dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA ĈERKOJ DE LA IMPERIESTRO

您是本帖的第 1273 个阅读者
树形 打印
标题:
LA ĈERKOJ DE LA IMPERIESTRO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA ĈERKOJ DE LA IMPERIESTRO
Juĝisto DEE

LA ĈERKOJ DE LA IMPERIESTRO

Verkita de Robert Van Gulik  - Tokio 1967

图片点击可在新窗口打开查看La eventoj prezentitaj ĉi tie okazis dum la deĵorado de Juĝisto Dee je lia kvara posteno kiel distrikta juĝisto, en Lan-fang, izolita distrikto ĉe la okcidenta landlimo de la forta imperio Tang. Kiam li komencis tie siajn devojn, multaj malfacilaĵoj ĝenis lin, kiel priskribitaj en la romano The Chinese Maze Murders. La nuna rakonto priskribas la seriozan krizon kiu minacis la imperion du jaroj poste, dum la vintro de la jaro p.K. 672, kaj kiel Juĝisto Dee sukcese solvis, dum unu nokto, du malfacilajn problemojn – unu kiu rilatis al la sorto de la nacio, la alia al la sorto de du humilaj homoj.

Tuj kiam Juĝisto Dee eniris la manĝoĉambron je la supra etaĝo de la restoracio, li konstatis, ke la bankedo estos malgaja afero. La lumo de du grandaj arĝentaj kandelabroj brilis sur la belajn, antikvajn meblojn, sed hejtis la grandspacan ĉambron nur unu malgranda braĝujo, en kiu du aŭ tri pecoj da karbo velkis en la cindroj. La remburitaj kurtenoj faritaj de brodita silko ne povis forteni la malvarman trablovon, kiu elvokis memoron pri la neĝplenaj ebenaĵoj, kiuj etendis sin miloj da kilometroj preter la okcidenta landlimo de la imperio ĉina.

Ĉe la ronda tablo sidis nur unu viro, la maldika, maljuna distrikta juĝisto de Ta-shih-kou, ĉi tiu malproksima laŭlandlima distrikto. La du junulinoj, kiu staris malantaŭ lia seĝo, rigardis malvigle la altan barbulon kiu ĵus alvenis.

Juĝisto Kwang stariĝis rapide kaj bonvenigis Juĝiston Dee.

‘Mi profunde pardonpetas pro ĉi tiuj malbonaj aranĝoj!’ li diris kun rideto morna. ‘Mi invitis ankaŭ du kolonelojn kaj du gildmastrojn, sed la koloneloj estas alvokitaj al la stabejo de la Marŝalo, kaj la Furiero vokis la gildmastrojn. Ĉi tiu krizo. . .’ Li levis la manojn en gesto de senpoveco.

‘La ĉefa afero estas, ke mi nun profitos de via instrua konversacio!’ Juĝisto Dee diris ĝentile.

Lia gastiganto kondukis lin al la tablo, kaj prezentis la tre junan knabinon maldekstre kiel TeRozo, kaj la alian kiel Jasmeno. Ambaŭ portis brilaĉajn vestojn kaj malkarajn ornamaĵojn—ili estis ordinaraj putinoj, anstataŭ la altklasaj hetajroj, kiujn oni anticipus ĉe vesperfesto. Sed Juĝisto Dee sciis, ke ĉiuj el la hetajroj estis rezervitaj por la alt-rangaj oficiroj en la stabejo de la Marŝalo. Tuj kiam Jasmeno plenigis la vinpokalon de Juĝisto Dee, Juĝisto Kwang levis sian propran kaj diris:

‘Mi bonvenigas vin, Dee, kiel mian estimatan kolegon el la najbara distrikto kaj mian honorindan gaston. Ni trinku je la venko de nia imperia armeo!’

‘Je venko!’ Juĝisto Dee diris, kaj malplenigis sian vinpokalon per unu senĉesa englutado.

El la strato sube venis la rul-bruon de fer-najlitaj ĉaro-radoj sur la frostigita grundo.
‘Tiu estas sendube la soldatoj, fine irantaj al la fronto por nia kontraŭ-ofensivo,’ Juĝisto Dee diris kontentige.

Kwang aŭskultis atente. Li malgaje kapneis. ‘Ne,’ li diris abrupte, ‘ili iras tro malrapide. Ili returnas de la batalkampo.’

Juĝisto Dee stariĝis, flanktiris la kurtenon, kaj malfermis la fenestron, defiante la glacian venton. En la mistera lunlumo li vidis sube longan vicon de ŝarĝĉaroj, tiritaj de marasmaj ĉevaloj, kaj plenplenigitaj de vunditaj soldatoj kaj longaj formoj kovritaj per kanvaso. Li rapide fermis la fenestron.

‘Ni manĝu!’ Kwang diris, indikante per manĝbastonoj la bovlojn kaj pladojn arĝentajn sur la tablo. Ĉiu enhavis nur malgrandan kvanton de salitaj legomoj, kelkajn sekigitajn pecojn da ŝinko kaj kuiritaj faboj. . .

‘Kulia manĝaĵo en arĝentaj ujoj-- tiu resumas la situacion!’ Kwang parolis amare. ‘Antaŭ la milito mia distrikto havis ĉion abunde. Nun ĉia manĝaĵo iĝas malabunda. Se ĉi tiu ne baldaŭ ŝanĝos, ni devos trakti malsategon.’

Juĝisto Dee volis konsoli lin, sed li devis rapide kovri sian buŝon. Torturstreĉa tuso skuis lian fortan korpon. Lia kolego rigardis lin maltrankvile kaj demandis, ‘Ĉu la pulma epidemio disvastiĝis ankaŭ  viadistrikten?'

La Juĝisto atendis ĝis kiam la tusatako ĉesis, tiam li rapide malplenigis sian vinpokalon kaj respondis raŭke, ‘Nur kelkaj izolitaj kazoj, kaj ne malbonegaj. Ili estas milda, kiel mia.’

‘Vi estas bonŝanca,’ Kwang diris en seka tono. ‘Ĉi tie la plejparto el tiuj kiuj ricevas ĝin komencas sputi sangon post unu aŭ du tagoj. Ili mortas kiel ratoj. Mi esperas, ke via loĝloko estas komforta.’ li aldonis maltrankvile.

‘Ho jes, mi havas bonan ĉambron en unu el la pli grandaj gastejoj,’ respondis Juĝisto Dee. Verdire, li devis dividi trabloveman subtegmenton kun tri oficiroj, sed li ne volas plue malĝojigi sian gastiganton. Kwang ne povis gastigi lin en sia oficiala loĝejo ĉar la armeo rekviziciis ĝin, kaj Kwang devis movi sin kaj sian tutan familion en malgrandan kadukan domaĉon. Estis stranga situacio; kutime, loka juĝisto estas preskaŭ ĉiopova, la plej alta instanco en sia distrikto. Sed nun la armeo transprenis la povon. ‘Mi reiros al Lan-fang morgaŭ matene,’ la juĝisto rekomencis. ‘Estas multaj aferoj prizorgendaj, ĉar manĝaĵo malabundiĝas ankaŭ en mia distrikto.’

Kwang kapjesis malgaje. Tiam li demandis: ‘Kial la Marŝalo alvokis vin? La vojaĝo de Lan-fang al ĉi tie estas minimume dutaga, kaj la vojo estas malbona.’

'La Ujguroj situigis siajn tendojn trans la rivero kiu estas la landlimo de mia distrikto,’ Juĝisto Dee respondis. ‘La Marŝalo volas scii, ĉu estas probable, ke ili kuniĝos kun la tataraj armeoj. Mi diris al li, ke…’ Li interrompis sin kaj rigardis dube la du junulinojn. La tataraj spionoj estis ĉie.

‘Ili estas fidindaj,’ Kwang tuj diris.

‘Do, mi informis la Marŝalon, ke la Ujguroj povas venigi nur du milojn da soldatoj en la batalkampon, kaj ilia Ĥano komencis longedaŭran ĉasvojaĝon al Centrala Azio, ĵus antaŭ la tataraj senditoj alvenis la tendaron por demandi, ke li kunigi sian armeon kun ili. La Ujgura Ĥano estas saĝulo. Komprenu, ke ni havas lian preferatan filon kiel garantiulon en la kapitolo.’

