dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Dialogo inter Naturo kaj islandano

您是本帖的第 1570 个阅读者
树形 打印
标题:
Dialogo inter Naturo kaj islandano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Dialogo inter Naturo kaj islandano
Dialogo inter Naturo kaj islandano
de Giacomo Leopardi
Tradukis Manuel Giorgini

Islandano, kiu kuris tra plejparto de la mondo, kaj logxis en diversaj landoj,
iam trairis internan Afrikon, kaj sub la ekvinoksa linio, li vizitis lokon
neniam home viditan; tie okazis al li simile al Vasko de Gama, kiu cxe paso de
Bonespera Kabo vidis la Kabon mem, protektanto de la auxstralaj maroj, kiel
giganton kiu strebis malemigi lin navigi tiujn novajn akvojn. La islandano fakte
vidis grandegan korpon, kiun unue li divenis sxtona, simile al tiuj sur la Paska
Insulo, kiujn li antaux multaj jaroj vidis. Sed cxe proksimigxo li rimarkis ke
temas pri supermezura virina korpo kiu sidas tere, rektdorse, dorso kaj kubuto
kontraux monto, tute viva; sxia vizagxo miksis belecon kaj terurecon, sxiaj
okuloj kaj haroj nigregis. Sxi fikse rigardis lin, kaj post ioma tempo senvorta,
finfine demandis:

NAT. Kiu vi estas? Kion vi sercxas en cxi tiuj lokoj en kiuj via specio estis
nekonata?

ISL. Mi nur estas povra islandano, fugxadanta de Naturo, kiu Gxin eskapis dum
preskaux sia tuta vivo trans cent anguloj de la tero, kaj nun fugxas tra cxi
tiu.

NAT. Tiel fugxas la sciuro de la krotalo, gxis en ties busxon gxi memfalas. Mi
estas tiu, kiun vi fugxas.

ISL. Cxu la Naturo?

NAT. Neniu alia.

ISL. Gxisanime mi bedauxras; kaj mi certas ke neniu pli granda misaventuro povus
okazi al mi.

NAT. Vi ja povintus diveni mian cxeeston cxefe en cxi tiaj lokoj, kie plie
evidentigxas mia povo. Sed kio igis vin eviti min?

ISL. Vi devas scii ke jam de mia unua juneco, de miaj unuaj spertoj, mi
konvikigxis de l' malpleneco de la vivo, kaj de l' stulteco de homoj, kiuj
dauxre batalas inter si por plezuroj kiuj ne amuzas, kaj por havajxoj kiuj ne
helpas; toleras kaj kauxzas reciproke senfinajn zorgojn, kaj senfinajn
malbonojn, kiuj lacigas kaj nocas, tiel ke ili finfine malproksimigxas de
felicxeco des pli multe, ju pli aktive gxin ili postkuras. Pro tiuj konsideroj,
kaj forlasinte cxiun deziron, mi decidis, neniun gxenonte, neniam
plinobligemonte, neniam pribatalonte iun ajn havajxon kun iu alia, vivi kiel
eble plej kasxitan kaj trankvilan vivon; mi senesperigxis pri la plezuroj,
kvazaux ilin oni neis al nia speco, kaj mi nur celis foresti la suferojn kiel
eble plej multe. Mi tamen ne celis eviti la korpajn okupojn kaj laborojn: cxar
vi ja scipovas la diferencon inter peno kaj malkomforto, kaj inter kvieta kaj
pigra vivo. Kaj jam de la unua realigxo de mia decido mi rimarkis kiom senutilas
esperi eviti aliulajn ofendojn, kiam oni vivas inter homoj, kaj tamen ne
ofendas; kaj malgraux cxiama spontana cedemo, malgraux kontentigxo pri nura
minimumo, esperi ke iun lokon oni lasu al vi, kie tiun minimumon oni ne provos
lukte preni. Sed de homa gxeno mi facile liberigxis per soleca vivo kaj forlaso
de homaj socioj; cxi tion oni senprobleme povas atingi en mia naskigxa insulo.
Sed tamen, ecx plezurojn rezigninte, mi ne sukcesis eviti suferojn, cxar la
vintra longeco, la terura frido, kaj la ekstrema somera varmeco, kiuj estas
tieaj ecoj, dauxre afliktis min; kaj tiu fajro, cxe kiu konvenis al mi pasigi
longan parton de mia vivo, sekigis mian karnon, kaj fumigis miajn okulojn; tiel
ke, nek hejme nek subcxiele, mi sukcesis savigxi de dauxra malkomforto. Nek mi
povis konservi tian vivan trankvilecon, kian mi dauxre pripensis atingi, cxar
pro la timigaj maraj kaj teraj sxtormoj, la blekoj kaj minacoj de la monto Ecla,
la timo je bruligxo, tre ofta inter niaj lignaj domoj, mi neniam sukcesis
malcxagrenigxi. Cxiuj tiuj malfacilajxoj ja ecx interrompis vivon cxiam egala al
si mem, nuda je deziroj kaj esperoj, kaj senigita je cxiu ajn zorgo, krom
kvietemo; tial ili multe pli gxenis kaj pezigis gxin, kompare al vivo en socio,
kie la menso okupigxas je civitanajxoj, kaj je homdevenaj problemoj. Tial mi
rimarkis ke ju pli mi stringigxis kaj kuntirigxis, tiel ke mia vivo kiel eble
plej malmulte gxenu iun ajn aferon en la mondo, des malpli oni cxesis gxeni kaj
timigi min; do mi decidis sxangxi lokojn kaj klimatojn, por kontroli cxu en iu
parto de la tero mi povus ne esti ofendita, kiam mi ne ofendas, kaj ne suferi,
kiam mi ne gxojas. Kaj tion mi ankaux decidis pro iu mia diveno, laux kiu vi
eble destinis al la homa speco ununuran klimaton (samkiel vi arangxis por cxiu
ajn alia besta kaj planta tipo), kaj nur kelkajn lokojn, for de kiuj, homoj tute
ne povus prosperi nek vivi sen malfacilo aux mizero, kiuj do alvenus pro ne via,
sed ilia kulpo, pro la neglekto de la legxoj kaj de la limoj, kiujn vi decidis
por la homaro mem. Preskaux la tutan mondon mi trasercxis, kaj preskaux cxiun
landon mi spertis, cxiam sekvante mian intencon suferigi la aliajn kiel eble
plej malmulte kaj celi nur la trankvilecon de la vivo. Sed min bruligis la
varmeco cxe la tropikoj; stringis la malvarmeco cxe la polusoj, cxagrenis la
aera sxangxigxemo en la moderaj klimatoj, infestis la forto de la elementoj cxie
ajn. Plurajn lokojn mi vizitis, kie ne estas tago sen pluvsxtormo; kvazaux cxiun
tagon tiujn senkulpajn, neofendintajn logxantojn vi batalas kaj sturmatakas.
Aliloke la normalan cxielan serenecon kompensas la tertrema ofteco, la vulkana
