Valentina Ĵuravlova
Aventuro
Al I. A. Jefremov
1
Mi ne atendis, ke oni telefonos el la Akademio. Matene, ricevinte honorarion pro la artikolo en «Demandoj de psikologio», mi aĉetis hungaran modgazeton, revenis hejmen kaj komencis solvi malfacilan taskon — kion kudri.
Teorie la plej racia varianto estus aŭtuna palto. Sed proksimiĝis somero, kaj estis naŭze pensi, ke la palto kuŝos ĝis fino de aŭgusto. Verdire, mi delonge planis vesperan robon. Ŝikan vesperan robon, pli bonan ol tiu nigra-blanka kun perloj, kiun Nastinjo alportis el Parizo. Sed se fari veran vesperan robon, mankos mono por ĉio alia — tio estas ekster duboj. Sed mi bezonis novajn ŝuojn.
De la kovrilo de la modgazeto ridetis stumponaza modelulino en oreca kostumo. Ŝi staris apud brilanta per ruĝa lako sporta aŭto kaj tenis per kondukŝnuro blankan hundeton. El ĉiu ĉi lukso al mi plaĉis nur la kostumo. Tia facila kostumeto el oreca teksaĵo. Antaŭ semajno mi vidis sur vitrino de unu ateliero orece helbrunan teksaĵon. Ne tiom orecan, kiom helbrunan, sed tio eĉ pli bonas.
Ion en la kostumo necesis ŝanĝi, mi komencis pripensi kaj ne tuj komprenis, ke oni telefonas el prezidantaro de la Akademio de Sciencoj kaj ke min invitas K. La sekretario parolis treege afable («Li tre petas viziti... se Vin ne ĝenos...»), sed indikis precizan tempon, kaj mi komprenis, ke malfrui estas nerekomendinde. Kaj entute la vizito estas nepra.
Tempo restis ne tre multa. Mi kuris al frizejo, de tie al poŝto, sendis hejmen la revuon kun mia artikolo, pretere vizitis Domon de modeloj ĉe Kuznecka ponto (nenio konvena tie troviĝis) kaj alveturis al la Akademio ĝuste en la difinita tempo — kun precizo je minuto. En la koridoro staris masiva ŝranko kun horloĝo, tiu ŝranko solene sonoris trifoje.
En tiom altaj sciencaj sferoj mi ankoraŭ ne ĉeestis. La sekretario, maljuna virino en rigora griza kostumo, pretere rigardis horloĝon, aprobe ridetis kaj diris: «Bonvolu...». Al mi ŝajnis, ke ŝi tuj aldonos: «...etulino».
Sur portretoj K. havas tute alian vizaĝon — potencan, akran, eĉ iom malĝentilan. Mi bone memoras lian portreton en la lerneja lernolibro de fiziko: K. similis marŝalon, mi aldesegnis al li militan uniformon, epoletojn kaj belan marŝalan stelon. Rezultis tre bele, mi komencis superpentri aliajn portretojn, finfine mi ricevis grandan mallaŭdon pro tiuj pentraĵoj. Sed en realo K. similas muzikiston — li havas animan vizaĝon. Kiel ĉe Raĥmaninov sur desegno de Leonido Pasternak. Kaj la fingrojn K. havas longajn, moviĝemajn. Sed la okuloj... la okuloj tamen estas marŝalaj.
— Do, vi lernas en la kvara kurso, ĉu? — demandis K. — Kaj kiel ĉe Vi oni traktas tion, ke studentino laboras sur nivelo... nu...
— ...de plenaĝa sciencisto? — sufloris mi.
Li ekridis:
— Bonega termino. Trovaĵo por SAK /*Supera Atesta Komisiono*/. Kandidato, doktoro, kaj fine — plenaĝa sciencisto.
