![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
La viro senpatria
de d-ro Edward Everett HALE
elangligis E. L. ROBINSON kaj Don HARLOW
(Tradukita en 1907 de E. L. Robinson, Albuquerque, Nov-Meksikio, kun permeso de la verkinto, D-ro Edward Everett Hale. Ĝisdatigita kaj korektita en 1994 de Don Harlow)
Antaŭparolo de la dua tradukinto:
Kiam mi estis knabo, ni ĉiuj konis almenaŭ la nomon de ĉi tiu klasika usona novelo, kaj la pliparto el niaj gepatroj eĉ legis ĝin. Sed en la nuna tempo, ĝi estas grandparte forgesiĝinta, des pli pro tio, ke la patriamo, krom se temas pri la (ŝtate vartata) senpripensa speco, ŝajnas esti eksmoda, almenaŭ en Usono kaj aliaj okcidentaj landoj.
Mi ne scias, kiam mi decidis traduki la verkaĵon en Esperanton, sed mi povas trovi ian mencion pri tio en la postparolo de mia The Esperanto Book, kiun mi komencis verki jam en 1987. Mi ankaŭ ne scias la kialon -- eble la malfeliĉa historio de Felipo Nolan streĉis ian kordon en mia brusto, kaj eble mi sentis ian ligon inter lia historio kaj tiu de la esperantista heroino Verda Majo, kiu ankaŭ devis forlasi sian landon kaj pasigi la ceteron de la vivo sur fremda tereno.
Sed en 1990 mi hazarde renkontis, en la arĥivejo de ELNA, iun epizodon el felietona prezento de la novelo en tre frua usona Esperanto-revuo. Finfine, en 1994, post aĉeto de skanilo kaj literlega programo, mi pruntis la koncernajn revuojn, enkomputiligis la novelon kune kun anglalingva versio kiun mi pruntis de mia fratino, kaj komencis poluri la originalan tradukon, kiun faris s-ro E. L. Robinson antaŭ preskaŭ naŭ jardekoj.
Mi menciu ĉi tie, ke estas iom konsterne por mi rimarki, kiel efektive bona estis la traduko de Robinson. En diversaj lokoj li utiligis arĥaajn gramatikajn strukturojn (ekz. "kelke da" kie "kelkaj" pli ĝustas). En multaj lokoj li simple transsaltis frazojn, kiuj enhavis specialajn terminojn, por kiuj verŝajne mankis al li Esperantajn ekvivalencojn ("arbo" anstataŭ "delta poplo", "diversaj insektoj" anstataŭ "centipedoj kaj blatoj", "diversaj kartludoj" anstataŭ la ses nomitaj en la suba traduko). Kaj li foje uzas jam arĥaiĝintajn parolturnojn. Sed la gramatikaj eraroj preskaŭ tute mankas. Kiam oni rememoras, ke Esperanto efektive penetris en Usonon nur proks. en 1905, kaj ke la traduko devis esti jam preta antaŭ la fino de 1906 (por komenci aperi en The American Esperanto Journal, numero de januaro, 1907), oni povas senti sufiĉe grandan surprizon, kaj iom da admiro pri la rapide lernebleco de la lingvo. Des pli pro tio, ke Robinson loĝis en sufiĉe fora kaj izolita parto de Usono -- tiutempe, Nov-Meksikio estis eĉ ne ŝtato, sed ankoraŭ "sovaĝa" teritorio (kvankam, oni konfesu tion, eŭropanoj loĝis tie antaŭ ol ili loĝis en Bostono kaj Novjorko...).
La originala verkinto de la novelo, Edward Everett Hale, kiu verkis en la dua parto de la 19a jarcento, nuntempe estas ĉefe memorata ĝuste por ĉi tiu historio. Sciencfikciaj entuziasmuloj eble rememoros, ke li ankaŭ verkis la unuan novelon pri artefarita satelito, "La brika luno"; sed mi dubas, ĉu iu lastatempe legis ĝin. La nuna historio evidente devenas pli-malpli de la periodo de la interna milito de Usono, kaj estas interese rimarki, kiel la historio de Nolan paralelas la historiojn de la ĉefaj ribelantoj de tiu periodo, homoj kiel Kolonelo Lee kaj Senatano Davis, kiuj fariĝis la regantoj de la Konfederacia Ŝtataro de Ameriko dum ties kvarjara ekzisto. Rimarku, cetere, ke Hale sukcesis fari unu frapon kontraŭ la institucio de sklaveco, kiu estis unu el la proksimaj kaŭzoj de tiu ribelo.
