dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La kantoj de Maldoror

您是本帖的第 3815 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantoj de Maldoror
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La kantoj de Maldoror

La kantoj de Maldoror

Lautréamont

Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron

UNUA KANTO

Strofo 1: La leganto avertata

图片点击可在新窗口打开查看La ĉielo volu, ke la leganto, bravigita kaj fariĝinta momente tiel kruela kiel sia legataĵo, trovu – sen misorientiĝi – la vojon krutan kaj sovaĝan trans la dezertajn marĉojn de ĉi mallumaj paĝoj sorbigitaj de veneno; ĉar, krom se li aplikas al sia legado rigoran logikon kaj spiritostreĉon minimume egalajn al sia malfido, la mortigaj haladzoj de tiu ĉi libro forsolvos lian animon kiel akvo sukeron. Ne estas bone, ke ĉiuj legas la paĝojn, kiuj sekvos: kelkaj solaj ĝuos ĉi acidan frukton sendanĝere. Tial, ho animo ŝanceliĝanta, antaŭ ol pliprofundiĝi en ĉi tiajn neesploritajn erikejojn, redirektu viajn paŝojn, ne penetru plu. Atentu bone miajn vortojn! Redirektu viajn paŝojn, ne penetru plu, kiel la okuloj de filo, kiu sin respekte forturnas de la impona kontemplado de l' patrina vizaĝo, aŭ pli precize kiel nemezurebla V-formacio de frostemaj gruoj profunde meditantaj, kiuj per ĉiuj veloj forte flugas tra la vintra silento, cele al fiksita fokuso sur la horizonto, de kie subite ekblovas stranga ventego: antaŭsigno de ŝtormo. La plej olda gruo, sola en la avangardo, ekvidante tion, svingas la kapon kiel racia persono kaj sekve ankaŭ sian bekon, per kiu li klakas, ĉar li ne ĝojas (kaj ankaŭ mi ne ĝojus en lia situacio); dum lia antikva senplumiĝinta kolo, samtempulo de tri generacioj de gruoj, ondadas en dolorigaj balancoj, kiuj aŭguras la impete minacantan tempeston. Esplorrigardinte kun sinrego en ĉiuj direktoj plurfoje per spertaj okuloj, la ĉefgruo (ĉar ĝuas li la privilegion, montri siajn vostoplumojn al la aliaj, inteligente malsuperaj gruoj) per vigliga avertkrio de melankolia gvatisto, por repeli la komunan malamikon, redirektas la nazon de la geometria figuro (eble estas triangulo, sed la tria latero, formata en spaco de ĉi kuriozaj migrobirdoj, estas nevidebla), jen al babordo, jen al tribordo, kiel lerta kapitano, kaj manovrante per flugiloj, kiuj aspektas ne pli grandaj ol tiuj de pasero, li tiel elektas alian, pli sekuran, filozofian vojon.

Ek al strofo 2

Glosoj
kruta: havanta deklivon preskaŭ vertikalan; tre malfacile suprenirebla
haladzo: malbonodora, venena gaso
ŝanceliĝi: malfortiĝi kaj heziti antaŭ danĝero
erikejo: dezerta sabla regiono, kie kreskas nur malaltaj arbustoj
gruo: granda migrobirdo kun longaj kruroj
gvatisto: soldato, kiu observas la movojn de la malamiko por alarmi en okazo de atako
latero: linio limiganta geometrian figuron
babordo: maldekstra flanko de ŝipo, rigardante al la pruo
tribordo: dekstra flanko de ŝipo, rigardante al la pruo
pasero: birdeto neutila, tre komuna en ĉiuj landoj

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:10:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 2: La leganto invitata al la plezuregoj

Leganto, eble vi volas, ke mi malamon alvoku en la komenco de ĉi tiu verko! Ĉu vi kredis, ke vi ne lante kaj majeste snufados, baniĝante en sennombraj plezuregoj, laŭ via plaĉo en viajn orgojlajn naztruojn, larĝajn kaj maldikajn, dum vi turnos vin por montri vian ventron, same kiel ŝarko en la bela kaj nigra aero, kvazaŭ vi komprenis la gravecon de ĉi tiu ago kaj la gravecon ne malpli grandan de via laŭrajta apetito, ties ruĝajn vaporojn? Mi certigas al vi, ke ili ĝojigos ambaŭ senformajn truojn de via hida muzelo, ho monstro, se vi antaŭe klopodas fari tri mil sinsekvajn enspirojn de la malbenita konscienco de l' Eternulo! Viaj naztruoj, kiuj estos senmezure dilatitaj pro neesprimebla kontenteco, pro senmova ekstazo, petos nenion pli bonan de la aero, balzamita kvazaŭ de parfumoj kaj incenso, ĉar satigos ilin perfekta feliĉo, kiel tiu de la anĝeloj, kiuj loĝas en la paco kaj majesteco de l' agrabla ĉielo.

