dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → ARKIPELAGO ARTEKO

您是本帖的第 1209 个阅读者
树形 打印
标题:
ARKIPELAGO ARTEKO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ARKIPELAGO ARTEKO

ARKIPELAGO ARTEKO

Adam Hlobus

Ironia novelo

El la bjelarusa «Артэк» tradukis: Zmitro Lapcionak

Mi dediĉas ĉi tion al artekanino Olga Sokal el urbo Orjol kaj al Jaŭhjeno Vap el Belostoka regiono.

Vi demandas pri pionira, la plej granda en mondo tendaro Arteko? Bonvole...

La invitilon al la krimea somerripozejo alportis mia patro. Kutime pri mia tempo-pasigo dum someraj ferioj okupiĝis la patrino. Ŝi laboris en biblioteko de konstru-enterpreno № 4, kaj en tiu tempo en proletaj kontoroj kolektiĝis diversaj bonaĵoj kiel vojaĝiloj al sportaj kaj turistaj bazoj kaj ripozejoj. Sed nun, neatendite, kiel neĝo falinta surkapen en junio: «Adamo, vi venos en julio en Artekon!». En la subteksto, pri kiu oni tiel ŝatis paroladi komence de 1970jj, estis legebla: ĝoju, filo, ĉar al tre malmultaj tiom bonŝancas — ripozi en plej fama tendaro, kien venas plej bonaj el plej bonaj gejunuloj el tuta mondo. Sed mia animo de mjenska sepklasano ŝrumpiĝis pro timiĝo, ĉar mi neniam estis plej bona eĉ en mia tre meza lernejo № 9, eĉ en mia klaso 6 «B», kiu estis unu el plej malbonaj. Mi konfesu, mi estis ĉiama mezulo, kiu brave batalis kontraŭ pli malbonaj notoj. Kaj en Arteko, ĉiuj sciis, estis plej merititaj el induloj, plej saĝaj el sagaculoj, plej kapablaj el lertuloj, io simila al olimpiuloj. Ĝuste tiel estis priskribata, rakontata kaj montrata en ĵurnaloj, gazetoj, radio kaj televido. Kaj mi ne volis aspekti kiel mensmalforta.

Jen tiel, timante kaj dubante — ĉu veturi aŭ ne — pasis du monatoj de atendado. Mia timiĝo elvaporiĝis, kvazaŭ sorĉistino magiis, apud makabra konstruaĵo de Centra komitato de bjelarusa komsomolo, tuj kiam mi ekvidis tiujn, kun kiu mi devos veturi al la duoninsulo Krimeo. Ordinaraj mjenskaj patrinaj filinetoj kaj filetoj staris kun la gepatroj, kaj ĉe iliaj piedoj alpremiĝis, kvazaŭ hundoj, buntaj valizoj. Estis ĉirkaŭ 11 vespere, mallumis, ni — estontaj artekanoj — viciĝis po du kaj direktiĝis al stacidomo. En la mallumo ni similis vicon de militkaptitoj.

En vagonaro Mjensko—Simferopolo oni donis al ni sekan manĝaĵon: bakaĵon, panon, bombonojn kaj skatolon de stufita porkaĵo, po unu al ĉiu triopo. Unua el la skatolo prenis manĝi pendnaza Miĥasjo el Njasviĵo. Dum ceteraj gapis en fenestron kaj trinkis varmetan teon kun malfreŝa pano, njasviĵa Miĥasjo formanĝis el la skatolo ĉiujn viandopecoj, kaj diris, ke tia trafis skatolo — tie estis nur lardo, nur graso. Al la sprita pioniro ni batpiŝtis en nukon, tamen la viandon ni ne revenigis.

Mi ne scias, kiel okazas ĉe aliaj, sed miaj unuaj tendaraj tagoj pasis ĉiam sub griza kaj malluma kovrilo de malsato. Kiel plej kara talismano mi portadis en brustpoŝo tranĉaĵon de nigra seka panpeco, kaj kiam kuŝiĝis dormi, tiam mi kaŝis ĝin sub la kusenon, volvinte en ĉemizon, por ke ĝi ne diseriĝu.

Kun peceto da nigra pano mi veturis eĉ ĝis arteka banejo, kaj tie mi devis malrimarkite ĝin forĵeti, ĉar maldiketa junulo, vestita en mustard-kolora duonmilita uniformo, ordonis senvestiĝi ĝisnude kaj meti ĉiujn vestojn en sakon, kiun oni forportis en apartan deponejon por esti tie konservata eĉ dum du longaj monatoj. Sur mi restis nur ŝtrumpetoj kaj sandaloj, kaj en celofana saketo, alpremita al certa organo, estis nur sapo, dentopasto, broseto kaj sportŝujoj kun rezerva ŝtrumpetparo. En la dekstra sportŝuo estis kaŝita volvaĵo kun 10 rubloj. Kompreneble, ke en alian liberan sportŝuon mi povus enŝovi sekan panpecon, sed interna honto ne permesis al mi. Se oni trovus, kaj tiam komenciĝus... Ĉu vi el malsata regiono venis? Ĉu la gepatroj vin instruis tiel panon en ŝuojn meti? Do, mi ne bedaŭris, ke forĵetis la manĝon, ĉar oni observis nin tre atente: kaj en la hararo pedikojn oni serĉis, kaj inter fingroj, kaj eĉ pugon oni malfermis, kaj en la truon enrigardis... Pro kio mi ekruĝiĝis kaj balbutis, kiam diktis miajn informojn al doktorino en okulvitroj.

El la doktora kabineto ni devis laŭ longa koridoro paŝi en duŝon, kie jam estis kolektitaj ĉirkaŭ tridek nudaj knaboj kaj kie mankis varma akvo. Kun ŝrikoj, muĝoj kaj ridegoj ĉiu laŭvice ensaltis sub glaciajn akvostriojn, kaj ĉiuj ceteraj ridegis, kvazaŭ en akre-frosta duŝo kaj en konvulsio sub ĝi estis io gaja.

Post la duŝo estis ordono iri en grandan ĉambron, meze de kiu etendiĝis longega benko, sur kiu kuŝis aroj de uniformo: ŝortoj, ĉemizoj, kalsonetoj, subĉemizoj kaj kepoj. Mi neniam vidis en realeco, kiel sovaĝuloj atakas mamuton, nur en usonangla filmo “Milion jaroj antaŭ nia erao», kaj ankaŭ en dokumenta filmo min impresis epizodo kie hienoj atakis leonon. Hundoj malaltpugaj, kun malakraj muzeloj, kun lapformaj oreloj, distiradis je pecoj la maljunan caron de bestoj. Io simila okazis dum disdivido de la uniformoj. Necesis samtempe kapti subĉemizon, komenci ĝin survesti, kuri laŭlonge de la benko al aro de kalsonetoj, eltiri, surmeti, interpuŝiĝi, enŝoviĝi al la ĉemizoj, planante vojon al ŝortoj kaj kepoj. La samon faris ankoraŭ trideko da plej lertaj el ĉiuj lertuloj. Certe tio finiĝus per batalo, se la maldiketa junulo ne ensaltus en la ĉambron kaj ne muĝus, kiel vundita hipopotamo: «Ha-a-a-altu! Sile-e-e-entu!»

Kiel muĝas hipopotamoj, mi havis eblecon aŭdi en movebla bestocirko. Kaj mi konfesu, ke ili muĝas tre terure. En Mjenskon venis movebla bestocirko, en ĝi estis ankaŭ hipopotamino, kiu dum tuta tago sidis en grandega kavo. Hipopotamoj ŝatas akvon kaj marĉon. Sed neniu ja povis antaŭpensi, ke en unua de oktobro falos frostego. Akvo en la kavo glaciiĝis, kaj la hipopotamino algluiĝis al fera vando. Kiel ŝi muĝis! Ŝia flanko, deŝirita de la kavo, estis tenere roza, kiel pura ĉielo en malvarma mateno. Kaj ŝia basa muĝego elpumpiĝis el plejprofundo de ŝia grandega ventro, kaj ĝi estis nek sen fino, nek sen ĉeso.