Mi cetere menciu du ĉefajn ŝanĝojn, kiujn mi faris en la verkaĵo de Robinson. Lia nomo estis "La viro senpatruja". En la nuna tempo, la -I- pseŭdosufikso por lando ŝajnas esti pli moda ol la malnova -UJ- sufikso; do mi tiel ŝanĝis ĉiun mencion de "patrujo" al "patrio". Cetere, Robinson ĉiam nomis nian landon "la Unuigita Ŝtataro" kun adjektiva formo "Amerika"; mi kompreneble ŝanĝis ĉiun tian mencion al "Usono" kaj "usona". Kvankam Gaston Moch, redaktoro de Espero Pacifista, inventis tiun nomon jam en 1904, ĝi verŝajne ne penetris en Usonon mem ĝis poste. Aliflanke, mi lasis lian "kapitano" anstataŭ "ŝipestro", ĉar en la tiutempa Floto la du terminoj, la ranga kaj la funkcia, estis pli-malpli sinonimaj (troviĝis kapitanoj, kiuj ne estris ŝipojn, sed malofte troviĝis ŝipestroj, kiuj ne estis kapitanoj). Mi ankaŭ forigis kelkajn klarigajn frazojn, kiujn Robinson mem enŝovis, plej evidente en la epizodo pri la sklavŝipo, kie ili estis evidente intermetitaj por montri la malsuperecon de la negroj; tiu purigemo mia ne estas simpla ekzemplo de Politika Korekteco, sed okazas nur pro tio, ke la koncernaj frazoj ne aperis en la originala anglalingva novelo -- Hale (kiel Nolan) verŝajne vidis negrojn kiel homojn kaj ne kiel subhomojn.
Do, jen la novelo. Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin.
Mi supozas, ke tre malmultaj el la neseriozaj legantoj de la Novjorka Heroldo de la 13a de Augusto, 1863, rimarkis, en obskura angulo, ĉe la "Nekrologoj", la jenan anoncon:
"Nolan. Mortis, sur la usona korveto Levant, Latitudon 2g 11' S., Longitudon 131g Ok., 11an de Majo, Felipo Nolan."
Mi hazarde rimarkis ĝin, ĉar mi estis grundinta ĉe la malnova Misia Domo en Mackinaw, atendante vaporŝipon de la Lago "Superior", kiu ne volis alveni, kaj, dume, mi avide legis ĉion el la aktuala literaturo kion mi povis trovi, eĉ ĝis la "nekrologoj kaj nuptoj" en la Heroldo. Mia memoro pri nomoj kaj homoj estas bona, kaj la leganto, daŭrigante, vidos, ke mi havis sufiĉe da kialo por rememori Felipon Nolan. Estas centoj da legantoj, kiuj estus haltintaj ĉe tiu anonco, se.la oficiro de la Levant kiu ĝin raportis, estus elektinta jene ĝin skribi: "Mortis, de Majo la 11an, La Viro Senpatria." Ĉar estis kiel La Viro Senpatria ke kompatinda Felipo Nolan estis ĝenerale konata de la oficiroj, kiuj prizorgis lin dum ĉirkaŭ kvindek jaroj kaj, cetere, ankaŭ de ĉiuj viroj, kiuj vojaĝis sub ilia komandado. Mi kuraĝas diri, ke troviĝas multaj viroj, kiuj vintrinkis kun li ĉiun duan semajnon, dum trijara krozo, kiuj neniam sciis, ke lia nomo estas "Nolan", aŭ ke la kompatindulo efektive eĉ havas nomon.