Reen al strofo 1Ek al strofo 3

Glosoj
lante: malrapide
snufi: (tr) forte enspiri en la nazon
orgojlo: malhumila fierego
hida: naŭze malbela
muzelo: nazbuŝo de besto

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:11:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 3: La denaska kariero de Maldoror

图片点击可在新窗口打开查看Mi rakontu en kelkaj linioj, kiel bona Maldoror estis dum siaj unuaj jaroj, kiam li vivis feliĉe – jen farite. Li poste ekrimarkis, ke li naskiĝis malica: nekredebla fatalo! Dum multaj jaroj li sian karakteron kaŝis tiel bone kiel li povis, sed finfine pro ĉi tiu nenatura spiritostreĉo plialtiĝis ĉiutage la sango en lia kapo; ĝis, ne plu kapabla elteni tian vivon, li definitive plonĝis en la karieron de malbono... dolĉa sindediĉo! Kiu povus antaŭvidi tion, ke ĉiam kiam li kisis la rozan vizaĝon de infaneto, li ekdeziregis fortranĉi ties vangojn per razilo, kaj tion oftege farus, se Justeco kun sia longa sinsekvo da punoj ne ĉiufoje malpermesus al li. Li neniam mensogis: li konfesis la veron kaj eldiris, ke li estas kruela. Homoj, ĉu vi aŭdis tion? Li aŭdacas per ĉi tiu tremanta plumo diri ĝin denove! Ekzistas do potenco pli forta ol volo... Malbeno! Ĉu ŝtono emus eskapi la leĝojn de gravito? Ne eblas! Ne eblas, ke malbono alianciĝas kun bono. Tion mi estis diranta ĉi-supre.

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:11:50
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 4: La celo de la kantoj

Estas iuj, kiuj verkas, pere de noblaj kvalitoj de l' koro, kiujn eltrovas ilia fantazio aŭ kiujn ili mem posedas, aspirante homan aplaŭdon. Sed utiligas mi mian genion por prikanti la plezuregojn de krueleco! Plezuregoj nek pasemaj nek artefaritaj, sed kiuj komenciĝis kun la homaro kaj kiuj finiĝos kun ĝi. Ĉu genio ne povas kuniĝi kun krueleco per la sekretaj rezolucioj de Providenco? Aŭ ĉu, ĉar iu estas kruela, li ne povas havi genion? La pruvon de tio oni trovu en miaj vortoj. Dependas nur de vi por min aŭskulti, se vi bonvolas... Pardonu, ekŝajnis al mi, ke hirtiĝis la haroj de mia kapo, sed estas nenio, ĉar per mia mano mi sukcesis facile rekombi ilin en la antaŭan pozicion. Ĉi kantisto ne pretendas, ke lia verko prezentas ion, kion oni ne jam sciis. Male, li laŭdas sin, ĉar la malicaj kaj arogantaj pensoj de lia heroo troviĝas ja ĉe ĉiuj homoj.

Reen al strofo 3Ek al strofo 5

Glosoj
rezolucio: precize kaj oficiale esprimita deziro, intenco
hirtiĝi: ekstari (parolante pri haroj)

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:12:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 5: Maldoror renkontas la homaron (la serĉado de homo bona)

Dum mia tuta vivo mi vidis la homojn, kun mallarĝaj ŝultroj, sen unu sola escepto, fari nenombreblajn stultaĵojn, brutigi siajn samspecianojn kaj perversigi animojn per ĉiaj rimedoj. La motivon de siaj agoj ili nomas: gloro. Spektante tion, mi volis ridi kiel la aliaj; sed tio, stranga imito, estis nefarebla. Mi ekprenis poŝtranĉilon kies klingo havis akran tranĉrandon, kaj mi fendis al mi la karnon tie, kie kuniĝas miaj lipoj. Dum unu momento mi kredis mian celon atingita. Mi kontemplis en spegulo tiun buŝon difektitan de mia propra volo! Estis eraro! La sango, kiu abunde fluis de la du vundoj cetere malebligis rekoni ĉu jen vere estis la rido de la aliaj. Sed, post iom da komparado, mi klare vidis, ke ne similis mia rideto al tiu de la homoj; en aliaj vortoj, mi tute ne estis ridanta. Mi vidis la homojn, kun aĉegaj kapoj kaj teruraj okuloj profundiĝintaj en obskurajn kavojn, superi la obstinegon de granito, la harditecon de fandita ŝtalo, la kruelecon de l' ŝarko, la impertinentecon de juneco, la sensencan furiozon de krimuloj, la perfidojn de hipokrituloj, la plej talentajn aktorojn, la karakterforton de pastroj, kaj la plej malvarmajn kaj kaŝemajn estaĵojn de la ĉielo kaj de l' mondo surtera; mi vidis la moralistojn tediĝi de malkovri siajn korojn kaj voki nepacigeblan koleron de supre. Mi ilin ĉiujn vidis, jen levi potencan pugnon spite al la ĉielo, kiel tiu de infano jam perversa kontraŭ sia patrino, verŝajne pelatajn de iu infera diaĵo, kun okuloj dolorantaj pro malamo kaj gravedaj je mordanta memriproĉo, en silentado glacia, ne aŭdacantajn esprimi la indignajn kaj sendankajn pripensaĵojn forŝlositajn en iliaj sinoj: pensojn kun sufiĉe da maljusteco kaj hororo por tristigi kaj kompatigi la Dion de korfavoro; jen, ĉiumomente de l' tago, de la komenco de infanaĝo ĝis la fino de oldeco, senprudente disĵetadi nekredeblajn anatemojn kontraŭ ĉio, kio spiras, kontraŭ si mem kaj kontraŭ Providenco, kaj prostitui inojn kaj idojn, tiel atencante la korpopartojn konsekritajn al pudoro. Tiam ŝveligas la maroj siajn ondegojn, forglutante ŝipojn en siajn abismojn; tertremoj kaj uraganoj renversas la domojn; la pesto kaj diversaj plagoj masakras la preĝantajn familiojn. Sed la homoj ne atentas. Mi vidis ilin ankaŭ ruĝiĝi pro honto de sia konduto sur ĉi tiu tero: malofte. Ŝtormoj, fratoj de uraganoj; blueca firmamento, kies belecon mi ne agnoskas; hipokrita maro, portreto de mia koro; la tero, kun sino plena de enigmoj; enloĝantoj de la sferoj; la tuta universo; Dio, kiu ĝin tiom grandioza kreis, vin mi alvokas: montru al mi homon, kiu estas bona!... Sed via graco dekobligu miajn naturajn fortojn; ĉar vidante ĉi tian monstron, mi povus morti pro mirego: oni ja mortas pro malpli.

