dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La afero de konscienco

您是本帖的第 1006 个阅读者
树形 打印
标题:
La afero de konscienco
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La afero de konscienco
 La afero de konscienco
Pepono de la longa tempo batis en amboson per martelego, sed ju pli kolere
li batis, des pli ne povis forĵeti la turmetantan lin penson.
—Kreteno –- li grumblis al si mem –-- en kian aferon li volas min enmiksi...
En tiu momento li ekrigardis kaj konstatis, ke tiu kreteno staras antaŭ la amboso.
—Vi timigis mian filon — diris malgaje Kompatindulo. Li deliris la tutan nokton
kaj nun li kuŝas en la lito kaj havas febron.
Pepono ne ĉesis forĝi.
—Tio estas via kulpo – li diris.
—Tio estas la kulpo de mizero –- vokis Kompatindulo.
— Vi ricevis ordonon kaj oni devas obei la partian ordonon sen diskuto.
— La malsato de infanoj pli ordonas ol partio –- replikis Kompatindulo.
— Ne, partio devas esti antaŭ ĉiuj aliaj aferoj –- diris Pepono.
Kompatindulo eltiris el poŝo iun kartoneton, metis ĝin sur la amboson kaj
tiam Pepono ĉesis forĝi.
— Mi redonas la legitimilon –- diris Kompatindulo. Ĝi jam ne estas la legitimilo
de partiano, sed de iu sub speciala kontrolo.
— Vi malbone parolas –- grumblis Pepono.
— Mi bone parolas. Riskante mian vivon mi pagis kontraŭ mia libereco
kaj ne intencas rezigni pri ĝi –- respondis Kompatindulo.
Pepono demetis la martelegon, viŝis la frunton per mano.
Kompatindulo estis unu el nemultaj la plej fidelaj kamaradoj.
Ili batalis kune, dividis malsaton, malesperon kaj esperon.
— Vi perfidas la ideon –- diris Pepono.
— La ideo estas libereco. Se mi rezignos pri ĝi, tiam mi perfidos la ideon –
kontinuis Kompatindulo.
— Pensu! –-- ni devos forĵeti vin. Vi scias, ke estas malpermesate rezigni.
Kiu tion faros estos forĵetata –- diris Pepono.
— Adiaŭu Pepono! Malagrable estas al mi, ĉar mi de nun estos por vi malamiko,
sed mi traktos vin kiel amikon –- respondis Kompatindulo.
Pepono rigardis la forirantan kamaradon poste sakrante ĵetis la martelegon en angulon kaj iris al ĝardeno. Li ne povis konsenti, ke Kompatindulo devus esti forpelita el la partio.
Fine li eksaltis. Ĉio estas kulpo de tiu malbenita, fia pastro. Nun mi punos lin.
La „ malbenita‿ pastro ĝuste trarigardadis difektitajn librojn en paroĥejo, kiam aperis Pepono.
— Nun vi estos kontenta –- ekkriis kolere Pepono. Fine vi sukcesis fari maljustaĵon al unu el niaj partianoj.
— Ĉu la elektoj kaŭzis vian menskonfuzon? – demandis Kamilo.
— Ne estas heroeco detrui reputacion de Kompatindulo, kiu en sia vivo havis nur zorgojn.
— Plu mi ne komprenas kamarado vilaĝestro –- miris Kamilo.
— Vi komprenos pastro, kiam mi diros, ke pro vi Kompatindulo estos forĵetiata el partio.
Jes, pro vi. Vi utiligis lian mizeron, aranĝis insidon, enŝovis al li tiun malbenitan usonan pakaĵon.
Pri tio hieraŭ eksciis la komisaro, kaptis Kompatindulon en lia hejmo, forĵetis la pakaĵon tra fenestro kaj poste batis lian vizaĝon. Pepono estis tre indignita.
—Trankviliĝu! –- diris Kamilo.
—Ĉu trankviliĝi? –- mi ne volas. Se vi vidus la okulojn de Kompatindula fileto, kiam oni forprenas la pakaĵon de li, kaj poste kiam oni batas lian patron, vi ne estus tiom trankvila, kompreneble, se vi havus iomete da kompato.
— Kamilo ekstaris pala, ordonis ĉion ripeti kion faris la komisaro kaj ekkriis: ‿Fripono‿!
Pepono estis kolerega — vi estas fripono eluzante malsaton por elektaj celoj.
Kamilo kaptis la feran stangon kuŝantan ĉe la kameno.
–-- Se vi ankoraŭ malfermos buŝaĉon, mi disrompos vian kapaĉon –-- li kriegis.
Nenies malsaton mi eluzis. Ĉi tie mi havas pakaĵojn por ĉiuj malriĉuloj kaj al neniu mi rifuzos. Min interesas ilia malsato, ne iliaj politikaj vidpunktoj. Vi estas fripono ne helpante al malsata homo, ĉar en via magazeno vi havas nur la firmaan partian paperon kaj nur mensogojn kaj vi volus al neniu helpi. Se iu donas manĝaĵon al bezonulo, vi akuzas lin je aĉetado de voĉoj.
