![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Ne ordinara ter'
de Donald J. HARLOW
Ŝi estas ne ordinara Ter', Akvo, ligno aŭ aer', Sed insul' Merlina de Magi' Kien pilgrimos vi kaj mi. |
Rudyard Kipling Kanto de Puck |
Vekiĝas la maljunaj
Liajn sonĝojn trafadenis la Tempo, kaj la koloro de tiu fadeno estis la Homo.
Jarojn li dormis, jarcentojn. La pliparto el lia gento jam dormis pli ol mil jarojn, tiam, dum nuboj el karbofumo drive obskuris la malkreskam lunom kaj la vastan verdan landon retis kaj ligis per dekmil fadenoj el ŝtalo kaj betono la nenombreblaj milionoj da liliputanoj, kiuj tie svarmis. En liaj longaj sonĝoj, kiuj transnuanciĝadis de arba verdeco al mara blueco kaj fine ĝis fusila grizeco, ŝajnis al li, ke nenion tiuj grandkorpaj idoj de la Patrino, tiuj kun la velkintaj animoj, timis entrepreni. Cerbojn ili havis, kaj fortecon, kaj ne mankis al ili kuraĝo, tion li koncedis al ili: ili kun egala kuraĝo sondis la profundecon de la maroj kaj la internojn de la ĝangaloj kaj la fridan maldensecon de la supra aero. La fiŝojn ili nomis, kaj la florojn, kaj la stelojn mem.
Kaj ili poluadis la marojn per siaj rubaĵoj, senigis la landojn de la turantaj arbaroj, elĉieligis la grandajn sorantajn liberajn aglojn.
Malbona estis, ke ili jaron post jaro buĉadis siajn samrasanojn. Hontinda estis, ke ili brutece kaj senkiale surtretadis magion kaj misteron. Fia estis, ke ili entreprenadis ekstermi siajn gekuzojn, la aliajn idojn de la Patrino. Sed komploti la detruon de la Patrino mem -- tio estis nek tolerebla...
...nek tolerota.
Inter liaj grizaj sonĝoj, plej griza estis tiu pri la frostaj koridoroj, ŝtalaj kaj vitraj kaj betonaj, kilometro post kilometro da sterila, senviva labirinto pli terura ol tiu, kiun li iam konis en Knossos. Por li, la Homa nomo de tiu loko ne havis signifon. Eble Ŝu-ning, aŭ Miĉuringrad, aŭ Fortikaĵo Detrick, (1) aŭ eĉ Monteto Porton. (2) Tie promenadis Homoj, pro siaj senformaj kiteloj same grizaj kaj senvivaj kiel la ĉirkaŭaj senvivaj koridoroj. Ili sencele formikadis, paroladis dirante neniom, senplezure ridetis. Kaj en tiu plej griza sonĝo ili eraris. Eta vitra ujo, ne pli granda ol lia montrofingro, ekfalis kaj disfrakasis sur tiu glaciece griza kahela planko. Li sonĝis homon surgenuan, kiu senrezulte frotegis je tiu senforma kaj malseka makulo surplanka, kaj la mieno de tiu homo estis ĉizita el timoŝtono pro la scio, kiun li enportis. En tiu sonĝo la malsekaĵo kreskis kaj disvastiĝis, ensorbante la homon kaj la koridorojn kaj ĉiujn ĉirkaŭaĵojn; kaj, disvastiĝante, ĝia koloro sangeciĝis, kaj la tuta sonĝo ruĝiĝis, kaj la homo hurlante ekbrulis.
En la sonĝo tiu hurlo senlime plilaŭtiĝis, ĝis ĝi fariĝis plena ĥorego kun sep miliardoj da senesperaj voĉoj. Tra du longaj jaroj, dum la koloro de la Homo fariĝis sanga skarlato, li sonĝis tiun hurladon, kiu ŝvelis, maksimumis, kaj malkreskis. Li sonĝis kadavrojn, kiuj fandiĝis kiel vakso en flamoj, sonorilojn, kiuj elsonoris la nomojn de tiuj miliardoj da fuĝantaj animoj. Kaj finfine la skarlato paliĝis kaj la Homa voĉo, kiu jam kreskadis dum mil jaroj, malkreskis ĝis senforta fona susurado, kaj sonĝoj reverdiĝis. Kaj tiam venis la horo de la vekiĝo.