‘Du miloj da soldatoj ne signifos ĉiuokaze,’ Kwang diris. ‘Tiuj malbenitaj tataroj starigis tricent milojn da soldatoj ĉe nia landlimo, pretaj por ataki. Nia fronto pecetiĝas pro iliaj esploraj atakoj, kaj la Marŝalo retenas sian ducent milojn da soldatoj ĉi tie, anstataŭ komenci la kontraŭ-ofensivon promesitan.’

Dum iom da tempo la du viroj manĝis silente, dum la junulinoj daŭre plenigis iliajn vinpokalojn. Kiam ili finmanĝis la fabojn kaj la legomojn, Juĝisto Kwang ekrigardis TeRozon kaj demandis malpacience, ‘Kie estas la rizo?’

‘La kelnero diris, ke rizo mankas, sinjoro,’ la junulino respondis.

‘Sensencaĵo!’ la juĝisto ekkriis kolere. Li stariĝis kaj diris al Juĝisto Dee: ‘Pardonu min dum momento, ĉu? Mi mem zorgos pri tiu!’

Post kiam li iris suben kun TeRozo, la alia junulino diris mole al Juĝisto Dee, ‘Ĉu vi faros al mi grandan komplezon,sinjoro?’

La Juĝisto rigardis ŝin. Ŝi havis proksime dudek jarojn kaj ne estis nealloga. Sed la dika tavolo de ruĝaĵo sur ŝia vizaĝo ne povas kaŝi ŝian flavpalan vizaĝkoloron kaj kavajn vangojn. Siaj okuloj estas nenature larĝaj, kaj havis febran brilon.

‘Kia komplezo?’ li demandis.

‘Mi sentas min malsana, sinjoro. Se vi povas frue foriri kaj igas min akompani vin, mi ĝoje ricevos vin post mi ripozis dum iom da tempo.

Li rimarkis, ke ŝiaj kruroj tremas pro laceco. ‘Mi ĝojas fari tion,’ li respondis. ‘Sed post kiam mi akompanos vin hejmen, mi iros al mia propra loĝejo.’ Kun malgaja rideto li aldonis: ‘Mi ankaŭ ne sentas min vere sana, vi komprenas.’
Ŝi rigardis lin danke.

Kiam Juĝisto Kwang kaj TeRozo revenis, Kwang diris penteme, ‘Mi tre bedaŭras, Dee, sed  vere ne restas ian rizon.’

‘Do,’ Juĝisto Dee diris, ‘Mi ege ĝuis nian renkonton. Mi ankaŭ opinias, ke Jasmeno estas tre ĉarma. Ĉu vi konsiderus min ege malĝentila se mi nun petas forpermeson?’

Kwang protestis, ke estas ege tro frua horo por disiĝi, sed estis klare, ke li ankaŭ trovis ĉi tiun solvon la plej bona. Li kondutis Juĝiston Dee suben kaj adiaŭis lin en la vestiblo. Jasmeno helpis la juĝiston surmeti lian pezan mantelon, kaj ili iris en la malvarman straton.Nek mono nek amo povus akiri port-seĝon; oni rekrutis ĉiujn portantojn por armea transportado.

La ĉaroj kun la mortintoj kaj vundintoj daŭre rulis laŭ la stratoj anservice. Ofte la juĝisto kaj lia kunulino devis premi sin kontraŭ la muro de domo por lasi preterpasi depeŝo-portantojn, kiuj antaŭenpuŝis siajn lacajn ĉevalojn per obscenaj blasfemoj.

Jasmeno gvidis la juĝiston laŭ mallarĝa strato al malgranda domaĉo, kiu klinis ĉe alta, malluma varejo. Du baraktantaj pinoj staris ambaŭflanke ĉe la fendita pordo, iliaj branĉoj malalte fleksigitaj pro la ŝarĝo de frostigita neĝo.

Juĝisto Dee elprenis arĝentan moneron de sia maniko. Donante ĝin al ŝi, li diris, ‘Do, mi nun pluiros, mia gastejo…’ Fortega tusatako kaptis lin.

‘Envenu por almenaŭ trinki ion varman,’ ŝi firme diris. "Vi ne kapablos pluiri en via sanstato.’ Ŝi malfermis la pordon kaj internen trenis la juĝiston, kiu ankoraŭ tusis.

La atako kvietiĝis nur post ŝi deprenis lian peltan mantelon kaj sidigis lin en la bambua seĝo ĉe la kaduka te-tablo. Estis varme en la malgranda, malluma ĉambro; la kupra braĝujo en la angulo estis plenigita de brilaj karboj. Remarkante lian mirigitan rigardon, ŝi diris rikane; ‘Jen avantaĝo, kiun prostituitino nuntempe havas. Ni ricevas multe da karbo, disdonita de la armeo. Por servi nian galantajn soldatojn!’

Ŝi prenis la kandelon, ekbruligis ĝin ĉe la braĝujo, poste remetis ĝin sur la tablo. Ŝi iris tra la ĉeporda kurteno je la malantaŭa muro kaj malaperis. Juĝisto Dee ĉirkaŭrigardis la ĉambron je la tremetanta lumo de la kandelo. Ĉe la kontraŭa muro staris grandan litkadron, ĝiaj kurtenoj estis malfermitaj, malkaŝante ĉifitajn stebkovraĵojn kaj grandan, malpuran, kapkusenon.

Subite, li aŭdis strangan sonon. Li ĉirkaŭrigardis. Ĝi venis de malantaŭ paliĝita blua kurteno kiu kovris ion proksima al la muro. Rapide trairis lian menson la penso, ke eble ĉi tie estas kaptilo. La militaj policanoj skurĝis ŝtelistojn en la strato ĝis iliaj ostoj nudiĝis, tamen rabado kaj atenco furiozis en la urbo. Li starigis rapide, paŝis al la kurteno kaj flankenŝiris ĝin.

Li nevole ruĝiĝis. Ligna lulilo staris ĉe la muro. La malgranda ronda kapo de bebo elvenis de sub dika, flikita, stebkovraĵon. Ĝi fiksrigardis lin per siaj grandaj saĝaj okuloj. La juĝisto haste fermis la kurtenon, kaj residiĝis. La virino eniris, portante grandan tekruĉon. Plenigante lian tason, ŝi diris,’Jen, trinku. Ĝi estas speciala tipo de teo; oni diras, ke ĝi kuracos tuson.’

Ŝi iris malantaŭen la kurteno kaj revenis kun la bebo en siaj brakoj. Ŝi portis ĝin al la lito, ĝustigis la kovraĵojn kun unu mano, kaj renversis la kapkusenon.

‘Pardonu ĉi tiun malordon,’ ŝi diris, dum ŝi metis la bebon sur la lito. ‘Mi havis klienton ci tie ĵus antaŭ Juĝisto Kwang alvokigis min por ĉeesti la vespermanĝon.’ Kun la trankvilo kiu distingas virinojn de ŝia profesio, ŝi demetis ŝian robon. Vestita nur en ŝia larĝa pantalono, ŝi sidis surlite kaj klinis ŝin je la kapkuseno kun suspiro de trankviliĝo. Tiam ŝi levis la bebon kaj metis ĝin ĉe sia maldekstra mamo. La bebo komencis trinki kontente.

Juĝisto Dee trinketis la medikamentan teon; ĝi havis agrablan amaran guston. Post iom da tempo, li demandis al ŝi: ‘Kiom aĝa la infano estas?’

‘Du monatoj,’ la virino respondis malvigle. ‘Ĝi estas knabo.’

Liaj okuloj falis sur la longaj blankaj cikatroj je ŝiaj ŝultroj; unu larĝa vipstrio forte difektis ŝian dekstran mamon. Ŝi levis la okulojn kaj rimarkis lian rigardon. Ŝi diris indiferente, ‘Ho, ili ne intencis fari tion, mi mem kulpis. Kiam ili skurĝis min, mi tordis la korpon por provi liberiĝi min, kaj unu lango de la skurĝilo volvis super la ŝultro kaj ŝiris la mamon.’

‘Kial oni skurĝis vin?’ la Juĝisto demandis.

‘Tro longa historio por rakonti!’ ŝi diris abrupte. Ŝi koncentris ŝian atenton al la infano.

