Nikolaj Gogol
Palto*
En la departemento… sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol ĉiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, ĉiaspecaj publikaj oficejoj. Nun ĉiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaŭ nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la ŝtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu ĉiun dekan paĝon aperas policestro, kelkloke eĉ tute ebria. Tial por eviti ĉiajn malagrablaĵojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, eĉ laŭaspekte iom blinda, kun eta kalvaĵo sur la frunto, kun faltoj ambaŭflanke de la vangoj, kaj kun vizaĝkoloro kiun oni nomas hemoroida… Kion fari? La peterburga klimato kulpas. Lia rango (ĉar ĉe ni oni devas antaŭ ĉio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas laŭdindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Baŝmaĉkin. Laŭ la nomo mem estas klare, ke ĝi devenas de baŝmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere ĝi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj eĉ la bofrato, kaj ĉiuj ceteraj Baŝmaĉkinoj senescepte uzis botojn, ŝanĝante plandumojn tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijeviĉ. Probable ĝi ŝajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita por la novelo, sed kredu, ke neniu serĉadis ĝin, sed pro cirkonstancoj oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene. Akakij Akakijeviĉ naskiĝis nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta, la edzino de ŝtata oficisto kaj tre bona virino, decidis laŭregule bapti la infanon. La patrino ankoraŭ kuŝis en sia lito, kontraŭ la pordo; dekstre de ŝi staris la baptopatro, Ivano Ivanoviĉ Jeroŝkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjuŝkova. Oni proponis al la naskintino elekti laŭplaĉe unu el tri nomoj: Mokkij, Sossij, aŭ nomi la infanon memore pri martiro Ĥozdazat. “Ne, — ŝi pensis, — jen kiaj nomoj”. Por komplezi ŝin, oni malfermis la kalendaron aliloke; ankaŭ tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varaĥasij. “Jen vera puno, — diris la maljuna virino, — kiaj nomoj; mi, vere, neniam aŭdis ilin. Taŭgus eĉ Varadat aŭ Varuĥ, sed ne Trifilij kaj Varaĥasij”. Oni turnis la paĝon kaj tie estis: Pavsikaĥij kaj Vaĥtisij. “Nu, mi jam vidas, — diris la maljuna virino, — kian sorton li havas. Se tiel okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij, do ankaŭ la filo estu Akakij”. Tiel aperis Akakij Akakijeviĉ. Oni baptis la infanon, kaj ĉe tio li ekploris kaj grimacis, kvazaŭ antaŭsentante, ke li estos titola konsilisto. Do, ĉio okazis tiamaniere. Ni priskribis tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke tute ne estis eble doni alian nomon. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj estroj ŝanĝiĝis, sed oni vidis lin ĉiam sur la sama loko, en la sama teniĝo, en la sama posteno de kopianto, kaj tial ĉiuj poste kredis, ke li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj kun la kalvaĵo sur sia kapo. En la departemento oni tute ne respektis lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili eĉ ne rigardis lin, kvazaŭ tra la akceptejo flugus ordinara muŝo. La estroj traktis lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian nazon paperojn, dirinte nek “kopiu”, nek “jen, interesa, bona tasko”, nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis ĝin al li. Preninte, li tuj komencis kopii ĝin. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia ĉeesto diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino, sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto; sur lian kapon ili ŝutis paperetojn, kaj nomis tion neĝo. Sed Akakij Akakijeviĉ neniam respondis al ili eĉ unuvorte, kvazaŭ antaŭ li neniu estus; tio eĉ ne ĝenis lian laboron: malgraŭ ĉiuj ĝenoj li faris neniujn erarojn dum la skribado. Nur se ŝerco estis tute netolerebla, kiam oni puŝis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: “Lasu min, kial vi ofendas min?” Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la voĉo, per kiu la vortoj estis prononcataj. En ĝi aŭdiĝis io tiel kompatiga, ke junulo, antaŭ nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis al si ridi pri li, subite haltis, kvazaŭ trapikita per lanco, kaj ekde tiu tempo antaŭ la junulo ĉio ŝanĝiĝis kaj montriĝis sub alia aspekto. Iu nenatura forto forpuŝis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatiĝis, preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj. Dum longa tempo, en plej gajaj minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvaĵo sur la frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: “Lasu min, kial vi ofendas min?” — kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: “Mi estas via frato”. La kompatinda junulo ŝirmis sin per la mano, kaj en sia vivo li multfoje tremis, vidante kiel multan kontraŭhomecon la homo havas, kaj kiel multe da brutala krudeco estas kaŝita en la rafinita klera mondumeco, kaj eĉ — ho Dio! — en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta…
Apenaŭ ie troveblus alia homo, kiu tiel vivus sian oficon. Ne sufiĉas diri, ke li servis fervore — ne, li servis kun amo. Tie, en la kopiado, al li vidiĝis iu varia kaj agrabla mondo. Ĝuo bildiĝis sur lia vizaĝo. Kelkaj literoj estis liaj favoratoj; skribante ilin li ŝanĝiĝis: li ridetis, kaj palpebrumis, kaj lipumis tiel, ke en lia vizaĝo oni ŝajne povus legi ĉiun literon, kiun skribis lia plumo. Se oni promocius lin laŭ lia fervoro, li, je sia propra mirego, eble iĝus eĉ ŝtata konsilisto; tamen per sia servo li ricevis nur tion, kion liaj spritaj kolegoj nomis: “insigno honora kaj hemoragio dolora”. Tamen oni ne povas diri, ke li tute ne estis atentata. Unu el la direktoroj, bonkora homo, volis rekompenci lian longan servadon kaj ordonis doni al li ion pli gravan ol simplan kopiadon; nome, al li estis ordonite el jam preta dokumento fari alian dokumenton por alia departemento; necesis nur ŝanĝi la titolojn kaj kelkloke skribi “mi” anstataŭ “li”. Tio laborigis lin tiel, ke li tute ŝvitis, frotis la frunton kaj finfine diris: “Ne, prefere donu al mi ion por kopii”. De tiu tempo li por ĉiam restis kopianto. Ŝajnis, ke krom la kopiado por li nenio ekzistis. Li tute ne pensis pri sia vesto: lia uniformo havis ne la verdan koloron, sed samtempe rufan kaj farunan. Lia kolumo estis mallarĝa kaj malalta, kaj pro tio lia kolo, kiu fakte ne estis longa, super la kolumo ŝajnis eksterordinare longa, kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun ŝanceliĝantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur siaj kapoj. Ĉiam io gluiĝis al lia uniformo: jen fojnero, jen iu fadeno. Krome li majstris specialan arton: surstrate li venis sub fenestrojn tiam, kiam oni forĵetis el ili ian rubaĵon, kaj pro tio li havis sur sia ĉapelo citrolajn kaj melonajn ŝelojn kaj similajn sentaŭgaĵojn. Eĉ unu fojon en sia vivo li ne atentis tion, kio estas farata kaj okazanta surstrate, kion, kiel estas konate, ĉiam atentas ĉiu lia samsortano, juna oficisto, kies viglaj okuloj estas tiel akraj, ke ili rimarkas trans la strato eĉ disŝiritan subplandan rimenon de pantalono — tiaj okazoj ĉiam kaŭzas ruzan rideton sur lia vizaĝo.
Sed eĉ kiam Akakij Akakijeviĉ rigardis ion, li en ĉio vidis siajn netajn liniojn, surpaperigitajn en pura kaj neta skribmaniero, kaj eble nur kiam ĉevala muzelo, veninta de ie, aperis super lia ŝultro kaj eligis venton el siaj nazotruoj sur lian vangon, nur tiam li rimarkis ke li estas ne meze de linio, sed meze de strato. Reveninte hejmen, li ĉiam tuj altabliĝis, rapide manĝis sian brasiksupon kaj pecon da bovaĵo kun cepo, tute ne sentante la guston, manĝis ĉion kun muŝoj kaj ĉio cetera, kion Dio sendis tiutempe. Sentinte, ke lia stomako plenŝtopiĝis, li forlasis la manĝotablon, prenis inkujon kaj kopiis paperojn, kiujn li prenis hejmen. Se li ne havis oficajn taskojn, li por la propra plezuro kopiis dokumentojn, precipe se papero estis rimarkinda ne pro bela stilo, sed ĉar adresita al iu nova aŭ grava persono.
