dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → MEMOROJ DE MUMINPATRO

您是本帖的第 969 个阅读者
树形 打印
标题:
MEMOROJ DE MUMINPATRO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
MEMOROJ DE MUMINPATRO

Tove Jansson:

MEMOROJ DE MUMINPATRO

esperantigis Sten Johansson

PROLOGO

图片点击可在新窗口打开查看

Iufoje kiam Mumintrolo estis tre malgranda, lia patro ekhavis malvarmumon meze de la plej varmega somero. La patro ne volis trinki varman lakton kun cepo kaj sukero, kaj li ne volis enlitiĝi. Li sidis sur la ĝardena pendolilo viŝante la nazon kaj dirante ke la cigaroj gustas terure, kaj la tuta gazono estis plena de liaj naztukoj kiujn la patrino de Mumintrolo forportis per korbeto.

Kiam la malvarmumo iĝis eĉ pli turmenta la patro migris en la verandon kaj sidiĝis sur la balancoseĝon kun plejdoj ĝis super la nazo, kaj la patrino donis al li bonan rumpunĉon. Sed tiam estis tro malfrue. La rumpunĉo gustis same malbone kiel cepa lakto, do la patro rezignis ĉiun esperon kaj enlitiĝis en la norda subtegmenta ĉambro. Li neniam antaŭe estis malsana kaj prenis la aferon terure serioze.

Kiam plejege doloris al la gorĝo de la patro, li igis la patrinon venigi al li Mumintrolon kaj Snufmumrikon kaj Snif'on, kaj oni starigis ilin ĉiujn en vico ĉirkaŭ la lito. Poste li admonis ilin neniam forgesi ke ili vivis sian vivon kun vera aventurulo kaj petis ke Snif alportu la tramon el marŝaŭmo kiu staris sur la salona komodo. Sed la patro estis tiel raŭka, ke neniu komprenis kion li volas diri.

Ili zorge envolvis lin kaj bedaŭris kaj konsolis kaj donis al li bombonojn kaj aspirinon kaj amuzajn librojn, kaj poste ili reiris eldomen en la sunbrilon.

La patro restis incitita ĝis li endormiĝis. Kiam li vekiĝis vespere la gorĝo estis iomete pli bona, sed li daŭre restis incitita. Li sonorigis la manĝosonorilon kiu staris apudlite, kaj la patrino de Mumintrolo tuj venis supren laŭ la ŝtuparo por demandi kiel li fartas.

Mi fartas aĉe, diris la patro. Sed tio ne gravas. Ĝuste nun tre gravas ke vi interesiĝu pri mia tramo el marŝaŭmo.

La salona ornamaĵo? diris la patrino surprizite. Kio pri ĝi?

La patro eksidis surlite. Ĉu vi vere ne scias ke ĝi ludis tre gravan rolon en mia junaĝo? li demandis.

Jes, ĝi ja estis ia loteria gajno aŭ io simila, ĉu ne? diris Muminpanjo.

La patro kapneis, viŝis la nazon kaj suspiris.

Jen kion mi kredis, li diris. Nun imagu se mi mortus pro malvarmumo ĉi-matene. Tiuokaze neniu el vi scius ion ajn pri la historio de la tramo. Kredeble estas same pri amaso da aliaj gravaj aferoj. Mi rakontis al vi ĉiuj pri mia junaĝo, sed vi kompreneble forgesis ĉion.

Eble detaleton jen kaj jen, konfesis la patrino. La memoro ja iĝas iom necerta post longa tempo... Ĉu vi nun deziras vian vespermanĝon? Estas somera supo kaj fruktsuka kaĉo.

Mizere, diris la patro malgaje. Li turnis sin al la muro kaj tusis obtuze.

La patrino de Mumintrolo rigardis lin dum kelka tempo. Poste ŝi diris: Sciu, mi trovis grandan skribkajeron kiam mi ordigis en la subtegmentejo antaŭ kelkaj tagoj. Eble vi verku libron pri via junaĝo?

La patro nenion diris sed ĉesis tusi.

Tio konvenus tre bone nun kiam vi tamen malvarmumas kaj ne povas iri eldomen, daŭrigis la patrino. Ĉu oni ne nomas tion biologio aŭ io tia, kiam oni verkas pri sia vivo?

Ne, biografio, diris la patro.