De kie tiu maldiketa junulo prenis bestan muĝon, mi ne enketis. Mi ŝtoniĝis, dirinte al mi mem sorĉvorton «senmove». Mi estis jam vestita en: subĉemizo sufiĉe normala, kalsonetoj longaj preskaŭ ĝis genuoj, ŝortoj longaj duone de la kalsonetoj, kaj ĉemizon de nekonata grandeco, ĉar mi tenis ĝin samtempe kun pendnaza Miĥasjo el Njasviĵo. Li tenis je maniko, kaj mi je kolumo. La junulo en uniformo devigis nin malvesti ĉion kaj meti reen sur la benkon, kaj poste al ĉiu donis veston pli-malpli de taŭga grandeco.

En arteka banejo mi turmentiĝis ne vane, ĉar faris genian eltrovon: veston, kaj precipe uniformon necesas elekti je unu grado pli grandan. En tia, iom pli malstrikta (sed ĝi nenie premas, nek vundas) uniformo ni devis sidi dum horo apud la banejo en nokta skvaro, ĝis pufa taĉmentestrino venis kaj ordonis sekvi ŝin.

Lacigita de du vojtagoj, mi apenaŭ piedmovis post tre bone sunbrunigita virineto kun longa vizaĝo, simila al glano. Kaj pensis mi, kiel bone estus se mi malaperus el ĉirpanta krimea nokto kaj aperus en loĝejo numero 44 sur oka etaĝo de domo 68 laŭ strato je nomo de Apanskij en urbo Mjensko, pli mallonge — deziregis mi hejmen. Io al mi jukis, kaj en la brusto okazis ia malpleno kaj malvarmo, en la nazo io tiklis, kaj en okulojn venis larmoj. Ploris mi sensone. Mi paŝis post la pufa virineto kaj kaŝite forviŝadis per ŝtrumpetoj la malsekajn vangojn. Sed vi ja mem scias, ĉiu povas iam ion ekvoli kaj ekdeziri .

La deprimo malaperis tre neatendite, en tiu momento, kiam ni eniris en brile lumitan antaŭĉambron de granda kvinetaĝa konstruaĵo. La simila al glano vizaĝo turniĝis al mi, alproksimiĝis kaj diris: «Memorfiksu... Via tendaro nomiĝas — Montara, via taĉmentaro — Kristala, via taĉmento estas kvina, via etaĝo — tria, via ĉambro — tricentdekunua. Ripetu!» Mi ripetis. Kial, vere, mi ne ripetu, se petas juna virineto kun nefajne kunligita sur la kolo pionira kravato. Al mi eĉ plaĉis odoro de seka oktobra foliaro, kiu venis el-sub la gladilo, kiam mi malrapide movadis ĝin laŭ silka, bone malsekigita ruĝa-skarlata triangulo. Ververe. Sed la taĉmentestrino, kiu diris, ke ni iru ripozi, anstataŭ krakantajn kornetojn super alta mamo havis svingantajn iajn malenergiajn ĉifonaĵojn.

Dum mi serĉis mian 311an ĉambron, mi estis tute certa — tie estis multege da negroj kaj ĉinoj. Mi ja ne sciis, ke internacia sezono kun negroj, hindoj kaj indianoj okazas nur unufoje ĉiujare en julio. Kaj imagu al vi mian miron, kiam, malrapide malferminte la pordon, mi ekvidis tute blankan (eĉ brovojn li havis helajn) knabon, kiu sidis en pozo de ofendita batalanto sur unu el dekkvin litoj apud fenestro.

Blankkapa, buklahara knabo estis Viĉjo el Vicjebsko. Kaj ĉu mi devis veni en malproksiman landon por konatiĝi kun vicjebska Viĉjo?! Kun tiu sama Viĉjo, kiu havis firmajn nodajn kubutojn kaj genuojn, kun tiu, kun kiu mi forte interbatiĝis pro breto en kredenco. Post konatiĝo ni tuj dividis la kredencon: mi havu malsupran breton, kaj li havu la supran. Kaj diversaj etaĵoj kiel dentbroseto aŭ kovertoj konstante falis de viĉja breto sur mian. Sed mi tiaĵojn neniam ŝatis. Mia — estas mia, mi ne bezonas fremdan, sed pro mia propraĵo mi kapon deŝiri, metafore dirante, kapablas. Kompreneble, mi avertis, ke se ankoraŭfoje liaj malpuraj kaj fiodorantaj aĵoj aperos sur mia pura breto, mi ilin forĵetos en fenestron. Kaj la fenestro en la ĉambro estis giganta, eĉ ne fenestro, sed tuta vitra movebla vando, trans kiu videblis ekzotika mara pejzaĝo. Reala ĉielo, realaj montoj kaj rokoj, realaj cedroj, sed ne fototapetoj. Kaj maltrafi en tian vastan fenestregon mi ne povis, kaj rozkolora sapujo de Viĉjo forflugis en direkto de ŝancelantaj smeraldaj cipresaj pintoj.

La mastro de forĵetita sapujo komence ridis, kiel ĉiuj ceteraj en la ĉambro, sed poste, kompreninte, ke oni ridegas ne pri mi, sed pri li, li tute blankiĝis, kaj liaj marĉaj okuletoj verdiĝis, kiel vicjebskaj lagoj en junio. Li unua batis... Viĉjo batis min unua, kaj batis per piedo kontraŭ mia piedo, kiam mi kuris sur akurate aranĝitaj litoj. Ĉu vi povas imagi, kiel mi devis faliĝi kontraŭ kverka pargeto, kiel gratvundiĝis kaj batiĝis femuro, dum tuta monato ne malaperis bluaĵoj. Vi ja scias, kiom blanka kaj delikata estas mia haŭto, se per fingro puŝi, tuj disfluiĝos lila flako. Kaj ankoraŭ unu problemo estis kun la haŭto: ĝi malbone sunbruniĝemas. Kiam mi forveturis el Arteko, mi estis plej nebruniĝinta, kaj sur la manoj kaj gamboj mi portis maksimuman kvanton da bluaĵoj kaj grataĵoj. Oni speciale kalkulis: estis 43 bluaĵoj kaj 18 grataĵoj. Tamen de la falo sur la kverkan flankon ĝis adiaŭo kun la tendaro Montara estis ankoraŭ tre longe.

ip地址已设置保密
2008/5/22 10:57:01
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Apud mi sur la flankon inter litoj faliĝis ankaŭ Viĉjo, ĉar li ja batis, sed ekvilibron perdis. Mi faliĝis unua, sed releviĝis ankaŭ unua, por ke tuj ĵetiĝi sur viĉjan bruston, kaptĉirkaŭi lian kolon kaj sufokigi. Li serpent-turniĝis sub mi, kiel vermo sub kokinpiedo. Certe, tio neeblis... Mi disetendiĝis, kiel abia stumpo, kaj premis Viĉjon, kiom mi havis pezon kaj forton. Li jam pretiĝis kapitalucii, kiel li mem poste konfesis, ke volis peti mian indulgon, sed li ne sukcesis, mi jam lasis lin. Vere. Mi devis eksalti kaj beste impeti kontraŭ samtaĉmentanoj, kiuj, observante la batalon, komencis kriadi: «Bjelarusoj batalas! Bjelarusoj batalas!..» Post momento apud mi ekstaris sufokita Viĉjo el Vicjebsk. Plifortiĝo de batalspirito inspiris min, kaj mi komencis blasfemi, mi elkriis tiajn rusajn fivortojn kaj tiel laŭte, ke la kontraŭuloj decidis ke estos pli bone foriri post la pordon, kiun mi fermis per piedbato. La pordo krakis-pafis. Kaj la pafo elbatis el mi la agreson, kiu forflugis kiel ora polvo en la vaste malfermitan fenestron. Trankvila kaj malplenigita mi turniĝis al Viĉjo kun intenco interpaciĝi. «Rigardu mian gambon!» — diris mi konfide. «Kaj vi preskaŭ rompis mian kolon», — tre tenere sciigis li. Ni interpaciĝis kun Viĉjo, kiu sole sidis surlite, kiam mi malrapide malfermis unuafoje la pordon de 311a ĉambro.