Kaj, oscedante, li vekiĝis.
Kiel ĉiam, la jaroj nur pezetis sur li. Ne la unuan fojon li devis longe dormi por eviti problemojn; kaj, supozeble, ne la lastan fojon. Li rektiĝis en la spaco, kiun la arbo estis lasinta por li, kaj li sentis la rustecon de dormo forflokiĝi de liaj artikoj. Turnante kaj tordante sin, li liberigis sin laŭ konata maniero. Momentojn li staris tie inter la ŝtonoj kaj radikoj, en la bona bruna pura grundo, nuda kiel je la naskiĝo -- antaŭ tiom da tempo! -- kaj la maniero de sia gento li disetendis siajn perceptojn. Arbojn li sentis, solidajn kaj malrapidajn, kaj la obstinam cedemom de herboj. Kiel ĉiam, birdoj faradis siajn taskojn, kaj vulpoj, kaj vermoj sagantaj tra la eterna mallumo. Li trovis cervojn kaj babilantajn sciurojn, sovaĝajn hundojn kaj katojn, la ledecan flegmon de bovoj, la lanan afablecon de ŝafoj ... kaj tie, sub la arko de Suno kaj Luno, la nelaŭtan eĥon de homa malespero -- kaj espero.
Li nuligis la gardsorĉon ĉe siaj vestaĵoj kaj tiuj armiloj, kiujn li bezonis. Rememorante la lastajn sonĝojn, li sorĉis al si Ŝajneton por malpli evidentigi siajn kovraĵojn. Tiam, ĉeflanke zoninte sagujon kaj ĉeŝultre pendiginte sian pafarketon, li petis al la arbo malfermi elirejon el lia kaŝejo.
La arbo protektinta lin estis pranepino de tiu kverkino, kiu ombris lin kiam li ekkaŝis sin antaŭ tiom da tempo. Ĉirkaŭe videblis aliaj, disaj praidoj ŝiaj, sed neniu estis tiel alta aŭ tiel vasta kiel la supre staranta gigantino. Li eksentis nostalgion pro la arbaro, kiun li iam konis tie, kiam Homoj preferis la altajn lokojn. Nun ĝi jam delonge malaperis, por anstataŭiĝi de la regule ondadaj verdaĵoj de farmbienoj, la fremda rekteco de la heĝoj. Sed la herbaro jam fariĝis longa kaj nezorgata, dum kelkaj sezonoj netondita, kaj jam foriris kun siaj malaperintaj mastroj la pliparto de la bovoj kiuj lastatempe furaĝis tie. La tuta lando estis senhoma kaj sovaĝiĝanta. Estis esperebla, ke la arbaro iam revenos.
Lia menso serĉis aliajn de lia gento, tie en tiu senhoma lando. Ili ĉiam estis solecaj, ermitecaj , neniam gregemaj, preferantaj vivi kaj vagi sole, malaperintaj unu post alian en siajn kavajn tumulojn por cedi antaŭ la Homo dum ties disvastiĝado tra la mondo, nur nebule aperantaj en ties postaj legendoj. Nun restis neniuj troveblaj. Li traserĉis ilin en la rememoroj pri siaj sonĝoj. Jes, tamen, ili ankoraŭ vivis, kvankam en tiu lando ĉiuj certe dormis. Trans la Mallarĝa Maro en la Okcidento, kelkaj maldormis, kaj eĉ en tiu malfrua epoko okazis foja interagado inter la du Gentoj tie, ĉe la limo de Civilizo, kie renkontiĝis Kamparo kaj Arbaro; en tiu lando la Homoj nomis lian popolon liporĥano. (3)
Li elpaŝis elsub la vastaj, ŝirmaj branĉoj de la antikva kverkino. La supera ĉielo grizis kaj nebulecis pro sentrajtaj nubostrekoj kiuj malrapide kaj pacience drivis el la sudokcidento. La situon de la suno indikis pli brila makulo, iomete okcidente de la sudo. Pri la sezono li ne povis certi, sed la alteco de la suno klarigis al li, ke temas pri printempo aŭ aŭtuno. La kverkino elektis por li unu sezonon, lasante al tri oraj folioj preterŝvebi lian vizaĝon en la brizeto.