Kaj poste vi povus laŭtlegi al ni kion vi verkis, diris la patrino de Mumintrolo. Ekzemple post la matenmanĝo kaj vespermanĝo.

Tiel rapide tio ne okazas, ekkriis la patro kaj reaperis el la plejdoj. Ne kredu ke oni verkas libron tiel senĝene. Mi ne laŭtlegos eĉ unu vorton antaŭ ol tuta ĉapitro estos preta, kaj unue mi legos ĝin nur al vi, kaj poste al la ceteraj.

Jes, vi sendube pravas, diris la patrino. Ŝi iris en la subtegmentejon kaj elserĉis la kajeron.

Kiel li fartas? demandis Mumintrolo.

Pli bone, respondis lia patrino. Kaj nun vi restu vere silentaj, ĉar hodiaŭ via patro ekverkos siajn memorojn.

图片点击可在新窗口打开查看

ANTAŬPAROLO

图片点击可在新窗口打开查看

Mi, la patro de Mumintrolo, ĉi-vespere sidas ĉe mia fenestro rigardante la lampirojn brodi sekretajn signojn en la velura mallumo de l' ĝardeno. Efemeraj hieroglifoj de vivo mallonga sed feliĉa!

Familiestro kaj domposedanto, mi kun melankolio rememoras la ŝtorman junaĝon kiun mi nun priskribos, kaj la rakontplumo hezite tremas en mia mano.

Sed mi kuraĝigas min per la rimarkinde saĝaj vortoj, kiujn mi trovis en la memoroj de alia granda persono kaj jene citas: "Ĉiuj, el kiu ajn klaso, kiuj plenumis ion bonan en la mondo aŭ ion kio vere ŝajnas bona, devus, se ili estas veramaj kaj bonaj, propramane priskribi sian vivon, tamen ne komencante tiun belan entreprenon antaŭ ol atingi la aĝon de kvardek jaroj."

Ŝajnas al mi ke mi plenumis sufiĉe multe kio estas bona kaj eĉ pli multe kio ŝajnas al mi bona. Kaj mi estas sufiĉe bona kaj preferas la veron se ĝi ne estas tro teda (mian aĝon mi forgesis).

Jes, mi cedas al la persvadoj de l' familio kaj al la tento rakonti pri mi mem, ĉar mi volonte konfesas, ke estas granda logo esti legata en la tuta Muminvalo!

Ke miaj modestaj notoj kaŭzu al ĉiuj mumintroloj kaj precipe al mia filo ĝojon kaj scion. Mia iam bona memorkapablo ja iĝis iomete nebula. Sed escepte de kelkaj etaj troigoj kaj interŝanĝoj kiuj sendube nur plifortigos la lokan koloron kaj flamon, ĉi tiu membiografio estos absolute vera.

Pro respekto al la sentoj de ankoraŭ vivantaj personoj mi jen kaj jen interŝanĝis ekzemple filifjonkojn al hemuloj aŭ gafsojn al erinacoj kaj tiel plu, sed la talenta leganto sendube tamen komprenos kiel ĉio efektive okazis.

Krome li trovos en Kalmulo la misteran patron de Snufmumriko kaj senhezite akceptos ke Snif devenas de Kapriulo.

Vi malsaĝa infaneto, kiu en via patro vidas dignan kaj seriozan personon, legu ĉi tiun historion pri la spertoj de tri patroj kaj poste pripensu, ke unu patro ne tre multe diferencas de alia (almenaŭ kiam li estas juna).

Mi ŝuldas al mi mem, mia epoko kaj miaj posteuloj priskribon pri nia mirinda junaĝo ne vaka de aventureco. Kaj mi pensas ke multaj dum la legado de ĝi penseme levos sian nazon por ekkrii: kia mumintrolo! aŭ: jen vera vivo! (jen mi sentas min vere terure solena).*

*Se vi nun vere tralegas miajn memorojn mi proponas ke vi rekomencu de la komenco.

Fine mi volas direkti varman dankon al ĉiuj kiuj siatempe kontribuis formi mian vivon kiel la artaĵon kiu ĝi evidente iĝis, ne laste al Fredrikson, al la hatifnatoj kaj al mia edzino, la unika patrino de Mumintrolo.

Muminvalo en aŭgusto,
La aŭtoro

ip地址已设置保密
2008/5/23 10:18:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询