V
`Kukbakist,' Japi diris, `mi sentas min tiom stranga interne.' Estis je iu posttagmezo ĉe Bavink. Mi verdire estis veninta por paroli kun Bavink, sed tiu estis for. Japi sidis apud tablo sur kiu staris kvincenda inkboteleto kaj sur kiu kuŝis stako de gazetoj. `Kukbakist, mi sentas min tiom stranga interne.'
Vi efektive forte odoras kiel juniperbrando,' mi diris.
`Ne,' Japi diris, `ne kaŭzis la brando. Mi kredas ke mia animo tro grandas.' Nu, kia ulo estas tiu profitulo! `Kion vi intencas per la gazetoj?' mi demandis. Japi manbatis la stakon. `Estas Novaĵo-de-la-Tago-oj, Kukbakist, Novaĵo-de-la-Tago-oj. Kelkaj jam aĝas pli ol monaton.' `Ĉu vi renove devas laborpeti, Japi?' `Jes, bone vi divenis, kara. Tiele ne plu eblas. Prenu seĝon. Jen vidu, KH 14684 Novaĵo de la Tago. Estimataj Sinjoroj.' - `La kioma estas tio?' mi demandis. - `Nur la unua. Ne tiom rapide eblas. Tion kaŭzas ke vi ĉiuj neniam estis en la komerco, vi ĉiuj ne scias kiom malfacile estas. Kion vi deziras trinki, virego? Vi pardonos min, ĉu ne?' kaj li trempis sian plumon en la inko kaj fikse rigardis la paperon. `Kukbakist,' Japi diris, malesperante ĉirkaŭrigardante kaj reformetante sian plumon. `Ne eblas, mi simple estas netaŭga por tio. Unufoje mi estis en la komerco. Mi maltaŭgis por ĝi. Mi eksciis per sperto. Mi neniel komprenis ĝin. Kaj por kio ajn ĝi utilus? Mi estas tiele sufiĉe kontenta. Do, ni reformetos tion ĉi.' Kaj li prenis la stakon da gazetoj kaj zorge metis ĝin sub la tablon.
`Jen, nun mi ne plu vidas ilin. Vi ne scias pri kio estas la komerco, Kukbakist, aliokaze vi ne priridus. Komence oni devas iri al lernejo ĝis oni estas dekokjara. Ĉu vi iam sciis kiom da ŝafoj estas en Aŭstralio kaj kiom profunda estas la Sueza kanalo? Ĝuste, jen vi rimarkas. Mi sciis tion. Ĉu vi scias kio estas polarizo? Nek mi, sed sciis mi tion. Pril plej strangaj aferoj oni lernigis min. Francigu: `kun benefico de inventaro'. Kiel oni ekfaru ion tian? Mankas al vi scio, Kukbakist. Kaj tiel daŭras jarojn. Kaj post tio onia maljunulo lokigas onin en kontoro. Kaj tiam oni rimarkas ke oni lernis ĉiujn tiujn aferojn por ke oni povu perpenike malsekigi paperon. Cetere temas pril jamkonata umaĉado. Ĉeesti ekdel naŭa matene senmove sidonte dum horoj. Mi opiniis ke tiel la aferoj ne progresas. Mi ĉiam malfrue alvenis, kvankam mi ja klopodis alveni ĝustatempe, sed simple ne plu sukcesis, jam tiom da jaroj mi faris. Kaj malmole estis. Ili diris al mi ke mi fuŝas ĉion, pri kio ili probable pravis. Mi ja volis, sed ne povis, mi ne estas ulo tauĝa por laborado. Ili diris ke mi mallaborigas la aliajn, pri kio ili probable ankaŭ pravis. Kiam mi plendis dirante ke mi tute ne ŝatas kaj demandis ĉu mi nun pro tio ĉi lerneje lernis ĉiujn tiujn strangegajn aferojn, tiam la maljuna librotenisto diris: `Jes, knabo, vivo ne estas romano.' Rakonti malaĉajn ŝercojn, tion mi bone povis kaj ili ankaŭ trovis tion amuza, sed pri tio ne kontentis. La maljuna librotenisto jam