![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Sever Gansovskij
Dies irae
(El la rusa tradukis Nina Cvileneva)
Prezidento de komisiono: «Vi legas en pluraj lingvoj, konas la superan matematikon kaj povas plenumi kelkajn laborojn. Ĉu vi opinias, ke pro tio vi estas la Homo?»
Otarko: «Jes, certe. Sed ĉu la homoj scias ankoraŭ ion?»
(El demand-esploro de otarko. Materialoj de ŝtata komisiono)
Du rajdantoj aperis el densoherba valo kaj komencis surmontiĝi. Antaŭe sur ĝibonaza ruana stalono rajdis la forstisto, kaj Donald Betli sur rufa ĉevalino – post li. Sur ŝtona pado la ĉevalino stumblis kaj falis surgenuen. Enpensiĝinta Betli preskaŭ forfalis, ĉar la selo – la angla porgalopa selo kun unu subrimeno – deglitis al la ĉevala kolo.
La forstisto atendis lin supre.
– Ne lasu ĝin mallevi la kapon, ĉar ĝi stumblemas.
Betli, mordpreminte la lipon, ĵetis al li ĉagreniĝan rigardon. Diablo prenu, pri tio eblis averti pli frue! Li koleris ankaŭ kontraŭ si, ĉar la ĉevalino trompis lin. Kiam Betli estis selanta ĝin, ĝi pufigis la ventron, por ke poste la subrimeno estu tute loza.
Li tiom streĉis la bridon, ke la ĉevalo ekdancis kaj repaŝis malantaŭen.
La pado denove iĝis glata. Ili veturis sur altplataĵo kaj antaŭe panoramis pintoj de montetoj, vestitaj je koniferaj arbaroj.
La ĉevaloj iris per longaj paŝoj, foj-foje ektrotante mem kaj penante preterrapidi unu la alian. Kiam la ĉevalineto ekpaŝadis antaŭen, Betli povis vidi la sunbrunigitajn, zorge razitajn vangojn de la forstisto kaj liajn malserenajn okulojn, direktitajn al la vojo. Li kvazaŭ ne rimarkadis sian kunvojanton.
«Mi estas tro senpera, – pensis Betli. – Kaj tio malhelpas al mi. Mi alparoladis lin eble jam kvinfoje, sed li aŭ respondas al mi unuvorte, aŭ ĝenerale silentas. Li neglektas min tute. Al li ŝajnas, ke parolema homo estas babilulo kaj ne valoras estimon. Simple ili tie ĉi, en la densarbaro ne konas vivmezurojn. Ili opinias, ke tio nenion signifas – esti ĵurnalisto. Eĉ tia ĵurnalisto, kiel... Nu, bone, tiam mi ankaŭ ne alparolu lin. Mi kraĉu!..»
Sed poiomete lia humoro pliboniĝadis. Betli estis homo sukcesema kaj opiniis, ke ĉiuj aliaj devas same ŝati la vivon, kiel li. La enfermiĝemo de la forstisto mirigis lin, sed malamikecon li ne sentis al tiu.
La vetero, aĉa ekde la mateno, nun sereniĝis. La nebulo disiĝis. La malklara vualo en la ĉielo dispeciĝis je apartaj nuboj. Grandegaj ombroj rapide kuris sur mallumaj arbaroj kaj ravinoj, kaj tio reliefigadis severan, sovaĝan kaj iel liberecan karakteron de la loko.
Betli frapetis humidan, ŝvitodoran kolon de la ĉevalineto.
– Oni verŝajne interligadis viajn antaŭajn krurojn, kiam ellasadis sur la paŝtejon, kaj pro tio vi stumblas. Bone, ni ankoraŭ interkompreniĝos.
Li ektiris la bridon de la ĉevalo kaj atingis la forstiston.
– Aŭskultu, sinjoro Meller, ĉu vi naskiĝis en tiu ĉi regiono?
– Ne, – diris la forstisto, ne turniĝante.
– Sed kie?
– Malproksime.
– Kaj tie ĉi – ĉu delonge vi estas?
– Delonge, – Meller turniĝis al la ĵurnalisto. – Vi prefere malpli laŭte parolu. Ĉar ili ja povas ekaŭdi.
– Kiu ili?
– La otarkoj, certe. Unu ekaŭdos kaj transdonos al la aliaj. Kaj eĉ simple povas embuski, sursalti de malantaŭe kaj disŝiri... Kaj ĝenerale pli bone estos, se ili ne scios, por kio ni rajdas ĉi tien.
