Ĉirkaŭ tagmeze
Ĉirkaŭ tagmeze
de Quim Monzó
elkatalunigis Hektor Alos i Font
La viro enspiras la fumon de cigaredo kaj malkroĉas la telefonon. - - Ha lo? - - Saluton -diras ina voĉo.- Estas mi. La viro rektigas la dorson. Premas la cigaredon kontraŭ la cindrujon apud la telefono. Li parolas mallaŭte: - - Milfoje mi diris, ke vi ne telefonu min hejmen. - - Nu... - - Mi ĉiam diris al vi, ke vi telefonu al la oficejo. - - Ĉu vi povas paroli? - - Kompreneble ne. Vi povas imagi. - - Kie estas... ŝi? - - En la dormoĉambro. - - Ĉu ŝi... aŭdas vin? - - Ne. Sed ŝi povas tuj eniri. - - Pardonu. Mi bedaŭras. Sed mi bezonis telefoni vin nun. Mi ne povis atendi ĝis morgaŭ, en la laborejo. Estas paŭzo. La viro ĝin rompas. - - Kial? - - Ĉar tiu situacio tre suferigas min. - - Kiu situacio? - - La nia. Kiu alia, do? - - Sed... Aŭskultu, kara... - - Ne! Nenion diru. Ne necesas. -Ŝi klopodas ironii kaj ne tre sukcesas.- Eble ŝi aŭdos vin. - - Ŝi ne aŭdas, nun. Aŭskultu... - - Mi kredas, ke jam estas tempo fari decidon. - - Kiun decidon? - - Ĉu vi ne imagas? - - Mi ne emas ludi enigmojn, Maria. - - Mi devas elekti. Inter vi kaj li. - - Do? - - Do, ĉar vi ne povas doni al mi ĉion, kion mi deziras... Ni ne trompu unu la alian: por vi, mi neniam estos pli ol... -ŝi profunde enspiras. Malproksime aŭdeblas ambulanco.- Vi ne volas forlasi ŝin, ĉu? Mi ne scias, kial mi demandas. Mi jam konas la respondon. - - Kio estas tiu bruego? - - Mi telefonas de budo. - - Ni jam priparolis tion mil fojojn. Ĉiam mi estis sincera al vi. Mi neniam kaŝis, kiaj estas la aferoj. Ni plaĉas unu al la alia, ĉu ne? Do... - - Sed mi ĝisgorĝe hokiĝis de vi. Vi... mi ja scias, ke vi tute ne. - - Mi ĉiam diris, ke mi ne volas vundi vin. Neniam mi promesis ion ajn. Ĉu mi ion promesis al vi? - - Ne. - - Vi decidu, kion ni devas fari. - - Jes. - - Ĉu mi ne ĉiam diris al vi, ke nur vi decidu, kion ni faru? - - Jes. Tial mi telefonas. Ĉar mi jam decidis. - - Mi ĉiam estis honesta al vi. -Li haltas.- Kion vi decidis? - - Mi decidis... ne plu vidi vin. La virino diras tion kaj ekploras. Ŝi ploras sufiĉe longe. Iom post iom, la singultoj mallaŭtiĝas. La viro profitas por ekparoli. - - Mi bedaŭras, sed se vere tion vi... La virino interrompas: - - Sed, ĉu vi ne komprenas, ke mi ne volas ĉeeesi viiidi viiin? Kiam la viro ne plu aŭdas la ploron, ekparolas: - - Maria... - - Ne. -Ŝi purigas sian nazon.- Mi preferas, ke vi nenion diru. Subite, la viro laŭtigas la voĉon. - - Nu, mi fakte elektus aŭton kun pli alta efikeco. - - Kion? - - Ĉefe, se vi devas tiel multe stiri eksterurbe. -Li haltas momenton.- Jes. -Li denove paŭzas.- Jes, mi komprenas. Nu, pri tio mi ne scias, kion konsili. Sed ŝajnas, ke plej konvena por vi estas aŭto kun multe pli da..., da... -Li kvazaŭ serĉas la vorton.- Bone, jes. Sed ĝi suĉas tro da benzino. - - Ĉu vi ne povas paroli? - - Kompreneble ne. - - Ŝi estas apude, ĉu? - - Jes. - - Antaŭ vi? - - Jes. Sed tiu modelo estas iom malpli kosta ol la japanaj. Kaj la japanaj... - - Via edzino antaŭ vi kaj mi ĉi tie, sen scii, kion fari. -Ŝi indignas pli kaj pli.