baldaŭ ne plu sciis kion li faru kun mi. Se la estro ne estis, tiam mi imite bestoblekis, kantis komikajn kantojn, kiujn ili neniam antaŭe aŭdis. La estrido, kiu imagis sin bubo, fojfoje venis kontoren por preni sian monon. Li parolis terure afekte kaj rigardis kun plejnaŭza, neniel pravigebla montro del supereco la servistojn de sia paĉjo. La homoj ventrokrevige ridis, kiam mi imitis tiun junulon. Krome, mi tie ankaŭ difektis skribomaŝinon kaj netrovebligis libron. Post tio, ili metis mi ĉe maŝinon, kiun ili nomis la `gilotino'. Per tio mi devis tranĉi specimenojn. Dum tagoj mi laboris per ĝi: ĉiuj specimenoj malrektanguliĝis. La homoj ja rimarkis tion, ili ne atendis alie. Ili nur metis min tie, por preventi pli gravajn fuŝojn. Tiuj specimenoj ja ĉiuokaze estis forĵetotaj; tiuj neniam iris al klientoj. Tamen mi havis en tiuj tagoj la okazon misenkovertigi leteron. Kompreneble estis grave; la viro kiu ricevis la leteron devis ne scii, ke la estro komercas kun la viro al kiu ĝi estis direktita. La librotenisto estis tute konsterniĝinta. Nur tiam mi komprenis, ke estas pli bone ke mi foriru. La estro manpremis mian. Ankaŭ mi ĝojis pri mia foriro kaj elkore reciproke premis lian manon. Mi diris, ke mi bedaŭras, sed ke estis ekster miaj kapabloj kaj mi kredas ke mi sinceris. Do, vidu, Kukbakist, jen kio estas la komerco. Post tio, mi tri semajnojn estis volontulo en malgranda borsaĵkontoro, kontroli gazetaĉojn per libro, por vidi ĉu aktoj del klientoj ellotiĝis. Estis terurege, eĉ al malamiko oni ne dezirus. Oni devis forsendi min. Mi devis tie ankaŭ kopii. Post ke mi faris, ne eĉ imageblas ke ili iel ajn komprenus la kopiolibron. Mi jam komprenis ke tiele ne eblis, Mi ne kapablis atenti pril laboro.
`Mia maljunulo fariĝis tute senkonsila. Li nun esperas, ke la situacio per si mem pliboniĝos post kelkaj jaroj. Mi pridubas tion. Ankoraŭ ne tiel ŝajnas. Ankoraŭ mia vivo estas multe tro bona. Ĉu vi jam sciiĝis ke Bavink antaŭnelonge multege mongajnis? Eta fosaĵo ĉe Kortenhuf kun eta fojnostako kaj bovido. Jen.' Kaj li aperigis sian monujon. `Ĝin ŝveligis moneroj, Kukbakist, knabo, ĝin ŝveligis moneroj. Bonkvalitaj taleroj, eĉ ŝtataj. Morgaŭ mi ekvojaĝos.
`Ĉu kune kun Bavink?' mi demandis. `Ne,' Japi diris, `ne kune kun Bavink, mi iros sole. Mi iros al Frisio.' `Sed estas meze del vintro?'. Japi kapjesis. `Por kion fari?' Li ŝultrotiris. `Fari? Nenion fari. Vi uloj estas tiom ĝene saĝaj: ĉio devas havi kialon kaj celon. Mi iros al Frisio, nenion fari, nenial. Senkiale. Nur ĉar mi inklinas.'
La sekvan matenon, mi forakompanis lin, ankoraŭ malhelis, al la rapidtrajno del sepa. Li portis senbutonan mantelon, kiu estis multe tro vasta por li, kaj surhavis kaskedon, kiu malleviĝis ĝis sub liaj oreloj, kaj liaj piedoj portis la novajn flavajn ŝuojn de Appi. Li mantenis paperan cigaringon surhavantan reklamon. `Momenton,' li diris, kiam ni jam estis malsupre. `Mi forgesis ion.' Iom poste li revenis portante fiŝhokilon.
