Dio de liaj prapatroj
de Jack LONDON
elangligis Reto ROSSETTI
originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 133-148
I
Sur ĉiu flanko etendiĝis, la praa naturo: hejmo de brua komedio kaj silenta tragedio. Ĉi tie la batalo de 1' vivo daŭre furiozis kun sia tuta antikva sovaĝeco. Ankoraŭ ne renkontiĝis brito kaj ruso en tiu Lando de Oraj Arbaroj (1) -- kaj jen estis ĝuste ĝia koro -- kaj la usona oro ne akaparis ankoraŭ ĝian vastan regnon. La luparo ĉiam sin kroĉis al la flanko de la boaca grego, apartigante la junajn kaj la gravedajn kaj tirante ilin teren tiel same senkompate kiel se estus milmil vivociklojn antaŭe. La maldensa indiĝenaro agnoskis la regon de siaj ĉefoj kaj pastroj, elpelis malbonajn spiritojn, bruligis sorĉistinojn, militis je siaj najbaroj kaj manĝis siajn malamikojn kun fervoro, kiu bone atestis pri iliaj ventroj. Sed estis je la tempo, kiam la ŝtonepoko sin tiris al fino. Jam nun, tra blindaj vojoj kaj nekonturitaj dezertoj, alvenadis la heroldoj de 1' ŝtalo -- helvizaĝaj, bluokulaj, nesubigeblaj homoj, enkarniĝo de la malripozo de ilia raso. Hazarde aŭ cele, en solo aŭ du- kaj triope, ili venis, neniu sciis de kie, kaj batalis aŭ mortis, aŭ pluiris neniu sciis kien. La pastroj agitegis kontraŭ ili, la ĉefoj elvokis siajn batalistojn, kaj ŝtono frapiĝis sur ŝtalon, sed tio malmulte helpis. Kiel akvo gutanta el la grandega dig-lago, ili fluetis tra la mallumaj arbaroj kaj intermontoj, sin tiris tra riveroj en arboŝelaj kanotoj, aŭ per mokasenaj piedoj rompadis vojon tra neĝo por siaj lupohundoj. Ili venis de grandioza raso, kaj de patrinoj diverslandaj, sed tion ĉi la peltvestaj anoj de la Nordlando ankoraŭ ne konsciis. Kaj ofte tia migrulo finbatalis kaj mortis nekantite sub la malvarma fajro de la Arkta Flagrado, kiel faris liaj fratoj en brulaj sabloj kaj vaporantaj ĝangaloj, kaj kiel ili plue faros ĝis en la matureco de l' tempo la destino de ilia, raso estos plenumita.
Estis preskaŭ la dekdua horo. Tra la norda horizonto roza ardo, pala okcidente kaj heliĝanta oriente, signis la nevideblan mergiĝon de la noktomeza suno.
La krespusko kaj la tagiĝo tiel kunfluis, ke ne estis nokto, sed simpla kunfando de tago al tago: apenaŭ rimarkebla interligo de du sunocikloj. Kildio time ĉirpis bonan nokton kaj la plena, riĉa gorĝo de rubekolo jam disvokis bonan matenon. El insulo sur la brusto de Jukon-rivero nestaro da sovaĝanasoj voĉis siajn senfinajn plendoin, dum kolimbo mokridis responde el kvieta riverforo.
Proksime, ĉe la bordo de laca-paca golfeto, amaso da betulŝelaj kanotoj staris du- kaj tri-vice. Eburklingaj lancoj, ostopintaj sagoj, boaclede ŝnuritaj pafarkoj kaj simple plektitaj nasoj perfidis, ke en la kota riverfluo la salmomigro komenciĝis. Ĉe la fono, el la konfuzo de feltendoj kaj sekigaj stabloj, leviĝis la voĉoj de la fiŝkaptista gento. Junviroj kapriolis unu kun alia aŭ flirtis kun la junulinoj, dum la pliaĝaj edzinoj, jam plenuminte la celon de sia ekzisto per refrukto, kaj tial forbarite de tiaj petoloj babiladis inter si, dum ili plektis ŝnurojn el la verdaj radikoj de terrampaj lianoj. Ĉe iliaj piedoj ilia nuda idaro ludis kaj kverelaĉis, aŭ ruliĝis en la koto kun la falvaj lupohundoj.
