dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Eksperimentoj kun la Vero

您是本帖的第 16172 个阅读者
树形 打印
标题:
Eksperimentoj kun la Vero
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Eksperimentoj kun la Vero

Eksperimentoj kun la Vero

aŭ

La Aŭtobiografio

De
Mohandas Karamchand Gandhi

Tradukita de A Giridhar Rao
El la Hindia kaj la Angla

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:23:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Enkonduko

Antaŭ kvar aŭ kvin jaroj, pro la peto de miaj intimaj kunuloj, mi konsentis verki aŭtobiografion, kaj eĉ ĝin komencis. Sed mi eĉ ne plenigis la unuan folion kiam ekbrulis la mumbaja tumultega vulkano, kaj la komencita tasko restis nefinita. Poste mi estis kaptita en afero post afero kiu kulminis en mia enkarceriĝo en Jeravda. Ankaŭ Frato Ĝejramdas estis tie. Li proponis al mi, ke mi flankenmetu ĉion, kaj finu la aŭtobiografion. Mi respondis, ke mi jam fiksis stud-programon, kaj nur post ĝia finiĝo, mi povos komenci la aŭtobiografion. Se mi havus la bonŝancon travivi mian punperiodon en Yeravda, mi ja skribintus la aŭtobiografion tie. Sed mi estis liberigita unu jaron antaŭ ol finiĝis eĉ la stud-programo. Mi eĉ ne povis komenci la aŭtobiografion. Tial ĝi ne estis skribita. Nun Svami Anand denove antaŭmetis la saman demandon. Mi jam skribis la historion de la Satjagraha en Sud-Afriko, kaj do estas tentata verki la aŭtobiografion. La peto de la Svami estas, ke mi finverku la tutan vivhistorion kaj ke poste oni eldonu ĝin libroforme. Mi ne havas tiom da neinterrompata tempo. Se entute mi ĝin verku, mi povas verki ĝin nur por Navĝivan. Mi ĉiukaze devas skribi ion por Navĝivan. Do kial ne la aŭtobiografion? Svami konsentis pri tiu mia decido, kaj jen mi havas la okazon verki la aŭtobiografion.

Sed aŭdante pri mia decido, iu pia amiko demandis al mi dum mia lunda silento-tago: "Kial vi volas verki aŭtobiografion? Tiu ĉi estas okcidenta tradicio. Neniu scias pri tia verkado en la oriento. Kaj kion vi volas skribi? Kio okazos se vi morgaŭ ne plu kredos tion kion vi hodiaŭ kredas vera principo? Aŭ se vi ŝanĝos la kriteriojn de via ago? Multaj homoj konsideras viajn skribaĵojn la fina pruvo, kaj laŭigas siajn vivojn. Eble ili mispaŝos, ĉu ne? Tial, taŭgus ne verki la aŭtobiografion, almenaŭ nun, ĉu ne?"

Tiu argumento havis iom da efiko sur mi. Sed mi efektive ne volas verki aŭtobiografion. Sub la preteksto de aŭtobiografio, mi volas rakonti nur pri miaj pluraj eksperimentoj kun la vero. Veras, ke pro la fakto, ke mia vivo estas interplektita en tiuj eksperimentoj, tiu rakonto prenos la formon de vivhistorio. Sed se ĉiupaĝe troviĝus nur miaj eksperimentoj, mi mem konsiderus tiun rakonton senkulpa. Mi kredas, ke estus utile meti antaŭ la publiko la tutan aron de miaj eksperimentoj -- aŭ konsideru tion mian iluzion. Barato jam konas miajn eksperimentojn en la kampo de la politiko; ne nur tie ĉi, sed ĝi ankaŭ estas konataj en ĉiuj tiuj mondpartoj kiujn oni rajtas nomi civilizaj. Por mi, ĝi valoras ege malmulte, kaj do la titolo de Mahatmo kiun mi gajnis pro tio, ankaŭ malvaloras. Plurfoje min eĉ dolorigis tiu adjektivo. Mi ne memoras eĉ unu fojon kiam mi fieris pri tiu adjektivo. Sed mi ja ŝatus rakonti pri miaj propraj spiritaj eksperimentoj, pri tiuj kiujn nur mi prikonas -- en kiuj ankaŭ naskiĝis mia forto enn la politika kampo. Se tiuj eksperimentoj ja estas spiritaj, tiam ne ekzistas eĉ la ebleco fieri pri tiuj. Tiuj nur povas pligrandigi la humilecon. Ju pli longe mi pripensas la pasintecon, des pli klare videblas miaj limigoj. Tio kio mi volas atingi, tio pri kio mi klopodis kaj strebis dum la lastaj 30 jaroj, estas la memkonscio, vidi la dion mem, atingi la liberigan savon, la mokŝa-on. Ĉiuj miaj agoj havas tiun ĉi celon. Tio ankaŭ estas la celo de mia verkado; kaj jen tio kio regas mian konduton en la politika kampo.

Sed mi ĉiam kredas, ke tio kio inde eblas por unu indas kaj eblas por ĉiuj. Tial mi ne eksperimentis kaŝe. Mi ne kredas, ke ilia spiriteco malpliiĝus se ĉiuj povas vidi ilin. Nepre ekzistas aferoj kiujn nur la animo scias, kaj tie tiuj restas. Mi ja ne povas komuniki tiajn aferojn. En miaj eksperimentoj, la spirita signifas la moralan; la darmo estas moralo; spirite nutrita moralo estas la darmo. Tial tiuj aferoj kiujn pridecidas knaboj, junuloj, kaj aĝuloj -- nur tiuj aferoj estos traktataj en tiu ĉi rakonto. Se mi sukcesos verki tiun ĉi rakonton senpasie kaj kun humileco, mi povos liveri ion por aliaj eksperimentuloj.

Mi ne pretendas pri ia kompleteco de miaj eksperimentoj. Same kiel sciencisto faras siajn eksperimentojn precize, rigore, penseme, kaj detaloplene, kaj eĉ tiam li ne nomas la rezultojn finaj, kaj restas vigla pri la eraro de siaj konkludoj se ne tute dubemaj pri ili, ankaŭ mi asertas la saman pri miaj eksperimentoj. Mi animserĉis min profunde, zorge observis ĉiun mian emocion, analizis ilin. Sed, ke la konkludoj aplikas al ĉiuj, ke ili veras aŭ ke nur ili veras, tiujn asertojn mi neniam volus fari. Mi jes povas aserti la jenon: laŭ mia vidpunkto, ili veras, kaj ŝajnas finaj. Se ili ne ŝajnus tiel, mi ne devus subteni iujn ajn el miaj agoj per ili. Sed ĉion kion mi renkontas, mi dividas en prenendaĵon kaj lasendaĵon, kaj laŭ la prenendaĵojn mian konduton mi laŭigas. Sed ĝis tiam kiam tia konduto donas animplezuron al mi, tiel estas, al miaj intelegenteco kaj animo, ĝis tiam mi devas fidi pri ĝi.

Se mi volus priskribi nur principojn, tiel estas, esencojn, tiam mi tute ne rajtus verki tiun ĉi aŭtobiografion. Sed mi volas doni la historion de la agoj faritaj surbaze de tiuj principoj kaj esencoj, kaj tial mi donis al tiu eseo la unuan titolon [Noto 1] de "Eksperimentoj kun la Vero". Tio inkluzivas eksperimentojn kun tiuj principoj distingitaj de la vero nome ahimsa -- senperforteco --, brahmaĉarya -- fraŭleco --, ktp. Sed min regas la vero, kaj en ĝi estas inkluzivitaj multaj aliaj principoj. Ne temas pri ĝenerala -- laŭbuŝa -- vero. Ĝi veras kaj en la vorto kaj en la penso. Tiu ĉi vero ne estas tio imagita de ni, sed sendependa, eterna vero; alivorte ĝi ja estas la dio.

Difinoj de la dio estas sennombreblaj ĉar la povoj de la dio ankaŭ sennombreblas. Tiuj ĉi formoj mirigas min. Ili foje eĉ min ravis. Sed nur la verforman dion mi adoras. Nur tiu estas la vero, la ceteraj estas mitoj. Mi ne trovis tiun veron, sed mi estas ĝia esploranto. Dum tiu esplorado, mi pretas oferi mian plej amantan aĵon, kaj mi certas ke mi eĉ pretas kaj kapablas oferi mian korpon mem en la fajron de tiu ĉi esplorado. Sed ĝis tiam kiam mi atestas tiun ĉi veron, mi prenas imagan veron kiun mia animo kredas esti la vero, kaj konsiderante ĝin la gvidlampo, mi kondutas mian vivon per ĝi.