Tiun vesperon, li estis maltre parolema. Mi ne sukcesis eligi el li kion li intencis per tiu fiŝhokilo. Dumvoje li fumis en duona horo 4 cigarojn per sia papera cigaringo, kaj kiam mi adiaŭis lin ĉel trajno-pordo, tiam li petis al mi iom da tabako.
Ses semajnojn poste, li revenis kun ses butonoj je sia mantelo kaj liaj piedoj portis ruĝajn pluŝajn pantoflojn. Li rifuzis ĉian klarigon. Kie estas lia fiŝhokilo? Oh, tiun li faligis el la trajno. Ankaŭ li unufoje falis en la akvon, li diris. Plu ne eligeblis el li. Evidente, li ne igis razi lin dum tiu tuta tempo, li koloris kiel ruĝa briko, kaj odoris kiel bovosterko. Li kunportis du funtojn da tabako, kiun neniu povis fumi. Li maniis al ĝi kaj dum du semajnojn li ne venis por peti cigaron. Post tiu tempo la du funtoj estis elĉerpiĝintaj, samkiel la cigarstumpo, kiun li krome kunportis. Tiam evidentiĝis ke tia tabako nenie en Amsterdamo haveblas. Li petskribis al Frisio, sed ne ricevis respondon. Pro tiu ĉi afero li mizeriĝis. Sed post kelkaj tagoj mi tamen vidis lin ĉe Bavink, ree kun enbuŝa cigaro, kompreneble de Bavink.
La sekvan someron Japi renove estis malaperiĝinta. Tiam mi renkontis lin sur la Norda Bulvardo en Bruselo. Nia sinjoro nun estis tute en ordo, freŝe razita, portanta grizan ĉapeleton, orflavan mallarĝan silkan kravaton, kvadratitan ĉemizon, zonon, blankan flanelan jakon kun mallarĝaj bluaj strioj, blankan tolan pantalonon malsupre nekritikeble faldgladitan, brunajn ŝtrumpetojn kun blankaj romboj, kaj malaltajn ŝuojn.
Kiel li fartas? Bonege. Kion li faras tie? Iri tien kaj reen inter la Norda Stacidomo kaj la Meza Stacidomo laŭl bulvardoj. Ĉu li amuziĝas? Elstare. Kie li loĝas? En Uccle. Kiun li profitas? Li ridis, sed ne respondis. En la Mastriĥta bierejo sur la Placo Brouckère ni trinkis multon da glasegoj da acida biero, kiun li ekŝategis. Fakte, li trinkis tutan tiun multon da glasegoj krom unu, kiun mi ne tuŝis. Kaj jen li denove sidis kvazaŭ princo, sin apogante malantaŭ en sia seĝo, digne kaj kun bongusto, trinkante, dum ke li prelege konsideradis pril ebloj de asfalto, pril Granda Bazaro, pril bela vetero, kaj post tio li diris ke li hejmeniru kaj demandis kie mi gastloĝas. Sciante tion, li povus viziti min. Kaj tiam li pagis la glasojn da biero, kaj lasis min en miro.
Komence de aŭgusto, li revenis en Amsterdamo kun bandaĝita kapo. En Marchienne aŭ Ponts* iu ministo batrompis emajlitan manĝpoton sur lia kapo. Li estis pli platmonuja ol iam ajn, lia maljunulo donis al li plejeble malmultege. Ĝis preskaŭ decembro li portis sian blankan pantalonon, kiu tiam jam delonge ne plu estis blanka. Li ne plu estis sama, li malmulte parolis kaj multe malpli fumis. Kiam li venis en la ĉambraĉon de Bavink kaj Bavink surtabligis siajn cigarojn, tiam li faligis sin en sian seĝon, nedemetinte sian mantelon aŭ sian ĉapelon, kaj pene prenis cigaron, malrapide formordis de ĝi pinton kaj kun peno trovis la alumetojn, fuŝe bruligis, malrapide fumis kaj malofte pli ol unu cigaron en vespero. Se li ekbruligis duan, tiam li forĵetis grandan parton, io kion li antaŭe neniam faris. Tiam li fumis ĝis la cigarparteto estis tro malgranda por ankoraŭ manteni ĝin, kaj li surpingligis ĝin, kaj tiel finfumis. Post nelonge li fumis eĉ oblikkape. Unufoje li lasis eĉ la fornon malhejtiĝi.