Sur unu flanko de la ten- daro, kaj distinge aparta de ĝi, staris dua bivako kun du tendoj. Tio estis blankula bivako. Jam la elekto de situo emfaze atestis pri tio. Por eventuala ofensivo, ĝi superstaris la indianan tendaron en centmetra distanco: por defendo servis la altiĝo de la tero kaj la interspaco: kaj laste, ĉe malvenko restis dudekmetra deklivo senpere malsupren al la kanotoj.
De unu el la tendoj venis la plenda ploro de malsana infano kaj la lula kanto de la patrino. Ekstere, antaŭ la ardaĵo de fajro, du viroj interparolis.
"He, mi amas kiel bona filo la eklezion. Eĉ tiel mi amas, ke mi konsumas la tagojn forkurante de ĝi kaj la noktojn sonĝante sonĝojn de repago. Sciu ! -- " la voĉo de la mestizo laŭtiĝis je rabia grumblo. "Mi nas- kiĝis apud la Ruĝa Rivero. Mia patro estis blanka -- tiel blanka kiel vi. Nu vi estas jankio, sed li estis laŭnaska brito kaj sinjorido. Kaj mia patrino estis ĉefidino kaj mi -- digna viro. Jes ja, oni bezonis dufoje min rigardi por konstati, kia sango fluas en miaj vejnoj: ĉar mi vivis kun la blankuloj kaj estis unu el ili, kaj la koro de mia patro batis en mi. Estis okaze virgulino -- blanka -- kiu rigardis min tre volonte. Ŝia patro havis grandajn terojn kaj multajn ĉevalojn: li estis ankaŭ grandulo inter siaj, kaj lia sango estis franca. Li diris, ke la knabino ne konas sian koron kaj li multe ŝin admonis, kaj ekkoleris, ke povis okazi tia afero.
"Ŝi tamen konis sian koron, ĉar ni rapide venis antaŭ la pastron . Sed pli rapide venis ŝia patro, kun mensogaj vortoj, falsaj promesoj aŭ mi ne scias: nu tiel, ke la pastro rigidigis la nukon kaj ne volis fari, ke ni rajtu kunvivi. -- Kiel en la komenco la eklezio ne volis beni mian naskiĝon, tiel nun la eklezio rifuzis min edzigi kaj sekve trudis sur miajn manojn la sangon de homoj: Jen kian motivon mi havas por ami la eklezion. -- Ĉar mi batis la pastron sur lian virinan buŝon kaj ni prenis rapidajn ĉevalojn, la knabino kaj mi, ĝis Fort Pierre, kie troviĝis pastro bonkora. Sed arde en nia spuro sekvis ŝia patro kaj fratoj kaj aliaj viroj, kiujn li varbis al si. Kaj ĉevalkurante ni batalis, ĝis mi senhomigis tri selojn kaj la ceteraj fortiris sin kaj pluiris al Fort Pierre. Tial ni turnis nin orienten, la knabino kaj mi, al la montoj kaj arbaroj, kaj ni kunvivis kaj ni ne estis geedzoj -- verko de la bona eklezio, kiun file mi amas.
