PRINTEMPA PURIGADO
tradukis Liam Ó Cuirc.
La radŝpinilo en la subtegmento moviĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Mi ŝpinis vestojn kaj lintolon por bonaj geviroj. Ne permesu, ke oni min elĵetu."
Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Mi ŝpinis vestojn kaj lintolon por bonaj geviroj. Ne permesu, ke oni min elĵetu."La tenilrompita taso ĉe la supro de la telerbretaro saltis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Bonaj geviroj trinkis el mi. Ne permesu, ke oni min elĵetu."
La transaĵrompita tablo ĉe la muro balanciĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Bonaj geviroj manĝis ĉe mi. Ne permesu, ke oni min elĵetu."
La pintrompita prenilo ĉe la fajrejo kapkliniĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Mi ekbruligis kaj plilongigis fajrojn por bonaj geviroj. Ne permesu ke oni min elĵetu."
La krurrompita tabureto apud la kameno riverencis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Bonaj geviroj ripozis sur mi. Ne permesu, ke oni min elĵetu."
La spegulo vitrorompita sur la muro sin klinis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Bonaj geviroj sin vidis en mi. Ne permesu, ke oni min elĵetu."
La lulilo flankrompita en angulo de la ĉambro malmoliĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Bonaj geviroj luliĝis en mi. Ne permesu, ke oni min elĵetu."
La maljuna dommastrino, spirrompita, korrompita, ĉe la kamena anguleto rigidiĝis. Ŝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn. Mi bonfaris. Mi naskis bonajn gevirojn. Ne permesu, ke la novedzino de ĉi tiu domo min elĵetu."