– Sed ĉu ili ofte atakas? En la gazetaro oni skribas, ke tiaj okazoj preskaŭ ne estas.
La forstisto silentis.
– Sed ĉu ili atakas mem, – Betli nevole retrorigardis. – Aŭ ankaŭ pafas? Ĝenerale, ĉu ili havas armilaron? Fusilojn aŭ mitraletojn?
– Ili pafas tre malofte. Ja iliaj manoj estas ne tiel aranĝitaj... Fu, ne manoj, sed piedoj! Al ili estas maloportune uzi armilojn.
– Piedoj, - ripetis Betli. – Sekve vi ĉi tie ne konsideras ilin homoj?
– Kiu? Ĉu ni?
– Jes, vi. La loka loĝantaro.
La forstisto kraĉis.
– Certe, ne konsideras. Ĉi tie eĉ unu persono ne konsideras ilin homoj.
Li parolis abrupte. Sed Betli jam forgesis pri sia decido teni sin diskrete.
– Diru, ĉu vi parolis kun ili? Ĉu estas vero, ke ili bone parolas?
– La maljunaj bone. Tiuj, kiuj estis ankoraŭ en la laboratorio... Sed la junaj malpli bone. Sed tutegale la junaj estas eĉ pli danĝeraj, pli saĝaj. Ankaŭ iliaj kapoj estas duoble pli grandaj. – La forstisto subite haltigis la stalonon. En lia voĉo sonis amaro. – Aŭskultu, vane ni diskutadas pri tio. Ĉio vanas. Mi jam dekfoje respondadis al tiaj demandoj.
– Kio vanas?
– Ĝi, la tuta nia vojaĝo. Nenio el ĝi rezultos. Ĉio restos kiel antaŭe.
– Sed kial restos? Mi venis de influhava ĵurnalo. Ni havas grandajn prokurojn. La materialo estas preparata por senata komisiono. Se klariĝos, ke la otarkoj vere prezentas grandan danĝeron, oni uzos rimedojn. Vi ja scias, ke ĉi-foje oni intencas sendi milittrupojn kontraŭ ili.
– Tutegale nenio rezultos, – vespiris la forstisto. – Vi ja ne la unua venis ĉi tien. Ĉiujare tie ĉi iu estadas, kaj ĉiu interesiĝas nur pri la otarkoj. Ĉiu demandas: «Kaj ĉu vere ili povas elstudi geometrion?.. Kaj ĉu vere estas otarkoj, kiuj komprenas la teorion de relativeco?..» Kvazaŭ tio havas ian signifon! Kvazaŭ pro tio ne necesas ilin ekstermi.
– Sed ĝuste por tio mi venis, – komencis Betli, – por prepari materialon por la komisiono. Kaj tiam la tuta ŝtato ekscios, ke...
– Sed ĉu la aliaj, kiel vi opinias, ne preparadis materialojn? – interrompis lin Meller. – Kaj krome... Krome, kiel vi komprenos la situacion? Tie ĉi oni devas loĝi por kompreni. Unu afero estas promenveturi, sed la alia – loĝi dum la tuta tempo. Eĥ!.. Ne indas paroli. Antaŭen. – Li irigis la stalonon. – Jen, de tie ĉi komenciĝas lokoj, kien ili venadas. De tiu ĉi valo.
La ĵurnalisto kaj la forstisto estis nun sur krutaĵo. La padeto serpentis el-sub la hufoj de la ĉevaloj ĉiam malsupren kaj malsupren.
Malproksime sub ili kuŝis valo, kovrita per arbustaro, laŭlonge tranĉita per ŝtonplena mallarĝa rivereto. Tuj de ĝi supren levis sin arbara muro, kaj post ĝi en neobservebla foro – blankigitaj per neĝo deklivoj de Ĉefa kresto.
La loko travideblis de tie ĉi je dekoj da kilometroj, sed nenie Betli povis rimarki eĉ signon de vivo – nek fumeton el kamentubo, nek stakon de fojno. Ŝajnis, ke la regiono formortis.
La suno malaperis post la nubo, tuj iĝis malvarme, kaj la ĵurnalisto subite eksentis, ke li ne deziras descendi post la forstiston. Li frostopele skuetis la ŝultrojn. Venis rememoro pri varma, hejtita aero de lia urba loĝejo, pri helaj kaj ankaŭ varmaj ĉambroj de la redakcio. Sed poste li ekregis sin. «Bagatelo! Mi trafadis eĉ en pli gravajn embarasojn. Kion mi timu? Mi estas lerta pafanto, havas bonegan reakcion. Kiun ankoraŭ, krom min, oni povus sendi?» Li ekvidis, kiel Meller prenis el post la dorso la pafilon, kaj faris la samon kun la sia.
