dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Rivero

您是本帖的第 1258 个阅读者
树形 打印
标题:
Rivero
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Rivero

Zuska Minichová - Rivero

(elslovakigis Martin Minich)

Imago en la sorĉospegulo ondiĝis kaj subite tute malaperis. Ĝi estis blinda jam. La reĝino de la riverdelto ekpensis, ĉu tio ne estas pli bone -- almenaŭ ŝi ne devos rigardi mortiĝadon de sia imperio ĝis maldolĉa fino. Ŝi mallevis la kapon pezigitan de la krono ornamita kun riverperloj. Ŝi ne plu kapablis daŭrigi. Akvo de la rivero, el kie devenis ĉiu ŝia sorĉpotenco, malaperis ial. Surfunde de la vasta eksfluejo restis nur kelkaj malodoraj flakoj kaj progrese kun ilia malaperiĝado malmultiĝis ankaŭ povo de la reĝino. ŝi sciis ke post nelonge la suno sekigos eĉ la lastan.

Sur ŝtupoj vojantaj al la perlamota trono kuŝis kelkaj niksinoj -- malmultnombra resto de ŝia fidela kunularo. Ili forpasadis silente unu post la alia kaj al ŝi mankegis jam larmoj por plori pro ili.

"Helia," ekparolis la reĝino de la riverdelto per malforta voĉo, esperante ke ĝi ĉiam enhavas almenaŭ spuron de estinta digno. "Mi repripensis vian peton. Kaj mi decidis..." Unu el niksinoj levis sian rigardon al la trono kaj ŝia vizaĝo ekesprimis espere por momento.


La reĝino koncentrigis fortojn por iom da tempo, por daŭrigi: "Do bone, mi konsentas. Se vi ne sufiĉe kuraĝas morti kun via rivero kaj anstataŭe elektas mizeran homan sekteran pen-ekziston, do havu ĝin. Ekde ĉi-momento poreterne vi fariĝas homo. Mi ne rajtigas min juĝi vian timon; tamen estu sciigita, ke nek homoj mortas facile. Konsoliĝu pri tio laŭ via kapablo." Esprimega gesto, foririgonta la niksinon el la palaco, efektiviĝetis en malfortan manmoveton; Helia tamen komprenis.

Kun vortoj de la reĝino ŝi eksentis en si forton por piedpaŝi. Ŝi forlasis la palacon. Ŝi havis planon kaj ŝi kredis, ke ŝi sukcesos savi la delton kaj ĉiujn ĝiajn viv-estajojn antaŭ finsekiĝo.


Sur la fonto sidas grandega rano-bufo baranta al la rivero flui, forpelante per sia rigardo eĉ la nubojn el la lando. Ŝi rezistadas kontraŭ ĉiuj provoj forigi ŝin. Homaj potencoj jam cedis la batalkampon -- ili havas ankaŭ aliajn riverojn. Helia malsame. Krome, ŝi pensis ke ĝis nun neniu elektis propran aliron. La bufo certe fundamente ne estas malbona. Mortigado na malamikaj kavaliroj kaj sorĉistoj estas komprenebla sindefenda agado. Eble ŝi ne konscias pri la sekvoj de sia sidado sur la fonto. Se iu profunde parolos al ŝi pri la malprospero kaŭzata de sekado, se iu racie klarigos al ŝi... Eĉ la grandega bufo estas nur rano kaj ne povas resti malinteresanta konfronte al suferado de miloj da ŝiaj samspecaninoj.

"Tio devas tuŝi ŝin," parolis al si Helia, kaj en ŝia voĉo sonis kuraĝo kaj sinkredemo. Ŝi savos la deltan imperion. Ŝi mem neniam plu povos vivi inter la niksinaro, sed ŝi oferus eĉ pli valore, se tio estus almenaŭ ebla. Laŭlonge de la sekiĝinta riverfluejo ŝi piedvojaĝis al la fonto. Ŝi iris dumtutdiurne kaj ĉiam eksentante laciĝon ŝi memoriĝis la reĝinon. Ŝi ĉirkaŭrigardis, kaj vidinte ĉirkaŭmanĝitajn skeletojn fiŝajn, mortajn libeletojn kaj sekigitajn algojn, forlasitajn nestojn birdajn, ŝi ekpaŝadis kun nova fervoro.

Ŝi sciis ke ne nur per fervoro vivtenas sin homo kaj ke iam devas estiĝi momento, kiam forto de ŝia homa korpo elĉerpitos. ŝi sukcesadis ne pensi pri tio -- ĝise ĝis tiu momento.


Ŝi sidis en la ombro de la malalta salika arbo kaj perdorse ŝi sentadis strukturon de ĝia ŝelo. Sencele ŝi vagrigardis sekegan landon kaj dolorplene konsciadis la realajon, ke ŝia homa korpo daŭrigos la vojon nur kaze, ke ĝi ricevos manĝajon kaj trinkajon. Lastatempe ŝi perdadis forton tre rapide kaj nek dormo ĝin refreŝigis. ŝi petis la maljunan salikon por iom da forto, sed ŝi ne respondis. ĉiom da vivlimfo ŝi forŝutis en la radikojn, por travivi la sekperiodon dorme.

Helia sentis sin sole. Ŝi perdis eĉ esperon ke en urboj ŝi renkontos iujn bonajn homojn. Bonaj homoj ja antaŭlonge transloĝiĝis, kaj iliaj elrabitaj eksloĝejoj helpis al ŝi neniel. Kaj la malsato frapis ĉiam pli kaj pli... ŝi levis platan ŝtonon. Sube kaŝiĝinta lacerto provis eskapi, Helia tamen estis pli rapida kaj tuj kaptis ŝin en la manon. Besteto malliberigite klopodis vane liberigi sin, kaj en ĝiaj okuletoj speguliĝis primorta timego. Helia eke ne kapablis rigardi en ilin. "Mi ne povas mortigi vin," ŝi diris. "Do ne timu, mi liberlasos vin." ŝi atendis dankesprimon aŭ almenaŭ koleregajn mallaŭdojn, sed vane. Nur post iom da tempo post kiam la lacerto malaperis en la plej proksiman fendajon teran, Helia ekkomprenis. Ŝi estas homo. Lacertoj kaj salikoj ne plu komprenas ŝin, nek ŝi komprenos ilin. ŝi kunpremis la dentojn kaj ekpaŝis plu en la malgasteman landon. La ununura aĵo kiu gravas, estas ŝia misio. Ŝi devas sukcesigi ĝin, kosto estu iom ajn.

Sekve trafitan lacerton ŝi manĝis senhezite.


La lastan homestajon Helia estis renkontinta ja antaŭlonge. Tial ŝi emis ne kredi al siaj okuloj, kiam ŝi antaŭ ligna domaĉo en malnova ŝipeto trovis sidantan pram-transportiston. Li ne vidis ŝin veni. Li apogis sin per sia remilo rigardante suben, al la fundo de la riverfluejo, kie brilis la lasta ereto da koto. Helia ekbedaŭris lin. Senutila, kaj senutile malmolkapa, la lasta el la homoj kiu ne rezignis, aŭ tro maljuna por forti sufiĉe por foriri, li rigardis malrapidan mortiĝadon de la rivero, kiu vivtenintis lin... Lia fato ekmemorigis al Helia ĉiujn mortajn estajojn kiuj ĉerpis iliajn sorĉpovojn el akvo. Ankaŭ la grizmaljuna pramtransportisto estis siamaniere estajo de la rivero... Kiam li ekvidis na Helia, rideto ekaperis en lia spertaspekta vizaĝo. Same kiel ŝi, li jam longe ne vidis animan vivestajon. Li ofertis al ŝi tranoktadon kaj volonte kunmanĝis kun ŝi modestan vespermanĝon el lia malmultiĝanta provizo, nur por povi interparoli kelkajn vortojn.

Li ja ne miris aŭdinte kien kaj kial ŝi vojaĝas. Alial travagadis tiun ĉi landorandon neniu jam ekde longe. La maljuna pramtransportisto ĉiam volonte helpadis al vizitantoj kaj prenadis por deponi iliajn manĝajojn, akvon kaj aliajn ajojn, kiuj senutile pezigus ilin batalantajn kontraŭ la bufo. Nur tiel li sukcesadis vivteni sin.


"Verŝajne mi komence provos bonvole, kvankam mi ne tro esperas ke ŝi komprenos min..." pensadis Helia voĉe pri la venonta tago.

"Tiaj grandaj bestaĉoj ofte komprenas homan lingvon," la pramtransportisto provadis ŝin konsoli.

"Do ni esperu, ke ankaŭ tiu ĉi komprenos, ĉar alikaze mi devos mortigi ŝin senkompate," ŝi aldonis malhele. Mortigado ne estas eĉ duone tiom malfacila, kiom ŝi iam konsiderus.


La pramtransportistan dometon ĉirkaŭis stelplena nokto. Helia kuŝis dormante. En pala luna lumo la pramtransportisto vidis ŝian vizaĝon kvazaŭ niksina. Li kurbiĝis super la lito de Helia kaj observadis, kiel regule ŝi spiras. Post mallonge ŝi finspiros. Li ekpensis, ke estas niksina fato morti en juna aĝo. Li premis pli firme la ponardon kaj ekpikis. Ununura spertula movo ja sufiĉis -- li farintis tion multfoje jam. Ŝi neniom suferis.

Matene li enfosis ŝin en la malmolan teron, apud la aliuj. Kaj noblaj kavaliroj estis inter ili, kaj magiuloj, kaj zelotoj... Tamen atingis la celon nek unu el tiuj, kiujn potencoj laŭlongintaj ĉe la rivero misiigis mortigi la bufon.

Iam antaŭlonglonge, li eraris --- li manenprenis tiun malbenitan fi-remilon kaj poste eksciis, ke li neniel povas formeti ĝin. Kaj neniu plu estis tiel stulta por transkaptiĝi. Jes, li iam eraris, sed ekde tiam li pagis tion almenaŭ miloble... Maljam nun la fato donis al li ŝancon. Se la rivero formortos, la magia kateno estos rompita. Bezonatas nur malsukcesigi na ĉiuj provoj savontaj ĝin.

Apogante sin per sia remilo li ekpaŝis al la bordo. Bezonatas nur atendi. Kiam en la riverfluejo sekiĝos la lasta kotero, estos li finfine libera.


Zuska Minichová estas juna aŭtorino de fantazia kaj scienc-fikcia literaturo. Rakonteto Rivero (Rieka) atingis finalon kaj estas envicigita en kolekto de la konkurso Cena Gustáva Reussa en la jaro 2001. Ĝi aperis ankaŭ en la rakonteta libro Mozaika rôznobežných ciest (Mozaiko de malparalelaj vojoj) de aŭtor-grupo 3ÉDER. Esperanta traduko de ĉi-rakonteto (traduke de ŝia frato) estas publikigita en Esperantisto Slovaka 2-3/2001.

Zuska publikigis ankaŭ en slovaklingva jurnalo Fantázia kaj sukcese partoprenis plurajn konkursojn.

ip地址已设置保密
2008/5/30 9:22:18

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询