Reen al strofo 4Ek al strofo 6

Glosoj
graveda: (figurasence) plenplena
anatemo: solena malbeno por kulpigi
indigna: esprimanta koleron pro nejusteco
pudoro: korpa sekshontemo

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:12:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 6: La ungoj (la leganto komplicigata)

Oni lasu siajn ungojn dum dekkvin tagoj kreski. Ho! kiom dolĉas brute forkapti el lia lito infanon, kiu ankoraŭ nenion havas ĉe la supera lipo, kaj, kun okuloj larĝe malfermitaj, ŝajnigi miele mankaresi lian frunton, retropuŝante la belajn harojn!图片点击可在新窗口打开查看 Tiam, precize kiam li ĝin malpleje atendas, ekmergi siajn longajn ungojn en lian molan bruston, sed tiamaniere, ke li ne mortu; ĉar, se li mortus, oni poste ne povus ĝui la spektaklon de lia mizerego. Tiam oni trinkas la sangon, lekante la vundojn, kaj dum tiu ĉi tempo, kiu devus daŭri tiom longe, kiom daŭras la eterneco, la knabo ploras. Nenio gustas pli bone ol lia sango, elpremita kiel mi ĵus priskribis kaj ankoraŭ freŝe varma, se ne estus liaj larmoj, amaraj kiel salo. Homo, ĉu vi ne iam gustumis vian sangon, kiam vi hazarde estis tranĉinta al vi la fingron? Bongustas, ĉu ne; ĉar ĝi gustas je nenio. Krome, ĉu vi ne memoras unu tagon, absorbite en viaj mornaj pensoj, esti allevinta vian profundan malpladon al via malsaneca vizaĝo malsekigita de tio, kio fluadis de viaj okuloj, tiun saman manon tiam fatale direktiĝantan al via buŝo, kiu per longaj glutoj ĉerpis, el tiu pokalo klakanta kiel la dentaro de la lernanto, kiu oblikve rigardas al sia denaska subpremonto, la larmojn? Bongustas, ĉu ne; ĉar ili gustas je vinagro. Ili rememorigas la larmojn de via amantino, sed la larmoj de la infano estas pli agrablaj al la palato. Li ne perfidas, kiu ankoraŭ ne konas malicon. Sed eĉ la plej amanta virino trompos vin pli-malpli frue... ĉi tion mi divenas per analogio, kvankam mi ne scias, kio estas amikeco, kio estas amo (mi dubas, ke mi iam akceptos tiujn, almenaŭ ne de la homa raso). Do, ĉar ne naŭzas vin via sango kaj viaj larmoj, nutru vin, nutru vin konfide per la larmoj kaj la sango de la junulo. Ligu al li la okulojn, dum vi disŝiros al li la pulsantan karnon; kaj, aŭdinte dum sufiĉe longaj horoj liajn sublimajn kriojn, similajn al la penetraj stertoroj, kiuj elgorĝiĝas de la agoniantaj vunditoj sur batalkampoj; vi tiam, foriĝinte kiel lavango, ĵetos vin el la ĉambro apuda kaj vi ŝajnigos rapidi por lin savi. Vi malkatenos al li la manojn, kun ŝvelintaj nervoj kaj vejnoj, vi redonos la vidadon al liaj konfuzegaj okuloj, ekrelekante liajn larmojn kaj sangon. Kia vera kaj nobla pento! Tiu dia fajrero ene de ni, kiu tiom malofte aperas, ekmontras sin; tro malfrue! Kiel la koro ekzalte aspiras konsoli la senkulpulon, kiun oni dolorigis: "Ho junulo, kiu ĵus suferis tiel kruelan torturon, kiu do povus fari al vi tian krimegon, por kia mi neniun vorton trovas. Oj! kompatindulo! Kia turmento por vi! Kaj se via patrino scius pri tio, ŝi estus ne pli proksima al morto, tiel abomenata de krimuloj, ol mi estas nun. Aĥ! kio estas do bono kaj malbono? Ĉu ili estas unu sama afero, per kiu ni furioze atestas nian senpotencon kaj la pasion atingi senlimecon eĉ per la plej absurdaj rimedoj? Aŭ ĉu povus esti du malsamaj aferoj? Jes... pli bone, ke ili estu unu sama afero... ĉar alie kio fariĝos el mi en la tago de la lasta juĝo? Pardonu min, junulo! Antaŭ via nobla kaj sanka vizaĝo staras la homo, kiu frakasis viajn ostojn kaj deŝiris la pecojn de karno, kiuj pendas diversloke de via korpo. Ĉu deliro de mia malsana menso, ĉu sekreta instinkto sendependa de mia racio, kiel tiu de la aglo diskarniganta sian predon, pelis min al tia krimego? Kaj tamen tiom multe kiom mia viktimo mi suferis! Pardonu min, junulo! Tuj kiam ni liberiĝos el ĉi tiu pasema vivo, mi volas, ke ni estu interplektitaj dum l' eterno, formante nur unu estaĵon, kun mia buŝo gluita al la via. Sed eĉ tiele mia puno ne estos kompleta. Do vi diskarnigos min, kaj neniam vi ĉesu, per viaj dentoj kaj ungoj samtempe. Mi ornamos mian korpon per balzamaj girlandoj por ĉi pekripara oferego, kaj kune ni suferos, mi pro esti disŝirata, vi pro disŝiri min... kun mia buŝo gluita al la via. Ho blondhara junulo kun tiom mildaj okuloj, ĉu vi nun faros tion, kion mi konsilas? Malgraŭ via volo, mi volas, ke vi ĝin faru, kaj vi feliĉigos mian konsciencon." Tiel parolinte, vi estos malbonfarinta al homo kaj samtempe amata de tiu sama estaĵo: jen la plej granda feliĉo imagebla. Poste vi povos porti lin en la malsanulejon, ĉar la kriplulo neniel povos vivteni sin. Oni nomos vin heroo, kaj jarcentoj post via morto laŭraj kronoj kaj oraj medaloj ankoraŭ kovros viajn nudajn piedojn sur via granda tombo kun antikva figuro. Ho vi, kies nomon mi ne volas skribi sur ĉi paĝon konsekritan al la sankteco de l' krim', mi scias, ke via pardono estis senlima kiel la universo. Sed rigardu, ankoraŭ vivas mi!

