LA VENO DE LA DIABLO
el 'Séadna', de Pastro Peadar Ó Laoire
Seadna levis la kapon. Antau li staris la Diablo.
Ili rigardis unu la alian. La rigardo de iu flanko ne estis milda. Séadna sentis ektimon. Li ekprenis la juvelon, kiu estis interne ĉe la brusto, per firma tenego. La timo malaperis. Li precize rigardis sian malamikon.
Li vidis la kornojn, kaj la vizagon malbonvolan, kaj la furiozajn detruajn okulojn, kaj la kaprobarbon, kaj la voston, kaj la hufojn. Sed li vidis ion, kion li ne vidis la unuan tagon. Li vidis sur la fingroj de la manoj longajn malrektajn ungojn, simile al la ungegoj de aglo kaj sur ĉiu ungo estis pinto tiel maldika, akra kiel la aleno en lia mano.
Li denove preskaŭ perdis la kuraĝon kiam li ekkomprenis tion kia li estus se tiuj ungoj enirus en lian hauton. Sed li denove tenegis la juvelon ĉe sia brusto kaj ankaŭ tiu timo malaperis.
"Kial vi ne venas kun mi", la Diablo fine diris. "Ĉu vi ne memoras la interkonsenton, ke mi donu al vi tiom da mono kiom aĉetos ledon por vi dum dek tri jaroj, kaj ke vi venu kun mi kiam estos pasinta tiu tempo?"
"Sed ankoraŭ ne tute pasis tiu tempo", diris Séadna. "Sidiĝu en tiu sego supre kaj permesu, ke mi faru miajn aferojn."
La Diablo sidiĝis sur la magian seĝon, kaj tuj gluiĝis al ĝi kaj ne povis moviĝi. Séadna eltiris la dekstran manon el la brusto, kun la juvelo en ĝi, kaj faris per ĝi krucosignon. La Diablo tuj fariĝis fajrobulo super la seĝo. Tiam aperis malsupre sur la fajrobulo akra pinto, kaj ĝi fulmrapide iris kiel fajrĉeno tra la sego kaj malsupren tra la planko.
"Laudon al la Reĝo de la Sanktuloj!" diris Séadna.