Dua mia konato en Arteko estis Serĉjo el Mjensko, li tria eniris en la ĉambron. Melankolia Serĉjo, kiu denaske havis sur la dekstra piedo du plej malgrandajn fingrojn kunkreskintaj, eĉ ungo estis unu, ili estis iaj siamaj ĝemeloj sur unu aparte konsiderata piedo. Sed necesas mencii, ke tiu korpa fenomeno tute ne malhelpis al mia dua konato kuri kaj salti, kaj ne malhelpis al li esti plej bona en Montara tendaro pri saltado supren. Serĉjo tre diligente treniĝis en mjenska stadiono «Dinamo» pri atletiko kaj alportis en Artekon fajnan sportveston, kiun li estis devigita lasi en la deponejo.

Sed silke-blua vesto tamen ne vane veturis al duoninsulo en Nigra maro, ĉar retrovoje de la suna tendaro de amikeco oni fimankigis al mi, aŭ se diri en homa lingvo, do oni al mi forrabis mian pantalonon. Fortiris per plej rekta metodo... Mi endormiĝis kaj metis la pantalonon post kuseno, por ke ĝi ne ĉifiĝu, kaj eĉ per mano ĝin tenis. Sed kiam mi vekiĝis, tiam en la mano estis nur kusenangulo, kaj de la pantalono eĉ odoro ne restis. Gvidantino — okulvitra junulino kun dikaj kruroj kaj akresona/akuta voĉeto — ŝi nur disetendis siajn mallongajn manojn, dirante, ke necesis meti ĝin sub la kusenon, sed ne post kuseno.

Mi preskaŭ ploris, ja kun la pantalono malaperis du plenaj poŝoj de insignoj, kiujn donacis samtaĉmentanoj. Kaj kiaj insignoj tie estis! Kaj blua blazono de urbo Zelenogrado el Kaliningrada regiono. Kaj moskeo el Ĝambulo, kiu estas en vastvizaĝa Kazaĥstano. Kaj mallarĝa panoramo de Uljanovsko. Kaj karelia betulo el Petrozavodsko. Preskaŭ tuta historio kun geografio de tiutempa Sovetunio. Kaj iu prenis kaj forportis... Sed rezervan pantalonon mi ne havis. Jen nun, kiam mi prepariĝas al vojaĝo, mi nepre alprenas sport-pantalonon. Sed tiam mi bonŝancis, ke en la sama kupeo kun mi revenis en Mjenskon samtaĉmentaro Serĉjo. De li mi ja pruntis novegan blu-silkan pantalonon. Kiel forte li ne volis ĝin doni! Kaj li tre miriĝis, kiam post unu tago mi portis ĝin al li hejmen. «Kaj mi jam estis certa, ke neniam plu vidos ĝin!» — elkriis Serĉjo, ekvidinte min. Li ekvidis sian pantalonon, kaj jen mi neniam plu lin renkontis, malgraŭ ke li vivis ĝuste en centro de Mjensko, ĉe placo de Jakubo Kolas, super gastronomia vendejo «Ĉefurba». Eble, mi ne tre deziris rerenkonti artekanojn. Kaj entute mi renkontis neniun plu el ili.

Nur unufoje mi sur librobreto legis nomon de samtaĉmentano — Abaŝov. Mi interesiĝis, kie la libro estis eldonita... Urbo Ufa. Do tre verŝajne povas esti, ke kolekton de fantastikaj noveloj eldonis Jurio Abaŝov el Baŝkortastano, tiam nomata Baŝkirujo. Jurio kiu enlitiĝis en ŝtrumpetoj, kaj pro tio trafis en malagrablan situacion. Tamen, en situacion trafis ne nur Abaŝov el Baŝkortastano...

Post tagmanĝo laŭ arteka ordo necesis dum unu horo ripozi kaj, nepre senvestite, kuŝi en lito sub littuko. Eblis, se iu dezirus, — ankaŭ sub litkovrilo, sed — estas Krimeo, julio, varmego ĝis 30° en ombro. Do sub littuko estis pli agrable. Tagmanĝinte la tendaranoj enlitiĝis. En la ĉambron eniris la gvidantino Galina el Novgorodo kun sia sunbrunigita glanvizaĝo, super kiu ŝanceliĝis blankigita tufo. Galina ordonis al ĉiuj ekstari. Ordonojn en la tendaro oni ne pridiskutas. Ekstaru! — do ekstaru kaj ne pensu. Kaj mi ne pensis, mi staris kaj rigardis al miaj samĉambranoj en uniformaj kalsonetoj. Ĉiuj estis vestitaj en samaj nigraj iom senkoloriĝintaj kalsonetoj. Sed Abaŝov havis ankaŭ okulvitrojn kun malpur-verda tenilo, horloĝon sur leda taŭzita rimeneto kaj nigra-bluajn ŝtrumpetojn kun romba ornamaĵo. «Kial vi ne senvestiĝis?» — gvidantino Galina alproksimiĝis al la baŝkiro. «Mi senvestiĝis», — la okuloj de ufaano timigite palpebrumetis en okulvitraj lensoj. «Kial vi la ŝtrumpetojn ne malvestis?» Paŭzo post «vi» estis tiom profunda, ke el ĝi tre elokvente elvideblis vorto «bestaĉo». «Sed ĉe ni ĉiuj tiel dormas». «Kie estas tiu ĉe vi? Eble en Ameriko? Sed jen, ĉe ni en Sovetunio kaj precipe en Arteko sovetaj homoj enlitiĝas sen ŝtrumpetoj! Malvestu! Tuj!» — longa, kiel de Adolfo Hitler, tufo eksaltis super la vizaĝo. Interese, ĉu spektis Galina el Novgorodo amerikajn filmojn, en kiu loĝantoj de Usono enlitiĝas, ne malvestinte ŝtrumpetojn? Kaj, certe, ne estas ŝia afero kompari vivon de du imperioj kun diversaj soci-politikaj ordoj. Ŝia devo estis pli simpla: mem plenumi kaj devigi aliajn plenumi la regulojn de arteka vivo. Kaj da diversaj regularoj en la tendaro estis pli ol sufiĉe...

Ĉiuj tendaranoj devis paŝi «sampiede», mi ne scias, kiel kiu, kiel malliberuloj, aŭ kiel militistoj, sed nepre ĉiuj nur «sampiede». Kaj ne gravas, ĉu iras du, ĉu tri, kvar aŭ cent kvar homoj, ĉiuj devas paŝi nur «sampiede». Eble dum jaro, se ne pli, post reveno al civila vivo, mi kun ĉiuj paŝadis nur laŭ tendara maniero. Eĉ kun virinoj, junulinoj, gepatroj — nur arteke. Kaj neniel mi sukcesis dekutimiĝi. Jen oni iras kun iu, jen rigard' malsupren, kaj kun salteto oni ŝanĝas la paŝon kaj trankviliĝas, kaj ian malpezecon sentas, ĉar en nenormaleco de «sampieda» paŝado oni jam vidas normalecon, neceson kaj bezonecon.

Al tendaranoj estis malpermesita diri ĉe renkontiĝoj kun pli aĝuloj «saluton», «mi vin salutas» kaj diversajn «maladiaŭ»ojn. Saluti estis permesite nur tiel: de mateno ĝis 12:00 — «bonan matenon», de 12:00 ĝis 18:00 — «bonan tagon», de 18:00 kaj ĝis mateno — «bonan vesperon». Sed mi, kvazaŭ obstina irlandano, kiu demonstras unupersonan suverenecon, obstine diradis «tagon bonan», laŭ bjelarusa maniero. Sed min oni ne persekutis kaj ne punis pro tiu inversigo de vortordo, de kiu la senco ne ŝanĝiĝas. Ĝenerale al nacimalplimultuloj estis permesata iom pli, ol al rusoj, onidire, pli juna frato — estas pli stulta, ion-tion de li indas ne aŭdi kaj pardoni.