Hodiaŭ oni povas fari malutilon al neniu, rakontante la historion de tiu povrulo. Sufiĉe da kialoj estis ĝis nun, ekde kiam finiĝis la reĝimo de Madison, en 1817, por la plej severa sekreteco, la sekreteco de la honoro mem; inter la sinjoroj de la floto, kiuj sinsekve prizorgis Nolanon. Kaj certe indikas bonecon por la esprit de corps de la profesio kaj por la persona honoro de ĝiaj anoj, ke al la gazetaro la historio de tiu viro estas tute nekonata -- kaj ankaŭ, mi kredas, nekonata al la nacio ĝenerale. Mi havas kialon por supozi, pro iaj kontroloj, kiujn mi faris ĉe la Flota Arĥivejo kiam mi deĵoris ĉe la Buroo de Konstruado, ke ĉiu oficiala raporto pri li estis bruligita kiam Ross bruligis la publikajn konstruaĵojn en Vaŝingtono. Unu Tucker aŭ eble unu Watson, prizorgadis Nolanon fine de la milito; kaj kiam, reirinte de sia krozado, li raportis en Vaŝingtono al unu Crowninshield -- kiu deĵoris en la Flota Ministrejo kiam li revenis -- li eksciis, ke la Ministrejo malatentas la tutan aferon. Ĉu ili vere sciis nenion pri la afero, aŭ ĉu temis pri iu "Non mi ricordo" elektita kiel politika manovro, tion mi ne scias. Sed ĉi tion mi ja scias, ke ekde la 1817, kaj eble antaŭ tiu jaro, neniu flota oficiro menciis Nolanon en sia krozraporto.
Sed, kiel mi diris, sekreteco ne plu necesas. Kaj tial ke la kompatindulo jam ne vivas, ŝajnas al mi, ke indas rakonti iomete el lia historio, por montri al la hodiaŭaj junaj usonanoj, kion signifas esti Viro Senpatria.
Felipo Nolan estis tiel elstara juna oficiro kiel troveblis en la "Legio de la Okcidento", kiel oni tiam nomis la okcidentan parton de nia armeo. Kiam Aaron Burr faris sian unuan rimarkindan militiron al Nova Orleano en 1805, li renkontis, ĉe la Fortikaĵo Massac, aŭ ie norde laŭ la rivero, laŭ volo de l' Satan', tiun gajan, lertan, inteligentan junulon; ĉe manĝofesto, mi opinias. Burr rimarkis lin, interparolis kun li, promenadis kun li, unu-du tagojn vojaĝetis kun li en sia platboato, kaj, por mallonge diri, ravis lin. Dum la sekvanta jaro, la vivo en la kazerno estis tre kvieta por kompatinda Nolan. Li foje profitis la permeson donitan de la gravulo, ke li skribu al tiu. Longajn, longvortajn, rigidstilajn leterojn la povra junulo skribis kaj reskribis kaj kopiis. Sed eĉ ne unu linion la gaja trompanto respondis. La aliaj junuloj en la garnizono lin mokis, ĉar li oferis al tiu nereciprokata amo por politikisto la tempon, kiun ili dediĉis al Monongahela, kaprico, kaj alta-malalta-fripono. Oni ankoraŭ ne konis Burbonon, eŭĥron, kaj pokeron. Sed unu tagon, Nolan sin venĝis. Tiun fojon Burr devenis laŭ la rivero, ne kiel advokato serĉanta lokon por oficejo, sed kiel maskita konkerinto. Li venkis, mi ne scias kiom da prokuroroj; li manĝis ĉe, mi ne scias kiom da publikaj bankedoj; li estis heroldita en, mi ne scias, kiom da lokaj Ĉiusemajnaj Argus'oj, kaj la famo rakontis, ke li havas armeon post si kaj imperion antaŭ si. Estis rimarkinda tago -- lia alveno -- por kompatinda Nolan. Burr ne estis en la fortikaĵo eĉ unu horon, kiam li alvokis lin. Vespere li petis, ke Nolan akompanu lin en sia boateto, por montri al li kanaron, aŭ deltan poplon -- efektive, por lin delogi; kaj fine de la velvojaĝeto, Nolan estis tutkorpe kaj tutanime varbita. De tiu tempo, kvankam li ne ankoraŭ ne sciis gin, li vivis kiel Viro Senpatria
Kion Burr intencis, kara leganto, tion mi ne scias pli bone ol vi. Tio ne koncernas nin ĝuste nun. Sed kiam la granda katastrofo okazis, kaj Jef ferson kaj la tiutempa Familio de Virginio entreprenis rompi sur la rado ĉiujn eblajn Klarencojn de la tiutempa familio de Jorko, per la granda perfido-proceso ĉe Riĉmondo, kelkaj el la malpli gravaj en la fora Valo de Mississippi, tiam pli fora de ni ol estas Golfo Puget estas hodiaŭ, enkondukis similan novaĵon sur sia provinca scenejo; kaj por plezure pasigi la someron ĉe Fortikaĵo Adams, arangis, kiel amuzaĵojn, aron da armeaj procesoj kontraŭ la tieaj oficiroj. Unu post la alia la koloneloj kaj majoroj estis juĝitaj, kaj, por plenigi la liston, jen estis Nolan, kontrau kiu, la Ĉielo scias, ekzistis sufiĉe da pruvoj -- ke tedis lin la militservo ke li pretis malfideli al la ĝi, kaj ke li obeus iun ajn ordonon ajn por marsi ien ajn, kun iu ajn, kiu lin sekvus, se nur la ordono portus la subskribon, "Komandita de I.ia Moŝto A. Burr". La procesoj malrapide pluiris. La ĉefkulpuloj eskapis -- ĉu juste, ĉu maljuste, tion mi ne scias. Nolanon oni pruvis sufiĉe kulpa, kiel mi diris. Sed vi kaj mi, kara leganto, neniam estus aŭdinta pri li, se ne okazus tio, ke, kiam la tribunala prezidanto demandis de li, fine de la proceso, ĉu li volas diri ion por montri, ke li ĉiam fidelis al Usono, li freneze ekkriis:
"Damnu Usonon. Mi deziras neniam plu aŭdi pri Usono!"