multeco kaj furoro, la subtera landa bolado. Ventoj kaj vorticoj regas tie, kie
la aliaj aeraj fortoj trankvilas. Kelkfoje mia tegmento minacis disfali pro la
negxa sxargxigxo; alifoje pro la pluvabundo, la tero fendigxis kaj foreskapis de
sub miaj piedoj; kelkfoje mi devis forkuri de la riveroj kiuj postkuris min
kvazaux mi kulpis je ili pro iu stranga insulto. Multaj sovagxaj bestoj, kiujn
mi tute ne incitis, emis forvori min; min emis veneni multaj serpentoj; preskaux
gxisoste fluginsektoj konsumis min, en pluraj regionoj. Mi ne menciu la
cxiutagajn dangxerojn, cxiam ontaj por homoj, kaj senfinaj; des pli ke iama
filozofo ne trovis alian rimedon kontraux timemo, ol konsideri ke cxion oni
devus timi. Ecx ne malsanoj forgesis min; kvankam mi cxiam estis, kaj dauxre
estas, mi ne diru abstinema, sed ja sobra rilate al korpaj plezuroj. Mi vere
multe miras kiam mi konsideras kiom nesatigeblan plezurbezonon vi donis al ni,
kvazaux sen plezuro, nia vivo estus malperfekta, kvazaux senigita de tio kion
gxi nature atingemas; kaj aliflanke vi arangxis tiel, ke uzado de plezuro estas
preskaux la plej malutila inter la homaj aferoj, por niaj fortoj kaj sano, kaj
preskaux la plej kontrauxa al la stabileco de la vivo mem. Sed tamen, malgraux
mia preskaux cxiama abstino rilate al plezuroj, mi ne sukcesis eviti multajn kaj
gravajn malsanigxojn, inter kiuj kelkaj endangxerigis mian vivon; aliaj preskaux
malebligis al mi uzadon de iu mia membro; aliaj preskaux kondamnis min al ecx
pli mizera vivo, ol la pasinta; kaj cxiuj dum pluraj tagoj aux monatoj opresis
miajn korpon kaj animon per mil problemoj kaj mil doloroj. Kaj estas certe, ke
kvankam cxiu homo spertas malsanigxojn, novajn aux konatajn, kaj pli grandan
malfelicxon ol la kutima (kvazaux la homa vivo ne jam suficxus je mizereco), vi
ne donis al homoj, kiel kompenson, iun ajn periodon de troa saneco, kiu ilin
helpus per kvalite aux grande eksterordinara plezurigo. En negxkovritaj landoj,
mi preskaux blindigxis, kiel okazas cxiutage al Laplandanoj en ilia patrujo. De
suno kaj aero, vivdonaj aferoj, ecx necesaj por nia vivo, ni kontinue
ofendigxas; de la unua per humideco aux sekeco, aux aliaj dispozicioj; de la dua
per varmeco kaj per la lumo mem; des pli ke homoj ne povas senriske resti tro
longe eksponitaj al iu ajn de la du. Finfine, mi ne memoras iun ajn ununuran
vivotagon, kiun mi pasigis sen penoj; kaj aliflanke mi ne povus nombri tiujn
kiujn mi konsumis sen ecx ombro da plezuro: mi do komprenas ke suferado estas
por ni tiel necesa, kiel negxuado; same neeblas vivi kviete, kiel vivi malkviete
senmizere; kaj mi do konkludas ke vi estas kompleta malamiko de la homaro, kaj
de cxiu alia besto, kaj de cxiu via faritajxo; ke vi jen insidas jen minacas jen
atakas jen pikas jen batas jen sxiras, kaj cxiam ofendas aux persekutas nin; kaj
ke, pro kutimo aux emo, vi estas murdanto de via familio, de viaj idoj, kaj, por
tiel diri, de via sango kaj de viaj internajxoj. Tial mi komplete senesperigxas:
mi komprenas ke homoj cxesas persekuti tiun, kiu ilin fugxas aux de ili
kasxigxas, per vera emo fugxi kaj kasxigxi; sed vi nenial ajn cxesas nin
postkuri, gxisoprese. Kaj mi jam vidas proksima la mornan tempon de l'
maljuneco, vera kaj evidenta malbono, aux ecx amaso da malbonoj kaj gravegaj
mizeroj; kaj cxi tiu ne hazarda, sed de vi destinita perlegxe al cxiu vivanto,
antauxvidita ecx de la juneco, kaj preparita dauxre, de la dudekvina homa jaro
poste; tiel ke nur unu triono de la homa vivo okupigxas je florado; hastaj
momentoj al perfektigxo; kaj cxio restanta al dekadenco, kaj al ties
malkomfortoj.

