Franco Kafko:
En la punkolonio
elgermanigita de Vilhelmo Lutermano
kontrollegita de Ĵak Le Puil kaj Armela LeQuint
"Estas unika aparato," diris la oficiro al la esplorvojaĝanto kaj superrigardis kun iel admira
rigardo la aparaton tamen al li bone konatan. La vojaĝanto ŝajnis nur pro ĝentileco esti
sekvinta la inviton de la komandanto, kiu lin instigis ĉeesti la ekzekutadon de soldato kondamnita
pro malobeo kaj ofendo al la superulo. La intereso por tiu ekzekuto estis ankaŭ en la punkolonio
ŝajne ne tre granda. Fakte ĉeestis ĉi tie, en la profunda, sabla valeto ĉirkaŭe fermita de nudaj
deklivoj, krom la oficiro kaj la vojaĝanto, nur la kondamnito, apatia homo larĝmuzela kun sovaĝiĝintaj
hararo kaj vizaĝo, kaj soldato tenanta la pezan katenon, en kiun finiĝis la ĉenetoj, per kiuj la
kondamnito estis ligita ĉe la piedoj kaj manartikoj kiel ĉe la kolo kaj kiuj ankaŭ inter si kunteniĝis
per interligaj ĉenoj. Cetere la kondamnito aspektis tiom hundece submetiĝema, ke ŝajne oni
povus lin lasi libere vagadi en la deklivo kaj, ĉe komenco de la ekzekutado, oni bezonus nur fajfi
por ke li venu.
La vojaĝanto havis malmulte da intereso por la aparato kaj paŝadis preskaŭ senatente alen
kaj reen malantaŭ la kondamnito, dum la oficiro plenumis la lastajn preparojn, foje rampis
sub la aparaton konstruitan profunde en la teron, foje supreniris ŝtupareton por ekzameni
la suprajn partojn. Tio estis laboroj, kiujn oni vere povus lasi al maŝinisto, sed la oficiro plenumis
ilin kun granda fervoro, ĉu pro tio, ke li estis aparta favorulo de tiu aparato, ĉu pro tio, ke
alikaŭze oni ne povis konfidi la laboron al iu alia. "Nun ĉio estas preta!" li fine kriis kaj deiris
de la ŝtupareto. Li estis eksterordinare laca, spiris per malferma buŝo kaj kun du damaj poŝtukoj
kejlitaj internen de la uniformkolumo. "Tiuj uniformoj estas vere tro pezaj por la tropikoj," diris
la vojaĝanto, anstataŭ , kiel atendis la oficiro, demandi pri la aparato. "Certe," diris la oficiro
kaj lavis al si la manojn malpurigitajn de oleo kaj graso en uzpreta akvokuvo, "sed ili signifas
la hejmlandon, ni ne volas perdi la hejmlandon. - Sed vidu nun tiun aparaton," li tuj aldonis,
sekigis la manojn per tuko kaj samtempe montris al la aparato. "Ĝis nun necesis ankoraŭ
manlaboro, sed de nun la aparato laboras tute sole." La vojaĝanto kapjesis kaj sekvis la
oficiron. Tiu, celante sin pravigi por ĉiaj okazoj, diris: "Nature okazas perturboj; mi ja esperas,
ke hodiaŭ nenia okazos, tamen oni devas kun ili kalkuli. La aparato devas ja labori dekdu
horojn seninterrompe. Sed se okazas ankaŭ perturboj, tamen temas nur pri tute malgravaj,
kaj ili estos tuj ĉesigitaj."
"Ĉu vi ne volas sidiĝi?" li fine demandis, eltiris el stako da tubseĝoj iun kaj proponis ĝin al la
vojaĝanto; tiu ne povis rifuzi. Li sidis nun rande de fosaĵo, en kiun li ĵetis supraĵan rigardon.
Ĝi ne estis tre profunda. Ĉe unu flanko de la foso la elfosigita tero estis amasigita forme de
remparo, je la alia flanko staris la aparato. "Mi ne scias," diris la oficiro, "ĉu la komandanto
jam klarigis al vi la aparaton." La vojaĝanto faris necertan manmovon, la oficiro deziris nenion
pli bonan, ĉar nun li povis mem klarigi la aparaton. "Tiu aparato," diris li kaj mane apogis sin
sur krankon, "estas inventaĵo de nia antaŭa komandanto. Mi kunlaboris tuj ĉe la unuaj provoj
kaj partoprenis ankaŭ ĉiujn laborojn ĝis la finpretigo. La merito de la invento tamen apartenas
sole al li. Ĉu vi aŭdis pri nia antaŭa komandanto? Ne? Nu, mi ne tro pretendas dirante, ke la
organizo de la tuta punkolonio estas lia faro. Ni, liaj amikoj, sciis jam ĉe lia morto, ke la aranĝo
de la tuta punkolonio estas tiom en si fermita, ke lia posteulo, eĉ se li havus mil novajn planojn
enkape, almenaŭ dum multaj jaroj neniom de la malnova povos ŝanĝi. Nia antaŭdiro ankaŭ
realiĝis; la nova komandanto devis tion kompreni. Domaĝe, ke vi ne konis la antaŭan komandanton! -
Sed," interrompiĝis la oficiro, "mi babilas, kaj lia aparato staras ĉi tie antaŭ ni. Ĝi konsistas, kiel
vi vidas, el tri partoj. Kun la tempo elfariĝis por ĉiu el tiuj partoj nomoj en certa rilato popularaj.
La plej malsupra nomatas la lito, la supra nomatas la desegnokesto, kaj ĉi tie la meza, ŝvebanta
parto nomatas la erpilo." "La erpilo?" demandis la vojaĝanto. Li aŭskultintis ne tute atente, la
suno tro forte kaptiĝis en la senombra valo, oni povis nur malfacile kolekti siajn pensojn. Des
pli admirinda ŝajnis al li la oficiro, kiu en la streta, parada, per ŝultrosignoj pezigita, per ŝnuroj
garnita uniformo tiom fervore klarigis sian aferon kaj krome, dum li parolis, ie kaj tie per ŝraŭbturnilo
umis ĉe ŝraŭbo. En simila animstato kiel la vojaĝanto ŝajnis esti la soldato. Li volvintis la katenon
de la kondamnito ĉirkaŭ ambaŭ manartikoj, sin apogis unumane sur sian pafilon, lasis la kapon
pendi ĉe la nuko kaj zorgis pri nenio. La vojaĝanto ne miris pri tio, ĉar la oficiro parolis france,
kaj la francan komprenis certe nek la soldato nek la kondamnito. Sed des pli okulfrapis, ke la
kondamnito tamen klopodis sekvi la klarigojn de la oficiro. Kun ia dormeca obstino li direktis
siajn rigardojn ĉiam tien, kien ĝuste montris la oficiro, kaj kiam tiu nun estis interrompita de la
vojaĝanto, rigardis ankaŭ li, same kiel la oficiro, al la vojaĝanto.
"Ja, la erpilo," diris la oficiro, "la nomo trafas. La pingloj estas vicigitaj erpile, krome la tuto
funkcias kiel erpilo, kvankam nur sur unu loko kaj multe pli artece. Cetere vi tion tuj komprenos.
Ĉi tie sur la liton oni kuŝigas la kondamniton. - Nu, mi volas unue priskribi la aparaton kaj nur
poste efektivigi la proceduron mem. Tiel vi povos pli bone sekvi ĝin. Krome, dentrado en la
desegnokesto estas tro eluzita; en funkcio ĝi tre grincas; tiam oni povas apenaŭ kompreniĝi;
ŝanĝpecoj estas bedaŭrinde nur malfacile akireblaj ĉi tie. - Do, tie estas la lito, kiel mi diris.
Ĝi estas tute kovrita per vattavolo; ties celon vi poste ekscios. Sur tiun vaton oni kuŝigas la
kondamniton, kompreneble nuda; tie por la manoj, tie por la piedoj, ĉi tie por la kolo estas
rimenoj por lin fiksligi. Ĉi tie ĉe la kapflanko de la lito, kie la viro, kiel mi diris, unue kuŝas
sur la vizaĝo, estas tiu feltostumpo, kiu estas facile regulebla tiel ke ĝi rekte penetras al li
en la buŝon. Ĝi celas malhelpi la kriadon kaj dismordon de la lango. Nature la viro devas
akcepti la felton, ĉar alie la kolrimeno rompus al li la nukon." "Tio estas vato?" demandis la
vojaĝanto kaj klinis sin antaŭen. "Certe ja," diris la oficiro ridetante, "palpu mem." Li tuŝis la
manon de la vojaĝanto kaj kondukis ĝin tra sur la liton. "Ĝi estas vato speciale preparita, pro
tio ĝi aspektas tiel nekonebla; mi ankoraŭ parolos pri ĝia celo." La vojaĝanto estis jam iomete
favorigita por la aparato; kun la mano kontraŭ la suno protekte super la okuloj, li rigardis en
la altecon de la aparato. Estis granda konstruaĵo. La lito kaj la desegnokesto havis saman
amplekson kaj aspektis kiel du mallumaj kestoj. La desegnokesto estis instalita proksimume
du metrojn super la lito; en la anguloj ambaŭ estis ligitaj per kvar latunstangoj, kiuj en la suno
preskaŭ ĵetis radiojn. Inter la kestoj ŝvebis ĉe ŝtalbendo la erpilo.
La oficiro apenaŭ rimarkintis la antaŭan indiferenton de la vojaĝanto, sed male havis senton
por la nun ekanta intereso; pro tio li paŭzis en siaj klarigoj, por lasi al la vojaĝanto tempon
senĝene rigardi. La kondamnito imitis la vojaĝanton; ĉar li ne povis meti la manon super la
okulojn, li palpebrumis liberokule en la alton.
"Nun do kuŝas la viro", diris la vojaĝanto, klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj krucigis la
gambojn.
"Jes," diris la oficiro, repuŝis iomete la ĉapon kaj per la mano viŝis tra la varmega vizaĝo,
"nun aŭskultu! Kaj la lito, kaj ankaŭ la desegnokesto havas sian propran elektran baterion;
la lito bezonas ĝin por si mem, la desegnokesto por la erpilo. Tuj kiam la viro estas fiksligita,
la lito ekmoviĝas. Ĝi tremas en etaj, tre rapidaj tremetoj samtempe horizontale, kiel ankaŭ
vertikale. Vi certe vidis similajn aparatojn en kuracejoj; tamen ĉe nia lito ĉiuj movoj estas
precize kalkulitaj; ili nome devas esti precize akordigitaj kun la movoj de la erpilo. Sed al
tiu erpilo estas komisiita la esenca plenumado de la verdikto."
"Kiel do tekstas la verdikto?" demandis la vojaĝanto. "Ĉu ankaŭ tion vi ne scias?" diris la
oficiro mirigite kaj mordis la lipon: "Pardonu, se eble miaj klarigoj estas senordaj; mi tre petas
pri senkulpigo. Antaŭe la klarigojn kutime ja faris la komandanto; sed la nova komandanto
retiriĝis el tiu honordevo; tamen, ke li al tiom alta vizitanto" - la vojaĝanto provis per ambaŭ manoj
rifuzi tiun honorigon, sed la oficiro insistis pri tiu esprimo - "al tiom alta vizitanto ne konatigas eĉ
la formon de nia verdikto, estas ree novigo, kiu ..." li havis sakron surlipe, sed sin ekregis kaj
nur diris: "Oni ne informis min pri tio, la kulpo ne estas mia. Cetere mi estas tamen plej taŭga
por klarigi la specojn de niaj verdiktoj, ĉar mi portas ĉi tie", li frapis sur sian brustpoŝon, "la
koncernajn mandesegnaĵojn de la antaŭa komandanto."
"Mandesegnaĵojn de la komandanto mem?" demandis la vojaĝanto: "Ĉu do ĉion li unuigis
en si mem? Ĉu li estis soldato, juĝisto, konstruisto, ĥemiisto, desegnisto?"
"Ja certe," diris la oficiro kapjese, kun rigida, enpensiĝinta rigardo. Poste li rigardis kontrole
siajn manojn; ili ŝajnis al li ne sufiĉe puraj, por tuŝi la desegnaĵojn; pro tio li iris al la kuvo kaj
ree lavis ilin. Post tio li eltiris ledan foliujeton kaj diris: "Nia verdikto ne sonas severa. La ordono,
kiun malobeis la kondamnito, estas al li skribata per la erpilo sur la korpon. Al tiu kondamnito
ekzemple" - la oficiro montris la viron - "estos skribata sur la korpon: Honoru vian superulon!"
La vojaĝanto rigardis supraĵe al la viro; tiu tenis, kiam la oficiro montris al li, la kapon klinita
kaj ŝajnis streĉi ĉiujn fortojn de sia kompreno por ion ekscii. Sed la moviĝoj de liaj kunpremitaj
pufaj lipoj evidentigis, ke li komprenis nenion. La vojaĝanto havis plurajn demandojn, sed
vidante la viron demandis nur: "Ĉu li konas sian verdikton?" "Ne," diris la oficiro intencante
tuj daŭrigi siajn klarigojn, sed la vojaĝanto lin interrompis: "Li ne konas sian propran verdikton?"
"Ne," rediris la oficiro hezitante momenton, kvazaŭ li petus de la vojaĝanto motivigon por lia
demando, kaj poste diris: "Estus senutile anonci ĝin al li. Li ja spertos ĝin surkorpe." La vojaĝanto
jam pretis silenti, tiam li sentis, kiel la kondamnito lin alrigardis; li ŝajnis demandi, ĉu li povas
aprobi la priskribitan proceduron. Tial la vojaĝanto, kiu jam estis rekonfortiĝinta en sia seĝo, ree
antaŭkliniĝis kaj plue demandis: "Sed ke li entute estas kondamnita, tion li ja scias, ĉu?" "Ankaŭ
ne," diris la oficiro kaj alridetis la vojaĝanton, kvazaŭ li atendus de li pliajn strangajn deklarojn.
"Ne," diris la vojaĝanto kaj pasigis la manon sur la frunto, "tiam la viro do eĉ nun ne scias, kiel
lia defendaĵo estas akceptita?" "Li ne havis okazon defendiĝi," diris la oficiro kaj rigardis flanken,
kvazaŭ li parolus al si mem kaj ne volus hontigi la vojaĝanton per rakontado de aferoj al li tiom
memkompreneblaj. "Li devis tamen havi la okazon por sin defendi," diris la vojaĝanto kaj leviĝis
de la seĝo. La oficiro komprenis, ke li riskis esti interrompata por longa tempo en la klarigo de
lia aparato; tial li iris al la vojaĝanto, interligis brakon kun li, montris permane al la kondamnito,
kiu nun, pro la atento direktita al li, stariĝis rigide - krome la soldato streĉis la katenon -, kaj diris:
"La afero statas jene. Mi estas, en tiu ĉi punkolonio, destinita juĝisto. Malgraŭ mia juno. Ĉar mi
asistis ankaŭ la antaŭan komandanton en ĉiaj punaferoj kaj ankaŭ plej bone konas la aparaton.
La principo, laŭ kiu mi decidas, estas: La kulpo estas ĉiam senduba. Aliaj juĝejoj ne povas sekvi
tiun principon, ĉar ili estas multkapaj kaj krome havas pli altajn juĝejojn super si. Tio ne estas la
kazo ĉi tie, aŭ almenaŭ ne estis ĉe la antaŭa komandanto. La nova tamen jam montris emon
enmiksiĝi en mian juĝadon, sed ĝis nun mi sukcesis lin deturni, kaj plue sukcesos. - Vi volis
klarigon pri tiu ĉi kazo; ĝi estas tiom simpla kiel ĉiuj. Kapitano ĉi-matene denuncis, ke tiu viro,
asignita al li kiel servisto kaj kiu dormas antaŭ lia pordo, preterdormis sian servon. Li havas
nome la devon leviĝi ĉe ĉiu horbato kaj saluti antaŭ la pordo kapitana. Devo certe ne malfacila,
sed necesa, ĉar li devas resti freŝa kaj por gardo kaj por servo. La kapitano volis lastnokte vidi,
ĉu la servisto plenumas sian devon. Li malfermis la pordon ĉe la bato de la dua kaj trovis lin, kun
gamboj kuntiritaj, dormanta. Li iris preni la rajdvipon kaj frapis lin sur la vizaĝon. Anstataŭ
nun leviĝi kaj peti pardonon, la viro ekkaptis sian estron ĉe la kruroj, skuis lin kaj kriis: "Forĵetu
la vipon, aŭ mi voros vin." - Jen la faktoj. La kapitano venis al mi antaŭ horo, mi notis liajn deklarojn
kaj tuj sekve la verdikton. Poste mi katenis la viron. Ĉio ĉi estis tre simpla. Se la viron mi estus
unue vokinta kaj pridemandinta, estiĝus nur konfuzo. Li mensogus kaj, se mi sukcesus refuti la
mensogojn, anstataŭigus tiujn per novaj mensogoj kaj tiel plu. Sed nun mi tenas lin kaj ne plu
lasos lin. - Ĉu ĉio nun estas klarigita? Sed la tempo pasas, la ekzekuto devus jam komenci, kaj
mi ankoraŭ ne estas preta kun la klarigo de la aparato." Li devigis la vojaĝanton residi, ree alpaŝis
la aparaton kaj komencis: "Kiel vi vidas, la erpilo konformas al la homa korpo; jen la erpilo por la
supra korpoparto, jen la erpiloj por la gamboj. Por la kapo estas destinita nur tiu eta pikilo. Ĉu tio
klaras al vi? Li klinis sin afable al la vojaĝanto, preta por la plej ampleksaj klarigoj.
La vojaĝanto rigardis la erpilon kun sulkigita frunto. La informoj pri la proceso ne kontentigis
lin. Kvankam li devis diri al si, ke temas ĉi tie pri punkolonio, ke tie necesas apartaj disponoj
kaj ke oni devas procedi militiste ĝis la lasta detalo. Sed krome li metis sian esperon en la
novan komandanton, kiu evidente, kvankam malrapide, intencis enkonduki novan proceduron,
kiu ne povus eniĝi en la betonkapon de tiu oficiro. El tiu pensoĉeno la vojaĝanto demandis: "Ĉu
la komandanto ĉeestos la ekzekuton?" "Ne estas certe," diris la oficiro, malagrable tuŝita de la
senpera demando, kaj lia afabla mieno tordiĝis: "Ĝuste pro tio ni devas rapidi. Mi devas eĉ,
bedaŭre, mallongigi miajn klarigojn. Sed mi povus ja morgaŭ, kiam la aparato estos purigita
- ke ĝi tiom malpuriĝas, estas ĝia sola manko - postfari pli precizajn klarigojn. Nun do nur
la plej necesan. - Kiam la viro kuŝas sur la lito kaj tiu ĉi estas ektremigita, la erpilo estas
sinkigata sur la korpon. Ĝi alĝustiĝas per si mem tiel, ke ĝi tuŝas la korpon nur per la pintoj;
post la alĝustiĝo tiu ĉi ŝtalŝnuro streĉiĝas tiel, ke ĝi fariĝas stango. Kaj nun la ludo komencas.
Neiniciatito deekstere ne rimarkas diferencon inter la punoj. La erpilo ŝajnas labori samforme.
Tremante ĝi enpikas siajn pintojn en la korpon, kiu krome tremas fare de la lito. Kaj por ebligi
al ĉiu, kontroli la plenumadon de la verdikto, la erpilo estas farita el vitro. Fiksi en ĝi la pinglojn,
kaŭzis kelkajn teĥnikajn problemojn, sed post multaj provoj tio sukcesis. Nu ja, ni ne ŝparis
penojn. Kaj nun ĉiu povas rigardi tra la vitro, kiel la enskribo plenumiĝas en la korpo. Ĉu vi
ne volas proksimiĝi por rigardi la pinglojn?" La vojaĝanto leviĝis malrapide, iris tien kaj kliniĝis
super la erpilo. "Vi vidas," diris la oficiro, "duspecajn pinglojn en plej diversa vicigo. Ĉiu longa
havas malan apud si. La longa nome skribas, kaj la mallonga elŝprucas akvon por delavi la
sangon kaj por teni la skribon ĉiam klara. La sangakvo poste kondukatas ĉi tie en etajn defluilojn
kaj fluas fine en tiun ĉefdefluilon, kies elflutubo kondukas en la foson." La oficiro fingromontris
precize la vojon, kiun devis preni la sangakvo. Kiam li, por ĝin demonstri plej eble ilustre, ĉe la
tuba elfluejo per ambaŭ manoj ĝin kvazaŭ kolektis, la vojaĝanto levis la kapon kaj volis, per la
mano retropalpante, reiri al sia seĝo. Tiam li vidis terurigite, ke la kondamnito same kiel li estis
sekvinta la inviton de la oficiro, rigardi la sistemon de la erpilo deproksime. La dormeman
soldaton per la ĉeno li iom trenintis antaŭen kaj ankaŭ sin klinintis super la vitron. Oni vidis,
kiel li per malcertaj okuloj ankaŭ serĉis tion, kion ĵus observintis la du sinjoroj, sed ke li ne
sukcesis, ĉar mankis al li la klarigo. Li klinis sin ien kaj tien. Ĉiam denove li per la okuloj
laŭkuris la vitron. La vojaĝanto volis lin repeli, ĉar, kion li faris, estis verŝajne punebla. Sed
la oficiro tenis la vojaĝanton per unu mano, prenis per la alia terbulon de la remparo kaj
ĵetis ĝin al la soldato. Tiu abrupte levis la okulojn, vidis, kion la kondamnito estis aŭdacinta,
lasis fali la pafilon, apogegis la piedojn per la kalkanumoj en la grundo, retiregis la kondamniton,
ke li tuj terenfalis, kaj poste lin rigardis desupre, kiel li sin volvis kaj tintis per siaj ĉenoj. "Starigu
lin!" kriis la oficiro, ĉar li rimarkis, ke la atento de la vojaĝanto tro deflankiĝis pro la kondamnito.
La vojaĝanto klinis sin eĉ super la erpilon, sen atenti ĝin, kaj volis nur konstati, kio okazas kun
la kondamnito. "Traktu lin zorge!" ree kriis la oficiro. Li ĉirkaŭkuris la aparaton, prenis mem la
kondamniton sub la akseloj kaj, helpe de la soldato, starigis lin, kiu plurfoje elglitis per la piedoj.