Mi supozas, ke li ne sciis, kiom la vortoj ofendis maljunan Kolonelon Morgan, prezidanto de la tribunalo. Duono el la oficiroj sidantaj en ĝi servis tra la Revolucio, kaj riskis la vivojn, por ne mencii la kolojn, por tiu ideo mem, kiun li tiel senpripense malbenis pro sia frenezeco. Siaflanke, li maturiĝis en la tiutempa Okcidento, meze de la "Hispana Konspiro", "Orleana Konspiro", kaj la ceteraj. Li edukiĝis en plantejego, kie la plej bona socio estis tiu de hispana oficiro aŭ Franca komercisto de Orleano. Lia edukiĝo, tia, kia ĝi estis, perfektiĝis dum komercaj vojaĝoj al Vera Cruz; kaj mi pensas, ke li diris al mi, ke lia patro iam dungis anglon kiel privatan tutoron dum unu vintro en la plantejego. Li pasigis duonon da sia juneco kun pli aĝa frato, ĉasante ĉevalojn en Teksaso, kaj, mallonge, "Usono" estis apenaŭ realaĵo por li. Sed li estis nutrata de "Usono" dum ĉiuj jaroj de sia militista servado. Li ĵuris je sia kristana honoro fideli al "Usono". Estis "Usono", kiu donis al li la uniformon, kiun li portis, kaj la glavon ĉe lia flanko. Ne, kompatinda Nolan, estis nur tial, ke "Usono" vin elektis kiel unu el siaj konfidindaj honoratoj, ke "A. Burr" ŝatis vin eĉ je pezo de pajlero pli ol la platboatistojn, kiuj veturigis lian arkboaton por li. Mi ne senkulpigas Nolanon; mi nur volas klarigi al la leganto, kial li damnis sian patrion kaj deziris neniam plu aŭdi ĝian nomon.
Li aŭdis ĝian nomon nur unu plian fojon. Ekde tiu momento, de Septembro la 23a, 1807, ĝis lia mortotago, Majo la lla, 1863, li neniam denove aŭdis ĝian nomon. Dum tiu duonjarcento kaj pli li estis viro senpatria.
La maljuna Morgan estis, kiel mi diris, terure ofendita. Se Nolan estus komparinta Georgon Vaŝingtono al Benedikto Arnold, aŭ ekkriinta "Dio savu la Reĝon Georgo," Morgan ne pli estus suferinta. Li alvokis la tribunalon en sian privatan ĉambron, kaj revenis post dek kvin minutoj kun tole blanka vizaĝo, por diri:
"Senliberulo, aŭdu la decidon de la tribunalo! La tribunalo decidis, ke, se aprobos la Prezidanto, vi neniam plu aŭdu la nomon Usono."
Nolan ekridis. Sed neniu alia ridis. Maljuna Morgan estis tro solena, kaj la tuta ĉambro dum unu minuto meznokte silentis. Tiam Morgan pludiris:
"Sinjoro Marŝalo, konduku la malliberulon en armita boato al Orleano, kaj transdonu lin al la flota komandanto tie."
La Marŝalo faris la ordonojn, kaj la malliberulon oni kondukis el la juĝejo.
