Gastiganto
Aŭtoro: S-ino Arenaida Lefonst Sardiñas, Kubo
Elhispanigis1 Jozefo de Jesús Campos Pacheco
Ĝi atingis la pordon, enmetis la kapon en la malaltan fendo inter la pordo kaj la sojlo. Ĝi movis siajn okulojn ambaŭflanken; ĉio normala, kaj ĝia korpo treniĝis, jam ĝi estis tie: tio estos ĝia domo.
Kiam ĝi saltis, io granda moviĝis apud ĝi, estis piedo kun pantoflo, kiun ĝi tre timis, sed jen la surprizo: La kruro malleviĝis, kaj ĝi eĉ ne havis tempon por salti denove, ĝi restis kaptita en varma mano, kiu premis ĝin.
- Ĉu tiu mortigos min? ĝi pensis.
Ĝi sentis ke iu antaŭiras kun ĝi. Kaj poste, oni tenis ĝin sub fluantan akvon kiu venis de malfermita krano - iu banis ĝin. Ĝi ne povis kredi ke tio okazas al ĝi, ĉar tagojn antaŭe ĝi ruliĝis al la herbaro, kiam mano simila al tiu, lanĉis ĝin, kaj nun oni metis ĝin en sitelon kun akvo, en banĉambro, kaj voĉo diris al ĝi:
- Vi estas plia amiko mia, tie malantaŭe vi trovos Ruĝokulon kaj Sapeton. Tie estas Rankuirejo. Mi nomis ĝin tiel ĉar al ĝi multe plaĉas resti en mia kuirejo. Vi nomiĝos Ranmildo.
Ĝi rigardis tiun vizaĝon, ĝi apartenis al maljunulino kun blanka hararo, kiu rigardis ĝin kun korvarmo. Kun korvarmo.
Nun Ranmildo ektimis, ĉar tiu maljunulino ne estis rantimema kaj diris al ĝi, ke ĝi havos kunulojn; la rano alfundiĝis en la sitelo, kaj la akvo kovris ĝian korpon.
Ĝi restis sola, ĉu ĝi eliru el la akvo? Ĉu ĝi saltu ĝis la neceskuvo? Ĉu ĝi kaŝu sin en la tualeta ŝranko? Ĝi serĉis malluman lokon; kiam ĝi trovis ĝin, ĝi kunfrapiĝis kun iu.
- Aŭdu, vi vekis min, ĉu vi salutas tiel?
- Senkulpigu min, kiu vi estas?
- Mi estas rano kiel vi, sed ĉi tie oni nomas min Ruĝokulo, ĉar miaj okuloj estas ruĝaj. Ili estas bone videblaj nokte. Mi rigardis min en spegulo kaj mi konstatis ke ili do ĝuste nomis min tiel. Ĉu ne?
- Bone, jes. Ĉi tie okazas strangaĵoj, maljunulino kaptis min kaj poste banis min kaj nomis min Ranmildo. Mi ege timas.
- Ne timu, Ranmildo, la somero proksimiĝas. Tamen vi ne havos problemojn, ĉiu en tiu ĉi hejmo amas la ranojn, neniu vundos vin, ĉiuj protektos kaj gardos vin.
- Ĉu vi kredas tion, mi ne estas certa.
- Kiam noktiĝos, neniu batos vin, eĉ ne forĵetos vin tra la fenestro. Ili parolos kun ni, vi konos Sapeton kaj Rankuirejon, kelkajn tagojn antaŭe ĝi venis ĉi tien kaj restis. Ĝi estas la plej granda el ni ĉiuj.
- Mi ne povas kredi tion.
- Estas tiel. Ni havas puran akvon ĉiutage, ili donas kuiritajn rizgrajnojn. Sapeto ege ŝatis ilin. Ili gardas nin.
- Se vi diras tion, tio veras.
- Dormu, kiam noktiĝos, vi mem spertos.
Noktiĝis, kaj Ranmildo sternis la kruron kaj elstreĉis la kapon kaj movis siajn okulojn - neniu ĝenis ĝin. Kiam ĝi forgesis pri la loko kie ĝi troviĝis, ĝi aŭdis:
- Ni havas plian ranon. Ĉi-jare ni ne havos problemon kun blatoj, muŝoj kaj kuloj. Da ĉasistoj estas jam kvar.
Alia voĉo respondis:
- Antaŭ la somero, ni devos nomi pliajn; tiu rano, kiel ĝi nomiĝas?
- Ĝi nomiĝas Ranmildo.
- Mi ne scias, kial ekzistas personoj kiuj mortigas ilin. Ili estas bonaj.
Ranmildo vidis alian vizaĝon, kiu rigardis ĝin kaj diris:
- Vi estas malgranda. Ni ludu kun vi, saltu sentime. Tiu estas via domo.
- Krokrokro.
Ĝi saltis al la sitelo kun akvo. Ĝi estis feliĉa, ĉar ĝi havis tre gastigemajn amikojn.
- 1kontrollegis Vilhelmo Lutermano