Stranga afero: neniun mirigas, ke matematikisto povas fari siajn plej bonajn malkovrojn en dudekjara aĝo. Tion oni opinias tute natura. Nu, ja matematikaj kapabloj devas plej klare evidentiĝi en junaĝo!..
Sed kial nur matematikaj? Ĉu ne eblas iĝi en dudek jaroj vera psikologo? Al mi oni ĉiam rigardas kun ia miro, eĉ malfido. Psikologio, vidu, esploras la homan animon, tiom komplikan objekton, ke... kaj tiel plu. Sed ĉu muziko aŭ poezio ne okupiĝas pri la homa animo? Ja ni kutimiĝis, ke ekzistas junaj komponistoj kaj junaj poetoj. Mi ekokupiĝis pri psikologio jam en la lernejo, necesas labori, kaj nenio pli.
— Sed Vi ne respondis: kiel oni Vin traktas en la universitato?
Mi klarigis, ke oni traktas bone. Donis apartan ĉambron en komunloĝejo. Inkludis mian temon en planon de problema laboratorio. Prenis artikolon por artikolaro.
K. ridetis:
— Vi ne estas dorlotita...
Nun, iom alkutimiĝinte, mi ĉirkaŭrigardis la kabineton. Ĝi ne plaĉis al mi. Ĝi havis ian neloĝatan aspekton. Tablo, libroŝrankoj, eĉ portretoj sur la muroj — ĉio estis tro nova. Probable, K. aperadis ĉi tie ne ofte.
— Ja ankaŭ Sariĉeva estas en la kvara kurso, — daŭrigis K., — sed ŝi havas propran laboratorion.
Nu! Nastinjo faris afekcian malkovron — kiel do eblas ne doni al ŝi laboratorion. La AS-efekto en fiziko faris veran furoron.
— Sen Vi Sariĉeva nenion malkovrus, — insistis K. — Ŝi al mi rakontis, ke Vi evoluigis ŝian imagopovon. Ultrafantazion, kiel Vi tion nomas. En la pariza kongreso Sariĉeva faris bonegan raporton pri la AS-efekto. Ŝi elpaŝis brile.
K. vigliĝis kaj ekparolis pri tio, kion mi jam sciis. Nastinjo eble dudek fojojn rakontis al mi pri la kongreso. Kiel ŝi tie elpaŝis, kiel elpaŝis aliaj, kiaj estis konversacioj kaj kiel en koridoro unu kreteno deklaris, ke «tiom juna sinjorino» ne povas memstare fari malkovrojn, kaj proponis organizi teston: la «juna sinjorino» faru en laboratorio «etetan» malkovron. Kontraŭ kio la «juna sinjorino» tuj respondis: bonvolu, eĉ hodiaŭ, sed samtempe ankaŭ vi demonstru, kiel oni faras almenaŭ «etetetan» malkovron...
Ĉion ĉi mi sciis parkere, sed K. rakontis kun ĝuo. Mi ne interrompis. Min interesis, kiel li parolas: mi neniam antaŭe havis okazon renkonti scienciston de tia rango.
Laŭ la klasigo de Selje, akademiano K. sendube apartenis al la kategorio de pensuloj. Sed plie la klasigo ne funkciis: K. tute ne konformis al la proponita de Selje tipologio. Verŝajne, ĉi tie pli konvenis tipo «pioniro» el klasigo de Guo-Vudvort: iniciatema homo, generanto de novaj ideoj, volonte transdonanta ilin al aliuloj, malkovranto de novaj vojoj, bona organizanto kaj instruisto, potencama, laboriva...