Koncerne punoj, ili havis en Arteko pli vortan, ol fizikan karakteron. Taĉmentestrinoj minacis, ke telefonos al gepatroj; tendarestro diris, ke skribos leterojn. Ĉiuj kune promesis forpeli el la tendaro kaj revenigi hejmen. Tamen neniu kredis al ili. En realeco ili povis la sekvan: ne permesi iri al dancoj, ne kunpreni al filmospektado, ne permesi veni al ekskurso kaj en plej ekstrema okazo, voki vespere en ĉambron de estroj, kaj tie timigi kaj promesi, ke sekvafoje estos batado. Ke iu vere estis batita, mi ne aŭdis, ĉar ĝenerale en Arteko ĉio aĉa estis tre diligente kaŝata, kaj plu, tie funkciis sistemo de anstataŭigo.

Ekzemple, mi ekribelis — mi rifuzis ellerni 10 neprajn pionirajn kantojn. Kiam en arbarkampeto ni sidiĝis ronde kaj komencis diktado de vortoj, mi levis manon kaj deklaris, ke tre malbone skribkapablas ruse. Pro tiu ŝerco min eblis, minimume, venigi en centron de placo dum la vespera kunveno kaj antaŭ tuta Kristala taĉmentaro min primoki kaj humiligi, dirinte: jen estas pioniro, kiu ne kapablas ellerni la lingvon, en kiu parolis Lenin. Kaj, kredu al mi, estus tre honte. Tamen Galina el Novgorodo kondutis alimaniere. Ĉu vi ne volas esti kiel ĉiuj? Perfekte. Estu plej bona. Ŝi demandis: «Kiu plu ne scipovas rusan ortografion?» Mian malobeemon subtenis du kazaĥoj, Muĥtaro kaj Amangeldio. Tiam la taĉmentestrino tre solene sciigis, ke ni estas liberigataj de la 10 pioniraj kantoj kaj estas direktataj al biblioteko, kie ni povos preni librojn en la gepatra lingvo kaj legi ilin, dum ceteraj kantados. De ŝia flanko ĉio estis farite tre takte, tiel, ke mi pensis: eble antaŭa internacia sezono kun negroj kaj ĉinoj tamen igis iun-tiun estime trakti fremdulojn, kiuj ne ellernis la grandan kaj potencan lingvon de internaciaj kontaktoj. Sed el mia ribelo rezultis nur vezik-krevo.

Se mi en certa grado mensogis al Galina, tamen Amangeldio el Ĝambula regiono estis sincera. Grandkapa buflarvo, alimaniere ne eblis diri pri li, ordinara vosthava embrieto de bufo. Kaj la okuloj de la kazaĥo estis mallarĝaj kaj konveksaj samtempe; okulgloboj ŝajne strebis elsalti el la kranio, kaj la streĉita haŭto ilin ne lasis. La nomon de malgranda kurbgamba kazaĥo el Ĝambula regiono komence neniu kapablis memorfiksi. Sed kiam oni tiaĵon prononcos kaj memorfiksos, do jam neniam forgesos, eĉ se ekvolos. Se iu vekigus min nokte kaj demandus, kun kiu kazaĥo mi konatiĝis en Arteko, tiu aŭdus — Amangeldio. En lia Ĝambulo estis tertremo, tial kun heredantoj de estroj en Krimeon veturis infanoj de multinfanaj proletoj kaj kamparuloj. Amangeldio estis oka infano en la familio, sed ne lasta. Mi ne interesiĝis, pri kio okupiĝis la patro de la bufsimila kazaĥo, sed ilia familio certe ne suferis pro malsato kaj malriĉeco. Se vi vidus, kiel li piedpremis sur asfalto pecon de akvamelono...

Iam fine de unua semajno oni al ni donis akvamelonon por deserto. La loboj estis ruĝe-sukaj, similaj al grandegaj kok-krestoj. Sed la ĝambul-regiona bufido jen eldiras: «ĉe ni per tiaj akvamelonoj oni en futbalon ludas!» Neniam mi vidis, kiel oni ludis futbalon per akvamelono, sed jen kiel oni ludis per globuso — jes vidis. Vilaĝa lernejekonomo forĵetis en rubujon ĉirkaŭ dudek tiuj geografiaj lerniloj. Kaj la vilaĝinfanoj ne trovis pli bonan okupon, ol batadi ilin per piedoj. Poste malantaŭ la lernejo longe kuŝis malpura aro de rompitaj globusoj, tiom similaj al kranioj. Kiel globusojn same akvamelonojn mi tre ŝatis kaj ŝatas. Se paroli pri akvamelonoj, pri tiuj beroj el legomoj, mi povas manĝi ilin ne nur ruĝajn, sed ankaŭ apenaŭ ruĝetajn kaj malvarmete-nedolĉajn. Sed jen Amangeldio, certiginte, ke neniu kazaĥo manĝos Krimeajn akvamelonojn, iris laŭlonge de tablovicoj kaj ordonis al ĉiuj samlandanoj forĵeti la deserton. Liaj samlandanoj, neatendite por ceteraj, obeis sian kuleregon kaj elirinte el manĝejo, ĵetis la lobojn unuj en rubujon, aliaj sur teron. Amangeldio ĝojis kaj premis la akvamelonojn per kalkanumoj. Iom poste mi eksciis, ke tute ne Amangeldio elpensis forĵeti rubujon la deserton, al li ordonis Muĥtaro.

Altstatura kaj purvizaĝa Muĥtaro, filo de estro de distriktcentro de komunista partio, li certe, prenis de la patro volon al regado. Kaj ĉiuj, kiuj venis el ĝambula regiono, kaj da ili estis en diversaj taĉmentoj ĉirkaŭ kvardek homoj, sen kontraŭdiro obeis liajn petojn kaj konsilojn. Azio, kiel diris Kipling, estas Azio, kaj Okcidento estas Okcidento, kaj kune ili neniam kunvenos. Konate, ke monto kun monto kunvenas tute ne tiel, kiel homo kun homo, kiel estis en muzeo de kosmonaŭtiko, kie mi ekvidis, kiel Muĥtaro per sia iom pli malhela ol mia haŭto sentis, ke vivas, vivas malluma rasismo en hela mondo.

ip地址已设置保密
2008/5/22 10:57:26
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La muzeo, mi rimarku, estis sufiĉe enhavoriĉa, demonstriĝis en ĝi multegaj diversaj aĵoj. Jen nun mi komprenas, ke skafandro kun surskribo «Jurio Gagarin» eble apartenis al Germano Titov. Vi ja mem scias, kiel oni kolektas muzeaĵojn... Plej gravas, ke ĉiĉerono ne forgesu diri per konvinka tono: «El tiu ĉi telero manĝis unua kosmonaŭto Gagarin!» Tamen la spirito de rasismo kaŝiĝis ne post teleroj kaj skafandroj, sed ĉe uzeblaj ekzerciloj. Al mi ili tuj ne plaĉis, tiuj diversaj fortec-mezuriloj, reakci-esploriloj, pezeco-kalkuliloj...

Kontroli reakcion povis ĉiu. Oni sidiĝas en oportunan fotelon kaj rigardas en televidilon (tiam mi ne sciis komputilojn). De tempo al tempo sur la ekrano en diversaj lokoj eklumas diverskoloraj punktoj: bluaj, flavaj, ruĝaj. Similaj punktoj aperas kaj naĝas en okuloj, se longe oni laboris, kapklininte kaj poste abrupte eksaltis, por ke ilin malaperigi, necesas ree kliniĝi, ke sango en kapon alfluu. Sed por forigi la ekranajn punktojn, necesas premi butonojn en certa ordo, ĉar bluan punkton malaperigis flava butono, flavan — ruĝa, kaj ruĝan — blua. La punktoj eklumis en neregula ritmo. Mi persone ekaŭdis: vi povos, se tre ekvolos, esti kosmanaŭto. Al Muĥtaro el Ĝambulo oni donis alian verdikton... Trejnu reakcion, ludu en tabloteniso, en Ĉinio oni bone tenisludas. Komence mi ne komprenis, kiel Ĉinio rilatas al tio ĉi. Sed por klarigoj mi ne bezonis iri tre longe. Apud centrifugilo ĉion klarigis longkola ĉiĉerono: «Al flavuloj en la centrifugilon eniri estas malpermesita. Organismo de flava homo estas malpli forta, ol de blankulo. Tial por propra sekureco mi petas flavulojn ne aliri al la trejnilo centrifugilo!» «Sed mi ne estas flavulo! Mi estas kazaĥo!» — pura vizaĝo de Muĥtaro tiel blankiĝis pro kolero, ke iĝis pli blanka ol botela lakto el vendejo. «Mi petas ne kontraŭdiri kaj forlasi la muzeon. Krom fizika prepariĝo por kosmonaŭto tre gravas ankaŭ disciplino kaj plenumo de ordono»... Disputo ne havis sencon. Muĥtaro, kaj post li Amangeldio, foriris el la halo kun la centrifugilo. Aliaj pioniroj nur ĝojis. Ju malpli da homoj en vico, des pli bone, ekzistas ankaŭ tia penso.