Ankoraŭfoje lia percepto serĉis Homojn, kaj trovis ilin, sude sur la malalta kresto, kiu limis tiun grandan kampon. Kun ĝoja fajfo li forkuris kontraŭ la venteton.
La kverkino rigardis lin transdancanta la suprojn de la alta herbaro dum li fuĝis suden de sia longa sonĝado.
Renkonti la junajn
Unue, videblis la longa tablo. La Kolonelo sidis ĉe la pinto, kun rokeca, nekaŝema vizaĝo, kiu belis en fortika, patreca maniero, kiu identigis lin eĉ en civila kostumo. Ĉirkaŭ la tablo, aliaj vizaĝoj estis stompitaj; la voĉoj venantaj el ili estis nura babilado, sensenca. Tio ne gravis.
Ĉi tie oni ne festas la Dankdonon, Daĉjo, diris la Kolonelo. Sed ĝi estas iel unu el tiuj aferoj, kiuj kunligas niajn landojn.
Gravis, kompreneble, la manĝo. Ĝin enportis Panjo kaj Cintia. Unue venis la cilindro el oksikoka marmelado, sange ruĝa, vibranta sur sia telero, riĉe acida. Poste venis la pizoj, tumulo da malhelverdaj globetoj, ĉiu plena kaj rondo, kun riveretoj da flava butero -- vera butero! -- defluanta laŭ la deklivoj. Kaj poste, monto da kirlitaj terpomoj, densaj kaj kremecaj, nur sufiĉe buloplenaj por pruvi, ke ili venis el la tero kaj ne el ia kartona skatolo. Cintia demetis du lignajn pletojn da freŝe bakita blanka pano, ankoraŭ varma, kun netranĉitaj krustoj kiuj restis malmolaj kaj forflokemaj. En bovlo troveblis la ekstra ŝtopaĵo, densa kaj bruna, kun maloftaj pecoj de grizverda celerio kaj kelkaj pinĉoj da salvio. Kaj finfine, sur grandega blublanka salikĝardena telerego, venis la dek-kilograma Lordo de la Festo mem -- virmeleagro, kuirita ĝis brila orbruneco per horoj da zorga ŝmirado.
Ho! diris Daĉjo Carey. Li sentis la salivon ariĝi en la buŝo.
La babilantaj voĉoj retiriĝis, mallaŭtiĝis, kunfandiĝis ĝis ili fariĝis nenio krom fora zumado en la menso, poste redisiĝis al siaj komponantoj. Li aŭdis la sufloradon de la vento en herbaro kaj branĉoj ... la foran sonon de preĝejaj sonoriloj ... unusolan homan voĉon.
"Nu, almenaŭ iu ankoraŭ vivas tie, Daĉjo."
Daĉjo bedaŭrante permesis al la Kolonelo kaj Panjo kaj Cintia reiri tien, kie ili nun loĝis. Li esperis, ke tio estis ĉe la dekstra mano de la Eternulo.
Li rigardis la aluminian paton. Ĝi portis nigran kruston pro misuzado kaj mispurigado. La kvar pecoj de lardo siblis kaj kraketis gaje, kvankam eble ne tro pure, dum li meĥanisme movis kaj removis ĝin super la fajreto.