"Nun atentu, ĉar jen sekvas la strangeco de virino, kies vojon neniu viro povas kompreni. Unu el la seloj, kiujn mi senhomigis, estis tiu de ŝia patro, kaj la hufoj de la postirantoj lin tramplis en la teron. Tion ni vidis, la knabino kaj mi, kaj tion mi estus forgesinta, se ne memorus ŝi. Kaj en la trankvilo de l' vespero, post fino de la taga ĉaso, ĝi venis inter nin, kaj ankaŭ en la silento de la nokto, kiam ni kuŝis sub la steloj kaj devus esti unu. Ĝi ĉiam ĉeestis. Ŝi neniam parolis, sed tio sidis ĉe nia fajro kaj nin tenis ĉiam apar- taj. Ŝi penadis flankenmeti ĝin, sed ĉiam ĝi sin levis, ĝis mi povis legi ĝin en la rigardo de ŝiaj okuloj kaj eĉ en ŝiaj spiroprenoj.
"Kaj fine ŝi naskis al mi infanon, infanon inan, kaj mortis. Tiam mi iris en la genton de mia patrino, por ke la bebo sin nutru ĉe varma brusto kaj vivu. Sed miaj manoj estis malsekaj de homa sango, pro la eklezio, ĉu ne malsekaj de homa sango. Kaj la rajdistoj de la Nordlando venis por mi; sed la frato de mia patrino, jam ĉefo siavice, min kaŝis kaj donis al mi ĉevalojn kaj nutraĵon. Kaj ni foriris, mia infanino kaj mi, ĝis la Hudson-golfa Lando, kie la blankaj homoj malmultis kaj ne estis demandemaj. Kaj mi laboris por la kompanio kiel ĉasisto, kiel gvidisto, kiel hundosledisto, ĝis mia infanino elkreskis je virino: alta, gracila kaj bela por la okuloj.
"Vi konas la vintron, longan kaj solecan, kiu naskas malicajn pensojn kaj malbo- najn farojn. La faktoriestro estis viro rigora kaj aŭdaca. Kai ne tia li estis, kian virino volonte rigardus. Sed li ĵetis rigardon sur mian infaninon, kiu jam fariĝis virino. Dipatrino ! li forsendis min je longa vojaĝo kun hundoj, por ke li povu -- vi komprenas, ke rigora viro li estis, kaj sen koro. Ŝi estis plej blanka, kaj blanka ŝia animo, kaj -- nu, ŝi mortis.
"Estis akre malvarme la nokton de mia reveno: mi forestis jam monatojn kaj la hundoj dolore lampaŝis kiam mi venis al la faktorio. La indianoj kaj mestizoj rigardis min silente kaj mi ial eksentis timon, sed mi nenion diris ĝis la hundoj estis nutritaj kaj mi estis manĝinta kiel devas homo kun laboro farota. Poste mi ekparolis, postulante la sciigon, kaj ili regresis de mi, timante mian koleron kaj tion, kion mi povus fari: sed la rakonto elvenis, la korŝira rakonto, laŭ vorto kaj laŭ ago, kaj ili miris, ke mi estas tiel kvieta.
" Kiam ili finparolis, mi iris al la domo -de la estro, pli trankvila ol nun rakontante ĝin. Li estis ektiminta kaj alvokis la mestizojn lin helpi: sed al ili ne plaĉis lia faro, kaj ili lasis lin manĝi, kion li kuiris. Do li fuĝis al la domo de la pastro. Tien mi sekvis. Sed kiam mi alvenis tiun lokon, la pastro baris mian vojon kaj parolis mildajn vortojn kaj diris, ke homo kolera devus iri nek dekstren nek maldekstren, sed rekten al Dio. Mi postulis per la rajto de patra kolero, ke li cedu al mi vojon, sed li diris, ke nur super lia korpo, kaj admonis min preĝi. Jen denove ĝi estis la eklezio, ĉiam la eklezio: ĉar mi trapasis super lia korpo kaj sendis la faktoriestron renkonti mian virin-infanon antaŭ sia dio, kiu estas dio blankula kaj malbona.
