Valentina Ĵuravlova
Stelulino de psikologio
Ek al krononaŭtiko!
Jen, rigardu min. Mi altas ducent du centimetrojn. Dudek tri jarojn aĝa, kalkulu, ke ankoraŭ du jarojn mi kreskos. Vestaĵoj, ŝuoj estas ekskluzive el la magazeno «Giganto». Naŭdek tri kg — kaj eĉ ne unu guto da graso. Fotelon vian redaktoran, pardonu, kun Vi mem mi povas levi per unu mano... Ĉu la gepatroj? Ne, la gepatroj ne estas tiaj. La gepatroj estas tipaj okulvitruloj. La paĉjo estas koresponda membro de la akademio, aplika matematiko. Nu, integraloj, kompleksoj, simpleksoj, funkcioj de Havyside-Ŝorin... Kaj la panjo estas kandidato de artoscienco pri baleto: pas de deux, pas de trois, la granda Jean Nover, prezento de la mortanta cigno... Mi similas la praavon. Li dum la civitana milito estris kirastrajnon. La homo de mia staturo. Mi aĝis ok jarojn, li venis el Sebastopolo, donacis por la naskiĝtago rubandon de sia marista ĉapo — tie estas surskribo «Kerĉo», ĵetis min al la plafono. Tenu, diris, fraĉjo, revolucian marŝon... Kaj la paĉjo tuj venas: donacas al mi lekci-kurson de Feynman. Nun — diras — okazas scienc-teknika revolucio, ĝi — diras — movas antaŭen la progreseman homaron, lerni necesas ktp ktp. Bone, necesas lerni, tio neeviteblas — mi trapasis ok klasojn. La laboro nemalfacilas, mi legadis aventuraĵojn kaj fantastikon. En nia hejmo ĉiun paran tagon oni nur angle parolas. Ĉiun neparan — france. Por mia eduko. Bone, mi toleras, kion fari...
Finis mi ok klasojn — kaj iris al PTL /*profesi-teknika lernejo*/. La panjo svenas. La paĉjo kuradas el unu angulo al la alia, en la rusa parolas, pri kibernetiko rezonas, pri kvantuma elektroniko. Necesas — diras — la dek klasojn fini, poste iri al altlernejo ktp ktp. Ili tutan mian vivon antaŭe programis. Sed por mi en tia vivo estas malvaste. Mi sufiĉe vidis okulvitrulojn, mi scias. Altlernejo, aspirantejo, kandidata disertacio, artikoletoj «Ankoraŭ al la demando pri...». En tridek — kalvaĵo, en tridek kvin — hemoroido. Kaj jen vi jam estas doktoro kaj instruas aliajn okulvitrulojn. En kvardek — unua infarkto. Ankoraŭ post kvin jaroj vi estas koresponda membro, ĉio jam estas malantaŭe kaj vi sidadas en prezidantaroj ĝis tro frua via forpaso... Kio? Ĉu sporto? Ha, vidis mi tiun sporton por okulvitruloj. Apud nia domo estas deksesetaĝa domo, unu muro estas glata, tie grimpistoj trejniĝas. Foje mi venis, permesu, mi diras, provi. Kaj al mi ilia ĉefo, tia okulvitrulo kun barbo, afable respondas: ne eblas — diras — vi ne estas preparita, komence necesas vizitadi la rondeton dum unu-du jaroj, kaj tiel plu.... Mi sekvan dimanĉon venis pli frue, alfiksis sur la tegmento kapronan ŝnuron, sur kiu kutime sekiĝas lavaĵo, leviĝis ĝis la mezo de la muro, sidas, atendas. Venis la grimpistoj, bruas, indignas, ke mi sen ajnaj ruzaĵoj leviĝis... Poste mi devis klarigi la aferon en milico... Ne, sur muron leviĝi estas neinterese. En mian koron, kiel estas dirite en «Til' Strigospegulo», batis la rubando de la praava marista ĉapo. Kirlon de la revolucio — jen kion mi bezonis... Ekzistas revolucio, ekzistas, sed — la scienc-teknika... Bone, pensas mi, se estas tia afero, mi iru en sciencon kaj aranĝu en ĝi ion ekstreme revolucian. La demando estas — kiel?
Mi ja komprenis: la okulvitruloj scias la sciencon, kiajn mi havas kontraŭ ili ŝancojn? Nur unusolan ŝancon — trovi tian vojon, laŭ kiu la okulvitruloj ne iras. Ĝenerale, pensis mi, pensis — kaj decidis: okupiĝu mi pri problemo de tempovojaĝoj. Tio estas pri krononaŭtiko. La okulvitruloj tiun aferon negative traktas. Nu, kiel la eternan motoron. Sed min la tempovojaĝoj treege allogas. Kun plezuro mi traflugus tra diversaj epokoj... Eĥ!.. Nu, bone, seruristas mi en mia PTL, kun mia forto tio estas afero nemalfacila, kaj dume studas la fontaĵojn: Wells «La tempomaŝino», Azimov «Fino de la eterno», Windam «Kronoklasmo» ktp ktp. Vi ne pensu, ke mi freneziĝis, mi bone komprenis, ke la problemo estas komplika, kaj mi havas nesufiĉajn sciojn. Sed ja la okulvitruloj de tiu problemo fuĝas — sekve, la scioj ĉi tie nur malhelpas al la afero. Necesas ia speciala aliro, sed kia ĝuste — tio estas granda demando...
Tiutempe finas mi la PTL-on kaj iras al la uzino «Frezilo». Pasas tri monatoj — kaj mi jam havas kvinan metian gradon, tion necesas kompreni. La majstro diras: «Vi havas orajn manojn, Slavĉjo...»
Kaj ĝuste ĉi tiam komenciĝas la afero.
En iu dimanĉa mateno venas najbaro-biologo kaj petas ripari horloĝon. Mi, necesas diri, por la najbaroj multajn aferojn riparadis, en nia domo loĝas klera popolo, se ie tubo likas aŭ krano ne funkcias — estas tragedio! Mi riparas kaj ĉiajn honorariojn kategorie rifuzas. La seruristoj foje kaptis min en la ŝtuparejo, komencis min riproĉi, kial — diras — vi nian ekonomian konjunkturon rompas? Ridinde! Mi ilin facile levetis, vibrigis en la aero kaj mallevis sen korpaj damaĝoj... Unuvorte, venas la najbaro: aĥ, aĥ, rigardu, altestimata Rostislavo Innokentieviĉ, al tiu horloĝeto. Sed ĉe Vi ja, mi diras, ankoraŭ ne elĉerpiĝis garantia tempo, iru al horloĝriparejo, ili sendu al la uzino, se ne povas ripari. La najbaro suspiras: ne povas mi decidiĝi — diras — ĉar la horloĝo estas donaco de kolegoj, jen surskribo, kaj la uzino povas anstataŭigi la horloĝon, ĉu tio estas ĝojo... Nu, riparis mi la horloĝeton, sidis duontagon, sed finriparis, tie estis uzina fuŝo. Eliris mi poste sur straton, iras, cerbumas. Rompiĝemaj iĝis aĵoj, pensas, sed kio estos post ducent aŭ kvincent jaroj?.. Kaj venas al mi afekcia penso. Jen, aŭskultu. Estontan teknikon ni imagas superfidinda, sed ĉio estos mala, la fidindeco malaltiĝas! La romiaj vojoj ĝis nun ekzistas, sed la ŝoseon apud nia domo oni ĉiun jaron riparas... Do, rezonante logike, la tempomaŝinoj, se ili aperos, ni supozu, en dudekdua jarcento, tre simple estos paneantaj. Certe, en la dudekdua jarcento ekzistos ĉiaj oportunoj: garantia tempo, profilaktiko, riparejoj, akcidenta helpo... Sed se la maŝino paneos dum vojaĝo? Ne en loko de alteriĝo, sed ie flanke. Kaj se mankas komunikado kaj ne eblas voki la akcidentan helpon el la gepatra dudekdua jarcento — kion fari tiam? Kiel informi: mi enkaĉiĝis tie kaj tiam?..
Mi dum du semajnoj estis embarasita, turnadis diversajn variantojn, literaturon trarigardadis. La obstaklo estas en tio, ke la signalo povas voki diversajn neakcepteblajn ŝanĝojn en la historio. Kronoklasmojn. Ĉu Vi, pardonu, legis «Kaj venis tondro» de Bradbury? En prahistoriaj tempoj oni hazarde distretis papilion, kaj kiam oni revenis — teruro, ĉio ŝanĝiĝis... Kio? Diktofono? Bonvolu, registru, por mi estas tutegale. Ĉu funkcias? Nu, ni iru plu.
Unuvorte, solvis mi tiun taskon. Antaŭ ĉio, la signalo devas atingi la epokon, de kie startis la temp-averiinto. Necesas io tia, kio certe trairos jarcentojn. La panjo ĉiam diris al mi, ke la arto estas eterna. Sekve, la tuta espero estas al artaĵoj. Skulptaĵo, aŭ, pli verŝajne, pentraĵo. Pendas, ekzemple, «La proda bariero» en Tretjakova Galerio, kaj subite al Dobrinja Nikitiĉ /*unu el tri legendaj prodoj, pentritaj sur la pentraĵo*/ aperas moderna mitraleto. Nu, ĉiuj tuj vidas: ne povis Vasnecov /*aŭtoro de la menciita pentraĵo*/ lasi tian anakronismon. Sekve, iu averiis en la deknaŭa jarcento kaj sendas signalon pri la akcidento. Certe, mitraleto estas tro rimarkebla. Nu, iu alia detalo, komprenebla nur en dudekdua jarcento. Dum ĉiuj tempoj ĝi al neniu ion diras, simple detalo de internaĵo aŭ, ekzemple, vestaĵo. Sed en la dudekdua jarcento homoj tuj rimarkas: ja tio estas lambda-testilo, elpensita antaŭ dek jaroj!
Unuvorte, deklaras mi al la panjo, ke intencas ĉerpi el la fonto de la arto kaj tial bezonas kvalifikan helpon. La panjo entuziasmas! Ŝi agas laŭ siaj kanaloj, aperas altklasaj spertuloj pri la pentroarto de diversaj tempoj. Ni komencas de Moskvo: muzeoj, rezervejoj, privataj kolektoj... Finlaborinte skipon mi alivestas min, kaj ĉe la uzina elirejo min jam atendas vica fakulo. La kamaradoj ridas: ĉiutage alia fraŭlino... Iru, mi diras, kun mi, rigardu. Nu, jen ili iradas kun mi — foje kvin homoj, foje dudek. En la uzina gazeto aperas artikolo: «Seruristo Ŝeremet sturmas pintojn de kulturo». Kion fari, mi sturmas... La italan ellernis — legas kun vortaro. En Italio oni multajn albumojn eldonas. Librojn mi legas pri historio, por ĝuste kompreni, kie estas realo, kaj kie estas kronoklasmoj. Moskvo kaj Moskva regiono sufiĉis al mi por jaro.
Dum ferio mi veturas al Leningrado — simple por esploro. Laŭvoje mi precizigas: apenaŭ iu kuraĝos korekti tutmonde famajn ĉefverkojn. Do, la ĉefa atento estu al pentraĵoj de nekonataj kaj malmulte konataj pentristoj. Foje aperas duboj: kio se sur la interesantan min pentraĵon estas metita dua tavolo kaj oni forigos ĝin nur post cent jaroj? Mi konatiĝas kun restaŭristoj, esploras ilian laboron. Tiam oni vokas min al la komitato de komsomolo /*komunista junulara unio*/, la sekretario premas mian manon kaj diras: «Atentante vian avangardan laboron kaj flaman pasion al la arto, ni organizis por vi vojaĝilon, vi vojaĝos kun grupo de pentristoj laŭ muzeoj de la mondo». Jes... Sed ne sukcesis mi tiufoje vojaĝi laŭ muzeoj de la mondo — venis tempo iri en la armeon. Oni intencis fari min paraŝutisto, sed la praava rubando batis en mian koron, kaj mi diris: «En la floton — kaj punkto!» La pacifika floto, raketaj ŝalupoj... Serioza afero. Mi servas kiel devas. La panjo sendas al mi albumojn. Kiam mi havas forpermeson, mi vizitas lokajn muzeojn. En la flota gazeto aperas artikolo: «Gvardia ŝipsoldato Ŝeremet kaj kulturo». La estro ordonas: «Dum libera tempo, Ŝeremet, prepariĝu al altlernejo». Nu, la estro ne estas la panjo. Jes, mi diras, estos farite. Deziris la estro, ke mi post la militservo iru en la mar-militan altlernejon, sed revenis mi al mia «Frezilo». En la komitato la sekretario diras al mi: «Ni vian portreton ne demetis de la honora tabulo. Ĝi pendas same apud la enirejo, kaj samloke estas leteroj el la floto, dankoj de la milita estraro. Ni kandidatigas vin kiel brigadestro — munti novan linion, la unuan en la lando, firmaan. Kaj pri la muzeoj de la mondo vi ne dubu — vojaĝos..»
Nu, finpretigas ni la linion je monato antaŭ la limdato. Pri la kvalito mi ne mencias, mi ne faras fuŝojn, kiam mi rememoras pri tempoaveriintoj, mi tuj ekkoleras kontraŭ ĉia fuŝaĵo... Oni donis premion — mi flugis al Uralo, vizitis muzeojn. Oni elektas min deputito al la urba soveto, poste — al kongreso de la komsomolo, ĉar mia brigado iĝas fama. Mi estas devigita studentiĝi en Fizteko, en vespera fakultato — la kamaradoj min rigardas, kion fari. Vizitas mi boksan rondeton, en la floto mi kutimis trejniĝi. Feynman-on tralegis — li havas kelkajn interesajn pensojn. Kun kelkaj homoj mi provis paroli pri la krononaŭtiko — kun fizikistoj, filozofoj... Ne aŭskultas ili! Ne gravas, pensas mi, ni venkos. Mi havas pravan direkton: necesas montri, ke estis vizito el futuro — estis kaj punkto! Jam tiam la scienco iros en tiu direkto per tuta sia potenco... Mi vizitis Kievon, poste Astraĥanon, bonega muzeo estas tie...
Kaj tiam oni enmanigas al mi la vojaĝilon: veturu, kara kamarado, laŭ la muzeoj de la mondo. Nu! Dresdeno, Parizo, Madrido kaj tri semajnoj en Italio. En la grupo estas pentristoj, estas ankaŭ panjaj konatoj — profesoroj, ĉion vice klarigadas al mi, kaj mi por ili servas kiel tradukisto. Certe, sur fono de scienca publiko mi aspektas strange — ducent du centimetroj, pugnoj kiel akvomelonoj... En unu el italaj gazetoj aperas artikolo: «Kiu Vi estas, sinjoro Ŝeremet?» La grupestro aranĝas gazetarkonferencon: faru demandojn al sinjoro Ŝeremet... Nu, oni demandis kaj pri la laboro, kaj pri la pentroarto, kaj entute... Mi respondis, kiel necesis. Sed temas ne pri tio, ĉar en Venecio trovis mi tion, kion serĉis. Trovis!
Pentristo Andreo Gio. La pentraĵo nomiĝas «Horloĝisto». Mezo de XVII jarcento. La horloĝisto staras apud tablo, ĉirkaŭe estas ok paroj da horloĝoj — kaj ĉiuj ili montras saman tempon: kvarono antaŭ la kvina posttagmeze, tio estas la deksesa kaj kvardek kvin. Ĉu vi komprenas: 1645... Kaj malantaŭ la fenestro estas kanalo kaj videblas figuro de gondolisto. Adreso kaj dato! Kontrolu mem: en ajna horloĝa metiejo horloĝoj montras diversan tempon, ja kelkaj horloĝoj simple ne funkcias. Sed ĉi tie kun precizo de sekundo estas unu sama tempo!
Mi demandas, kio estas sciata pri Gio, kiujn pentraĵojn li verkis? Vokas ili sian ĉefan fakulon kaj tiu klarigas, ke Andreo Gio estis fremdulo en Venecio, eble franco, sed eble ne franco, neniu ĝuste scias, kie Gio naskiĝis, ĉe kiu lernis... Verkis la homo unu pentraĵon kaj baldaŭ por ĉiam malaperis. Sentiĝas influo de grandaj majstroj — Rubens, Van Dijk, Snejders, Jordans... Povas esti, tiu Gio estis flandro? Neniu scias...
Negranda tolo, proksimume unu metro kaj duono je unu metro, iom krudaj penikspuroj, stranga kombino de baza ruĝe-ora tono kaj de grizaj, kvazaŭ ŝtalaj, mekanismoj. Tie apud la tablo, sur la planko estas tri mekanismoj sen ciferplatoj. Grandaj — de muraj aŭ turaj horloĝoj. Komprenu, ne faris oni tiam horloĝojn el ŝtalo! Kaj la vizaĝo de la horloĝisto... Nu, kvazaŭ la homo fiksaŭskultas ion. Rigidiĝis en atendo... Mi pensis - estos detalo en pentraĵo, sed ĉi tie la tuta pentraĵo estas voko pri helpo.
Mi revenis al Moskvo kun pakaĵo de reproduktoj kaj koloraj fotoj. Jen, rigardu. Atentu tiun horloĝon — ĝi havas sekundmontrilon. Sed de kie en 1645 jaro estas tia montrilo, se ĝi, laŭ ĉiuj historiaj informoj, unuafoje aperis post okdek jaroj?! Nun rigardu pozicion de la montrilo — iom pli ol tridek sekundoj — ses monatoj. Do, komenco de julio. Nu, ni diru, unua triono de julio de 1645-a jaro... Ni iru plu. Sur la muro estas pendola horloĝo. Jen pligrandigita fragmento. rimarku, la pendolo estas konstruita el alternantaj strioj — flava strio, poste griza, denove flava... Kupro kaj ŝtalo. Aŭ kupro kaj zinko. Temperatura kompensilo. Kaj ĝi, tiu kompensilo, estas elpensita cent jarojn post Gio...
Ni iru plu. Nu, la mekanismoj, kiuj staras surplanke, el ĉiuj vidpunktoj estas kutimaj horloĝaj mekanismoj. Sed la horloĝisto havas en la manoj ankoraŭ unu maŝineton — kaj tio jam ne estas horloĝo! Jen la reprodukto, jen pligrandigita fragmento. Ĉi tie eĉ ne necesas ion ajn kompreni. Komparu tiun aĵon kun la mekanismoj, kiuj staras surplanke, — estas nenio simila. Rigardu: dratoj, en la deksepa jarcento — dratoj! Jen transistoro. Ĉi tie estas vitra tubeto kun kontaktoj, tio estas herkono... Mi ĉion mezuris, ja ĉi tie ĉio klare distingeblas, kiel sur desegnaĵo. Mi faris la aparateton en reala amplekso. Jen ĝi, tenu. Demetu la kovrilon — kaj ĉio estas kiel sur la fragmento.
Nun aperas nova problemo: kio do ĝi estas? Por kio estas destinita? Kiel funkcias?.. Ne, ne, tio ne estas tempomaŝino. Ĉiuokaze, ne funkcianta tempomaŝino. Ja la pentraĵo informas pri la averio. Plej verŝajne, tio estas parto de la maŝino. Nu, kiel karburilo en aŭta motoro. Aŭ entute io flanka: iu lambda-testilo ktp ktp.
Mi, certe, diversmaniere turnis tiun aĵon. Nenio rezultas! Mi jen kion pensas: mankas tie fonto de energio. Nu, imagu, ke en tempoj de Puŝkin /*t.e. komenco de XIX jarcento*/ oni donas al Vi poŝan lanternon, sed sen baterio. Vi povas turni kiom ajn, premi butonojn, movi stangetojn... Nenio rezultos, ĉar por sekuro estas forigita baterio. Gio ion forigis — por eviti kronoklasmon. Atentu: ĉie estas kompakta konstruo, sed ĉi tie estas kanelo kaj libera loko. Estas tia impreso, kvazaŭ ĉi tie io kuŝis, jen ankaŭ risorteto por fiksado. Provis mi bateriojn... Kaj varmigi provis, kaj lumigi... Ĉi tie estas ia alia energio.
Nu bone, ni venas al la afero. Necesas, mi pensas, publikigi. Ĉion, kion mi rakontis, kaj la reprodukton. Kiel — por kio? Unue, la sciencistoj pripensu, eble iu konjektos. Kaj due, la artsciencistoj rigardu aliajn pentraĵojn. Por unu homo eĉ cent jaroj ne sufiĉos por ĉiuj muzeoj. Mi opinias, ke mi havis feliĉon, eblas ja dum la tuta vivo turniĝi, se sole. Pentraĵoj ja estas disĵetitaj laŭ la tuta mondo... Kaj kio mi? Mi daŭrigos. Mian brigadon oni por tri monatoj sendas al Leningrado, munti nian firmaan linion en «Elektroforto». Do mi plu agas. Kaj tial mi havas ankoraŭ unu bonegan ideon. Ne, ankoraŭ estas frue... Oni donis al mi unu adreson, ekzistas, oni diras, laboratorio de doktoro de psikologio Safraj Kira Vladimirovna, tie oni subtenas aŭdacajn ideojn. Mi vizitos, rigardos...
Du vortojn pri kronoklasmoj. Eblas, certe, opinii, ke antaŭtempaj malkovroj estas malutilaj. Sed kio, se tiu aĵo, en la ujeto, estas ne antaŭtempa? Eble, ĝuste ni devas kompreni ĝin. Tiuj, en la futuro, esperas pri ni: ne fuŝu, kamaradoj... La rubando de la marista ĉapo de la praavo batas en mian koron: ne retiriĝu, fraĉjo, ek al la krononaŭtiko!
En kia formo publikigi? Ja por mi estas tutegale. Vi ja registris en la diktofono — do tiel estu, en skalo unu al unu. Eble, ankaŭ tiuj, en sia dudekdua jarcento, legos. Do aldonu en la fino varmegan proletan saluton — kaj punkto!