Mi aŭdis la ĉarojn veturi preter la ĝardenkrado, kelkfoje mi ankaŭ vidis ilin tra la interspacoj apenaŭ moviĝantaj en la foliaro. Kiom krakis en la varmega somero la ligno en iliaj radoj kaj timonoj! Laboristoj venis de la kampoj kaj ridis tiom ke estis honto.
Mi sidis sur nia balancileto, mi ĝuste ripozis inter la arboj en la ĝardeno de miaj gepatroj.
Antaŭ la krado ne ĉesis. Infanoj kurpaŝe estis preter en momento; grenĉaroj kun viroj kaj virinoj sur la garboj kaj ĉirkaŭe malheligis la florbedojn; antaŭvespere mi vidis sinjoron promeni per bastono, kaj kelkaj knabinoj, kiuj venis renkonte al li, salutante paŝis en la
flankan herbon.
Poste birdoj ekflugis kvazaŭ ŝpruce, mi sekvis ilin per la rigardo, vidis, kiel ili supriĝis kvazaŭ unuspire, ĝis kiam mi ne plu kredis, ke ili supriĝas, sed ke mi falas, kaj mi tenis min pro malforteco firme ĉe la kordoj kaj iomete ekbalanciĝis. Baldaŭ mi balanciĝis pli forte, kiam la aero jam blovis iom pli malvarmete kaj anstataŭ la birdoj aperis tremantaj steloj.
Ĉe kandellumo mi ricevis mian vespermanĝon. Ofte mi havis ambaŭ brakojn sur la lignotabulo kaj, jam dormema, mi mordis en mian buterpanon. La forte aĵuraj kurtenoj pufiĝis en la varma vento, kaj kelkfoje iu ekstere preterpasanta tenis ilin per siaj manoj, se li volis pli bone vidi min kaj paroli kun mi. Plej ofte la kandelo estingiĝis baldaŭ, en la malhela kandelfumo petolisu dum ioma tempo la kolektiĝintaj kuloj. Kiam iu demandis min de la fenestro, tiam mi rigardis lin kvazaŭ mi rigardus la montaron aŭ vidus en la nuran aeron, kaj ankaŭ li ne multe interesiĝis pri respondo.
Se tiam iu saltis trans la fenestrosojlo kaj raportis, ke la aliaj jam estas antaŭ la domo, tiam mi tamen ĝemante leviĝis.
"Ne, kial vi tiom ĝemas? Kio do okazis? Ĉu estas aparta malfeliĉo, neniam rebonigebla? Ĉu ni neniam plu rebonfartiĝos? Ĉu vere ĉio estas perdita?"
Nenio estis perdita. Ni kuris antaŭ la domon. "Dank' al dio, jen fine vi!" - "Vi venas ja ĉiam tro malfrue!" - "Kial do mi?" - "Ĝuste vi, restu hejme, se vi ne volas veni kun ni." - "Ne kompato!" - "Kio? Ne kompato? Kiel vi parolas?"
Ni trapuŝis la vesperon per la kapo. Ne ekzistis taga kaj nokta tempo. Jen niaj jako-butonoj interfrotiĝis kiel dentoj, jen ni kuris en egala distanco, kun fajro en la buŝo, kiel bestoj en tropika lando. Kiel kirasuloj en praaj militoj, stamfante kaj alten en la aeron, ni pelis nin reciproke tra la mallonga strateto kaj per tiu elano en la kruroj, pluen sur la ŝoseo. Iuj paŝis en la stratofoson, apenaŭ ili malaperis antaŭ la malhela krutaĵo, jen ili jam kvazaŭ fremduloj supre sur la kampovojo kaj rigardis desupre.
"Venu do desupre!" - "Venu vi unue supren!" - "Por ke vi repuŝu nin desupre, ni ne revas pri tio, ĝis tiom sufiĉas nia sprito." - "Vi volas diri: Tiom sufiĉas nia malkuraĝo. Nur venu, venu!" - "Ĉu vere? Ĉu vi? Ĝuste vi sukcesus nin repuŝi? Kiaj vi devus aspekti?"
Ni faris la atakon, ni estis puŝataj ĉe la brusto kaj kusiĝis en la herbon de la stratfoso, falante kaj libervole. Ĉio estis egale varmigita, ni sentis nek varmon nek malvarmon en la herboj, nur laciĝon.
Turnante sin sur la dekstran flankon, metante la manon sub la orelon, oni plej volonte endormiĝus. Oni ja volis ankoraŭ streĉiĝi por levi sin kun levita mentono, sed kompense fali en pli profundan foson. Poste oni volis, kun la brako oblikve antaŭe kaj la kruroj oblikven blovitaj, sin ĵeti kontraŭ la aeron kaj certe fali en ankoraŭ pli profundan foson. Kaj tion oni volis neniam ĉesigi.
Kiel, en la lasta foso, oni ekstreme etendiĝus, precipe en la genuoj, pri tio oni ankoraŭ apenaŭ pensis, kaj kuŝis ploreme kvazaŭ malsana sur la dorso. Oni okulumis, kiam knabo foje, kun la kubutoj ĉe la koksoj, kun malhelaj plandoj transsaltis de la deklivo super nin sur la straton.
La lunon oni vidis jam en ioma alteco, poŝtĉaro preterveturis en ĝia lumo. Malforta vento leviĝis ĝenerale, ankaŭ en la foso oni sentis ĝin, kaj en la proksimeco la arbaro eksusuris. Tiam oni ne plu tiom emis esti sola.
"Kie vi estas?" - "Venu ĉi tien!" - "Ĉiuj kunvenu!" - "Kial vi kaŝas vin, lasu la stultaĵon!" - "Ĉu vi ne scias, ke la poŝto jam pasis?" - "Sed ne! Ĉu jam pasis?" - "Kompreneble, dum vi dormis, ĝi preterveturis." - "Ĉu mi dormis? Ĉu vere?" - "Silentu nur, tion oni ja vidas." - "Sed mi petas vin." - "Venu!"
Ni kuris pli dense, iuj reciproke etendis la manojn, la kapon oni ne povis teni sufiĉe alte, ĉar ni dekuris deklive. Iu elkriis indianan militkrion, en la gamboj ni ricevis galopon kiom neniam, ĉe la saltoj en la koksoj nin alten levis la vento. Nenio povintus nin haltigi; ni estis tiom kuraj, ke ni eĉ dum preterkuro krucis la brakojn kaj povis trankvile retrorigardi.
Sur la torentoponto ni haltis; la plukurintoj revenis. La akvo sube batiĝis ĉe ŝtonoj kaj radikoj, kvazaŭ ne estus jam malfrua vespero. Ne estis kialo por ke ne iu saltu sur la parapeton de la ponto.
Malantaŭ arbustoj malproksime elveturis vagonaro, ĉiuj kupeoj estis lumigitaj, la vitrofenestroj estis certe mallevitaj. Iu el inter ni ekkantis modkanton, sed ni ĉiuj volis kanti. Ni kantis multe pli rapide ol veturis la vagonaro, ni balancis la brakojn, ĉar la voĉo ne sufiĉis, ni venis kun niaj voĉoj en ian bonfartigan trudon. Miksante sian voĉon en la aliajn, oni estas kaptita kvazaŭ per fiŝhoko.
Tiel ni kantis, la arbaron endorse, en la orelojn de la malproksimaj vojaĝantoj. La plenkreskuloj en la vilaĝo ankoraŭ ne dormis, la patrinoj preparis la litojn por la nokto.
Jam estis tempo. Mi kisis tiun kiu staris apud mi, al la tri plej proksimaj mi nur iel etendis la manojn, komencis rekuri la vojon, neniu vokis min. Ĉe la unua kruciĝo, kie ili ne plu povis vidi min, mi flankeniĝis kaj laŭ kampvojoj rekuris en la arbaron. Mi alstrebis la urbon en la sudo, pri kiu oni diris en nia vilaĝo:
"Tie estas homoj! Imagu, ili ne dormas."
"Kaj kial ne?"
"Ĉar ili ne laciĝas."
"Kaj kial ne?"
"Ĉar ili estas stranguloj."
"Ĉu stranguloj ne laciĝas?"
"Kiel stranguloj laciĝu!"
kopirajto pri la traduko ©1998