Juĝisto Dee silente fintrinkis la teon. Li spiris pli facile, sed malakra doloro ankoraŭ pulsadis tra lia kapo. Post kiam li trinkis duan tason, Jasmeno reportis la bebon lulilon kaj fermis la kurtenon. Ŝi venis tablen, streĉis sin, kaj oscedis. Fingromontrante al la litkadro, ŝi demandis, ‘Ĉu vin interesas? Mi ripozis iomete, kaj la teo apenaŭ sufiĉas kontraŭ tion, kion vi pagis al mi.’

‘Via teo estas bonega’, la Juĝisto diris lace; ‘ĝi abunde rekompensas por tio, kion mi donis al vi.’ Por ke li ne ofendis ŝin, li tuj aldonis, ‘Mi ne riskus infekti vin per ĉi tiu malbenita pulma aflikto. Mi trinkos unu tason plu, kaj poste mi foriros.’

‘Laŭplaĉe!’ Ŝi sidiĝis kontraŭ li, aldonante, ‘Mi mem havos tason, mia gorĝo estas sekigita.’

En la strato paŝoj krakmaĉis en la frostigita neĝo. La dumnoktaj gardistoj frapis meznoktan anoncon per la lignaj frapiloj. Jasmeno kuntiris sin en ŝia seĝo. Metante la manon al la gorĝo, ŝi spirdiris ‘Jam meznokto?’

‘Jes,’ Juĝisto Dee diris maltrankvile, ‘se ni ne tre baldaŭ komencos nian kontraŭ-ofensivon, mi timas, ke la tataraj hordoj trabatos kaj svarmos en ĉi tiu regiono. Ni forpelos ilin, kompreneble, sed ĉar vi havas tiun belan bebon, ĉu ne estus pli saĝe, se vi pakus ĉion kaj irus orienten morgaŭ matene?

Ŝi rigardis rekte antaŭen, angoro en ŝiaj febro-aspektaj okuloj. Tiam ŝi parolis, duone al si. ‘Ses horoj restas!’ Rigardante la juĝiston, ŝi aldonis: ‘Mia infano? Je tagiĝo oni senkapigos lian patron.’

Juĝisto Dee demetis lian tason. ‘Senkapigos?’ li ekkriis. ‘Mi bedaŭras. Kiu li estas?’

‘Kapitano, nomita Woo’

‘Kio li faris?’

‘Nenion’

‘Oni ne senkapigas vin pro nenio!’ la Juĝisto kolere diris.

‘Li estas false akuzita. Ili diris, ke li strangolis la edzinon de kunoficiro. Li estis juĝita en milittribunalo, kaj kondamnita al morto. Li jam estas en la milita malliberejo dum proksimume unu jaro, atendante la konfirmon. Ĝi alvenis hodiaŭ.’

Juĝisto Dee fingris la lipharojn. ‘Mi ofte kunlaboris kun la milita polico,’ li diris. ‘Ilia juĝsistemo estas pli kruda ol nia civila procesduro, sed mi ĉiam trovis ilin efika, kaj tre konscienca. Ili ne multe eraras.’

‘Ili eraris en ĉi tiu okazo,’ Jasmeno diris. Ŝi aldonis rezigne: ‘Oni povas fari nenion; estas tro malfrue.‘

‘Jes, ĉar oni ekzekutos lin je tagiĝo, ni ne povas fari multon pri tio,’ la juĝisto konsentis. Li pensis iomete, tiam rekomencis, ’Sed kial vi ne rakontos al mi la historion? Vi turnus miajn pensojn for de miaj propraj ĝenoj kaj eble helpus vin mem pasigi la tempon.’

‘Nu,’ ŝi ŝultrotiris, ‘Ĉiuokaze mi sentas min tro mizera por dormi. Jen la historio.’

'Antaŭ proksimume unu jaro kaj duono, du kapitanoj de la garnizono ĉi tie en Ta-shih-kou kutime vizitis la licencitan kvartalon [loko por prostituitinoj-trad.]. Unu estis nomita Pan, la alia Woo. Ili devis kunlabori, ĉar ili apartenis al la sama branĉo de la armeo, sed ili tute ne pace interrilatis, ili estis kiel eble plej malsimilaj. Pan estis molulo kun glata vizaĝo, dando kiu pli aspektis kiel studento ol oficiro. Malgraŭ lia bela parolado, li estis aĉulo, kaj ne plaĉis al la junulinoj. Woo estis tute la alia, knabo krudpreta, kapabla boksisto kaj glavisto, mankapabla kaj ŝercema. Oni ofte diris, ke la soldatoj trairus fajron kaj akvon por li. Vi ne nomus lin bela, sed mi amis lin. Kaj li refuzis ĉiujn krom mi. Li regule pagis la posedanton de la bordelo, por ke mi povis elekti miajn kunkuŝantojn.

'Li promesis aĉeti kaj edzinigi min tuj kiam li ricevos sian promocion, pro tio ne ĉagrenis min, ke mi naskis lian infanon. Kutime ni forigas ilin aŭ vendas ilin kiam ni estas gravedaj. Sed mi volis konservi mian.’ Ŝi malplenis sian tason, puŝis buklon for de ŝia frunto, kaj daŭrigis, ‘Ĝis tiam, ĉiu estis bone, sed unu nokto antaŭ proksimume dek monatoj, Pan revenis hejmen kaj trovis sian edzinon kuŝante morta pro strangolado. Woo staris apud la lito, aspektante stupora. Pan vokis preterpasantan patrolon de milita polico, kaj akuzis Woo-n ke Woo mortigis lian edzinon. Oni vokis ilin ambaŭ al la milittribunalo. Pan diris, ke Woo daŭre ĝenis lian edzinon, kiu rifuzis lin. La ŝlima bastardo diris, ke li multfoje avertis Woo-n, ke li ne ĝenu ŝin; li ne volis raporti kunoficiron al la kolonelo! Do, Pan aldonis, ke Woo sciis, ke Pan deĵoris tiuvespere en la armilejo, do li iris al la domo de Pan kaj refoje provis enlitiĝi kun lia edzino. Ŝi rifuzis, do Woo furiozis kaj strangolis ŝin. Tiu estas la tuto.’

‘Kiel Woo respondis tiurilate?’ Juĝisto Dee demandis.

‘Woo diris, ke Pan estas aĉa mensogisto. Ke li scias, ke Pan malamikas lin, kaj Pan mem strangolis sian edzinon por ruinigi lin.'

‘Ne tro lerta ulo, via kapitano,’ la Juĝisto komentis sekmaniere.

‘Aŭskultu,ĉu? Woo diris, ke kiam li pasis la armilejon tiu nokto, Pan alvokis lin kaj petis, ke li iru al lia domo kaj kontrolu, ĉu lia edzino bezonis ion ajn, ĉar ŝi sentis sin malsaneta dum la posttagmezo. Kiam Woo alvenis, la ĉefpordo estis malfermita, la servistoj for. Neniu respondis al liaj vokoj, do li eniris la dormĉambron kie li trovis ŝian kadavron. Tiam Pan ensturmis kaj komencis voki la militan policon.'

‘Stranga historio,’ Juĝisto Dee diris. ‘Kiel la milita juĝisto formulis sian verdikton? Sed ne, vi ne scias tion, kompreneble.’

‘Ja, mi scias, mi estis tie, enŝteliris kun la aliaj. Ŝvitanta tutkorpe pro teruro, jes verdire, ĉar se oni kaptas putinon en militejon ŝi estos skurĝata. Do, la kolonelo diris, ke Woo estas kulpa pri adulto kun la edzino de kunoficiro, kaj kondamnis lin al senkapigo. Li diris, ke li ne diros multe pri murdo, ĉar liaj soldatoj eltrovis, ke Pan mem forsendis la servistojn post la vespermanĝo, kaj tuj kiam li ekdeĵoris en al armilejo, li diris al la polico, ke oni avertis lin pri ŝtelistoj en la najbarejo, kaj petis, ke ili kontrolos lian domon. La kolonelo diris, ke Pan eble eltrovis, ke sia edzino sekskuniĝis kun Woo, kaj rezulte li strangolis ŝin. Tiu estis lia rajto; laŭ la leĝo, li ankaŭ rajtus mortigi Woo-n, se li kaptus ilin dum la ago, kiel ili nomas ĝin. Sed eble Pan timis ataki Woo-n, kaj elektis ĉi tiun malrektan metodon por insidi lin. Ĉiuokaze, tiu tute ne gravas. La fakto estas, ke Woo diboĉis kun la edzino de kunoficiro, kaj tio malhelpas la spiriton de la armeo. Tial, oni devas senkapigi lin.'

