![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
LA TERO DE LA TOMBEJO
(Caitriona Phaidih, noventerigito, parolas el la tombo)
tradukis Liam Ó Cuirc
Mi ne scias ĉu en la Pundan Lokon aŭ en la Dekkvin-ŝilingan Lokon oni min enterigis. La diablo prenu ilin se ili metis min en la Duonginean Lokon post ĉiuj avertoj! En la mateno de la tago en kiu mi mortis mi kriis el la kuirejo al Pádraig: "Peton mi havas al vi, Pádraig, mia infano", mi diris. "Metu min en la Pundan Lokon. luj el ni estas enterigitaj en la Duonginean Lokon, sed eĉ se ili estas..."
Mi diris al li, ke ili havigu la plej bonan ĉerkon en la domo de Taidhg. Bona ĉerko el kverko ĝi estas iuokaze. La ŝtofo de la skapulario kuŝas sur mi. Kaj la mortovesto. Mi mem havis tiujn pretaj... Estas makulo sur ĉi tiu kovraĵo. Ĝi similas al buleto da fulgo. Ne. Fingropremaĵo. La edzino de mia filo, certe. Ĝi similas al ĵia salivumado. Se Neil vidis ĝin! Supozeble ĵi estis tie. Je Dio ŝi ne ĉeestus se mi povus malhelpi al ŝi...
Malgranda Cait mallerte tranĉis la mortoveston. Mi ĉiam diris, ke ne estos prave doni al ŝi aŭ al Bid Sorcha drinki eĉ guton ĝis la korpo estos foririnta de la strato. Mi avertis Pádraig, ke li ne permesu al ili tranĉi la mortoveston se ili estos drinkintaj. Sed oni ne povas deteni Malgrandan Cait de korpo. Estis ĉiam ŝia plej supra ambicio, ke troviĝas ie en la du urboj kadavro. Se ŝi estus ĝisorele aferplena, la aferoj restu neatentitaj se ŝi povus esti proksima al kadavro.
La kruco estas sur mia brusto, tiu kiun mi mem aĉetis ĉe la misio... Sed kie estas la nigra kruco, kiun la edzino de benita Tomáisín alportis al mi de Knock tiam, kiam oni devis fine ĉirkaŭligi Tomáisín? Mi diris al ili ke ili metu ankaŭ tiun krucon sur min. Ĝi estas multe pli okulfrapa ol ĉi tio. De post ĉi tiu kruco falis de la knabo Pádraig estas sur ĝi malrekta tordo en la Savanto. La Savanto sur la nigra kruco estas belega. Kio estas al mi? Ĉu mi ne estas ĉiam forgesema? Jen ĝi, sub mia kapo. Kia domaĝo, ke oni ne metis tion sur mian bruston.