dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La poeto

您是本帖的第 1167 个阅读者
树形 打印
标题:
La poeto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La poeto

La poeto

de Frigyes KARINTHY

elhungarigis S. SZATHMARI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 paĝoj 21-23


La poeto eksidis komforte ĉe la tablo de la kafejo. Li tiris al si la tason, enĵetis peceton da sukero kaj poste li komencis plori. Li ploris, laŭregule, egalmezure, kontinue. Li larmis unue el la dekstra okulo, poste el la maldekstra kaj la tason li tenis lerte sub tiuj. Kiam la taso pleniĝis, li viŝis la okulojn per la buŝtuko, kirlis la tason per la kulero kaj malrapide komencis trinketi.

Ĉe la apuda tablo sidis tre altstatura sinjoro kaj atente rigardis lin. Subite la sinjoro ekstaris kaj alpaŝis la tablon de la poeto.

-- Mi estas John Devil -- li diris mallonge.

-- Ĉu la diablo mem? -- demandis la poeto scivoleme.

-- Miaj familiaj rilatoj ne koncernas la temon -- rimarkigis la altega sinjoro malvarme. -- Cetere mi estas komercisto kaj vojaĝas pro negocaj aferoj en Budapest. Kion vi faras ĉi tie?

-- Vi povas vidi. Mi posttagmezmanĝas. Aŭ eble mi povus diri, ke mi tagmezmanĝas.

-- Kaj ĉu tiu varo estas tute originala?

La poeto ekmovis la ŝultron. Mister Devil levis la tason al sia nazo kaj ekflaris la enhavon. Li entrempis sian fingron kaj gustumis ĝin. Kapjesis kaj rigardĵetis al sia horloĝo.

-- Post duonhoro mi vojaĝos al Manchester. Mi ne ŝatas la longajn pritraktadojn, do mi faras al vi mian oferton tute mallonge. Vi liveros al mi du-tri litrojn el tiu fluidaĵo kontraŭ po sescent dolaroj por litro. La monon ĉiumonate antaŭpagos al via ĉekkonto la banksekcio de mia fabriko en Manchester. La unuan pagon vi ricevos la sekvontan monaton. Vian liveron mi atendas la dekkvinan. Adiaŭ!

John Devil malaperis kaj la poeto ekfrotis al si la okulojn.

-- Stultaĵo -- li diris nervoze.

Sed la unuan tagon de la monato, li ricevis precize la diritan sumon. Dum sia komenca ekstazo li estis ravita de ĝojo. Li aĉetis surtuton kaj tolaĵon, luis al si ĉarman hejmon, aĉetis hejtkarbon, kaj li komencis vivi.

Post unu semajno lin ekturmentis la konsciencriproĉo. Jam estas urĝe liveri ion al la eminenta John Devil, ĉar la templimo proksimiĝas.

Do, tiun vesperon, li hejmeniris pli frue el la klubo, al kiu li jam aliĝis. Li hejtvarmigis la ĉambron, vespermanĝis sate kaj survestis sian piĵamon. Poste li eksidis ĉe la skribotablo, metis antaŭ si delikatan kaftaseton, enĵetis sukerpeceton kaj suprenrigardis al la plafono, decidante, ke li nun eklaboros.

Li atendis la larmojn, sed dum kvin minutoj venis nenio. Maltrankvile li ekpremadis siajn okulojn.

-- Nu, kia do?! -- li diris embarase.

Sed eĉ nun venis nenio.

-- Ek! Nur ek! -- diris la poeto nervoze kaj senpacience. -- Kio do?

Li kurbigis malsupren siajn lipojn kaj komencis laŭte plendadi.

-- Ho, mi kompatinda, malfeliĉa, senpatra, senpatrina, forlasita, mizera vermo -- diris la poeto ĉiam pli laŭte. -- Ho, mi senhava almozulo! ...

Vane ... Nenio elfluis. La poeton kaptis ia teruro. Tiel li ja ne povas plenumi la liverdevon al John Devil kaj la vivo finiĝos. Sovaĝe kaj senesperiĝe li ekpremadis kaj masaĝis al si la okulojn, desupre al malsupre kaj ĝemadis.

-- Tiel ĝi ne funkcias -- li diris fine. -- Mi ne povas trompi miajn okulojn, ĉar ili ja vidas, ke mi ne estas almozulo. Aliajn pensojn mi devas enkapigi.

Post minuta paŭzo li rekomencis.

-- Ho, vi kompatinda, malfeliĉa homaro! Ho, kiom multe vi suferas! Eĉ pripensi estas terure! ... Malfeliĉaj, malfeliĉaj miaj homfratoj ...

Atente li observis sin, sed li ekkonstatis kum granda konsterniĝo, ke liaj okuloj fariĝas pli kaj pli sekaj; eĉ pli, liaj lipoj komencas rektiĝi, eĉ suprenkurbiĝi, kiel ajn li penis ilin malsuprenigi. Lia koro kunpremiĝis pro la timo, ĉar li sentis, ke lia stomako komencas ondmoviĝi.

-- Kompatindaj ... malfeliĉaj miaj homfratoj ...

Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto ĉe la sento, ke lia buŝo pli kaj pli longiĝas, baldaŭ atingos la orelojn kaj, se tio daŭros ankoraŭ unu minuton, li kreviĝos pro la eksplodema ridego.

Li paliĝis. Tiel ja ĉio perdiĝos. Ĉu li perdu la komfortan vivon ĝuste nun, kiam li gustumis ĝin?

Dum unu minuto li hezitis, sed subite ekbrilis liaj okuloj. Li stariĝis, aliris al la kruĉo, verŝis iom da akvo en la samovaron, varmetigis ĝin kaj verŝis en la tason. Li enmiksis kvanteton da salo kaj pinĉeton da cindro. Zorge li kirlis tion, enboteligis, korkis la botelon, enpakis kaj metis sigelon sur la pakaĵon.

Tiun li ekspedis al la adreso de la manchestera fabriko kaj kun tremanta koro li atendis la respondon. La liveron de tri litroj li plenumis akurate ĝis la monatfino.

La unuan tagon de la sekvanta monato, la mono alvenis sen iu ajn rimarko.

La koro de la poeto malpeziĝis. Tuj li dungis sekretarion kaj ekdaŭrigis la produktadon. Post du monatoj li postulis altigon de sia salajro, motivante ĝin per la prezaltiĝo de la bazmaterialoj. Ili faris novan kontrakton kaj la poeto vastigis la fabrikadon.

Tiel okazis ke, fine li aĉetis la manchesteran fabrikon de John Devil, kaj li mem liveris pogrande la varon al politikistoj kaj ŝtatestroj por iliaj manifestacioj pri la paca evoluo kaj feliĉiĝo de la homaro.

ip地址已设置保密
2008/5/27 12:34:09

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 3 次数据查询