Reen al strofo 5Ek al strofo 7

Glosoj
miela: afekte nesincere dolĉa por allogi
manplado: vortludo de malplato (interna kava flanko de mano) kaj plado (granda telero)
sublima: mirige belega
stertoro: raŭka spirsono de mortanto
agonii: esti tuj mortonta
lavango: neĝamaso rulfalanta de monto
pento: deziro ripari faritan kulpon kaj ne plu rekomenci

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:12:48
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 7: Interkonsento kun malvirto

Mi faris interkonsenton kun malvirto por semi malpacon en familiojn. Mi ankoraŭ memoras la nokton antaŭ tiu danĝera amora afero. Mi vidis antaŭ mi tombon. Mi ekaŭdis lampiron, grandan kiel domo, diri: "Mi iluminos vin. Legu la epitafon. Ne de mi venas ĉi superega ordono." Vasta sangoruĝa lumo图片点击可在新窗口打开查看, antaŭ kiu ekklakadis miaj makzeloj kaj ekmortfalis miaj brakoj, etendiĝis tra la aeroj ĝis la horizonto. Sentante min falonta, mi apogis min kontraŭ ruina muro, kaj legis: "Ĉi tie ripozas junulo, kiu mortis pro ftizo: vi scias kial. Ne preĝu por li." Multaj homoj eble ne tiel kuraĝus kiel mi. Intertempe venis iu bela nudulino kuŝi sin al miaj piedoj. Mi, al ŝi, kun trista mieno: "Vi povas relevi vin." Mi etendis al ŝi la manon, per kiu la murdonto de sia fratino tranĉas ties gorĝon. La lampiro, al mi: "Vi, prenu ŝtonon kaj mortigu ŝin." "Kial?" respondis mi. Li, al mi: "Gardu vin, malfortulo, ĉar estas mi la plej forta. Tiu ĉi virino nomiĝas MALVIRTO." Kun larmoj en la okuloj, furiozo en la koro, mi sentis naskiĝi en mi nekonatan forton. Mi ekprenis grandegan ŝtonon, kaj, post pluraj provoj, mi ĝin kun peno levis ĝis la alteco de mia brusto, kaj per miaj brakoj sukcesis surŝultrigi ĝin. Mi suprengrimpis monton ĝis la pinto. De tie mi la ŝtonon svingis kaj mortpremegis la lampiron. Lia kapo subteriĝis profunden je unu homalteco; la ŝtonego resaltis alte kiel ses preĝejoj. Ĝi refalis en lagon, kies akvoj momente malleviĝis, kirliĝante kaj elkavigante grandegan renversitan konuson. La surfaco reglatiĝis; la sangeca lumo ne plu brilis. "Ho ve! ho ve!" ekkriis la bela nudulino: "Kion vi faris?" Mi, al ŝi: "Mi preferas vin al li, ĉar mi kompatas mizerulojn. Ne kulpas vi, ke la eterna justeco vin kreis." Ŝi, al mi: "Unu tagon homoj traktos min juste; mi diras nenion plu. Lasu min foriri por en la profundecon de la maro kaŝi mian senfinan tristecon. La solaj, kiuj ne malestimas min, estas vi kaj la hororaj monstroj, kiuj svarmas en ĉi nigraj abismoj. Vi estas bona. Adiaŭ, vi, kiu min amis." Mi, al ŝi: "Adiaŭ, denove adiaŭ! Mi ĉiam amos vin!... Ekde hodiaŭ mi forlasas la virton." Tial, ho popoloj, kiam vi aŭdos la vintran venton ululi super la maro kaj ties bordoj, aŭ super la urbegoj, kiuj de longe por mi funebras, aŭ trans glaciajn regionojn polusajn, vi diros: "Ne estas la spirito de Dio, kiu preterpasas: estas sole la akra vespiro de Malvirto, kuniĝinta kun la basa ĝemado de la Montevideano[1]. Infanoj, mi diras tion al vi. Do, plenaj de kompatemo, genuiĝu; kaj la homoj, pli multaj ol pedikoj[2], faru longajn preĝojn.

Reen al strofo 6Ek al strofo 8

Notoj
[1] Montevideo (Urugvajo): naskiĝurbo de Ididore Ducasse (Lautréamont)
[2] Antaŭsigno de la invado de la pedikoj en kanto 2, strofo 9

Glosoj
lampiro: lumvermo
epitafo: surskribo sur tomboŝtono
makzeloj: la du ostaj pecoj de la buŝo, en kiuj estas fiksitaj la dentoj
ftizo: tuberkulozo de la pulmoj
pediko: parazita insekto vivanta en la kapaj kaj korpaj haroj de homoj por suĉi ties sangon

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:13:07
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 8: La bojado de l' hundoj

En la lunlumo, ĉe la maro, en izolitaj lokoj kamparaj, oni vidas, kiam absorbite en amaraj pripensaĵoj, ĉiujn aĵojn alpreni flavecajn formojn, konfuzkonturajn, fantaziajn. La ombroj de l' arboj - jen vigle, jen rampe - fluadas, tien kaj reen, en formojn ŝanĝiĝantajn, platiĝante kaj projekciate sur la teran supraĵon. Antaŭ longe, kiam min portis la flugiloj de juneco, tio revigis min, ŝajnis stranga al mi; nun mi estas alkutimiĝinta. Tra la folioj elĝemas la vento sian melankolian tonaron, kaj la strigo kantas sian profundan veon, kiu hirtigas la harojn al ĉiuj aŭskultantoj. Tiam, hundoj, furiozigitaj, ekrompas siajn ĉenojn kaj eskapas de foraj bienoj; ili trakuras la kamparon, laŭlonge kaj laŭlarĝe, turmentate de frenezo. Subite ili haltas kaj, sovaĝe maltrankvilaj, kun flamantaj okuloj, ili rigardas ĉirkaŭen; kaj, same kiel la elefantoj en la dezerto, kiuj, antaŭ ol morti, ĵetas lastan rigardon ĉielen, senespere levante siajn rektiĝintajn rostrojn kaj lasante la orelojn pendi malantaŭe, tiel ankaŭ la hundoj lasas siajn orelojn pendi kaj, levante la kapon, ŝveligante la teruran kolon, ili ekas kune boji, unu post la alia; aŭ kiel infano krianta pro malsato, aŭ kiel surtegmenta kato ventre vundita, aŭ kiel naskonta virino, aŭ kiel agonianta pestulo en hospitalo, aŭ kiel juna knabino, kiu kantas subliman melodion, bojegas ili kontraŭ la steloj de l' nordo, kontraŭ la steloj de l' oriento, kontraŭ la steloj de l' sudo, kontraŭ la steloj de l' okcidento; kontraŭ la luno; kontraŭ la montoj, kiuj de for aspektas kiel gigantaj ŝtonoj ripozantaj en la mallumo; kontraŭ la malvarma aero, kiun ili plenpulme enspiras kaj kiu ruĝigas, bruligas la internon de iliaj naztruoj; kontraŭ la silento de l' nokto; kontraŭ la noktuoj, kies oblikvaj preterflugoj tanĝas al ili la muzelon, en la beko kunportantaj raton aŭ ranon (dolĉa, vivanta nutraĵo por la idoj); kontraŭ la leporoj, kiuj fulmorapide malaperigas sin; kontraŭ la bandito, kiu galope forrajdas post sia krimo; kontraŭ la serpentoj, kiuj susurigas la erikojn, trembligante al la hundoj la haŭton kaj grincigante iliajn dentojn; kontraŭ sia propra bojado, kiu timigas ilin mem; kontraŭ la bufoj, kiujn ili dismaĉas per unu seka krak' de l' makzeloj (kial ili vagis tiel for de sia marĉo?); kontraŭ la arboj, kies folioj, milde lulataj, estas tiom da enigmoj, kiujn ili ne povas kompreni kaj volas sondi per siaj senmovaj, inteligentaj okuloj; kontraŭ la araneoj, pendantaj en la aero inter siaj longaj kruroj, kiuj suprenrampas arbojn por savi sin; kontraŭ la korvoj, kiuj la tutan tagon trovis nenion por manĝi, kaj kiuj per lacaj flugiloj revenas al la ŝirmejo; kontraŭ la kruta roko ĉe la marbordo; kontraŭ la obtuza bato de l' ondoj; kontraŭ la navigaj lumoj, kiuj aperas sur mastoj de nevideblaj ŝipoj; kontraŭ la fiŝegoj, kiuj naĝante montras sian nigran dorson kaj tiam replonĝas en la abismon; kaj kontraŭ la homoj, kiuj ilin sklavigas. Post tio, ili rekomencas trakuri la kamparon, per sangaj piedoj