dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Balenĉaso

您是本帖的第 1124 个阅读者
树形 打印
标题:
Balenĉaso
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Balenĉaso

Balenĉaso

de Solveig ÖSTER

eldanigis Roma THORSEN

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 130


Solveig Öster, 12-jara feroadevena knabino, nun loĝanta en Kopenhago, rakontas:

La globkapa nigra baleno (= globicefalo) estas speco de delfeno, 7m. longa; ĝi ofte pezas 2500 kg-ojn.

La balenoj naĝas preter la Feroa Insularo, ofte en amasoj de 100-1000 bestoj. Ĉasado de tiu baleno forte ekscitas la loĝantojn.

Kiam oni en tiu regiono aŭdas la krion "Grindabod" = balenvizito, ĉiuj forĵetas, kion ili havas en la mano kaj kuras al la marbordo. Dum la viroj aranĝas la boatojn, la virinoj kolektas ŝtonojn. Tiu boato, kiu unue observis balenon, hisas jakon aŭ flagon sur la maston.

Baldaŭ ekflamas fajro sur ĉiu promontoro por proklami la ĉasadon de balenoj.

Nun ĉiuj boatoj estas en la akvo kaj la viroj remas plenforte por nepre peli la balenojn en la fjordon. Maljuna vir-baleno gvidas la amason. La viroj havas tranĉilegojn, 30-35 cm longajn, 9 cm larĝajn kaj hokon 30 cm longan kaj 2,5 cm dikan, kiun lastan oni fiksas tre forte al ŝnurego.

Ĉiuj krias, kriegas. La unua boato ĵetas ŝtonojn inter la balenojn, baldaŭ estas tuta ŝton-bombardado, kaj la balenoj, kiel oni planis, fuĝas en la fjordon. Boatoj formas nun rondon ĉe la eniro de la fjordo, kaj la balenoj ne povas eskapi al la maro.

Kiam la gvidanto de la balenoj alproksimiĝas al la boatoj, la kaptistoj klopodas piki ĝin per la tranĉilegoj. Se oni trafas ĝin, ĝi tute sovaĝiĝas kaj rapidegas al la marbordo kaj la tuta aro kun ĝi. Sed tie la akvo estas tro malprofunda, kaj la balenoj ne plu povas naĝi.

La viroj nun saltas en la akvon kaj buĉas la balenojn. Estas terura masakro. Fine ili sukcesas tratranĉi la kolojn de la balenoj. Per hokoj la virinoj kaj la maljunaj viroj sur la bordo tiras ilin teren. La virinoj kaj maljunuloj ne rajtas esti en la boatoj pro la danĝero.

Kiam la ĉasado estas finita, ĉiuj festas. Dum du tagnoktoj oni dancas, kantas kaj drinkas sen dormo.

Post la festo oni dividas la balenojn inter si. Ĉiu loĝanto de la insulo ricevas ion. Tiu viro, kiu unua observis la balenojn, sola ricevas la plej grandan balenon.

ip地址已设置保密
2008/5/31 10:30:56

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询