En brile-arĝentan centrifugilon eniris tri bjelarusoj: mi, Viĉjo kaj Serĉjo. Ni kaŭriĝis kaj metis kapojn inter la genuojn. La longkolulo startis la trejnilon. Laŭ dorso ekfluis bloveto. Ŝajne, ankoraŭ ne pasis eĉ unu minuto, sed la ĉiĉerono jam kriis, ke necesas ekstari kaj levi manojn supren. En la kapo rumoris kaj bruegis, kvazaŭ ia fortulo ĵetus sur plankon en malplena vagono sakojn kun cemento. Buĥ, profunda silento, zumado... Ree buĥ... Kaj la manoj, Dio estu atestanto, estis tiom pezaj, ke mi apenaŭ deŝiris ilin de la femuroj. Samtaĉmentanoj faliĝis pro ridego, rigardante, en kiaj diskripligitaj pozoj staris ni en la centrifugilo. Ridemis ankaŭ mi, estis ridinde rigardi al Viĉjo kaj Serĉjo, kiuj staris kiel du centjaraj arboŝtipoj suferantaj pro paralizo. Sed mi ne kapablis ridi, la vangoj kaj lipoj ne moviĝis. Se iu dirus al mi, ke jen nun oni eltiros el mi tutan uterenhavon, tutan tripon, mi dubus eĉ ne minuton je vereco de tiu averto. Sed, kiel vi konjektis, la tripo restis ĉe mi. Sed opinio pri bjelarusoj ŝanĝis en pli bonan direkton.

Bjelaruso estas pli forta ol ĉiuj aziuloj... Li, kiel aliaj orientaj slavoj, estas kreita, por regi la mondon.... Nenia centrifugilo intermiksos la bjelarusan lingvon kun la kazaĥa... Okcidento estas Okcidento... Bjelaruso povas esti kosmonaŭto, sed kazaĥo... Pri tiu ĉi okazo mi rememoros post dudek jaroj, kiam Sovetunio diskrevos laŭ orloj, kiam kazaĥoj elektos sian unuan prezidenton, kiu naciigis kosmodromon kaj per vola ordono forpuŝos kazaĥon en kosmoson. Interese, kiom sana estis tiu kompatindulo? Aŭ al ĉiuj estis tutegale? Samkiel okazis kun tiuj hundoj, oni ĵetis en kosmon Belkan kaj Strelkan, kaj tie lasis, kaj iliaj malvivaj korpoj senĉese turniĝas kaj turniĝas en senaera spaco, ne kapablantaj eĉ putriĝi kiel decas. En la muzeo de kosmonaŭtiko mi bedaŭris Muĥtaron, ĉar li estis sola en la taĉmento, kiu kapablis legi en gepatra lingvo.

Kiam mi, Muĥtaro kaj Amangeldio rifuzis parkerigi dek pionirajn himnojn kaj venis en bibliotekon, tie ni havis tre ĝentilan akcepton. En dua etaĝo de brika konstruaĵo nin renkontis malalteta, preskaŭ liliputino, virineto en blua peruko. Ĝuste ŝi montris al mi la bjelarusan kaj al Muĥtaro la kazaĥan bretojn. Amangeldio havis pli modestajn postulojn, lin tute kontentigis jarkolekto de moskva humura revuo «Krokodilo». Dum mi, sidante kaŭre (ja la bjelarusa breto estis preskaŭ ĉe planko, malsupre) elektis ian legaĵon, Amangeldio ridegis por tuta duetaĝa konstruaĵo. Hontis pri tio ne nur mi, sed ankaŭ Muĥtaro. Tamen mi faris aspekton, ke ne vidas tiun hontindaĵon: vi estas kazaĥoj, do vi mem traktadu inter vi, mia afero estas en alia flanko...

Sur la ĉeplanka breto estis vicigitaj novegaj, preskaŭ ne malfermataj volumoj de niaj aŭtoroj enestantaj en lerneja programo, nek pli nek malpli. Nur krestomatiaj aŭtoroj havis enirpermeson en artekan bibliotekon. Ne tre gravas ja ili, tiuj permesoj, ĉar ne estas malbonaj bjelarusaj krestomatioj, se estas Kupala, Kolas, Bahuŝeviĉ kaj Bahdanoviĉ. Al mi, kompreneble, kiel al plimulto de sepklasanoj, sed ne sepklasaninoj, pli plaĉus preni prozon. Libron en pioniraj tendaroj oni konsideris diverse. Unue, tio estas sola aĵo al kiu estis permisita kuŝi sur kredenco, sed due, se iu ekvidus, ke knabo legas versojn, tiam povus aperi lavandego de mokoj kaj ŝercetoj. Kompreneble, se tiuj versoj estas ne el pionira temo (pri tiuj estos aparta paragrafo). Do, la bjelarusa krestomatia prozo, se diri kun bibliotekeca takto, ĝi min tute ne interesis. Post la batalo kun Viĉjo el Vicjebsko mi ne timis diversajn mokojn. Mi prenis de la breto bluan volumon de Maksimo Bahdanoviĉ. Legis mi tiam, kaj ankaŭ nun, tre malrapide, tial la libro kuŝis sur la kredenco preskaŭ tutan tendartempon. La volumo de Bahdanoviĉ estis por mi kiel simbolo de specialeco, kiel signo de neegaleco kaj suvereneco almenaŭ de unu aparte konsiderata kredenco. Kaj kiam iu el rusoj diris pri simileco de niaj lingvoj, tiam nur tri linioj sufiĉis, por pruvi malon.

Mi ne scias, kiom tio estas natura, sed mi sentas min bjelaruso nur ekster Bjelarusujo. En la patrolando mi estas — literaturisto, ĵurnalisto, pentristo, virseksa homo, militrezervulo, pasaĝero, piediranto, preteriranto, intstruisto... Kiu ajn mi estas, cent foje iu kaj nur poste bjelaruso. Pli frue min tre timigis la fakto, ke rusoj kaj hebreoj pli kaj pli sentas sin en Bjelarusujo ĝuste hebreoj kaj rusoj. Sed nun mi eĉ aplaŭdas ilian revenon en gepatran nacian sinon. Ĉiu nebjelaruso sentu en mia Naskolando sian nacian apartenecon, malpezan tristecon kaj nostalgion, kiajn en vesperoj sentis mi, kuŝante en la dua, se kalkuli de fenestro lito, en 311a ĉambro sur 3a etaĝo, de Kristala taĉmento, Montara taĉmentaro, en Arteko, kiam tenis antaŭ la okuloj la volumon de Maksimo Bahdanoviĉ, la amata poeto de nia nacio.

Ĉiu popolo havas grandan poeton: ĉe angloj — Bajrono, ĉe germanoj — Goeto, ĉe japanoj — Baŝjoo. Sed en ĉiu nacio, krom la grandaj, tutpopolaj, agnoskitaj, famaj kaj nekonataj, junaj kaj komencantaj, ankaŭ estas poetoj amataj: ĉe japanoj — Iŝikaŭa Takuboku , ĉe angloj — Ĝon Kits, ĉe rusoj Miĥailo Lermontov... Tre trista estas, ke ili ĉiuj forpasis el la vivo en tre juna aĝo. Tamen, eble tio estas necesa signo en biografio de poeto, ke nacio lin komence kompatu, bedaŭru, kaj poste ekamu? Sed tiu demando estas tute ne arteka, ĝi estas el nuna tempo, kiam evidentiĝis, ke eĉ en tendaroj de amikeco elkreskadis ideo de sendependeco, kiel eĉ bjelaruso, tiel ankaŭ ĉe kazaĥo. Eĉ estante infanoj ni sciis pri neceseco de separo for-de Sovetunio kun ĝia patologia deziro feliĉigi ĉiujn, instruinte ilin frapadi per ruĝa pionira tambureto. Kaj mi anstataŭ dek himnoj legis lirikon de Bahdanoviĉ, liajn geniajn versojn pri morto. Kaj plu, mi komprenis, ke en soveta pionirtendaro estas tute ne malbone paroli kun akĉento, ne kun dialekta misprononco, per kiu unu rusano difirenciĝas de alia, sed ĝuste kun akĉento.

Ĝuste en Arteko mi rimarkis, ke rusanoj estas tre demoralizigita nacio. Al ili eluziĝis nocio "rusa", ĝi iĝis difino de impera konduto kaj ĉesis esti propre nacieco. Rusoj iĝis similaj al hebreoj, ili disfluis laŭ vastaĵoj de Sovetunio, kaj al ili ĉesis sufiĉi kvanto kaj forto, por kontroli ĉion. En Arteko rusoj estis plej multnombraj, sed ili neniam unuiĝis en naciajn grupojn, ĉiu estis nur por si mem kaj por sia regiono — Sibiro, Karelio, aŭ Arĥangelska nordaĵo. Nur Ivanoj en la ĉambro 311 estis 3, arĥangelska Ivano, petrozavodska Ivano kaj astraĥanja Ivano.

Arĥangelska Ivano diris, ke tre ŝatas poezion de Sjergej Jesenin, tamen el tuta heredaĵo de lasta poeto de rusa vilaĝo mi aŭdis, verdire pli ol centfoje, nur du liniojn.

Multajn knabinojn mi tuŝ-premis,
Multajn virinojn mi ĉifis en angul'...

Kaj poste sekvis tondra ridego de jesenin-amanto. Iufoje la senmortajn liniojn ekaŭdis la gvidantino Galina, ŝi suprenĵetis sian hitleran tufon kaj komentis, ke pli bonus, se li ripetus vortojn el kanto pri Zina Portnova, pionirino-heroino. Arĥangelska Ivano komencis deklami tekston, kie estis jenaj linioj:

Sangitaj falas planken
Tufoj de hela harar'.
Estro de la Gestapo
Faras pridemandar'.
.....
Jen kolere timigas,
Per pistol' minacante,
Jen li ree proponas
Ĉokoladan bombonon.
Vi mallevis l'okulojn,
For de bombona allog',
Tuj rektiĝis, kaj kaptis
De la tablo pistolon...
.....
Dum batal' kuloj zumas,
Oficir' kaj gardisto,
Sur la plankon faliĝas...

Ne certe pri io alia, sed morto en pionira poezio min tute ne timigis, ĝi male gajigis. Vere ja kiel eblis ne ridi, kiam taĉmento ĥore kantis tiajn vortojn pri vica pioniro-heroo, kiu pereis en mortiga batalo kun malamikoj?!

Bruegas en fora kamparo.
Finiĝas kruela batal'.
Neĝeroj faliĝas sur knabon
Sur frunton ne degelante.

ip地址已设置保密
2008/5/22 10:58:02
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ni ridis, ĉar la linioj el oficia tendara poezio tre similis al neoficia liriko, kiel ekzemple:

Mi demandis elektriston Petrovo:
«Kial havi draton ĉirkaŭ kolo?»
Nenion Petrov' al mi respondas.
Kaj pro ventet' lia korpo pendolas.

Okazis en malpermisita liriko ankaŭ pli kortuŝaj, erotikaj figuroj:

Knabino en nokto kaptis taksion.
Minacis l'stiristo «Vi suĉu ĝin!»
Longe suĉis kompatinda Zina.
Dum jaro ŝi fiodoris benzine.

Por fini kun tuta pionirtendara poezio, kun arteka kaj nearteka, mi citu ankoraŭ unu pecon el афіцыёзнага verseto.

Tie loĝas uzbekoj, bjelarusoj.
Filoj de frataj al ni landoj,
Venintaj el Vientnamo kaj hindoj —
Parencoj laŭ spirito kaj laŭ sango.
Tio estas tendaro de eterna amikiĝo,
Kie kreskas, maturiĝas gejunuloj.
Tio estas loko por bona konatiĝo,
Estas ĝi — Arteko nia suna!

Hura! Kamaradoj! Hura! Nu, kompreneble, pli proksimajn parencojn ol hindoj bjelarusoj neniam havis, ĉar rusanoj kaj ukrainanoj ne rimas kun bjelarusoj en la rusa lingvo. Sed hindoj kun bjelarusoj rimas, tamen kial hindoj, sed ne tungusoj?? Ĉu? Sed ne en tio estas pinto, sed en alia. Tiun verseton kun nomo «Tendaro de amikeco» havas ankoraŭ unu valoron. Ĝin verkis homo, kiu pasigis malantaŭ pikdrataĵo en stalina koncentrejo pli ol dek jaroj. Kaj kio, vi demandus? Kaj nenio, mi respondus. Eble estas vera, se rigardi al tendaro Arteko el tendaro Gulago, tiam ĝi ŝajnus tre nemalbona, kaj amikojn eblas ekhavi kaj konatiĝi kun iu interesa.

Ekzemple, en Arteko mi konatiĝis ankaŭ kun petrozavodska Ivano, nigraokula grandadenta knabo. Ĝuste li donacis al mi poŝtkarton kun arkitekta vidindaĵo Kiĵi. Sur la bildo sub blublua ĉielo estis grizeta preĝejo, konstruita eĉ sen unu najlo. Blankdenta Ivano rakontis, ke en 18a jarcento rusaj majstroj kapablis konstrui per unu sola hakilo. Kiu scias, eble tio vere tiel okazis. Jen provu, alportu al Nordujo tiujn najlojn. Sed tiel, kun sola hakilo surŝultre, al rusaj koloniistoj estis pli oportune moviĝi en ĉiujn kvar direktojn for de Moskvo. Hakilo estas tre konvena ilo dum procedo de aligo de fremdaj teritorioj al imperio. Precipe al la rusa, precipe en 18a jarcento, kiam ĝi havis lupan apetiton. Kiu ne konsentas? La hakilo rapide trovos vojon al konsento. Kaj ne estas necesaj iaj ajn najloj por krucumi kaj poste konstrui preĝejojn je honoro de krucumitoj, necesas agi pli simple: kiu ne konsentas — metu la kapon sur ŝtipon. Ĥru-u-ups!

Jen ĝuste kun tiu — osteca kaj samtempe vulgara sono eliĝis du supraj antaŭaj dentoj de petrozavodska Ivano, kiam li faliĝis per vizaĝo kontraŭ ŝtupo. La ŝtuparo estis tre akurate, majstre plakita per blanka kahelo, kaj tial havis tre akrajn eĝojn, kaj iris el koridoro al balkono. La manplatoj de Ivano alplankiĝis ĉe la ŝtupo, kaj se ĝi ne estus tie aŭ se ĝi estus iom pli for de tie, tiam la vizaĝo de la samtaĉmentano haltus je sekura distanco, kaj du perlablankaj tranĉdentoj ne eliĝus el la supra gingivo kaj ne forkraĉiĝus kun sango sur la glitan kahelon. Kaj Ivano ne plorus, sidante kaŭre super la ruĝa kraĉaĵo. Kaj mi kun Viĉjo el Vicjebsko ne vagaĉus apude kaj ne demandus al mi malagrablan demandon... Ĉu eblas, ke mi estos forpelita el Arteko pro la interbatiĝo, en kiu pioniro perdis siajn antaŭajn suprajn tranĉdentojn? Ĉu estos elpelita nur mi, aŭ oni kun mi ankaŭ Viĉjon forĵetos? Kion mi diru al la patro? Al la demandoj aliĝadis diversaj malsaĝaj meditoj... Se elsaltus ne la antaŭaj, sed flankaj dentoj, tiam ni povus iel konvinki Ivanon, ke li vaste ne malfermu la buŝon ĉeeste de la gvidantino Galina, kaj tiel kaŝu la rezultojn de la interbatiĝo. Tamen la incidento apenaŭ eblis nomi interbatiĝo. Mi ja aliris Ivanon tre proksime, por ke li ne povu svingi per mano kaj bati min. Inter niaj nazoj restis nur ĉirkaŭ tri centimetroj, ne pli. Kaj mi malforte puŝis lin je la brusto. Li, kompreneble, atendis la puŝon aŭ frapon, sed neniel povis pensi pri Viĉjo, kiu surgenuiĝis tuj post li ĉe liaj piedoj. Ivano kapriolis trans la dorso de Viĉjo tre cirkece kaj eĉ sukcesis turniĝi vizaĝosuben, por risorte alteriĝi per manoj. Sed jen, diablo ĝin prenu, — tiu ŝtupo.