La ĉevalino singarde transmetadis la krurojn sur la mallarĝa pado.
Kiam ili descendis, Meller diris:
– Ni penu veturi apude. Preferindas ne paroli. Proksimume ĝis la oka horo necesas atingi farmon de Steglik. Tie ni noktumos.
Ili ekvojis kaj rajdis ĉirkaŭ du horojn silente. Ili leviĝis supren kaj preteris Ursan Monton tiel, ke de la dekstra flanko ili ĉiam havis arbaran muron, kaj de la maldekstra – krutaĵon, kovritan per arbustoj, sed per tiel etaj kaj maldensaj, ke neniu povis kaŝi sin tie. Ili descendis al la rivero kaj laŭ la ŝtonplena fundo atingis asfaltitan nezorgatan vojon, kie la asfalto fendiĝis kaj tra la fendoj kreskis herbo.
Kiam ili estis sur tiu asfalto, Meller subite haltigis la stalonon kaj fiksaŭskutis. Poste li deĉevaliĝis, surgenuiĝis kaj almetis la orelon al la vojo.
– Io malbona, – diris li, leviĝante. – Iu galopas post ni. Ni foriru de la vojo.
Ankaŭ Betli deĉevaliĝis, kaj ili forkondukis la ĉevalojn post kaneleton en alnan densejon.
Proksimume post du minutoj la ĵurnalisto ekaŭdis klakadon de hufoj. Ĝi estis proksimiĝanta. Estis sentebla, ke la rajdanto pelas la ĉevalon plenrapide.
Poste tra la velkaj folioj ili ekvidis grizan ĉevalon, haste galopantan. Sur ĝi mallerte sidis viro en flava rajdpantalono kaj pluvmantelo. Li preterveturis tiel proksime, ke Betli bone distingis lian vizaĝon kaj komprenis, ke vidis jam tiun viron. Li eĉ rememoris, kie. Cetere, estis kompanio, kiu staris apud la koktelejo en la urbeto. Kvin aŭ ses homoj, larĝŝultraj, okulfrape vestitaj. Kaj ĉiuj havis egalajn okulojn. Pigrajn, duonfermitajn, arogantajn. La ĵurnalisto sciis tiajn okulojn – la okulojn de gangsteroj.
Apenaŭ la rajdanto preterveturis, Meller eksaltis sur la vojojn.
– Hej!
La viro komencis malrapidigi la ĉevalon kaj haltis.
– Hej, atendu!
La rajdanto ĉirkaŭrigardis, rekonis evidente la forstiston. Kelkajn momentojn ili rigardis unu la alian. Poste la viro svingis per la mano, turnis la ĉevalon kaj ekgalopis pluen.
La forstisto postrigardis lin, ĝis kiam la hufa sonado silentiĝis malproksime. Poste li subite kun ĝemo frapis sian kapon per la pugno.
– Jen, nun jam certe nenio rezultos! Nun sendube.
– Sed kio okazis? – demandis Betli. Li ankaŭ eliris el la arbustoj.
– Nenio... Simple nun estas fino al nia iniciato.
– Sed kial? – la ĵurnalisto rigardis al la forstisto kaj mire ekvidis larmojn en liaj okuloj.
– Nun ĉio estas kaputa, – diris Meller, forturniĝis kaj per dorsoflanko de la mano viŝis la okulojn. – Aĥ, kanajloj! Aĥ, kanajloj!
– Tamen, aŭskultu! – ankaŭ Betli komencis perdi paciencon. – Se vi tiom nervoziĝos, ni, eble, ne veturu.
– Nervoziĝos! – ekkriis la forstisto. – Ĉu, laŭ vi, mi nervoziĝas? Jen rigardu!
Mansvinge li montris al picea branĉo kun ruĝaj strobiloj, elpendantaj super la vojo je tridek paŝoj.
Betli ankoraŭ ne komprenis, kiel li devas rigardi al ĝi, kiam ektondris pafo, lia vizaĝo sentis pulvan fumeton, kaj la plej ekstrema, aparte pendanta strobilo falis sur la asfalton.
– Jen kiel mi nervoziĝas, – Meller foriris en la alnaron por la ĉevalo.
Ili alveturis al la farmo ĝuste ĉe vesperiĝo.