dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Eksperimentoj kun la Vero

您是本帖的第 16170 个阅读者
树形 打印
标题:
Eksperimentoj kun la Vero
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

9. La Morto de la Patro kaj Mia Duobla Honto

Tiam mi aĝis 16 da jaroj. Ni jam vidis supre, ke pro fistulo, la patro estis tute litokaptita. Plejparte, li estis servita de la patrino, malnova servisto de la familio, kaj mi. Mia devo estis tiu de la flegisto. Lavi lian vundon, ŝmiri la medikamenton, bandaĝi ĝin je la ĝusta tempo, trinkigi medikamenton, kaj prepari la medikamenton ĉehejme kiam ni bezonis tion fari -- tiuj ĉi estis miaj specialaj taskoj. Masaĝi liajn krurojn ĉiunokte, dormi nur je lia permeso, aŭ kiam li mem dormis: jen miaj reguloj. Mi ege amis tiun ĉi servon. Mi ne memoras, ke mi iam maltrafis ĝin. Ĉiokaze, mi altlernejadis dum tiu ĉi periodo. Tial post la manĝado, mi spezis la tempon aŭ ĉe la lernejo aŭ en la patra servo. Se li permesis min, kaj lia sano relative bonis, mi iris promenadi.

Dum tiu ĉi jaro, la edzino gravediĝis. Hodiaŭ mi povas vidi, ke en ĝi estis duobla honto. Unua honto, ke kvankam ĝi estis la periodo de mia studado, mi tamen ne povis esti memregula, kaj la dua honto, ke kvankam mi konsideris la lernejan studadon mia religio, kaj eĉ pli ol tio, religion mi kredis la adorado de la gepatroj -- kaj tio tiugrade, ke ekde la infanaĝo mi prenis la historion de Ŝravan kiel mian idealon -- tamen, sukcesis regi min la voluptamo. Tio estas, ke mi ja masaĝis la krurojn de la patro ĉiunokte, sed dum tiu tempo la menso vagadis al la litĉambro, kaj jen dum periodo pri kiu estas konsilinde forlasi la kuniĝon de la virino laŭ la leĝoj de la sanktaj, medicinaj, kaj kondutaj skriboj. Kiam mi estis liberigita de la servado, mi feliĉadis, kaj tuŝante la piedojn patrajn, mi rekte atingis la litĉambron.

La malsano de la patro pliiĝis. La indiĝenaj medicinistoj -- Vaidja-oj kaj Hakim-oj -- provis respektive siajn ŝmiraĵojn kaj bandaĝojn, ni uzis ankaŭ la hejmajn medikamentojn de la ordinara, ĉiutaga barbisto, kaj aliaj; eĉ la brita kuracisto aplikis sian inteligenton. La brita kuracisto konsilis kirurgion kiel la nuran solvon de tiu ĉi malsano. Sed iu Vaidja, kiu estis familia amiko, intervenis kaj malkonsilis kirurgion vidante la aĝon de la patro. La diversaj medikamentaj boteloj aĉetitaj malutilis kaj la kirurgio ne okazis. Li ja estis fama Vaidja. Mi pensas, ke se li permesus la kirurigion, la vundo resaniĝintus senprobleme. Iu tiuepoke fama kirurgo el Mumbajo estus farinta la kirurgion. Sed la vivofino jam proksimiĝis, kiel do trovi la ĝustan solvon? La patro revenis el Mumbajo sen la kirurgio. Li kunprenis la aĵojn aĉetitajn por la kirurgio. Li lasis la esperon vivi longe. Li malfortiĝis. Iĝis necese fari ĉion ajn surlite. Sed ĝisfine li kontraŭis tion, kaj insiste penis lasi la liton. Tiu ĉi estas la severa disciplino de la religio Vaiŝnava. La ekstera puriĝo ege necesas. Sed la okcidenta medicina sistemo instruas nin, ke la korpaj ekskrementoj, kaj la bano, ĉiuj el tiuj povas esti faritaj tute pure surlite. La malsanulo ne bezonas sin peni. Kiam ajn vi vidos, puras la lita kovrotuko. Tiele atingitan purecon mi senhezite nomus Vaiŝnavismo. Sed tiutempe, vidante la patran insiston lasi la liton por sin bani, ktp, mi primiris lin kaj propramense admiris lin.

Proksimiĝis la malhela nokto de la fino. Tiutempe, la onklo loĝis en Rajkot. Mi malklare memoras, efektive, ke li estis tie ĉi aŭdinte pri la malboniĝanta stato de la patro. Ambaŭ fratoj dividis nerompeblan amon. Tuttage la onklo sidiĝis apud la patra lito, kaj permesante nin ĉiujn dormi, li mem dormis apud la lito de la patro. Neniu kompreneble divenis, ke tiu ĉi nokto estos efektive la lasta. Sed la timo kompreneble ĉiam ekzistis. Ĉirkaŭis la 10a aŭ 11a laŭhorloĝe. Mi estis masaĝantaj la krurojn. La onklo diris al mi: "Iru, nun mi sidiĝos." Mi feliĉis kaj rekte iris al la litĉambro. La kompatinda edzino kompreneble profunde dormis. Sed kiel mi permesis ŝin dormi? Mi vekis ŝin. Post 5-7 minutoj, la supre menciita servisto frapis la pordon. Mi ektimis. La koro eksaltis. La servisto diris, "Vekiĝu, la patro ege malsaniĝas." Mi jam sciis, ke li estis ege malsana, tial komprenis la specialan signifon de la "ege malsaniĝas" ĉi tie. Mi tuj elsaltis el la lito.

"Diru, ja, kio okazas?"

Venis la respondo, "Bapu -- Paĉjo -- forpasis!"

Pri kio efikis mia pentado? Mi ege hontis. Ege doloriĝis. Kuris al la ĉambro de la patro. Mi komprenis, ke se mi ne estus blindita de la voluptamo, mi ne suferus tian malkuniĝon dum la lastaj horoj, kaj mi estus masaĝanta la krurojn de la patro ĝis la fino. Nun mi devus aŭdi de la buŝo de la onklo, "Bapu forlasis nin!" La onklo, tiu adoranto de sia pli aĝa frato, akiris la honoron de la fina servo. La patro jam sciis pri sia fina horo. Li gestis, akirigis skribilaĵojn, kaj skribis: "Pretiĝu". Skribinte tion, li rompis la amuleton ligitan ĉirkaŭ sia brako kaj forĵetis ĝin, li forĵetis ankaŭ sian kolĉenon, kaj post momento forflugis la animo.

Jen la honto al kiu mi aludis en la pasinta ĉapitro -- la voluptamemo eĉ dum la servado! Ĝis hodiaŭ mi ne povis forviŝi tiun ĉi makulon nigran; mi ne povis forgesi ĝin. Kaj mi ĉiam kredis, ke kvankam mi amegis la gepatrojn, mi povis lasi ĉion ajn por ili, tamen, eĉ dum la servado mia menso ne sukcesis lasi la voluptamon. Tiu ĉi estis ne nevenkebla manko en mia servado. Pro tio mi nomis min voluptame blindita, malgraŭ la unuedzina ĵuro. Nur post multe da tempo mi povis liberiĝi de ĝi, kaj antaŭ tiu liberiĝo, mi suferis multe da animomalfacilaĵoj.

Antaŭ ol mi fermu tiun ĉi rakonton de mia duobla honto, mi plu diru, ke la filo, kiun naskis la edzino, vivis du-kvar tagoj kaj lasis nin. Kiel eblus iu ajn alia rezulto? Tiuj gepatroj aŭ infanaj paroj kiuj havas konscion, prizorgu tiun ĉi vivekzemplon.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:29:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

10. Religiaj Ekvidoj

Ekde mia sesa aŭ sepa jaro ĝis la dek sesa jaro mi studadis, sed nenie en la lernejo mi ricevis religian instruadon. Oni eĉ diru, ke de la instruistoj mi ne ricevis tion kion mi devus facile ricevi de ili. Tamen, ekzistis la medio. Ĉi tie oni komprenu la religion amplekse. Religio, t.e., memkonscio, memscio. Mi naskiĝis en la tradicio viŝnua, kaj do plurokaze vizitis la templon. Sed mi ne povis adorami ĝin. Mi ne ŝatis la luksan, mondan povon de la templo. Aŭdante pri la nemoralaĵoj en la templo, mi depremiĝis. Mi ricevis nenion de ĝi.

Sed tio kion mi ne ricevis de la templo, mi jes akiris de mia vartistino, Rambha. Rambha estis malnova servistino en nia familio. Eĉ hodiaŭ mi memoras ŝian amon. Mi diris antaŭe, ke mi timis pri fantomoj kaj spiritoj. Rambha klarigis al mi, ke la solvo estas la ĉantado de la nomo de Ramo. Eĉ pli ol la Ramonomo mi fidis Rambha-on, tial dum la infanaĝo, por kontraŭi la timon de fantomoj kaj spiritoj, mi komencis ĉantadi la Ramonomon. Tiu ĉi ĉantado ne daŭris longe. Sed la semo semita dum la infanaĝo ne detruiĝis. Hodiaŭ la Ramonomo, por mi, estas nemalhavebla povo. Mi kredas, ke ĉe la fonto de tio estas la semo semita de Rambhabai.

Dum la sama periodo, la filo de mia onklo, kiu estis adoranto de la epopeo Ramajano, aranĝis ke ni du fratoj estu instruataj en la ĉanto de Ramosavo. Ni parkeris ĝin kaj faris regulon ĉanti ĝin post la bano. Ĝis tiam ni estis en Porbandar, la disciplino daŭris. Ĝi ne povis postvivi la medion en Rajkot. Ankaŭ pri tio ĉi tasko mi ne havis multe da fido. Parte pro la estimo al la pliaĝa frato, kaj parte pro la fiero pri klara prononcado de la Ramosavo, la ĉantado daŭris.

Sed tio kio havis egan efikon sur mia menso estis la studado de la Ramajano. Dum la malgranda parto de la patra malsano kiu okazis en Porbandar, li aŭskultadis la Ramajanon ĉiunokte en la templo de Ramo. La aŭskultiganto estis pastro kiu nomiĝis Lagha Maharaĝ [lAGA maharAĝ] de Bileŝvar. Li estis profunda adoranto de sinjoro Ramo. Oni diris pri li, ke kiam li havis la lepron, anstataŭ ĝia kuracado, li prenis la lianofoliojn de la statuo de Ŝivao de Bileŝvar, kaj ligante ilin ĉirkaŭ la korpoparto kiu estis afliktita de la lepro, li ekĉantadis la Ramonomon. Finfine, la lepro estis ĝisradike detruita. Ĉu aŭ ne tio veris, ni aŭskultintoj ja kredis ĝin vera. Ankaŭ tio veras, ke kiam Lagha Maharaĝ komencis sian rakonton, lia korpo estis tute sana. Lagha Maharaĝ havis dolĉan voĉon. Li kantadis la distikojn kaj kvaropajn versojn kaj eksplikadis ilin. Li mem entranciĝadis pro ĝia beleco, kaj entrancigadis la aŭskultantojn. Mi eble aĝis dek tri jaroj tiam, kaj memoras, ke mi ĝuis la legaĵon intense. Tiu ĉi Ramajan-aŭskultado estis la bazo de mia ega amo por la Ramajano. Hodiaŭ mi taksas la Ramajanon la plej grava teksto de la adorvojo Bhakti.

Post kelkaj monatoj ni alvenis al Raĝkot. Tie ne okazis la Ramajan-legaĵoj. Oni ja legadis la Bhagvat Gitaon je la Ekadashi, la 11a tago de la luna monato. Mi fojfoje sidiĝis aŭskulti tion. Sed s-ro Bhatt ne sukcesis inspiri tian intensan ĝuon. Hodiaŭ mi povas vidi, ke la Gitao estas tia teksto kia ja povas inspiri religian adoradon. Mi legis ĝin en la guĝarata, ege ĝuoplene. Sed kiam mi aŭdis kelke da la originalaj sanskritaj versoj redonitaj de Bharat Bhushan Madan Mohan Malvia [angle: Malviya] (kiu ĉantis ilin post sia 21-taga fasto), mi konstatis, ke se mi, same kiel li, aŭdintus la Gitaon el la buŝo de iu Gita-adoranto dum mia infanaĝo, mi estus amanto de ĝi, jam de tiu aĝo. Mi oftege spertas la fakton, ke la alkutimiĝoj bonmalbonaj akiritaj dum la infanaĝo faras profundajn radikojn. Tial ĝenas min, ke dum tiu aĝo mi ne profitis per la aŭskultado de tiom da elstaraj tekstoj religiaj.

En Raĝkot, tute neplanite, oni intruis min trakti ĉiujn tradiciojn same. Mi lernis respekti ĉiun tradicion de Hinduismo ĉar la gepatroj iris la temploj de la viŝnua kaj la ŝivaa tradicioj kaj ankaŭ al la Ram-templo. Ili kunprenis nin fratojn, aŭ sendis nin.

Krome, oftas al la patro iuj el la instruistoj ĝainismaj. La patro eĉ donis almozojn al ili. Ili kunparolis kun la patro pri aferoj religiaj kaj praktikaj. La patro ankaŭ havis amikojn islamanajn, kaj parsiajn. Ili ĉiuj parolis pri siaj propraj religioj, kaj la patro aŭskultis ilin respektoplene, ofte eĉ ĝuoplene. Estante la flegisto, mi ofte ĉeestis tiajn konversaciojn. La tuta efiko de tiu ĉi medio estas, ke mi sentis saman senton pri ĉiuj religioj.

La Kristanismo estis escepto. Mi iel malŝatis ĝin. En tiu tempo, Kristanoj staradis ĉe la altlerneja angulo kaj prelegadis. Ili mallaŭdis la hinduajn diojn, kaj la sekvantojn de Hinduismo. Mi trovis tion ĉi netolerebla. Nur unu-du foje mi aŭskultis la prelegon. Mi neniam deziris stari tie refoje. En tiu tempo oni aŭdis pri fama Hinduo kiu iĝis Kristano. La onidiro en la vilaĝo estis, ke dum li estis instruita en Kristanismo, oni manĝigis lin bov-viandon, kaj drinkigis lin alkoholaĵon. Oni ŝanĝigis ankaŭ lian vestaĵon, kaj iĝante Kristanon, tiu homo komencis vesti sin per jako kaj pantolono, kaj la brita ĉapelo. Min ege dolorigis tiaj diraĵoj. Kiel nomi tiun religio, pro kiu oni devas manĝi bov-viandon, drinki alkoholaĵon, kaj ŝanĝi vestojn? Tiel argumentadis mia menso. Ni ankaŭ aŭdis, ke tiu amiko kiu iĝis Kristano, komencis mallaŭdi la tradician religion de siaj gepatroj, la tradiciajn rit-kutimojn, kaj la landon mem. Pro ĉio ĉi, mi ekmalŝatis Kristanismon.

Tiel, kvankam mi sentis samamon al aliaj religioj, tamen oni ne povis diri, ke mi profunde fidis je la dio. Dum tiu tempo en la patra libraro, mi renkontis tradukon de la Manusmriti -- La leĝoj de Manu. En ĝi mi legis pri la kreo de la mondo, ktp. Tio ne vekis respekton, sed male, vekis iom da ateismo. Mi fidis je la inteligento de la filo de mia dua onklo, kiu ankoraŭ vivas. Mi metis miajn dubojn antaŭ li, sed li ne povis respondi al ili. Li replikis: "Ĉe matureco, vi mem povos respondi al tiaj demandoj. Knaboj ne rajtas demandi tiajn demandojn." Mi silentiĝis. La menso ne gajnis trankvilon. Mi trovis refuton de la nunaj kutimoj en la detalaj priskriboj de la Manusmriti, kaj ankaŭ en aliaj diskutoj. Ankaŭ pri tiu ĉi dubo mi ricevis pli malpli la saman respondon. Mi konsolis mian menson, dirante, "iu tago, mi ekkonsciiĝos, mi legos plie kaj komprenos la aferojn." Tiutempe, legante la Manusmriti, mi tute ne povis lerni pri Ahimsa, aŭ senperforteco. Mi jam priskribis mian viandmanĝadon. Ĝi trovis apogon en Manusmriti. Mi ankaŭ kredis, ke oni devas mortigi serpentojn, cimojn, k.c. Mi memoras, ke tiutempe mi detruis multe da cimoj, pensante ke temas pri la Darmo.

Sed unu afero ekradikiĝis en la menso -- tiu ĉi mondo estas bazita sur la moralo. Kaj la esenco de moralo estas en la vero. Oni nepre elserĉu la veron. Tagon post tago kreskis ĉe mi la grandecon de la vero. Pli kaj pli klariĝis la difino de la vero, kaj eĉ hodiaŭ daŭras tiu klariĝado.

Plue, iu morala verso trovis firman lokon en mia koro. La respondo al malbono estas ne malbono, sed nur bono, tiu ĉi iĝis mia vivprincipo. Ĝi komencis regi min. Mi iĝis amanto de la ideo, ke oni deziru kaj faru bonon al malbon-faranto. Mi plurfoje ekspermentis kun tiu ideo. Jen la mirinda verso:

Al tiu kiu trinkigas akvon, donu bonan manĝaĵon;
Antaŭ tiu kiu klinas sian kapon, adorsterniĝu.
Por tiu kiu spezas paison, faru orvalore;
Por tiu kiu savas vin, pretiĝu forlasi la vivon.
Al tiu kiu faras bonon, repagu dekoble: tutkore, parole, plenage;
Sed plej signifas tiu kiu per bonfaro respondas al malbono.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:29:37
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

11. Preparo Iri Fremdlanden

En 1887, mi sukcesis en la abiturientan ekzamenon. La malriĉeco de la lando kaj la familio Gandhi estis tiel, ke se troviĝas du ekzamencentroj kiel Mumbajo kaj Ahmedabad, la anoj de la urbeto Kathiawad preferis la pli proksiman kaj malkaran Ahmedabad. Tion mi ja faris. Unuafoje do mi vojaĝis sole de Raĝkot al Ahmedabad.

La plejaĝuloj deziris, ke post la sukceso en la ekzameno mi devus plustudadi en kolegio. Troviĝis kolegio kaj en Mumbajo kaj en Bhavnagar. Bhavnagar estis pli malkara, do la decido estis aliĝi la kolegio Ŝamaldas en Bhavnagar. Mi komprenis nenion en la kolegio. Ĉio ŝajnis malfacile. Mi nek ĝuis la lekciojn de la instruistojn, nek ilin komprenis. En tiu afero, la kulpo ne estis tiu de la instruistoj; kulpis mia malfortiĝo. Tiutempe, fakte, la instruistoj de la kolegio Ŝamaldas estis taksataj unuarangaj. Mi finis la unuan sesion kaj venis al la hejmo.

Mavĝi Dave estis malnova amiko kaj konsilanto de la familio, klera, kaj mondsperta bramano. Li daŭrigis rilatojn kun ni eĉ post la forpaso de la patro. Li vizitis nin dum tiu ĉi ferio. Parolante kun la patrino kaj la plej aĝa frato, li demandis pri mia studado. Kiam li aŭdis, ke mi estas en la kolegio Ŝamaldas, li diris: "La tempoj jam ŝanĝiĝis. Se iu el vi fratoj volas heredi la postenon de via patro, Kaba Gandhi, vi ne sukcesos fari tion sen edukado. Tiu ĉi knabo ankoraŭ studadas; tial oni devas portigi de li la ŝarĝon de la familia posteno. Li prenos 4-5 jarojn iĝi licenciulo, sed eĉ post tio li gajnos 50-60 rupian laboron, ne la ĉefministrecon. Kaj se vi faros lin advokato post tio, same kiel mi faris al mia plej aĝa filo, tio prenos kelkajn jarojn plu. Kaj tiam troviĝos multe pli da advokatoj jam pretaj por la ĉefministreco. Vi devas sendi lin eksterlanden, al Anglujo. Kevalram (la filo de Mavĝi Dave) diras, ke la studado tie estas facila. Li revenos post tri jaroj da studado. Kaj la kosto ne estos pli ol 4-5 mil rupioj. Rigardu la advokatojn ĵusalvenintajn, kiel lukse ili vivas! Se ili volas, ili povas akiri la ĉefministrecon eĉ hodiaŭ. Mi ja konsilas, ke jam ĉijare vi sendu Mohandas al Anglujo. Troviĝas en Anglujo multe da amikoj de mia Kevalram; se nome de ili, li donos enkonduk-leteron, tiam estos nenia malfacilaĵo por Mohandas tie."

Ĝoŝiĝi (ni ja vokis Mavĝi Dave-on per tiu nomo) rigardis min kaj demandis kvazaŭ li havas nenian dubon pri la akcepto de sia konsilo:

"Do. Ĉu vi ŝatus iri fremdlanden, aŭ ĉu vi volas studadi ĉi tie?" Li diris tion kion mi ŝatus aŭdi. Mi jam timis pri la malfacilaĵoj de la kolegio. Mi diris, "estus bonege sendi min al Anglujo. Mi ne kredas, ke mi sukcesos multe en la kolegio. Sed ĉu oni ne povas sendi min por studi medicinon?"

La frato intervenis: "Tio ne plaĉis al la patro. Diskutante vin, li diradis, ke ĉar ni estas vaiŝnaj, ni ne faru laboron kiu ŝir-rompe traktas karnostojn. La patro volas igi vin advokato."

Ĝoŝiĝi konsentis:

"Same kiel Gandhiĝi, ankaŭ mi ne ŝatas la profesion de kuracistoj. Nia sanktaj skriboj ne mallaŭdas tiun ĉi profesion. Sed se vi iĝos kuracisto, vi ne povas iĝi ĉefministro. Mi ja deziras por vi la ĉefministrecon aŭ ion eĉ pli alta. Nur tiel povas vi prizorgi vian grandan familion. La tempo ja ŝanĝiĝas tag-al-tage, kaj iĝas pli malfacila. Tial estus intelegenta iĝi advokato."

Turnante sin al la patrino, li diris: "Mi nun iras. Bonvolu pripensi mian sugeston. Kiam mi revenos, mi esperos aŭdi pri la irpreparoj. Diru al mi pri iaj malfacilaĵoj."

Ĝoŝiĝi foriris, kaj mi ekkonstruis aerkastelojn.

La plej aĝa frato ekpensadis. De kie akiri la monon? Kaj ĉu taŭgas sendi junulon kiel mi, tiom for!

La patrino malkontentiĝis. Al ŝi tute ne plaĉis la ideo malkuniĝi de mi. Sed ŝia unua reago estis la jena: "En nia familio la plej aĝa nun restas via onklo. Tial oni devas lian konsilon unue akiri. Se li donos permeson, tiam ni devas pensi plu."

Alian penson frapis la frato: "La ŝtato de Porbandar estas la nia. Ĝia administranto estas S-ro Leli [angle: Lely]. Li taksas nian familion alta. Precipe la onklon li ŝatas. Eblas, ke flanke de la ŝtato, li helpos vin iome."

Ĉio tio plaĉis al mi. Mi preparis iri al Porbandar. Ne troviĝis trajnoj tiam. La vojo estis bovĉara. Oni atingis post 5 tagoj. Mi jam menciis, ke mi estis timulo. Sed ĉifoje forkuris mia timo. La deziro iri al Anglujo influis min. Mi luis bovĉaron ĝis la urbeto Dhoraĝi. Post Dhoraĝi, pensante atingi unu tagon pli frue, mi luis kamelon. Ankaŭ estis por mi unuafoje vojaĝi per kamelo.

Mi atingis Porbandar-on. Mi korpsterne salutis la onklon. Mi rakontis al li la tuton. Pensante, li respondis:

"Mi ne certas ĉu aŭ ne oni povas konservi la darmon en Anglujo. De ĉio kion mi aŭdas, mi dubas pri tio. Kiam mi renkontas la grandajn advokatojn, mi trovas nenian diferencon inter ilia vivstiloj kaj tiuj de la blankaj sinjoroj. Ili havas nenian tabuojn pri manĝado. La cigaredo neniam lasas iliajn buŝojn. Nudas la vestaĵoj. Ĉio ĉi ne taŭgos al nia familio. Sed mi ne volas esti baro en via kuraĝaj paŝoj. Mi mem vojaĝos pilgrime post kelkaj tagoj. Mi ja vivos nur kelke da jaroj. Sidante ĉe la marbordo de la morto, kiel mi donu permeson al vi iri al Anglujo -- transiri la maro? Sed mi ne estu baro. La vera permeso estus tiu de via patrino. Se ŝi permesos vin, iru tutfeliĉe. Nur diru, ke mi ne haltos vin. Miaj benoj jam estas ĉe vi."

Mi diris: "Mi ja ne povas esperi pli ol tio ĉi de vi. Nun mi devas konsentigi la patrinon. Sed vi ja skribos enkonduk-leteron por S-ro Leli, ĉu ne?"

La onklo diris: "Kiel mi povas doni tion al vi? Sed la sinjoro estas bona homo, vi skribu do. Enkonduku la familion. Li certe donos tempon por renkonti vin, kaj se vi plaĉos al li, certe vin helpos."

Mi ne scias kial la onklo ne verkis tiun enkonduk-leteron por tiu sinjoro. Mi nebule memoras, ke li hezitis helpi tiel rekte en kontraŭ-darma afero kiel la transmarado.

Mi verkis leteron al S-ro Leli. Li vokis min al sia grandega hejmo. Li renkontis min kiel mi grimpis la ŝtuparon, kaj dirante la jenon foriris supren: "Iĝu licenciulo, renkontu min poste. Nenia helpo eblas nun." Mi preparis sin multe, iris parkerante multajn frazojn. Kliniĝante mi salutis vin ambaŭmane. Sed ĉio mia peno estis tute vana!

Mia rigardo iris al la ornamaĵoj de la edzino. La plej aĝan fraton mi ege altestimis. Lia afableco estis senlima. Lia amo estis same de la patra.

Mi lasis Porbandar-on. Veninte al Raĝkot mi rakontis la tuton. Mi prenis la konsilon de Ĝoŝiĝi. Li sugestis, ke oni eĉ prunteprenu monon por sendi min. Mi proponis la vendadon de la ornamaĵoj de la edzino. Oni ne gajnus pli ol 2-3 mil da rupioj per tio. La frato surprenis la pezon aranĝi la monon kiel ajn.

Kiel konsentus la patrino? Ŝi lanĉis enketon ĉiomanieran. Iu diris, ke venante al Anglujo, junuloj malboniĝas; iu diris, ke ili iĝas viandmanĝantoj; iu diras, ke tie oni nepre devas havi alkoholaĵon. La patrino diris ĉion ĉi al mi. Mi diris, "Sed ĉu vi kredos min? Mi ne trompos vin. Mi vote diras al vi, ke mi ne tuŝos tiujn tri aĵojn. Se vere ekzistus tia danĝero, kial permesus Ĝoŝiĝi min iri?"

La patrino diris, "Mi fidas je vi. Sed kio okazos en alia lando? Mi tute ne povas pensi pri tio. Mi demandos al Beĉarĝi Svami."

Beĉarĝi Svami estis ĝaina saduo de la kasto Modh Bania. Same kiel Ĝoŝiĝi, ankaŭ li estis nia konsilanto. Li helpis nin. Li diris: "Mi prenos voton de tiu ĉi knabo pri tiuj ĉi aferoj. Poste ne danĝeros lasi lin foriri." Li igis min voti, kaj mi votis eviti viandmanĝon, alkoholaĵon, kaj virinojn. La patrino donis sian permeson.

Oni aranĝis kunsidon en la altlernejo. Junulo el Raĝkot iros al Anglujo -- jen mirindaĵo. Mi kunportis ion skribitan. Mi laŭtlegis ĝin per malfacilo. Mi nur memoras, ke la kapo turniĝis, kaj la korpo tremis.

Akirinte la benojn de la plejaĝuloj, mi ekiris al Mumbajo. Estis mia unuafoja vojaĝo al Mumbajo. La plejaĝa frato akompanis min.

Sed cento da baroj troviĝas en bona faro. Mi ne sukcesis lasi la mumbajan havenon baldaŭ.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:30:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

12. Ekster la Kasto

Prenante la permeson kaj la benojn de la patrino, kaj lasante kelkmonatan infanon en brakoj de la edzino, mi entuziasme atingis Mumbajon. Mi ja atingis ĝin, sed tie amikoj informis la fraton, ke en Junio kaj Julio okazas ŝtormegoj en la Hinda Oceano, kaj ĉar tiu ĉi estas mia unua marvojaĝo, mi devos ekvojaĝi post la festo Divali, t.e., en la Novembro. Iu eĉ raportis pri la drono de boato en  ŝtormo. Timis pro tio la frato. Li rifuzis lasi min vojaĝi pro la risko, kaj lasante min ĉe la hejmo de sia amiko, li mem revenis al Raĝkot por ĉeesti sian laborejon. Li lasis monon ĉe bofrato kaj petis amikojn prizorgi min.

Iĝis malfacile spezi la tagon en Mumbajo. Mi nur revis pri Anglujo.

Dume okazis agito en la kasto. Oni kunsidigis la kastanojn. Neniu el la kasto Modh Bania ĝis nun iris al Anglujo. Kaj mi iras, do, oni devas postuli klarigon de mi. Mi estis ordonita ĉeesti la panĉajat, la loka kortumo. Mi iris. Mi ne scias de kie mi subite akiris la kuraĝon. Pri la ĉeesto mi sentis nek heziton, nek timon. Plue, la estro de la kasto ankaŭ estis fora parenco. La patro rilatis bone al li. Li diris al mi:

La kasto kredas, ke tiu ĉi via plano iri al Anglujo ne estas bona. Nia religio malpermesas nin transiri la maron, plue oni aŭdas, ke oni ne povas sekurigi tie la darmon. Oni devas tie manĝdrinki kun la blankaj sinjoroj."

Mi respondis, "Mi kredas, ke ne troviĝas eĉ iomete da maldarmo en la iro al Anglujo. Mi finfine nur volas studadi tie. Krome, ĉar mi jam votis je la patrino resti for de tiuj aferoj pri kiuj vi timas, mi sukcesos eviti tiujn."

La estro diris: "Sed ni diras al vi, ke oni ne povas sekurigi la darmon tie. Vi ja scias kia estis mia rilato al via patro. Vi devas fari tion kion mi diras."

Mi respondis: "Mi scias pri tiu rilato. Vi estas same kiel la patro. Sed en tiu ĉi afero mi ne povas vin helpi. Mi ne povas ŝanĝi mian decidon iri al Anglujo. Tiuj kleraj bramanoj kiuj estis la amikoj kaj konsilantoj de la patro kredas, ke mi ne kulpos pri io ajn se mi iros al Anglujo. Mi jam akiris la permeson de la patrino kaj la frato."

"Sed ĉu vi ne obeos la ordonon de la kasto?"

"Mi estas senpova. Mi kredas, ke la kasto ne rajtas trudi sin en tiu ĉi afero."

La estro koleris je tiu ĉi respondo. Li sakris. Mi restis senmova. La estro ordonis:

"Tiu ĉi knabo estas ekde hodiaŭ ekster la kasto. Tiu kiu helpos lin, aŭ adiaŭos lin, devos aperi antaŭ la kortumo kaj devos pagi monpunon de unu rupio kaj 25 pajsoj."

Tiu ĉi decido havis nenian efikon sur mi. Mi adiaŭis la estron. Mi devis nun pensi pri la efiko de tiu ĉi decido sur la frato. Se li timos? Bonŝance li restis firma kaj skribis al mi, ke malgraŭ la decido de la kasto, li ne malpermesos min iri al Anglujo.

Post tiu ĉi evento, mi iĝis pli senpacienca. Se oni premos la fraton ŝanĝi sian decidon? Kio okazos se aperos iu aliaj malfacilaĵo? Mi spezis la tagojn en tia zorgado, kiam alvenis la novaĵo, ke sur la ŝipo ekirante je la 4a de Septembro estos advokato el Ĝunagadh kiu iros al Anglujo por iĝi angluja advokato, t.e., Barrister. Mi renkontis la amikojn de mia frato. Ankaŭ ili konsilis, ke mi ne lasu la oportunon. Mankegis la tempo. Mi telegramis la frato kaj demandis permeson iri. Li donis tion. Mi demandis monon de la bofrato. Li aludis al la decido de la kasto. Li ne volis iĝi eksterkastano. Mi iris al amiko de nia familio kaj petis lin doni al mi la bezonata sumo, kaj poste preni la monon de la frato. Tiu ĉi amiko konsentis fari tion, ne nur tio, li eĉ kuraĝigis min. Mi dankis lin, prenis la monon, kaj aĉetis la bileton.

Mi devis pretigi la tutaĵon por Anglujo. Iu alia amiko sperta helpis min pretiĝi. Ĉio ŝajnis strange al mi. Mi iom ŝatis ĉio, iom tute ne. Al mi tute ne plaĉis la kravato, kiun mi tiel ŝate ĉirkaŭligadis poste. La veŝto al mi aspektis nudiga vestaĵo. Sed kompare al la deziro iri al Anglujo, tiuj ĉi malŝataĵoj estis nenioj. Dume mi ankaŭ akiris manĝaĵon.

La amikoj ankaŭ akiris por mi lokon en la sama kajuto en kiu estos Trajambakraj Maĝmudar, la advokato el Ĝunagadh. Oni ankaŭ informis lin pri mi. Li mem estis plensperta sinjoro. Mi estis tute sensperta junulo je 18 jaroj. Maĝmudar diris al la amikoj, "Ne zorgu pri li."

Tiel, je la 4a de Septembro en 1888, mi lasis la havenon mumbajan.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:30:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

13. Finfine Atingis Anglujon

Surŝipe mi tute ne suferis pro la maro. Sed ju pli pasis la tagoj, des pli mi iĝis malfeliĉa. Mi sentis sinĝenon paroli eĉ al la stevardo. Mi tute ne alkutimiĝis pri angla parolado. 

Tiel, je la 4a de Septembro en 1888, mi lasis la havenon mumbajan. Krom Maĝmudar, ĉiuj el la vojaĝantoj estis Angloj. Mi ne povis paroli kun ili. Se ili provis paroli kun mi, mi ne komprenis ilin; aŭ se mi komprenis ilin, mi ne povis elpensi respondon. Mi devis plenkonstrui ĉiun frazon antaŭ ol ke mi parolu ĝin. Mi ne povis manĝi per kulero-forkoj, kaj mi ne kuraĝis demandi kiu manĝaĵo ne enhavas viandon. Tial mi efektive neniam iris al la manĝotablo. Mi manĝadis en mia kajuto. Mi supervivis per la dolĉaĵoj ktp kiun mi kunportis. Maĝmudar mem havas nenian heziton. Li amikiĝis al ĉiuj. Eĉ sur la ferdeko, li iris libere. Tuttage mi sidiĝis en la kajuto. Fojfoje, kiam troviĝas malmulte da homoj sur la ferdeko, mi sidiĝis tie mallonge. Maĝmudar konsilis ke mi renkontu ĉiujn, libere parolu kun ĉiuj; li ankaŭ diradis al mi, ke la lango de advokato devas glati libere. Li rakontadis siajn spertojn advokatajn, dirante ke la angla ne estas nia lingvo, tial neeviteblas eraroj en ĝi, tamen oni devas libere paroladi en ĝi. Sed mi ne povis apudmeti mian malkuraĝon.

Sentante kompaton je mi, bonkora Anglo ekkonversaciis kun mi. Li estis maljuna. Kion mi manĝas, kiu mi estas, kie mi iras, kial mi ne parolas kun iu ajn, ktp, li volis scii. Li konsilis al mi iri al la manĝotablo. Aŭdante pri mia insisto ne manĝi viandon, li ridis kaj kompate diris, "Tio bonas ĉi tie (antaŭ ol ke ni atingu la havenon Said), sed atingante la biskajan golfon, vi ŝanĝos vian penson. Tiom malvarmegas en Anglujo, ke nepras la viandmanĝado."

Mi diris, "Mi aŭdis, ke homoj ja vivas tie sen viandmanĝado."

Li diris, "Konsideru ĝin erara. Mi konas neniun el miaj konatuloj kiu ne manĝas viandon. Aŭskultu, mi drinkas alkoholaĵon, sed ne konsilas ke vi drinku. Tamen, mi pensas, ke vi ja devas manĝi viandon."

Mi diris, "Mi estas dankema al vi pro via konsilo, sed mi estas vote devigata de mia patrino ne manĝi viandon. Tial mi ne povas manĝi viandon. Se mi ne povas travivi sen ĝi, mi revenos al Barato, sed mi tute ne manĝos viandon."

La biskaja golfo venis. Ankaŭ tie mi ne sentis la neceson aŭ de viando, aŭ alkoholaĵo. Oni diris al mi, ke mi kolektu atestilojn pri mia neviandmanĝado. Tial mi petis atestilon de tiu ĉi brita amiko. Li volonte donis ĝin. Por kelke da tempo mi konservis ĝin kiel monon. Poste mi informiĝis, ke tiajn atestilojn oni povas eĉ viandmanĝante akiri. Tial mi perdis la fascinon pri ili. Se vi ne kredas min, kio properus al mi montri al vi atestilon pri tia afero.

Iel-tiel ni finis la vojaĝon, kaj atingis la havenon Southampton [saŭdampten]. Mi memoras, ke ĝi estis Sabato. Sur la ŝipo, mi vestis min per nigraj vestaĵoj. Amikoj jam tajligis por mi blankflanelan jakon kaj pantolonon. Mi planis vesti min per tiuj dum mia elŝipiĝado, pensante ke pli bonos la blankaj vestaĵoj! Mi vestis min per tiu flanelan kostumo kaj elŝipiĝis. Estis la lastaj tagoj de Septembro. Mi vidis nur min mem en tia kostumo. Mian kestojn kaj siajn ŝlosilojn mi jam donis al la agento de firmao Grindlays [grindlez]. Mi pensis, ke mi devas fari tion kion faras ĉiu ajn aliajn, mi do donis ankaŭ la ŝlosilojn!

Mi posedis kvar enkonduk-leterojn: al D-ro Pranĝivan Mehta, Dalpatram Ŝukl, Princo Ranaĝitsingh, kaj Dadabhai Naŭroĝi. De Southampton, mi sendis telegramon al D-ro Mehta. Iu en la ŝipo konsilis, ke mi loĝu ĉe la hotelo Victoria [vik'toria]. Tial Maĝmudar kaj mi atingis tiun hotelon. Mi sentis min ege sinĝena pro mia blanka vestaĵo. Plue, atinginte la hotelon ni eltrovis, ke pro la fakto ke la morgaŭ estis Dimanĉo, nia pakaĵo ne venos de Grindlays [grindlez] ĝis la Lundo. Tio ĝenis min.

D-ro Mehta venis ĉirkaŭ la 7a aŭ la 8a. Li salutis min varme. [Noto 1] Ne pensante, mi prenis lian peltan ĉapelon kaj mankaresis ĝin kontraŭ la fibroaranĝo. La fibroj vertikaliĝis. D-ro Mehta tuj haltigis min [Noto 2]. Sed la eraro jam okazis. La nura sekvo de lia haltigo povus esti, ke ne okazos denove tia eraro.

Jen la komenco de mia eduko pri la kutimoj eŭropaj. Ridante, D-ro Mehta klarigadis multajn aferojn al mi. Ne tuŝu alies posedaĵojn; oni ne ĉi tie povas demandi tiajn demandojn kiajn oni povas demandi al iu en Barato post konatiĝo; ne konversaciu laŭte; malkiel la kutimo en Barato, ĉi tie ne necesas adresi Anglojn kiel "sinjoron"; "sinjoro" estas uzata de servistino al sia majstro aŭ al altranga funkciulo. Poste li diskutis pri la kosto de la loĝado en hotelo, kaj konsilis, ke mi bezonos loĝi ĉe ies hejmo. Ni lasis tiun pripensadon ĝis la Lundo. Post multaj konsiloj, D-ro Mehta lasis min.

En la hotelo ni ambaŭ sentis nin enkaptitaj. Plue la hotelo estis kara. En Malto enŝipiĝis sinjoro el la barata regiono Sindh. Maĝmudar bone amikiĝis kun li. Tiu ĉi pasaĝero konis Londonon bonege. Li surprenis la respondecon lui du ĉambrojn por ni. Ni konsentis, kaj lunde, tuj post ni akiris nian pakaĵon, ni pagis la fakturon, kaj eniris la ĉambrojn aranĝitaj de tiu sinjoro el Sindh.

Mi memoras, ke mia parto de la hotela fakturo estis ĉirkaŭ tri pundoj. Vidinte tion, mi miregis. Eĉ paginte tri pundojn, mi restis malsata. Nenion el la manĝaĵoj de la hotelo mi ŝatis. Mi provis jen, sed ne ŝatis ĝin; provis alian, kaj ankaŭ tiun ĉi ne ŝatis -- sed mi devis pagi por ambaŭ kompreneble. Ĝuste, mi ankoraŭ travivis per la nutraĵo kiun mi kunportis el Mumbajo.

Ankaŭ en tiu ĉi nova ĉambro, mi ege malfeliĉis. Mi ofte memoris la landon. La patrina amo hantis min. Ĉiunokte mi ekploradis. Pro tiom da memoroj pri la hejmo, kiel do mi povis dormi? Krome, mi ne povis dividediskuti tiun ĉi malfeliĉo kun iu ajn; plue, al kio utilus tia diskutado? Mi mem ne sciis tion kio min trankviligus. Strangaj la homoj ĉi tie, strangaj ilia vivmaniero, eĉ la hejmoj strangaj, kaj la loĝmaniero en tiuj hejmoj strangaj! Mi ankaŭ ege malmulte sciis pri la diro kaj faro kiuj rompus la kutimojn kaj etiketojn tie ĉi. Plue la limoj ĉirkaŭ mia manĝaĵo; kaj tute sengustaj ŝajnis la manĝindaĵoj. Tial mi sentis min kiel arekonukson inter tranĉiloj. Mi ne ŝatis resti en Anglujo kaj mi ne povis reveni hejmen. Atinginte Anglujon mi jam decidis loĝi tie tri jarojn.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:30:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

14. Mia Plaĉo

D-ro Mehta venis lunde al la hotelo Victoria por renkonti min. Tie li akiris nian novan adreson; pro tio li venis al la nova loko. Pro mia stulteco mi estis infektita de la favo sur la ŝipo. Oni devis bani sin surŝipe en sala akvo. Tio ne donis sapŝaŭmon. Sed mi taksis ĝin civilza uzi sapon. Pro tio anstataŭ puriĝante, la korpo nigriĝis. Faviĝis. Mi montris ĝin al kuracisto. Li donis bruligan medikamenton -- acetan acidon. Tiu medikamenton plorigis min. D-ro Mehta vidis nian ĉambron kaj la ceteran, kaj skuis sian kapon: "Tiu ĉi loko ne utilas. Veninte al tiu ĉi lando, estus pli grave sperti la vivkutimojn ĉi tie, ol studi. Por fari tion, necesas loĝi kun iu familio. Sed nun mi pensas, ke unue vi bezonas iom da eduko, tial loĝu ĉe la hejmo de ____. Mi prenos vin tie."

Mi dankeme akceptis lian konsilon. Mi atingis la hejmon de la amiko. Nenio mankis en lia bonveno kaj servo. Li traktis min kiel mi estus sia propra frato, instruis min pri britaj kutimoj; mi povas diri, ke li alkutimigis min paroli iomete la anglan.

La demando pri mia manĝado iĝis ege ĝena. Sensala, senspica manĝado tute ne gustis al mi. Sed kion do prepari la dommastrino por mi? Matenmanĝe oni preparis avenkaĉon. La ventro pleniĝis pro tio. Sed posttagmeze kaj vespere mi ĉiam restis malsata. La amiko ĉiutage persvadis min manĝi viandon. Mi memoris la voton kaj silentadis. Mi ne kapablis respondi al liajn argumentojn. Posttagmezoj mi travivis nur per pano, marmelado kaj spinaco. Kaj la sama por la vespero. Mi rimarkis, ke la kutimo estas ke oni prenu nur du-tri pecojn da pano. Mi sinĝenadis demandi pli. Mia kutimo estis manĝi tutplene. Ege malsatadis kaj bezonis multe da manĝado. Posttagmeze aŭ vespere ne akireblis lakto. Vidante mian aspekton, iutage la amiko iritiĝis: "Se vi ja estis mia frato, mi tutcerte sendus vin reen. Nesciante la situacion ĉitiean, kio valoras voton donitan al nealfabeta patrino? Oni eĉ ne povas nomi ĝin voto. Mi diras al vi, ke la juro ne taksus ĝin voto. Alkroĉi al tia voto devus esti konsiderata superstiĉo. Kaj kaptita en tia superstiĉo, vi ne povos porti ion ajn de tiu ĉi lando al la via. Vi diras, ke vi ja manĝis viandon. Ĝi eĉ plaĉis al vi. Kie ne estis bezonata, vi manĝis ĝin, kaj kie ja estas akre bezonata, vi forlasas ĝin. Kia strangaĵo!"

Mi restis senmova.

Ĉiutage okazis tia argumentado. Mi havis ĉe mi nur unu mantron por kontraŭi lin. Ju pli la amiko min konsilis, des pli pligrandiĝis mia firma volo. Ĉiutage mi petis la dion por protekti min, kaj mi estis protektita. Mi ne sciis, kiu estis la dio. Sed la respekto instruita de Rambha ja efikiĝis.

Iutage la amiko eklegis volumon de Bentham [Noto 1]. Li legis la ĉapitron pri utilismo. Mi timis. La lingvo estis altnivela. Mi komprenis malfacile. Li diskutis la tekston. Mi respondis:

"Mi pardonpetas vin. Mi ne povas kompreni tiajn subtilajn aferojn. Mi konsentas, ke oni devas manĝi viandon, sed mi ne povas rompi la ligojn de mia voto. Mi ne povas ofterti ian argumenton por ĝi. Mi kredas, ke mi neniam povas venki vin en argumentado. Sed konsideru min aŭ stultulo aŭ obstinulo kaj lasu min en tiu ĉi afero. Mi komprenas vian amon. Vian celon mi komprenas. Mi konsideras vin mia ĉefa bondeziranto. Mi ankaŭ vidas, ke vi doloriĝas, ĝuste pro tio vi persvadas min tiel. Sed mi estas senpova. Mia voto ne povas rompiĝi."

La amiko fikse rigardis min. Li fermis la libron. "Sufiĉas, mi ne plu argumentos," li diris, kaj silentiĝis. Mi ĝojis. Poste li ĉesis argumentadi. Sed li daŭris zorgi pri mia bonfarto. Li fumadis, drinkadis. Sed li neniam diris al mi, ke ankaŭ mi faru eĉ unu el tiuj. Male, li neis ilin. Lia zorgo estis, ke pro la manko de la viando, mi malfortiĝos kaj ne povos loĝi en Anglujo sensanprobleme.

Tiel mi pasis unu monaton en lernoservo. La amiko loĝis en Riĉmond, tial mi povis iri al Londono nur unu aŭ dufoje dum la semajno. D-ro Mehta kaj kamarado Dalpatram Ŝukl decidis, ke nun mi devas loĝi kun iu familio. Kamarado Ŝukl eltrovis en West Kensington la hejmon de Anglo-Indian [Noto 2], kaj loĝigis min tie. La dommastrino estis vidvino. Mi parolis al ŝi pri mia kontraŭvianda voto. La maljunulino surprenis la respondecon prizorgi min. Mi ekloĝis tie.

Ankaŭ tie mi devis resti malsata ĉiutage. Mi jam mendis dolĉaĵojn ktp elhejme, sed ili ankoraŭ ne alvenis. Ĉio ŝajnis pale sengusta. La maljunulino ĉiam demandis; sed kion ŝi povus fari? Plue, mi ankoraŭ estis sinĝena. La maljunulino havis du filinojn. Ili donis iomete pli da panpecoj. Sed kiel tiuj kompatindulinoj povas scii, ke nur per la tuta pano mi plensatiĝus?

Sed nun mi ekakriĝis. Mia studado ankoraŭ ne komencis. Malfacile mi povis legi tagĵurnalojn. Tio estis la influo de kamarado Ŝukl. Mi neniam legis tagĵurnalojn en Barato. Sed pro la ekzercado de ofta legado, mi ekinteresiĝis pri ili. Daily News, Daily Telegraph, kaj Pall Mall Gazette --  mi kuris la okulojn sur tiuj tagĵurnaloj. Sed komence, mi spezis apenaŭ unu horo sur ili.

Mi ekpromenadis. Mi bezonis eltrovi manĝejon vegetaran. Ankaŭ la dommastrino diris al mi, ke troveblas tiaj manĝejoj en Londono. Ĉiutage mi marŝis 10-12 mejloj. Mi eniradis ordinaran manĝejon kaj manĝis panon ĝis la plena ventro. Sed tio ne plaĉis min. Vagante tiel, iutage mi atingis la straton Farringdon kaj legis tie la nomon 'Vegetera Restoracio'. Mi ĝojis same kiel ĝojas infano akirinte ŝatataĵon. Antaŭ mi eniris tutĝoje, mi vidis la librojn elmontritajn por vendado en la fenestro apud la pordo. Inter tiuj mi rimarkis la libron de Salt, Peto por Vegetarismo. Mi aĉetis ĝin por unu ŝilingo kaj sidiĝis por manĝi. Por la unua fojo post mi alvenis al Anglujo, mi manĝis plenventre. La dio forviŝis mian malsaton.

Mi tralegis la libron de Salt. Ĝi stampis min. Ekde la tago kiam mi legis tiun ĉi libron, mi volonte, t.e. pensoplene, ekkredis vegetarismon. La voto donita al la patrino ekdonis apartan plezuron al mi. Kaj ĝuste kiel mi ĝis nun pensis, ke estus bone se ĉiuj iĝus viandmanĝantoj, kaj kiel mi forlasis viandmanĝadon, antaŭe por sekurigi la veron, kaj poste nur pro la voto, kaj pensis, ke iam en la estonteco, mi mem, propravole manĝos viandon, kaj do feliĉe asimiliĝos en la viandmanĝantaro, same kiel ĉio ĉi, mi nun volegis resti vegeterano, kaj igi ĉiujn vegeterano.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:31:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

15. En 'Civiliza' Vestaĵo

Mia admiro pri vegetarismo pliiĝis tagon post tago. La libro de Salt pliakrigis mian deziron legi aliajn librojn pri la dieto. Mi aĉetis kaj tralegis ĉiujn librojn kiujn mi povis akiri. En tiuj estis la libro de Howard Williams [haŭad viliemz], La etiko de la dieto, kiu priskribis la pensojn pri la dieto de la saĝuloj de la diversaj epokoj. Li provis pruvi, ke Pajthagoras, Jesuo ktp estis vegeteranoj. Ankaŭ estis alloga La perfekta vojo en dieto de d-rino Anna Kingsford. Plue, helpis min la verkaĵoj de d-ro Allinson. Li kredis en la manipulado de la dieto por resanigi la korpon, anstataŭ medikamentado. D-ro Allinson mem estis vegeterano, kaj konsilis siajn pacientojn iĝi vegeteranoj. La rezulto de la tralegado de tiuj ĉiuj libroj estis, ke eksperimentoj pri vegeteranismo iĝis gravaj en mia vivo. Komence unuarangis la sana vidpunkto. Poste tutgraviĝis la religia vidpunkto.

Intertempe zorgis pri mi tiu ĉi amiko. Jam komence li kredis, ke se mi ne manĝus la viandon, mi malfortiĝus. Plue, mi restis stultulo, ĉar mi ne povus eniri la britan socion. Li sciis, ke mi legas librojn pri vegeteranismo. Li timis, ke mi iĝos konfuzita, malŝparos mian vivon per eksperimentoj, forgesos tiun kiun mi devas fari, kaj iĝos 'librosaĝulo'. Pro tiaj pensoj li provis korekti min unufoje pli. Li persvadis min kuniri al teatraĵo. Antaŭ ni iris tie, mi devis manĝi kun li ĉe la restoracio Holborn. Por mi tiu ĉi estis palaco. Lasinte la hotelon Victoria, tiu ĉi estis mia unua sperto pri tia restoracio. La sperto ĉe la hotelo Victoria estis tute senutila; ĉar tie mi estis senkonscia. En tiu amaso, ni amikoj ambaŭ sidiĝis antaŭ tablo. La amiko mendis la unuan pladon. Supo. Mi ĝeniĝis. Kion mi demandu al la amiko? Mi vokis la kelneron.

La amiko komprenis. Ĝene li demandis min, "Kio okazas?"

Mallaŭte, hezite, mi diris: "Mi volis scii ĉu aŭ ne tio enhavas la viandon."

"En tia ĉi loko ne farindas tia ĉi barbara konduto. Se vi ankoraŭ volas kanti la saman kantaĉon, iru al iu malgranda restoracio, kaj manĝu tie, kaj atendu por mi ekstere.

Plaĉis al mi tiu sugesto. Mi iris, serĉante alian restoracion. Proksime mi trovis vegeteranan restoracion. Sed ĝi estis fermita. Mi ne sciis kion mi nun faru. Mi restis malsata. Ni iris por vidi la teatraĵon. Eĉ ne unu vorton parolis la amiko pri la menciita afero. Kaj kion mi mem diru?

Sed tiu ĉi estis la lasta amikabatalo inter ni. Nek rompis la amikecon, nek ĝi amariĝis. Mi povis rekoni la amon malantaŭ ĉiuj liaj provoj. Tial, malgraŭ la malsameco en penso kaj konduto, mia respekto por li pligrandiĝis.

Sed mi pensis, ke mi devas forigi liajn zorgojn. Mi decidis, ke mi ne restos barbaro. Mi akiros trajtojn civilizajn kaj alimaniere atingante kapablon solvi min en la socio, kaŝos la strangecon de mia vegetaranismo.

Por lerni civilzecon, mi streĉis min, kaj prenis la malfacilan vojon.

Pensante, ke malgraŭ la fakto, ke mi estis fremdulo, la vestaĵojn faritajn en Mumbajo ne taŭgus por la brituja alta socio, mi mendis vestaĵojn en la armea kaj mararmea vendejo. Mi metis sur mia kapo kamenĉapelon (kiu kostis 19 ŝilingojn -- ege altkosta laŭ tiu tempo). Ne kontentiĝante eĉ pri tio, mi iris al la strato Bond, kie kudrigas vestaĵojn la modaj homoj, kaj mendis versper-kostumon kontraŭ oferto de dek pundoj. De mia bonkora kaj malavarega plej aĝa frato mi akirigis belan oran ĉenon kiun mi povis pendi de ambaŭ poŝoj. Jam bantita kravato ne sufiĉe modis, tial mi akiris la arton de kravatbantado. Propralande oni vidis la spegulon nur dum la hartondado, sed ĉi tie oni detruis almenaŭ 10 minutojn ĉiutage, starante kontraŭ la spegulo, kravatbantadante, kaj kombante la hararon. La hararo ne estis mola, do oni batalis ĉiutage igi ĝin bukla per broŝo (konsideru ĝin balailo!). Kaj metante kaj dismetante la ĉapelon, la mano kompreneble karesesis la harardividon. Kaj sidante inter gesinjoroj, temp-al-tempe, oni kompreneble tute ĝentile certigis ke la hararo ja estas en sia ĝusta loko.

Sed ĉio ĉi pompo ne sufiĉis. Nur civiliza vestaĵo ne sufiĉas por igi onin civiliza, ĉu ne? Mi jam sciis pri multaj aliaj eksteraj karakterizaĵoj de civilizeco, kaj mi volis lerni ilin. Civiliza homo devas scii dancadon. Li devas regi la francan; ĉar la franca estas la lingvo de Francujo, la najbaro de Britujo, kaj ankaŭ la nacia lingvo de tuta Eŭropo. Kaj mi volis travagi tra Eŭropo. Krom tio, civiliza homo ankaŭ devas scipovi fluan oratorion. Mi decidis lerni dancon. Mi aliĝis al klaso. Pagis ĉirkau 3 pundojn por unu sesio. Dum tri semajnoj mi eble havis ses klasojn. Sed la piedoj ne laŭis ĝuste. La piano ja ludadis, sed kion ĝi diris, mi tute ne komprenis. 'Unu, du, tri', mi paŝis, sed inter tiuj ludis la pianon, preter mia kapablo. Kion, do, oni nun faru? Nun mi faris la samon kiel la oldulo kaj la kato en la fabelo. Por forigi la musojn, la kato, bovino por la kato, tiele kreskis la familio de la oldulo; same kreskis la familio de mia avaro. Se mi lernos la violon, mi scios pri la melodio kaj pulso. Mi perdis tri pundojn por aĉeti la violon kaj donis iom ankaŭ por la instruado. Por oratorio, mi eltrovis la domon de tria instruisto. Ankaŭ al li, mi kompreneble devis doni gineon. Mi aĉetis la libron de Bell ´Standard Elocutionist´. Mi komencis legi prelegon de Pitt.

Tiu ĉi sinjoro Bell sonis la sonorilon (angle, ´bell´). Mi vekiĝis.

Ĉu mi volis loĝi tutvive en Britujo? Tute ne. Kion mi faru per flua oratorio? Kiel mi iĝos civiliza per dancado? Kaj la violon mi povas lerni eĉ en mia lando. Mi finfine estas studento. Mi devas pliriĉigi mian scioriĉecon. Mi devas prepari por mia metio. Se miaj sammetianoj konsideras min civilza, bone, se ne, mi devas forlasi tiun ĉi avaron.

Sub la influo de tiuj ĉi pensoj, mi verkis leteron al la instruisto de oratorio. Mi jam akiris du aŭ tri lecionojn de li. Ankaŭ al la dancinstruisto mi sendis tian ĉi leteron. Mi iris kunviole al la hejmo de la violinstruistino. Mi permesis ŝin vendi la violon kiom ajn ĝi valoros. Mi duon-amikiĝis kun ŝi. Tial mi parolis kun ŝi pri mia frenezo. Al ŝi plaĉis mia eksiĝo de la reto de la dancado kaj tiel plu.

Tiu ĉi obsedo iĝi civiliza daŭris eble tri monatojn. La pompa vestaĵo ja daŭris multaj jaroj. Sed nun mi iĝis studento.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:31:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

16. Ŝanĝoj

Neniu kredu, ke miaj eksperimentoj en dancado, ktp, estis pruvoj pri mia tiutempa diboĉado. Legantoj sendube rimarkas, ke troviĝas ia metodo en tio. Eĉ dum tiu periodo de obsedo, mi estis iugrade konscia. Mi sciis pri ĉiu elspezo mia. Mi decidis ne elspezi pli ol 15 pundojn ĉiumonate. Krom veturkostoj, mi ankaŭ kontrolis mian elspezon por la afranko, kaj preparis bilancresumon antaŭ ol dormi. Tiu ĉi kutimo restis ĉe mi ĝis la fino. Kaj mi scias, ke pro tiu alkutimiĝo, mi sukcese traktis la centmilojn da rupioj kiuj jam pasis tra miaj manoj dum mia laborvivo. Kaj laŭ mia takso, dum la multaj movadoj pri kiuj mi respondecis, mi neniam pruntprenis monon, male, en ĉiu afero sukcesis ŝpari iom. Se ĉiu junulo same zorge preparas spezresumojn, ankaŭ li profitos per tio, same kiel estontece spertis mi kaj la popolo.

Mi havis iom da rego pri mia vivmaniero, tial mi povis decidi kiom mi devas elspezi. Mi nun decidis duonigi mian elspezadon. Kontrolante la bilancon, mi trovis, ke sufiĉe grandis la elspezo pro veturado. Plue, loĝi kun familio, kompreneble kostis iom. Foje mi devis kunpreni la familianojn por manĝi eksterdome -- tio ja estas la kutimo. Se mi iros kun ili al vespermanĝo, mi do havis la elspezon de veturado, ktp. Se iu virino kunestis, estis devige pagi por ŝi. Se mi iris eksterdomen, mi ne sukcesis atingi la domon por manĝi. Krom la jam pagita manĝaĵo ĉedome, mi ankaŭ devis elspezi por manĝi eksterdome. Mi vidis, ke oni povas eskapi tiajn elspezojn. Mi ankaŭ komprenis la neceson eviti elspezadon pro senutila singardemo.

Ĝis nun, mi loĝis kun familioj; mi nun decidis lui propran ĉambron. Mi ankaŭ decidis ŝanĝi kvartalojn laŭbezone kaj por atingi pli da sperto. Mi preferis tiajn loĝejojn kiajn estis atingeblaj en malpli ol duonhoro de mia laborejo, kaj mi povas tiamaniere ŝpari la veturkostojn. Antaŭe, mi devis elspezi por veturadi, kaj krome trovi tempon por la promenado. Nun, mi kombinis la promenadon kun la iradon al la laborejo, kaj tiel facile marŝis ok-dek mejlojn ĉiutage. Ĉefe pro tiu ĉi kutimo, mi preskaŭ neniam malsaniĝis en Britujo. La korpo fortiĝis. Lasante la familion, mi luis du ĉambrojn. Unu kiel litĉambro, kaj la dua kiel salono. Jen la dua etapo de la ŝanĝoj. Restis la tria.

Tiel mi ŝparis duonon de mia elspezado. Sed kion fari pri la tempo? Mi sciis, ke oni ne bezonas multe da studado por la advokata ekzameno; tial mi ne zorgis tro pri tio. Sed mia neperfekta angla ja ĝenis min. La vortoj de sinjoro Leli -- "Iĝu licenciulo, renkontu min poste" -- pikis min. Mi pensis, ke krom iĝi advokato, mi devas ankaŭ studi ion pli. Mi demandis pri la studado ĉe Oksfordo kaj Kembriĝo. Mi renkontis multajn amikojn. Mi vidis, ke iri tie ege grandigus la elspezadon, kaj plilongigos la studadon. Mi ne povis loĝi pli ol tri jaroj. Iu amiko diris, "Se vi ja volas fari malfacilan ekzamenon, sukcesu en la abiturientan ekzamenon londonan. Vi devos labori multe por tio, kaj ankaŭ pligrandiĝos la ĝenerala scio. Ĝi kostas nenion." Al mi plaĉis tiu ĉi sugesto. Sed vidante la studobjektojn, mi ekhezitis. La latina kaj unu alia lingvo estis devigataj. Kiel lerni la latinan? Sed la amiko konsilis: "Ege utilus la latinan por advokato. Por la latinkonanto, faciliĝus la leĝlibroj, kaj en la ekzameno pri 'Roma Leĝo' unu demando estas tute en la latina. Plie, koni la latinan grandigos la regon sur la angla." Mi estis influita de tiuj ĉi argumentoj. Mi pensis, ke ĉu aŭ ne ĝi malfacilas, mi ja devas lerni ĝin. Mi devas kompletigi la eklernon de la franca. Tial mi decidis, ke la dua lingvo estu la franca. Privataj klasoj okazis por la abiturienta ekzameno. Mi aliĝis al unu. La ekzameno okazis ĉiu sesa monato. Mi havis apenaŭ ses monatoj. Tiu ĉi laboro estis preter mia kapablo. La rezulto estis, ke anstataŭ iĝi civiliza, mi iĝis ege laborema studento. Mi preparis horaron. Kaj uzis ĉiun minuton. Sed mia intelegento aŭ memoro ne estis tia, ke mi povis studi la latinan kaj la francan, krom la aliaj studobjektoj. Mi faris la ekzamenon. Malsukcesis en la latina. Ja sentis doloron, sed ne malkuraĝiĝis. Mi ekŝatis la latinan. Mi pensis, ke pro mia duafoja faro de la ekzameno, pliboniĝos mia franca, kaj mi prenos novan studobjekton en la scienco. Manke de eksperimentoj, mi tute ne ŝatis ĥemion. Tamen, mi nun vidas, ke mi ja devis havi multe da intereso en ĝi. Mi jam lernis ĝin en Barato, tial por la arbiturienta ekzameno, unua foje, mi preferis ĥemion. Ĉifoje, mi elektis la studobjekton 'Lumo kaj Varmo'. Tiu ĉi estis konsiderata facila. Ankaŭ mi trovis ĝin facila.

Samtempe kun la preparo refari la ekzamenon, mi klopodis plisimpligi mian vivstilon. Mi sentis, ke mi ankoraŭ ne laŭigis mian vivstilon kun la malriĉeco de mia familio. Ŝancelis mian koron pensoj pri la monmanko kaj malavaro de la frato. Tiuj kiuj elspezis 15 pundojn aŭ ok pundojn efektive ricevis stipendiojn. Mi vidis, ke troviĝas homoj kies vivstilo estis eĉ pli simpla ol la mia. Mi konatiĝis kelkaj el tiuj malriĉaj studentoj. Iu studento loĝis en ĉambraĉo kontraŭ du ŝilingoj ĉiusemajne, kaj vivis per du pencoj da kakao kaj pano. Mi ne kapablis konkurenci kun li, sed mi ja sentis, ke mi povas loĝi en unu ĉambro anstataŭ du, kaj kuiri duonon de mia manĝaĵo. Tiel mi povas vivi per kvar aŭ kvin pundoj. Mi jam tralegis librojn pri simpla vivstilo. Mi lasis la du ĉambrojn, kaj luis unu ĉambron kontraŭ ok ŝilingoj ĉiusemajne. Mi aĉetis kuirfornon kaj ekpreparis la matenmanĝon propramane. Tiu ĉi okupis maksimume 20 minutoj. Kiom longe daŭros la preparo de avenkaĉo kaj por boligi akvon por la kakao? Mi tagmanĝis eksterdome, kaj denove, vespermanĝis ĉehejme per kakao kaj pano. Tiel mi lernis manĝadi per elspezo de unu ĝis unu kaj kvarono da ŝilingo. Tiu ĉi estis mia plej studada tempo. Pro la simpligo de la vivo, mi ŝparis pli da tempo. Mi faris la ekzamenon la duan fojon, kaj sukcesis.

Sed, la leganto ne pensu, ke pro la simpligo malvigliĝis mia vivo. Male, pro tiuj ĉi ŝanĝoj, ekvilibriiĝis la stato ena kaj ekstera, taŭgiĝis la vivstilo kun la familia situacio, la vivo pliriĉiĝis, kaj mi tute ektrankviliĝis.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:32:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

17. Dietaj eksperimentoj

Ju pli mi eniris la profundon de la vivo, des pli mi sentis la bezonon kongruigi miajn enajn kaj eksterajn vivojn. Kun la sama rapideco kun kiu mi faris ŝanĝojn en mia vivstilo kaj elspezado, mi ekŝanĝis miajn dietajn kutimojn; eĉ pli rapide, efektive. Mi vidis, ke verkistoj de anglaj libroj pri la vegetarismo jam profundpensis la aferon. Ili traktis vegetarismon de religiaj, sciencaj, ĉiutagaj, kaj sanaj vidpunktoj. Etike, ili konkludis, ke la povo kiun homoj posedas super la bestoj ne estas por mortigi kaj manĝi ilin, sed por protekti ilin; aŭ same kiel homoj uzas unu la aliajn, sed ne manĝas unu la aliajn, same la bestoj devas esti uzataj, ne manĝataj. Kaj ili vidis, ke la nutraĵo ne ekzistas por ĝui, sed ja por vivi. Tial, multaj el ili konsilis kaj efektivigis la forlason de ne nur viando sed ankaŭ ovoj kaj lakto. El la scienca vidpunkto, kaj vidante la homan korpon, multaj konkludis, ke homoj eĉ ne bezonas kuiri sian nutraĵon; ili ja estis kreitaj por vivi per maturaj fruktoj surarbaj. Nur la patrinan lakton oni devas trinki. Kaj post la ekdentiĝo, oni manĝu nur mordeblaĵojn. De la sana vidpunkto ili konsilis eviton de spicoj kaj de la ĉiutaga kaj ekonomia vidpunktoj, ili diris, ke nur la vegetara dieto estas la plej malaltkosta dieto. Mi estis influita de tiuj ĉi kvar vidpunktoj, kaj mi aniĝis vegetara manĝejo kie mi renkontis homojn kiuj kredis je tiuj ĉi kvar starpunktoj. Ili havis klubon, kaj eĉ eldonis semajnan revuon. Mi abonis la revuon, kaj aliĝis al la klubo. Post mallonga tempo mi iĝis komitatano. Ĉi tie mi renkontis homojn kiuj estis la konsiderataj la kolonoj de vegetarismo. Mi iĝis okupita en eksperimentoj.

Mi ĉesis manĝi kaj uzi la dolĉaĵojn kaj spicojn kiujn mi akiris elhejme, kaj iris la menso alidirekten. Tial malgrandigis la amon al la spicoj, kaj la legomplado en Richmond, kiun mi konsideris sengusta se ĝi ne enhavis spicojn, nun plaĉis al mi se ĝi nur estis boligita. Pro multaj tiaj spertoj mi lernis, ke la vera loko de la gusto ne estas la lango, sed la menso.

Mi jam havis ekonomiajn kialojn, kompreneble. Tiam unu skolo kredis, ke la teo kaj la kafo estas malbonaj, kaj apogis kakaon. Mi jam komprenis, ke konsumindas nur tiuj manĝaĵoj kiuj utilas al la korpo. Ĉefe pro tio, mi forlasis la teon kaj kafon, kaj trinkis nur la kakaon.

La manĝejo havis du sekciojn. En unu oni pagis por ĉiu manĝaĵo. Foje oni elspezis eĉ unu aŭ du ŝilingojn tie. Bonstatuloj iris tie. En la alia sekcio, kontraŭ ses pencoj oni donis tri manĝaĵojn kaj unu panpecon. Dum mia malelspezemula periodo mi oftadis la sespenca sekcio.

Kunekun tiuj ĉi eksperimentoj, ankaŭ okazis multaj subeksperimentoj. Foje mi forlasis nutraĵon kun amelo, foje vivtenis nur per pano kaj fruktoj, kaj foje nur ĝuis fromaĝon, lakton, kaj ovojn.

Priskribindas tiu lasta eksperimento. Ĝi eĉ ne daŭris 15 tagojn. Apogantoj de senamela nutraĵo laŭdegis ovojn, kaj pruvis, ke ovoj ne estas viando. Ja evidentas, ke manĝi ovojn ne dolorigas ion vivantan. Sub la fiinfluo de tiu ĉi argumento, mi manĝis ovojn malgraŭ la voto al la patrino, sed tiu mia kaduko estis pormomenta. Mi ne rajtis reinterpreti la voton. Nur validas la senco de la votiginto. La patrino kiu votigis min ne manĝi viandon simple ne kapablis pensi pri manĝado de ovoj -- tio mi ja sciis. Tial tuj post mi ekkomprenis la veron pri la voto, mi forlasis kaj la ovojn, kaj la eksperimenton.

Jen profunda sekreto kiu rimarkindas. En Britujo mi legis tri interpretojn pri la viandmanĝado. Laŭ unu la viando signifas la karnon de la bestoj kaj birdoj. Tial tiuj ĉi interpretintoj forlasis ĝin, sed manĝis la fiŝon; kaj kompreneble ovojn. Laŭ la dua interpreto, oni forlasu tion kion la meza homo konsiderus estaĵo. Laŭ tio ĉi forlasindas fiŝoj sed manĝeblas ovoj. Laŭ la tria interpreto forlasindas ne nur ĉio kio estas konsiderata estaĵo, sed ankaŭ la produktoj kiuj devenas de ili. Laŭ tiu ĉi interpreto oni devis forlasi ovojn kaj eĉ la lakton. Se mi konsentus pri la unua interpreto, mi povis manĝi eĉ la fiŝon. Sed mi jam komprenis, ke por mi devigas nur la interpreto de la patrino. Tial, se mi volus plenumi la voton kiun mi faris antaŭ ŝi, mi simple ne devas manĝi ovojn. Tial mi forlasis la ovojn. Sed tio iĝis ege malfacile por mi, ĉar kontrolante detale ĉe la vegetara manĝejo, mi trovis, ke multaj aĵoj tie enhavis ovojn. Mi do devis kontroli ĉe la servistoj ĝis mi mem sciis pri la pladoj; ĉar ovoj ja estas uzataj en multaj pudingoj kaj kukoj. Tiel, unuflanke mi ja trovis min libera, ĉar mi povis manĝi nur kelkajn kaj tute simplajn aĵojn. Aliflanke, mi iom malfeliĉiĝis ĉar mi devis forlasi multajn aĵojn kies gusto al mi ja plaĉis. Sed ja pormomenta estis tiu malfeliĉo. Mi amis la puran, profundan kaj ĉiaman guston de votplenumo pli ol tiu pormomenta gusto. 

Sed ankoraŭ atendis min la vera testo, kaj tio pro iu alia voto. Sed kiu defius la diprotektaton?

Antaŭ ol ke mi fermu tiun ĉi ĉapitron, necesas diri ion pri la signifo de voto. Mia voto estis kontrakto kun la patrino. Multegaj kvereloj en la mondo okazas ĝuste pro la signifo de la kontrakto. Eĉ se la vortoj de la kontrakto estas tute klaraj, la lingvokleruloj faros montegon el ŝtonetoj. Ne troviĝas ĉikuntekste diferenco inter la 'deculoj' kaj la 'maldeculoj'. La avaro blindigas ĉiujn. De la reĝo ĝis la ordinarulo, ĉiuj interpretas kontraktojn laŭ siaj propraj interesoj, kaj trompas la mondon, sin mem, kaj la dion. Tia interpretado kia utilas al la propra intereso estas nomata la 'dusignifa mezvorto' en la leĝvortaroj. La ora regulo estus akcepti la interpreton de la opozicio; tio kion ni kredas estas falsa aŭ nekompleta. Same, alia ora regulo estas, ke se troviĝas du signifoj, oni konsideru vero la interpreton de la malpli forta partio. Ĝuste pro la forlaso de tiuj ĉi du ora reguloj okazas kvereloj kaj nejusteco. Kaj la radiko de tiu ĉi nejusteco estas la malvero. Tiu kiu nepre prenas la vojon de la vero, tiu tutnature trovas la orajn regulojn. Tiu ne bezonas esplori la leĝaron. La signifo de la vorto 'viando' kiun kredis la patrino, kaj kiun mi mem tiam komprenis, ĝuste tiu signifo estis la vero por mi. Ne tiu signifo kiun mi lernis kaj komprenis pro mia plia sperto aŭ mia studado.

Ĝis tiam, miaj eksperimentoj estis de la financa aŭ sana vidupunktoj. En Britujo ili ankoraŭ ne prenis religian formon. Miaj malfacilaj religiaj eksperimentoj okazis en sud-Afriko, kiujn ni devas ekzameni poste. Sed oni povas diri, ke ilia semo estis semita en Britujo.

Tiu kiu akceptas novan religion montras pli grandan entuziasmon pri la disvastigo de la religio, ol la denaskaj religianoj. En Britujo, la vegetarismo ja estis nova religio, kaj ankaŭ por mi oni konsideru ĝin tiel, ĉar intelekte, mi jam iĝis apoganto de viandmanĝado antaŭ mia veno al Britujo. Mi akceptis vegetarismon plenkonscie nur en Britujo. Tial ankaŭ mia stato similis al religia novulo, kaj mi trovis en mi la pasion de novan religianon. Mi do decidis starigi  en mia kvartalo klubon pri vegetarismo. La kvartalo nomiĝis Bayswater [bejzŭater]. En ĝi loĝis Kavaliro Edwin [edŭin] Arnold. Mi petis lin iĝi la vicprezidanto, kaj li konsentis. D-ro Oldfield [oldfild] iĝis la prezidanto. Mi iĝis la sekretario. Por kelke da tempo, la afero bone progresis; sed post kelkaj semajnoj finiĝis la klubo, ĉar laŭ mia kutimo mia foriris de tiu kvartalo. Sed pro tiu ĉi malgranda kaj modesta afero, mi gajnis sperton pri la starigo kaj funkciigo de institucioj.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:32:48
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

18. Singardemo -- Mia Ŝildo

En la vegeterana klubo mi ja estis elektita al la komitato, kaj mi jes ĉeestis ĉiun kunsidon, sed la lango tute ne malfermiĝis por paroli ion ajn. D-ro Oldfield diradis al mi, "Vi ja parolas multon kun mi, sed tute ne malfermas la buŝon en la komitataj kunsidoj. Vi devus esti nomata 'virabelo'." Mi ja komprenis la ŝercon. La abeloj ĉiam laboremas, sed la virabelo sufiĉe bone manĝadas, kaj tute ne laboras. Estis tre strange, ke kvankam ĉiuj aliaj esprimis siajn opiniojn en la komitataj kunsidoj, tamen mi restis tute muta. Ne gravus, se mi ne emis paroli, sed kion diri? Mi trovis, ke ĉiu membro estis pli scioplena ol mi. Krome, se mi sentis neceson paroli pri iu temo, kaj kuraĝigis ekparoli, la temo ŝanĝiĝis.

Tio ĉi daŭris jam longe. Intertempe leviĝis granda temo en la komitato. Ne partopreni en tio ŝajnis al mi maljusta. Voĉdoni mute estus, mi pensis, malvira. La kunsidestro estis s-ro Hills [hilz], la posedanto de Thames Iron Works [temz ajren ŭerkz]. Li estis strikta moralisto. Oni povas diri, ke la klubo funkciis danke al lia financa subteno. Multaj membroj ja brilis pro lia apogo. Ĉeestis tiun ĉi komitaton ankaŭ d-ro Ellinson [elinsn]. Tiutempe furoris movado por la koncipoprevento. D-ro Allinson apogis tiujn metodojn, kaj propogandis pri tio inter la laboristoj. S-ro Hills trovis tiujn ĉi metodojn moralodetruigaj. Laŭ li, vegetarana klubo ne celas plibonigi nur la dieton, sed ankaŭ la moralojn. Tial li pensis, ke homoj kiel s-ro Allinson, kiu havis sociomalbonigajn ideojn, ne havis lokon en la klubo. Tial venis la propono forigi s-ron Allinson el la komitato. Mi interesiĝis pri la afero. Mi trovis teruraj la pensojn de d-ro Allinson rilate al la koncipoprevento. Mi konsideris la kontraŭon de s-ro Hills pure morala. Mi respektis lin multe. Mi ankaŭ respektis lian malavarecon. Sed mi vidis nejustecon en la propono forigi homon el vegeterana klubo pro pure moralaj konsideroj. Mi pensis, ke en vegeterana klubo, la pensoj de s-ro Hills pri la rilatoj inter viroj kaj virinoj estis lia propra afero. Ili neniel rilatis al la principoj de la klubo. La klubo nur celis disvastigi vegeteranismon; ne aliajn principojn. Tial mi pensis, ke eĉ tiu kiu malrespektis aliajn principojn povis havi lokon en la vegeterana klubo.

Aliaj membroj en la komitato ankaŭ havis la saman penson. Sed mi entuziasmiĝis esprimi mian propran opinion. Kiel do esprimi ĝin iĝis granda demando. Mi ne kuraĝis paroli, tial mi decidis skribi miajn pensojn kaj submeti ilin tiel al la kunsidestro. Mi kunportis mian eseeton. Mi eĉ ne kuraĝis ĝin laŭtlegi. La kunsidestro petis iun laŭtlegi ĝin. La partio de d-ro Oldfield malvenkiĝis. Tiel, en tia ĉi mia unua batalo, mi estis en la malvenkita flanko. Sed ĉar mi estis konvinkita, ke tio estas la vera flanko, mi restis tute ĝoja. Mi malklare memoras, ke post tio mi demisiis de la komitato.

Mia singardemo restis kun mi ĝis la fino en Britujo. Eĉ se mi iris por renkonti iun, se troviĝis grupo da kvin-sep homoj, mi tuj mutiĝis.

Ni foje vizitis Ventnor-on. Ankaŭ Mazmudar kunestis. Ni loĝis ĉe vegeterana hejmo tie. La aŭtoro de La etiko de dieto ankaŭ loĝis en tiu ĉi havenurbo. Ni renkontis lin. Oni organizis kunsidon por propagandi vegeteranismon. Ni ambaŭ estis invititaj paroli tie. Ni ambaŭ akceptis la inviton. Mi jam eltrovis, ke oni akceptus laŭtlegon de eseo. Mi vidis, ke por esprimi sin koncize kaj temlime, multaj homoj laŭtegadis skribaĵojn. Mi verkis mian paroladon. Mi ne kuraĝis paroladi. Kiam mi stariĝis, mi ne kapablis legadi. La okuloj malheliĝis kaj ektremiĝis la manoj kaj piedoj. Mia parolado estis apenaŭ unupaĝa. Mazmudar laŭtlegis ĝin. La parolado de Mazmudar okazis bone. La aŭskultintoj bonvenigis lian paroladon per aplaŭdoj. Mi estis sinĝena, kaj malfeliĉis pro mia nekapablo.

Mia lasta provo en Britujo pri publika parolado okazis dum mia foriro de tiu lando. Antaŭ mia foriro de Britujo, mi invitis miajn vegeteranajn amikojn al la restoracio Hoburn por kunmanĝado. Mi pensis, ke oni kompreneble akirus vegeteranan manĝadon en vegeterana restoracio, sed estus bone enkonduki vegeteranismon en restoracio kiu preparas viandmanĝaĵojn. Pensante tiel, mi faris specialajn aranĝojn kun la administrato de la restoracio. Tiu ĉi nova eksperimento ege plaĉis al la vegeteranoj. Sed por mi tio ja fiaskis. Manĝado ja estas por ĝuado, tamen en la Okcidento, ĝi evoluiĝis en arton. Por la evento okazas speciala ornamaĵo kaj almontraĵoj. Muziko estas ludata kaj oratorioj fartaj. Eĉ ĉi tiu malgranda manĝado enhavis ĉion ĉi pompon. La horo alvenis de mia parolado. Mi stariĝis. Mi preparis mian paroladon post longa pensado. Mi verkis nur kelkajn frazojn, sed ne sukcesis paŝi preter la unua frazo. Legante pri Addison, mi legis pri lia singardemo. Onidire, sian unuan paroladon en la brita parlamento li komencis per 'mi konceptas, ke', 'mi konceptas, ke', 'mi konceptas, ke,' kaj ne progresis plu. Nu, en la angla, 'koncepti' ankaŭ signifas 'koncipiĝi'. Tial, kiam Addison ne progresis plu, ŝercemulo en la parlamento deklaris, 'Tiu ĉi sinjoro jam konceptiĝis trifoje, sed naskis nenion!' Mi jam antaŭpensis tiun ĉi rakonteton, kaj intencis prelegeti amuze. Tial mi komencis mian prelegon per tiu ĉi rakonteto, sed la veturilo enŝlimiĝis tie. Ĉion kion mi planis diri, mi tute forgesis, kaj en la provo fari amuzan kaj denssignifan prelegon, mi mem iĝis ridobjekto. Finfine, 'S-roj vi akceptis mian inviton, pro tio mi ŝuldas al vi,' -- dirante tion, mi devis sidiĝi!

Mi povas diri, ke mi povis forigi tiun ĉi singardemon nur post mi alvenis en Sud-Afriko. Ke ĝi estis absolute forigita, oni ne povas diri tion eĉ hodiaŭ. Mi devas pensi antaŭ ol ke mi parolu. Mi hezitas paroli al nova grupoj. Se eblas eviti paroladon, mi tutcerte evitas ĝin. Kaj eĉ hodiaŭ ne estas, ke mi povas sidiĝi inter amikoj kaj facile babili, aŭ eĉ emi paroli. Pro tiu ĉi mia singardemo, okazis ja fiaskoj, sed mi ne malgajnis ion ajn; male, mi nun vidas, ke mi ja profitis pro tio. La hezito ne paroli unue estis doloriga por mi, nun ĝi iĝas komfortiga. Unu granda bono estis, ke mi lernis uzi vortojn ŝpareme. Mi jam alkutimiĝis regi miajn pensojn. Mi povas doni la atestilon al mi mem, ke sen antaŭpesado apenaŭ vorto eliras aŭ de mia buŝo aŭ mia plumo. Mi ne memoras, ke mi devis bedaŭri ion ajn kion mi oratoriis aŭ skribis. Mi eskapis multajn malfacilaĵojn, kaj mi gajnis pro ŝparado multe da tempo.

Sperto ankaŭ instruis min, ke konsilindas la silento al ĉiu adoranto de la vero. Vole-nevole, homoj  troigas aferojn, aŭ kaŝas aŭ alimaniere esprimas dirindaĵojn. Por eviti tiajn ĉi malfacilaĵojn, nepras esti malmultaparolanto. Tiu kiu malmulte parolas, sen antaŭpripensado ne tion farus; ĉiun sian vorton li pesus. Ofte homoj insistemas paroli. "Ankaŭ mi volas paroli", kiu kunsidestro ne ricevis tian ĉi noteton? Kaj poste ne sufiĉus la tempon donitan al li. Li postulas pli da tempo por paroli, kaj finfine pli parolas eĉ sen la permeso. Malofte okazas, ke la mondo profitas pro la parolado de tiuj ĉi homoj. Sed klare videblas la perdo de tiom da tempo. Tial, kvankam mi komence doloriĝis pro mia singardemo, tamen, memorante tion hodiaŭ, mi ĝojas. Tiu ĉi singardemo estis mia ŝildo. Pro tio mi maturiĝis. Mi gajnis ĝian helpon en mia adoro de la vero.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:33:18

 36   10   2/4页   首页   1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.17188 秒, 4 次数据查询