transsaltante fosaĵojn, padojn, kampojn, herbejojn kaj krutajn ŝtonojn. Kvazaŭ atakate de rabio, ili serĉas grandan lageton por estingi sian soifon. Ilia senĉesa hurlado plenigas la naturon je hororo. Ve al la malfrua vojaĝanto! Ĉi tombejaj amikoj saltatakos lin, disŝirante, manĝante lin per sangogutantaj faŭkoj, ĉar ne estas kariaj iliaj dentegoj. La aliaj sovaĝaj bestoj, ne aŭdacante proksimiĝi por partopreni en la karnofesteno, fuĝegas por kaŝi sin en forajn lokojn, tremante. Post kelkaj horoj, la hundoj, elĉerpitaj de kuradi, duonmortintaj kaj kun langoj elbuŝe pendantaj, ĵetas sin unu sur la alian sen scii kion ili faras, kaj ekdiskarnigas sin kun nekredebla rapideco en milojn da pecetoj. Sed ne pro krueleco ili agas tiel. Unu tagon mia patrino, kun vitrecaj okuloj, diris al mi: "Kiam en via lito vi aŭdos en la kampoj ekstere la hurladon de la hundoj, kaŝu vin sub la litkovrilojn, ne subtaksu kion ili faras: ili havas nekvietigeblan soifon je senlimeco, kiel vi, kiel mi, kiel la ceteraj homoj, kun palaj, longaj vizaĝoj. Mi eĉ permesas, ke vi staru ĉe la fenestro por kontempli tiun spektaklon edifan." De tiu tempo, mi respektas la deziron de la mortintino. Kiel la hundoj, ankaŭ mi sentas sopiron je senlimeco... Sed mi ne povas kontentigi tiun bezonon! Mi estas laŭdire la ido de viro kaj virino. Tio min surprizas... mi kredis esti pli! Cetere, ĉu vere gravas de kie mi venas? Se estus mia decido, mi preferus esti la ido de ŝarkino, kies malsatego amikas kun ŝtormoj, kaj de tigro, kies kruelecon ĉiuj konas: mi ne estus tiom malica. Vi, kiu min vidas, restu for, ĉar mia buŝo elspiras venenajn haladzojn. Ankoraŭ neniu estas vidinta la verdajn faltojn sur mia frunto, nek la elstarajn ostojn de mia magra vizaĝo; samajn kiel la internaj pikaĵoj de ia fiŝego, aŭ kiel la klifoj laŭlonge de la marbordo, aŭ kiel la krutaj Alpoj, kie mi ofte migradis, kiam la haroj de mia kapo ankoraŭ estis alikoloraj. Kaj kiam mi spione vagas ĉirkaŭ la loĝejoj de homoj dum fulmotondraj noktoj, kun ardaj okuloj kaj haroj vipataj de la ventego, sola kiel ŝtono izolita meze de l' vojo, mi kovras mian stigmatitan vizaĝon per ĉifono el veluro nigra kiel la fulgo, kiu ŝtopas kamentubojn: nenies okuloj rajtas atesti la malbelecon per kiu la Supera Estaĵo, kun rideto de malamego, min markis. Ĉiumateme, kiam la suno leviĝas por la aliaj, disetendante ĝojon kaj sanigan varmecon tra la tuta naturo, tiam kun spasmaj trajtoj kaŭras mi en la fundo de mia kara kaverno, fikse rigardante la ombroriĉan spacon, en malespero, kiu min ebriigas kiel vino, kaj mi disŝiregas per fortaj manoj mian bruston ĝis ĉifonoj. Tamen mi sentas, ke mi ne estas trafita de rabio! Tamen mi sentas, ke mi ne estas la sola, kiu suferas! Tamen mi sentas, ke mi spiras! Kiel kondamnito, kiu antaŭ ol supreniri la eŝafodon fleksas siajn muskolojn, meditante pri ilia sorto, mi staras sur mia pajlosternaĵo kun fermitaj okuloj kaj turnas mian kolon malrapide de dekstre maldesktren, de maldekstre dekstren, dum horoj kaj horoj; mi ne tuj mortfalas! De tempo al tempo, kiam mia kolo ne povas plu turniĝi en iu direkto kaj ĝi ekhaltas por rekomenci turniĝi en la mala direkto, mi ekrigardas al la horizonto, tra la malmultaj interspacetoj en la densaj veproj, kiuj ŝtopas la enirejon de mia kaverno: mi vidas nenion! Nenion... krom la dancantaj kampoj, kiuj kirliĝas kun la arboj, kaj la longaj strekoj da birdoj, kiuj traflugas la aeron. Tio perturbas al mi la sangon kaj la cerbon... Kiu do sur la kapon min batadas per fera stango, kiel martelego frapanta la amboson?