Ŝi silentis. Juĝisto Dee karesis sian vangharojn. Post iom da tempo li diris, 'Laŭŝajne, mi dirus, ke la kolonelo absolute pravis. Lia verdikto akordas kun la mallonga trajto-skizo de la du koncernaj viroj kiun vi prezentis al mi. Kial vi estas tiel certa, ke Woo ne havis amaferon kun la edzino de Pan?

'Ĉar Woo amis min, kaj eĉ ne rigardus alian virinon,' ŝi tuje respondis.

Juĝisto Dee opiniis, ke ĉi tiu estas tipe virina argumento. Por ŝanĝi la temon, li demandis: 'Kiu skurĝis vin, kaj kial?'

'Estas tiel stulta historio!' ŝi diris senespere. 'Post la sesio, mi furioziĝis je Woo. Mi eltrovis, ke mi estas graveda, kaj la aĉa mefito diboĉis kun tiu virino Pan dum la tuta tempo, malantaŭ mia dorso! Do mi kuregis al la malliberejo kaj eniris, dirante, ke mi estis la fratino de Woo. Kiam mi vidis lin, mi kraĉis en lian vizagon, nomis lin perfida lascivulo, kaj forkuris. Sed post kiam mia gravedeco progresis ĝis mi ne plu povis labori, mi komencis pripensi la aferon, kaj mi sciis, ke mi estas stulta idioto, kaj ke Woo ankoraŭ amas min.

Do antaŭ ok semajnoj, post nia infano naskiĝis kaj mi sentis min pli bona, mi refoje iris malliberejon por diri al Woo, ke mi bedaŭras. Sed Woo verŝajne klarigis al la gardistoj, ke mi trompis ilin antaŭfoje -- kaj li pravis, ja, pro la maniero ke mi riproĉis lin! Tuj kiam mi eniris, ili ligis min al la torturbenko kaj skurĝis min. Mi estis bonŝanca, mi konis la soldaton kiu uzis la skurĝon; li ne frapis min tro forte, alie la armeo devus provizi ĉerkon tiam kaj tie. Tamen, mia dorso kaj ŝultroj estis dishakitaj, kaj mi sangis kiel porko, sed mi ne estas malfortikulo, kaj mi travivis. Forta kiel farmlaborulo, Paĉjo ofte diris pri mi, antaŭ li devis vendi min por pagi la lupagon de nia kampo. Poste alvenis la onidiroj pri la tataran atakon. Oni alvokis la garnizonan komandanton al la kapitolo, kaj la milito komencis. Por diversaj kialoj, la kazo de Woo estis prokrastita. La decido alvenis hodiaŭ matene, kaj je la tagiĝo ili eltranĉos lian kapon.’

Subite ŝi kaŝis sian vizaĝon en siaj manoj kaj ekploris. La juĝisto malrapide karesis sian longan nigran barbon, atendante ĝis ŝi kvietiĝis. Tiam li demandis:

'Ĉu la edziĝo de Pan estis feliĉa?'

'Kiel mi scius? Ĉu kredas, ke mi dormis sub ilia lito?'

‘Ĉu ili havis infanojn?’

'Ne'

Dum kiom da tempo ili estis geedzoj?

'Mi pensu iomete. Proksimume unu jaro kaj duono - mi scias tion. Kiam mi unue renkontis la du kapitanojn, Woo diris, ke la patro de Pan alvokis lin hejmen por edzinigi la virinon, kiun liaj gepatroj elektis por li.

'Ĉu vi eble scias la nomon de lia patro?

'Ne. Pan nur fanfaronis, ke lia patro estas ia gravulo en Soochow'

'Tiu devas esti Pan Wei-liang, la Prefekto,' tuj diris Juĝisto Dee. 'Li estas fama viro, granda studanto de antikva historio. Mi neniam renkontis lin, sed mi legis multajn el liaj libroj. Tre bonaj. Ĉu lia filo ankoraŭ estas ĉi tie?'

'Jes, alligita al la stabejo. Se vi tiom admiras la familion Pan, vi devus iri tie, kaj amikiĝi kun la aĉa bastardo!' ŝi malestime aldonis.

Juĝisto Dee starigis. ‘Mi faros tion,' li diris duone al si.

Ŝi elbuŝis obscenan vorton. ' Vi estas entute la samaj, ĉiuj!', ŝi ekmordis. 'Mi ja ĝojas, ke mi estas nur honesta putino! La sinjoro estas elektema, ne volas kuŝi kun virino, kiu perdis duonon de mamo, ĉu? Ĉu mi redonu vian monon?

Retenu ĝin!' Juĝisto Dee diris kviete.

'Iru al la infero!' ŝi diris. Ŝi kraĉis sur la planko, kaj turnis la dorson al li.
Juĝisto Dee silente surmetis sian mantelon kaj foriris.

Dum li paŝis laŭ la ĉefstrato, sur kiu ankoraŭ estis amasoj da soldatoj, li konsideris, ke la afero ne aspektas bona. Eĉ se li trovos la kapitanon Pan, kaj eĉ se li sukcese ekstraktos el li la fakton bezonitan por testi sian teorion, li plue devos peti aŭdiencon ĉe la Marŝalo, ĉar nur tiu povus ordoni halton de la ekzekuto je ĉi tiu stadio. Kaj la Marŝalo estas tute okupata je gravaj aferoj, la sorto de la imperio dependas de li. Plue, tiu feroca soldato ne estas fama pro agrabla maniero. Juĝisto Dee kumpremis siajn dentojn. Se la Imperio nun estas en tia stato, ke juĝisto ne povus preventi la senkapigon de senkulpanto ...

La stabejo de la marŝalo estis lokita en la tiel nomata ĈasadPalaco, grandega konstruaĵaro, konstruita de la nuna Imperiestro por sia plej aĝa kaj tre amata filo, kiu mortis je juna aĝo. Ĉasado ĉe la okcidenta landlimo plaĉis al la kronprinco. Li mortis dum ĉasekspedicio tie, kaj li deziris, ke li estu entombigita en Ta-shih-kou. Lia sarkofago estis metita en kripto tie, kaj poste la sarkofagon de lia princino apude.

ip地址已设置保密
2008/5/17 9:19:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Juĝiston Dee spertis iom da problemoj esti akceptata de la gardistoj, car ili suspekte rigardis ĉiun civilulon. Sed finfine oni kondukis lin al malgranda trablova atend-ĉambro, kaj servosoldato portis lian ruĝan vizit-karton al kapitano Pan. Post longa atendo, juna oficiro eniris. La strikta marn-kolora jaketo kaj la larĝa glavzono akcentis lian sveltan figuron, kaj la fera kasko reliefigis lian belan, sed malvarman, vizaĝon, glatan escepte de malgrandaj nigraj lipharoj. Li salutis rigide, kaj poste li staris atendante en aroganta silento ĝis la juĝisto alparolis lin. Kompreneble, distrikta juĝisto rangas ege pli alta ol armea kapitano, sed la pozo de Pan sugestis, ke dum milito estas alie.

‘Sidiĝu, sidiĝu!’, Juĝisto Dee diris gaje. ‘Promeso estas promeso, mi ĉiam diras! Kaj malfrue estas plej bone ol neniam!
Kapitano Pan sidiĝis ĉe la alia flanko de la te-tablo, aspektante ĝentile mirigita.

‘Antaŭ duono de jaro,’ daŭrigis la juĝisto, ‘dum mi trapasis Soochow-on survoje al Lan-fang, mi konversaciis longtempe kun via patro. Komprenu, ke mi ankaŭ estas studanto de historio dum miaj liberaj horoj! Kiam mi ekforiris, li diris: "Mia ununaskita filo milit-servas en Ta-shih-kou, via najbara distrikto. Se vi eble trairos tie, mi petas, ke vi kontrolu lian situacion. La knabo havis terure malbonan ŝancon. " Do, hieraŭ la Marŝalo alvokis min, kaj antaŭ mi returnos al Lan-fang, mi volis plenumi mian promeson.’