Eĉ en la horoj, kiam la peterburga griza ĉielo tute malheliĝis kaj kiam la tuta oficista popolo jam manĝis laŭ siaj kapabloj, konforme al la ricevata salajro kaj al la propra kapricemo, — kiam jam ĉiuj sukcesis ripozi post departementa plumoknarado, kurado, propraj kaj fremdaj farendaĵoj kaj ĉio, kion nelacigebla homo propravole akceptas en la kvanto pli ol necesa, — kiam oficistoj rapidas dediĉi la restintan tempon por ĝuoj: iuj pli viglaj kuras al teatro; iuj al strato, uzante tiun tempon por rigardado de iaj ĉapeloj; iuj vespere utiligas ĝin por komplimentoj al iu beleta junulino, stelo de eta oficista rondo; iuj, tio okazas plej ofte, simple iras al sia kolego en la tria aŭ kvara etaĝo, al liaj du ĉambretoj kun antaŭĉambro aŭ kuirejo kaj iuj modaj pretendoj, lampo aŭ alia objekto, kiu postulis multajn elspezojn, rezignojn de tagmanĝoj kaj festenoj, — do eĉ en tiu tempo, kiam ĉiuj oficistoj dissemiĝas al loĝejetoj de siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj manĝante malmultekostajn biskotojn, enspirante tabakfumon el longaj ĉibukoj, rakontante dum kartodisdonado iun klaĉon, flugintan el la mondumo, kiun la rusa homo en neniu stato povas neglekti, aŭ se mankas temo, eĉ rerakontante la eternan anekdoton pri la komandanto, al kiu oni raportis pri la rompita ĉevala vosto de la monumento de Falconet, — do eĉ kiam ĉiuj strebis amuziĝi, — Akakij Akakijeviĉ donis sin al neniu amuzo. Neniu povis diri, ke li vidis lin en iu vespera festo. Satskribinte, li enlitiĝis, ridetante ĉe penso pri morgaŭa tago: kion Dio sendos morgaŭ por kopiado? Tiel fluis la paca vivo de la homo, kiu kun kvarcentrubla salajro sukcesis esti kontenta pri sia sorto, kaj eble ĝi tiel fluus ĝis lia profunda maljuneco, se mankus malfeliĉoj, ŝutitaj sur la vivovojo ne nur de titolaj konsilistoj, sed eĉ sur la vivovojo de sekretaj, efektivaj, kortegaj kaj ĉiaj ceteraj konsilistoj, eĉ sur la vivovojo de tiuj, kiuj al neniuj donas konsilojn, nek prenas konsilojn de aliaj.
En Peterburgo estas forta malamiko de ĉiuj, kiuj ricevas salajre ĉirkaŭ kvarcent rublojn en la jaro. Ĉi tiu malamiko estas nenio alia ol nia norda frosto, kvankam oni diras, ke ĝi estas tre salubra. Post la oka horo matene, kiam la stratojn plenigas irantoj al la departementoj, ĝi komencas doni tiel fortajn kaj pikajn frapojn sur ĉiujn nazojn, ke la malfeliĉaj oficistoj tute ne scias, kiel kaŝi la nazojn. En la tempo, kiam eĉ plej altrangajn personojn doloras la frunto pro la frosto, kaj larmoj aperas en iliaj okuloj, malfeliĉaj titolaj konsilistoj foje estas tute sendefendaj. Ili povas savi sin nur per rapida kurado en siaj maldikaj paltoj tra kvin-ses stratoj kaj poste per forta stamfado en pordistejo por ke revarmiĝu ĉiuj iliaj kapabloj kaj talentoj por la ofica laboro, kiuj frostiĝis dumvoje. Ekde iu tempo Akakij Akakijeviĉ eksentis, ke la frosto komencis dolorige piki lin je la dorso kaj ŝultro, kvankam li penis laŭeble rapide trakuri sian spacon. Finfine li pensis, ke eble en lia palto estas iuj difektoj. Bone pririgardinte ĝin hejme, li konstatis, ke en kelkaj lokoj, ĝuste ĉe la dorso kaj ŝultroj, ĝi jam similas reton; la drapo tiel triviĝis, ke ĝi tralasis aeron, kaj la subŝtofo disfadeniĝis. Necesas scii, ke ankaŭ la palto de Akakij Akakijeviĉ estis objekto de mokoj de oficistoj; ili eĉ forprenis ĝian noblan nomon “palto” kaj nomis ĝin kapoto. Ĝi efektive estis tre strange aranĝita: ĝia kolumo ĉiujare malgrandiĝis, ĉar la kolumo servis kiel materialo por flikado de aliaj partoj. La flikado ne vidigis lertecon de tajloro kaj efektive aspektis malbele kaj sakece. Rimarkinte la kaŭzojn, Akakij Akakijeviĉ decidis porti la palton al tajloro Petroviĉ, kiu loĝis en la kvara etaĝo atingebla per la malantaŭa ŝtuparo. Malgraŭ la unuokuleco kaj variolmarkita vizaĝo, li sufiĉe sukcese okupiĝis pri riparado de oficistaj kaj aliaj pantalonoj kaj frakoj — kompreneble, nur kiam li estis en sobra stato kaj ne havis en la menso aliajn planojn. Kvankam ne endas multe rakonti pri tiu tajloro, sed ja en la novelo la karaktero de ĉiu protagonisto devas esti klare montrita, kaj tial necesas ke ankaŭ Petroviĉ estu prezentita al vi. Komence li estis nomata simple Gregorio kaj estis servutulo. Li iĝis Petroviĉ nur kiam li ricevis liberigon el la servuteco kaj komencis sufiĉe forte drinki dum ĉiaj festoj, unue dum la grandaj festoj, kaj poste okaze de ĉiuj ekleziaj festoj, kiuj estis kruce notitaj en la kalendaro. Tiuflanke li respektis la malnovajn morojn, kaj disputante kun la edzino li nomis ŝin sendia virino kaj germanino. Ĉar ni menciis lian edzinon, necesas prezenti ankaŭ ŝin per kelkaj vortoj; sed, bedaŭrinde, oni ne scias pri ŝi multon, eble nur tion, ke Petroviĉ havas la edzinon, kiu portas surkape kufon sed ne tukon; ŝi apenaŭ povus fieri pro sia beleco; ĉe renkontiĝo kun ŝi nur gvardiaj soldatoj rigardis tion, kio estis sub ŝia kufo, movante siajn lipharojn kaj eligante iun specialan sonon.