Li rigardis la viron, kiu ĵus parolis kun transatlantika akĉento tiel simila al la lia. Li vidis altan, malgrasan formon, kun profundaj grizaj okuloj, nigra hararo kalviĝanta ĉe la tempioj kaj jam grize nuancita, nigra stoplo sur ledecaj vangoj kaj prusimila mentono. La viro portis ĉifitan, ĉifonan, migre makulitan anorakon, kiu eble estis iam verda. Li staris kun senkonscie heroeca pozo sur la kapoto de bruligita aŭto, priserĉante la sudorienton tra binoklo.
La sonoriloj estis foraj, kun sono mallaŭta pro distanco. Daĉjo sciis, ke ili sonoras la malaperon de tago kaj vivmaniero. En iliaj tonoj aŭdeblis malfeliĉeco.
"Certe," li diris kun sia plata akĉento. "Supozu, ke antaŭ la komenco de la Morto loĝis tie pli-malpli dumil, kaj vi povas kalkuli, ke inter kvindek kaj ducent homoj ankoraŭ loĝas tie."
Li ĉirkaŭrigardis kaj dum sekundo pripensis ilian situon. Tie ili estis sur eĝo, kiu devenis al la oriento kiel longa, larĝa, platformo falanta el la pli alta tereno de la norda Cotswold-a Montetaro. La vojo, sur kiu ili ripozis, estis gudra, sed sub la pavimo estis parto de la longa vojo, kiu siatempe kondukis de la fora sudokcidento al la vastaj stepoj de la lando nun malaperinta sub la ondoj de la Norda Maro. Uzita de la homoj de antikveco, la Silika Popolo, la Tasa Gento, Gojdeloj kaj Britonoj, poste Romianoj kaj Saksoj kaj Normandoj, en lastaj jaroj oni rekovris partojn de ĝi por aŭtomobiloj. Sed jam la herbaro tufis tra fendoj apud la flankoj. La vojo estis post nelonge malaperonta.
Li frostotremante pli forte kovris sin per sia ventŝirmaĵo, kaj per la libera mano metis alian ŝtipon sur la fajro. "Tom, la jaro finiĝas. Prefere ni simple preteriru ĉi tiun kaj marŝu senpere al Banbury. Ni povos atingi ĝin post nura tago! La Koalicio certe estos jam stariginta sian motorparkon; ni povos eĉ veturi al Londono..."
"Diable, ni eĉ ne povas certi, ke oni finfine sukcesis starigi tiun motorparkon; kaj eĉ se ili sukcesis, ni ne povas certe, ke tio helpos al iu." La altulo, demetinte la binoklon, montris malgajan mienon; la heroa pozo subite ekaspektis nur patose. "Ĉu vi rememoras, ke oni antaŭ du monatoj dinamitis pontojn super la riveroj kaj kanaloj? Kaj pri tio mi tute ne kulpigas ilin..." Li voĉo mallaŭtiĝis.
"Tom, vi ĉiutage parolas pli kaj pli same kiel tiuj kamparanaĉoj," Daĉjo diris kun malestimo en la voĉo. "Kial kulpigi sciencon kaj teĥnikon pri ĉio, kion ili faras? Komprenu, Tom, teĥniko -- sole teĥniko! -- povas savi nin de nova kaj senfina epoko malluma. Ni simple ne povas forlasi ĝin! Por kio, cetere, oni starigis la Koalicion? Nur por reteni tion, kion ni jam havas!"
Tom lace depaŝis de la ruinigita veturilo. Tiu disputo ne estis nova por ili. "Jen la jam delonga refreno, Daĉjo. Fidu do -- la scienco solvos. Ĉiam, kiam oni solvas unu problemon per teĥniko, oni inventas tute novan amason da novaj, kaj aferoj simple malboniĝas."
"Malboniĝas, ĉu?" Daĉjo koleris, kaj preskaŭ sentis naŭzon. "Diablo ĝin prenu, Tom! Ĉu vi deziras, ke ni reiru al la epoko de agra laboro, dekses horojn tage, jaron post jaro? Ĉu vi deziras, ke ni mortu tridekjaraj, kiel homoj kutimis antaŭ jarcento?"