Vi malpermesas al viaj partianoj ion preni, kaj se iu prenas vi traktas lin kiel perfidulon de via partio. Ĝuste vi perfidas la popolon, ĉar forprenas tion, kion la aliaj homoj donas. Politiko? Propagando? La filo de Kompatindulo kaj la infanoj de aliaj viaj malriĉaj kamaradoj, kiuj ne venas por ricevi pakaĵon pro la timo kaŭzita de vi ne scias, ke la pakaĵojn sendas Ameriko.
Ili eĉ ne scias, ke Ameriko ekzistas. Por ili tio estas nur manĝaĵo, kiun vi forŝiras de ili.
Vi estas kanajlo, ĉar vi scias, ke la homo vidanta turmenton de sia infano pro malsato povas ŝteli la panon necesan por savi la infanan vivon.
Tamen vi ne permesas, ke la homo prenu la panon, se oferas ĝin Usono.
Tio estus maloportuna por Rusujo.
Kian imagon povas havi la filo de Kompatindulo pri Usono kaj Rusujo?
Li fine volis manĝi ĝis sato kaj vi forprenis la manĝaĵon de sur lia buŝo.
Vi estas fripono, ne mi.
Pepono movigis la kapon.
–-- Mi nenion faris kaj diris.
—Vi permesis, ke iu vulgarulo faru la plej grandan fiaĵon en la mondo, batu la patron ĉe lia infano. La infano ĉiam kredas senlime al sia patro kaj opinias lin la plej forta el ĉiuj, la persono netuŝebla.
Vi permesis, ke iu hipokrita, fia kreaĵo detruu tiun, la nuran bonon, kiun la sorto donis al la plej malfeliĉa infano.
Pepono tiris supren la ŝultrojn. Plej grave estas iel solvi tion –- li diris.
Mi jam solvos — kolere kriegis Kamilo –- mi solvos –- kaj kaptis la feran stangon ĉe du flankoj, premis la dentojn kaj kriegante kiel leono fleksis la stangon en la U literon.
— Mi surmetos al vi kaj Stalino kravatojn kaj faros nodojn.
Pepono rigardis lin kun zorgo kaj nenion respondis.
La pastro malfermis ŝrankon, prenis el ĝi pakaĵon kaj donis al Pepono. Portu al la infano, kaj se ne, vi estos stultulo! –- diris. Sendis ĝin nek Usono, nek Anglujo, nek Portugalujo.
Sendis ĝin Dia Providenco, kiu ne bezonas voĉojn por esti en la estraro de la mondo.
Vi povas alsendi iun ĉi tien por preni ĉion kaj vi mem disdonos ĝin.
—Bone –-- mi alsendos Maldikulon kun ŝarĝaŭto –-- murmuris Pepono kaŝante la pakaĵon sub mantelon. Ĉe la pordo li kaptis la feran stangon torditan en U literon kaj provis rektigi ĝin.
— Se vi sukcesos, mi voĉos sur Popolan Demokratian Fronton –- ridis Kamilo.
Pepono iĝis ruĝa kiom beto. Poste li ĵetis sur plankon la stangon, kiu ne moviĝis eĉ je milimetro.
— Ni ne bezonas vian pastran voĉon por nia venko — diris Pepono prenante la pakaĵon kaj foriris.
Kompatindulo sidis ĉe la forno kaj legis gazeton. Ĉe li kaŭris lia fileto.
Enirante, Pepono metis la pakaĵon sur la tablon, malnodis ŝnuron kaj dispakis ĉion.
— Prenu, ĝi estas por vi. Dio sendis mem! Poste li donis ion al Kompatindulo.
—Tio estas por vi, vi lasis ĝin sur mia amboso.
Kompatindulo prenis la legitimilon kaj metis ĝin al monujo.
— Ĉu tion ankaŭ Dio sendis mem?
— Ĉio devenas de Dio, ĉio, bono kaj malbono kiuj trafas iun. Nin trafis –- balbutis Pepono.
La knabo saltis kaj feliĉa rigardis Diajn donacojn sur la tablo.
— Ne timu! Nun jam neniu prenos tion de vi –-- certigis lin Pepono.
Maldikulo vespere alveturis al. la paroĥejo.
— Ĉefo sendis min por preni varojn –-- li diris.
Kamilo montris al li la pakaĵaron ĉe la enirejo. Maldikulo portis la pakaĵojn al la aŭto kaj venadis reen. Kiam li staris sur la sojlo ŝarĝata per la lastaj pakaĵoj Kamillo per fortega piedbato ĵetis lin en la ŝarĝaŭton.
— Skribu ankaŭ tion pri mi ĉe aliuj nomoj, kiujn vi hieraŭ notis! — li proponis.
— Niajn aferojn ni reguligos la 19-an de aprilo –-- respondis Maldikulo elirante
de sub la pakaĵoj. Via nomo estas ĉe la komenco de nia listo.
— Bone, ĉu vi volas ion pli?
— Ne, mi estas en ordo. Mi jam ricevis de ĉiuj tri: de Pepono, de Kompatindulo
kaj nun de vi. Kial? Tial, ke mi plenumis la ordonon.
— Oni ne plenumas erarajn ordonojn –- admonis lin Kamilo.
— Kompreneble, nur la malfacilaĵo estas en tio, ke antaŭe oni ne scias
kiuj ordonoj estas eraraj –- suspiris Maldikulo.
ip地址已设置保密
2008/5/17 9:00:32

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询