Tiam ni prirezignis lin.
Iun frostegan nokton, inter Kristnasko kaj Novjaro, venis Hojer, kiun ni ne vidis dum monatoj, kaj post iomtempa babilado, li informiĝis pri Japi. Kaj post tio li ekrememorigadis. Ĉu ni ankoraŭ scias kiel Japi pasintan someron (tiu tiam estis antaŭ preskaŭ duona jaro) vespere akompanis nin por remado sur la rivero Amstel. Li sidos sur la pruo por atentado, ĉar la ŝipo Persisto tiutempe ŝipveturante rompis ĉion, antaŭnelonge ĝi ankoraŭ sinkigis grandan kanalŝipon en proskima vilaĝo Omval. Kaj Japi rigardis en la akvon la speguliĝon del steloj kaj tenis sian dekstran manon en la akvo kaj tute ne vidis Persiston, tiel ke la Persisto devis flankeniri por ni kaj preskaŭ en la kurbo veturis kontraŭ la fundon. Tiam tiuj Persisto-uloj koleriĝis kaj unu el ili venis sur la pobon kaj insultis nin proletaj damninduloj, kaj ĵetis ŝtonon kiu enakviĝis grandan distancon antaŭ nia pruo. Tiam Bavink diris ke li ja antaŭvidis tion ĉi, kaj Japi diris: ni jene bone saviĝis.
`Prie,' Hojer tiam subite diris (Hojer emis uzi tiajn burĝajn vortojn). `Prie, mi vidis en Veere Japi-n kun Franca sinjorino, diable ĉarma aĉulinjo. Tutan vesperon tiuj du kune starante interparolis sur la ŝtona moleo kaj ili rigardis trans la balustradon la lumbuon kaj la turnantan lumon del norda insulego kaj ili aŭskultis la ondoresaltadon, kaj `vizaĝaĉumis' kiel Hojer vulgare esprimis tion. Bavink refoje diris ke li ja antaŭvidis tion, kaj mi diris: `stultaj ni estas, tion ni povintus scii,' kaj tiam ni ekparolemis pri Japi kaj diris ke li ne plu tiom profitas aliajn, kiom ni kutimis vidi de li.
Pasis ankoraŭ monato antaŭ ol Japi ekparolemis. Lia maljunulo trovis por li postenon kaj li enviciĝos la unuan de Marto. Li ne diris ke li malŝategas tion. Li vidos ĉu li povus sukcesi. Li gajnos po kvindek guldenojn ĉiumonate. Tiun vesperon denove ege frostis. La steloj estis klaraj kaj terure altaj. La forno ne estis hejtita. Ni triope sidis, ĉiu kun mantelo, starigita kolumo, kaj ĉapelo. Tiel ni ofte sidis kiam ni venkis la kapitalismajn kutimojn kaj mankis al ni ĉio forhejtebla.
Tiam Japi komencis treege malagrable babili. Ni surteraj flugas tral glacia malhela kosmo, la nokto ne plu finiĝos, la suno estas for kaj ne plu leviĝos. La terglobo hastas tral mallumo, la glacia vento hurle sekvas ĝin. Ĉiuj tiuj mondoj forlasitaj flugas tra la kosmo. Se unu flugus kontraŭ onin, tiam oni estas perdita, perdita kune kun ĉiuj tiuj 1500 milionoj da malfeliĉaj homoj. Japi tremadis en sia mantelo, frostis en la ĉambro.