Ĉio estis ĝuste tiel, sed, aŭskultante K.-on, mi sentis, ke en la tipologio mankas io tre grava, eble, eĉ la ĉefa. En ĉiuj klasigoj — de Selje, Guo-Vudvort, Avetisjan — estas bone respegulitaj nur disvastiĝintaj tipoj de sciencistoj. Ja kiel ĝuste kaptis Selje la tipon de «granda estro»: tiu homo povus okupiĝi pri politiko, komerco, fari militistan karieron, sed nun modas scienco, kaj li ne volas malpliigi siajn ŝancojn, akiras lokon de gvidanto, post kio opinias sia ĉefa afero «streĉi bridon». Aŭ prenu tipon de «ĝentlemano de scienco», kiun montras kapabla juna homo, deziranta fari karieron, ne damaĝante vivoĝojojn... Tiaj estas multaj, tio faciligas ilian esploron. Kaj ja ne tro komplikaj estas tiaj homoj.
— Sariĉeva, certe, estas bravulino, — diris mi, kiam K. finis sian rakonton. — Sed labori kun ŝi mi devis ses jarojn. Tiel okazis, ni kune lernis en lernejo. Tio estas tre klopoda afero — evoluigo de ultrafantazio. Nun mi havas grupon de infanoj, kaj, kvankam jam ekzistas ia sperto, tutegale necesos tri aŭ kvar jaroj, por ellabori ĉe ili ultrafantazion.
K. sufiĉe longe silentis. Mi pensis: «Ĉu eble mi petu de li paperon?» La verkaro kun mia artikolo jam kvar monatojn senmove kuŝis — mankis papero.
Neatendite K. diris:
— Mi bezonas vian helpon.
2
— Afero estas ne tute kutima. Sed ankaŭ Vi estas ne kutima... Estas tia fizikisto — Sergeo Gorĉakov. Ĉu vi aŭdis pri li?
Pri Gorĉakov mi, certe, aŭdis. Iam li estis la plej juna doktoro. Oni diris, ke li estas tre talenta.
— Antaŭ monato kaj duono, — daŭrigis K., — mi subskribis ordonon pri enpostenigo de Gorĉakov kiel direktoro de IFP en la Instituta Urbeto. Nova Instituto de Fizikaj Problemoj, unuaklasa scienca centro. Gorĉakov rifuzis. Deklaris, ke li intencas entute lasi fizikon. Por ĉiam! Ĉu vi komprenas? Tia stulta historio... Serĉjon instruis mi. Li estas denaska fizikisto. Kaj jen tiu sensenca decido. Li ripetas samon: fiziko tedis min, iĝis neinteresa, mi ne deziras... Mi plurfoje parolis kun li. Kaj ne nur mi. Skoldis lin ĉiel. Komprenu, estas neniuj, absolute neniuj kaŭzoj, ĝuste tio senkuraĝigas.
Saluton, pensis mi, jen al vi papero. Mi devos savi fizikiston-dizertulon. Restarigi lin sur ĝustan vojon. Kompreneblas, por kio K. vokis min.
Mi diris:
— Mi ne scipovas savi vojerarintajn fizikistojn. Jam estis tia okazo — mi savis Boĉjon-fizikiston, nun mi hontas rememori...
Kun Boĉjo vere okazis stulta historio. «Fizikisto» oni lin nomis en la lernejo: li finis la mezlernejon unu jaron post mi. Kapabla knabo, sed al MŜU /*Moskva Ŝtata Universitato*/ li ne trafis. Li ricevis nesufiĉan poenton por ekstemporalo. En Moskvo Boĉjo resti ne povis, kaj reveni hejmen, al Taganrogo, ne volis. Tiam mi okupiĝis pri lia savo. Ja samurbano, samlernejano... Mi trovis en biblioteko kolekton de instituturbeta gazeto (la Instituta Urbeto tiam estis ankoraŭ vilaĝo), kaj komencis rigardi anoncojn — kiaj profesioj tie necesas. Laboratoriaj helpantoj, domkonstruistoj, skafandristoj... Diablo sufloris al mi halti ĉe fotoatelierestro. Al mi ŝajnis, ke tio estas genia ideo. Boĉjo bonege fotis: unu lia foto estis eĉ en magazino «Ogonjok». Tio estas preskaŭ profesio. Kaj salajro estos deca — ankaŭ tio gravas: la patrino de Boĉjo ofte malsanis, la fratinoj ankoraŭ lernis en mezlernejo.