‘Vi estas tre ĝentila, sinjoro!’ Pan murmuris, konfuzita. ‘Bonvolu pardoni mian antaŭan malĝentilon. Mi ne sciis . . . kaj mi estas en terura stato. La malbona situacio je la fronto, vi scias…’ Li kriegis ordonon. Soldato portis poton da teo. ‘Ĉu…Ĉu mia patro parolis pri la tragedio, sinjoro?’

‘Nur ke via juna edzino estis murdita ĉi tie lastjare. Akceptu miajn sincerajn

‘Li devus ne devigi min edziĝi, sinjoro!’ la kapitano ekkriis. ‘Mi diris al li…provis diri al li…sed li ĉiam estis tro okupata, neniam havis tempon…’ Kun fortostreĉo Pan regis sin, kaj daŭrigis, ‘Mi opiniis, ke mi estas tro juna por edziĝi, vi scias. Volis, ke mia patro prokrastu ĝin. Por kelkaj jaroj, ĝis mi estus postenigita en granda urbo, ekzemple. Donu al mi tempon por… por klarigi ĉion.’

‘Ĉu vi amis alian junulinon?’

Ĉielo malpermesu!’ la juna oficiro ekkriis. ‘Ne, sinjoro, estis nur ke mi sentis, ke mi ne estas la edziĝa virtipo. Almenaŭ ne tiam.

‘Ĉu rabistoj murdis ŝin?

Kapitano Pan malgaje kapneis. Lia vizago iĝis mortaspkete pala. ‘La murdisto estis kunoficiro, sinjoro. Unu el tiuj naŭzaj virin-ĉasantoj; vi neniam povas havi decan puran konversacion kun li. Ĉiam pridiskutis virinojn, virinojn, ĉiam permesis sin esti kaptita en iliaj fiaj ludetoj…’ La juna viro elkraĉis ĉi tiujn lastajn vortojn. Li rapide englutis la teon, tiam aldonis en malakra voĉo, ‘li provis delogi mian edzinon, kaj strangolis ŝin kiam ŝi refuzis lin. Oni senkapigos lin je tagiĝo.’ Subite li kaŝis sian vizaĝon en siaj manoj.

Juĝisto Dee silente rigardis la afliktitan junulon dum iom da tempo. Tiam li mole diris: ‘Jes, vi ja havis teruran malbonan ŝancon.’ Li starigis, kaj daŭrigis kun praktika mieno, ‘Mi devas refoje viziti la Marŝalon. Bonvolu gvidi min al li.’

Kapitano Pan starigis rapide. Dum li gvidis la juĝiston laŭ longan koridoron kie servsoldatoj kuris en ambaŭ direktoj, li diris: ‘Mi povas gvidi vin nur ĝis la antaŭĉambro, sinjoro. Nur anoj de la Alta Komando povas preteriri.’

‘Tio sufiĉos,’ Juĝisto Dee diris.

Kapitano Pan enkondukis la juĝiston en salonegon, homplena per oficiroj, kaj diris, ke li atendos ekstere por regvidi la juĝiston ĉefporden. Tuj kiam la juĝisto eniris, la konfuza bruo de voĉoj subite ĉesis. Kolonelo alfrontis lin. Post rapida ekrigardo al la ĉapo de Juĝisto Dee, li demandis fridtone: ‘Kiel mi povas helpi vin, Juĝisto?’

‘Mi devas diskuti urĝajn aferojn kun la Marŝalo.’

‘Neeble!’ la kolonelo diris abrupte. ‘La Marŝalo estas en konferenco. Mi havas striktajn ordonojn, ke mi ne permesu iun ajn eniri.’

‘Homa vivo estas riskata,’ la Juĝisto diris serioze.

Homa vivo, vi diris!’ la kolonelo ekkriis kun rikano. ‘ La Marŝalo pripensas pri ducent mil homaj vivoj kiuj estas riskataj, Juĝisto! Ĉu mi elkonduku vin?’

Juĝisto Dee paliĝis. Li malsukcesis. Gvidante la juĝiston ĝentile sed firme al la eliro, la kolonelo diris: ‘Mi estas certa, ke vi komprenas, Juĝisto…’

‘Juĝisto!’ laŭtvoĉis alia kolonelo, rapide envenante. Malgraŭ la malvarmeco, ŝvito kovris lian vizaĝon. ‘Ĉu vi eble scias kie estas unu el viaj kolegoj, nomita Dee?’

‘Mi estas Juĝisto Dee,’ la Juĝisto respondis.

‘Dank’ al Dio! Mi serĉis vin dum horoj! La Marŝalo volas vin!’
Li trenis la juĝiston per lia maniko tra pordo ĉe la malantaŭo de la antaŭĉambro en duon-malluman koridoron. Dikaj feltaj pendaĵoj estingis ĉiujn sonojn. Li malfermis la pezan pordon ĉe la fino, kaj lasis la juĝiston eniri.

La grandega palaca salonego estis strange silenta. Grupo da altrangaj oficiroj en brilegaj kirasoj staris ĉirkaŭ grandega skribotablo, plenstakigita per mapoj kaj paperoj. Ĉiuj rigardis silente la giganton kiu paŝis antaŭ la skribotablo, tien ka reen, liaj manoj ĉirkaŭpremis unu la alian malantaŭ lia dorso.

Li portis ordinaran maŝkirasan jaketon kun kavetitaj, feraj ŝultroj-platoj kaj la ledan pantalonon de kavaleriulo. Sed je la supro de lia alta kasko la ora drako de marŝalo levis sian kornitan kapon. Kiel la Marŝalo marŝis tien ka reen kun pezaj paŝoj, li lasis la pinto de sia larĝa glavo, ke svingis de la zono, senatente klaktinti sur la delikate ĉizitaj marmoraj kaheloj.

Juĝisto Dee genuis. La kolonelo aliris al la Marŝalo. Rigide rektstarante, li diris ion per malalta voĉo.
‘Dee?’ la Marŝalo bojis. ‘Ne plu bezonas la ulon, forsendu lin! Ne, atendu! Mi ankoraŭ havas du horojn antaŭ mi ordonos la retreton.’ Tiam li laŭtvoĉis al la juĝisto: ‘Ho, vi, ĉesu rampi sur la planko! Venu ĉi tien!’

Juĝisto Dee levigis sin rapide, iris al la Marŝalo kaj riverencis profunde. Poste li rektigis sin. La juĝisto estis alta viro, sed la Marŝalo superis lin je almenaŭ kvin centimetroj.
Hokante siajn poleksojn en sian glavzono, la giganto rigardegis la juĝiston per sia feroca dekstra okulo. Lia maldekstra okulo estis kovrita per nigra bendo—barbara sago traboris ĝin dum la norda kampanjo.

‘Oni diras, ke vi estas sperta pri enigmoj, ĉu, Dee? Do, mi montros al vi enigmon!’ Turnante al la skribotablo, li kriis: ‘Lew! Mao!’

Du viroj portante kirasojn de generaloj rapide apartigis sin de la grupo ĉirkaŭ la tablo. Juĝisto Dee rekonis la malgrasan generalon en la brila ora kiraso kiel Lew, komandanto de la dekstra alo. La larĝ-ŝultra stumpa viro portante oran brusto-kirason kaj arĝentan kaskon estis Mao, la komandanta generalo de la milita polico. Nur Sang, komandanto de la maldekstra alo, mankis. Kune kun la Marŝalo, ĉi tiuj tri estis la plej altaj militestroj; dum ĉi tiu nacia krizo la Imperiestro metis la sorton de la Ĉinia popolo kaj la dinastio en iliajn manojn. La juĝisto riverencis profunde. La du generaloj rigardis lin senesprime.

La Marŝalo paŝegis tra la salonego kaj piedbate malfermis pordon. Ili silente trapasis kelkajn larĝajn malplenajn koridorojn, la feraj botoj de la tri oficiroj kave resonante sur la marmora planko. Poste, ili malsupreniris larĝan ŝtuparon. Ĉe la malsupro du palacaj gardistoj saltis al rektstara atento. Rezulte de signo farita de la Marŝalo, ili malrapide malfermpuŝis pezan duobla-pordegon.