Tamen mi estu sincera: se petrozavodska Ivano alteriĝus pli sukcese kaj ne perdus la dentojn, mi batus al li per piedo en la vizaĝon. Jes, havis mi tian batal-intencon, ĝis ne aŭdiĝis la rompa ĥru-u-u-ps kaj la kapo de Ivano ne saltetis iel timige kaj abrupte, kvazaŭ la knabon batus kurento. La intenco finbati la malamikon tuj malaperis. Ivano iĝis malamiko neatendite eĉ al si mem, li misdiris, li tute ne deziris iun ofendi, eldirinte voĉe tion, kion pensis. Al ĉiu tio povas okazi, sed certe ne al ĉiu oni forbatas antaŭajn tranĉdentojn pro nesingardeco. Kaj kompreneble, post la interbatiĝo mi kompatis Ivanon, sed ne je ĉiuj cent procentoj, ĉar venkita aŭ ne, li tutegale devis havi punon pro insulto, ĵetita al mi.

Mi staris en la koridoro kun Viĉjo kaj trankvile interparolis, mi ĝis nun memoras, pri cedraj strobiloj. Ni interkonsentis iri kaj serĉi ilin en arteka parko. Estis ordinara interparolo. Sola ĝia specifeco estis ke mi parolis en la bjelarusa. Kaj petrozavodska Ivano, staranta apude, mallaŭte ekkriis: «Kia aĉa dialekto!» Aŭdinte la voĉon de koro, kiu eliĝis el soveta pioniro, mi proksimiĝis al li, por precizigi malĝustatempajn pensojn pri mia kara bjelarusa lingvo. Ivano tamen anstataŭ pardonpeto prelegis tute mallongan sed tre enhavoriĉan kurson pri kunfandiĝo de nacioj kaj lingvoj. Min, parenteze, ĉiam mirigis naiveco de sovetaj hometoj, ili ja sincere kredis kaj kredas je tio, ke ĉiuj nacioj kuniĝos en sovetan nacion kaj sur la tero ekregos blanke-flava-nigra internacie parolanta homo. Ivanan imperian ŝovinismon mi instigadis per senfina ripeto de la vorto «diru». Kaj Ivano findiris. Jen tiel ni punis la petrozavodskan knabon, la puno estis iom pli kruela, ol ni intencis, sed mi eĉ nun neniam pardonos al homo, kiu ofendas mian nacion. Tio certe ne signifas, ke mi tuj ekos elbati antaŭajn dentojn, sed iam venos la momento, ke mi... Eĉ se mi poste estu punita, kiel tiam en Arteko: al mi kaj Viĉjo estis malpermisite viziti dancejon en tiu vespero. Ni staris sur balkono kaj rigardis, kiel sub ni sur brile prilumita placeto sendenta Ivano dancadis «letka-jenka». Mi ne enviis al li.

Ne enviis mi ankaŭ al astraĥana Ivano, kiu fanfaronis ke en izolejo estis tre bongusta kaj kvalita manĝo, preskaŭ centfoje pli bona ol en ordinara manĝejo. Kaj en la izolejo la grandkapa, simila al araneo Ivano estis tenita preskaŭ duonon de la tendardaŭro. Iom malpli ol monato, ĉar kiam li adiaŭis sian gepatran volgan urbon, tie ĉio estis bonege — trankvile kaj kviete, sed kiam li atingis Artekon, en Astraĥano aperis stultuloj, kiuj ekmalsanis je ĥolero, certe ili ne lavis manojn. La sciigo pri ĥolero fulmrapide kovris tutan Sovetunion, ne preterlasis ĝi ankaŭ la duoninsulon Krimeo. Kaj ĉiujn astraĥananojn oni direktis en izolejon kaj tenis post kradoj, ĝis gazetoj ne festanoncis venkon de sovetaj kuracistoj super la infekto. Ivano venis en mia taĉmento en tre speciala tago — la 1an de septembro. En unua tago de aŭtuno ĉiujn tendaranojn, same kiel ĉiujn aliajn infanojn, atendis ĝia moŝto lernejo, plagon al ĝi.

Post matenmanĝo oni vicigis nin al solena kunveno. La estro de Montara tendaro, grandvizaĝa, kiel ministro de aviado en hitlera Germanio, kaj same alta kiel tiu Hering, li longe-longe kaj enue-enue rakontadis pri profunda senco de la penso de Lenin — lerni, lerni kaj lerni. Post la estro la vorton prenis kaj longe ne redonis diversaj subestroj, diversaj voktoj, zorgantoj kaj gvidantoj. La suno tre diligente varmis, sed nin ĝi ne superis, sed jen la astraĥanan Ivanon trabatis, febliĝis li en la izolejo, aŭ nature li estis malforta, kiu ja scias. Nur unu certis: Ivano svenis; maldikaj araneaj gamboj faldiĝis duone, kaj la vasta vizaĝo faliĝis kontraŭ betona slabo, la haŭto sur la vizaĝo krevis kaj ŝiriĝis. Sur blanka placo vastiĝis sange-brila makulo. Kion diri?! La festo de scioj okazis tre memoriĝinta. Ivano estis forportita en medicina izolejo. Kaj ni, montar-tendaranoj estis vicigitaj en longega, kiel brazila anakondo, kolumno, kaj kondukitaj en lernejon.

Neniam en la vivo mi ŝatis lernejon, sed mirige, tiu en Arteko al mi plaĉis. Ni devis lerni tie tri tagojn en semajno kaj nur kvar lecionojn tage. Estis neniuj hejmtaskoj. Ĉiuj kajeroj restis kuŝi surtable, kaj neniu ilin ŝtelis. Mia estis la klaso 7 «M», kiun la klasgvidanto, fortikkorpa junulo, baptnomis «miaMo». Jam en la unua leciono mi postulis bjelarusajn lernlibrojn. La fortikulo tuj post la unua leciono kondukis min al provizejo kaj donis pakon de novaj kvazaŭ ĵus printitaj libroj. Mi en Mjensko tiajn neniam vidis, ĉar mi lernis en ruslingva lernejo. «Ĉu viaj?» — demandis la atlete formita gvidisto. «Ne... tiuj estas moldavaj. Jen ja legu ĉi tie: Ki-ŝi-ne-vo!» «Atendu...» La klasgvidisto malaperis malantaŭ librobretoj, kaj post minuto mi havis enmane pakon de bjelarusaj lernolibroj, same brilaj kaj de neniu legitaj.