Reen al strofo 7Ek al strofo 14

Glosoj
rampi: antaŭeniri, trenante sin sur la ventro kiel serpento; sin etendi sur iun supraĵon
strigo: viandmanĝa noktobirdo
agonii: esti tuj mortonta
sublima: mirige belega
tanĝi: apenaŭ tuŝeti
leporo: rapidkura ronĝulo, pli granda ol kuniklo
eriko: arbeto kun rozaj aŭ blankaj floroj, kreskanta en sablaj teroj
bufo: verukhaŭta senvosta besto, simila al rano
makzeloj: la du ostecaj pecoj de la buŝo, en kiuj estas fiksitaj la dentoj
sondi: esplori la profundecon de io
korvo: nigra birdo, kiu nutras sin per putraj viandoj
masto: longa ronda trabo el ligno, de kiu oni pendas la velojn de ŝipo
pado: vojeto en la naturo
rabio: mortiga malsano, karakterizata per furiozego kaj deziro mordi
faŭko: buŝego de sovaĝaj rabobestoj
haladzo: malbonodora, venena gaso
falto: sulketo sur la haŭto, ekz. pro maljuneco
stigmato: neviŝebla punmarko, lasita ekz. de brulo
veluro: silkeca ŝtofo
fulgo: nigra densa materialo lasita de fumo en kamentuboj
kamentubo: vertikala masonita tubo, kiu pelas fumon for el la fajrujo de domo
kaŭri: sidi sur la kalkanoj kvazaŭ por sin kaŝi
eŝafodo: alta subĉiela planko, sur kiu oni ekzekutas krimulojn
sternaĵo: horizontala litaĵo
vepro: tufo de arbustoj sovaĝaj kaj dornaj
perturbi: kaŭzi malordon en la korpo
amboso: fera bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:13:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

UNUA KANTO

Strofo 14: Fino de la unua kanto

Se iafoje postulas logiko, ke oni fidu la ŝajnon de fenomenoj, ĉi tie finiĝas la unua kanto. Ne estu severa kontraŭ tiu, kiu ankoraŭ nur provas sian liron: ĝi eligas tiel strangan sonon! Sed se vi volas esti senpartia, vi jam rekonos fortan stampon meze de la neperfektaĵoj. De mia flanko mi plulaboros por aperigi duan kanton sen tro longa prokrasto. La fino de la deknaŭa jarcento vidos sian poeton (li tamen ne povas komenci per majstroverko, sed devas obei la leĝojn de la naturo); li naskiĝis ĉe amerikaj marbordoj, ĉe la elfluejo de la Plata-rivero, tie, kie du iam rivalaj popoloj nun strebas superi unu la alian per materia kaj morala progreso. Buenos-Ajreso, la reĝino de l' sudo, kaj Montevideo, la koketulino, etendas amikecan manon unu al la alia trans la arĝentajn tajdojn de la granda estuaro. Sed la eterna milito altrudis sian detruan regadon sur la kampojn, rikoltante kun ĝojo multenombrajn viktimojn. Adiaŭ maljunulo, kaj pensu pri mi, se vi min legis; kaj vi, junulo, ne perdu esperon, ĉar, malgraŭ via mala opinio, ĉiam estos via amiko la vampiro. Kaj se vi kalkulas la sarkopton, akarulon kiu kaŭzas skabion, vi havos du amikojn!

Reen al strofo 8Ek al kanto 2, strofo 4

Glosoj
liro: antikva kordinstrumento, simbolo de poezio
senpartia: objektiva
tajdo: alterna kaj perioda fluso kaj malfluso de la mara akvo
estuaro: larĝa elfluejo de rivero
sarkopto: tre malgranda akarulo, kies inoj boras truon en la haŭto de homoj, kaj kies viroj kaj larvoj vivas sur ties haŭto
akarulo: parazita araneoida fibesteto
skabio: infekta malsano de la haŭto, kaŭzata de sarkopto kaj karakterizita per forta jukado

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:13:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