Kvankam tiu ĉi vojo ŝajnas razilronda, mi trovis ĝin ege facila. Marŝante sur tiu vojo, mi sentis eĉ miajn plej grandajn mispaŝojn trivialaj, ĉar malgraŭ tiuj mispaŝoj mi sekuriĝis, kaj progresis laŭ mia kompreno. Mi ekvidas malproksime tiun ĉi veron -- la dion. Ĉiutage mi plicertiĝas, ke ekzistas nur unu vero, kaj krom tio, nenio ekzistas en tiu ĉi mondo. La legantoj de Navĝivan ja estas bonvenaj se ili volas ekscii kiel mia certo pligrandiĝas, kaj iĝi kunlaborantoj en miaj eksperimentoj kaj ekvidi kun mi la veron. Kunekun tio mi ankaŭ certiĝas ke tio kio eblas por mi ankaŭ eblas por knabo, kaj mi havas fortajn kialojn por kredi tion. La iloj por la esploro de la vero estas tiel facilaj kiel ili estas malfacilaj. Ili ŝajnus nefareblaj al arogantulo, kaj ŝajnus ege facilaj al senkulpa knabo. La esploranto de la vero devas resti pli malalte eĉ de la polvo. La tuta mondo frakasas la polvon, sed ĝis tiam kiam la adoranto de la vero ne malaltiĝas tiugrade ke la polveroj mem povus lin disfrakasi, ĝis tiam ne eblas eĉ la ekvido de la sendependa vero. La afero estas klare diskutita en la dialogo inter la prasaĝuloj Vasiŝta kaj Viŝvamitra. Kristanismo kaj Islamo ankaŭ pruvas tiun ĉi veron.

Se legantoj vidas aroganton en la venonta verkaĵo, ili nepre devus konkludi, ke mi eraris en mia esploro, kaj, ke mia vizio estas nur miraĝo. Ne gravas se malvenkiĝu miloj kiel mi, sed triumfu la veron. Ni ne malgrandigu la veron nur por mezuri malgrandajn animojn.

Mi volas, ke neniu konsideru miajn verkon aŭtoritatajn. Jen mia peto. Mi nur volas, ke la eksperimentoj priskribitaj en ĝi estu konsiderataj ilustraĵoj, kaj ke ĉiuj faru siajn proprajn eksperimentojn laŭeme kaj laŭpove. Mi ja kredas, ke en tiu ĉi limigita kampo, mia aŭtobiografiaĵoj donos multon, ĉar mi kaŝos nenion dirindan. Mi esperas, ke mi povos doni al la legantoj plenan priskribon de miaj mankokulpoj. Mi devas priskribi la eksperimentojn kun la vero; mi tute ne deziras priskribi mian boneco. La mezurilo per kiu mi volas min mezuri, kaj per kiu ni ĉiuj devas sin mezuri -- pri tiu mezurilo mi certe dirus [Noto 2] kun Surdas:

Kie troviĝas aĉa fiulo kiel mi?
Mi forlasis tiun kiu min kreis
Tia malfidindulo mi!

Ĉar tiu kiun mi tutkore kredas la majstron de ĉiu mia spiro, tiu al kiu mi ŝuldas ĉion, mi ankoraŭ foras de li, ĉiumomente tio min ĝenas. La kialojn por tio -- miajn neperfektaĵojn -- mi ja povas vidi, sed ankoraŭ ne forigi.

Sed mi finu tiun ĉi, ĉi tie. El la enkonduko mi ne povas eniri la rakonton pri la eksperimentoj. Tiu troviĝos en la rakontado mem.

Mohandas Karamĉand Gandhi

Sabarmati
26a de la Novembro, 1925 [Noto 3]

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:24:49
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Aŭtobiografio: Unua Parto

1. Naskiĝo

La Gandhioj apartenas al la kasto Bania kaj ŝajne origine estis spicistoj. Sed por tri generacioj, ekde mia avo, ili estis Ĉefministroj en diversaj ŝtatoj de Kathiawad [kat-tia-wad]. Onidire, Uttamchand [ut-tam-ĉand] Gandhi, alinome Ota Gandhi, mia avo, estis homo de principoj. Ŝtataj intrigoj devigis lin lasi Porbandar-on, kie li estis la Diwan [divan], kaj serĉi rifuĝon en la ŝtato Junagadh [ĝunagar]. Tie li salutis la Nawab-on maldekstramane. Iu, rimarkante la ŝajnan malĝentilecon, demandis al li klarigon, kiu estis donita jene: 'La dekstra mano estas jam promesita al Porbandar.'

Ota Gandhi edziĝis dua foje, perdinte la unuan edzinon. Li havis kvar filojn de sia unua edzino kaj du de sia dua edzino. Mi ne pensas ke en mia infanaĝo mi iam ajn sentis aŭ sciis ke tiuj ĉi filoj de Ota Gandhi ne estis ĉiuj de la sama patrino. La kvina el tiuj ses fratoj estis Karamchand [karam-ĉand] Gandhi, alinome Kaba Gandhi, kaj la sesa estis Tulsidas Gandhi. Ambaŭ fratoj estis Ĉefministroj en Porbandar, unu post la alia. Kaba Gandhi estis mia patro. Post sia divanado de Porbandar, li membriĝis la korto Rajasthanik [raĝast-hanik]. Li estis por kelke da tempo Ĉefministro en Rajkot [raĝkot] kaj poste en Vankaner. Li estis pensiulo de la korto de Rajkot kiam li mortis.

Kaba Gandhi edziĝis kvarfoje, perdinte sian edzinon ĉiufoje al la morto. Li havis du filinojn de siaj unua kaj dua edziĝoj. Lia lasta edzino, Putlibai, naskis filinon kaj kvar filojn -- mi estis la plej juna.

Mia patro estis amanto de sia klano, verama, brava, kaj malavara, sed kolera. Iugrade li ankaŭ estis voluptulo. Li edziĝis la kvara foje kiam li estis pli ol 40-jara. Sed li estis senkoruptebla kaj gajnis reputacion pri strikta senpartieco kaj en la familio kaj ekstere. Lia lojaleco al la ŝtato estis bone konata. Iufoje Asistanta Politika Agento parolis insulte pri la estro, la Rajkot Thakore Saheb, kaj li kontraŭis la insulton. La Agento koleris kaj postulis ke Kaba Gandhi demandu pardonpeton. Tion li rifuzis fari, kaj estis tial enkarcerigita por kelkaj horoj. Sed kiam la Agento vidis ke Kaba Gandhi obstinis, li ordonis ke li estu liberigita.

Mia patro neniam ambiciis pri riĉeco kaj lasis por ni fratoj tre malmulte da posedaĵoj.

La eduko de la patro estis nur sperta. Tion kion ni hodiaŭ nomas edukon de la kvina klaso, li eble akiris edukon tiunivelan. Li sciis nenion pri la historio kaj la geografio. Sed lia sperto pri praktikaj aferoj estis tiel altgrada, ke li neniam spertis malfacilecon en la solvo de la plej komplikaj demandoj aŭ en la administrado de miloj da homoj. Da la religia trejnado li havis tre malmulte, sed li havis tian kulturon religian kiun oftaj vizitoj al la temploj kaj la aŭskultado de religiaj paroladoj disponas al multaj hinduoj. Dum siaj lastaj tagoj li komencis legi la Gita-on je la instigo de bramana familia amiko, kaj li laŭt-ripetis kelkajn strofojn ĉiutage dum la adorohoroj.

Mia ĉefa impreso estas pri la sankteco de mia patrino. Ŝi estis profunde religia. Sen la ĉiutagaj preĝoj, ŝi neniam manĝis. Ĉiam ŝi iris al Haveli -- templo de la viŝnua sekto. Kiel eble plej retroiras mia memoro, mi ne povas memori ke ŝi iam maltrafis la feston Chaturmas [ĉaturmas]. Ŝi komencis la plej malfacilan voton, kaj kompletis ilin senrompe. Eĉ dum malsaniĝo ŝi ne lasis la votojn. Mi memoras ke ŝi foje observis la voton Chandrayna [ĉandrajana]. Ŝi malsaniĝis dum la votado sed ne rompis la voton. Manĝi unufoje ĉiutage dum la Chaturmas estis kutima afero por ŝi. Malkontentiĝinte pri tio, dum iu Chaturmas ŝi votis ke ŝi manĝos je ĉiu tria tago. Sekvaj du-tri tagaj fastoj estis kutima afero por ŝi. Dum iu Chaturmas ŝi votis ke ŝi ne manĝos sen vido de la suno. Ni infanoj dum tiuj tagoj staris, fikse rigardante la ĉielon, atendante anonci la aperon de la suno al nia patrino. Ĉiuj scias ke dum la pinto de la musono la suno ofte ne konsentas vidigi sian vizaĝon. Kaj mi memoras tagojn kiam, ĉe ĝia subita apero, ni kuregis kaj kriis, "ma-ma, jen la suno!"; kaj la patrino ekscite venis, sed de tiu tempo la suno jam estis malaperinta, kaj la patrino revenis, dirante, "Tio ne gravas, la manĝaĵo ne estas en la sorto hodiaŭ"; kaj ŝi revenis al siaj devoj.

Mia patrino havis fortan komunan saĝon. Ŝi estis bone informita pri ĉiuj aferoj de la ŝtato. La sinjorinoj de la korto taksis ŝian inteligenton alta. Mi estis knabo. Fojfoje, la patrino prenis min kun si al la korto. Mi ankoraŭ memoras kelkajn el la diskutojn inter ŝi kaj la vidviĝinta patrino de la Thakore Saheb.

Al tiuj ĉi gepatroj mi naskiĝis en Porbandar, alinome Sudamapuri, je la 2a de Oktobro 1869.

Mi pasis la infanaĝon en Porbandar. Mi memoras ke mi aniĝis lernejo tie. Kun iom da malfacileco mi trapasis la multiplikan tabelon. Mi nur memoras ke kune kun aliaj knaboj, mi lernis voki niajn instruistojn ĉiajn finomojn. Mi ne memoras plu. Mi tial divenas ke mia intelekto devis esti malvigla, kaj la memoro estis same kiel la nekuiritaj papad -- legumenaj fritaĵoj -- de nia insultaj infanrimo.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:25:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2. Infanaĝo

De Porbandar, la patro iĝis ano de la Korto Rajasthanik kaj iris al Rajkot [raĝkot]. Tiam mi eble aĝis sepjara. Mi estis aniĝinta en la vilaĝa lernejo de Rajkot. Mi ja memoras bone tiujn tagojn. Mi eĉ memoras la nomojn kaj aliajn detalojn de la instruistoj kiuj min instruis. Same kiel en Porbandar, ankaŭ ĉi tie, preskaŭ nenio notindas pri miaj studoj. Mi apenaŭ estis eĉ mezkvalita lernejano. De tiu ĉi lernejo al la suburba lernejo, kaj de tie al la altlernejo. Mi jam atingis dek du jarojn. Mi ne memoras ke mi iam dum tiu ĉi periodo mensogis al miaj instruistoj. Nek memoras ke mi amikigis iun ĝis tiam. Mi estis tre sinĝena knabo. En la lernejo, mi okupiĝis nur pri mia laboro. Mi atingis la lernejon ĝuste kiam sonis la sonorilon, kaj kuris hejmen tuj post la fermo de la lernejo. Mi uzas la vorton "kuris" emfaze, ĉar mi ne ŝatis paroli kun iu ajn. Kaj jen la plua timo: se oni min mokus?

Okazis io notinda dum la ekzameno de la unua jaro mem ĉe la alt-lernejo. S-ro Giles [ĝailz], la eduka Inspektoro, venis por inspekti nin. Li donis kvin vortojn kiel literumada ekzercado. Unu el tiuj vortoj estis 'bolkruĉo'. Mi misliterumis ĝin. La instruisto signalis min per la pinto de sia boto. Sed kiel mi estu signalita? Estis preter mia kompreno ke la instruisto volas ke mi kopiu la literumon de la ardezo de mia najbaro. Mi efektive kredis ke la instruisto estis tie por malpermesi kopiadon. La rezulto estis ke ĉiuj knaboj, krom mi, literumis ĉiun vorton ĝuste. Nur mi restis stulta! La instruisto poste komprenigis al mi mian stultecon; sed tio havis nenian efikon sur mia menso. Mi neniam sukcesis lerni kopiadon de la najbara ardezo.

Tamen tiu afero tute ne malgrandiĝis mia estimo por la instruisto. Laŭnature mi estis blinda pri la neperfektaĵoj de miaj plejaĝuloj. Poste mi sciis pri aliaj mankoj de tiu ĉi instruisto, sed mia respekto por li restis la sama. Mi sciis ke oni devas obei la ordonojn de la plejaĝuloj; kaj ne pridemandu iliajn agojn.

Mi ĉiam memoras du aliajn eventojn de la sama periodo. Kutime mi malŝatis legi iujn librojn krom la lernejo-libroj. La ĉiutagaj lernitaĵoj devis esti parkerigitaj, netolereblis riproĉo, malĝustis trompi la instruistojn, tial mi plenumis la leciojnojn. Sed la menso laciĝis, tial ofte la leciono restis malfirma en la menso. En tiaj cirkonstancoj kial mi dezirus legi plu? Sed min okulfrapis libro aĉetita de la patro. Ĝi titoliĝis Ŝravan Pitribhakti Natak (dramo pri la sindoneco de Ŝravan al siaj gepatroj). Mi legis ĝin per intensa intereso. Ĉirkaŭ la sama tempo venadis hejm-al-hejme homoj kun kinoj. Ĉe ili mi ankaŭ vidis tiun scenon pri Ŝravan, portanta per skarpoj aranĝitaj sur siaj ŝultroj, siajn gepatrojn sur pilgrimado. La libro kaj la bildo lasis profundan impreson sur mia menso. Mi arde deziris ke ankaŭ mi iĝu same kiel Ŝravan. La tortura lamento de la gepatroj pri la morto de Ŝravan ankoraŭ estas freŝa en mia memoro. La likvigan melodion mi eĉ lernis ludi je la koncertino. Mi ŝatus lerni la koncertinon, kaj la patro havigis al mi koncertinon.

Ĉirkaŭ la sama tempo, venis drama-trupo, kaj mi akiris permeson vidi dramon de ili. La dramo estis Hariŝĉandra. Mi simple ne tedis vidi tiun dramon. Mi deziris vidi ĝin plurfoje. Sed kiu permesus min iri tiom foje? Mensbilde mi ludis la dramon ripete. Mi sonĝis pri la Hariŝĉandra. 'Kial ne ĉiuj estas verama, same kiel la reĝo Hariŝĉandra?' Jen la demando. Sekvi la veron kaj trapasi tiujn ĉiujn afliktojn kiujn suferis Hariŝĉandra estis la reala vero. Mi laŭlitere kredis la rakonton pri la suferoj de Hariŝĉandra. Pensante pri la rakonto kaj la dolorego de Hariŝĉandra, mi ofte ploris. Hodiaŭ mia komuna saĝo diras al mi ke Hariŝĉandra ne estas historia homo. Tamen eĉ hodiaŭ ambaŭ Hariŝĉandra kaj Ŝravana estas vivantaj por mi. Mi kredas ke se mi legus tiujn dramojn, eĉ hodiaŭ larmoj elfluos el miaj okuloj.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:25:43
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3. Infanedziĝo

Mi ŝatus ne skribi tiun ĉi ĉapitron. Sed mi scias ke mi devos engluti multajn tiajn dozojn amarajn dum tiu ĉi rakontado. Kaj mi ne povas fari alie, se mi pretendas esti adoranto de la vero. La menso doloras kroniki ke mi edziĝis je la aĝo de dek tri. Hodiaŭ mi vidas ĉirkaŭ mi gejunulojn dek du aŭ dek tri jarajn. Kiam mi vidas ilin kaj pensas pri mia edziĝo, mi emas kompati min mem kaj gratuli tiujn ĉi gejunulojn pro ilia eskapo de mia sorto. Mi ne povas eltrovi ian moralan argumenton apogante mian edziĝon je la dek tria aĝo.

La leganto ne eraru ke mi parolas pri la fianĉiĝo. En Kathiawad troviĝas du apartaj ritoj, la fianĉiĝo kaj la edziĝo. La fianĉiĝo estas prepara promeso flanke de la gepatroj de la knabo kaj la knabino ligi ilin en edziĝo. La fianĉiĝo estas rompebla. Se la fianĉo mortas dum la fianĉiĝo, la fianĉino ne iĝas vidvino. La gefianĉoj ne havas ajnajn rilatojn. Ili eĉ ne scias pri la afero. Mi estis fianĉiĝinta tri foje. Kiam okazis tiuj ĉi tri fianĉiĝoj, mi tute ne scias. Oni diris ke du fianĉinoj mortis unu post la alia. Tiel mi scias ke mi estis fianĉita tri foje. Mi havas malprecizan memoron ke mia tria fianĉiĝo okazis en mia sepa jaro. Sed mi ne memoras ke mi estis informita pri ĝi. Dum la edziĝo necesas la gefianĉoj, kaj la edziĝo mem havas proprajn ritojn. Kaj nun mi skribas pri mia edziĝo, pri kio mi havas la plej klaran memoron.

La legantoj jam scias ke ni estis tri fratoj. La plej aĝa inter ili estis jam edziĝinta. La dua estis du aŭ tri jaroj pli aĝa ol mi. La plejaĝuloj decidis fari tri edziĝojn samtempe. Tiu de la dua frato, de la juna filo de mia onklo, kaj de la mia. Ne temis pri nia bonfarto, des malpli niaj deziroj. Temis nur pri la oportuneco kaj ekonomio de la plejaĝuloj.

Inter la hinduoj, la edziĝo ne estas simpla afero. La gepatroj de la gefianĉoj ruinas sin dum edziĝo, ili malŝparas sian monon, sian tempon. La pretiĝado komencas antaŭ monatoj. Vestoj estas faritaj, ornamoj estas faritaj, buĝetoj por la vespermanĝoj estas preparitaj, oni konkurencas pri la diverseco de la pladoj. Virinoj, ĉu aŭ ili posedas bonan voĉon, kantadas ĝis la voĉo malglatiĝas, eĉ ĝis malsaniĝo, kaj maltrankviligas la najbarojn. Tiuj lastaj, siavice, kviete toleras la bruon, amasegon, restaĵojn de la festenoj, kaj la tutan aĉan malpurecon, ĉar ili scias ke venos la tempo en kiu ankaŭ ili kondutos sin sammaniere.

Kia bone, pensis la plejaĝuloj, forfini la tutan ĝenon kaj ĉagrenon je unu fojo. Eĉ se malpli koste, la edziĝo povas esti farita pompe, ĉar se oni farus tri edziĝojn samtempe, oni povas spezi monon libere kaj manmalferme. La patro kaj la onklo estis maljunuloj. Ni estis iliaj lastaj filoj. Tial ili eble volis ankaŭ ĝui tiun lastan plej bonan okazon de siaj vivoj. Pro tio, kaj aliaj tiaj konsideroj, oni decidis fari tiujn tri edziĝoj samtempe, kaj kiel mi jam diris, la preparoj komencis antaŭ jam de monatoj.

Nur tiuj ĉi preparoj avertis nin fratojn pri la venontaj edziĝoj. Mi ne kredas ke ĝi signifis ion al mi ol la okazo surmeti bonajn vestaĵojn, tamburado, ĉeval-rajdado dum la edziĝ-procesioj, riĉaj vespermanĝoj kaj stranga knabino kun kiu mi povas ludi. La karna deziro venis poste. Kiel ĝi venis -- mi ja povas rakonti tion, sed la leganto ne kurioziĝu tiel. Mi proponas vualigi mian honton per kurteno. Mi venos al la mencindaĵoj. Sed tiu ĉi afero rilatas ege fore al tiu centro kiun mi metis antaŭ mi dum tiu ĉi rakontado.

Ni fratoj ambaŭ estis prenitaj de Rajkot al Porbandar. Tie estis faritaj la ritoj de la ŝmirado de niaj tutaj korpoj per kurkuma pasto -- amuzaj detaloj, tamen apudmetindaj.

La patro estis Diwan, sed tamen servisto ja, kaj des pli ĉar li estis favorita de la reĝo, Thakore Saheb. Tiu lasta ne permesis lin foriri ĝis la fina momento. Kaj finfine li lasis la patron nur du tagojn antaŭ la edziĝo. Li tamen aranĝis specialajn diliĝencojn. Sed..! Sed la dioj pensis alie. Porbandar estas 120 mejloj de Rajkot, kvin-taga vojaĝo per bovĉaro. La patro faris la distancon en tri, sed la diliĝenco ŝancelis dum la tria stacio, kaj li estis grave vundita. Li alvenis mane kaj dorse bandaĝita. Kaj lia kaj nia intereso pri la venonta evento estis duon-detruita. Tamen, la ceremonioj ja estis kompletitaj. Kiel maltrafi la bonaŭgurajn datojn de la edziĝo? Tamen, mi jam forgesis la malĝojon pri la vundoj de la patro dum la infanaj amuzaĵoj de la edziĝo.

Mi ja amegis la gepatrojn, sed same amis la sensamajn pasiojn, ĉu ne? Ĉi tie, la sensamo ne temas nur pri la sensoj; ĝi signifas la tutan voluptan sperton. Mi ankoraŭ bezonis lerni ke ĉiuj feliĉo kaj plezuro devas esti oferitaj en sindonema servo al la gepatroj. Kaj do, kvazaŭ puno por mia deziro por sensaj plezuroj, okazis io, kio ĝis hodiaŭ ĝenas min. 

Rezigno pri l'aĵoj sen rezigno pri l'deziroj,
Ne elteneblas malgra
ŭ mil da provoj

Kiam ajn mi kantas aŭ aŭdas tiun ĉi kanton de Nishkulanand, tiun ĉi amaran, aĉan eventon mi memoras kaj min hontigas.

La patro vizaĝis kuraĝe, malgraŭ siaj vundoj, kaj partoprenis plene en la edziĝo. Eĉ hodiaŭ mi povas ekzakte memori la lokojn kie sidiĝis la patro kiel ni plenumis la diversajn devojn de la ceremonio. Mi eĉ ne sonĝis ke venos la tago kiam mi severe kritikos la patron pro mia edziĝigo dum la infanaĝo. Ĉio tiam ŝajnis tute taŭga kaj ŝatiga. Mi volis edziĝi, kaj ĉion kion faris la patro mi taksis ĝusta. Tial la detaloj de tiuj eventoj estas freŝaj en mia memoro.

Ni sidiĝis sur la edziĝ-podio, ĉirkaŭpiedis la sanktan fajron, metis la dolĉan Kansar-on en la buŝo de unu la alian, kaj ekde tiam la novediĝintoj ekkunvivis. Ho, tiu unua nokto! Du naivaj infanoj tute nesciante ĵetis sin en la vivmaron. La edzino de mia frato jam antaŭinstruis min pri mia konduto dum la unua nokto. Mi ne scias kiu trejnis mian edzinon. Mi neniam demandis ŝin pri tio, nek emas nur fari tion. La leganto estu certa ke ni estis tro nervaj alfronti unu la alian. Ni certe estis tre sinĝenaj. Kiel mi parolu al ŝi, kaj kion mi diru? Kiel efikus la antaŭinstruadon? Sed ĉu antaŭlernigado vere necesus en tiuj ĉi aferoj? Mi kredas ke kie fortas la tuta kulturo (kiu inkluzivas la antaŭan naskiĝon) tie superfluas ĉia antaŭinstruado. Ni ekkonis unu la alian, kaj ekparolis libere kune. Ni estis la sama aĝo. Sed mi jam ekvestis min per la aŭtoritato de la edzo.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:26:07
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4. Edzeco [Noto 1]

En la tempo de mia edziĝo akireblis malgrandaj broŝuretoj kiuj kostis po paisa aŭ eĉ malmulte -- mi ne nun memoras. Tiuj libretoj diskutis edziĝamon, monŝparemon, infanedziĝon, ktp. Kelkajn el ili mi renkontis kaj tralegis. Mi jam alkutimiĝis forforgesi tion kion mi ne ŝatis kaj praktiki la ŝatitan. Mi legis, ke edzo havas devon praktiki unuedzinecon. Tiu konsilo ege plaĉis min. Mi iukaze ŝatis la veron, do neniel povis trompi la edzinon. Mi komprenis, ke oni ne havu rilatojn kun iu alia virino. Krome, en tia  juneco troviĝas malmulte da oportuno rompi la veton pri unuedzineco.

Sed tiuj bonpensoj havis malbonan efikon. Se mi devus observi unuedzinecon, la edzino devas observi unuedzecon. Pro tiu penso mi iĝis ĵaluza edzo. De "devas observi" mi venis al "devigas observi". Kaj se mi devigus observi unuedzecon, mi devas zorge rimarki ŝin. Mi havas nenian kaŭzon suspekti la fidecon de la edzino. Sed kial la ĵaluzo serĉus kaŭzon? Mi ĉiam devis scii kien iras la edzino. Tial sen mia permeso ŝi tute ne povas iri ie ajn. Tiu ĉi iĝis radiko por dolorigaj kvereloj inter ni. Ne iri ie ajn sen la permeso ja estas speco de prizono. Sed Kasturbai ne povis toleri tian malliberecon. Kie ajn ŝi volis, ŝi ja iris sen mia permeso. Ju pli mi premis ŝin, des pli ŝi tutlibere sin kondutis, kaj des pli mi ĉagrenis. Pro tio la ĉeso de la kunparolado inter ni infanoj iĝis kutima afero. Mi taksas senkulpa la liberecon kion montris Kasturbai. Kial knabino kiu tute ne havas kulpon povus toleri premon pri vizito al la templo aŭ al siaj amikinoj? Se mi alpremas ŝin, kial ŝi ne rajtas alpremi min? Nur nun mi komprenas ĉion ĉi. Tiam mi devis pruvi mian edzecon.

Sed la leganto ne pensu ke tiu nia hejmvivo estis tute sendolĉa. Mia krueleco fontis el la amo. Mi volis fari idealan virinon el la edzino. Mi volis ke ŝi estu pura, restu pura, lernu tion kion mi lernas, legu tion kion mi legas, kaj ke nia vivoj estu kunplektitaj.

Ĉu aŭ ne Kasturbai havis tiun ĉi senton, mi ne scias. Ŝi estis analfabeta. Ŝi estis laŭnature honesta, sendependa, laborema, kaj iukaze kun mi, neparolema. Ŝi ne malfeliĉis pri sia ignoreco. Dum la infaneco, ŝi neniam sciigis al mi la senton, ke estus bone se ankaŭ ŝi studadis same kiel mi. Pro tio mi kredas ke mia sento estis unuflanka. Mia sensama vivo dependas de nur unu virino, kaj mi volis reciprokon. Eĉ tie kie la amo estas unuflanka, plejparte ne troviĝas la malfeliĉo. Mi devas diri ke mi   estis sensamege allogita al la edzino. Eĉ ĉe la lernejo mi ofte pensis pri ŝi. Jen la noktiĝo, kaj jen nia renkontiĝo, mi revadis. Netolereblis la foriĝo. Per mia sensenca babilaĉo, mi tenis ŝin veka. Mi kredas ke se mi ne posedis devosenton kunekun tiu sensameco, mi malsaniĝintus kaj eĉ mortiĝintus, aŭ vivus kiel pezulon sur la tero. 'Ekde la morgaŭ oni devas droni sin en la ĉiutagaj devoj, oni ne trompu iu ajn' -- tiaj pensoj savis min de multaj malfacilaĵoj.

Mi jam skribis ke Kasturbai estis analfabeta. Mi ege ŝatis instrui ŝin. Sed kiel permesus la lernigadon la volupto? Unue mi devigis lernigi ŝin. Kaj eĉ tio povus esti farita nur dum la nokta soleco. Kiam ĉeestis la plejaĝuloj, oni eĉ ne povis ekrigadi la edzinon. Kiel do kunparoli? En tiu tempo troviĝis en Kathiawad la senutila kaj barbara kutimo de la vualado de virinoj; eĉ hodiaŭ ĝi estas vaste trovata. Pro tio la cirkanstancoj ne favoris mian lernigadon. Krome, mi devas konfesi ke en mia vivo, ĉiuj miaj provoj pri instruado, preskaŭ senefikiĝis. Kiam mi vekiĝis de la sensama sonĝo, mi jam ensaltis en la ĉiutagan rutinan vivon. Tial mi ne kapablis doni multe da tempo. Lernigado per instruisto ankaŭ pruvis senefika. Jen la kialoj ke hodiaŭ Kasturbai apenaŭ kapablas skribi leteron, kaj legi simplan Gujaratan [guĝaratan]. Mi kredas, ke se mia amo ne estis malpurigita de la sensamo, hodiaŭ ŝi estus klera virino. Mi venkus ŝian malemon studi, ĉar mi scias ke nenio neeblas por la pura amo.

Mi jam diris unu kialon kiel mi povis savi min malgraŭ mia sensama vivo kun la edzion. Jen alia kialo. Post miloj da spertoj mi atingis la konkludon ke tiu kies celo estas vera, tiun la dio mem savas. Se la hindua socio enhavas malutilan kutimon kiel infanedziĝon, ĝi ankaŭ enhavas kutimon kiu donas iom da libereco. La gepatroj ne permesas la infangeedzojn resti kune tre longe. La infanedzino spezas pli ol duonon de sia tempo ĉe siaj gepatroj. Tio okazis ankaŭ ĉe ni; tio signifas ke ekde la 13a jaro ĝis la 19a, tutsume ni ne spezis pli ol 3 jarojn kune. Post 6-8 monatoj da kunvivado, la gepatroj vokadis. Tiam ege ĝenis tiun vokon, sed ĝuste pro tio ni ambaŭ saviĝis. Plue, en mia 18a jaro, mi iris fremdlanden, pro kio okazis bellonga disiĝo. Eĉ post mia reveno ni eble spezis nur 6 monatojn kune, ĉar mi veturadis inter Rajkot kaj Mumbai. En tiu tempo venis la vokon de Sud-Afriko. Kaj je tiu tempo mi jam konsciiĝis.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:26:41
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

5. Ĉe la Altlernejo

Mi jam skribis ke dum la tempo de mia edziĝo, mi studis ĉe la altlernejo. Tiam ni tri fratoj studis en la sama lernejo. La plej aĝa studis en la supera klaso kaj la frato kiu estis edziĝinta samtempe kiel mi studis en la posta klaso de la mia. La rezulto de la edziĝo estis ke ni du fratoj perdis unu jaron. Por mia frato la rezulto estis eĉ pli malbone. Post la edziĝo li simple ne povis studi plu. Nur la dio scias kiom da junuloj devas suferi tiajn malbonajn efikojn de la edziĝo! Nur en la hindua socio povas oni studadi kaj edziĝi samtempe.

Mia studado daŭris. Ĉe la altlernejo, mi ne estis taksata inter la malinteligentuloj. Mi ĉiam sukcesis kapti la korojn de la instruistoj. Ĉiujare atestiloj estis senditaj de la lernejo al la gepatroj pri la progreso kaj konduto de la lernanto. En tiuj neniam troviĝis noto pri ia malbono en mia konduto aŭ studado. Post la dua klaso mi gajnis premiojn, kaj en la kvina kaj sesa klasoj, mi eĉ gajnis stipendion de respektive kvar kaj dek rupioj ĉiumonate. En tiu ĉi afero pli grave rolis la sorto ol mia inteligento. Tiuj ĉi stipendioj ne estis por ĉiuj, sed nur por la plej bona lernanto el la regiono Saŭrath. En klaso de 40-50 lernantoj, kiom da povus esti el Saŭrath en tiu tempo?

Mi mem kredas ke mi neniam fieris pri mia inteligento. Je la gajno de premio aŭ stipendio mi miris. Sed pri mia konduto mi ege zorgis. Se la konduto iel makuliĝis, mi eĉ ploris. Se pro io farita de mi, la instruistoj devis riproĉi min, aŭ se la instruistoj pensis ke mi devas esti riproĉata, tio iĝis tute netolerebla por mi. Mi memoras ke foje mi estis punbatita. Mi ne sentis doloron pro la batado, sed pro la fakto ke oni konsideris min puninda. Mi multe ploris. Tio okazis en mia unua aŭ dua klaso. Alia okazaĵo apartenas al mia sepa klaso. Tiam estris la lernejo Dorabji [dorabĝi] Edulji [edulĝi] Gimi. Li amis la lernantojn ĉar li igis nin sekvi la regulojn, ĝuste plenumis kaj plenumigis taskojn, kaj instruis nin bonege. Por la lernantoj de la altaj klasoj, li faris deviga la ekzercadon kaj kriketon. Mi ne ŝatis ilin. Antaŭ ili iĝis devigaj mi ja neniam ludis kriketon aŭ futbalon, nek ekzercadis. Kvankam, mi ne konsciis tion, tamen, mia sinĝeneco estis la nura kialo. Nun mi vidas ke tia malŝato estis mia eraro. Tiam mi malĝuste kredis ke la eduko havas nenian rilaton kun ekzercado. Poste mi komprenis ke en la edukado, ekzercado, t.e., la fizika eduko, devas havi la saman gravecon kiel la mensan edukon.

Tamen, mi devas diri ke mi ne difektiĝis pro la neekzercado. La kialo estas ke mi legis en libroj la konsilon ke oni devas marŝi en malfermaj spacoj. Tiun konsilon mi ŝatis. Tial ekde la tempo de mia altlernejo mem, kaj ĝis nun, mi alkutimiĝis al la piedpromenado. Eĉ la vagado estas ekzercado ĉu ne, kaj pro tio bone malmoliĝis la korpo.

La dua kialo por la malŝato estas ke mi ege volis servi la patron. Tuj post ni liberiĝis de la lernejo, mi rekte iris hejmen, kaj tie, ekservis la patron. La deviga ekzercado iĝis obstaklo al tiu servo. Mi petis ke mi estu liberigita de ekzercado pro la patra servo. Sed kial s-ro Gimi liberigu min? Iusabate, mi devis iri por la ekzercado vespere je la kvara. Mi ne posedis horloĝon. Nuboj kovris la ĉielon, kaj mi do ne povis diveni la horon. Mi estis trompita de la nuboj. Kiam mi venis por la ekzercado, ĉiuj estis jam foririntaj. Dum la posta tago, kiam S-ro Gimi vidis la registron mi ne estis en tiu listo. Oni demandis la kialon de mi. Mi respondis ĝustvere. Li ne konsideris ĝin vera kaj monpunis min. Mi devis pagi unu aŭ du ana-oj (mi ne nun memoras la ĝustan sumon). Mi estis mensoganto! Tio ege ĉagrenis min. Kiel pruvi ke mi ne estas mensoganto? Mi ne trovis vojon. Mi silentiĝis. Ploris. Mi komprenis ke tiu kiu diras la veron, kaj faras la ĝustan laboron, tamen ne restu senkonscia. Dum mia lernanta vivo, tio estis la unua kaj lasta okazo de tia eraro. Mi nebule memoras ke mi finfine povis liberigi de tiu monpuno.

Tamen, finfine mi sukcesis min liberigi de la ekzercado. La patro skribis leteron al la lernejestro dirante ke post la lernejaj horoj, li volis uzi min por sia servado. Tial mi liberiĝis.

Anstataŭ ekzercado, mi promenadis, tial mi eble ni suferis la konsekvencojn de mia malemo ekzercadi. Sed en alia kampo, pro eraro, mi ja suferas la konsekvencojn, eĉ ĝis hodiaŭ. Mi ne scias kiel mi erare konkludis ke ne bezonas belan manskribon. Kaj mi kredis tiel eĉ ĝis mi iris fremdlanden. Poste, kaj precipe en Sud Afriko, kiam ĉe advokatoj, kaj ĉe junuloj kiuj naskiĝis en Sud Afriko, kaj estis edukitaj tie, mi vidis perle perfektajn literojn, mi hontis kaj pentis. Mi spertis ke aĉa manskribo devas esti konsiderata kiel pruvo de nekompletita eduko. Poste mi provis plibonigi la manskirbon, sed kiel ligi kolon al jam bakita poto? Tion kion mi neglektis, mi ĝis hodiaŭ ne povis fari. Ĉiu junulo kaj gejunulo lernu de mia ekzemplo, kaj komprenu ke belan manskribon estas necesa parto de la eduko. Por lerni bonan manskribon, necesas lerni la desegnon. Mi eĉ opinias ke geknaboj devas lerni desegnadon antaŭe. Same kiel infano vidas birdojn, aĵojn, ktp, kaj memoras ilin, kaj facile rekonas ilin, same, oni ankaŭ lernu rekoni alfabetojn, kaj kiam oni jam lernas la desegnadon, kaj desegnas bildojn ktp, nur tiam oni lernu kiel skribi literojn. Jen literoj presite belaj.

Priskribindas du alia okazaĵoj de tiu tempo de studado. Instruisto proponis ke mi regajnu la studjaron kiun mi perdis pro la edziĝo. Tiutempe laborema lernanto estis permesita fari tion. Pro tio mi restis ses monatoj en la tria klaso, kaj post la ekzamenoj antaŭ la somera ferio mi aniĝis la kvara klaso. Ekde tiu klaso, iom da instruado estis farita en la angla. Mi komprenadis nenion. Ankaŭ la geometrio komencis de la kvara klaso. Mi jam estis malforta en tio, kaj do tute ne komprenis ĝin. La instruisto pri geometrio instruis nin sufiĉe bone, sed mi simple ne povis kompreni ion ajn. Ofte mi senesperiĝis. Fojfoje mi pensis ke mi lasu la ideon fari du klasojn en unu jaro, kaj revenu al la tria klaso. Sed mi perdus la vizaĝon se mi farus tion, kaj ankaŭ tiu instruisto perdus la vizaĝon kiu fidis pri mia laboremo kaj proponis ke mi estu metita en supera klaso. Timante pri tio, mi forlasis la ideon reveni suben. Klopodante kiam mi atingis la dek trian propozicion de Eŭklido, mi subite mi konstatis ke la geometrio efektive estas la plej simpla afero. Tie kie oni devas uzi la rezonon rekte kaj simple, kio malfacilas tie? Post tio la geometrio ĉiam restis simpla kaj interesoplena afero por mi.

Kontraste al la geometrio, la sanskrita ĝenis min plie. Nenio en la geometrio devis esti parkerigita, sed laŭ mi ĉio en la sanskrita devis esti parkerigita. Ankaŭ la sanskritan ni komencis en la kvara klaso. Mi estis venkita en la sesa klaso. La sanskrita instruisto estis ege severa homo. Li volis instrui multon al la lernantoj. Troviĝis ia konkurenco inter la sanskrita klaso kaj la persa klaso. La mulao kiu instruis la persan estis afabla homo. La lernantoj sentis ke la persa ege facilas, kaj la persa instruisto estas bonanima homo. Li kontentiĝis pri tiom kiom la lernantoj laboris. Ankaŭ min tentis la babilo pri facileco, kaj iutage mi iris en la persan klason. La sanskrita instruisto doloriĝis. Li vokis min kaj diris, "komprenu ja kies filon vi estas. Ĉu vi ne lernos do la lingvon de via religio? Diru al mi viajn malfacilaĵojn. Mi ja volis instrui al ĉiuj lernantoj bonan sanskritan. Poste vi gustumos ĝugutojn en tiu lingvo. Vi ne devas malvenki tiel. Venu denove al mia klaso." Mi hontis. Mi ne povis nei la amon de la instruisto. Hodiaŭ mia animo ŝuldas multon al s-ro Kriŝnaŝankar Pandja. Ĉar se mi ne lernis eĉ tiom da sanskrita kiom mi lernis, mi ne ĝuus tiom da spirita literaturo en la sanskrita kiom mi ja hodiaŭ ĝuas. Mi fakte bedaŭras ke mi ne lernis pli da sanskrita. Ĉar poste mi komprenis ke neniu knabo hindua devas resti sen bona lernado de la sanskrita.

Nun mi kredas ke en la altlerneja studprogramo barata, krom la gepatra lingvo, la nacia lingvo -- la hindia, la sanskrita, la persa, la araba, kaj la angla devas havi lokon. Neniu timu pri tiu ĉi nombro da lingvoj. Se la lingvoj estas instruitaj laŭmetode, kaj se ni ne estas ŝarĝita per la tasko lerni kaj pripensi ĉion en la angla, tiam tiu supera lingvo-listo ne nur ne estus pezaĵo, sed efektive estus ĝuinda afero. Kaj homo kiu lernas unu lingvon science, trovos la lernadon de la dua facila. Efektive la hindia, guĝarata, kaj sanskrita povas esti konsiderata unu lingvo. Same konsideru la persan kaj araban la sama. Kvankam la persa similas al la sanskrita, kaj la araba parencas al la hebrea, tamen ambaŭ evoluis post la kresko de Islamo, tial ambaŭ estas intime parencaj. Mi ne taksis la urduan kiel apartan lingvon, ĉar ĝia gramatiko samas al la hindia. Kaj ĝiaj vortoj ja estas persaj kaj arabaj. Altnivela scio de la urdua necesigas la scion de la araban kaj la persan, kaj por la altnivela scio de la guĝarata, hindia, bengala, maratha, nepras la scio de la sanskrita.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:27:17
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

6. Tragedio - I

Mi jam menciis ke en la altlernejo mi havis nur kelke da fidindaj amikoj. Oni povas diri ke mi havis du tiajn amikojn je malsamaj tempoj. Unu el tiuj ne rilatis longe al mi, kvankam mi ne forlasis tiun amikon. Mi amikiĝis al la dua, tial la unua lasis min. Tiu dua amikiĝo estas unu el la tragedioj de mia vivo. Tiu amikeco daŭris multaj jaroj. Mia celo en tiu amikiĝo estis tiu de la plibonigo. Tiu amiko unue amikigis la duan fraton. Li estis en la klaso de la frato. Mi rimarkis ke li havas multajn mankojn. Sed mi kredis lin fidinda. La patrino, la plej aĝa frato, kaj la edzino -- ĉiuj trovis tiun ĉi amikecon amara. Kial mi, aroganta edzo, aŭskultus la edzinan averton? Mi tute ne povis malobei la ordonojn de la patrino. Mi ĉiam obeis la grandan fraton. Sed mi pacigis ilin per jenaj vortoj: "Tiujn mankojn en mia amiko, mi jam rimarkis. Vi tute ne konas liajn bonkvalitojn. Li ne tiros min al la malĝusta vojo, ĉar miaj rialtoj kun li temas pri lia plibonigo. Mi kredas ke se li pliboniĝus, li estos ege bona homo. Mi volas ke en tiu ĉi afero vi restu sentimaj." Mi ne kredas ke tiuj miaj vortoj ilin ĝojigis, sed ili prifidis min kaj lasis min sekvi mian vojon.

Poste mi povis vidi ke mia elekto ne estis ĝusta. Eĉ pro la plibonigo, homo ne devus eniri profundajn akvojn. Oni ne povas amikigi tiun kiun oni volas plibonigi. Amikeco konsistas el advajt-eco -- malduismo. Nur malofte troviĝas tia amikeco. Amikeco taŭgas inter samkvalituloj. Amikoj tute ne povas resti sen influi unu la alian. Tial ekzistas en amikeco ege malmultaj oportunoj por plibonigo. Mi opinias ke intima amikeco malbonas, ĉar homo facile adoptas kutimaĉojn. Necesas peno por akiri bonkvalitojn. Tiu kiu volas amikigi la animon, la dion, devas resti sole, aŭ amikigi la tutan mondon. Ĉu la supera opinio indas aŭ malindas, mia provo pri denseca amikeco restis senfrukta.

En la tempo en kiu mi ekkontaktis tiun amikon, furoris en Rajkot "la pliboniga vojo". Tiu ĉi amiko informis min ke multaj hinduaj instruistoj kaŝe manĝas viandon kaj trinkas alkoholaĵon. Li ankaŭ nomis aliajn famajn familiojn de Rajkot. Ankaŭ cititaj estis la nomoj de kelkaj lernantoj de la altlernejo. Mi miris kaj bedaŭris. Demandante la kialon, mi estis donita la jena argumento: "Ni ne manĝas la viandon; tial ni estas malforta popolo. La Britoj regas nin ĝuste pro la fakto ke ili estas viandmanĝantoj. Vi jam scias kiom forta mi estas, kaj kiel mi povas kuri. Ankaŭ tio estas pro mia viandmanĝado. La viandmanĝanto ne vundiĝas, kaj tuj resaniĝas se tio eventuale okazas. Niaj instruistoj manĝas la viandon, tiom da famaj homoj manĝas ĝin -- ĉu do senpripense? Ankaŭ vi devas manĝi la viandon. Manĝu kaj vidu kiom vi fortiĝos."

Tiuj ĉi argumentoj ne estis donitaj je unu tago. Per diversaj ekzemplo-ornamoj, la argumentoj estis prezentitaj plurfoje. Mia dua frato jam detruiĝis. Li aplikis tiujn argumentojn. Kompare al la frato kaj al tiu ĉi amiko, mi ja estis maldika homo. Iliaj korpoj pli hardiĝis. Ili estas multe pli fortaj ol mi. Ili estas kuraĝoplenaj. La fizika povo de tiu ĉi amiko mirigis min. Li povis kuri laŭplaĉe. Lia rapideco bonegis. Li povis salti longege kaj altege. Li povis bone toleri batojn kaj vundojn. Fojfoje li demonstris antaŭ mi tiun ĉi sian povon. Homo ja miras, vidante tiun povon kiun si mem ne posedas. Ankaŭ mi miris. El la miro venis la deziro. Mia povo kuri kaj salti estis preskaŭ nenio. Kia bone, se ankaŭ mi estu forta same kiel tiu ĉi amiko!

Krom tio ĉi, mi estas ege timema. Ĉirkaŭis min timoj pri ŝtelistoj, fantomoj, kaj serpentoj. Ĝenegis min tiuj ĉi timoj. Mi ne kuraĝis iri sole ie ajn dumnokte. Mi tute ne iris ie ajn en la malhelo. Senlampe, mi preskaŭ ne kapablis dormi. Jen aperos fantomo, de tie ĉi ŝtelisto, kaj de ie tie serpento! Tial la lampo necesis. Kaj kiel paroli pri tiuj ĉi timoj al la apude dormanta -- kaj nun iom pli matura -- edzino? Mi jam konstatis ke ŝi estis pli kuraĝa ol mi, kaj mi hontis pro tio. Ŝi tute ne timis pro serpentoj ktp. Ŝi tutsole iris en la malhelo. Mia amiko sciis tiujn miajn malfortaĵojn. Li diradis al mi ke li povas kapti eĉ  vivantajn serpentojn per sia mano. Li neniam timis pro ŝtelisto. Kaj simple ne prikredas fantomojn. Li konvinkis min ke ĉiuj tiuj ĉi estas la efiko de viandmanĝado.

Dum tiu tempo oni kantas en la lernejoj la jenaj versoj de la poeto Narmad:

Regas la angloj, subpremiĝas landanoj
Subpremiĝas landanoj , jen la korpoj malsamaj
Kvin ulnoj altas la unuaj, kaj ĉiu egalas kvin centoj.

Ĉio ĉi havis plenan efikon sur mia menso. Mi malglaciiĝis. Mi ekkredis ke viandmanĝado estas bona afero. Per tio mi iĝos forta kaj kuraĝa. Se la tuta lando manĝas viandon, la Britoj povas esti malvenkitaj.

La tago pro mia ekviandmanĝado estis decidita.

Ne ĉiu leganto povus kompreni la signifon de tiu ĉi decido -- tiu ĉi komenco. La gandhia familio apartenas al la vaiŝnava tradicio. La gepatroj estis konsiderataj tre striktaj Vaiŝnavanoj. Ili oftis al la vaiŝnava templo. Kelkajn templojn oni eĉ konsideris la familiaj. Krome fortas en Gujaratlando [guĝarat] la religio Jainismo [ĝejn]. Ĝia efiko videblas ĉie, en ĉiu sfero. Tial nenie en Barato aŭ en la tuta mondo oni trovas tian fortan kontraŭon al viandmanĝado kiel en Gujaratlando kaj en la Vaiŝnavanoj kaj la Ŝravakanoj -- t.e., la Jainanoj. Tiu ĉi estas mia kulturo.

Mi adoris la gepatrojn. Mi kredis ke se ili priscius pri mia viandmanĝado, senmorte ili tuj mortos. Nekonscie mi ja estis servanto de la vero. Mi ne povas diri ke mi ne tiam sciis ke viandmanĝi estus perfidi la gepatrojn.

En tiaj cirkonstancoj mia decido viandmanĝi estis por mi ege grava.

Sed mi ja devis fari plibonigon, ĉu ne? La viandmanĝado ne temis pri ŝataĵo. Mi ne komencis viandmanĝi kredante ke ĝi estas gustuma. Mia plano estis iĝi forta kaj kuraĝa, igi aliajn tiel, kaj tiam venki la Britojn kaj liberigi Baraton. Ĝis tiam mi ne priaŭdis la vorton "Swaraj" [svaraĝ]. En tiu entuziasmo por la plibonigo mi perdis la konscion. 

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:27:45
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

7. Tragedio - II

La decidita tago alvenis. Estas malfacile plene priskribi mian kondiĉon. Unuflanke estis la entuziasmo pri plibonigo, la senpacienco fari gravajn ŝanĝojn en la vivo, kaj aliflanke la honto pro la ŝtelkaŝa agado. Mi ne memoras kiu gravis pli inter ili. Ni iris al la rivero serĉante solecon. Fore ni trovis angulon kie neniu povus nin vidi, kaj tie mi vidis la neniam-viditaĵon -- la viandon! Kunis iom da bakista pano. Neniu el tiuj du mi ŝatis. La viando ŝajnis leda. Neeblis manĝi. Vomemiĝis. Mi devis halti la manĝadon.

Ege malbone mi tranoktiĝis. Mi ne povis dormi. Sonĝis, ke kapro vivas en mi, kaj ploradas. Mi ekvekiĝadis, pentadis, kaj pensadis, ke mi devas ja viandmanĝi, mi ne malkuraĝiĝu. Ankaŭ la amiko ne estis malvenkema. Li nun aranĝis diversajn manierojn kuiri, ornami kaj kaŝi la viandon. Anstataŭ iri al la riverbordo, li kunaranĝis kun kuiristo, ke ni kaŝiru al registara gastejo, kaj tie tentis min per la mebla komforto. Tio efikis. La malamo pri la pano malpliiĝis, mi ĉesis kompati tiun kapron, kaj kvankam mi ne povas paroli pri la gusto de la viando mem, tamen, mi ekgustumis la spicojn viandajn. Tiel pasis eble unu jaro, dum kiu mi manĝis la viandon ĉirkaŭ 5-6 foje, ĉar ne ĉiam alireblis la registara gastejo, kaj ne ĉiam pretiĝadis tiuj spicoj kiuj estis konsiderataj bonegaj por la viandpreparado. Krome, tia manĝado kostis monon. Mi ne posedis eĉ la proverban rompitan monkonkon, kaj do ne povis kontribui ion. Ankaŭ la aranĝoj por tiu kosto, tiu amiko devis fari. De kie, kaj kiel li faris tiujn aranĝojn, mi ĝis hodiaŭ ne scias. Li ja intencis alkutimigi min al la viandmanĝado -- detrui min; tial li spezis monon siaflanke. Sed ankaŭ li ne posedis ian senfinan trezoron, tiaj festenoj do povis okazi nur tempaltempe.

Kiam ajn mi manĝadis tiel, tiam mi tute ne povis manĝi ĉehejme. Kiam la patrino vokis min por la manĝado, tiam mi devis falsparoli, ke "hodiaŭ mi ne malsatas; mi ne digestis la manĝadon". Ĉiufoje dum tia parolo, mi sentis min grave vundita. Falsaĵo, kaj plue, al la patrino! Kaj se la gepatroj ekscias ke la knaboj estas viandmanĝantoj, ili estos fulmofrapitaj. Tiuj pensoj ronĝis mian koron, kaj mi tial decidis: "necesas manĝi la viandon; per ĝia disvastigo, ni plibonigos Baraton; sed trompi la gepatrojn kaj mensogi estas eĉ pli malbonaj ol viandmanĝadi. Tial oni ne viandmanĝu dum la vivtempoj de la gepatroj. Post ilia morto, kiam oni estos libera, oni tute malkaŝe manĝu la viandon, kaj ĝis tiam kiam ne alvenas tiu momento, oni devas forlasi la viandmanĝadon." Mi transdonis tiun ĉi decidon al mia amiko, kaj forlasis viandmanĝadon -- ja porĉiame. La gepatroj neniam sciis, ke du el iliaj filoj jam viandmanĝadis.

Mi forlasis la viandmaĝadon pro la bonpenso ne trompi la gepatrojn, sed mi ne forlasis tiun amikecon. Mi iris plibonigi la amikon, sed mem falis, kaj simple ne konstatis pri la falo.

Pro tiu amikeco, mi estus kaptita ankaŭ en prostituado. Foje tiu ĉi amiko prenis min al la putina kvartalo. Post taŭgaj konsiloj, li sendis min al la domo de virino. Mi ne devis doni monon al ŝi. La afero estis jam negociita. Mi nur bezonis babiladi korŝtele. Mi jes eniris la domon, sed tiu kiu la dio volas savi, povas resti pura eĉ se li mem deziras fali. En tiu domo, mi tute blindiĝis. Mi eĉ ne havis la konscion paroli. Hontege mi sidis min sur la lito apud tiu virino, sed neniu sono elbuŝiĝis. La virino koleris, akre diris ion al mi, kaj montris al mi la pordon.

Je tiu tempo mi sentis mian virecon vundita; kaj esperis, ke se la tero malfermiĝus kaj ofertus spacon, mi feliĉe malaperos tien. Sed mi ĉiam ŝuldas al la dio saviĝi tiel. Okazis en mia vivo kvar aliaj tiaj aferoj. Mi devas konfesi, ke en ĉiuj tiuj, mi estis savita sen miaj propraj provoj, nur pro la cirkonstancoj mem. Klarvide, oni ja devas juĝi min falinta en tiuj ĉi aferoj. Ĉar mi deziris la sensamon, mi spertis ĝin. Tamen, je la ĉimonda vidpunkto, tiu kiu eskapas la agon, malgraŭ sia deziro, estas konsiderata savita; kaj en tiuj ĉi okazaĵoj, ankaŭ mi estos taksata savita tiele kaj tiomgrade. Kaj plue, ekzistas kelkaj faroj de kiuj estus tre utile eskapi, por la persono mem, kaj por tiuj kiuj iel rilatas al tiu homo. Kaj post penspuriĝado, oni eterne dankas la dio pro la eskapo de tiuj faroj. Same kiel ni scias pro la sperto, ke homo falas malgraŭ sia provoj ne fali, spertopruve estas konata, ke deziranta fali, homo, tamen, estas savita pro diversaj cirkonstancoj. En tiaj aferoj, kie troviĝas homovolo, kie la diovolo, aŭ kiuj reguloj finfine decidas la falon aŭ savon de homo -- tiuj ĉi estas profundaj demandoj. Ili ne havas solvon ĝis hodiaŭ, kaj estas malfacile diri ĉu aŭ ne ili estos iam finfine deciditaj.

Sed ni pluiru. Mi neniam konstatis, ke la amikeco de tiu ĉi amiko estas malbona. Antaŭ ol ke mi konstatu tion, mi devis sperti kelkajn pluajn amaraĵojn. Mi konsciis pri tio nur kiam mi tutklare vidis liajn malbonaĵojn. Sed ĉar mi skirbas miajn spertojn laŭ eble plej kronike, tiuj ĉi spertoj venos poste.

Mi devas mencii ĉi tie ion tiutempan. Tiu ĉi amikeco estis unu el la kaŭzoj de la malpaco inter ni geedzoj. Kiel mi jam menciis supre, mi estis edzo samgrade ama kaj suspektema. Tiu ĉi amikeco pliigis mian suspektemon, ĉar mi tute ne dubis la verecon de tiu ĉi amiko. Kredante tiun ĉi amikon, mi malfaciligis la vivon de la edzino sennombrebla foje. Mi neniam pardonis min mem pro tiu perforto. Nur la hindua virino povas suferi tian doloron, kaj tial mi ĉiam vidas la virinon kiel enkarniĝo de la tolero. Se la servisto estis false suspektata, li lasas la servon, se la filo estas tiel suspektata, li lasas la patran hejmon, se la suspekto eniras amikojn, rompiĝas la amikeco, se la virino suspektas la edzon, ŝi koleras silente, sed se la edzo suspektas la edzinon, tio estas vera tragedio por tiu kompatindulino. Kie ŝi povas iri? La tiel nomata altkasta virino eĉ ne povas iri al la kortumo kaj rompigi la edziĝon, tiel unuflanka estas la justico skribita por ŝi. Mi donis al ŝi tian justicon kies doloron mi neniam povas forgesi. La radikoj de tiu suspekto estis eltranĉitaj nur kiam mi ekkomprenis detale la senperfortecon -- ahimsa -- t.e., kiam mi komprenis la gravecon de la sinrego -- la Brahmaĉarja -- kaj komprenis, ke la edzino ne estas la sklavino de la edzo, sed lia kunveturantino, ĉiu partoprenas la ĝojmalĝojojn de la alia, kaj samekiel la edzo, ankaŭ la edzino havas la liberon fari bonmalbonon. Kiam mi memoras tiun epokon de la suspektemo, mi koleras pri mia stulteco kaj sensame blindita krueleco, kaj kompatas mian senkonscion pri mia amikeco. 

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:28:12
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

8. Ŝtelo kaj Kontricio

Ankoraŭ restas nefinita la rakontado pri miaj kulpoj je kaj antaŭ la tempo de la viandmanĝado. Tiuj ĉi kulpoj datas je la tempo de mia edziĝo aŭ tuj poste.

Mi ŝatis fumi la bidi-ojn -- cigaredetojn -- kun iu mia parenco. Ni ne posedis monon. Neniu el ni kredis, ke iel utilis la fumado, aŭ ke ĝuindis la fumon. Sed ni sentis, ke troviĝas ĝuo en la fumlasado mem. Mia onklo fumadis. Vidante lin kaj la aliajn, ankaŭ ni deziris fumadi. Ni ja ne havis monon en la mano, do ni ekŝtelis la stumpetojn de la bidi-oj finfumitaj de la onklo.

Sed ne ĉiam akireblis tiuj ĉi stumpetoj, kaj krome, ne tiom da fumo ili ellasis. Tial ni komencis ŝteli unu-du paisa-ojn [pajsa] -- monerojn -- el la du-tri paisa-oj en la poŝo de la servisto, kaj aĉeti bidi-ojn. Sed kie kaŝi ilin: jen la demando. Ni sciis, ke ne permeseblis fumadi antaŭ la plenkreskuloj. Iel-tiel ni ŝtelis du-kvar paisa-ojn kaj daŭris. Intertempe mi aŭdis pri ia planto (mi jam forgesis la nomon), kies tigoj oni povas fumadi. Ni akiris tion kaj ekfumadis.

Sed ni ne feliĉis. Ĝenis nin nia sendependeco. Ni malfeliĉis pro la fakto, ke ni ne povis fari ion ajn sen la permeso de la plejaĝuloj. Ni senesperiĝis pro tio, kaj decidis sinmortigi sin!

Sed kiel ni sinmortigu sin? Kiu donus la venenon? Ni aŭdis, ke mortigas onin la semoj de la planto dhatura. Ni iris al la ĝangalo kaj akiris la semojn. Decidis pri la vespera horo. Vizitis la templon de la dio Kedarnath, omaĝe ofertis ghee-on [gi] -- klarigita butero -- al la dio, kaj elserĉis solecon. Sed ni ne kuraĝis manĝi la venenon. Kion fari, se ni ne mortus tuje? Kio utilas morti? Kial ne toleri la sendependecon? Iukaze, ni manĝis iom da semoj. Ni ne havis la kuraĝon manĝi plu. Ambaŭ timis pro la morto, kaj decidis, ke ni kvietiĝos per vizito al templo de la dio Ramo, kaj forgesos pri la ideo sinmortigi sin.

Mi komprenis, ke facilas pensi pri la sinmortigo, malfacilas fari tion. Tial, se oni minace deklaras pri la plano sinmortigi sin, tio ege malmulte min efikas, aŭ ĝuste havas nenian efikon sur mi.

La rezulto de tiu sinmortiga plano estis, ke ni ambaŭ forlasis la kutimon kaŝe fumadi stumpetojn, kaj ŝteli monon de la servisto. Poste mi neniam deziris fumadi bidi-ojn. Mi ĉiam kredis, ke tiu kutimo estas barbara, malpura, kaj malboniga. Kial en la mondo vastas la kutimo fumadi, mi neniam komprenis. En trajnvagonoj kie oni multe fumadas, mi trovas ĝin ege malfacile sidiĝi tie, kaj sentas sufokon.

Kompare al la kulpo ŝteli stumpetojn de la bidi-oj, kaj por fari tion, ŝteli monon de la servisto, mian alian kulpon mi taksas eĉ pli serioza. Dum la bidi-a afero, mi eble estis 12-13 jarulo aŭ eĉ malpli. Dum tiu alia ŝtelado mi aĝis ĉirkaŭ 15 jaroj. Temis pri la ora braceleto de mia viandmanĝanta frato. Li ŝuldis la malgrandan sumon de 25 rupioj. Ni fratoj ambaŭ pensadis pri la malŝarĝigo de tiu ŝuldo. La frato havis ĉe sia mano puran oran braceleton. Ne malfacilis eltranĉi tola-on -- dek gramojn -- el ĝi. La braceleto estis tranĉita. La ŝuldo repagita. Sed la afero iĝis netolerebla por mi. Mi decidis, ke mi neniam plu faros ŝtelon. Mi ankaŭ sentis, ke mi devas konfesi mian kulpon al la patro. Sed ne malŝlosiĝis la lango. Ke la patro mem min batos, tion mi tute ne pritimis. Mi ne memoras, ke li iam batis iun ajn el ni fratoj. Sed li ege doloriĝus, eble frapos sian kapon kontraŭmure. Mi pensis, ke estus bone konfesi mian kulpon, malgraŭ tia plua ŝarĝo, sen tio, ne puriĝus la koro.

Finfine mi decidis, ke per letero mi konfesos mian kulpon, kaj petos pardonon. Mi verkis leteron kaj donis mane al li. En la letero mi konfesis la tutan kulpon, kaj deziris punon. Mi petegis lin ne dolorigi sin pro tio, kaj ĵuris, ke mi ne faros tian kulpon en la estonteco.

Mantremante, mi metis la leteron en la manojn de la patro. Mi sidiĝis antaŭ lia lignotabula lito. En tiu tempo li suferis pro fistulo, kaj do kuŝadis surlite.

Li legis la leteron. Perlaj larmogutoj falis de lia okuloj. Trempiĝis la letero. Li fermis la okulojn momente, disŝiris la leteron, kaj sidiĝinte por legi la leteron, rekuŝis.

Ankaŭ mi ploris. Mi komprenis la doloron de la patro. Se mi estus pentristo, mi povintus desegni tiun bildon tutprecize. Eĉ hodiaŭ klaras tiu sceno antaŭ la okuloj.

Trasagis min tiu amarko perllarma. Mi iĝis pura. Nur la spertinto scius tian amon.

"Tion scias nur la ramsage trafita."

Tiu ĉi estis por mi leciono pri ahimsa -- senperforteco. Tiam, fakte mi vidis nenion en la afero krom la amo de la patro, sed hodiaŭ mi povas rekoni ĝin kiel puran ahimsa-on. Kiu povas eskapi la tuŝon de tia ahimsa, se ĝi prenas tian vastan formon? Estus neeble sondi la forton de tia vasta ahimsa.

Tia trankvila pardono estis kontraŭ la patra naturo. Mi pensis, ke li koleros, parolos morde, eble frapos sian kapon. Sed la kaŭzo, laŭ mi, por lia senlima trankvilo estis la facila akcepto de la kulpinto mem. Tiu homo kiu memvole kaj sentrompe akceptas sian kulpon kontraŭ aŭtoritaton, kaj ĵuras neniam refari la kulpon -- tiu homo vere atingas kontricion.

Mi scias, ke pro mia akcepto la patro sentimiĝis pri mi, kaj lia amego eĉ pligrandiĝis. 

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:28:41

 36   10   1/4页      1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询