misŝancoj ja estas grandaj."

"Kaj vi respondecis," energie elkriis Elizabeth. "Vi reduktis lin ĝis lia aktuala paŭpereco -- pli-malplia. Vi detenis de li la avantaĝojn, kiuj estis, kiel vi certe sciis, intencitaj por li. Vi senigis lin en lia junaĝo de la sendependeco, kiun vi ŝuldis al li. Vi faris tion! kaj tamen vi povas malestimi kaj ridindigi la mencon de liaj misŝancoj."

"Kaj jen," Darcy kriis, rapidpaŝe transirante la ĉambron, "via opinio pri mi! Jen la estimo, kiun vi sentas por mi! Mi dankas vin pro tio, ke vi tiel plene klarigis. Certe pezegas miaj kulpoj, laŭ tiu kalkulo. Sed eble," li aldonis, ĉesante paŝi kaj turnante sin al ŝi, "tiuj ofendoj estus preterrigardeblaj, se via fiereco ne estus pikita de mia honesta konfeso pri la skrupuloj, kiuj longtempe malebligis, ke mi celu geedziĝon. Tiuj amaraj akuzoj eble estus subpremeblaj, se mi, kun pli bona politiko, kaŝus mian baraktadon kaj flatus vin ĝis kredo, ke min pelas senkvalifika, absolute pura inklino; rezonado, pripensado, ĉio. Sed mi abomenas ĉian sinkaŝon. Mi ankaŭ ne hontas pri la menciitaj sentoj. Ili estis naturaj kaj justaj. Ĉu vi supozus, ke mi ĝojos pri la malnobleco de viaj parencoj? -- gratulos min, ke mi esperas parencojn, kies vivkondiĉoj estas tiom definitive sub la miaj?"

Elizabeth ĉiumomente sentis plikreskadon de kolero, tamen ŝi kiel eble plej provis trankvile paroli, dirante:

"Vi eraras, s-ro Darcy, se vi supozas, ke la modo de via deklaro influis min iel ajn krom ke ĝi senigis min je la koncerno, kiun mi eble sentus rifuzante vin, se vi estus kondutinta pli ĝentile."

Ŝi vidis, ke li saltetis je tio, sed li nenion diris, kaj ŝi daŭrigis:

"Neniel ajn vi povus proponi geedziĝon tiel, ke mi akceptus tion."

Lia konsterniĝo ree evidentis, kaj li rigardis ŝin kun mieno de miksita nekredemo kaj honto. Ŝi daŭrigis:

"De la komenco mem -- ekde la unua momento, mi preskaŭ povus diri -- de nia interkonateco, via konduto, kiu impresis min per maksimuma kredo pri via orgojlo, via sinamo, via senatenta malŝato pri la sentoj de aliaj, provizis bazon por la malaprobo, sur kiu postaj okazaĵoj starigis malŝaton tiom nemoveblan; kaj eĉ ne monaton mi estis konanta vin antaŭ ol mi sentis, ke antaŭ ĉiuj aliaj viroj mi rifuzus edziniĝi kun vi."

"Jam sufiĉon vi diris, fraŭlino. Mi bone komprenas viajn sentojn, kaj nun rajtas nur honti la miajn. Pardonu, ke mi malŝparis tiom el via tempo, kaj bonvolu akcepti miajn bondezirojn por viaj sano kaj feliĉo."

Kaj tion dirinte, li haste eliris el la ĉambro, kaj post momento Elizabeth aŭdis lin malfermi la antaŭan pordon kaj foriri de la domo.

La tumulto de ŝia menso nun estis dolorige granda. Ŝi ne sciis, kiel apogi sin, kaj pro vera malfortikeco ŝi sidiĝis kaj ploradis dum duona horo. Pripensante tion, kio okazis, ŝian surprizegon pliigis ĉiu repenso. Ke ŝi ricevis edziniĝproponon de s-ro Darcy! Ke li amis ŝin dum tiom da monatoj! Tiom amis, ke li volis edzinigi ŝin malgraŭ ĉiuj obĵetoj, kiuj igis lin malebligi la edziĝon de lia amiko al ŝia fratino, kaj kiuj certe estis egale fortaj por li -- tio estis preskaŭ nekredebla! Estis plaĉe ke ŝi nekonscie inspiris tiel fortan amon. Sed lia fiereco, lia abomeninda fiereco -- lia senhonta konfeso pri tio, kion li faris rilate al Jane -- lia nepardonebla certeco, agnoskante, kvankam ne povante pravigi, ĝin, kaj la sensenta maniero, en kiu li menciis s-ron Wickham, ne provante nei sian kruelecon al tiu, baldaŭ konkeris la kompaton, kiun momente ekscitis pripensado de lia amo. Ŝi daŭrigis tre agititajn pripensojn ĝis la sono de la ĉaro de Damo Catherine trudis al ŝi senton de nekapablo renkonti la rigardon de Charlotte, kaj ŝi forrapidis al sia ĉambro.

ip地址已设置保密
2008/5/4 7:25:32

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.12500 秒, 4 次数据查询