Irante supren laŭ la ŝtuparo, kondukanta al Petroviĉ — ĝi laŭkutime estis priverŝita per akvo, postlavaĵo kaj tute saturita per tiu alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, ĉiam estas en ĉiuj malantaŭaj ŝtuparoj de la peterburgaj domoj — do, irante supren laŭ la ŝtuparo, Akakij Akakijeviĉ jam pensis, kiom da mono petos Petroviĉ, kaj decidis doni al li ne pli ol du rublojn. La pordo estis malfermita, ĉar la mastrino, kuirante iun fiŝon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke eĉ blatoj ne estis videblaj. Akakij Akakijeviĉ, nerimarkita de la mastrino, trairis la kuirejon kaj venis en la ĉambron, kie li ekvidis Petroviĉon, kiu sidis sur larĝa ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al turka paŝao. Li estis nudpieda, laŭ la kutimo de la laborantaj tajloroj. Akakij Akakijeviĉ tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio. Sur la kolo de Petroviĉ pendis volvaĵo de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu ĉifonaĵo. Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj eĉ pri la fadeno, duonvoĉe grumblante: “Ne enŝoviĝas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!” Akakij Akakijeviĉ estis malkontenta pro tio, ke li venis, kiam Petroviĉ koleris. Li ŝatis fari mendojn ĉe Petroviĉ, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, aŭ, laŭ la vortoj de lia edzino, “la unuokula diablo ŝarĝis sin per vinaĉo”. Kutime en tiu stato Petroviĉ tre volonte konsentis redukti la prezon, eĉ ĉiam riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontraŭ mizera pago; sed la afero estis solvata per aldono de dek kopekoj. Sed nun Petroviĉ estis, ŝajne, sobra kaj tial severa, nemarĉandema kaj postulonta diable altan prezon. Akakij Akakijeviĉ komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en la propran korton, sed la afero jam estis komencita. Petroviĉ tre atente ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijeviĉ kontraŭvole diris:
— Saluton, Petroviĉ!
— Estu salutata, sinjoro, — Petroviĉ diris, kaj direktis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijeviĉ, dezirante vidi, kian predon li alportis.
— Jen mi al vi, Petroviĉ, tiel…
Necesas scii, ke Akakij Akakijeviĉ esprimis sin plejparte per prepozicioj, adverboj kaj eĉ per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon. Se la afero estis tre komplika, li kutime eĉ tute ne finis frazojn kaj tre ofte la enkondukajn vortojn: “Tio ja, vere, tute tiel…” sekvis nenio, kaj li ĉion forgesis, kredante ke li jam ĉion diris.
— Kio do? — diris Petroviĉ kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo ĝis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj ĉio estis bone konata al li, ĉar li mem ĉion ĉi faris. Tiel kutimas la tajloroj: ĉe la renkonto ili unue faras tion.
— Jen mi tiel, Petroviĉ… la palto jen, drapo… jen vidu, ĉie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj laŭŝajne kvazaŭ malnova, sed ĝi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel… surdorse, kaj ankaŭ en unu ŝultro ĝi iomete maldikiĝis, kaj iomete sur la alia ŝultro — vidu, jen ĉio. Malmulte da laboro…
Petroviĉ prenis la kapoton, komence metis ĝis sur la tablon, longe pririgardis ĝin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, ĉar la loko, kie estis lia vizaĝo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petroviĉ distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis ĝin kontraŭ la lumo kaj denove balancis la kapon. Poste li turnis ĝin kun la subŝtofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis ĝin kaj finfine diris: