MIA NIGRA AZENETO
tradukis Liam Ó Cuirc
En Kinvara mi estis kiam mi unue ekkonis mian nigran azeneton. Estis foirtago, kaj tie ĝi staris apud la fosaĵo kun postaĵo kontraŭ la vento, senatenta al la mondo kaj la mondo senatenta al ĝi.
Sed ĝi tuj kaptis mian intereson. Mi bezonis azenon. Mi jam laciĝis veturante surpiede. Ĝi portus min, ĉu ne, kaj miajn sakon kaj palton? Kaj kiu scias, mi povus aĉeti ĝin sufiĉe malmultekoste?
Mi pridemandis la posedanton, sed mi devis serĉi la urbon antau ol trovi lin. Li estis ekster trinkejo, kantante por pencoj.
Certe li vendos la azenon! Kial ne vendi, se li ricevus ĝian prezon? Jes, ĝian prezon, unu solan pencon li ne prenus de mi esceptante ĝian prezon.
Kaj kompreneble, se la tempoj ne estus severaj li neniam forlasus ĝin - ne, neniam! Bonan junan azenon, kiu povas iri po dudek mejloj tage senĝene. Donu al ĝi plenmanon da aveno unufoje monate kaj ne estas kurĉevalo en la lando kiu povus konkuri kontraŭ ĝi - ne, eĉ ne kurĉevalo.
Ni ambaŭ iris por rigardi la azenon.
Ho, kiel la vagisto laŭdis ĝin! De tiam kiam venis la unua azeno al Irlando neniam ekzistis azeno tiel verva, tiel inteligenta, tiel longvida...
"Ĉu vi scias, ke ĝi havas kutimon", li diris laŭdante, "se oni donus al ĝi peceton da aveno matene ĝi flankenmetus iom da ĝi, timante ke estos malabundo la sekvontan matenon. Estas neniu mensoga vorto en tiu diro - ne unu vorto".
Iu ridis. La vagisto atakis lin.
"Kion vi priridas, idioto? Ĝi estas tiel inteligenta, ke ĝi ŝparas iom da sia aveno. Ĉu mi mem ne estis sufiĉe ofte tiel mankhava, ke mi devis ŝteli iometon de la ĝia? Se ne estus tiu azeno ni ofte malsatus - mi kaj miaj dek du filinoj..."
Mi demandis lin, ĉu ĝi distingus inter tio, kio apartenas al ĝia mastro, kaj tio de najbaro.
"Ĝi estas tiel honesta kiel la pastro", diris la ulo. "Se ĉiu alia besto estus kiel ĝi, ne necesus fosaĵo, barilo, muro au tranĉeo - tute ne necesus".