DUA KANTO

Strofo 4: Kuranta knabo ignorata de la fiŝecaj pasaĝeroj

Estas noktomezo. Oni ne plu vidas eĉ unu omnibuson de la Bastilo ĝis Madeleine-placo. Mi eraris: jen unu, kiu subite aperas, kvazaŭ leviĝante de sub la tero. La kelkaj malfruaj preterpasantoj atente rigardas ĝin, ĉar ĝi similas neniun alian. Sidas sur la imperialo homoj kun senmovaj okuloj kiel tiuj de mortinta fiŝo. Ili estas enpakitaj unu kontraŭ la alia kaj ŝajnas senvivaj; ĉiaokaze la laŭregula maksimumo da pasaĝeroj ne estas superita. Kiam la koĉero donas vipobaton al siaj ĉevaloj, ŝajnas, ke skuas la vipo lian brakon kaj ne lia brako la vipon. Kio povus esti tiu aro da strangaj kaj mutaj estaĵoj? Ĉu ili estas Lunanoj? Tion oni iafoje emus kredi, sed ili pli similas kadavrojn. La omnibuso, impetante por atingi la lastan stacion, antaŭvoras la spacon kaj krakigas la pavimerojn... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. "Haltu, mi petegas vin, haltu! Miaj kruroj estas ŝvelintaj de kuradi la tutan tagon... mi ne manĝis de hieraŭ... miaj gepatroj min forlasis... mi ne plu scias kion fari... mi volis reiri hejmen kaj mi baldaŭ estus tie, se vi donus sidlokon al mi... mi estas okjara knabeto kaj mi fidas vin." Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Unu el la pasaĝeroj, kun frida okulo, kubutpuŝas sian najbaron kaj ŝajnas komuniki al li sian malkontentecon pri la arĝentaj ĝemoj, kiuj trafas sian orelon. La apudulo nepercepteble kapjesas kaj tiam reprofundiĝas en la senmovecon de sia egoismo kiel testudo en sian karapacon. La trajtoj de la aliaj vojaĝantoj ĉiel esprimas la samajn sentojn kiel tiuj de ĉi du. La krioj ankoraŭ aŭdeblas dum du aŭ tri minutoj, ĉiusekunde pli ŝiraj. Oni vidas fenestrojn malfermiĝi laŭlonge de l' bulvardo, kaj konsternitan vizaĝon kun lanterno en la mano, post rigardi al la ŝoseo, impete refermi la fenestrokovrilon por neniam plu reaperi. Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Inter tiuj ŝtonuloj, nur unu junulo, absorbite en revado, ŝajnas senti kompaton pro la malfeliĉa okazaĵo. Sed li ne aŭdacas levi sian voĉon favore al la infano, kiu kredas ankoraŭ povi atingi lin per siaj etaj dolorantaj kruroj, ĉar la aliaj homoj ĵetas al li aŭtoritatajn rigardojn de malestimo, kaj li scias, ke li povas nenion fari kontraŭ la plimulto. Kun kubutoj apogitaj sur la genuoj kaj kapo inter la manoj, li konfuze miras, ĉu tion oni vere nomas la homa bonfaremo. Li tiam komprenas, ke tio estas nur vana esprimo eĉ ne plu trovebla en la vortaro de poezio, kaj li malkaŝe konfesas sian eraron. Li diras al si: "Fakte, kial zorgi pri eta infano? Ni preterlasu lin." Tamen, brulanta larmo fluetas sur la vango de la ĵus blasfeminta junulo. Kun peza koro li mane viŝas al si la frunton, kvazaŭ por dispeli nubon, kies maldiafaneco eklipsas lian inteligentecon. Li baraktas en la jarcento, en kiun li estas ĵetita, sed senutile. Li sentas, ke li ne apartenas ĉi tie, kaj tamen li ne povas eskapi. Terura malliberejo! Abomeninda fatalo! Lombano, de tiu tago mi fieras pri vi! Mi ne ĉesis observi vin, dum mia vizaĝo spiris la saman indiferentecon kiel tiu de la aliaj pasaĝeroj. En gesto de indigno, la junulo ekstaras kaj volas retiriĝi por ne partopreni, eĉ kontraŭvole, en malbona ago. Mi signas al li, kaj li residiĝas al mia flanko. Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Subite la krioj ĉesas, ĉar la knabeto stumblis kontraŭ elstara pavimŝtono kaj falante vundis al si la kapon. La omnibuso malaperis ĉe la horizonto kaj restas nur la strato silenta... Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso ne plu persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Vidu tiun ĉifonulon, kiu pasas, klinite super pala lanterno: li havas pli da bonkoreco ol ĉiuj siaj homfratoj en la omnibuso. Li ĵus levis la infanon. Estu certa, ke li resanigos lin kaj neniam forlasos lin kiel faris ties gepatroj. Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed de sia starloko, la ĉifonulo persistas postrigardi ĝin sur la spuroj meze de l' polvo!... Stulta kaj idiota raso! Vi pentos pri via konduto. Tion diras mi al vi. Vi pentos, jes ja, vi pentos! Mia poezio celos nur per ĉiuj rimedoj ataki la homon, tiun sovaĝbeston, kaj la Kreinton, kiu devis neniam naskigi tian paraziton. Amasiĝos volumoj sur volumoj ĝis la fino de mia vivo, kaj tamen oni trovos ja nur tiun solan ideon konstantan en mia konscio!

Reen al kanto 1, strofo 14Ek al kanto 4, strofo 2

Glosoj
Bastilo: malliberejo en Parizo
imperialo: supera, surtegmenta sidetaĝo de veturilo
koĉero: veturigisto de ĉevaltirata veturilo
pavimeroj: ŝtonoj etenditaj kiel tegaĵo sur la grundo de strato
maldiafana: kiu ne tralasas lumradiojn
ĉifonulo: malriĉa vagulo kun eluzitaj, disŝiritaj vestaĵoj

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:14:17

 11   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询