dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La kantoj de Maldoror

您是本帖的第 3817 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantoj de Maldoror
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

KVARA KANTO

Strofo 2: Du kolonoj, la arto mortigi muŝojn kaj la monstreco de ridado

Du kolonoj, kiujn oni facile kaj eĉ pli verŝajne povus konfuzi kun baobaboj, estis videblaj en la valo, pli grandaj ol du pingloj. Fakte estis du grandegaj turoj. Kaj kvankam du baobaboj je la unua ekrigardo ne similas du pinglojn, eĉ malpli du turojn, tamen, lerte uzante la artifikojn de singardo, oni povas aserti, sen dubi pri malpraveco (ĉar se akompanus ĉi tiun aserton eĉ la plej malgranda ero da dubo, tiam ja ne plu estus aserto; kvankam esprimas la sama vorto tiujn du fenomenojn de l' spirito, kiuj prezentas ecojn sufiĉe malsimilajn por ke oni ne facile intermiksu ilin), ke baobabo ne sufiĉe diferencas de kolono por malpermesi la komparon inter tiuj arĥitekturaj formoj... aŭ geometriaj formoj... aŭ ambaŭ... aŭ nek unu nek la alia... aŭ pli ĝuste inter tiuj altaj kaj masivaj formoj. Mi ĵus trovis, mi ne pretendu la malon, la epitetojn proprajn al la substantivoj kolono kaj baobabo: sciu bone, ke ne sen ĝojo miksita kun fierego mi tion rimarkigas al tiuj, kiuj, malferminte la palpebrojn, firme kaj tre laŭdinde decidis trakuri ĉi tiujn paĝojn, dum brulas la kandelo se estas nokte, dum lumas la suno se estas tage. Kaj plue, eĉ se ordonus iu supera potenco per la plej klaraj kaj precizaj vortoj, ke ni rifuzu kaj forĵetu en la abismon de ĥaoso la prudentan komparon, kiun ĉiuj certe povis ĝui senpune, nur tiam, kaj precipe tiam, oni ne perdu de l' okuloj tiun ĉefaksiomon, ĉar la kutimoj akiritaj dum la jaroj, la libroj, la interrilato kun siaj kunhomoj kaj la karaktero esence propra al ĉiu, kiu rapide kreskas kaj floras, altrudis al la homa menso la neforviŝeblan stigmaton de refalo en la kriman uzadon (krima, tio estas, se oni momente kaj spontanee alprenus la vidpunkton de la supera potenco) de retorika figuro, kiun iuj malestimas, sed kiun multaj incensas. Se la leganto opinias tiun frazon tro longa, li akceptu miajn pardonpetojn, sed li atendu de mia flanko neniajn malaltaĵaĉojn. Mi povas konfesi miajn erarojn, sed mi rifuzas pliterurigi ilin per malkuraĝo. Mia rezonado kelkfoje interfrapiĝos kun la tintiloj de frenezo kaj kun la serioza mieno de tio, kio estas esence nur groteska (kvankam, laŭ iuj filozofoj, iom malfacilas distingi inter la klaŭno kaj la melankoliulo, ĉar la vivo mem estas komika tragedio aŭ tragika komedio); tamen ĉiu rajtas mortigi muŝojn kaj eĉ rinocerojn por fojfoje distriĝi post kolrompa laboro. Por mortigi muŝojn, jen la maniero plej fulma, kvankam ne la plej bona: oni dispremu ilin inter la du unuaj fingroj de l' mano. La plimulto de la verkistoj, kiuj ĝisfunde pritraktis tiun temon, tre kredeble konkludis, ke estas preferinde en multaj okazoj fortranĉi al ili la kapon. Se iu riproĉas min, ke mi antaŭe parolis pri pingloj kvazaŭ tio estas bagatela temo, li objektive rimarku, ke naskis la plej etaj kaŭzoj ofte la plej grandajn efikojn. Kaj por ne vagi pli for de la kadro de ĉi peco da papero, ĉu ne estas evidente, ke la peniga literaturaĵo, kiun mi verkas jam de la komenco de ĉi tiu strofo, estus tiom malpli frandinda, se ĝi baziĝus sur tikla demando de ĥemio aŭ de interna patologio? Cetere, ekzistas en la naturo ĉiaj gustoj, kaj kiam ĉe la komenco mi tiel sagace komparis la kolonojn kun pingloj (mi certe ne atendis, ke oni iam riproĉos min pro tio), mi apogis mian observon sur la leĝoj de optiko, kiuj pruvis, ke ju pli for la enokuligata radio estas de la objekto, des pli malgrandigita estas la reflektita imago sur la retino.
Sekve tio, kion la farsemo de nia menso opinias mizera spritaĵo, plej ofte estas en la pensoj de la aŭtoro nur grava vero majeste proklamita! Ho! tiu stulta filozofo, kiu eksplodis per rido, kiam li vidis azenon manĝi figon! Mi inventas nenion: la libroj de la klasikuloj detale rakontas pri tiu propravola kaj hontinda rezigno de la homa nobleco. Sed mi ne scias ridi. Mi neniam kapablis ridi, kvankam plurfoje mi provis. Estas malfacile lerni ridi. Aŭ fakte mi pensas, ke naŭziĝi de tiu monstraĵo estas esenca karaktero de mia personeco. Nu, mi jam atestis ion eĉ pli monstran: mi vidis figon manĝi azenon! Kaj tamen mi ne ridis; honeste, nenia buŝa elemento moviĝis. La bezono ekplori tiel forte kaptis min, ke miaj okuloj elverŝis unu larmon. "Naturo! Naturo!" mi singulte ploris, "La nizo disŝiras la paseron, la figo manĝas la azenon kaj la tenio voras la homon!" Antaŭ ol daŭrigi, mi demandu, ĉu mi pritraktis la manieron mortigi muŝojn. Jes, ĉu ne? Ĉu ne ankaŭ veras, ke mi preterlasis la masakron de la rinoceroj? Se iu pretendus al mi la malon, mi lin ne aŭskultus, memorante ke laŭdo kaj flato estas du grandaj stumbloŝtonoj. Tamen por kiel eble plej bone trankviligi mian konsciencon, mi ŝatus rimarkigi, ke tiu disertaĵo pri la rinoceroj kondukus min pretere de la limoj de pacienco kaj sinrego, kaj verŝajne (ni aŭdacu diri eĉ certe) tedus la hodiaŭajn generaciojn. Esti forgesinte paroli pri la rinocero post la muŝo! Almenaŭ kiel sufiĉa senkulpigo mi devis tuj mencii tiun neintencitan preterlason (kaj mi ne faris!), kiu ne surprizos tiujn, kiuj diligente studis la realajn kaj neklarigeblajn kontraŭdirojn, kiuj sidas en la loboj de la homa cerbo. Nenio estas malinda por inteligenteco granda kaj simpla: la plej eta fenomeno de l' naturo, se kuŝas mistero en ĝi, iĝas por la saĝulo neelĉerpebla objekto de meditado. Se iu vidas azenon manĝi figon aŭ figon manĝi azenon (tiuj du cirkonstancoj malofte prezentiĝas, krom se estas en poezio), mi certigas vin, ke post kiam li cerbumis dum du aŭ tri minutoj por scii kian konduton elekti, li forlasos la vojon de virto kaj ekridos kiel koko! Krome, ĉu oni ne ĝuste pruvis, ke kokoj malfermas la bekon intence por imiti la homon kaj fari grimacon de turmento? Mi nomas grimaco ĉe la birdoj tion, kio portas la saman nomon ĉe la homoj! Se la koko ne deflankiĝas de sia naturo, tio estas malpli pro nekapableco ol pro fierego. Instruu ilin legi, kaj ili ekribelos. Neniu papago tiel ekstaziĝus antaŭ sia nepardoninda malklereco kaj malforteco! Ho! abomeninda malnobligo! Kiom oni ŝajnas azeno, kiam oni ridas! La frunta kvieteco malaperas, cedante al du monstraj fiŝokuloj, kiuj (ĉu ne estas terure?)... kiuj... kiuj ekbrilas kiel lumturoj! Ofte okazas, ke mi solene elbuŝigas la plej ridindajn komparojn... tamen tio laŭ mi ne estas kontentiga motivo por larĝe spasmigi la buŝon! "Mi ne povas ne ridi", vi respondos al mi. Mi akceptas tiun absurdan klarigon, sed en tiu okazo ĝi estu rido de melankolio. Ridu, sed ploru samtempe. Se vi ne povas plori per la okuloj, ploru per la buŝo. Se ankaŭ tio ne eblas, tiam urinu; sed mi avertas vin, ke ia likvaĵo estas ĉi tie necesa por malakrigi la sekecon, kiun portas en siaj ventroflankoj la ridado, kun siaj trajtoj