Ili eniris kolosan kripton, malforte lumigita per altaj arĝentaj kerosenaj lampoj, metitaj en alkovoj je egalaj interspacoj en la altaj senfenestraj muroj. En la centro de la kripto staris du grandegajn ĉerkojn, lakitajn al brila ruĝo, la koloro de releviĝo. Ili havis precize la saman grandecon, ambaŭ kun mezurojn je proksimume tri metrojn laŭlarĝe, naŭ metrojn laŭlonge kaj pli ol 4,5 metrojn alte.

La Marŝalo riverencis , kaj la tri aliaj sekvis lian ekzemplon. Tiam la Marŝalo turnis al Juĝisto Dee kaj diris, fingromontrante al la ĉerkoj, ‘Jen via enigmo, Dee. Ĉi posttagmeze, tuj antaŭ mi ekordonis la ofensivon, Generalo Sang venis kaj akuzis ĉi tiu Lew pri ŝtatperfido. Diris, ke Lew komunikis kun la tatara Ĥano kaj konsentis, ke tuj post kiam ni atakus, Lew aliĝus la tatarajn hundaĉojn kun siaj soldatoj. Poste, Lew ricevus la pli sudan duonon de la Imperio kiel rekompenco. La pruvo? Sang diris, ke Lew kaŝis en la ĉerko de la kronprinco ducent kompletojn da kirasoj kompletigitaj per kaskoj kaj glavoj, kaj distingitaj per speciala signo de la perfiduloj. Je la ĝusta momento, la komplicoj de Lew en la Alta Komando perforte malfermos la ĉerkon, surmetos tiujn distingitajn armaĵojn kaj masakros ĉiujn fidelajn oficirojn ĉi tie.’

Juĝo Dee eksaltis kaj rapide rigardis al Generalo Lew. La malgrasa viro staris severe rekta, fiksrigardante antaŭen kun blanka, streĉita vizaĝo.

‘Mi fidas al Lew kiel mi fidas min mem,’ la Marŝalo daŭrigis, agreseme puŝante antaŭen la barban menton, ‘sed Sang jam havas longan kaj honorindan karieron, kaj mi ne povas riski ion. Mi devas konfirmi la akuzon, kaj tion rapide. La planoj por nia kontraŭ-ofensivo estas pretaj. Lew estros avangardon de dek kvin miloj da soldatoj kaj enbatos kojnfendon en la tatarajn hordojn. Mi sekvos poste kun cent kvindek miloj da soldatoj kaj repuŝos la hundaĉojn en liajn proprajn stepojn. Sed venis avertoj, ke la vento turnos; se mi tro atendas ni devos batali kun neĝo kaj hajlo blovantaj rekte en niajn vizaĝojn.’

‘Mi ekzamenis la ĉerkon de la kronprinco dum horoj, kune kun la plej spertaj militpolicanoj, sed ni trovis nenian signon, ke oni tuŝaĉis ĝin. Sang asertas, ke ili eltranĉis grandan sekcion de la laka kovraĵo, faris truon, enpuŝis la aĵojn, kaj remetis la sekcion de la kovraĵo. Laŭ li, ekzistas spertuloj, kiu povas fari tion sen ia spuro. Eble li pravas, sed mi devas havi certan pruvon. Sed mi ne povas profani la ĉerkon de la tre amata filo de la Imperiestro per perforta malfermo—Mi ne rajtas eĉ grati ĝin sen la speciala permeso de lia Imperia Moŝto—kaj pasus ses tagoj antaŭ ol mi ricevus vorton el la kapitolo. Aliaflanke, mi ne povas komenci la ofensivon antaŭ ol mi estas certa ke la akuzo de Sang estas falsa. Se mi ne povas fari tion en du horoj, mi devas ordoni ĝeneralan retreton. Do, Ek al laboro, Dee!’

La Juĝisto ĉirkaŭiris la ĉerkon de la kronprinco, poste li ankaŭ ekzamenis rapide tion de la princino. Fingromontrante kelkajn longajn stangojn, kiu kuŝis sur la planko, li demandis ‘Por kio estas tiuj?’

Mi igis la ĉerkon klini,’ malvarme diris Generalo Mao, ‘ por eltrovi ĉu la malsupro estis tuŝaĉita. Ĉio estas farita, kiu estas home ebla.’

Juĝisto Dee kapjesis. Li diris penseme, ‘Mi iam legis priskribon de ĉi tiu palaco. Mi memoras, ke ĝi diris, ke oni unue metis la Eminentan Korpon en skatolon de solida oro, kiu estis poste metita en skatolo de arĝento, kaj tiu siavice en skatolo de plumbo. La malplena spaco ĉirkaŭe estis plenigita per la artikloj de ornamado kaj la kortegaj kostumoj de la kronprinco. La sarkofago mem konsistas el dikaj ŝtipoj da cedroligno, kovritaj ekstere per ŝmiraĵo de lako. Oni sekvis la saman proceduron du jaroj poste, kiam la Princino mortis. Ĉar la Princino amuzis sin per boatoj, granda artifika lago estas konstruita malantaŭ la palaco, kun modeloj de la boatoj uzitaj de la princino kaj ŝiaj korteganinoj. Ĉu tio estas ĝuste?’

‘Kompreneble,’ la Marŝalo gruntis. ‘Tio estas komuna scio. Ne staru tie parolante sensencaĵojn, Dee! Al kio vi celas?’

‘Ĉu vi povas venigi cent sapeistojn, sinjoro?’

‘Kial? Ĉu me ne diris, ke ni ne rajtas tuŝaĉi tiun ĉerkon?’

‘Mi timas, ke la tataroj ankaŭ konscias tiujn ĉerkojn. Se ili kelktempe okupus la urbon, ili perforte malfermus la ĉerkojn por rabi ilin. Por malebligi, ke la barbaroj profanos la ĉerkojn, mi intencas subakvigi ilin al la profundo de la lago.’

La Marŝalo konsterne rigardis lin. Poste li muĝis: ‘Malbenita stultulo! Ĉu vi ne scias, ke la ĉerkoj estas kavaj? Ili neniam subakviĝos. Vi…’

‘Mi ne vere intencas tion, sinjoro!’ Juĝisto Dee rapide diris. ‘Sed la plano por subakvigi ilin donas al ni validan kialon por translokigi ilin.’

La Marŝalo fiksrigardis lin kun sia sola feroca okulo. Subite li ekkriis:’Je l’Ĉielo, mi kredas, ke vi solvis ĝin, Dee!’ Turnante al Generalo Mao, li boje ordonis: ‘Venigu ĉi tien cent sapeistojn, kun kabloj kaj rulcilindroj! Tuj!’

Post kiam Mao estis kurinta al la ŝtuparo, la Marŝalo komencis paŝi tien kaj reen, murmurante al si. Generalo Lew kaŝe observis la juĝiston. Juĝisto Dee restis starante antaŭ la ĉerko de la kronprinco, silente fiksrigardante ĝin, siaj brakoj falditaj en la longaj manikoj.

Baldaŭ revenis Generalo Mao. Dudekoj da malgrandaj stumpemaj viroj ensvarmis malantaŭ li. Ili portis jaketojn kaj pantalonojn de bruna ledo, kaj ledaj ĉapoj kun bekoj kaj longaj koloklapoj kaj orelklapoj. Kelkaj portis longajn rondajn stangojn, aliaj volvaĵojn de dika kablo. Ĉi tiu estis la sapeista korpuso, spertaj pri fosado de tuneloj, rigado de maŝinoj por grimpi urbomurojn, blokado de riveroj kaj havenoj per subakvaj barieroj, kaj ĉiuj el la aliaj specialaj lertoj uzataj en milito.

Tuj kiam la Marŝalo donis instruojn al iliaj komandantoj, deko da sapeistoj kuregis al la alta pordego ĉe la malantaŭo de la kripto, kaj malfermis ĝin. La malvarma lunlumo brilis sur larĝa marmora teraso. Tri ŝtupoj malsupreniris en la akvon de la apuda lago, kiu estis kovrita per maldika tavolo de glacio.

La aliaj sapeistoj amasiĝis ĉirkaŭ kaj super la ĉerkon de la kronprinco kiel viglaj formikoj. Oni aŭdis preskaŭ nenian sonon, ĉar la sapeistoj transdonas ordonojn nu per fingro-parolado. Ili estas tiel kvietaj, ke ili povas fosi tunelon rekte sub konstruaĵo, la okupantoj konstatas tion, kio okazas nur kiam la muroj kaj planko enfalas. Tridek sapeistoj klinis la ĉerkon de la kronprinco, uzante longajn stangojn kiel levilojn, unu teamo metis rulcilindrojn sub ĝin, alia ĵetis dikajn kablojn ĉirkaŭ la grandega sarkofago.