Tiam li alimaniere rekomencis. La suno povas tiom bele brili en la rivero Waal. Ĉel urbo Zaltbommel li vidis la sunon brili en la rivero Waal kiam li pasintafoje trajne transiris la ponton. Inter la ponto kaj la urbo la suno faris grandan lummakulon sur la akvo. La akvo ade fluas, la suno ade brilas ĝin, cent, mil, centmil fojojn. Antaŭ du mil jaroj la suno jam brilis ĝin kaj jam fluis la akvo. Dio scias kiom longe jam. Ekde tiam la suno jam pli ol 700 000 fojojn leviĝis, jam pli ol 700 000 fojojn ĝi malleviĝis, kaj dum ĉiu tiu tempo la akvo fluis. Li eksentis sin malbona pro tiu nombro. Kiom da el tiuj tagoj estis pluvaj tagoj? Kaj en kiom da noktoj tiom aŭ pli frostis kiom nun? Kiom da homoj vidis tiun akvon flui kaj vidis la sunon brili ĝin kaj vidis tiujn ĉiujn stelojn en la noktoj en kiuj tiom frostis? Kaj kiom da homoj nun mortaj? kaj kiom da homoj ankoraŭ vidos tiun akvon flui? Kaj 2000 jaroj estas nur malmultego; la mondo jam ekzistis milojn da jaroj pli, kaj ankoraŭ milojn da jaroj ĝi povas ekzisti. La akvo povas ankoraŭ flui milojn da jaroj, sen ke li vidus. Kaj se tiam la mondo pereos, tiam fakte ankoraŭ nenio okazis. Post tio sekvos ankoraŭ tiom da tempo, ne estas fino del tempo. Kaj ĉiun tiun tempon, li estos morta.
Japi dentoklakis; mankis eĉ guto da juniperbrando, kaj ankaŭ ne plu eblis kredite aĉeti iom da.
Tiam Japi moliĝis. Li senkaŭze ekparolis pri Jeanne, kvazaŭ ni jam priscius ĉion. Li diris ke ŝiaj manetoj estas tiom molaj kaj tiom varmaj, ke ŝiaj okuloj povas tiom brili. Malhelajn okulojn havas ŝi, kaj nigrajn harojn. Ekembarasas nin. Li faris plej malagrablajn konfidenciojn, pri blanka jupo kun puntaj borderaĵoj, pri jupo el siringviola silko; pri ŝiaj malgrandaj blankaj piedetoj, pri ĉiaj korpopartoj pri kiuj oni ne skribu.
Fine, li ekparolis France, kelkdek fojojn ni aŭdis la vortojn `chéri' kaj `chérie'. Li prononcis la finan `e' de chérie. Tiam li reekparolis Nederlande kaj pli aferece. Ŝi eksedzigos sian edzon, naŭzan troseriozulon, kiu dudek jarojn pli aĝas ol ŝi. Tion ni trovis sufiĉe banala. Kaj la unuan de Marto li devos enviciĝi. Tiam li frotis sian vizaĝon per ambaŭ siaj manoj kaj diris: `Mi foriras, etendu al mi manon.' Li brumoviĝis sur la ŝtuparo.
La unuan da Marto li ne enviciĝis. Jam estis Aprilo kiam li denove estis kapabla por labori. Ne plu profitis li aliajn.
Monatojn poste, Bavink vidis lin sidi en la tria etaĝo de kontorkonstruaĵo. Li laboranta sidis ĉel fenestro kaj la ĉambro estis hele lumigita. Bavink supreniris. Li sidis sola kaj estis tre okupata. Bavink ne sukcesis eligi el li ion ajn. Li laboris sed malmulte diris. Bavink ĉie umis kaj serĉis, tie kaj tie prenis libron el bretaro, enrigardinte resurbretigis ĝin, kapskuis, kelkajn fojojn diris: `oho, oho', uzis la turnilon de kopipresilo, rigardis straten, ventolcele malfermis ĉiujn fenestrojn.
