Valentina Ĵuravlova
Ni iros pretere — kaj plu
1
— Aŭskultu, Kira Vladimirovna, por kio psikologo bezonas vakuan pumpilon? — demandis min la librotenisto.
Oficiale li nun nomiĝis ĝenerala librotenisto. Antaŭ duonjaro li estis ĉefa librotenisto, kaj sur lia tablo kuŝis kutima kontora abako. Kaj nun maldekstre de la ĝenerala librotenisto estas komunikilo, dekstre estas eleganta komputilo «Rigo-6M», sur la granda polurita tablo estas nenio superflua — nur plumo, krajono kaj nova libro de Jean Silbach «Financado de sciencaj esploroj». En la franca lingvo. Kaj la ĝenerala librotenisto mem similas junan profesoron-fizikiston.
La ĝenerala librotenisto estas mia malamiko numero 1. Li ĉiam parolas kun mi el pozicio de forto.
— Jen, bonvolu, — diris li, — la punkto deksepa de Via ampleksa listo. Vitra altvakua olea duŝtupa difuza pumpilo. La dekoka punkto: nitrato de arĝento, mil sepcent gramoj. La deknaŭa punkto: ekstraktilo de Soxlet... Dum du jaroj Vi min turmentis per tiaj postuloj. Kaj antaŭe, kiel mi komprenas, estas ankoraŭ tuta jaro, ĝis Vi finos la universitaton kaj, se dio helpos, forveturos ien.
Ion similan mi aŭdis jam en la lernejo. «Sciu, Kira, sufiĉas por mi da viaj fantaziaĵoj, — deklaris la direktoro, kiam mi instruis al miaj unuaklasanoj rapidan legadon laŭ sistemo »ultraspeed«. Al la direktoro doloris la gorĝo, li parolis per tragika flustro. — Ĉu tie ĉi estas cirko, kio ĉi tie okazas? Helpu dio, ke vi pli rapide finu la dekan klason kaj studentiĝu en MŜU...» Kaj jen la librotenisto atendas, kiam mi finos MŜU-on kaj forveturu al la Akademia Urbeto. Estas interese, kion oni al mi estos diranta en la Akademia Urbeto kaj kien mi forveturos de tie?..
— Ses mil ducent, — daŭrigis la librotenisto, rigardante la liston. — Ĉu povas Vi klarigi, por kio necesas vakua pumpilo, nitrato de arĝento kaj ĉio cetera?
Klarigi mi ne povis, li bonege tion sciis.
— Viktoro Andreeviĉ, — diris mi, por almenaŭ ion respondi, — komprenu: ne eblas pridemandi Ĉuvajev-on — tio rompos purecon de la eksperimento. Kiam John Bernal estis ellaboranta sian teorion de likva stato...
— Pureco de la eksperimento, — kun amaro eldiris la ĝenerala librotenisto. — Ĉiuj pensas pri pureco de eksperimento, kaj neniu volas pensi pri pureco de librotenado. Anstataŭ konkretaj klarigoj vi citas Nalimov-on kaj Mulĉenko-n, referencante al la kurbo de Viland, mencias la formulon de Sarbajev kaj rakontas al mi historiojn el la vivo de John Desmond Bernal. Kaj mi rigardas al la antaŭkalkulo. Ĉi tie estas Via subskribo, ĉu ne? — Li malfermis dikan aktujon kun miaj paperoj. Dek sep mil por la tuta jaro. El ili por aparataro estas dek kvar. Bone, nun ni turnu nin al la faktoj. Ne pasis eĉ monato, kaj Vi malŝparas dek kvar milojn, kaj post du semajnoj ankaŭ la reston. Poste oni al vi donas ankoraŭ sep milojn. La leviĝanta stelo de psikologio, ĉu eblas rifuzi! Mi tuj pripagas amason da fakturoj. Ultrafiltroj de Zigmondi, fotoelektra fajroĵetilo FFĴ-4, dializilo kun miksilo, du mil sescent rublojn al uzino «Fizaparato», kvarcent kvindek — laŭ kontrakto por fabrikado de vitra aparataro laŭ la skizoj... La sep miloj finiĝas. Kaj tiam Vi diras: necesas radia defendo. Vi bonege sciis pri tio antaŭe, sed ne inkludis la koston de la defendo en la antaŭkalkulon. Ja sendube, por muntado de la defendo oni nepre donos kroman monon: se estas radiado, la defendo nepras, ĉu ne?.. Bone, ni iru plu. Aprilo de tiu ĉi jaro. Mi estis ferianta, kaj Vi persvadis Zacepin-on kaj Sofian Aleksandrovna-n kaj prenis aparatojn, destinitajn al la kemia fakultato. Estas interese, kiel tio rilatas al la kurbo de Viland kaj al la altaj ideoj de John Desmond Bernal?