La Marŝalo observis ilin dum iom da tempo, poste li eliris ekstere kaj sur la terason, sekvita de Dee kaj la generaloj. Silente ili restis starantaj ĉe la rando de la akvo, elrigardante trans la frostigita lago.

Subite ili aŭdis malaltan subbruan sonon malantaŭ ilin. Malrapide la grandega ĉerko rulvenis el la pordego. Dekoj da sapeistoj tiris ĝin antaŭen per dikaj kabloj, dum aliaj daŭre metis novajn rulcilindrojn sub ĝi. Ili tiris la ĉerkon trans la terason, poste malsuprenigis ĝin en la akvon kvazaŭ ĝi estis la korpo de ŝipo lanĉanta. La glacio rompis, la ĉerko balancis kelktempe supre-malsupre, kaj kvietiĝis kun du trionoj de ĝi sub la akvosurfaco. Malvarma vento blovis super la frostigita lago, kaj Juĝisto Dee komencis fortege tusi. Li levis sian kolotukon super la malalta parto de la vizaĝo, geste alvokis la komandanton de la sapeistoj kaj montris al la ĉerko de la princino en la kripto malantaŭ ilin.

Refoje estis subbrua sono. La dua ĉerko rulvenis trans la terason. La sapeistoj malsuprenigis ĝin flosi apud  la kronprinca ĉerko. La Marŝalo klinis sin kaj akre rigardis la du ĉerkojn, komparante la akvoliniojn. La diferenco estas preskaŭ nenia, se ia, la ĉerko de la princino estis iom pli peza ol tio de la kronprinco.

La Marŝalo rektigis sin. Li donis al Generalo Lew resonan frapon je lia ŝultro. ‘Mi sciis, ke mi povas fidi vin, Lew!’ li kriis. ‘Por kio vi atendas, viro? Faru la signalon, procedu kun viaj soldatoj!. Mi sekvos vin post ses horoj. Bonŝancon!’

Rideto malrapida lumigis la severan vizaĝon de la generalo. Li salutis, kaj turnis kaj foriros longpaŝe. La komandanto de la sapeistoj venis kaj diris respekteme al la Marŝalo: ‘Ni nu pezigos la ĉerkojn per pezaj ĉenoj kaj ŝtonoj, sinjoro, kaj poste...’

‘Mi eraris,’ la Marŝalo abrupte interrompis lin. ‘Retirigu ilin surtere kaj remeti ilin en iliaj antaŭaj pozicioj.’ Li boje ordonis je Generalo Mao. ‘Iru kun cent viroj al la tendaro de Sang ekster la Okcidenta Pordego. Arestu lin je la krimo de ŝtatperfido, kaj portu lin katenita al la kapitolo. Generalo Kao transprenos la trupojn.’

Post tio li turnis sin al Juĝisto Dee, kiu ankoraŭ tusis. ‘Vi komprenas, ĉu? Sang estas pli aĝa ol Lew, li ne povas akcepti, ke Lew estis promociita al la sama rango. Estis Sang, la hundidaĉo, kiu konspiris kun la Ĥano, ĉu vi vidas? Lia nekredebla akuzo celis nur halti nian kontraŭ-ofensivon, Li kune kun la tataroj atakus nin tuj kiam ni komencus la retreton. Ĉesu tiun diablan tusadon, Dee! Tio ĉagrenas min. Ni finis la aferon ĉi tie. Venu kun mi!

La konsilĉambro nun bolis je agado. Grandaj mapoj estis disetenditaj sur la planko. La stabaj oficiroj kontrolis ĉiujn detalojn de la planita kontraŭ-ofensivo. Generalo ekscitite diris al la Marŝalo: ‘Ĉu ni aldonus kvin miloj da viroj al la soldataro malantaŭ ĉi tiuj montetoj ĉi tie, sinjoro?’

La Marŝalo klinis sin super la mapon. Baldaŭ ili estis profunde okupata je komplika teknika diskuto. Juĝisto Dee maltrankvile rigardis la grandan akvo-horloĝon en la angulo. La flosilo indikis, ke tagiĝo alvenos post unu horo. Li alfrontis la Marŝalon kaj demandis respekteme: ‘Ĉu mi rajtas peti komplezon, sinjoro?’

La Marŝalo rektigis sin. Li demandis mishumore: ‘Eh? Pri tio?’

‘Mi volus, ke vi reviziu kazon kontraŭ kapitano, sinjoro. Li estos senkapigata je tagiĝo, sed li estas senkulpa.’

La vizaĝo de la Marŝalo iĝis purpura. Li muĝis: ‘Kun la sorto de la Imperio sur la pesilo, vi aŭdacas ĝeni min, la Marŝalo, kun la vivo de unu mizera homo?

Juĝisto Dee rigardis firme en la sola rulantan okulon. Li diris kviete: ‘Miloj da viroj devas esti oferitaj se milita neceso tiel diktas, sinjoro. Sed eĉ ne unu homo devas esti perdita se tio ne estas tute necesa.’

La Marŝalo eksplodis je obscenaj blasfemoj, sed subite li memregis sin. Kun tordita rideto li diris: ‘Se vi iam naŭztedos pro via puca civila oficlaboro, Dee, vi venu trovi min. Je Dio, mi faros el vi generalan oficiron! Reviziu la kazon, vi diras? Sensencaĵo, mi decidos ĝin, ĝuste nun kaj ĉi tie! Donu viajn ordonojn!’

Juĝisto Dee turnis sin al la kolonelo kiu kuregis al ilin kiam li aŭdis la blasfemojn de la Marŝalo. La juĝisto diris, ‘Kapitano nomita Pan atendas min ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li false akuzis alian kapitanon pri murdo. Ĉu vi venigus lin ĉi tie?’

‘Venigu ankaŭ lian plej proksiman superulon!’ la Marŝalo aldonis. ‘Tuj!’

Dum la kolonelo hastis al la pordo, malalta lamenta blovego venis de ekstere. La sono ŝvelis, penetrante la dikajn murojn de la palaco. Estis la longaj latunaj trumpetoj blovantaj la signalon amasiĝi por la atako.

La Marŝalo rektigis siajn larĝajn ŝultrojn. Li diris kun larĝa rideto: ‘Aŭskultu, Dee! Tio estas la plej bona muziko iam ludata!‘ Poste li ree turnis sin al la mapoj sur la planko.

Juĝisto Dee fiksrigardis al la enirpordo. La kolonelo revenis post mallonga tempo. Plia aĝa oficiro kaj kapitano Pan sekvis lin. La juĝisto diris al la Marŝalo, ‘Ili estas ĉi tie, sinjoro.’

La Marŝalo rapide turnis sin, metis la poleksojn en sian glavzonon, kaj malridis je la du viroj. Ili rigide rektstaris, kun ravitaj okuloj. Estis la unua fojo, ke ili vidis la plej grandan soldaton de la Imperio vidalvide. La giganto gruntis al la pli aĝa oficiro: ‘Raportu pri ĉi tiu kapitano!’

‘Bonega administranto, bona disciplinulo. Ne povas akordi kun la viroj, ne havas batalsperton…’ La oficiro raportis rapide kaj aŭtomate.

‘Via kazo?’ la Marŝalo demandis al Juĝisto Dee.

La Juĝisto malvarme alparolis la junan kapitanon. ‘Kapitano Pan, vi ne taŭgis por edziĝi. Virinoj ne plaĉas al vi. Via kolego, Kapitano Woo, plaĉis al vi, sed li malestime forpuŝis vin. Tiam vi strangolis vian edzinon, kaj false akuzis Woo-n pri la krimo.’

‘Ĉu tio estas vera?’ la Marŝalo boje demandis al Pan.

‘Jes, sinjoro!’ la kapitano respondis, kvazaŭ en tranco.

‘Tiru lin eksteren,’ la Marŝalo ordonis al la kolonelo, ‘ kaj igu lin esti malrapide skurĝita ĝis morto kun la maldika rotango.’