malantaŭenfenditaj. De mia flanko mi klopodos kontraŭstari al la komikaj klukoj kaj strangaj muĝoj de tiuj, kiuj ĉiam trovas ion por ripeti en stilo malsimila al la sia, ĉar konformiĝemo estas unu el la nenombreblaj intelektaj trajtoj, kiujn Dio, gardante sian pratipon, kreis por reguligi niajn ostajn ŝablonojn. Ĝis hodiaŭ la poezio estas sekvinta la malĝustan vojon; celante la ĉielon aŭ rampante sur la tero, ĝi miskomprenis la principojn de sia ekzisto, kaj ne sen bona kialo ĝin daŭre malŝatis honestaj homoj. Ĝi ne estis modesta... la plej nobla kvalito, kiu povas ekzisti en neperfekta estaĵo! Mi volas montri miajn kvalitojn, sed mi ne estas sufiĉe hipokrita por kaŝi miajn malvirtojn! Ridado, malico, orgojlo, frenezo laŭvice aperos inter kompato kaj justeco, kaj servos kiel ekzemploj por konsterni la homaron: ĉiu rekonos sin, ne tiel kiel li devus esti, sed tiel kiel li estas. Kaj eble tiu simpla idealo elpensita de mia fantazio tamen superos ĉion, kion la poezio ĝis nun trovis plej gradioza kaj sankta. Ĉar en ĉi tiuj paĝoj mi lasas tralikiĝi miajn malvirtojn, oni des pli firme kredos je la virtoj, kiujn mi brile gloras, kaj kies aŭreolon mi tiel alte levas, ke la estontaj genioj plej grandaj sentos al mi sinceran rekonon. Hipokritecon mi senindulge forpelos el mia loĝejo. Oni trovos en miaj kantoj imponajn pruvojn de potenco por admoni la kritikojn. Li kantas sole por si kaj ne por siaj kunhomoj. Lia inspirkvanto ne mezuriĝas sur la homa pesilo. Libera kiel la ŝtormo, li venis unu tagon grundi sur la sovaĝajn marbordojn de sia terura volo! Li timas nenion, krom si mem! En siaj supernaturaj bataloj li atakos la homaron kaj la Kreinton, kaj trafe, kiel la spadofiŝo enprofundigas sian glavon en la ventron de la baleno. Estu malbenita de siaj infanoj kaj de mia senkarna mano tiu, kiu persistas ne kompreni la nepacigeblajn kanguruojn de ridado kaj la aŭdacajn pedikojn de distordo!... Du grandegaj turoj estis videblaj en la valo; tion mi jam diris en la komenco. Se oni multiplikus ilin per du, la produto estus kvar... sed mi apenaŭ povis kompreni la neceson de tiu aritmetika operacio. Mi plusekvis la vojon, kun febra vizaĝo, senĉese kriante: "Ne... ne... mi apenaŭ povas kompreni la neceson de tiu aritmetika operacio!" Mi aŭdis krakojn de ĉenoj kaj ĝemojn de doloro. Neniu, kiu preterpasas ĉi tiun ejon, iam kredu, ke eblas multipliki la turojn per du, por ke la produto estu kvar! Iuj suspektas, ke mi amas la homaron kvazaŭ mi estus ĝia propra patrino, kaj ke mi portus ĝin naŭ monatojn en mia parfuma ventro; tial mi neniam plu reiras tra la valo, kie staras la du unuoj de la multiplikanto!

Reen al kanto 2, strofo 4

Glosoj
baobabo: giganta arbo el tropikaj landoj
palpebro: ĉiu el la du moveblaj membranoj, kiuj kovras la okulglobojn
aksiomo: veraĵo evidenta per si mem
stigmato: neviŝebla punmarko sur la haŭto, lasita ekz. de brulvundo
incensi: honori per parfumo; laŭdi
figo: sukerdolĉa mola frukto
nizo: malgranda rabobirdo uzata por ĉasi
tenio: longa bendoforma vermo vivanta en la intesto de homoj
masakro: amasbuĉado
sagaca: spirite akrevida, subtile eltrovema
ŝablono: modelo laŭ kiu oni tajlas objekton; facile kopiebla senoriginalaĵo
aŭreolo: luma rondo ĉirkaŭ la kapo de sanktulo; signo de brila famo
grundi: (parolante pri ŝipo) esti ĵetita sur malprofundan grundon kaj resti tie senmoveble

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:14:45

 11   1   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03906 秒, 4 次数据查询