En sia animo li restis ĉeflibrotenisto, kaj nun al li mankis abako: preni kaj kalkuli, kiom mi malŝparis. Antaŭe li ĝuste tiel faris. Sed nun anstataŭ la abako estas komputilo — ja estas maldece sumigi per ĝi tiajn simplajn nombrojn.
— Se Vi volas scii, Kira Vladimirovna, — daŭrigis li, — Vin malbonigis la famo. Intervjuoj, artikoloj, portreto sur kovrilo de magazino «Smena»... Baribin, Zineviĉ, Melnikova — doktoroj de sciencoj — trankvile okupiĝas pri psikologio, sed Vi, studentino, konstruadas maŝinon, kiu nesciate kiel devas esti aranĝita kaj nesciate kion devas fari. Ne disputu: tio ne helpos. Dum vi ne eliris limojn de la konfirmita monsumo, mi silentis. Sed kroma mono estas tute alia afero. Verku motivraporton, antaŭkalkulon, ĉion ĉi subskribu Korobov. Kaj poste iru al Zacepin. Kaj se li konfirmos... nu, tiam ni vidos. Mi konsilas hasti. Zacepin postmorgaŭ forveturos...
La ĉeflibrotenisto pravas siaflanke: dum du jaroj mi malŝparis amason da mono por maŝino, pri kies destino mi ne havas eĉ etan supozon. Sed ankaŭ mi pravas: ne eblis pridemandi pri la destino de la maŝino — tio influus la eksperimenton.
Dum du jaroj mi alkutimiĝis ne miksi min, kaj, kiam Igor antaŭ la forveturo alportis la liston de aparataro por Ŝranko-2, mi demandis nenion. Igor estas en Sajanoj, naĝas sur sia kajako laŭ Granda Birusa — ne eblas telefoni, demandi... La plej saĝa estas — prokrasti ĉion ĝis lia reveno. Ni perdos pro tio monaton kaj duonon, estas nenio terura. Kaj dume mi veturu hejmen. Nu certe! Mi prenu bileton por avio kaj morgaŭ vespere mi estos en Taganrogo. La panjo eĉ ne atendas. La somero finiĝas, necesas ripozi kaj en oktobro ekokupiĝi pri la diploma laboro.
Decidite. Mi veturas hejmen por tri semajnoj.
2
La ĉeflibrotenisto diras: «Malbonigita de la famo». Nu kian mi havas famon? Mi elpensis la sistemon de ekzercoj por evoluigo de fantazio, okupiĝis kun Nastinjo Sariĉeva, poste Nastinjo malkovris la AS-efekton kaj vere famiĝis. Sed mia famo sufiĉis nur por tio, ke la novan temon oni inkludis en la planon de la problema laboratorio.
Certe, la temo estas freneza. Sed afekcie interesa, mi ne rifuzus ĝin pro io ajn. Krome Igor ideale konvenis por la eksperimento. En psikologiaj eksperimentoj tio estas treege grava — havi konvenan homon. Foje ĉio haltas pro tio, ke mankas objekto de eksperimento.
Igor-on Ĉuvajev-on mi trovis en Taganrogo. Genia knabo, li decidis transiri Azovan maron sur stangiriloj. Ja naĝas oni trans oceanon sur flosoj kaj papirusaj boatoj — tia estas la epoko. En la Taganroga golfo estas tute malprofunde, aparte dum orienta vento, kiam komenciĝas defluo de akvo. Igor trejniĝis kun siaj stangiriloj, mi lin kaptis je ĉirkaŭ tricent metroj for de la bordo. Unu stangirilo enkaptiĝis inter ŝtonoj, kaj la unua en la mondo stilzonaŭto pendis super akvo kun angulo je kvardek kvin gradoj. Estis bela spektaĵo. Malligi la rimenojn li ne povis, ĉar ne povis atingi per la manoj, sed krii li ne deziris, ĉar sur la bordo sidis rufa Alinjo. Igor tiam estis finanta la sepan klason, Alinjo estis en la kvara, sed ŝi ludis nemalgravan rolon en ĉiuj liaj fantazioj. Alinjo ne vidis, kiel mi estis savanta la kuraĝan stilzonaŭton, en la lernejo mi al neniu ion rakontis, kaj Igor eksentis fidon al mi.
Tamen, kun la stilzonaŭtiko ni rapide finis. Mi igis Nastinjon fari kalkulon, kaj rezultis, ke la limo estas du metroj plus-minus dekkvin centimetroj. Ju pli granda estas profundo, des pli granda estas rezisto de la akvo, des pli malfacilas paŝi. Necesis per io okupi Igor-on, kaj mi subĵetis al li ekzercaron pri evoluigo de imagopovo. Fantazion Igor havis riĉan — tio sentiĝis jam post la unua semajno de la okupado. Sed tiam komenciĝis miaj abiturientaj ekzamenoj, kaj poste mi devis veturi al Moskvo, studentiĝi en la universitato. Antaŭ la forveturo mi donacis al Igor «Gvidlibron de juna filumenisto» kaj kolekton de alumetaj etikedoj. Ĝis tiam mi tralegis amason da libroj pri psikologio kaj opiniis min vera psikologo. Igor kolektadu la etikedojn, decidis mi, tio estas afero trankvila kaj iugrade utila. Kaj ankaŭ en «Skizoj pri psikologio de adoleskuloj» estis dirite: «La filumenio direktas energion de adoleskulo en trankvilan fluejon de kolektado, evoluigas sciemon, vastigas sciojn».
Pasis jaro, kaj, veninte por ferioj, mi rimarkis sur la stratoj ion novan. En Taganrogo, speciale en ĝia malnova parto, dum jaro okazas ne tro multe da ŝanĝoj. Kaj se io ŝanĝiĝis, tio tuj ĵetiĝas en la okulojn. Mi vidas, ke kontraŭ la stacidomo aperis grandega luma ŝildo: «Asekuru havaĵon kontraŭ incendio!» Verda surskribo kaj ruĝa flamo. Unue ekflagras internaj konturoj de la flamo, poste la eksteraj, atingantaj la kvaran etaĝon, kaj tiam diagonale aperas la alvoko pri asekurado. Tre bele. Pasis mi du kvartalojn laŭ strato «Frunze» kaj vidas: «Okaze de incendio telefonu 01». Oranĝkoloraj literoj, ĉiu po tri metroj, ne malpli. Ankaŭ bele, sed, mi pensas, iom monotone. Mi iras plu. Sur la domo de poŝto estas simple festa ilumino: tie estas kaj «Kaŝu alumetojn de infanoj», kaj «Asekuru havaĵon», kaj «Telefonu 01», kaj «Aliĝu al Volontula Kontraŭincendia societo». Mi komencis ion kompreni. «La filumenio direktas energion de adoleskulo en trankvilan fluejon de kolektado...» Jen ĝi direktis!
Tamen, poste evidentiĝis, ke Igor persone nenion forbruligis. Li amuziĝis relative sendanĝere: derompadis alumetajn kapetojn kaj metis ilin en memfaritan kalejdoskopon anstataŭ vitreroj. Mi estis afekciita, kiam unuafoje rigardis en tian piroskopon. Mi eĉ ne scias, kun kio tion eblas kompari. Tia devus esti ĉielo ie en centro de la Galaksio, en la denso de ekflagrantaj, kunpuŝiĝantaj steloj kaj bolanta fajra materio. Igor konstruis la piroskopon kaj, certe, montris al Alinjo — nu, kaj tre baldaŭ pri tio eksciis la tuta lernejo. Aperis imitantoj, kaj ili ja ĉiam fuŝas aferon. Forbrulis domo sur strato «Puŝkinskaja», en ses aliaj lokoj oni kun peno estingis incendiojn. Alumetojn oni, certe, komencis atenti, sed Igor tiutempe jam mem rifuzis alumetojn: al li ne plaĉis ilia flamo. Li ekokupiĝis pri kemio kaj dum jaro ekscipovis ricevi plurtavolajn grajnojn, kiuj brulis sen fumo kaj donis flamon kun ŝanĝiĝanta koloro. Mi ĉirkaŭrigardis laboratorion, kiun li aranĝis en la korto, en la remizo, konatiĝis kun liaj pluaj planoj, aŭskultis, kion diras popolo, kaj komprenis: necesas urĝe savi la patrourbon. La piroskopon mi sendis banderole al Nastinjo, kaj post tri semajnoj Ĉuvajev-on oni invitis en moskvan lernejon kun kemia specialigo. Lastmomente tiun aferon enmiksiĝis Alinjo kaj preskaŭ detruis ĉion. Mi devis promesi, ke post la oka klaso mi ankaŭ ŝin prenos en Moskvon.Tiu historio ion instruis al mi, kaj en Moskvo mi kontroladis Igor-on, kvankam al mi sufiĉis propraj zorgoj. La unua duonjaro pasis trankvile. Sed post la vintraj ferioj Igor telefonis kaj diris, ke oni al li komisiis fari raporton pri alkemio. «Helpu, — diras li, — trovi ion pri ksantosiso, mi volas montri tion praktike». Kompreneble, mi maltrankviliĝis. Kiu scias, kio estas tiu ksantosiso kaj kiel oni ĝin montras praktike!..
Mi kuris al biblioteko, prenis monton da libroj pri historio de kemio kaj ekserĉis la misteran ksantosison. Feliĉe, evidentiĝis, ke estas nenio terura: ksantosiso estas operacio de orizado. Oni prenas iun alojon kaj donas al ĝi aspekton de oro. Ekzistas ankaŭ leŭkosiso — kiam al alojo oni donas aspekton de arĝento. Nu, mi elskribis ion por Igor, tio estis laboro por unu horo, ne pli. Sed mi sidis ĝis malfermo de la legejo kaj en la sekva mateno venis denove. La alkemio ekinteresis min sendepende de la raporto. Mi, ekzemple, antaŭe ne sciis, ke la epoko de la alkemio daŭris pli ol mil jarojn. Mi komencis pensi pri tiu longa jarmilo, kaj al mi venis afekcia ideo.
La alkemiistojn logis oro: ili esperis ricevi ĝin helpe de filozofia ŝtono el hidrargo, sulfuro kaj arseno. Kaj jen dum mil jaroj penoj de la alkemio (kaj ĝi estis tiam la ĉefa eksperimenta scienco) koncentriĝis en unu direkto. Tute nereala! Kaj nur pretere estis farataj utilaj malkovroj. Oni laboris, ekzemple, kun hidrargo — kaj trovis cinabron, sublimaton. Oni esploris metamorfozojn de sulfuro — kaj trovis sulfatojn de kupro kaj zinko. Ĉiuj malkovroj de tiu jarmilo estas ligitaj kun la ĉefa alkemia linio.
Ĉu vi imagas, kio rezultas?
Valoras la oro — kaj la plej bonaj cerboj dum mil jaroj esploradas metamorfozojn de metaloj. Nu, kaj se valorus ne la oro, sed io alia? Ekzemple strobiloj — kondiĉe, ke ili estas tre raraj. Tiam dum mil jaroj oni serĉadus manierojn de ricevo de strobiloj. Alia direkto de serĉado — kaj, sekve, tute alia ĉeno de respektivaj malkovroj. Verŝajne, dum mil jaroj oni ellernus kreskigi plej fantastikajn plantojn. Kiu scias, kiajn sukcesojn atingus biologio...