"Sinjoro Marŝalo," daŭrigis maljuna Morgan, "certigu, ke neniu mencios Usonon al la malliberulo. Sinjoro Marŝalo, transdonu miaj salutoj al Leŭtenanto Mitchell ĉe Orleano, kaj petu, ke li ordonu, ke neniu menciu Usonon al la malliberulo dum li estos enŝipe. Vi ricevos viajn ordonojn skribajn de la ĉivespere deĵoranta oficiro. La tribunalo estas fermita sen tago."
Mi ciam supozis, ke Kolonelo Morgan mem portis la tribunalan registraĵon al Vaŝingtono, kaj klarigis ĝin al Sinjoro Jefferson. Certe estas, ke la Prezidanto aprobis ĝin -- certe, tio estas, se mi povas fidi la virojn, kiuj diras, ke ili vidis lian subskribon. Antaŭ ol la Nautilus atingis la nordan atlantikan marbordon de Orleano kun la malliberulo enŝipe, la kondamno estis aprobita, kaj li estis viro senpatria.
La plano tiam elektita estis pli-malpli sama kiel tiu ĉiam poste sekvata. Eble ĝin inspiris la neceseco sendi lin sur akvo de Fortikaĵo Adams kaj Orleano. Al la Flota Ministro -- certe la unua Crowninshield, kvankam tiun homon mi ne memoras -- oni petis meti Nolan'on en registaran ŝipon kiu faros longan krozadon, kaj ordoni, ke li estu tiom enfermita tie, ke li nepre neniam vidu aŭ priaŭdu la landon. Tiutempe ni havis kelkajn longajn krozadojn, kaj la Floto estis tre nefavorata; kaj, ĉar la pliparto de tiu ĉi historio estas tradicia, kiel mi jam klarigis, mi ne certas, kien li unue krozadis. Sed la komandanto, al kiu oni lin konfidis -- eble Tingey aŭ Shaw, kvankam laŭ mia memoro temis pri unu el la pli junaj oficiroj (ni ĉiuj estas sufiĉe maljunaj nun) -- reguligis la konduton kaj antauzorgojn de la afero, kaj laŭ ties plano ili estis plenumitaj, mi supozas, ĝis Nolan mortis.
Kiam mi estis dua oficiro de la Intrepid, kelkajn jarojn poste, mi vidis la unuan leteron de instrukcioj. Mi ĉiam bedaŭras, ke mi ne kopiis la tuton. Ĝi tamen tekstis pli-malpli jene:
"Vaŝingtono, (kun dato, kiu certe estis malfrue en 1807). |
"Sinjoro: Vi ricevos de Leŭtananto Neale la personon de Felipo Nolan, antaŭ nelonge leŭtenanto en la armeo de Usono.
"Tiu homo, juĝate en milita proceso, blasfeme esprimis la deziron, ke li 'neniam plu aŭdu pri Usono'.
"La Tribunalo juĝis, ke lia deziro estu plenumata.
"Por la nuna tempo, la plenumo de la ordono estas konfidita de la Prezidento al tiu ĉi Ministrejo.
"Vi akceptu la malliberulon en via ŝipo, kaj lin tenu tie kun tiaj antaŭzorgoj, kiaj malebligos lian eskapon.
"Vi provizu al li tiaj loĝejon, mangaĵojn, kaj vestaĵojn kiel konvcnas por oficiro de lia estinta rango, kvazaŭ li estus pasaĝero en via sipo aferante por sia registaro.
"La sinjoroj en la ŝipo faru tiajn aranĝojn, kiaj al ili plaĉos, pri lia kunestado. Nenia ajn ofendo estu farata kontraŭ li, nek oni rememorigu al li, ke li estas malliberulo.
"Sed neniel li aŭdu pri sia lando aŭ vidu informojn pri ĝi; kaj vi precipe avertu ĉiujn oficirojn komandatajn de vi, ke ili zorgu, ke. inter la diversaj favoroj eble donacotaj, ĉi tiu regulo, kiu rilatas lian punon, neniam estu malatentita.
"La Registaro intencas, ke li neniam revidu la landon, kiun li malagnoskis. Antaŭ la fino de via krozado, vi ricevos ordonojn, kiuj efektivigos tiun ĉi intencon.
"Kun estimo,
W. Southard, pro la Flota Ministro." |