"Poste estis alarmo kaj ĉaso, ĉar oni sendis vorton al la faktorio malsupre: kaj mi foriris. Tra la lando de la Granda Sklavo, tra la valo de Mackenzia-rivero ĝis la eterne fermita glacio, plu super la Blankajn Roki-montojn, preter la granda kurbo de Jukon-rivero, ĝis tiu ĉi loko mi venis. Kaj de tiu tago ĝis hodiaŭ via estas la unua vizaĝo el mia popolo patra, kiun mi rigardis. Ĝi estu ankaŭ la lasta! Ĉi tiu gento, kiu estas mia gento, estas simplaj homoj, kaj ĉe ili mi estas levita en honoron. Mia vorto estas por ili leĝo kaj iliaj pastroj faras nur laŭ mia ordono, alie mi ne tolerus ilin. Kiam mi parolas en ilia nomo, mi parolas por mi mem. Ni deziras, ke oni lasu nin trankvilaj. Ni ne volas vian specon. Se ni permesus vin sidi ĉe niaj fajroj, poste venus via eklezio, viaj pastroj kaj viaj dioj. Kaj sciu, ke ĉiun blankulon, kiu venos al mia vilaĝo, mi devigos nei sian dion. Vi estas la unua kaj vin mi indulgas. Tial estos bone, ke vi iru, kaj iru rapide. "
"Mi ne respondecas pri miaj fratoj," la dua viro ekparolis, medite plenigante sian pipon. Hay Stockard estis iufoje tiel mezura en parolo kiel impeta en ago, sed nur iufoje.
" Sed mi konas vian rason ", respondis la alia. "Viaj fratoj estas multaj, kaj estas vi, kiu strekas la vojon, kiun ili sekvos. Kun la tempo ili ekposedos ĉi tiun landon, sed ne dum mia tempo. Ili jam, kiel mi aŭdis, staras ĉe la fontakvoj de la Granda Rivero, kaj en ĝia subo estas la rusoj."
Hay Stockard eklevis rapide la kapon. Ĉi tio estis ja konsterna geografia informo. La Hudscn-golfa faktorio ĉe Fort Jukono havis alian ideon pri la vojo de la rivero, kredante ke ĝi fluas en la Arktan Maron.
"Jukono do sin verŝas en la Beringan Maron?" li demandis.
"Mi ne scias, sed tie sube estas la rusoj, multaj rusoj. Sed tio estas indiferenta. Vi povas pluiri kaj mem vidi: vi povas ankaŭ reiri al viaj fratoj, sed supren laŭ la Kojukuk-rivero vi ne iros dum la pastroj kaj batalistoj min obeas. Tiel ordonas mi, Bap- tisto la Ruĝa: mia vorto estas leĝo kaj mi estas estro super mia popolo."
"Kaj se mi iros nek ma1supren al la rusoj nek returne al miaj fratoj?"
"Tiam vi iros flugpiede antaŭ vian dion, kiu estas dio blankula kaj malbona."
La ruĝa suno elsaltis, stria kaj sanga, super la nordan horizonton. Baptisto la Ruĝa stariĝis, abrupte kapsalutis, kaj reiris al sia tendaro inter la purpuraj ombroj kaj la kantado de la rubekoloj.
Hay Stockard finfumis ĉe la fajro sian pipon, figurante en la fumo kaj la ardaĵo la nekonatajn fontakvojn de Kojukuko, stranga rivero, kiu finis ĉi tie sian arktan migradon kaj mergis siajn akvojn en la kota Jukona riverego. Ie tie supre, se kredi la agoniajn vortojn de ŝippereulo, kiu faris la timindan tralandan vojaĝon, kaj se veron atestis la flakono da oraj grajnoj en lia saketo -- ie tie supre en tiu hejmo de vintro, staras la Trezorejo de la Nordo. Kaj kiel sentinelo de la pordego Baptisto la Ruĝa, angla mestizo kaj renegato, baris lian vojon.
"Pa!" Li dispiedis la ardaĵon kaj leviĝis al sia plena alto, la brakoj loze etenditaj, dum li rigardis la ruĝantan nordon kun animo senĝena.