dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Venkinto

您是本帖的第 1554 个阅读者
树形 打印
标题:
Venkinto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Venkinto
Venkinto

-- Neniun ĉagrenon pli li eltenos, ankoraŭ unu kaj li mortos.
Lia koro estas simila al birdeto, kiu eksidis sur branĉeto kaj se vi faros movon,
ĝi forflugos – diris kuracisto.
Maljuna Togno malgraŭ siaj sepdek jaroj estis forta viro simila al ŝtala monumento.Nur lia koro ne estis tiom forta.
Kiam venis informo pri la morto de lia filo Giorgeno, Togno perdis konsciencon. Li kuŝis simila al mortinto la tutan semajnon.
Togno havis dekdu filojn, sed pri la unuaj dekunu li ne zorgis. En tiu tempo ili loĝis en urbeto Boskono, loko damnita de Dio.
Togno deziris aranĝi tie la plej bonan mastrumejon en regiono. Ĉiuj maljunaj loĝantoj ne kredis tion.
-- Fantaziaj revoj – ili diris balancante kapojn.
Togno laboregis tagojn kaj noktojn kiel damnito. Kiam li estis kvardekdujara jam havis dek unu filojn. Tiuj filoj, kiuj finis sep jarojn devis labori en mastrumejo. Kiam la lasta filo komencis labori Togno diris al sia edzino:
-- Jam sufiĉas tiom da infanoj.
La edzino respondis: --Tio estas via afero, ne mia.
Togno neniam zorgis pri siaj dek unu filoj pro manko de tempo, ĉar prosperigadis la mastrumejon. Kiam jam havis 300 bovinojn kaj la bieno bone funkciis li ne devis multe labori. Tamen por okupiĝi pri la filoj estis jam tro malfrue. La unua filo estis dudekdujara, la lasta dekjara.
-- Ni havis dek unu filojn, sed nek unu infanon. Tio povas esti grandioza afero havi malgrandan infanon, ludi kun ĝi, aĉeti por ĝi bombonojn kaj aliajn aĵojn – li diris al sia edzino.
-- Bombonoj estas malsanigaj.
-- Oni trovos bonajn bombonojn
Post jaro naskiĝis Giorgeno kaj Togno havis la deziratan infanon. Li jam ne laboris sur kampo, ĉar tie laboris liaj fortaj filoj per fortaj manoj.Togno havis tempon por esti patro, eduki la fileton, tagon post tago observi lin kiel aliaj patroj.
Giorgeno estis io nekutima en la familio. Kiam ĉiuj sidis ĉe tablo, tiu "io" freŝeta, delikata, malgrandeta inter la fortaj viroj ŝajnis esti bukedeto da odorantaj floroj.
Pasis jaroj, komenciĝis milito kaj ĉe ĝia komenco mobilizita Giorgeno mortis en iu batalo. Tiu sciigo kaŭzis apopleksion de Togno. Post longa tempo li komencis racie pensi. Lia unua demando estis:
-- Kion faras tiuj banditoj?
La familianoj memorante la atentigon de la kuracisto pri birdeto ne volis ĉagrenigi lin. En tiu tago la informoj el fronto estis malbonaj.
Feliĉe maljuna Togno ne sciis legi. La plej aĝa filo montris al la patro gazeton, grandan titolon kaj ŝajne legis:
-- Grandioza venko. Angloj forkuras.Ili perdis multajn soldatojn kaj aviadilojn.
-- Kaj kio pri ŝipoj? – demandis la maljunulo.
-- Nenio.
Togno ruĝiĝis kaj ĉiuj ektimis, ke "birdeto forflugos de branĉeto".
-- Malamikoj devas perdi ĉiujn ŝipojn kaj boatojn! Mia filo vane ne mortis – kriis Togno.
Vespere alkuris alia filo svingante gazeton kaj vokis:
-- Dudek Anglaj ŝipoj estas dronigitaj en Sicilia Markolo.
-- Malmulte –diris la patro – Ili devas pagi kontraŭ murdo de mia filo.
La afero komplikiĝis, ĉar la patro ne estis kontenta pro mallonga informo.Li volis aŭskulti la tutan artikolon, poste reaŭskulti ĝin. Tial la filoj ĉiun vesperon elpensadis militajn komunikaĵojn por venonta tago. Matene per krajono ili enskribadis la elpensitan tekston inter la gazetaj frazoj por ne forgesi ion kaj legi ĝin same tiom foje kiom volos la patro.
La maljuna Togno iĝis pli malforta kaj kuŝis en lito. De iu tempo li plendis, ke Italoj kaj Germanoj devas invadi Anglujon. Do kiam li estis informata pri tiu invado, li ordonis feste vesti sin kaj porti al manĝoĉambro por solene tosti la venkon.
Li ne sciis, ke murdistoj de lia filo ĵus alteriĝis en Sicilio.
En la loko, kie kutime sidis Giorgeno staris lia foto ornamita per floroj. La patro pene levis supren glaseton da vino okaze de la venko.
-- Ĝoju Giorgeno!. Hodiaŭ estas la tago, kvazaŭ vi okupus Anglujon – li diris.