Sed tiu mirindaĵo ne estas plej mirinda. Pli ol io min ĝojigis la instruistoj, mi ja neniam pensis, ke instruisto povas klarigi la temon, ke li tiel rakontos kaj rerakontos, ke eĉ ne necesos penlegi en lernolibro. En mia mjenska lernejo kiam mi sidis kaj aŭskultis prelegon, mi komprenis nur malgrandan parton el la temo. Kaj pli grandan kaj pli gravan mi poste tralegis el lernilo. Kaj pro tio mi estis firme certa: neniu instruisto scias pli ol lernolibro. Sed jen tiuj el Arteko sciis kaj pli bone kaj pli multe, kaj kapablis ĉion ĉi tion tre rapide transdoni al lernantoj, kiuj venadis al la lecionoj. Ja venadis tute ne ĉiuj. Dum la kolumno de pioniroj trapasis la distancon de la Montara tendaro ĝis la lernejo, kiu estis ĉirkaŭ du kilometroj, tre rimarkinda parto de la tendaranoj forkuris por partizani . Plejparte en apudvojajn arbustojn fuĝis kaŭkazanoj kaj azianoj. Amangeldio neniufoje venis al la lernejo, li eĉ forĵetis nepran por ĉiuj tabelon por meti notojn. Por kio al li tiu tabelo, li okupiĝis pri rikoltado de cedraj nuksoj, li elŝeligis ĉirkaŭ dek kilogramoj, dum ceteraj sidis en lecionoj. En mia tabelo estis nur maldikkruraj kvaroj. Tio ial tre ekscitis direktoron de mia mjenska lernejo numero 9. «Kial do, Adamo, ĉu vi ne povis streĉiĝi kaj ricevi almenaŭ unu kvinon, perfekt-noton?» Mi silentis. Nu ne diru ja mi, kiaj bonegaj estis la instruistoj en Arteko, kaj kiaj fuŝuloj ĉe ni. La direktoro ne komprenus. Tamen eble li komprenus, ja li foriris el la lernejo, li fuĝis por fervori en la partio. Kaj ĝuste faris. Ĉiu lernejdirektoro devas havi animon de karieristo.

Sed jen mi havas tre malgrandan karieremon. En Arteko, kie estis tiom multe da diversaj postenoj, mi havis neniun. Mi estis elektita nek kiel konsiliano de taĉmentaro, nek kiel taĉmentestro, nek kiel ĉambrestro, eĉ nek kiel grupestro. Tial en ĉiuj tendaraj fotaĵoj mi ĉiam staras flanke. En tio nenio malbona estas, ĉar se image akcepti ke homo estas ne scirpo, kiu pensas, sed tigeto, kiu obstaklas al lumradioj, do ĝuste flanke estas pli multe da lumo. Kaj se homgregoj estas formataj ne laŭ la principo de egala disdivido de sunlumo, do ne mi estas kulpa pri tio ĉi. Kaj ne mi unua tion rimarkis — Dio dividas ne egale. Kaj korekti tion ne eblas. Aŭ oni al si mem mensogas, aŭ aliajn mensogi devigas.

Ankaŭ mi en Arteko partoprenis en maldecaĵo. Diablo tentis min, kaj mi faris al la gvidantino Galina el Novgorodo sakramentan demandon: «Kial vi ne amas min?» Perfekte komprenante, ke pri tio ne bonas demandi, mi ne eltenis, kaj kiel la petrozavodska Ivano ne eltenis sian malamon al la bjelarusa lingvo. Okazas. Kaj mia okazo ne estis plej malbona, des pli — Galina diris: «Vi, Adamo, eraras. Mi vin tre amas!» La gvidantino kun hitlera hartufo min malamegis, ŝi amis petrozavodskan Ivanon, al kiu mi forbatis la tranĉdentojn. Sed mia demando, farita publike en ĉeesto de tuta taĉmento, metis ŝin en situacion, en kiu ŝi, kontraŭdirante al mi, devis konfesi amon. Paradokso. Nu estas unu pravigiso — la amo nia estis tre mallonga, kiel ankaŭ ĉe ĉiuj artekanoj. Kiam mi revenis el Arteko hejmen, mi portis tutan notaron de adresoj kaj telefonnumeroj, sed telefonis mi nur al Serĉjo el Mjensko, kaj nur por tio ke redoni la pruntitajn pantalonojn. Plu mi al neniu skribis nek telefonis. Se tiu notaro restus ĝis nun, hodiaŭ mi eble telefonus al iu, kiu loĝas en proksima eksterlando, tamen eble ne. Certe mi scias — al junulinoj mi ne telefonus.

Kun junulinoj en la tendaro mi ne havis iajn rilatojn. Dektri jaroj — estas ĝuste la aĝo, kiam oni rimarkas: knabinoj iĝis maturaj, sed knaboj ankoraŭ restas infanoj. Miaj samtaĉmentaninoj kun raviĝo rigardis al tiaj viroj kiel atleta instruisto, sed al tiaj kiel mi, rigardetis kun fiereco. Tamen, precipe min tio tre malmulte maltrankviligis, ĉar tiam la naturo ankoraŭ ne kreskigis en mi virajn funkciojn kaj dezirojn. Kaj tial estas vere, se mi diras, ke en Artekon mi vojaĝis en la lasta jaro de mia infanaĝo.

Kaj fine mi rakontu al vi ankoraŭ unu tristan aferon... Trans Arteko iris milionoj da infarnoj, kaj neniam en la vivo mi renkontis eĉ unu honestan vorton pri tiu plej granda en la mondo pionirtendaro. Nur stultetajn versetojn-amuzetojn...

Tiu — estas loko de bona konatiĝo.
Estas ĝi — nia suna Arteko.

Ĉiuj kvazaŭ prenus akvon en la buŝon. Ni scias, scias. Ni vidis. Sed kiu malnovon memorigas, al tiu oni okulon forigas. Pli bone estas ne rememori. Forgesi. Vere ja, kiu volus memori la regulojn laŭ kiuj oni aranĝis marbaniĝon?! Sed jen mi volas...

Komence, ĉiuj konas, oni devas malvestiĝi kaj ŝanĝi kalsoneton je bankalsono kaj dum dekkvin minutoj kuŝi (oni rajtis sidi) sub sunradioj. Poste dum dekkvin minutoj oni sidu (eblis stari) en ombro, sub ardeza ŝirmilo. Kaj nur post ombro estis permisita por kvin minutoj eniri en la Nigran maron. Ne enkuri, ne ensalti, ne enrampi, sed eniri. Eniris ĉiuj, kiel jam estas dirite, «sampiede». Plonĝado estis malpermisita. La kapo dum tuta tempo devis esti super la akvo. Je tri metroj de bordo estis metita dika ŝnurego kun flosiletoj. Veni trans la ŝnurego estis malpermisita. Paroladi en akvo estis malpermisita. Tuŝi la ŝnuregon estis malpermisita. Eliri el maro... Ajna eta malobeo kondukis al tio, ke tuta «deko», ja en akvon oni eniradis po «dekoj», perdas rajton je marbanabo. Tial, enirinte en akvon, ĉiuj staris sur ŝtona fundo. Foje iu-tiu tendarano eksaltetis — faris aspekton, ke li banas plezure kaj ĝoje. Ke iu kuraĝus eskapi kaj banus memstare, pri tio mi ne aŭdis. Eblis forkuri al montaro, sed trapenetri al marbordo — neniel, ĝi estis gardata ne malpli diligente ol ŝtatlimo, tamen, ĝi ja estis la limo de tiama Sovetunio, pri kiu mi spektis aventurfilmon en granda subĉiela tendara kinejo...

Artekanoj-herooj trovis inter marbordaj rokoj spionan akvopulmon, ili gvatis ankaŭ la spionon, kaj post mallonga, sed tre kvalita batalo definitive venkis la malamikon de la popolo en unu aparte konsiderata parto de marbordo. Pri malrealeco de la eventoj en la filmo, kie al artekanoj estis permisita plurajn horojn pasigi en Nigra maro, kaj nokte vagadi apud ĝi, konjektis eĉ plej juna tendarano el plej lasta taĉmento. Sed la vizito al la kinejo memoriĝis al mi pro alia kialo, antaŭ tio oni donis al ni po varma jako. Parenteze, kiam post nia unua veno al banejo mi elektis al mi uniformon de taŭga grandeco, mi poste rimarkis, ke ĝi estis tre oportuna kaj tre firma, neniu disŝiris de ĝi eĉ peceton, eĉ epoletoj teniĝis poreterne. Kion ja vi pensis?! Estas la plej granda, plej pleja en la mondo infantendaro... Arteko.

Rakaŭ. 20 novembro 1993.

ip地址已设置保密
2008/5/22 10:58:37

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09766 秒, 4 次数据查询