NAT. Cxu vi eble imagis ke la mondon oni faris por vi? Nun sciu ke per miaj
faritajxoj, ordonoj aux operacioj, malmultegescepte, mi cxiam celis kaj celas al
tute aliaj aferoj, ol homa felicxo aux tristo. Kiam ajn mi vin ofendas per iu
ajn maniero, mi ne konscias, aux nur maloftege konscias; samkiel se mi vin
helpas aux plibonigas, mi ne scias; kaj mi ne agis, kiel vi kredas, por vin
helpi aux plezurigi. Kaj finfine, ecx se mi estingus vian tutan specon, mi ne
konscius.

ISL. Ni imagu ke oni invitas min al sia domo, multinsiste, kaj por lin komplezi
mi akceptus. Tie oni donas al mi, kiel logxejon, plenruinan cxambron, kie mi
dauxre riskus opresigxon; malseka, putra, malrezista kontraux vento kaj pluvo.
La invitinto tute ne zorgus mian felicxon aux komforton, sed donus al mi nur la
minimumon por mia vivtenado; kaj krom tio permesus ke mi ofendigxu, minacigxu
kaj batigxu de liaj filoj kaj de lia familio. Se, je mia plendo, li respondus:
"Cxu vi opinias ke mi arangxis cxi tiun domon por vi? Aux ke mi vivtenas mian
familion por vin servi?", mi do respondus: Vidu, amiko, ke gxuste pro tio ke vi
ne faris cxi tiun domon por mi, sammaniere estis via povo ne inviti min. Sed pro
tio ke vi spontane volis ke mi logxu cxi tie, cxu ne estas do via devo zorgi ke
mi almenaux vivu sen dangxeroj kaj turmentoj? Tiel mi diras nun al vi. Mi tute
bone scias ke vi ne arangxis la mondon por servi la homojn. Ecx, mi kredus ke vi
specife gxin faris por ilin turmenti. Nun mi demandas: Cxu mi eble pregxpetis
vin meti min en cxi tiun universon? Aux cxu mi gxin eniris perforte, kontraux
via volo? Sed se per via volo, kaj sen mia scio, vi min lokis cxi tie, sen iu
ajn kapablo miaflanke tion eviti nek rifuzi; cxu do ne estas via devo, zorgi
tiel ke mi almenaux ne estu ofendita aux dolorigita, kaj ke mia logxado ne
malutilu al mi? Kaj parolante pri mi, mi celas la tutan homaron, la bestojn kaj
cxiun kreitajxon.

NAT. Vi sxajnas ne agnoski ke la vivo de cxi tiu universo konsistas je cxiama
rondo de produktado kaj detruado; ili estas kunligitaj tiel, ke iu ajn dauxre
necesas al la alia, kaj al la konservado de la mondo, kiu same pereus, je
cxesado de iu ajn el tiuj du fortoj. Tial estus monda damagxo se en la mondo mem
ekzistus io kio ne suferus.

ISL. Tion mi auxdas de cxiu filozofo. Sed pro tio ke detruato suferas; kaj
detruinto ne gxojas, kaj baldaux estas detruita sammaniere, diru al mi tion,
kion neniu filozofo scipovas diri: al kiu placxas, aux al kiu utilas cxi tiu
tristega vivo de la universo, kiu konservigxas per damagxo kaj morto de cxiu sia
konsistajxo?

Dum ili tiel rezonis, oni diras ke alvenis du leonoj, kiuj estis tiom konsumitaj
de malsato, ke ili apenaux havis forton por formangxi tiun islandanon; kaj dank'
al tiu mangxado ili sukcesis sin vivteni tiun tagon. Sed aliaj neas tion, kaj
rakontas ke fortega vento levigxis dum la paroladoj de la islandano, kaj lin
alterigis kaj sur li konstruis altegan sablan mauxzoleon, sub kiu vojagxantoj
lin retrovis, perfekte mumiigita, kaj kunportis al iu muzeo de iu euxropa urbo.
ip地址已设置保密
2008/5/29 8:49:01

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询