Ekstere neĝetis. Neĝeroj bloviĝis internen. `Fermu la fenestrojn, bonvolu,' Japi diris neĉesante skribi. Tiam Bavink kaptis kopiolibro, foliumis kaj legis ĝin, denove ripete skuis sian kapon kaj tiam ekstaris apud Japi, kun la kopiolibro malfermita en siaj manoj.
`Hej, diru, ĉu estas vi, kiu skribis ĉion ĉi?' Japi apenaŭ levis siajn okulojn kaj diris nur: `Ne ĉion.' `Vi tamen estas diable klera ulo,' Bavink diris, `tiuj aferoj ne estas facilaj.' Post tio Bavink foriris.
Japi fariĝis diligenta laboranto. Mallonge post la vizito de Bavink, oni sendis lin al Afriko. Post malpli ol du jaroj li revenis: malsana, duonmorta. Neniu aŭdis ion ajn pri li, ĝis en Novembra posttagmezo mi vidis lin staranta malantaŭl ŝtona murego ĉel haveneto en Wijk-bij-Duurstede. Tie li staris fikse rigardante la ŝlimon. Mi nur pene rekonis lin. Li surhavis enorman vastan grizan mantelon, kiu estis multe tro granda por li, enorma griza kaskedo estis antaŭ liaj okuloj kaj kovris liajn orelojn. Li portis du enormajn larĝajn brunajn ŝuojn kun rondaj pintoj, kaj kelkaj buboj staris malantaŭ li. Mi pensis: tio ja ŝajnas esti Japi; kaj jes ja, estis li, iom pala kaj malgrasa kaj sen barbo aŭ lipharoj kaj kun stranga fiksa esprimo en siaj okuloj, sed sendube estis Japi.
Japi vidis nenion, aŭdis nenion. Mi frapetis lian ŝultron kaj diris: `Kion vi faras ĉi tie, kiel vi fartas, kiel vi alvenis ĉi tien?' Li manpremis min, diris nenion, ne miris. `Mi staras nur fikse rigardante,' li tiam diris.
Tion mi rimarkas,' mi diris, `ĉu vi kuniras por trinki glaseton da brando?' `Bone,' Japi diris. La kruduloj, kiuj iom distancaj, sin apogantaj kontraŭ la ŝtona murego, amuzis sin per laŭtaj kaj malĝentilaj, satiraj kaj mokaj rimarkoj, nun tre respektoplene salutis, ĉar mi elspezis sufiĉe multe da mono en Wijk-bij-Duurstede, kaj dimanĉe mi frapetis la ŝultron del notario.
Post tiu brando, Japi iomete vigliĝis. Li laboris en Afriko, lin ĝenis la varmego kaj la bestoj, li febris, li pli febris ol laboris aŭ faris ion alian. Skeleta li revenis pasintsomere.
Lia francino loĝas en Parizo kun Nederlanda junulo, kiu jam nememoreble longe estas volontulo en kontoro. Ŝi havas ankaŭ amikon, kiu estas kolonelo. Ŝi regalis lin en Parizo kaj nomis lin en sia kripligita nederlanda `bona beston' kaj mokridis pri li. Ŝi fiksis sian ĝarteron, kie li ĉesidis, kaj tiel li vidis parteton de ŝia nuda genuo. Post tio ŝi forsendis lin. Li ridis pri tio. Li ne plu estas enamiĝinta al ŝi. Ŝi portis helbluan silkan subjupon. Unu fojon, li vidis ŝin kun tiu kolonelo sur la teraso de drinkejo. La kolonelo tre memkontentis kaj tre sovaĝe kaj arogante rigardis. Sen ke li rimarkis, ŝi okulumis al li. Ŝi havis brustan malsanon, kaj ŝiaj monatoj estis kalkulitaj. Ĉiam ŝi same gajhumoras; sed ŝi povis ankoraŭ nur malbone piediri.