Genia ideo! Ha! Boĉjo, nefinaŭskultinte, ekjelpis: «Freneza vi estas, Kira... Tie estas junaj knaboj, kiuj dekoble pli bone ol mi fotas per siaj ŝikaj kameroj. Ja tio estas Instituta Urbeto, komprenu! Intelektuloj. Kiu venos foti sin en mian tedan atelieron?!» Mi ekkoleris: estas ofende, kiam oni ne komprenas geniajn ideojn. «Vi veturos al la Instituta urbeto, malfeliĉa mezkapablulo, — diris mi, — kaj iĝos atelierestro. Vi trovos ulon, kiu scipovas pentraĉi, kaj li faros por vi bildon kun truo, en kiun oni enigas vizaĝon. Por sur la foto rezultu terure bela kaŭkaza rajdanto sur terure bela ĉevalo. Kaj por sur la rajdanto estu terure bela nigra ĉerkesa mantelo kun terure fleksigita ponardo. Tiun pentraĵon vi eksponos sur la plej videbla loko. Rekte sur strato. La junaj knaboj, krom ŝikaj kameroj, espereble havas ian humursenton. Vi plenumos planon je tricent procentoj. Aŭ eĉ je sescent. Se, certe, vi montros guteton da inteligenteco kaj novigados la bildojn. Konsiderante sciencan specifon. Anstataŭ terure bela ĉevalo povas esti terure bela sinkrofazotrono. Gravas humuro, ĉu estas klare? Kaj vi iĝos konata homo en la Instituta Urbeto. Ĉe vi fotiĝos doktoroj kaj akademianoj. Vi povos helpi al via panjo. Kaj en sekvonta somero vi pasos ekzamenojn: en la Instituta Urbeto estas filioj de tri altlernejoj. Jen al vi libro de A. N. Luk «Pri humursento kaj spriteco» plus dek rubloj por trajna bileto...»
Mi rakontis tiun malgajan historion, kaj K. senkompate gajis kaj ripetis: «Do, tio estis Via laboro...». Li eĉ ploretis pro rido. En la pordon rigardis la sekretariino, ĵetis al mi riproĉan rigardon.
— Ne ofendiĝu, Kira Vladimirovna, — diris K., viŝante per naztuko la okulojn. — Ankaŭ mi ĉe tiu fripono fotiĝis, do ankaŭ mi pekis... Atendu, sed ĉu la ekzamenojn li pasis?
— Nenion li pasis. Li nur ricevis profiton. Nun li havas «Volgon»... kaj multon alian, ne kalkuleble. La ideo funkciis senriproĉe. La truaj bildoj de Boĉjo iĝis vidindaĵo de la Instituta Urbeto. Esti tie — kaj ne fotiĝi ĉe Boĉjo...
— Mi scias. Mi tien venigis Svenson-on. Kaj la kanadanojn.
— Humuro, ha! Materialojn al Boĉjo oni alportas senpage, bildojn kun truoj pentras volontuloj, rivelas kaj presas fotojn geknaboj el la fizik-matematika lernejo. Tri jaroj da tia agado. Kaj Vi denove parolas pri la Instituta Urbeto, pri misvojiĝinta fizikisto...
— Mi ne pensis, ke tiu humuro havas komercan kaŝkaŭzon. Mi hodiaŭ telefonos al la Instituta Urbeto.
— Ne necesas. Tio estis mia laboro, mi mem ĝin korektos.
— Bone, Kira Vladimirovna. Sed Gorĉakov estas alia okazo. Pri komerco li ne okupiĝos. Li estas fizikisto, natura fizikisto. Kredu, estas senco savi lin.
— Jes, certe, — sen ajna entuziasmo diris mi. — Necesas ankoraŭ unu genia ideo...