La okan de septembro en ĉirkaŭaĵo estis bruo, kiun eĉ la maljunulo aŭdis kaj demandis kio okazas. Iu foriris, revenis post kelkaj minutoj kaj informis, ke Italoj kaj Germanoj estas okupintaj Londonon kaj kelkajn aliajn grandajn urbojn.
-- Tre bone! Tio estas puno, ke ili murdis mian filon -- kriis Togno.
Okazis malfacilaj tago,j kiam Germana taĉmento aperis en Boskono kaj la patro miris kial.
-- Ili estas vunditoj, kiuj venis tien ĉi por resanigo. Angloj per bomboj detruis malsanulejojn en Germanujo. Krome en Italujo estas pli bona klimato.
-- Vere, donu al ili manĝaĵojn kaj trinkaĵojn tiom, kiom ili volas. Tio estos kvazaŭ Giorgeno manĝus mem.
En julio 1944 la tuta Anglujo jam estis okupita laŭ versio de la filoj kaj ili por kontentigi la patron komencis bataligi propran soldataron en Rusujo.
Rusujo estas grandega lando, do la filoj povis bone kaj longe ludi kiel strategistoj.
Kiam la maljunulo grumblis, ke la armeo agas malrapide, la filoj memorigis Napoleonon, kiu tro rapidis kaj malvenkis.
-- Oni ne murdis filon de Napoleono — respondis la patro.
Por ke li povu trankvile travivi Kristnaskon, la filoj malgraŭ terura Rusa vintro rapidigis venkojn kaj post mirakla ofensivo okupis Rusujon.
-- Bonege! –ĝojis la maljunulo. Estas por Rusujo puno, ĉar ĝi estas aliancano de tiuj, kiuj murdis mian filon.
-- Kaj kio plu?
-- Nun estas problemo. En Ameriko oni ne povas alteriĝi. La milito estos decidata printempe sur maro. Tiam Japanujo jam preparos modernan ŝiparon.
Atendante printempon la filoj de Togno "militis" en Afriko kaj Azio.
En aprilo1945 aŭdiĝis pafoj kaj sonoriloj en la urbeto.
-- Kio okazas? – demandis la patro.
Ĵus en realeco eniris Amerikanoj al la urbeto.
Iu el la filoj enkuris kaj diris, ke ĉe Kabo de Bona Espero nia mara floto venkis Anglan kaj Amerikan ŝiparon. Tio estas grandega malvenko de la malamika ŝiparo kaj la plej grava venko por ni dum la tuta milito.
Tamen la patro kriis;
--Tio ne estas fino, mi volas vidi malamikojn genuantajn antaŭ mi pro la murdo de Giorgeno. Li ne mortis vane.
Ĝis septembro la filoj "militis" sur maroj kaj en aero.
-- Mi ne vidas finon de tiu milito – kolere diris la patro. Amerikon ni ne okupos. Mi estis tie dum mia juneco kaj scias, ke tio ne estas ebla. Kiel finiĝos la damnita milito? Giorgeno daŭre atendas.
En novembro la filoj decidis skribi komunikaĵon pri eventualaj interkonsentoj kun Ameriko, sed la maljunulo kriegis:
-- Ne! Neniujn traktadojn kaj interkonsentojn! Giorgeno mortis ne por tio ke la milito estu solvata kiel komerca afero per notariaj kontraktoj, aktoj, paperoj, stampiloj kaj aliaj aĉaĵoj. Oni devas venki la militon.
Sekvan tagon la filoj malkonsentis kun proponoj de Ameriko kaj decidis plilongigi la militon.
-- Ne estas urĝa la afero, mi havas tempon, mi atendos – kolere diris la patro.
Dum la vintro 1945/1946 daŭris maraj kaj aeraj bataloj. La maljunulo estis trankvila.
-- Mi komprenas, ili ŝparas fortojn kaj preparas sin por atako.
En marto 1946 laŭ la filoj okazis bataloj inter malamikaj ŝiparoj en kiuj Amerika ŝiparo estis komplete detruita.
Togno ĝojegis
Iun tagon en junio sur la korto aŭdiĝis laŭtegaj krioj. Venis komunistoj por protesti kontraŭ la mastroj. Tiuj ne konsentis dungi ilin kiel laboristoj, malgraŭ la ordono de Labora Oficejo.
La maljuna Togno jam ne povis movi sin en lito, nur demandis kio okazas.
-- Estas manifestacio, ĉar Italoj, Germanoj, Japanoj okupis Novan Jorkon – respondis la filo.
-- Bonege!! – kriis la patro – Giorgeno venkis!
En tiu ĉi momento "forflugis la birdeto de branĉeto" kaj flugis super la korto. Sur la korto ĝi vidis brulantan grenejon, kiun ekbrulis la forpelitaj senlaboruloj forkurante de pafantaj mastroj.
La birdeto ŝvebante sur la blua ĉielo ĝojis pro la ruĝaj flamoj, la simbolo de ĝojo pro la venko.
Ĝi portis sur senlimajn kamparojn de eterneco trankviligitan animon de la maljuna Togno.
ip地址已设置保密
2008/5/17 9:17:06

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询