Kaj kion Japi nun intencas? ĉu li ankoraŭ profitas aliajn? Nur sian kontoron li profitas; ĉiun lastan tagon del monato li iras por kolekti sian monon. Ĉu li intencas iam ajn refariĝi tia furioza laboranto?
Ho ne. Li ellacigis sin. Li pliaĝiĝis dek kvin jarojn dum la lastaj tri kvar jaroj.
Tiam li bruligis freŝan cigaron, unu de mi, cigaron de dekona guldeno, cigaron kun bendo, mi tiam estis bonhava. La cigarbendon li demetis.
Penegadis li, mizeron li vidis. Komenciĝis en Marchienne aŭ Ponts kaj Charleroi. Por amuziĝi li kun Jeanne tien iris. Post tri tagoj ŝi jam ekenuis. Li restis. Li montris al mi portreteton; grimacantan skeletkapeton, la filineton de laboristo en vitrofarejo. Tiu havis sep infanojn, kvin el tiuj mortis, la sesa mortis kiam li tie pensione loĝis, kaj ties estis la portreteto. Tie li lernis rigardi, tie li vidis kio estas labori. Elspezi monon li ĉiam diable bele kapablis, aliaj gajnis ĝin. Li ellacigis sin. Socialisto li deziris fariĝi. Li laboris por sia pano, lin oni pelis antaŭen, pelis antaŭen kaj premis lin homoj kaj necesoj kiel ĉiujn tiujn aliajn. Nokte li laboris: jel unua, jel dua li en Amsterdamo hejmiĝis de kontoro, kaj post tio li sidadis, cerbumadis, skribadis, tutajn romanojn li verkis kaj la paperaĉojn li forbrulis.
Kion li povis fari? Kion atingis ili ĉiuj kune? Li ellacigis sin, ardajn parolojn, sovaĝajn artikolojn li fantaziis, dum li estis en kontoro kaj laboris por la komerco de sia estro, bone laboris kaj ĉiu miris pril kiomego da laboro kiun li faris. La mondo restis rotaciadanta, rotaciis precize tiel, kiel ĉiam, ja restos turniĝanta ankaŭ sen li. Li ellacigis sin. Li nun estas pli saĝa. Li forlasis la aferon. Estas sufiĉe da komercistoj kaj verkistoj kaj parolistoj kaj uloj kiuj ellacigas sin, pli ol sufiĉe da.
Kaj ĉiam ili timegis ion kaj ĉagreniĝis pri io. Ĉiam ili timis malfrui ie aŭ esti mallaŭdata, aŭ al ili ne sufiĉas ilia salajro, aŭ ilia fekejo estas ŝtopita, aŭ ili havas ulcereton, aŭ ilia porDimanĉa kostumo ekeluziĝas, aŭ la lupago pagendas; tion ĉi ili tial ĉi ne povas fari, tion ili tial devas preterlasi. Ne tiom stulta li estis junule. Iom da cigarfumado, iom da babilado, iom da ĉirkaŭrigardado, ĝui la suneton kiam ĝi estas kaj la pluvon kiam ĝi ne estas, kaj ne pripensi morgaŭon, ne voli fariĝi io ajn, deziri nenion krom fojfoje iom da bela vetero.
Ne persisteblis tio. Tion li ja sciis. Simple ne eblis, se ne oni havus multom da mono. Kaj tion li ne havas. Kaj tio, kion lia maljunulo povas postlasi, ankaŭ ne estas konsiderinda. Kaj li, Japi, nun opinias ke ja sufiĉas. Li nun okupiĝis pri fiksrigarda forigado de sia tempo. Atingeblas ja nenio. Li ankoraŭ ĉirkaŭumas en la lokoj, kie li amuziĝis antaŭe. Speciale li okupiĝis pri fiksa rigardado de riveroj. En Dordreĥto li fiksrigarde eluzis kelkajn semajnojn. En Veere li bivakis dum tagoj sur la Hospitalo. Septembron li pasigis en Nimego.