Tom rigardis siajn botojn. "El tiuj vivantaj antaŭ du jaroj, pli ol duono mortis antaŭ la trideka jaro. Pli ol du miliardoj mortis antaŭ la dudeka!"
"Tio estis nura fuŝo!" Daĉjo insistis. "Simpla eraro! Venontfoje ni ĉiuj estos pli saĝaj -- ni ne same fuŝos ..." Li eksilentis. Tom rigardis super lia kapo, al punkto norde de la ŝoseo. Daĉjo malrapide turnis sin kaj demetis la paton.
La rigardanto elvenis elinter la arbovico aliflanke de la ŝoseo. Defore, li estis nedistingebla de aliaj homoj: nigra hararo, grizaj okuloj, vulpeca vizaĝo kies kadron formis franĝo de naturaj bukloj. Li portis iom ĉifan kompleton de ordinaraj vestaĵoj.
Kaj li estis alta eble unu metron.
"Nu ... bonan posttagmezon," Daĉjo lamis. "Ĉu plaĉus al vi veni al ni?"
"Dankon pro la plezuro," diris la etulo. Li transiris la vojon, post kontrolo dekstre kaj maldekstre por aŭtoj -- iom afekcia gesto, Daĉjo pensis, en la cirkonstancoj. Li eksidis apud Daĉjo, tute kvazaŭ li estus posedanto de la regiono, post unua enketa rigardo al Tom.
"Kiu vi estas?" Daĉjo senkompromise demandis. "Vi aspektas kvazaŭ vi ĵus eskapis el cirko."
"Daĉjo ..." Tom ekdiris.
Lin silentigis la facila gesto de la etulo. "Ja, la junulo pravas. Sed mi ne 'eskapis', laŭ via formulo. Restas nenio el la Granda Cirko de Maxwell krom mi kaj unu ĉevalistino, kiu ekiris al sia hejmo en Carlisle -- hejmo, kiun, mi timas, ŝi ne trovos -- kaj lasis al mi prizorgi min mem. Bonvolu pardoni min pro la sintrudo, sed mi supozis, ke -- solaj en ĉi vasta, senhoma lando -- al vi ne malplaĉos kunulo. Robin estas mia nomo -- Robin ... nu, Daly, kvankam jam dum multaj jaroj oni konas min Robin Eta." Li anticipante paŭzis.
Al Daĉjo ŝajnis, ke Tom estas perdita por koversado. Sed Tom en tiu tempo ofte ŝajnis perdita. Kiel multaj aliaj, li perdis siajn apogilojn en la ĝenerala disfalo de la Okcidenta civilizo. "Nu ... plaĉas al ni konatiĝi kun vi, Robin," li fine respondis. "Daĉjo ... ĉu sufiĉas nia lunĉo por tri?"
Daĉjo rigardis la kvar ŝrumpitajn lardaĵetojn. En lia tornistro restis du netuŝitaj boligitaj ovoj ... "Mi ja pardonpetas," diris Robin, nee gestante, "sed la viandon de la porkoj mi ne tuŝas. Religia malpermeso. Mi tamen dankas."
Kontenta, ke la vizitanto ne kaperos la lunĉon, Daĉjo returnis sin al siaj "preparoj". Tom ekkaŭris apud Robin, samniveligante la okulojn kun tiuj de la etulo. "Mi petas pardonon pro tio, ke ni ne estos bonaj kunuloj. Ni revenas de tralanda enketado por la Koalicio de Urbaj Konsilioj, kaj la ekskurso estis longa kaj ... laciga. Nun kiam ni revenas al nia Londona centro, ni ambaŭ estas iomete streĉitaj. Cetere, mi estas Tom Rowan kaj mia partnero estas Daĉjo Carey."
"Halo," Daĉjo diris seninterese. Al li ne multe plaĉis ekstra kunulo -- aparte ne pigmea vagabondo, kiu, kvankam eble ne malsata en la nuna momento, tamen certe havos graŭlan ventron post nemultaj horoj.
"Laŭ via akĉento," Robin zorge diris, "vi ambaŭ estas longe for de la hejmoj."
"Jes, nu ... ni ambaŭ estis en la Aerarmeo, Usona, tio estas ... iasence." Tom ŝajnis barakti kun si por kunteni siajn pensojn. Pli kaj pli freneza, Daĉjo pensis. "Mi estis teĥnika serĝento ĉe la lanĉejo de Supra Heyford; Daĉjo estis la filo de la Komandanto." Li facile faldis siajn krurojn por lotuse eksidi, kaj rigardis la femurojn kvazaŭ li ĵus trovis ion eksterordinaran en la umbiliko. "Antaŭ du jaroj, eble ne tiom ..." Daĉjo povis vidi, ke li estas eniranta la duontrancon, kiun li uzis por rememori. "Estis mia tria deĵoro en Britio; antaŭe mi estis sur posteno ĉe Hillingdon, poste ĉe la nova responda bazo en Chesham Bois. Ĉifoje ni havis propran domon, belan, iomete norde de Bicester. Cetere ne luaĵon, sed la propran dometon, por mi kaj Sunjo kaj niaj du gefiloj, Jeĉjo kaj Denjo. Jeĉjo estas sesjara, kaj Denjo estos kvarjara en decembro ..."
"Ĉu vi do montros al li iliajn fotojn?" Daĉjo sarkasme demandis. Tiam li sentis la ekrigardon de Robin kaj ekvelkis kiel aŭtuna folio. Li faligis la okulojn, provizore ekhontante. Sed Tom ne aŭdis lian komenton. Tom, li sciis, neniam aŭdis ion ajn, kiun li ne volis aŭdi.
"Nu, kiam la Morto unue ekestis ... nu, kiam homoj simple ekkuŝis la amase mortis sur la kontinento, oni decidis tuj evakui nin. Sunjo kaj la infanoj forflugis, kaj mi estis finanta ordigadon ĉe la kvara eskadro de batalaviadiloj -- mi estis programita por evakuiĝo la postan tagon! -- kiam la unuaj kazoj aperis en Londono, Southampton, Manĉestro -- kaj Oksfordo. Oni kvarantenis nin. Ni poste aŭdis, ke tio ne helpis; la Morto trafis ankaŭ Usonon, unue ĉe la Okcidenta Marbordo, poste ĉie. Naŭdek-kvin procenta infektado, kvindek-procenta formorto. Verŝajne ĝi jam malaperis; mi ne aŭdis pri kazoj dum preskaŭ unu jaro. La mano de la Eterunulo ..."
"La mano de la bioteĥnikistoj," Daĉjo intervenis. "Ili mortigis ĝin per tajlita kontraŭviruso. Io inventita de la ĉinoj."
"Tion mi ne aŭdis," diris Robin. "Sed vi diris, ke mortis kvindek procentoj. Mi komprenis ..."
"Vi scias, kio poste okazis," Tom daŭrigis, kvazaŭ li ne aŭdis la interrompon. "La Morton sekvis la Granda Morto. Ĉio paneis. Mankis manĝaĵoj en la metropoloj. La kloakoj superplenis. Mankis elektro -- tro malmultaj homoj sanis por funkciigi la centralojn, mankis distribukapablo por petrolo kaj karbo. Ĉie malsanoj -- tifo, ĥolero, eĉ pesto. Anarĥio, bataloj, eĉ hommanĝado. Kiam oni finfine sukcesis restarigi ian ordon -- kaj tiu damninda vintro estis ege longa kaj malvarmega! -- nu, mi hodiaŭ taksas, ke malpli ol miliono da homoj restas vivantaj sur ĉi tiu insulo. Kaj en Usono ... nu, estas nura bonŝanco, ke Sunjo, Jeĉjo kaj Denjo postvivas."
"Kiel do," Robin diris, kaj Daĉjo povis aŭdi la zorgon kun kiu li proponis tiun demandon, "vi restas ĉi tie, kaj ne kun via familio trans la maro?"
"Ne eblas," Tom diris. "Ni tute ne povas komuniki kun Usono jam pli ol unu jaron, ne post la finaj stadioj de la Morto, kiam Majno malaperis."
"Do kiel vi scias ..." Robin ekĉesis, kiam li vidis la kapneon de Daĉjo. Tio tamen ne gravis; Tom Rowan neniam aŭdis tiun demandon. Ne gravis, ke li estas ido de raciisma kulturo; pri tiu temo, lia raciismo jam paneis.
Daĉjo sentis la kutiman miksaĵon de kompato kaj malestimo. Li ekstaris kaj paŝis trans la fajreton al sia kamarado, kaj elforkis lardon el la malpura pato sur la manojn de Tom. Varma graso gutis laŭ ties manartikoj por plumakuli la jam malpurajn manikojn, sed tiu ŝajne ne rimarkis la provizoran, malkreskantan doloron; dum momento lia menso estis longe for, trans la maro, en la sunsubiro. Sen konscio pri manĝaĵo kaj ĉirkaŭaĵoj, li meĥanisme maĉis erojn el la magra porcio de lardo. Daĉjo, pli singarde -- li cetere estis filo de kolonelo -- elprenis du pecojn de kruda bruna pano el sako kaj faris ian sandviĉon.
Robin permesis al Tom kelkajn momentojn por retiri sian atenton al la vera mondo antaŭ ol li ree parolis. "Kio do pri tiu via enketado? Kio estas tiu 'Koalicio de Urbaj Konsilioj'?"
"Kio?" Tom levis la okulojn, poste rerigardis siajn grasmakulitajn manojn, nun malplenajn. Li sekigis ilin sur la malpuraĉaj pantalonkruroj. "Ho. La Koalicio de Urbaj Konsilioj estas konfederacio de urbaj registaroj, sub gvido de Londono, Manĉestro, Birminghamo kaj Southampton. Ili pretendas, ke ilia celo estas 'konservi la benojn de scienco kaj teĥniko tra ĉi tiu malfacila periodo de restarigo'. Mi supozas, ke per tio ili volas diri, ke ili intencas refari la samajn erarojn. Ili restarigas la malnovan registaron; ili jam havas novan reĝon, Georgo Sepa, antaŭe Vicgrafo de io. Ni estas unu el pluraj teamoj komisitaj por sondi la sintenon de la lando, aparte de la kamparo."
"Kaj kian sintenon vi trovis?" Robin interesite demandis.
"Idiotoj, mi opinias," Daĉjo diris al la fajreto. "Kiam oni parolas kun tiuj homoj pri la nova registaro, ili respondas, 'Ho, ja, sed tiuj en London neniam faris nenion por mi.' Aŭ: 'Pli da tiuj damnindaj maŝinoj kaj tiuj damnindaj malsanoj, mi s'pozas, kaj mi tute ne rilatos kun ili.'"
Tom turnis sian kapon al sia juna kunulo. "Sed Daĉjo, ĉu vi ne povas kompreni ilian sintenon? Dum almenaŭ kelkaj jaroj, nur la urboj profitos el teĥnologio; rilate la kamparon, temos nur pri prenu! prenu! prenu! fare de Londono kaj ties satelitoj."
Daĉjo elfosis manplenon da grundo de la flanko de la ŝoseo kaj uzis ĝin por frotpurigi la paton, furioze forviŝante grason. Dum kelkaj momentoj, neniu diris ion ajn. La supra ĉielo jam iomete malheliĝis malantaŭ la nubaro; en tiu sezono, la nokto alvenos sufiĉe frue.
Daĉjo fine parolis. "Tom, se vi opinias, ke la Koalicio provos trompi la kamparanojn -- se vi volas subteni ilin kontraŭ ni -- kial, pro Diablo, vi ne simple restos ĉi tie kun ili?"
Tom donis al li la unuan vere stabilan rigardon, kiun li vidis ĉe sia kunulo en longa tempo. "Eble mi faros tion, Daĉjo," li malrapide diris. "Eble mi faros ĝuste tion."