Mi dum tutaj tagoj sidadis en la legejo. Kverelis kun la bibliografo: lin incitis, ke mi ne povas klare formuli temon. De alkemio mi transiris al geografio. La Epoko de Grandaj geografiaj malkovroj — kaj denove ĉaso al oro. Avido al oro determinas itinerojn de la ekspedicioj: oni opinias, ke ororiĉaj landoj troviĝas sur kontinentaj bordoj, tie, kie enfluas en oceanon grandaj riveroj. «Mi faras ĉion eblan, — skribis en sia taglibro Kristoforo Kolumbo, — por trafi tien, kie mi sukcesos trovi oron kaj spicojn». Oro kaj spicoj... De tempo al tempo prezo de spicoj iĝas pli alta, ol de oro, kaj tuj ŝanĝiĝas la ĉefa direkto de serĉado: maristoj serĉas jam ne Eldoradon, sed «spicajn insulojn», kun iliaj ĝangaloj de cinamo, pipro, kariofilo, muskato. Karlo la Unua ordonas al Magelano: «Ĉar mi tutcerte scias, ke sur Molukaj insuloj estas spicoj, mi sendas vin ĉefe por ilia serĉo, kaj mia volo estas, ke vi direktu vin rekte al tiuj insuloj». Se valorus ne oro kaj spicoj, sed iuj apartaj konkoj, alia estus la tuta historio de la Grandaj geografiaj malkovroj.
Komence tio interesis min pure teorie. Rezultis kuriozaj pensaj eksperimentoj. Ni supozu, ke anstataŭ la «ora» alkemio estus la «magneta». Valoro de monero difiniĝas per pezo de levata pezileto, ĉu malbone? La oro brilas — en tio estas ĝia avantaĝo... por okuloj de sovaĝulo. Anstataŭe la magneto havas mirindajn kvalitojn: ĉiu monero estus kompaso. Do, pri la «magneta» alkemio: estas eĉ malfacile imagi, kiom da malkovroj farus la alkemiistoj dum mil jaroj. Ili, ekzemple, facile trovus, ke la magnetaj kvalitoj malaperas ĉe certa temperaturo, kaj malkovrus punkton de Curie je mil kvincent jaroj pli frue... Konverto de nenoblaj metaloj al oro praktike nerealigeblas ĝis nun (ne kalkulu nukleajn reakciojn — ili donas mizeran rezulton), esence, la alkemio ekde la komenco mem troviĝis en sakstrato. La ksantosiso, imito de oro, — tia estas limo de la «ora» alkemio. Sed la «magneta» alkemio irus de malkovro al malkovro kaj anstataŭ la mizera ksantosiso ekposedus elektromagnetismon...
Kaj foje al mi venis ideo: ja la nuna scienco ankaŭ evoluas laŭ certaj linioj. Sendube, nun ne ekzistas unu domina linio, sed kion ĉio ĉi ŝanĝas? La naturo, la Universo, la materio estas neelĉerpeblaj, devas ekzisti sennombraj vojoj de ilia esploro, sed ni elektas nur tiujn vojojn, kiuj estas ligitaj kun hodiaŭaj imagoj pri valoroj.
Mi havis bileton al la Konservatorio, oni ludis la Unuan konĉerton de Raĥmaninov. Mi tiel atendis tiun ĉi vesperon kaj jen sidis en la koncertejo kaj ne povis koncentriĝi pro freneza ideo: kio okazos, se mi ŝanĝos la sistemon de valoroj? Vere, ĉu mi faru tian eksperimenton? Alia sistemo de valoroj — do, estas alia sistemo de celoj. Aperos tute aliaj serĉaj linioj. Nun ni ilin ne rimarkas: ili estas por ni kiel nebrila magnetito por alkemiisto, blindigita per fantomo de oro...
Ne eblas eĉ pensi, ke por la eksperimento la scienco ŝanĝu sian sistemon de celoj. La eksperimenton necesos fari kun unu homo. Denove, same kiel kun Nastinjo Sariĉeva, mi rekonstruados pensadon de homo. Kaj denove aperos demando pri risko: la eksperimento finiĝos, sed la pensado por ĉiam restos rekonstruita.
Sen la muziko mi, verŝajne, neniam decidiĝus.
3
Ne, la muziko ne rilatas al la afero.
La sistemon de evoluigo de fantazio mi palptrovis preskaŭ hazarde — min turmentis duboj: ĉu mi povos elpensi ankoraŭ ion? Kaj jen aperis tia brila ideo, kiel do mi povis rezigni ĝin...