Kaj tiam li, iom variige, ripetis sian malnovan revadon pril akvo. Pril akvo, kiu ĉiam senĉese fluas okcidenten, kiu ĉiuvespere fluas al la suno. En Nimego oni trovas maljunan kuraciston, kiu dum kvindek tri jaroj ĉiumatene jel sama horo faris la saman promenadon tral antikva urbo. Laŭl Falka Korto kaj malsupren ĉel norda flanko kaj laŭl kajo preter la rivero Waal ĝis la ponto. Tio estas pli ol 19 300 fojoj. Kaj dume ĉiame l' akvo fluis okcidenten. Kaj eĉ tio signifas nur nenion. Certe, jam fluis ĝi cent fojojn kvindek tri jarojn en tiu direkto. Kaj pli longe. Nun, super ĝi estas la ponto. Nur jam mallonge, nur kelkajn jarojn. Sed tamen tre longe. Ĉiu jaro estas 365 tagoj, dek jaroj estas 3650 sunoj. Ĉiu tago estas 24 horoj, kaj en ĉiu horo pli okazas en la kapoj de tiuj homoj farantaj al si zorgoj, ol oni povus skribi en miloj da libroj. Miloj da zorgofarantoj kiuj vidis la ponton, nun estas mortaj. Kaj tamen ĝi estas nur mallonge. Multe, multe pli longe la akvo fluis tie. Kaj estis epoko, en kiu tiu akvo ne fluis. Tiu epoko estis eĉ multe pli longa. Mortis tiuj zorgofarantoj po centoj kaj po centoj da milionoj. Kiu ankoraŭ konas ilin? Kaj kiom da mortos post tiuj ĉi? Ili faras al si zorgojn kaj penegadas, ĝis Dio forkolektos ilin. Oni pensus: Dio plezurus ilin, se li subite trompus ilin. Sed Dio scias pli bone ol vi aŭ mi. Volas ili fari al si zorgojn kaj penegadi, ade ili deziras fari tion. Kaj dume la suno leviĝas kaj malleviĝas, kaj la tiea rivero fluas okcidenten kaj fluados ĝis ankaŭ tio finiĝos.
Ne, intencoj nun mankas al li, ne plu ellacigos sin li. Japi ja atentos pri tio. Vespermanĝon li ja ankoraŭ akceptis, tiun vesperon. Li eĉ kantis komikan kanton, kaj faris strangan paroladon, starante sur seĝo.
Japi ankoraŭ fiksrigarde forigis kelkajn monatojn. Lia sano ne tre bonfartis kaj la monhelpo el sia kontoro ĉesis. Li pasigis la vintron en Amsterdamo, kie oni multe okupiĝis pri malkonstruado de belaj domoj kaj anstataŭigado de ili per malbelaj, farante al si zorgojn.
En majo li migris al Nimego.
Tie li poŝtkarte skribis al mi, ke Jeanne mortis pro sia brusta malsano. Tion li atendis, li skribis.
En somera mateno, jel kvara kaj duono, kiam la suno belege leviĝis, li depaŝis del ponto super la Waal. La gardisto tro malfrue rimarkis lin. `Ne faru al vi zorgojn, knabego,' Japi diris, depaŝonte la ponton kun sia vizaĝo al la nordoriento. Ne eblas nomi tion desalti, diris la viro, li depaŝis ĝin.
En lia ĉambro, oni trovis bastonon, kiu antaŭe apartenis al Bavink kaj sur la muro ses paperetojn tekstantajn `Damne' kaj unu kiu tekstas `Jen'.
Ekde tiam, la rivero restis flui okcidenten kaj la homoj restis faradantaj al si zorgojn. Ankaŭ la suno ankoraŭ leviĝas kaj la gepatroj de Japi ankoraŭ ĉiuvespere ricevas la gazeton Novaĵo de la Tago.
Lia vojaĝo al Frisio ĉiam restis neklarigita.
1909-1910 (traduko 1999)
notoj: