dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Eksperimentoj kun la Vero

您是本帖的第 16622 个阅读者
树形 打印
标题:
Eksperimentoj kun la Vero
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
31
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4. La Unua Ŝoko

Malesperiĝinte, mi lasis Mumbajon kaj iris al Raĝkot kie mi starigis propran oficejon. Ĉi tie mi properis sufiĉe bone. Verkante peticiojn kaj memorandojn, mi ganis meze, 300 rupiojn ĉiumonate. Por tiu ĉi laboro mi devis danki influon anstataŭ propra kapablo, ĉar la partnero de la frato havis establitan praktikon. Ĉiuj peticioj, ktp, kiuj vere estis, aŭ laŭ lia takso estis gravaj, li sendis al la grandaj advokatoj. Al mi venis la peticioj kiujn mi devas verki por liaj malriĉaj klientoj.

Mi devas konfesi, ke ĉi tie mi devis kompromisi la principon ne doni procentaĵon, kion en Mumbajo mi tiom skrupule observadis. Oni diris al mi, ke la kondiĉoj en la du kazoj estis malsimilaj; ke en Mumbajo oni devis pagi la varbistaĉojn, sed ĉi tie, oni pagu la advokatojn kiuj sendis la proceson; kaj ke ĉi tie, same kiel en Mumbajo, ĉiuj advokatoj, senescepte, pagis procentaĵon de sia pago. La argumento de la frato estis por mi nekontraŭebla. 'Vidu,' li diris, 'mi estas en partnereco kun alia advokato. Mi ĉiam emus sendi al vi ĉiujn procesojn kiujn vi povas trakti, kaj se vi rifuzas pagi procentaĵon al la partnero, vi certe embarasus min. Ĉar vi kaj mi havas kunan oficejon, via pago venas al nia komuna monujo, kaj mi aŭtomate ĝuas dividon. Sed kio pri mia partnero? Se li donus la saman proceson al iu alia advokato, li certe gajnus procentaĵon de li.' Mi konvinkiĝis pro tiu lia argumentado, kaj sentis, ke se mi devas partiki kiel advokaton, mi ne povus insisti pri mia principo pri la procentaĵoj en tiaj ĉi kazoj. Jen tiel kiel mi argumentadis kun mi mem, aŭ se diri rekte, kiel mi trompis min. Mi aldonu, tamen, ke mi ne memoras, ke mi iam ajn donis procentaĵon kadre de iu ajn alia proceso.

Tiel, malgraŭ ke mi ekgajnis sufiĉe da mono, mi ricevis la unuan ŝokon de mia vivo ĉirkaŭ tiu ĉi tempo. Mi jam aŭdis pri britaj oficialuloj, sed ĝis nun neniam vizaĝ-al-vizaĝe renkontis iun.

La frato estis la sekretario kaj konsilinto al la reĝo de Porbandar antaŭ ol li surtroniĝis, kaj pendante sur lian kapon estis la akuzo, ke li donis malĝustan konsilon kiam li estis en tiu posteno. La afero nun atingis la Politikan Agenton kiu jam havis antaŭjuĝon kontraŭ la frato. Mi konis tiun ĉi oficialulon kiam mi estis en Anglujo, kaj mi povas diri, ke li estis sufiĉe amikema al mi. La frato pensis, ke mi devas uzi tiun ĉi amikecon, kaj provi forigi la antaŭjuĝon de la Politika Agento. Al mi tute ne plaĉis la ideo. Mi kredis, ke mi ne provu gajni avantaĝon de mallonga konateco en Anglujo. Se vere kulpis la frato, kion utilus mia rekomendo? Se li estis senkulpa, li devintus submeti peticion laŭ la propra maniero, kaj memfide alfronti la rezulton. Ne multe plaĉis al la frato tiu mia konsilo. 'Vi ne konas Kathiawad,' li diris, 'kaj vi ankoraŭ bezonas scii pli pri la mondo. Nur gravas ĉi tie la influo. Ne estas dece, ke vi, frato, ne plenumu vian devon, kiam vi klare povas diri bonajn vortojn pri mi al oficialulo kiun vi konas.'

Mi ne povis rifuzi lin, kaj do iris, tute nevolonte, al la oficialulo. Mi sciis, ke mi ne rajtas peti lin, kaj estis tute konscia, ke mi estis kompromisanta la memrespekton. Sed mi petis intervjuon, kaj akiris ĝin. Mi memorigis lin pri nia malnova konateco, sed tuj vidis, ke Kathiawad kaj Anglujo estis malsamaj; ke oficialulo kiu estis ferianta ne estis oficialulo plenumanta sian devon. La Politika Agento rekonis la konatecon, sed mia memorigo ŝajne plifirmigis lin. 'Ĉu vi do venis por misuzi tiun konatecon?' ŝajnis la demando skribita sur lia frunto. Mi tamen malfermis mian argumenton. La mastro estis nepacienca. 'Via frato estas komplotinto. Mi volas aŭdi nenion plu de vi. Mi ne havas la tempon. Se via frato havas ion por diri, li petu tra la ĝusta vojo'. Sufiĉis la respondo, kaj eble estis meritita. Sed blindas la malsindonemo. Mi daŭre parolis pri mia peto. La mastro ekstaris, ke diris, 'Vi devas nun iri.'

'Sed permesu, ke mi finu tion kion mi volas diri', mi diris. Li pli koleris. Li vokis sian subulon, kaj ordonis lin elĉambrigi min. Mi ankoraŭ hezitis, kaj la subulo venis, metis siajn manojn sur mia ŝultro, kaj puŝis min ekster la ĉambro.

Foriris la mastro, kaj la subulo, kaj mi, ege ĝene, lasis la lokon. Mi tuj transsendis noteton: 'Vi insultis min. Vi atakis min per via subulo. Se vi petos mian pardonon, mi devos procesi kontraŭ vi.'

Rapide venis la respondo de lia ĉevalrajdanto:

'Vi estis malĝentila. Mi petis vin foriri, sed vi ne tion faris. Mi havis nenian elekton krom ordoni la subulon montri al vi la pordon. Eĉ post li petis lin lasi la oficejon, vi ne faris tion. Li do devis uzi la necesan forton por elĵeti vin. Vi estas tute libera fari kion ajn vi volas.'

Kun tiu ĉi respondo en mia poŝo, mi revenis hejmen, malgaje, kaj rakontis ĉion al la frato. Li ĝeniĝis, sed ne sciis, kiel konsoli min. Li parolis al siaj advokataj amikoj. Tion li faris ĉar mi ne sciis kiel procesi kontraŭ mastro. Kavaliro Pherozshah Mehta estis tiutempe en Raĝkot (de Mumbajo), kadre de iu proceso. Sed kiel povis tia juna advokato kia mi aŭdaci vidi lin? Tial mi sendis la paperojn de mia proceso, per la advokato kiu vokis lin, kaj petis lin konsili min. 'Diru al Gandhi,' li diris, 'ke tiaj ĉi aferoj estas kutimaj spertoj de multaj advokatoj. Li ankoraŭ estas freŝa de Anglujo, kaj varmsanga. Li ne scias la britajn oficialulojn. Se li volas gajni monon ĉi tie, kaj vivi facile, li disŝiru la noteton, kaj enpoŝigu la insulton. Li gajnos nenion pro proceso kontraŭ la mastro, kaj male, plej probable, ruinigos sin. Diru al li, ke li ankoraŭ devas lerni pri la vivo.

La konsilo estis por mi tiom amara kiom la venenon, sed mi devis gluti ĝin. Mi enpoŝigis la insulton, sed ankaŭ profitis pro ĝi. 'Neniam plu mi metos min en tia ĉi falsa situo, neniam mi ekspluatos la amikecon tiel', mi diris al mi, kaj ekde tiam mi neniam rompis tiujn decidojn. Tiu ĉi ŝoko ŝanĝis mian vivvojon.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:38:50
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
32
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

5. Preparoj iri al Sudafriko

Ja estis mia kulpo iri al tiu oficialulo. Sed lia nepacienco kaj aroganteco estis tute eksterproporcie al mia eraro. Ĝi ne meritis elĵetigon. Mi apenaŭ forprenis kvin minutojn de lia tempo. Sed li simple ne povis elteni mian paroladon. Li povintus ĝentile peti min foriri, sed la povo jam ebriigis lin tro. Poste mi eksciis, ke la pacienco ne estis unu el la virtoj de tiu oficialulo. Li kutime insultis vizitantojn. La plej malgranda malplaĉaĵo povis ĝeni la mastron.

Nun mia laboro kompreneble estos plejparte en lia kortumo. Estis preter mia kapablo pacigi lin. Mi ne volis akiri lian bonvolon. Efektive, nun ke mi jam minacis procesi kontraŭ li, al mi ne plaĉis resti silenta.

Intertempe, mi eksciis iom pri la intrigaj politikoj de la lando. Ĉar Kathiawad estis aro de malgrandaj ŝtatoj, ĝi kompreneble abundis je politikistoj. Aĉaj intrigoj inter ŝtatoj, kaj povaj intrigoj inter oficiistoj estis ĉiutagaj aferoj. La princoj ĉiam dependis de aliaj, kaj volonte kredis je la vortoj de flatantoj. Oni devis peti komplezon de eĉ la subulo de la mastro, kaj la sariŝtedar, la registristo kaj oficejestro de la mastro, estis pli ol la mastro mem, ĉar li estis la okuloj, oreloj kaj la interprestisto por la mastro. Lia volo estis la leĝo, kaj onidire, lia enspezo estis pli ol tiu de la mastro. Tiu lasta eble estis troigo, sed li certe vivis preter sia salajro.

Tiu ĉi medio ŝajnis al mi venena, kaj kiel resti netuŝita de ĝi estis ĉiam por mi problemo.

Mi estis tute malĝoja kaj la frato klare tion vidis. Ni ambaŭ sentis, ke se mi povus gajni postenon, mi liberiĝus de tiu ĉi medio de intrigo. Sed sen intrigo akiri ministrecon aŭ postenon kiel juĝiston estis tute neeble. Kaj la kverelo kun la mastro baris la vojon al la laboro kiel advokato.

Mi devis iri al Porbandar por akiri kelkajn pliajn povojn por la juna Princo. Mi ankaŭ devis vidi la Administranton pri la peza imposto, kiun la popoloj Mer devis pagi. La oficialulo, kvankam li estis Baratano, estis eĉ pli aroganto ol la mastro. Kapabla homo, sed la terkultivistoj profitis nenion je lia kapablo. Mi sukcesis akiri kelkajn pliajn povojn por la Princo, sed apenaŭ ia helpo por la Mer. Ŝajnis al mi, ke oni eĉ ne zorge ekzamenis ilian peticion.

Do, eĉ en tiu ĉi misio, mi estis relative nesukcesa. Mi kredis, ke la klientoj ne akiris la justecon, sed mi ne havis la rimedojn akiri ĝin. Maksimume, mi povus peticii la Politikan Agenton aŭ al la Guberniestro, kiu nuligus la peticion per, 'Ni ne povas eniri la aferon.' Se entute ekzistus ia regularo pri la afero, tio estus almenaŭ io, sed ĉi tie, la volo de la mastro estis la leĝo.

Mi frustiĝis.

Intertempe, venis al la frato jena propono de Meman-a firmao de Porbandar: 'Ni havas komercon en Sudafriko. Temas pri granda firmao, kaj ni nuntempe havas proceson en la kortumo, kies valoro estas 40.000 pundoj. Jam longe daŭris la proceso. Ni dungis la plej bonajn advokatojn. Se vi sendos vian fraton tie, tio estos utila al ni kaj ankaŭ al li. Li povus doni pli bonan konsilon ol ni al nia advokataro. Kaj li havus la avantaĝon vidi novan parton de la mondo, kaj fari novajn ekkonatiĝojn.'

La frato diskutis la proponon kun mi. Ne estis al mi klara, ĉu mi devos simple konsili la advokataron aŭ aperi en la kortumo. Sed mi estis tentita.

La frato enkondukis min al la bedaŭrata Seth Abdul Karim Jhaveri, partneron de la firmao Dada Abdullah, la firmao priparolita. 'Ne estos malfacila tasko,' la Seth certigis al mi. 'Ni havas grandajn Eŭropanojn kiel niajn amikojn, kiujn vi ekkonos. Vi povas esti utila al ni en nia vendejo. Multe de nia korespondado estas en la angla lingvo, kaj vi povas helpi nin ankaŭ pri tio. Vi kompreneble estos nia gasto, kaj do tute ne havos ian ajn elspezon.'

'Kiom longe vi bezonos miajn servojn?' mi demandis. 'Kaj kio estos la pago?'

'Ne pli ol unu jaro. Ni pagos al vi unuanklasan revenbileton kaj sumon de 105 pundoj, entute.'

Oni ne povis nomi tiun ĉi advokateco. Mi estus dungito de la firmao. Sed iel ajn mi volis lasi Baraton. Estis ankaŭ la tenta ŝanco vidi novan landon, kaj havi novajn spertojn. Plue, mi povus sendi 105 pundojn al la frato kaj helpi lin en la elspezoj de la hejmo. Mi akceptis la proponon senmarĉande, kaj pretiĝis iri al Sudafriko.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:39:20
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
33
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

8. Survoje al Pretorio

[...]

Je la sepa aŭ oka tago, mi ekstartis el Durbano. Oni aĉetis unua-klasan bileton por mi. Tie, por dormi en la trajno, oni devis  aĉeti plian bileton de kvin ŝilingoj. Abdullah Seth konsilis min aĉeti ĝin, sed obstine, arogante, kaj provante ŝpari kvin ŝilingojn, mi rifuzis aĉeti la bileton por la litaĵo.

Abdullah Seth avertis min, "Vidu, tiu ĉi estas alia lando, ne Barato. Oni dependas je la Dio. Ne agu mizere. Bonvolu akiri la necesaĵojn."

Mi dankis lin, kaj diris, ke li restu senzorga.

Ĉirkaŭ la naŭa, la trajno atingis la ĉefurbon de Natalo, Maritzburgo. Ĉi tie oni donas la litaĵon. Iu funkciulo de la fervojo venis kaj demandis, "Ĉu vi bezonas litaĵon?"

Mi diris, "Mi havas mian propran."

Li foriris. Dume venis pasaĝero. Li rigardis min. Trovante, ke mi estas alia koloro de li, li ĝeniĝis, eliris, kaj revenis kun unu-du stabanoj. Neniu diris ion ajn al mi. Finfine, alia stabano venis. Li diris, "Venu ĉi tie. Vi devas iri al la lasta vagono."

Mi respondis, "Mi posedas bileton por la unua klaso."

Li respondis, "Tio ne gravas. Mi diras al vi, ke vi devas iri al la lasta vagono."

"Mi diras, ke mi estas sidigita en tiu ĉi vagono en Durbano kaj mi intencas iri nur en tiu ĉi."

La stabano diris, "Tio ne povas okazi. Vi devas elvagoniĝi, kaj se vi ne faros tion, soldato vin elvagonigos."

Mi diris, "Soldato min elvagonigu, mi mem ne elvagoniĝos."

Soldato venis. Li kaptis mian manon kaj, puŝante, min elvagonigis. Mia pakaĵo estis elvagonigita. Mi rifuzis iri al alia vagono. La trajno ekforiris. Mi sidis en la atendoĉambro. Mi havis kun mi la mansaketon. Mi ne tuŝis la ceteran pakaĵon. La fervoja stabo metis ĝin ie. Estis la vintra sezono. La vintro en altaj provincoj de Sud-Afriko estas akrega. Maritzburgo estas en tiu ĉi provinco. Pro tio mi ege malvarmiĝis. Mia palto estis en mia pakaĵo. Sed mi ne kuraĝis demandi por mia pakaĵo. Se mi estos denove humiligita? Mi tremadis pro la malvarmo. Ne troviĝis lampo en la ĉambro. Ĉirkaŭ la meznokto venis pasaĝero. Ŝajne li volis diri ion al mi, sed mi ne estis en konversacia mensostato.

Mi pensis pri mia devo: 'Aŭ mi batalu por miaj rajtoj aŭ mi revenu, aŭ mi toleru la humiligojn, atingu Pretorion, kaj finante la proceson, revenu baraten. Lasi la proceson duonfinita kaj forkuri estus nevireca. La sufero kion mi eltenas estas supraĵa. Ĝi estas simptomo de profunda malsano. Tiu ĉi malsano estas la kolordiskriminacio. Se mi posedas la forton por elimini tiun ĉi diskriminacion, mi devas uzi tiun forton. Farante tion, mi devas elteni ĉion kion mi devas elteni, kaj devas kontraŭi tiujn nur por la celo de la elimino de la kolordiskriminacio.'

Decidinte tion mi firme planis, iel ajn, iri antaŭen.

Frumatene, mi sendis longan plendotelegramon al la Ĝenerala Administranto. Mi ankaŭ informis amikon Abdullah Seth. Li tuj renkontis la Ĝeneralan Administranton. Li defendis la konduton de siaj homoj, sed sciigis, ke oni jam diris al la stacidomestro, ke mi estu atingigita senbare al mia celo. Abdullah Seth ankaŭ sendis telegramon al la hinduaj komercistoj en Martizburgo, kaj petis ilin renkonti min kaj prizorgi mian komforton. Kaj li ankaŭ sendis sampetajn telegramojn al aliaj stacidomoj. Pro tiuj komercistoj venis al la stacidomo por renkonti min. Ili rakontis pri siaj malfacilaĵoj kaj diris al mi, ke tio kio okazis al mi tute ne estas surpriza. Kiam baratanoj veturas per la unua aŭ dua klaso, kutime starigas barilojn kaj malfacilaĵojn la funkciuloj kaj aliaj pasaĝeroj. Pasis la tago aŭskultante tiajn ĉi rakontojn. Noktis. Venis la trajno. Oni pretigis mian sidlokon. La bileto por la litaĵoj kiun mi rifuzis aĉeti en Durbano, mi aĉetis en Martizburgo. La trajno prenis min Ĉarlztaŭnen.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:39:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
34
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

8. Pliaj malfacilaĵoj

La trajno atingadis Ĉarlztaŭnon matene. Tiutempe, ne ekzistis trajno por atingi Ĝohanesburgon de Ĉarlztaŭn; oni devis uzi kaleŝon, kaj tranokti en Standertono. Mi posedis bileton por la kaleŝo. La bileto ne nuligiĝis malgraŭ, ke mi atingis unu tagon malfrue. Krome, Abdullah Seth [= vendejposedanto; riĉa komercisto] jam telegramis al la kaleŝestro en Ĉarlztaŭn. Sed tiu lasta nur bezonis pretekston, kaj supozante min tuta strangulo, li diris, "via bileto jam nuliĝis." Mi donis la taŭgan respondon. Sed, memevidente, li diris al mi pri la biletnuliĝo pro tute alia kialo. La pasaĝeroj ĉiuj sidis ene de la kaleŝo. Sed mi apartenis al la kategorio 'Kulio' [= neblankhaŭta laboristo]. Aspektis strangulo. Tial la kaleŝestro decidis, ke estus bone se mi ne sidu kun la blankaj pasaĝeroj. Ekster la kaleŝo, t.e., dekstre kaj maldekstre de la ŝoforo, troviĝis du benkoj. Sur unu el tiuj sidadis blanka estro de la kaleŝfirmao. Li sidis ene, kaj sidigis min apud la ŝoforo. Mi ja komprenis, ke tiu ĉi estas tute nejusta -- insulto. Sed mi decidis, ke estus konvene toleri tiun ĉi insulton. Tute ne estis la situacio, ke mi perforte povus sidi ene. Se mi obstinus, foriros la kaleŝo kaj mi perdos plian tagon; kaj nur dio scios kio okazus en la posta tago! Tial mi decidis agi saĝe, kaj sidis ekstere. Sed mense mi ege ĝeniĝis.

Ĉirkaŭ la tria, la kaleŝo atingis Pardikopon. Nun la blanka estro volis, ke li sidu kie mi sidis. Li volis fumi cigaredon. Li ankaŭ volis ĝui la aeron. Tial, li prenis malpuran tukon kiu kuŝis apud la ŝoforo, kaj ĵetante ĝin sur la benko kie oni metis la piedojn, diris al mi, "Sami, sidu tie. Mi volas sidi apud la ŝoforo. Mi ne sukcesis toleri tiun ĉi insulton. Tial, tremante mi diris al li, "Vi sidigis min tie ĉi kaj mi toleris tiun insulton. Mi rajtis sidi ene, sed vi sidis tie, kaj sidigis min tie ĉi. Nun vi volas sidi ekstere kaj fumi cigaredon, tial vi volas sidigi min ĉe viaj piedoj. Mi volonte iros ene, sed ne konsentas sidi ĉe viaj piedoj."

Apenaŭ mi diris tiom da vortoj, ke sur mi komencis pluvado da batoj, kaj tiu blankulo kaptis mian brakon kaj ektiris min. Apud la benko troviĝis latuna balustrado. Mi demone kaptis ĝin kaj decidis, ke eĉ se rompiĝus la manradiko, mi ne lasos la balustradon. La pasaĝeroj en la kaleŝo vidis tion kio estis okazanta al mi. Sakrante, tiu blankulo estis tiranta kaj batanta min. Sed mi silentis. Li estis fortulo kaj mi, malfortulo. Multaj pasaĝeroj kompatis min, kaj kelkaj el ili ekdiris: "Hej! Permesu tiun kompatindulon resti tie. Ne batu lin senkiale. Li pravas. Se ne tie, permesu lin sidi ene kun ni." La blankulo diris: "Tutcerte ne." Sed li ja iomete hontiĝis. Tial li ĉesis batadi min, kaj lasis mian brakon. Li sakradis iom plu, sed li sidigis piede la hotentotan serviston, kiu estis sidanta je la alia flanko, kaj mem sidis sur la benko. La pasaĝeroj residis en la kaleŝo. Sonis la fajfilo. Ekiris la kaleŝo. Mia koro ja batis laŭte. Mi ekdubis ĉu aŭ ne mi atingus mian celon viva. Tiu blankulo ripete min fiksrigardadis kolere. Montrante sian fingron al mi, li subvoĉe minacis min: "Memoru. Ni atingos Standertonon kaj poste mi lernigos al vi lecionon." Mi sidis mute, kaj preĝis al la dio, ke li savu min.

Noktis. Ni atingis Standertonon. Videblis multaj barataj vizaĝoj. Mi iomete trankviliĝis. Tuj post mi deiris de la kaleŝo, tiuj amikoj diris: "Ni atendis ĉi tie por preni vin al la vendejo de Isa Seth. Al ni jam atingis la telegramon de Dada Abdullah." Mi ege ĝojis. Ni atingis la vendejon de Seth Isa Haji Sumar. ĉirkaŭis min la Seth kaj liaj laborantoj. Mi rakontis al ili tion kio okazis al mi. Ili ege bedaŭris, kaj komfortigis min per rakontadoj de siaj propraj amaraj spertoj. Mi volis sciigi la agenton de la kaleŝfirmao tion kio okazis al mi. Mi verkis leteron al li. Mi priskribis la blankulon kiu minacis min, kaj volis certigon, ke kiam ekiros morgaŭ la kaleŝo, mi trovos lokon ene de la kaleŝo, kun la ceteraj pasaĝeroj. Mi sendis la leteron al la agento. Li mesaĝis al mi jene: "Pli granda kaleŝo ekiras de Standertono kaj ŝanĝiĝas la ŝoforo kaj la aliaj. Morgaŭ ne estos tiu viro kontraŭ kiu vi plendis. Vi certe sidos kun la aliaj pasaĝeroj." Mi iom trankviliĝis pro tiu ĉi mesaĝo. Mi kompreneble tute ne planis ekprocesi kontraŭ tiu blankulo kiu batis min. Tiel fermiĝis ĉi tie la ĉapitro de la batado. Matene la laborantoj de Isa Seth prenis min ĝis la kaleŝo. Mi akiris la deciditan lokon en la kaleŝo, kaj sen pliaj problemoj mi atingis tiu nokte Ĝohanesburgon.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:40:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
35
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Glosaro

En la vokaloj, la majuskla formo indikas longan tempodaŭron: la dio nomiĝas rAmo.

En la konsonantoj, la majuskla formo indikas aspiracion, t.e., forta kunspira prononco.

Advaita [advEjtA]. s. Malduismo.

Ahimsa [ahimsA]. s. Senperforteco.

Bidi [bIdI]. s. sentabaka cigaredeto farita el la folioj de la planto tendu (). Popularega en la barata kamparo.

Brahmacharya [brahmaĉArja]. s. Fraŭleco. Unu el la stadioj de la vivo de hindua viro, karekterizita per studado, needziĝeco, kaj virgeco.

Darmo s. Justa, virta ago (temas pri pli ampleksa signifokampo ol tio kio aperas en PIV)

Dhatura [DatUrA]. s. Planto () kies semoj estas venenaj. Ankaŭ uzata kiel medicino en la medicin-sistemoj indiĝenaj, kiel, ekzemple, en la Ajurveda.

Ghee [GI]. s. Butero boligita ĝis klara fluido. Uzata vaste kaj en barata kuirado, kaj hinduaj ritoj -- dum la lasta kiel diofertaĵo.

Moksha [mokŝA]. s. Liberiĝo de la ciklo de naskiĝo kaj morto.

Satyagraha [satjAgraha]. s. Laŭvorte, "kapti la veron". Barakti sindoneme por la vero.

Surdas. s. Poeto (1483-1563 aŭ 1540-1620). Ĉefa poeto en la Hindia de la adorado de Kriŝno dum la mezepoka literatura kaj spirita periodo Bhakti.

Tola. [tolA]. s. Pezo (=10 gramoj) uzata nur por pesi oron kaj arĝenton.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:40:47
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
36
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Notoj

Enkonduko

tial mi donis al tiu eseo la unuan titolon de "Eksperimentoj kun la Vero" -- Ial, la angla traduko inversas la ordon de la titolo, kontraŭ tiu ĉi eksplicita deklaro de Gandhi, kaj elektis Aŭtobiografion aŭ La Rakonton pri Miaj Eksperimentoj kun la Vero. Jen ŝanĝo ne nur de la ordo de la titoloj, sed ankaŭ de la titolo mem!

Surdas -- La hindia traduko (same kiel la guĝarata originalo?) ne donas la nomon de la poeto; nur la angla traduko faras tion. Evidente, Gandhi kaj Trivedi (la tradukinto al la hindia) kredis, ke la verso estas sufiĉe vaste konata de la parolantoj de tiuj du lingvoj. Estus interese vidi la solvon en aliaj lingvoj barataj.

26a de la Novembro, 1925 -- La hindia traduko donas la daton laŭ la kalendaro hindua, t.e., Margaŝirŝ Ŝukla 11, 1982.

图片点击可在新窗口打开查看

Naskiĝo

Bania -- La hindia traduko (kaj nek Gandhi mem en sia originalo?) ne donas tiun detaleton. La angla, jes.

图片点击可在新窗口打开查看

Edzeco

Noto 1: Edzeco -- La angla traduko titolas la ĉapitro, "Ludi Edzece" ("Playing the Husband"). Ŝajne, la tradukinto elektis tiun ĉi titolon pro la jena frazo en la antaŭa ĉapitro: "Du naivaj infanoj tute nesciante ĵetis sin en la vivmaron." Sed tiu ĉi ĉapitro traktas dolorige seriozajn, plenkreskulajn aferojn -- tute ne ludemajn -- kaj tial ŝajnas pli taŭga la esencoserĉanta titolo de la hindia, "Patitva" ("Edzeco").

图片点击可在新窗口打开查看

Finfine Atingis Anglujon

Noto 1: salutis min varme -- La angla traduko daŭras jene: "Vidante miajn vestaĵojn, li ridetis." De kie do prenis la angla tradukinto tiun detaleton, se ĝi ne troviĝas en la originalo? Eble jen ekzemplo de "revizio de Gandhi mem" pri kio la angla tradukinto parolis en siaj antaŭvortoj.

Noto 2: tuj haltigis min -- La angla traduko diras al ni, ke "D-ro Mehta rigardis min iomete kolere, kaj haltigis min".

Mia Plaĉo

Noto 1: Volumo de Bentham: La angla traduko informas nin, ke temas pri la libro Teorio de Utileco de Bentham.

Noto 2: Anglo-Indian -- Brito dum la koloniisma periodo kiu igis Baraton sia hejmo. Ankaŭ la posteulo de tia homo nomiĝas 'anglo-indian'.

图片点击可在新窗口打开查看

Enkonduko al la Religioj

Noto 1: La angla traduko tamen komencas tiun ĉi ĉapitron per "Fine je la dua jaro de mia resto en Anglujo, mi ekkonatiĝis du teozofoj...." Jen la tipo de la malsimileco inter la hindia kaj angla tradukoj, kiu igas min pensi pri la "zorga reviziado", kiun raportas la angla tradukinto (Mahadev Desai) en sia Antaŭparolo de la Tradukinto (1940). Ĉu Gandhi mem reviziis la tempon de la renkontiĝo inter si kaj la teozofoj inter la guĝarata/hindia versioj kaj la angla? Mi fidus pli je la angla traduko se ĝi ne estas preninta tiajn 'liberojn' kiajn mi menciis supre pri la titolo de la libro, aŭ tiu de Noto 3 sube en tiu ĉi ĉapitro.

Noto 2: Tiun ĉi verson de la Gito mi tradukis de la piednota hindiigo en la originalo. Mi kontrolu la esperantiigon de Francisco Valdomiro Lorenz (Rio de Janerio, 1975). Ĉu ekzistas ankaŭ aliaj tradukoj?

Noto 3: Sed deklaras la angla traduko "Ankaŭ ĉeestis kelkajn pastrojn por honori lin." Kial ŝanĝi la 'multajn' de la originalo al 'kelkajn'?

图片点击可在新窗口打开查看

Ramo: La forto de la malfortaj

La titolo estas refreno de fama himno de Surdas, "Li estas la helpo de la senhelpaj, la forto de la malfortaj."

图片点击可在新窗口打开查看

Narajan Hemĉandr

Narajan HEMĈANDR (1855-1904), verkis la unuan aŭtobiografion en la guĝarata. Li ankaŭ estas konata tradukinto de bengalaj literaturaĵoj en la guĝaratan.

Maharŝi Debendranath TAGOR (1817-1905), patro de la fama Rabindranath TAGOR, estis unu el la pioniroj de la reforma movado de Hinduismo nomata Brahmo Samaĝ.

图片点击可在新窗口打开查看

Advokato, jes, sed kion poste?

La nomoj de tiuj anglaj verkistoj estas redonitaj, kompreneble, en la devanagara skribo en la hindia fontteksto. En tiu ĉi alineo, mi transskribas parenteze la devanagaran prononcon post la nomoj (kopiitaj de la angla tradukado) por doni 'gusteton' de la hindia prononcado de tiuj ĉi nomoj. Foje, tamen, la esperanta alfabeto ne kaptas la pli vastan gamon da devanagaraj sonoj (ekzemple, ĉe la 'd' de Goodeve [gudiv] kiu estas, kaj en la angla kaj la hindia, postdenta plozivo, ne denta, kiel oni dirus en Esperanto).

图片点击可在新窗口打开查看

Mia dilemo

La hindia traduko uzas la esprimojn hindu ŝastr kaj islami kanun, kie ŝastr kaj kanun pli-malpli sinonime respondas respektive al sanskritdevena kaj arabadevena vortoj. Jen ebleco de paraleleco inter la hindia kaj urdua kiun ekspluatas la hindia tradukinto. Eĉ la telugua traduko ne nuancas tiel, malgraŭ la disponebleco de la vortoj. Kio pri la guĝarata? Mi kontrolu....

Dadabhai NAOROJI [naoroĝi] 1825-1917. Epitete, "La Grandulo de Barato", unu el la estraro de la sendependeca movado de la lando. Lia libro pri la ekonomia ekspluatado de Barato, Malriĉeco kaj Ne-Brita Rego en Barato (1901) havis grandan influon.

Maharŝi Debendranath TAGOR (1817-1905), patro de la fama Rabindranath TAGOR, estis unu el la pioniroj de la reforma movado de Hinduismo nomata Brahmo Samaĝ.

图片点击可在新窗口打开查看

Advokato, jes, sed kion poste?

La nomoj de tiuj anglaj verkistoj estas redonitaj, kompreneble, en la devanagara skribo en la hindia fontteksto. En tiu ĉi alineo, mi transskribas parenteze la devanagaran prononcon post la nomoj (kopiitaj de la angla tradukado) por doni 'gusteton' de la hindia prononcado de tiuj ĉi nomoj. Foje, tamen, la esperanta alfabeto ne kaptas la pli vastan gamon da devanagaraj sonoj (ekzemple, ĉe la 'd' de Goodeve [gudiv] kiu estas, kaj en la angla kaj la hindia, postdenta plozivo, ne denta, kiel oni dirus en Esperanto).

图片点击可在新窗口打开查看

Mia dilemo

La hindia traduko uzas la esprimojn hindu ŝastr kaj islami kanun, kie ŝastr kaj kanun pli-malpli sinonime respondas respektive al sanskritdevena kaj arabadevena vortoj. Jen ebleco de paraleleco inter la hindia kaj urdua kiun ekspluatas la hindia tradukinto. Eĉ la telugua traduko ne nuancas tiel, malgraŭ la disponebleco de la vortoj. Kio pri la guĝarata? Mi kontrolu....

Dadabhai NAOROJI [naoroĝi] 1825-1917. Epitete, "La Grandulo de Barato", unu el la estraro de la sendependeca movado de la lando. Lia libro pri la ekonomia ekspluatado de Barato, Malriĉeco kaj Ne-Brita Rego en Barato (1901) havis grandan influon.

图片点击可在新窗口打开查看

Rajĉandbhai

La angla traduko metas la frazon "Mi maltrankvilege atendis la renkonton kun la patrino" ĉe la komenco de tiu ĉi alineo (pri la morto de la patrino), anstataŭ en la komenco de la antaŭa alineo (kiel faras la hindia traduko, kaj eble ankaŭ la guĝarata originalo). Tiu ĉi rearanĝeto, laŭ mi, plibonigas la rakontfluon de la teksto. Jen, eble, plia efiko de tiu "avantaĝo de la revizio de Gandhi-ji" kiun mencias la antaŭvortoj de la angla tradukinto.

Alia interesaĵo: Ankaŭ la telugua tradukaĵo rearanĝas la tekston same kiel la angla. Tio indikas al mi, ke la telugua tradukinto (VEMURI Radhakriŝnamurti) uzis la anglan version kiel sian baztekston, nek la originalan guĝaratan, nek eĉ la hindian tradukon! En Barato, verkoj de famuloj (kiel Gandhi aŭ R Tagor) cirkulas en pluraj lingvoj. Sed, oftege, nek la  eldonejoj nek la tradukantoj indikas la fontlingvon de siaj tradukoj. Tiel, teluguaj tradukoj de la verkoj de Tagor ofte estas tradukitaj ne el la originala bengala sed el la hindia (aŭ eĉ angla) tradukoj.

图片点击可在新窗口打开查看

Mondeniro

Tiel estas, "Tia ĉi bramano mi estas." La hindia tradukinto uzas kamparan varianton de bramano, kiun mi redonis per 'bamano'. La angla tradukinto ne provis redoni tiun ĉi lingvaĵon. Nek faris tion la telugua tradukinto. Plia indiko, ke la fontteksto de la telugua traduko estis la angla traduko.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:41:21

 36   6   4/4页   首页   1   2   3   4    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10986 秒, 4 次数据查询