dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La hundo

您是本帖的第 1641 个阅读者
树形 打印
标题:
La hundo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La hundo

La hundo

de Sigbjörn Obstfelder (1866-1900)

Mi iris sur la bruna ebenajxo. La tutan tagon mi iradis. En okcidento mugxis la maro.
Antaux vespero la ebenajxo plialtigxis kaj baris al mi la rigardon. Kvazaux dormantaj miaj piedoj pluiris. Baldaux mi staris sur la pinto de l' altajxo.
La mugxanta maro sube farigxis fjordo spegule brilanta. Subiris je gxi la suno.
Tiu estis la plej bela vidajxo, kiun mi vidis dum la tagoj de mia vivo. Mi cxion forgesadis. Mi tremis pro ekstazo.
Fine mi memoris, ke estas malfrue, ke mi devas pluiri. Mi cxirkauxrigardis por trovi la padon. Mi rigardis suben, kaj ekvidis tie abismon. Mi rigardis en alian direkton. Jen kruta muro. Ekprenis min terura kapturno. Mi centojn da montoj supreniris dum mia vivo. Neniam mi sentis kapturnon.
Mi sercxis kaj sercxis. Alprokcimigxis la krepusko, kaj mi vidis antaux mi nenion krom la krutaj muroj. En malpaco kaj timo mi faligis min sur la genuojn. Mi rampis antauxen laux la tero por sercxi la padon.
Kredante, ke mi trovis gxin, mi ekvidas grandan hundon alkurantan sur la ebenajxo. Kio elprenis min? Mi haltas, mi atendas.
Pli kaj pli granda farigxas mia timo. Cxu gxi venos cxi-supren? Mi kusxigxas kaj premegas min al la tero. Mi auxdas gxian bojadon. Unu sekundon - mi vidas gxian kapon super la deklivajxo.
Gxiaj okuloj estas tuj antaux mi. Gxi ne bojas, gxi ne plu gxemas.
Pli firme mi premas min al la tero. Mi scias, ke gxi etendos sian piedon. En la sekva momento tio jam okazis. Mi sentas longajn ungojn al la radiko de mia mano.
Kusxantaj ni firme rigardas unu la alian. Gxia kapo restas sur la deklivajxo. Gxi ne movas. Mi sentas gxian ungojn kaj la brulantajn okulojn. Mi komencas kompreni gxian rigardon. Estas kvazaux mi auxdus de gxia fauxko vortojn terurajn.
- Homo, venis via horo!
Cxu vi memoras, kion vi faris? Cxu vi memoras, ke vi vipis min per viaj plektitaj vipoj? Cxu tion vi memoras?
Cxu vi memoras, ke vi batis mian fraton, la cxevalon, per trancxaj skurgxoj, kiam gxismorte laca gxi falis al la tero?
Cxu tion vi memoras?
Miaj okuloj provis respondi:
Kial vi kulpigas min? Neniam mi posedis hundon. Mi apenaux cent fojojn dum mia vivo veturis per cxevalo.
Sed pli kaj pli sovagxe ardas gxiaj okuloj:
- Cxu ne estas vi la homo? Cxu mi ne vidis vin kun jenaj viaj du abomenaj blankaj manoj, per kiuj vi mortigas kaj mortigis dum miloj da jaroj?
Cxu ne mortigis vi la sxafon? Cxu vi ne metis la sangon de la bovo sur vian tablon? Kion vi kompatis sur tiu cxi belega tero? Cxu restis io inter la vivantaj, kiun vi ne mortigis, profanis, turmentis?
Cxu vi ne tretas sur la svarmanta vivo de la tero? Ecx la rugxaj rozoj, cxu vi ne desxiris ilin de la brancxeto, kiam la sango sxveligxig en iliaj junaj folioj?
Homo, mi konas vin! Nun mi tenas vian manon per mia ungo!
- Mem mi sciis, ke mi surtretis la teron multe pli singarde ol la granda plimulto. Sed la besto komprenis nenion. Por gxi mi estis nur la homo, la homo kun blankaj, mortigaj manoj. Kaj dum gxiaj okuloj rigardis min, sxajnis kvazaux estus mi, kiu vipis kaj turmentis cxiujn gxismorte lacajn cxevalojn.
Malantaux mi mi auxdis mugxadi la maron, antaux mi kusxis en la mallumo la firme rigardantaj okuloj. Dum momento mi deziris, ke la besto per siaj dentoj ekmordu min, rapide, rapide, tiel ke cxio finigxu.
Estis tiam, ke mi subite sentis ion strangan traflui min. Mi levis la kapon antaux la ardantaj okuloj. Mi komencis lauxte paroli. Sovagxajn, strangegajn vortojn aux sonojn eligis mia busxo. Mi povas nek memori ilin, nek priskribi ilin tiel, kiel ili estis.
Wéji ohahú! Dilodáma! Wúhá wúha wéji ohahú!
Mi sentis, ke miaj okuloj brilis per supernatura lumo. Mi memoras, ke mi vidis la okulojn de la hundo ligitajn al mi kun kreskanta miro. Sed mi tion apenaux perceptis. Io estis en mi, kvazaux teruriga gxuo, estis kvazaux cxiuj miaj cxeloj sxveligxus en novan, potencan, superteran forton, mi alte etendis miajn manojn, svingadis ilin kaj dauxrigis:
Wejimalála oïd, titó titó úli úli! Weji ohahú! Waniawai!
La miro en la okuloj de la hundo farigxis timo. Tio poste klarigxis al mi. Mi tion ne vidis tiutempe. Mi ne plu vidis la hundon, mi vidis nenion. Mi jam starigxis, kaj la strangaj vortoj elfluis de mi pli kaj pli forte. La maro mugxadis pli kaj pli sovagxe en la mallumo, la vento kriegis, mi vokis sen vidado kaj perceptado, mi batis la aeron per miaj manoj samtakte kun mia vokado kaj kun la kriego de la vento.
Mi ne scias, kiel longe mi staris tiel. Fine mi cxirkauxrigardis. Ne plu estis iu hundo.
Mi falis pro lacego.
Kiam mi rekonsciigxis, mi estis trankvila. Mi vidis, kie mi estis. Mi rekonis la lokon. Cxu mi songxis? Mi rigardis mian manon. Jen profunda sanga marko.
 

(c) traduko 1992 kaj 1997, Morten Svendsen

ip地址已设置保密
2008/5/31 10:23:49

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询