- Sen fari finan decidon kaj forigi tiun kor-premon. - - La idealo estas kvar pordoj. Por via familio, kvar pordoj. - - Ĉu vi komprenas, ke ne estas alia elirejo? Ni ne povas tiel daŭrigi. Eĉ ne unu civilizitan dialogon ni havas! - - Sed tiu konsumas ĉirkaŭ ses litrojn kaj duonon. - - Vi paroladas pri aŭtoj, pri litroj da benzino, pri tio, ĉu kvar-porda, kaj mi eĉ ne kuraĝas kroĉi. - - Momenton. -La viro kovras la parolilon per la mano. La ino aŭskultas dampitan konversacion.- Ŝi diras, ke... -Li rekovras la parolilon kaj denove levas la manon.- Diru al Lluﳡ, ke Anna tre ŝatis la kukon. - - Kun kiu ŝi kredas, ke vi parolas? - - Bone, ĝis la! - - Ĉu vi volas, ke mi kroĉu aŭ...? Sed antaŭ ol fini, diru, ĉu ni morgaŭ renkontiĝos. - - Jes. - - Mi neniam ŝanĝiĝos. Mi telefonas por diri, ke ni finis kaj tamen mi demandas, ĉu morgaŭ... Ĉu en la kutima loko? - - Jes. - - Je la sama horo? - - Ĝuste. - - Kaj -ŝi ekparolas mielvoĉe- ĉu ni faros, kiel ĉiam? Mi imagas vin antaŭ mi, surgenue: vi levas mian jupon... Ĉu vi lekos min? Ĉu vi mordos min? Ĉu vi tre dolorigos min? - - Jaaa. -Subite li reparolas mallaŭte.- Kriste, Maria! Ŝi preskaŭ komprenis. Ŝi nun estas en la kuirejo, sed povas tuj reveni. Kaj se ŝi petintus la telefonon por paroli kun vi? - - Kial ŝi volus paroli kun mi? - - Mi ne volas diri kun vi: mi volas diri kun kiu ŝi pensis, ke mi parolas. - - Vi estas nekomprenebla. Kaj mi estas nekomprenebla. Eĉ mi mem ne komprenas min. Riproĉoj min ronĝas, mi decidas fini kaj sufiĉas aŭdi vian voĉon, por ke ĉiuj miaj decidoj forvaporiĝu. Mi tre ŝatus esti kun vi. Venu. Ĉu vi povas? Kompreneble ne. Ne gravas. Mi nervoziĝas, kiam mi ne povas aŭdi vin. Ĉu vi amas min? - - Kompreneble. - - Prefere mi kroĉu. Ĝis. - - Kie vi estas? - - En trinkejo; mi jam diris. - - Ne. Vi diris, ke vi estas en budo. - - Do, se vi sciis, ke mi estas en budo, kial vi redemandas? - - Tamen vi ne estas en budo, sed en trinkejo. Nu, vi tion diras nun. - - Trinkejo, budo: ne gravas. - - Ho, "ne gravas", "ne gravas". - - Hej, sufiĉas! - - Kion vi planas fari, nun? - - Nun? Vi volas diri, pri nia afero? - - Ne. Mi volas diri: tuj. Ĉu vi iros al kinejo? Ĉu vi tagmanĝis? Ĉu vi devas ĉeesti lecionon pri aktorado? - - Nu, mi kroĉas. - - Atendu momenton. - - Mi... - - Foje, Maria, mi pensas, ke se nur ni volus, se nur ni vere dezirus, ni povus igi, ke ĉio iru aliel, sen tiom da streĉo. - - Nu, ja. - - Ja, kio? - - Jes. - - Kio okazas? Ĉu vi ne povas paroli? Ĉu estas iu, kaj tial vi ne povas paroli? - - Hm, jes. - - Vi rendevuis lin en trinkejo kaj li jam alvenis. Aŭ li estis kun vi kaj nun proksimiĝis al la telefono. Jes aŭ ne? Aŭ kio do? - - Nu, mi redonos al vi la libron. Estu trankvila, karulino. - - Nun vi parolas al mi ine. - - Ĝis do! Telefonu. Kaj memorigu min, ke mi redonu la libron. - - Ha, ne. Nun ne kroĉu. Vi suferigis min dum mi povis nur respondadi stultaĵojn al vi kaj nun... - - Tiun mi ne konas. Rediru la titolon... - - Perfekte. Vi rolas bonege. Nun vi diros la titolon de la libro. Ĉu ne? - - Ja... - - Tre bona, tiu "ja". Ĝi verŝajnigas, ĝi igas la dialogon reala kun tiu knabino, kiun vi supozeble alparolas. - - La amo posttagmeze, vi diras? - - Ĉu tio estas kaŝa kritiko aŭ invito? - - Sed multe pli bona ol La amo posttagmeze estis La cent martirigoj. Nu, almenaŭ laŭ mi. - - Vidu, ĉi tiun mi ne legis. Ĉu ankaŭ ĝi estas romano? - - La cent martirigoj teda?