‘Mi petas indulgon, sinjoro!’ Juĝisto Dee rapide intermetis. ‘Ĉi tiu kapitano devis edziĝi pro la ordono de sia patro. Naturo direktis lin alie, kaj li ne povis trakti la rezultantajn problemojn. Mi proponas la simplan mortpunon.’

‘Permesite!’ kaj al Pan: ‘Ĉu vi povas morti kiel oficiro?’

‘Jes, sinjoro!’ Pan refoje diris.

‘Helpu la kapitano!’ la Marŝalo raspis al la pli aĝa oficiro. Kapitano Pan malfiksis sian purpuran kolotukon kaj transdonis ĝin al sia superulo. Poste li eltiris sian glavon. Genuante antaŭ la Marŝalo, Pan prenis la tenilon de la glavo en sia dekstra mano, kaj ekprenis la pinto per la maldekstra. La akra eĝo profunde tranĉis liajn fingrojn, sed li ŝajne ne rimarkis tion. La pli aĝa oficiro proksimiĝis al la genuanta viro, tenante la kolotukon etenditan en siaj manoj. Levante la kapo, Pan levis la okulojn al la alta figuro de la Marŝalo. Li kriis:
‘Longe vivu la Imperiestro!’

Tiam, kun unu sovaĝa gesto, li tranĉis sian gorĝon. La pli aĝa oficiro rapide kaj streĉe ligis la kolotukon ĉirkaŭ la kolo de la falianta viro, ĉesigante la sangon. La Marŝalo kapjesis. Li diris al la superulo de Pan, ‘Kapitano Pan mortis kiel oficiro. Certigu, ke sammaniere li estas enterigita!’ Kaj al la juĝisto: ‘Vi prizorgas tiun alian ulon. Liberigita, reinstalita al lia antaŭa rango, k.t.p.’ Tiam li klinis refoje super la mapon kaj boje ordonis al la generalo: ‘Metu kroman kvin milojn ĉe la eniro de ĉi tiu valo!’

Dum kvar servosoldatoj portis la mortan korpon de Pan ekstere, Juĝisto Dee iris al la granda skribotablo, prenis skrib-penikon, kaj rapide skribis kelkajn liniojn sur peco de oficiala papero de la Alta Komando. Kolonelo premis sur ĝi la grandan kvadratan sigelon de la Marŝalo, sekve alsubskribis ĝin. Antaŭ li kuris ekstere, Juĝisto Dee ĵetis rapidan rigardon al la akvo-horloĝo. Li ankoraŭ havis duonon da horo je sia dispono.

Nur post longa tempo li transiris la mallongan distancon inter la Palaco kaj la milita malliberejo. Sur la stratoj estas amasoj de rajdantaj soldatoj; ili rajdis en vicoj, sesoble flankon ĉe flanko, alte tenante siajn longajn halebardojn, kiujn la tataroj ege timis. Iliaj ĉevaloj estis bonnutritaj, kaj iliaj kirasoj brilis en la ruĝaj radioj de tagiĝo. Ĉi tiu estis la avangardo de Generalo Lew, la elito de la Imperia armeo. Poste venis la profunda sono de rulantaj tamburoj, vokante la virojn de la Marŝalo por kunigi ilin al liaj koloroj. La granda kontraŭ-ofensivo jam komencis.

Per la papero kun la sigelo de la Marŝalo, Juĝisto Dee tuj estis permesata eniri al la komandanto de la malliberejo. Kvar gardistoj venigis fortikan junulon; lia dika muskola kolo jam estis nudigita por la glavo de la ekzekutisto. La komandanto laŭtlegis la dokumento al li, poste li ordonos al adjutanto, ke li helpu Kapitanon Woo surmeti sian armaĵon. Post kiam Woo surmetis sian kaskon, la komandanto mem redonis al li lian glavon. Juĝisto Dee vidis, ke kvankam Woo ne aspektis tre inteligenta, li havis agrablan malkaŝan vizaĝon. ‘Venu kun mi!’ la Juĝisto diris al li.

Kapitano Woo konsternite fiksrigardis la nigran ĉapon de la Juĝisto, kaj demandis: ‘Kiel vi implikiĝis en tiu kazo, sinjoro?’

‘Ho, ‘ Juĝisto Dee respondis malprecize, ‘Mi hazarde estis en la stabejo kiam via kazo estis reviziata. Ĉar ĉiuj nun estas tre okupataj tie, ili ordonis min prizorgi la formalaĵojn.’

Post ili pasis en la straton kapitano Woo murmuris: ‘Mi estis en tiu malbenita malliberejo dum preskaŭ unu jaro. Mi ne havas hejmon.’

‘Vi povas veni kun mi.’ Juĝisto Dee diris.

Dum ili paŝis laŭ la strato, la kapitano aŭdis la ruladon de la tamburoj. ‘Ho, ni finfine atakos,eh?’ li diris moroze. ‘Do, mi ĝustatempe povas aligi je mia kompanio. Almenaŭ mi mortos honorinde.’

Kial vi intence serĉos morton?’ la juĝisto demandis.

Kial? Ĉar mi estas stulta idioto, tial! Mi neniam tuŝis tiun sinjorinon Pan, sed mi perfidis bonan virinon kiu vizitis min en la malliberejo. La milita polico skurĝis ŝin ĝis morto.‘

Juĝisto Dee silentis. Nun ili transpasis kvietan malpligrandan straton. Li haltis antaŭ malgranda domaĉo, kiu estis konstruita ĉe malplena varejo.

Kie ni estas?’ kapitano Woo demandis, mirigita.

‘Kuraĝa virino kaj la filo ŝi naskis por vi loĝas ĉi tie,’ la Juĝisto respondis abrupte. ‘Ĉi tiu estas via hejmo, kapitano. Ĝis la revido.’ Li rapide foriris.

Kiam Juĝisto Dee ĉirkaŭiris la stratangulon, malvarma ventego blovis rekte en lia vizaĝo. Li levis sian kolotukon super sia nazo kaj buŝo, sufokante tuson. Li esperis, ke la servistoj jam deĵoras en lia gastejo. Li sopiris grandan tason de varmega teo.

FINAJ NOTOJ

Juĝisto Dee estis historia persono. Lia tuta nomo estis Dee Jen-djieh kaj li vivis ekde p.K. 630 ĝis 700. Dum la lasta duono de lia kariero, li iĝis Ministro de Stato, kaj per lia saĝaj konsiloj, havis bonan influon je la internaj kaj eksteraj aferoj de la imperio Tang.

Tamen, estas ĉefe pro lia reputacio kiel solvanto de krimoj, akirita dum li deĵoris kiel distrikta juĝisto, ke lia nomo daŭre vivas ĉe la ĉina popolo. Hodiaŭ la ĉinoj ankoraŭ rigardas lin kiel sian mastro-detektivon, kaj lia nomo estas tiel populara ĉe ili kiel tio de Sherlock Holmes ĉe ni.

Kvankam la rakontoj eldonitaj en la nuna volumo estas tute fikciaj, mi uzis iom da materialo de malnova ĉina krimliteraturo, aparte manlibro pri jurisprudenco kaj krimsolvado el la dek tria jarcento, kiun mi eldonis antaŭ dek jaroj en la angla (T’ang-yin-pi-shih, Sinica Leidensia vol. X, E. J. Brill, Leiden 1956). Vidu noton aldonita al Kazo 35B pri la pesado de sarkofago.

Rimarku, ke en Ĉinio la famalia nomo antaŭas la personan nomon. Plue, en la tempo de Juĝisto Dee la ĉinoj ne portis harplektaĵojn; tiu moro estis trudita sur ilin en p.K. 1644 de la Manĉuraj venkistoj. Viroj nodiĝis siajn harojn sur la verto, ili portis ĉapojn kaj interne kaj ekstere de la domo. Ili ne fumis, tabako kaj opio estis enkondukita en Ĉinio nur multaj jaroj poste.

[Dankojn al  Michiel Meeuwissen  por lia helpo pri la traduko de tiu verko en Esperanton.
Multajn dankojn ankaŭ al esperantisto kiu bonkore sendis al mi multajn korektojn, proponojn, kaj sugestojn. Tiu volas resti anonima, kaj mi respektas tiun deziron.
Kompreneble, mi respondecas por ĉiuj eraroj kaj mankoj en la traduko.

ip地址已设置保密
2008/5/17 9:20:25

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询